La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La duelon pro la kolĉeno oni multe priparolis en la domoj de la reĝo, en la halo kaj en la kuirejo kaj en virinkameroj. Ĉiuj, kiuj vidis la lukton, zorge enmemorigis ĉion, kio okazis kaj kion oni diris, por ke ili havu interesaĵon por rakonti estontece al aliaj. La kapto de la ŝildo fare de Orm ricevis multan laŭdon, kaj la islandano de Styrbjörn la sekvintan vesperon eldiris versojn en ljodahatro pri la damaĝo perdi sian kapon en bierbarelon. Ĉiuj tenis la opinion, ke oni eĉ ĉe reĝo Harald ne ĉiujare tiel bone celebras julon.
Sed Orm kaj Toke devis kuŝi en litoj kun siaj vundoj kaj havis malmultan komforton dum kelka tempo malgraŭ tio, ke frato Willibald ilin prizorgis per siaj plej efikaj ungventoj. Ŝvelaĵo ekestis en la vundo de Toke, tiel ke li de tempo al tempo deliris kaj fariĝis danĝera kaj kvar viroj devis lin teni, kiam la vundo estis prizorgata; kaj Orm, al kiu estis dishakitaj du ripoj kaj kiu perdis multe da sango, sin sentis dolora kaj senfortega kaj ordinaran apetiton ne havis. Li tion konsideris malbona signo kaj fariĝis pezhumora.
Reĝo Harald disponigis al ili bonan kameron kun varmo venanta el masonita fajrujo kaj kun fojno en la litoj anstataŭ pajlo. Multaj el la subuloj de la reĝo kaj de Styrbjörn venis tien la unuan tagon por babili pri la lukto kaj ŝerci pri la kolero de reĝo Sven, kaj la kamero estis plena de viroj kaj bruo, ĝis frato Willibald per akra voĉo ilin ĉiujn elpelis; kaj Orm kaj Toke ne estis certaj, ĉu al ili estas malpli komforte, kiam ili havas societon aŭ kiam ili estas solaj. Nun ili ankaŭ disiĝis de siaj kunŝipanoj, kiuj nun post la julfesteno volis hejmeniri; ĉiuj krom Rapp, kiu ne ĝuis pacon en sia hejmregiono kaj tial restis. Ĉar post malmultaj tagoj, kiam jam ŝtormo blovadis, la glacio disfendiĝis, kaj reĝo Sven mornmiena forlasis Jellinge al neniu dirinte multajn vortojn. Styrbjörn adiaŭis reĝon Harald, ĉar li havis urĝon ĉirkaŭkuri por kunvoki ŝipanojn por sia ekspedicio; kaj la ŝipanoj de Orm ricevis spacon en lia ŝipo kontraŭ la kompenso, ke ili remu kiel la aliaj. Styrbjörn volonte havus Orm kaj Toke inter siaj propraj ŝipanoj; li mem ilin vizitis en ilia kamero kaj diris, ke ili bone aldonis al la julplezuroj kaj ke ili nun ne longe kuŝu kun siaj vundetoj frotante la fojnon.
– Kaj mi vin vidu sur Bornholmo, kiam la gruoj ekflugos, li diris; ĉar por tiel bravaj viroj mi havas spacon en la pruo de mia propra ŝipo.
Li foriris ne atendante respondon, fervore okupata de urĝaj aferoj; kaj jen ĉio, kion ili parolis kun Styrbjörn. Ili dum kelka tempo kuŝis silentaj; post tio Toke diris:
Ĝoja por mi estos hor’,
kiam mi vidos,
ke gru’, cikoni’, anser’
flugas al nord’ okaze.
Sed Orm melankolie respondis post pripenso:
Fi al gruo;
ĉar for estos mi en pere’,
kien talpo sub ter’
palpas mortinton naze.
Kiam la plimulto de la gastoj jam forvojaĝis kaj la urĝo en la kuirejo malkreskis, tiam frato Willibald kuirigis buljonon du fojojn ĉiutage al la du vunditoj por nutri iliajn fortojn; kaj tiam pro scivolemo kelkaj el la virinoj de la reĝo faris al si pretekston eniri ilian kameron kun la brogaĵo. Tion ili povis fari senĝene; ĉar reĝo Harald nun kuŝadis post la julmanĝado, kaj fratoj Willibald kaj Matthias plej ofte sin tenis ĉe li kune kun la episkopo por eldiri preĝojn kaj doni al li rimedojn purigajn por la sango kaj intestoj.
Kiu unua enŝovis sian kapon, estis la juna maŭra virino, kiun ili vidis, kiam ili unuafoje alpaŝis reĝon Harald; Toke laŭte vokis, kiam li ŝin ekvidis kaj ŝin petis proksimiĝi. Kun kruĉo kaj kulero ŝi envenis kaj eksidis ĉe Toke kaj komencis lin nutri; kaj kun ŝi alia envenis, kiu eksidis ĉe Orm. Estis juna virino, alta, belkreska kaj palhaŭta, kun grizaj okuloj kaj granda bela buŝo; ŝi havis malhelajn harojn kaj sukcenan ligilon ĉirkaŭ ili. Orm antaŭe ne ŝin vidis, sed estis videble, ke ŝi ne apartenas al la servistinoj.
Gluti la brogaĵon estis por Orm malfacile, ĉar pro sia vundo li ne povis sidi, kaj buŝpleno eniris lian spirgorĝon, kaj li ektusis. Ekdoloris tiam la vundo, tiel ke li fariĝis malbonhumora kaj ĝemis. La junulino ridetis, kaj Orm ŝin morne alrigardis. Kiam la tusado forlasis lin, li diris:
– Kiel ridkaŭzo mi ne kuŝas ĉi tie. Kiu vi estas?
– Mi nomiĝas Ylva, ŝi diris; kaj ke vi estas ridkaŭzo, tion mi ne sciis antaŭ nun. Kiel eblas, ke vi plendopepas pro kulereto da varma supo, vi, kiu senkapigis la plej lertan batalulon de mia frato Sven?
– Ne pro la supo, diris Orm; eĉ virino devus kompreni, ke vundo, kian mi havas, doloras. Sed se vi estas fratino de reĝo Sven, vi eble min regalas per malbona supo; mi la guston ne ŝatas. Ĉu vi venis por venĝi pro la damaĝo, kiun mi kaŭzis al via frato?
La junulino ekstaris kaj ĵetis kruĉon kaj kuleron en la direkto de la fajrujo, tiel ke la supo disŝprucis, kaj poste staris kolere rigardanta al Orm; sed poste ŝi mildiĝis kaj ekridis kaj denove eksidis sur la litrando.
– Vi ne timas montri, ke vi timas, ŝi diris, tiun laŭdon mi donas al vi; sed al kiu el ni ambaŭ pli multe mankas prudento, jen io, kio ŝvebas en malcerto. Sed mi vidis vian lukton kun Sigtrygg, kaj tio estis bona lukto; kaj tion sciu, ke neniu fariĝas mia malamiko pro tio, ke li damaĝas al mia frato Sven. Kaj Sigtrygg jam tro longe atendis sian morton. Fetoris el lia faŭko jam je distanco, kaj inter li kaj Sven okazis paroloj, ke li ricevu min kiel edzinon. Se tiel malfavore okazus, li dum multaj noktoj kiel edzo ne vivus, ĉar min ne kontentigas kiu ajn bruto. Sed nun mi ŝuldas al vi grandan dankon pro via helpo en ĉi tiu afero.
– Vi estas aroganta kaj senhonta kaj eble pli gratema ol multaj aliaj, diris Orm; sed supozeble reĝfilinoj estas tiaj. Kaj mi ne volas nei, ke vi ŝajnas al mi tro bona por tia, kia Sigtrygg. Sed al mi mem tiu lukto kaŭzis grandan damaĝon, kaj mi nun ne scias, kiaj estos por mi la sekvoj.
Mordante la pinton de sia lango per la dentoj Ylva kapjesis kaj aspektis pensema.
– Eble pli multaj ol vi kaj Sigtrygg kaj Sven suferis damaĝon kaj perdon pro tiu lukto, ŝi diris. Mi aŭdis pri via kolĉeno, kiun Sigtrygg deziris; laŭdire vi ĝin ricevis de la reĝo de la Sudlando, kaj ĝi estas plej bela el ĉiuj ornamaĵoj. Nun mi volas, ke vi ĝin montru al mi; kaj vi ne bezonas timi, ke mi ĝin prenos kaj forkuros, malgraŭ tio, ke ĝi povus esti mia, se Sigtrygg estus venkinta.
– Estas malavantaĝo ion posedi, kion ĉiuj volas palpi, diris Orm malgaje.
– Kial vi ĝin ne donis al Sigtrygg? diris Ylva. Tiukaze vi malhavus la ĉagrenon.
– Unu aferon mi jam scias, diris Orm, kvankam ne de longa tempo mi vin konas: kiu vin edzinigos, tiu nur malofte diros la lastan vorton.
– Mi ne kredas, ke vi ricevos peton elprovi la ĝustecon de via konjekto, diris Ylva; ne tia, kia vi aspektas, eĉ se vi havus kvin kolĉenojn.
Kial vi ne petis al iu lavi viajn harojn kaj barbon? Vi ja aspektas pli malzorgita ol smolandano. Sed nun diru: ĉu vi montros al mi la kolĉenon aŭ ne?
– Estas malbona ago al malsanulo lin kompari kun smolandano, diris Orm. Miaj gepatroj ambaŭ devenas de respektindaj familioj; kaj Sven Ratnazo en Geingio estis duonfrato de la patro de mia avino, kaj lia avino apartenis al la familio de Vidfamne. Kaj nur pro mia malsano mi vin toleras kaj rezignas vin forpeli. Sed estas vero, ke mi volonte estus lavita malgraŭ tio, ke mi estas mizera; se vi faros al mi tiun servon, mi vidu, ĉu vi tion kapablos pli bone ol doni al mi supon. Sed ja povas esti, ke reĝofilino ne taŭgas por tiel utilaj aferoj.
– Vi taskas al mi servistinan okupon, diris Ylva, kaj tion neniu antaŭ vi kuraĝis; supozeble pro tio, ke vi devenas de Vidfamne. Sed estas vere, ke mi volonte vidus, kiel vi aspektas lavita; kaj mi venos frue morgaŭ matene, kaj tiam vi vidu, ĉu mi taŭgas por tio same bone kiel iu alia.
– Kombadon mi ankaŭ deziras, diris Orm; kaj kiam ĉio estos farita, tiel ke mi estos kontenta, tiam mi montros al vi la kolĉenon.
Nun regis maltrankvilo ĉe la lito de Toke. Li kapablis sidi kaj estis bonhumora pro la supo kaj la proksimo de virino. Ili interparolis en ŝia lingvo, kaj tion Toke faris stumble; sed des pli brave li uzis siajn manojn kaj klopodis ŝin tiri al si. Ŝi sin defendis kaj lin frapis sur la fingrojn per la kulero, sed ŝi ne sin fortiris pli ol necese kaj ne aspektis malĝoja; kaj Toke laŭdis ŝiajn belaĵojn kiom li kapablis kaj malbenis sian vunditan gambon, kiu malhelpis al li sin movi.
Orm kaj Ylva sin turnis al ili, kiam ilia ludo fariĝis brua; Ylva ridetis, sed Orm montris malkontenton kaj kriis al Toke, ke li kondutu prudente kaj lasu la virinon.
– Kion vi kredas, ke reĝo Harald diros, li diris, se li aŭdos, ke vi karesis lian virinon super la genuoj?
– Eble li diros kiel vi, Orm, diris Ylva, ke estas malavantaĝo ion posedi, kion ĉiuj volas palpi. Sed de mi li nenion aŭdos, ĉar li havas tro da virinoj konsidere al sia aĝo, kaj ŝi, kompatindulino, sentas malmultan komforton ĉe ni kaj ofte ploras kaj estas malfacile konsolebla, ĉar ŝi malmulte komprenas, kion ni diras. Tial ne ŝin malhelpu petoli kun tiu, kun kiu ŝi povas paroli kaj kiu aspektas brava viro.
Sed Orm insistis, ke Toke devas sin reteni en tiaj aferoj, dum ili estas gastoj de reĝo Harald.
Toke jam reakiris sian trankvilon kaj retenis la virinon nur je unu ŝia harplektaĵo. Li havis la opinion, ke Orm sen neceso faras al si ĉagrenojn.
– Ĉar ne multo povos okazi, kion oni povos priklaĉi, li diris, dum mia kruro estas tia, kia nun; kaj vi mem, Orm, aŭdis la malgrandan pastron diri, ke la reĝo ordonis, ke ĉion oni faru, por ke ni havu komforton, pro la ĉagreno, kiun ni kaŭzis al reĝo Sven. Kaj mi tiel statas, kiel ĉiuj scias, ke mi havas malmultan komforton sen virinoj; kaj tiu ĉi ŝajnas al mi senkompara, malgraŭ mia malsano, kaj plej efika kuracilo, tiel ke mi jam min sentas pli sana. Mi diris al ŝi, ke ŝi venu ĉi tien kiel eble plej ofte por rapidigi mian saniĝon, kaj mi ne kredas, ke ŝi min timas malgraŭ tio, ke mi ŝin karesis.
Orm melankolie grumblis; sed fine estis decidite, ke ambaŭ virinoj venos venontmatene por lavi iliajn harojn kaj barbojn. Nun frato Willibald venis en granda urĝo por flegi iliajn vundojn; li kolere kriis pro la elverŝita supo kaj elpelis la virinojn, kaj eĉ ne Ylva kuraĝis kontraŭdiri al li, ĉar ĉiuj timas tiun, kiu havas potencon super vivo kaj sano.
Kiam Orm kaj Toke ekestis solaj, ili kuŝis silentaj kaj havis iom por pripensi. Tiam Toke diris:
– Nun nia bonŝanco estas favora, de kiam virinoj trovis vojon al ni. Nun en la menso pli bona sento.
Sed Orm diris:
– Nun malbonŝanco estas proksima, se vi, Toke, ne povos bridi vian lascivon. Kaj estus bone, se mi estus pli certa, ke vi povos.
Toke diris, ke li havas bonan esperon pri la afero, se li nur serioze klopodos.
– Sed estas vero, li diris, ke ŝi apenaŭ havus emon rezisti, se mi estus sana kaj persista. Maljuna reĝo ne multe taŭgas por virino kiel ŝi, kaj oni rigore ŝin gardas ekde tiam, kiam ŝi venis ĉi tien. Ŝi nomi ĝas Mirah kaj venas de Rhonda kaj de nobla familio; norduloj alvenintaj dum nokto ŝin rabis kaj forportis ŝin kaj multajn aliajn kaj ŝin vendis al la reĝo en Cork. Kaj tiu ŝin donis kiel amikdonacon al reĝo Harald pro ŝia beleco. Ŝi diras, ke ŝi taksus tiun honoron pli valora, se ŝi estus donita al iu pli juna, kun kiu ŝi povus paroli. Ne ofte mi vidis virinon bonegan kiel ŝi, tiel bele kreskintan kaj kun tiel glata haŭto. Sed ankaŭ tiu, kiu eksidis ĉe vi, indas laŭdon malgraŭ tio, ke ŝi eble ŝajnas al vi iom tro svelta kaj malgrasa. Ŝi ŝajnas favore agordita al vi; kaj eĉ tie ĉi oni povas rimarki, kiaj viroj ni estas, kiam ni kuŝante vunditaj akiras favoron de tiaj virinoj.
Sed Orm diris, ke li tute ne pensas pri amo de virinoj, ĉar li sin sentas ĉiam pli laca kaj pli mizera kaj eble ne longe restos vivanta.
Venontmatene, tuj kiam lumo aperis, la virinoj venis laŭpromese kaj kunportis varman lesivon, akvon kaj viŝtukojn; kaj al Orm kaj Toke haroj kaj barboj estis lavitaj kun granda zorgo. Orm, kiu ne povis sidi, spertis ĝenon; sed Ylva lin subtenis kaj lin delikate traktis kaj laŭdinde plenumis sian taskon, tiel ke al li nek en la okulojn nek en la buŝon venis lesivo, kaj tamen li fariĝis pura. Poste ŝi eksidis metante lian kapon sur sian sinon kaj komencis lin kombi. Ŝi demandis, ĉu li malkomforte kuŝas; sed Orm respondis, ke li devas rekoni, ke li komforte kuŝas. Kaŭzis al ŝi penon trakombi liajn harojn, kiuj estis densaj kaj hirtaj kaj tufiĝis post la lavo; sed ŝi kun pacienco ilin disigis, tiel ke li pensis, ke li neniam estis pli bone kombata.
Ŝi nun familiare babilis kun li, kvazaŭ ili jam longe estus amikoj; kaj Orm sentis, ke li havas bonan komforton havante ŝin ĉe si.
– Kredeble ankoraŭ unu fojon viaj kapoj estos malsekigitaj, antaŭ ol vi staros sanaj, ŝi diris, ĉar la episkopo kaj liaj subuloj ŝatas bapti tiujn, kiuj estas malsanaj, kaj estas rimarkinde, ke ili ne jam sin trudis al vi. Tion ili faris al mia patro, kiam li estis severe malsana kaj kredis, ke li ne resaniĝos. Al la plimulto ŝajnas dum la vintro preferinde akcepti la bapton en la lito kiel malsanuloj; ĉar tiam la pastroj verŝas akvon nur sur la kapon, alie oni devas trempiĝi tuta en la maro, kaj malmultaj tion ŝatas, kiam la akvo estas glacie malvarma.
Ankaŭ al la pastroj tio estas ĝena; iliaj vizaĝoj bluiĝas, kiam ili staras en akvo ĝis la genuoj, kaj iliaj dentoj klakas tiel rapide, ke apenaŭ ili kapablas elbuŝigi siajn benojn. Tial ili preferas bapti malsanulojn dum la vintro; sed min la episkopo baptis en la somermeza tago, kiun ili nomas Tago de l’ Baptisto, kaj tiam ne estis ĝene. Ni kaŭris ĉirkaŭ li en niaj ĉemizoj, mi kaj miaj fratinoj, dum li eldiris benojn por ni; kaj kiam li levis sian manon ni kunpremis la nazon per niaj fingroj kaj nin trempis; mi el ĉiuj plej longe min tenis sub la akvo, tiel ke oni konsideras mian bapton unu el la plej bonaj. Post tio ni ricevis benitajn vestojn kaj po unu malgrandan kruceton, kiun ni pendigu surbruste; kaj neniu el ni suferis damaĝon el tio.
Orm respondis, ke li bone konas ĉiuspecajn strangajn morojn, ĉar li vizitis kaj la Sudlandon, kie neniu rajtas manĝi lardon, kaj mona ĥojn en Irlando, kiuj trude insistis, ke ili lin baptu.
– Kaj estas por mi malfacile kompreni, li diris, kian utilon tiaj aferoj alportas al homoj, aŭ kian ĝojon al dioj. Kaj mi volus vidi tiun episkopon aŭ kiun ajn piulon, kiu povus persvadi min eksidi en malvarma akvo ĝis super la oreloj, ĉu ĝi okazu somere aŭ vintre. Kaj mi ankaŭ ne havas inklinon permesi al ili verŝi akvon sur mian kapon, dum ili eldiradas benojn por mi. Ĉar mi havas tiun kredon, ke oni zorge devas eviti ĉiaspecajn benojn kaj magiojn.
Ylva diris, ke kelkaj el la viroj de reĝo Harald plendis pro dorsdoloro post sia bapto kaj postulis punpagon de la episkopo pro tio, sed cetere nenian damaĝon oni povis rimarki; eĉ kontraŭe, nuntempe multaj tenas la opinion, ke baptoj utile influas la sanon. Lardon la pastroj ĉi tie neniel kontraŭas, kiel Orm povis mem rimarki dum la julo, kaj ili ne tre sin koncernas pri tio, kion manĝas la homoj. Nur se oni proponas al ili ĉevalviandon, ili kutimas kraĉi kaj fari krucosignojn, kaj iujn fojojn oni aŭdis ilin murmuri, ke oni prefere ne manĝu viandon en vendredoj; sed ŝia patro diris, ke tiajn parolojn li ne plu volas aŭdi. Rilate al si mem ŝi ne rimarkis malavantaĝon pro la nova instruo. Sed kelkaj asertis, ke la rikoltoj fariĝis malpli abundaj kaj la lakto de bovinoj malpli grasa, post kiam oni komencis neglekti la malnovajn diojn.
Ŝi malrapide tiris la kombilon tra tufo, kiun ŝi malimplikis, kaj ĝin levis kontraŭ la taglumon kaj ĝin zorge ekzamenis.
– Mi ne scias la kaŭzon, ŝi diris, sed ŝajnas, ke eĉ ne unu pediko troviĝas en via hararo.
– Tiel ne povas esti, diris Orm; devas esti, ke la kombilo estas maltaŭga. Kombu pli forte.
Ŝi respondis, ke la kombilo estas bona pedikkombilo, kaj ŝi tiom premis, ke la haŭto doloris. Sed neniu pediko estis trovebla.
– Do mia stato estas severa, diris Orm, pli severa ol mi pensis.
Ĉar malsano penetris en la sangon.
Ylva opiniis, ke eble la afero ne evoluis ĝis tiu stato, sed Orm estis trafita en sia interno. Li kuŝis silenta dum la resto de la kombado kaj melankolie gruntis responde al ŝia babilado. Des pli babilis Toke kaj Mirah kaj ŝajnis ĉiam pli grandan komforton trovi kune.
Fine Orm estis finkombita, en siaj haroj kaj barbo, kaj Ylva kontente rigardis la rezulton.
– Nun vi malpli aspektas kiel kampara fantomo kaj pli kiel ĉefulo, ŝi diris. Malmultaj virinoj forkurus de vi nun, kaj mi estas tiu, kiu meritas dankon pro tio.
Ŝi prenis lian ŝildon kaj ĝin frotis per la maniko, kie ĝi malplej multe estis tranĉita de hakoj, kaj ĝin tenis antaŭ li. Orm vidis sin sur ĝi kaj kapklinis konsente.
– Mi estas bone kombita, li diris, kaj mi ne kredis reĝofilinon kapabla je tio. Sed eble vi estas pli kapabla ol la plimulto. Kaj vi nun meritas, ke mi vin kontentigu montrante la ornamaĵon.
Li malligis sian kamizolon ĉe la kolo kaj eltiris la kolĉenon kaj ĝin transdonis al ŝi. Ylva krietis, kiam ŝi ĝin prenis per siaj manoj kaj pesis ĝin kaj vidis ĝian belecon; kaj Mirah forlasis Toke kaj urĝe alvenis por vidi, kaj ankaŭ ŝi ekkriis laŭte. Orm diris al Ylva:
– Pendigu ĝin ĉirkaŭ via kolo.
Ŝi tion faris. La kolĉeno estis longa kaj pendis ĝis sur la mamringoj de ŝia korsaĵo, kaj ŝi urĝe apogis la ŝildon sur la ĉemuran benkon kaj sin spegulis.
– Ĝia longo sufiĉas por ĝin porti duobla ĉirkaŭ la kolo, ŝi diris kaj ne povis fordirekti rigardon kaj fingrojn de ĝi. Kiel ĝi estu portata?
– Almansur ĝin tenis en kesto, diris Orm, kaj tie neniu povis ĝin vidi. De kiam ĝi fariĝis mia, mi ĝin portis sub la kamizolo, ĝis ĝi frotis al mi la haŭton, kaj mi ne sen neceso ĝin montris antaŭ nun dum la julo. Kaj tiam ĝi tuj kaŭzis al mi damaĝon. Nun ĉiu devas konsenti, ke ĝi trovis lokon pli konvenan; kaj nun Ylva, ĝi apartenas al vi, kaj vi povas ĝin porti tiel, kiel al vi ŝajnas prefere.
Ŝi tenis la kolĉenon per ambaŭ manoj kaj lin rigardis per grandaj okuloj.
– Ĉu vi perdis la prudenton? ŝi diris. Kion mi faris, por ke vi donu al mi tian donacon? Plej nobla reĝino kuŝus kun berserko por pli simpla ornamaĵo ol ĉi tiu.
– Vi min bone kombis, diris Orm kaj ridetis. Kaj ni familianoj de Vidfamne donas valorajn amikdonacojn aŭ neniujn.
Ankaŭ Mirah volis provi la kolĉenon, sed Toke ordonis al ŝi reveni al li kaj lasi la ornamaĵon; kaj li jam atingis tian potencon super ŝi, ke ŝi obeis. Ylva diris:
– Eble mi devas ĝin kaŝi sub la kamizolo, mi kiel vi; ĉar miaj fratinoj kaj ĉiuj virinoj en la korto volos elgrati al mi la okulojn pro ĝi. Sed kial vi ĝin donas al mi, tion mi ne komprenas, kiom ajn vi estu familiano de Vidfamne.
Orm suspiris kaj diris:
– Kiel ĝi estos utila al mi, kiam la herboj ĝermos super mi? Nun mi scias, ke mi mortos, ĉar eĉ ne unu pediko prosperas ĉe mi; kaj tion mi divenis jam antaŭe. Povas esti, ke vi ĝin ricevus, ankaŭ se mi ne estus markita de la morto, sed tiam mi dezirus rekompencon de vi. Ŝajnas al mi, ke vi valoras tian ornamaĵon, kaj laŭ mia kredo vi bone kapablas vin defendi, se iu volas vin grati. Sed por mi estus pli bone vivi kaj vidi vin porti ĝin.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.