La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Post ne longa tempo okazis tio, kion antaŭdiris Ylva, ke la episkopo komencis mencii deziron, ke ambaŭ vunditoj estu baptitaj; sed rilate neniun el ili li rikoltis sukceson. Orm rapide senpacienci ĝis kaj diris, ke li ne volas aŭdi pri tiaj aferoj, ĉar li en ĉiu okazo baldaŭ mortos; kaj Toke diris, ke li nenion el tio bezonos, ĉar li sentas, ke li baldaŭ saniĝos. La episkopo taskis al frato Matthias ilin persvadi per pacienco kaj instrui al ili la ĝustan doktrinon; kaj post kiam tiu kelkajn fojojn, ne obeante iliajn admonojn ilin lasi en paco, faris provojn instrui al ili la kredon, Toke venigis al si bonan ĵetlancon, mallarĝklingan kaj akre-eĝan, kaj kuŝis apogita sur la kubuto kaj pesis ĝin per la mano, kiam frato Matthias la sekvan fojon venis ilin instrui.
– Malbonkondute estas rompi la pacon en la korto de la reĝo, diris Toke, sed neniu povas riproĉi, kiam malsanuloj tion faras pro neceso. Kaj ankaŭ estus malbonkondute malpurigi la kameron per grasulo kiel vi, kiu supozeble enhavas multe da sango; sed mi pensis jene, ke se mi povos vin alfiksi al la muro per ĉi tiu lanco, la sangelfluo eble ne estos abunda. Tio ne estos facila ago por viro kuŝanta en lito, sed mi faros mian plejbonon; kaj mi ĝin faros nun, tuj kiam vi malfermos la buŝon por elbabilaĉi tion, kion ni petis malhavi.
Frato Matthias staris pala kaj tenis la manplatojn antaŭ si kaj aspektis, kvazaŭ li volus ion diri; post tio lin trakuris tremo, kaj li urĝe retroiris el la kamero kaj sukcesis fermi post si la pordon. Post tio li ne plu ĝenis ilin. Sed frato Willibald, kiu neniam montris ian signon de timo, venis kiel kutime kaj flegis iliajn vundojn kaj ilin severe riproĉis pro tio, ke ili metis timon en fraton Matthias.
– Vi verdire estas viro malgraŭ tio, ke vi estas malgranda, diris Toke; kaj estas rimarkinde, ke mi pli ŝatas vin ol la aliajn de via speco malgraŭ tio, ke vi estas malĝentila kaj kolerema. Sed la kaŭzo eble estas, ke vi ne klopodas nin persvadi al kristaniĝo, sed nur flegas niajn vundojn.
Frato Willibald respondis, ke li pli longe ol la aliaj loĝadis en ĉi tiu lando de mallumo kaj tial liberiĝis de infanecaĵoj.
– Komence, li diris, mi estis same fervora kiel iu ajn alia el la frataro de sankta Benedikto por bapti ĉiujn paganojn. Sed nun mi scias, kio estas utila kaj kio estas nur vanta. La infanoj en ĉi tiu lando estu baptitaj, kaj ankaŭ virinoj, kiuj ne tro sin ruladis en pekoj, se eblas trovi tiajn; sed la plenkreskaj viroj en ĉi tiu lando plene apartenas al la diablo kaj devos pro la justeco de Dio bruli en la fajro de la infero, kiom ajn baptitaj ili estu; ĉar nenia elaĉeto sufiĉos por ili.
Tio estas mia kredo, ĉar mi ilin konas nun. Tial mi ne perdigas mian tempon klopodante persvadi vin.
Li parolis ĉiam pli fervore kaj kolere alrigardis jen unu jen la alian kaj baraktis per la brakoj kaj kriis:
– Sanglupoj, murdantoj, maliceguloj, koitantoj kun putinoj, gadaranaj porkoj, okuljuveloj de Baal-Zebub, trudkreskaĵoj de Satano, fiidoj de viperoj kaj baziliskoj, ĉu purlavu vin la bapto, ĉu starus vi neĝe blankaj inter la sanktuloj de Dio? Ne, mi diras: neniam. Jam de longe mi min turnas en la mondo, tro multe mi vidis, mi vin konas; neniu episkopo kaj neniu patriarko povus planti en mi tian kredon.
Kiel oni povus enlasi normanojn en la ĉielregnon? Kun maldecaj vortoj vi etendus viajn manojn kontraŭ sanktajn virgulinojn, vi elgor ĝus batalkriojn kontraŭ serafojn kaj arĥianĝelojn kaj krie alvokus bieron antaŭ la vizaĝo de Dio mem. Ne, ne, mi scias pri kio mi parolas: sole nur la infero estas ĝusta loko por vi, ĉu vi estos baptitaj aŭ ne, estu laŭdata la Ĉiopova dum eterneco de la eternecoj, amen.
Kolera li ŝirfosadis inter siaj ujoj kaj bandaĝoj kaj iris ungventi la vundon de Toke.
– Kial vi faras kiom eble por nin kuraci, diris Orm, kiam via kolero kontraŭ ni estas tiel granda?
– Tion mi faras, ĉar mi estas kristano kaj scias kiel rekompenci malbonon per bono, li respondis; kaj tio estas pli ol vi iam lernos.
Ĉu mi ne ankoraŭ portas cikatron sur mia kapo, kie reĝo Harald frapis min per la sankta krucifikso; kaj tamen mi ĉiutage plenzorge flegas lian maljunan ruinan korpon. Sed krome povas esti tre utile, ke grandaj bataluloj kiel vi konservas la vivon en ĉi tiu lando; ĉar vi sendos multajn de via propra speco en la inferon, antaŭ ol vi mem iros tien, tiel kiel mi vidis vin fari nun dum la julfesteno. Lupo disŝiru lupon, tiel ke mildiĝos la sorto de la ŝafidoj de Dio.
Post lia foriro Toke diris, ke laŭ lia penso la malgranda viro frenezi ĝis pro la bato sur la kapon, kiam la reĝo frapis lin per la kruco, ĉar la plimulto de lia kriado ne estas komprenebla; kaj Orm konsentis pri tio. Sed ambaŭ rekonis, ke li estas fervora en kuracado kaj tre diligente ilin flegis.
Toke nun komencis saniĝi kaj baldaŭ kapablis lami en la kamero kaj ankaŭ ekster ĝi, kaj Orm tiam kuŝis sola kaj enua, krom kiam lin vizitis Ylva. Kiam ŝi sidis apud lia lito, li komencis pensi malpli pri sia morto, ĉar ĉiam ŝi estis vigla, gaja kaj babilema, kaj li ŝatis ŝin aŭskulti; sed li malgajiĝis, kiam ŝi diris, ke li aspektas pli bonfarta kaj baldaŭ denove estos sana. Pri tio, li diris, li mem plej certe scias. Sed baldaŭ li kapablis sidi sur la lito sen gravaj doloroj; kaj kiam Ylva sekvan fojon lin kombis kaj trovis pedikon grandan kaj sanan kaj sangoplenan, li fariĝis pensema kaj diris, ke li ne scias, kion kredi.
– Nun vi ne malĝoju pro la kolĉeno, diris Ylva. Vi ĝin donacis al mi kredante, ke vi mortos, kaj nun tio forŝtelas vian ĝojon, kiam vi rimarkas, ke vi vivos. Sed volonte mi ĝin redonos al vi malgraŭ tio, ke ĝi estas pli belega ol io alia vidata en ĉi tiu lando. Ĉar mi ne volas krei la onidiron, ke mi forlogis de vi vian oron, kiam vi kuŝadis malforta pro vundoj. Kaj tion mi tamen jam aŭdis pli ol unu fojon.
– La vero estas, ke estus bone reteni tian ornamaĵon en la familio, diris Orm; sed plej bona negoco por mi estus reteni kaj vin kaj la ornamaĵon, kaj en alia maniero mi ne volas ĝin repreni. Sed antaŭ ol fari demandon al via patro pri tiu afero, mi volonte ekscius, kion vi mem pensas. Ĉar kiam ni la unuan fojon interparolis, vi diris, ke vi intencus puŝi ponardon en Sigtrygg en la nuptolito, se vi estus edzinigita al li; kaj estus bone scii, ĉu vi estus pli favora al mi.
Ylva larĝe ridis kaj diris, ke li ne sin sentu tro sekura.
– Ĉar pli kolerema mi estas ol vi povas scii, kaj malfacile estas min kontentigi. Kaj reĝofilinoj agas aliel ol aliaj kiel edzinoj, tiel ke ili eĉ malvivigas reĝojn, kiam tiuj ne plaĉas al ili. Ĉu vi aŭdis, kio okazis al Agne, la reĝo de la sveoj, post kiam li akiris al si kontraŭvolan reĝofilinon el regiono oriente de la maro? La unuan nokton li dormis kun ŝi en tendo sub arbo; kaj kiam li jam profunde endormiĝis, ŝi fiksis ŝnuron al lia kolringo, kaj lin pendigis en la arbo malgraŭ tio, ke li estis granda reĝo, kaj ŝin asistis ĉe la ŝnuro nur unu servistino. Tial vi zorge pripensu, antaŭ ol vi faros provon kun mi.
Ŝi sin klinis antaŭen kaj karesis lian frunton kaj pinĉis al li orelon kaj ridetante rigardis al li en la okulojn; kaj tiam Orm sin sentis pli sana, ol li faris dum longa tempo.
Sed post tio ŝi serioziĝis kaj aspektis pensema kaj diris, ke tio ĉi estas vana babilo, antaŭ ol ŝia patro faris eldiron pri la afero; kaj ŝi kredas, ke estos malfacile akiri lian konsenton, se Orm ne estas pli bonstata je tero kaj brutoj kaj oro ol la plimulto.
– Ofte li plendas pri tio, ke li havas multajn senedzajn filinojn, ŝi diris; sed malprosperas al li la trovado de edzoj al ni, kiuj laŭ lia opinio estas sufiĉe riĉaj kaj reputaciaj. Esti reĝofilino ne estas tiel amuza, kiel homoj kredas; ĉar multaj bravaj junaj viroj kaŝe faras al ni mienojn kaj provas kapti niajn juprubandojn kiam neniu vidas, sed malmultaj kuraĝas paroli kun nia patro; kaj tiuj, kiuj kuraĝas, venas kun taŭzita kresto de la konversacio. Estas granda domaĝo, ke li tiom zorgas pri riĉaj edzoj al ni; tamen estas vero, ke malbone taŭgus por mi malriĉulo. Sed vi, Orm, kiu povas fordonaci tian kolĉenon kaj kiu estas parenco de Vidfamne, certe estas unu el la plej riĉaj grandbienuloj en Skanio, ĉu ne?
Orm respondis, ke li esperas akordiĝi kun reĝo Harald, ĉar li havas ties favoron kaj pro la sonorilo de Jakobo kaj pro la duelo.
– Sed kiel riĉa mi estas en Skanio, li diris, tion mi ne scias, ĉar pli ol ses jaroj pasis jam de mia foriro; kaj ekde tiam mi nenion scias pri miaj parencoj. Povas esti, ke malpli multaj vivas nun, ol kiam laste mi vidis ilin, kaj ke mia parto de la heredaĵo kreskis de tiam.
Sed pli da oro ol la kolĉenon mi portas hejmen de la Sudlando; kaj eĉ se mi posedus nur tion, kion mi portas de tie, mi ne estus malriĉulo.
Kaj pli oni povus gajni en sama maniero.
Ylva malgaje kapklinis kaj diris, ke tre bonaŭgure tio ne sonas konsiderante la severon de ŝia patro; kaj Toke, kiu enpaŝis dum ilia interbabilo, saman opinion tenis kaj diris, ke jen necesas saĝaj konsiloj.
– Kaj tiel bonŝance estas nun, li diris, ke mi povas instrui al vi pri tio, kiel oni plej certe akiras riĉan kaj nobelan junulinon, kiam la patro kontraŭas, sed ŝi mem ne. Mia avo nomiĝis Tönne sur la Terkolo kaj komercadis kun la smolandanoj; li posedis malgrandan bienon kaj dek du bovinojn kaj grandan prudenton; kiam li iun fojon komercvojaĝis en Värend kaj tie malkovris knabinon nomata Gyda, filino de altrangulo, li decidis ŝin akiri, kaj ĉar li volis pliigi sian honoron kaj ĉar li havis ŝaton por ŝia bela staturo kaj dikaj ruĝaj harplektaĵoj. Sed ŝia patro – Glum li nomiĝis – estis fiera homo kaj diris, ke Tönne ne sufiĉe taŭgas kiel bofilo malgraŭ tio, ke la knabino tenis alian opinion. Nu, Gyda kaj Tönne ne lasis fali la manojn malĝojante pri la kontraŭemo de la maljunulo, sed baldaŭ trovis elturnon kaj renkontiĝis en la arbaro, kiam ŝi kolektis nuksojn kun la servistinoj; kaj pro tio ŝi fariĝis graveda, kaj Tönne dufoje interbatalis kun ŝia frato, tiel ke ambaŭ portis cikatrojn ĝis morto.
Post kiam ŝi naskis ĝemelojn, la maljunulo ekopiniis, ke kontraŭbarakto estos vana; kaj ili geedziĝis kaj ĉiam vivis en akordo kaj ricevis ankoraŭ sep infanojn; kaj ĉiuj en la ĉirkaŭaĵo laŭdis la prudenton kaj bonŝancon de mia avo, tiel ke lia reputacio multe grandiĝis, plej multe kiam li ricevis riĉan heredaĵon post la maljunulo Glum.
Kaj se mia avo ne estus trovinta tiel prudentan vojon al edziĝo, mi ne nun sidus tie ĉi kaj donus al vi utilajn konsilojn; ĉar mia patrino estis unu el la ĝemeloj de la nuksarbustoj.
– Se devas esti ĝemeloj por efiki, diris Ylva, tiam estas pli facile aprobi la konsilon ol ĝin sekvi. Kaj cetere estas diferenco inter bienulo en Värend kaj la reĝo de la danoj, kaj tial ne estas certe, ke tia provo estus same sukcesa por ni.
Orm opiniis, ke eblus ion diri kaj favore kaj kontraŭe al la konsilo de Toke, kvankam ĝi apenaŭ valoras la atenton de malsana kaj senpotenca viro; sed unue, li diris, li volas saniĝi ĝis promenkapablo kaj paroli kun reĝo Harald.
Tio ankoraŭ prokrastiĝis; sed fine li saniĝis, kun kuraciĝinta vundo, kaj komencis ree fortiĝi; tiam la vintro jam proksimiĝis al sia fino. Reĝo Harald nun estis vigla kaj bonhumora kaj tre okupita per la ekipado de ŝipoj; ĉar li intencis iri al Skanör por kolekti la haringoimposton kaj sendi al Styrbjörn la ŝipojn, kiujn li promesis al li. Orm lin alpaŝis kaj eldiris sian aferon. Reĝo Harald nenian malamikecon montris pro lia postulo, sed tuj demandis, kian bonstaton li havas, kuraĝante pensi pri tiel altranga edzino. Orm klarigis, kia estas lia stato koncerne parencojn kaj devenon kaj propraĵon de lia patro, kaj kion li mem alportis hejmen el eksterlando.
– Kaj krom tio troviĝas tero en Geingio, kiun atendis heredi mia patrino, li diris, sed pri ĝi mi malmulton scias. Mi ankaŭ nenion scias pri tio, kiaj estas la nunaj cirkonstancoj de miaj parencoj, aŭ kiuj ankoraŭ vivas. Ĉar dum sep jaroj multo povis okazi hejme.
– La ornamaĵo, kiun vi donacis al la junulino, estas donaco de altrangulo, diris reĝo Harald; kaj al mi vi faris bonajn servojn, kiujn mi ne forgesas. Sed edziĝo al filino de la reĝo de la danoj estas pinto de la alstrebo de kiu ajn viro; kaj neniu alpaŝis min kun tia postulo ne posedante pli ol vi elnombris. Kaj krom tio frato staras inter vi kaj la bieno de via patro. Se tiu vivas kaj havas filojn, per kio do vi povos vivteni mian filinon? Mi iomete maljuniĝas, kvankam oni eble ne laŭaspekte tion povas vidi, kaj mi volonte vidus miajn filinojn bonstataj edzinoj, dum mi ankoraŭ povas avantaĝe aranĝi por ili. Ĉar Sven malmulton faros por ili, kiam mia vivo finiĝos.
Orm devis rekoni, ke malmulton validan li povis oferti en svato tia, kiel tiu ĉi.
– Sed povas ja esti, ke la tuta heredaĵo estos mia, kiam mi venos hejmen, li diris. Mia patro komencis maljuniĝi jam antaŭ sep jaroj; kaj mia frato Odd pasigis ĉiujn somerojn sur Irlando kaj havis nenian inklinon eksidi hejme. Kaj mi aŭdis, ke dum la lastaj jaroj estis malfavoraj konjunkturoj por mia popolo sur Irlando, post kiam reĝo Brian kaptis la potencon tie.
Reĝo Harald kapjesis kaj diris, ke reĝo Brian elvivigis multajn danojn sur Irlando kaj multajn marveturantojn ĉirkaŭ ĝiaj bordoj, kaj farante tion li iufoje estis utila, ĉar inter tiuj troviĝis multaj viroj, kiuj nur kaŭzis ĉagrenojn hejme en Danlando.
– Sed sur tiu Brian, reĝo de Munster, li daŭrigis, la kresto ŝvelis pro fiero de troa sukceso, tiel ke li ne nur postulas imposton de reĝo Olof de Cork, kiu estas mia amiko, sed ankaŭ de reĝo Sigtrygg de Dublino, kiu estas mia parenco. Ne decas tia plenbloviteco ĉe ejra reĝo, kaj tial mi en konvena tempo sendos ŝiparojn al la insulo por meti finon al lia orgojlo. Estus bone, se oni lin kaptus kaj lin metus ĉenita apud la pordo en la halo, ne nur por amuzigi miajn kortanojn ĉe ilia biertrinkado, sed ankaŭ por fari al li lecionon pri kristana humileco kaj por aliaj reĝoj kiel averto. Ĉar ĉiam estis mia penso, ke la reĝo de la danoj estas plej glorinda el ĉiuj reĝoj.
– Estas mia kredo, ke vi estas plej granda el ĉiuj reĝoj, diris Orm; kaj eĉ inter andaluzoj kaj bluuloj troviĝas homoj, kiuj konas vian nomon kaj viajn agojn.
– Jen vi bele plektis viajn vortojn, diris reĝo Harald; sed cetere vi montras al mi malmultan respekton, kiam vi min alpaŝas postulante unu el miaj plej belaj filinoj eĉ ne sciante, kiel statas via heredo kaj posedo. Pro via juneco kaj senpripensemo mi ne riproĉos al vi pro tio. Sed vian peton mi nun ne respondas per jes nek per ne; sed tio ĉi estas mia decido: Revenu aŭtune, kiam mi denove estos ĉi tie, kaj vi pli bone scios, kia estas via stato; kaj se mi tiam trovos vian riĉecon sufiĉa, vi ricevos la knabinon pro mia amikeco al vi, kaj aliel vi ĉiam povos ricevi bonan postenon en mia gvardio. Kaj ĝis tiam vi devos pacienci.
Ylva perdis sian bonhumoron, kiam Orm rakontis pri la interparolo; larmoj venis al ŝi en la okulojn, kaj ŝi kriis, ke la maljunulon ŝi tiros je la barbo pro tia avareco kaj obstino kaj post tio tuj sekvos la konsilon de Toke. Sed retrovinte sian trankvilon ŝi trovis preferinde sin deteni de tiu plano.
– Lian koleron mi ne timas, ŝi diris, eĉ ne kiam li blekas kiel bovo kaj ĵetas la biersitelon kontraŭ min; ĉar pli rapida ol li mi estas, kaj ĝis nun li ne trafis min, kaj tia kolero baldaŭ pasas. Sed tiun kvaliton li havas, ke se oni serioze spitas lin pri decido, kiun li jam faris, tiam lia kolero daŭras, kaj li neniam rezignas sin venĝi. Plej prudente tial estas ne lin inciti pri tio ĉi, ĉar tiam li povus ekmalami nin ambaŭ kaj min fordoni al kiu ajn el siaj gvardianoj nur por kaŭzi ĉagrenojn kaj montri, kiu faras la decidojn. Sed tion vi sciu, Orm, ke mi neniun alian deziras ol vin; kaj por mi vi valoras atendon ĝis la aŭtuno malgraŭ tio, ke tio estos enuiga. Kaj se li ankaŭ tiam obstinos, mi ne plu atendos, sed vin akompanos, kien ajn vi volos.
– Sentiĝas al mi pli agrable, post kiam vi tion diris, Orm respondis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.