La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Orm la Ruĝa

Aŭtoro: Frans G. Bengtsson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NAŬA ĈAPITRO

Kiel oni pridrinkis julon
ĉe reĝo Harald Bludenta

Grandbienuloj venis al Jellinge el multaj direktoj por pridrinki julon ĉe reĝo Harald, kaj fariĝis puŝiĝe en dormokameroj kaj ĉe la tabloj. Sed Orm kaj liaj ŝipanoj ne plendis pro la interpuŝiĝo, ĉar ili trovis bonan merkaton por siaj sklavoj kaj sukcesis ilin ĉiujn vendi, antaŭ ol komenciĝis la festotagoj. Post kiam Orm disdonis la vendosumon, liaj ŝipanoj sin sentis riĉaj kaj kontentaj; kaj nun ili sopiris veni hejmen al Lister por montri, kion ili akiris, kaj ekscii, ĉu atingis hejmen la du ŝipoj de Berse, aŭ ĉu nur ili solaj travivis la ekspedicion de Krok. Sed dum la festotagoj ili volonte restos en Jellinge; ĉar pridrinki julon ĉe la reĝo de la danoj estas granda honoro, kiu por ĉiam grandigas la reputacion.

Plej elstara inter la gastoj estis la filo de reĝo Harald, reĝo Sven Dubarba, kiu venis de Hedeby kun granda akompanantaro. Li estis filo de kromvirino same kiel ĉiuj gefiloj de reĝo Harald, kaj inter li kaj lia patro estis malbona etoso, tiel ke unu ne volis vidi la alian.

Sed ĉe julo reĝo Sven ĉiam kutimis veni al Jellinge, kaj ĉiuj konis la kialon. Ĉar ĉe julo, kiam manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas plej abundaj kaj plej nutraj, ofte okazis, ke maljunuloj urĝe mortis, en lito aŭ ĉe pokalo; tiel okazis al maljuna reĝo Gorm, kiu post grandega porcio da julolardo dum du tagoj kuŝis senvoĉa kaj post tio mortis; kaj reĝo Sven volis sin trovi, kie la trezorkestoj sin trovas, kiam elviviĝos lia patro. Multajn julojn li ĝis nun venis vane, kaj lia senpacienco kreskis ĉiun jaron. Liaj kunuloj estis egaj bataluloj, malcedemaj kaj memfidaj, kaj al ili estis malfacile havi pacon kun la domanaro de reĝo Harald; kaj tio estis eĉ pli malfacila nun, post kiam reĝo Harald kristaniĝis kaj multaj el liaj kunuloj kun li. Ĉar reĝo Sven sin tenis al la antikva doktrino kaj kolere ridis pri la konvertiĝo de la patro; li diris, ke mokindaĵo tia ne trafus la danojn, se la antikvulo havus saĝon morti en konvena jaro.

Sed ĉi tion li ne laŭte diris restante en Jellinge, ĉar reĝo Harald facile falis en furiozon, kaj tiam estis danĝera por ĉiuj. Salutinte ili havis nenion por diri reciproke al si, kaj sidantaj en siaj ĉefseĝoj en la festenhalo ili ne pli ol necese unu la alian altostis.

En la tago antaŭ julo leviĝis neĝoŝtormo, sed poste sereniĝis kaj fariĝis malvarme, kaj en la mateno de la jultago mem, kiam la pastroj kantadis meson de Kristnasko kaj la reĝbienon envolvis bonodora vaporo, kiun dispelis la preparoj en la kuirdomo, alvenis longŝipo de sude kaj sin direktis kun ŝtormŝirita velo kaj glacikovritaj remiloj al la pontoj. Reĝo Harald sidis aŭskultante la meson, kaj oni lin vekis por prezenti la informon; li faris al si demandojn pri tio, kiuj estas tiuj gastoj kaj iris al la supra galerio por rigardi la ŝipon.

Ĝi estis alta ŝipo; kaj la ruĝa drakokapo sidis alte sur kurba kolo kaj portis glacion inter la makzeloj kaŭze de la forta ondado. Oni vidis virojn kun ŝelo de glacio sur la vestoj surtreti la bordon, kaj inter ili venis altkreska ĉefulo en blua mantelo kaj alia en ruĝa; la ruĝe vestita estis eĉ pli alta ol la alia. Reĝo Harald ĉion rigardis tiel nete, kiel eblis distingi je la distanco, kaj diris:

– Aspektas kiel ŝipo de Jomsvikingoj, aŭ ĝi venas de la svea lando; kaj ĝi entenas fierajn homojn, ĉar ĝi venas al la reĝo de la danoj per sola ŝipo ne montrante pacoŝildon. Sole nur tri virojn mi konas, kiuj kuraĝas tion: Skoglar-Toste kaj Vagn Åkesson kaj Styrbjörn. Kaj la ŝipo alvenas kun la drakokapo neformetita malgraŭ tio, ke oni scias, ke la terkoboldoj tian vidon ne ŝatas; kaj mi konas nur du, kiuj ne atentas pri tio, kion pensas terkoboldoj: Vagn kaj Styrbjörn. Kaj estas videble, ke la ŝipo ne serĉis ŝirmon dum la ŝtormo, kaj mi konas nur unu, kiu ne serĉas ŝirmon dum vetero tia, kia ĝi estis dum la pasinta nokto. Tial laŭ mia kredo la venanto estas Styrbjörn, mia bofilo, kiun mi dum kvar jaroj ne vidis; kaj tio konformas kun la blua mantelo; ĉar li portas bluan mantelon, ĝis li reakiros tion, kion li heredis de sia patro reĝo Erik. Kiu estas la alia, kiu estas almenaŭ tiom altkreska kiel li, tion mi ne kun certo povas diri; sed la filoj de Strutharald estas pli altkreskaj ol aliaj, ĉiuj tri, kaj amikoj de Styrbjörn.

Ne povas esti Sigvalde Jarlo, ĉar li ne sentas sin komforta ĉe julfestenoj nun pro la moko, kiu lin trafis, post kiam li retroremis ĉe Hjörungavåg; kaj Hemming, lia frato, sidas en Anglolando. Sed la tria estas Thorkel Höge, kaj tiu ĉi povas esti li.

Tiel diris reĝo Harald, kies saĝo estis granda; kaj kiam la fremduloj atingis la reĝodomon kaj fariĝis evidente, ke li pravas, li fariĝis pli gaja ol iam, de kiam alvenis reĝo Sven. Styrbjörn kaj Thorkel li bonvenigis kaj tuj ordonis hejton de la bankabano kaj alvokis bieron al ili ĉiuj.

– Tio povas esti bezonata post tia vojaĝo, li diris, eĉ por bataluloj plej bravaj; kaj tio estas vero, kion kutimis diri la maljunaj:

Varma bier’ por frida vir’ , kaj same por laculo, ĉar tio estas korp-inspir’, mirinda mens-stimulo.

Kelkaj el tiuj, kiuj venis kun Styrbjörn, estis tiel elĉerpitaj, ke ili tremadis; sed kiam trinksiteloj kun varma biero estis alportitaj, iliaj manoj tuj stabiliĝis, tiel ke eĉ ne guto elverŝiĝis.

– Kaj post via ripozo en la bankabano la julfesteno komenciĝos, diris reĝo Harald; kaj al tiu festeno mi havas pli da inklino nun, ol kiam mi nur mian filon povis vidi trans la tablo.

– Ĉu la Dubarbulo estas ĉi tie? demandis Styrbjörn kaj ĉirkaŭrigardis.

Kun li mi volonte parolos.

– Estas lia espero, ke li vidos min morti pro multa biertrinkado, diris reĝo Harald; tial li ĉeestas. Sed se mi mortos dum julfesteno, la kaŭzo estos tiu, ke min trafis enuo pro liaj malicaj mienoj. Vi havos parolon kun li en konvena tempo; sed unu aferon mi volas ekscii: ĉu sango estas inter vi kaj li?

– Sango ne estas inter ni, respondis Styrbjörn, sed eble estos. Li promesis al mi helpon de ŝipoj kaj viroj kontraŭ mia parenco en Upsalo, sed neniuj venis.

– Nun estas moro ĉe mi, diris reĝo Harald, ke neniu kverelo devas okazi dum la sanktaj tagoj; kaj mi volas, ke vi jam nun tion sciu, eĉ se tia kvieto estas malfacila por vi. Ĉar mi nun tenas min al Kristo, kiu helpis al mi en multo; kaj Kristo toleras neniun malpacon en la tago de julo, kiu estas la tago de lia naskiĝo, kaj ankaŭ ne en la sanktaj tagoj poste.

– Mi estas homo sen tereno, diris Styrbjörn, kaj paco kostas al mi tro multe; ĉar mi estas tia, ke mi preferas esti korvo ol hakato de korvo. Sed kiam mi estas gasto ĉe vi, mi kredas, ke mi povos teni la pacon same bone kiel iu alia, estru kiuj ajn dioj la feston; ĉar vi estis bona bopatro, kaj kun vi mi neniam kverelis. Sed ja vere, ke mi nun devas diri al vi, ke via filino Tyra mortis; kaj mi preferus, ke mi povus veni al vi kun pli bonaj novaĵoj.

– Tio estas informo por funebro, diris reĝo Harald. Kio ŝin mortigis?

– Ŝin ĉagrenis tio, ke mi prenis al mi vendan kunkuŝulinon, diris Styrbjörn, kaj ŝin kaptis tia furiozo, ke ŝi sputis sangon, kaj post tio ŝi velkis kaj mortis. Sed cetere ŝi estis bona edzino.

– Tion mi jam longe rimarkas, diris reĝo Harald, ke junaj homoj mortas pli facile ol maljunaj. Sed nun ni ne tro lasu tion malheligi niajn pensojn, kiam ni pridrinkos julon; kaj ankoraŭ restas al mi tiom da filinoj, ke mi ne scias, kien meti ilin. Ili ĉiuj estas malhumilaj kaj volas edziniĝi nur al altranguloj kun granda famo; kaj ne longe vi bezonas sidi vidva, se iu plaĉos al vi. Mi ilin ĉiujn montros al vi; kaj povos okazi, ke inter ili mankos Kristnaskpaco pro tio.

– Aliaj aferoj ol edziĝo estas en miaj pensoj, diris Styrbjörn; sed pri tio ni poste parolos.

El malantaŭ pordoj kaj el subtegmentejoj multaj okuloj rigardis Styrbjörn, kiam li iris al la bankabano kun siaj kunuloj, ĉar li estis malofta gasto kaj la plej granda el ĉiuj bataluloj en la Nordlandoj post tiam, kiam vivis la filoj de Lodbrok. Li havis blondan barbon mallonge tranĉitan, kaj pale bluajn okulojn; kaj tiuj, kiuj neniam antaŭe lin vidis, surprizite murmuris inter si, ke li estas viro svelta kaj gracia. Ĉar ĉiuj sciis, ke li havas forton tian, ke li per sia glavo, kiu nomiĝas Lulkanto, fendas ŝirmilojn kiel panojn, kaj batalkostumitajn virojn de kolo ĝis skroto. Sciantaj personoj diris, ke la tradicia bonŝanco de la Upsala klano sin trovas ĉe li kaj ke ĝi donas al li liajn forton kaj sukceson en ĉiuj riskaj entreprenoj. Sed estis bone konata ankaŭ tio, ke ankaŭ iom el la malbono kaj malnova malbonsorto sin ligis al li; tial li estas senlanda ĉefulo; kaj jen la kaŭzo, kial iujn fojojn laceco kaj granda melankolio lin prenis. Tiam li kutimis sin enfermi sola kaj tagon post tago kuŝi ĝemante kun morna murmurado, tolerante neniun homon en sia proksimo, krom virino, kiu kombis liajn harojn, kaj maljuna harpoludanto, kiu enverŝis al li bieron kaj ludis malgajajn melodiojn. Sed tuj, kiam la melankolio cedis, li rapidis enŝipiĝi kaj entreprenis militirojn, kaj la plej harditajn el siaj ŝipanoj li tiam povis lacigi kaj timigi per siaj sentimego kaj mizera veterbonŝanco.

Tial lin ĉirkaŭis teruro, kiu superis tiun de la aliaj ĉefuloj, kvazaŭ loĝus en li iom el la potenco kaj danĝero de la dioj mem; iuj kredis, ke li verŝajne iam, kiam lia forto estos plena, iros al Miklagordo kaj eksidos kiel imperiestro tie kaj ĉirkaŭvelados la teran rondon kun multnombregaj ŝiparoj.

Sed aliaj diris, ke ili povas vidi en liaj okuloj, ke li mortos juna kaj en mizero.

Nun ĉio estis preta por julfesteno en la granda halo de reĝo Harald, kaj ĉiuj viroj sidiĝis sur la benkoj tie. Neniuj virinoj kunsidis ĉe tiel granda drinkadkunveno; ĉar estas jam sufiĉe malfacile, opiniis reĝo Harald, teni pacon inter viroj solaj por si, kaj multe pli malfacile estus, se ili dum sia ebrio demonstrus sian bravecon antaŭ virinoj.

Post kiam ĉiu ricevis sidlokon, la stalisto de la reĝo proklamis, ke regas en la halo la paco de Kristo kaj reĝo Harald kaj ke neniu eĝa fero estu uzata krom nur por tranĉi la nutraĵon: hakvundo kaj pikvundo, kaj ĉiu sanganta vundo, kiun kaŭzis iu viro al alia per biersitelo aŭ osto, lignotelero, lignokulero aŭ pugno estu kalkulata kiel plena mortigo kaj kiel malrespekto kontraŭ Kristo kaj nekompensebla ago, kaj ĉirkaŭ la kolo de la kulpanto ŝtono estu ligita, kaj li estu dronigita en profunda akvo. Ĉiujn armilojn krom la manĝotranĉiloj oni demetis en la antaŭĉambroj, kaj nur tiuj altranguloj, kiuj sidis ĉe la tablo de reĝo Harald mem, portis siajn glavojn; ĉar oni pensis, ke ili povas sin bridi eĉ drinkinte.

La halo estis konstruita tia, ke sescent povu esti en ĝi sen puŝado, kaj en ĝia mezo staris la tablo de reĝo Harald mem, kie sidis la tridek plej honorataj altranguloj. La tabloj por la aliaj staris transverse en la halo ĉe ĝiaj ambaŭ ekstremoj. Ses ĉeflokoj estis ĉe la tablo de reĝo Harald, ĉe ĉiu flanko tri. Dekstre de reĝo Harald sidis Styrbjörn kaj maldekstre episkopo Poppo; meze kontraŭe sidis reĝo Sven kaj dekstre de li Thorkel Höge kaj maldekstre maljuna kaj kalva jarlo de la Malgrandaj Insuloj nomiĝanta Sibbe; la aliaj okupis lokojn konformajn al sia reputacio, kaj ĉe ĉi tiu tablo reĝo Harald mem difinis ĉies lokon. Ne estis Orm konsiderata granda ĉefulo, sed li ricevis pli ol atendeble favoran sidlokon kaj Toke same, ĉar reĝo Harald havis dankemon al ili pro la granda sonorilo kaj ŝatis la versfaradon de Toke. Orm sidis tria de la episkopo kaj Toke kvara; ĉar Orm diris al reĝo Harald, ke li ne volonte disigus sin de Toke, ĉar tiu povus kaŭzi ĉagrenojn pro la biero. Meze kontraŭ ili trans la tablo sidis ĉefuloj el la akompanantaro de reĝo Sven.

Nun la episkopo laŭtlegis preĝon, kiun mallongigi petis lin reĝo Harald, kaj post tio tri tostoj estis proklamitaj: je la gloro de Kristo, bonŝanco de reĝo Harald kaj reveno de la suno. Ankaŭ la nekristanoj partoprenis la toston por Kristo, ĉar ĝi estis la unua tosto, kaj ili soifis bieron, sed iuj el ili faris martelosignon super la trinkokruĉo kaj murmuris la nomon de Thor antaŭ ol trinki. Kiam estis trinkata la tosto por la bonŝanco de Harald, biero venis al reĝo Sven en la spirogorĝon, kaj li tusis tiom, ke demandis Styrbjörn, ĉu la gluto estis al li tro forta.

Nun estis enportata la jula lardo; bataluloj kaj ĉefuloj silentiĝis, kiam ili vidis ĝin alveni, kaj ili profunde spiris kaj rikanis pro ĝojo; multaj malligis siajn talirimenojn por plene pretiĝi jam komence.

Ĉar malgraŭ tio, ke certaj personoj asertis, ke oni ĉe reĝo Harald, dum lia nuntempa maljuneco, foje povas rimarki avarecon koncerne arĝenton kaj oron, nenio simila vortiĝis koncerne manĝaĵon kaj trinkaĵon, kaj plej malmulte de tiuj, kiuj ĉeestis julfestenon ĉe li.

Kvardek ok porkoj, bone grasigitaj per glanoj, estis la kvanto, kiun reĝo Harald kutimis buĉigi por la julo; kaj li havis la kutimon diri, ke eĉ se tio ne sufiĉas por la tuta julo, ĝi tamen konsistigas ioman gustumpecon por ĉiu, kaj post ĝi oni kontentiĝu per ŝafoj kaj bovoj. La kuirejaj homoj venis duope en longa vico portantaj inter si grandajn vaporantajn kaldronojn, aliaj portis trogojn kun sangokolbasoj.

Kuirejaj knaboj kun longaj forkaj stangoj sekvis; post kiam la kaldronoj estis metitaj apud la tabloj, ili ŝovis la stangojn en la brogaĵon kaj kaptis grandajn pecojn, kiujn ili vice kaj orde metis antaŭ la gastojn, tiel ke neniu estu eksterorde favorata; kaj antaŭ ĉiu ili metis minimume ulnon da sangokolbaso aŭ pli se iu deziris. Panoj kaj frititaj rapoj kuŝis en argilpladoj sur la tabloj; kaj ĉe la tabloekstremoj staris tinoj kun biero, tiel ke kornoj kaj kruĉoj ĉiam povu pleni.

Kiam la lardo venis al Orm kaj Toke, ili sidis senmovaj, turnitaj al la kaldrono, kaj sekvis zorge per la okuloj, kiel la kuirejknabo kaptoserĉis per la stango. Ili ĝemis pro ĝojo, kiam li trovis belajn pecojn de brustlardo por ili; kaj ili reciproke memorigis al si, kiom da tempo pasis de tiam, kiam ili sidis ĉe tia manĝo, kaj ili miris, ke ili dum tiom da jaroj povis elteni en senlarda lando. Sed kiam alvenis la sangokolbaso, venis al ili ambaŭ larmoj en la okulojn, kaj ŝajnis al ili, ke neniun normkvantan manĝoporcion ili ricevis post tiam, kiam ili forvelis kun Krok.

– Superas ĉion tiu odoro, diris Orm kviete.

– Timiano estas en ĝi, diris Toke per singulte rompita voĉo.

Li ŝovis sian kolbason en la buŝon, tiel longe kiel eblis, kaj ĝin mordis kaj ekmaĉis; post tio li rapide sin returnis kaj etendis la manon al la servisto, kiu volis daŭrigi sian iron kun la trogo, kaj pinĉis al li la kamizolon kaj diris:

– Donu al mi tuj pli da kolbaso, se tio ne estas kontraŭ la ordonoj de reĝo Harald, ĉar dum longa tempo mi estis mistraktata en la lando de la andaluzoj, kie ne estas nutraĵo por viroj, kaj la kolbasojn de sep juloj mi sopiris, sed ne gustumis.

– Same estas al mi, diris Orm.

La servisto ridis kaj diris, ke reĝo Harald havas sufiĉe da kolbasoj por ĉiuj. Li metis antaŭ ilin po unu plenan kolbason de la plej dika speco, kaj nun ili sentis sin trankvilaj kaj komencis manĝi serioze.

Nun ne multe estis parolata dum iom longa tempo, nek ĉe la tablo de la reĝo nek ĉe la aliaj, krom kiam viroj alvokis pli da biero aŭ inter la glutoj laŭdis la julmanĝojn de la reĝo.

Dekstre de Orm sidis juna viro, kiu tranĉis sian manĝaĵon per tranĉilo kun ornamita arĝenta tenilo; li havis helan haŭton kaj longajn kaj belajn harojn, kiuj estis zorge kombitaj. Li apartenis al la kunularo de Thorkel Höge kaj estis evidente, ke li devenas de altranga familio, ĉar li sidas tiel proksime al la reĝo malgraŭ tio, ke li ankoraŭ estas senbarba; tion oni povis konkludi ankaŭ el tio, ke li portis delikatajn vestojn kaj glavozonon el arĝento. Kiam la plej diligenta manĝado jam ĉesis, li sin turnis kontraŭ Orm kaj diris:

– Ĉe festenoj estas bone sidi apud viroj vaste veturintaj; kaj ĉu mi ne aŭdis, ke vi kaj via najbaro estis pli distance for ol la pli multaj.

Orm respondis, ke tiel estas kaj ke li kaj Toke pasigis sep jarojn en Hispanujo.

– Ĉar el pluraj kaŭzoj, li diris, nia vojaĝo fariĝis pli longdaŭra ol ni atendis; kaj ĝin entreprenis multaj, kiuj ne revenis.

– Do vi havas por rakonti, diris la alia; sed malgraŭ tio, ke mi ne estis tiel longe for kiel vi du, mi tamen partoprenis vojaĝon, de kiu malmultaj revenis.

Orm demandis, kiu li estas kaj kiu estis lia vojaĝo.

– Mi venas de Bornholmo, diris la alia, kaj nomiĝas Sigurd, kaj Bue Dika estis mia patro. Pri li vi eble ion aŭdis malgraŭ tio, ke vi longe estis eksterlande. Mi kunestis ĉe Hjörungavåg, kie li mortis, kaj tie mi kaptiĝis kun Vagn kaj aliaj. Kaj mi nun ne sidus ĉi tie kaj parolus kun vi pri tio, se ne estus miaj haroj longaj; ĉar miaj haroj savis mian vivon, kiam estis mortigotaj la kaptitoj.

Nun pluraj ĉe la tablo komencis satiĝi kaj fariĝi parolemaj; kaj Toke miksiĝis en la interparolon kaj diris, ke tio, kion rakontis la bornholmano, estas mirinda kaj certe estas aŭskultinda rakonto; ĉar li mem konsideris longajn harojn pli malutilaj ol utilaj por bataluloj.

Thorkel Höge sidis pikpurigante la dentojn en tiu kortega maniero, kiu fariĝis kutima inter vojaĝintaj altranguloj, forturnante la buŝon kaj kovrante ĝin per la mano; li aŭdis ĉi tiun konversacion kaj diris, ke longaj haroj pli ol unu fojon pereigis batalulon, kaj ke tial prudentaj viroj ĉiam ligas la harojn sub la helmo, sed el la rakonto de Sigurd Buesson, li diris, eblas lerni, ke longaj haroj ankaŭ povas havi utilon por saĝa viro, kaj li esperas, ke ĉiuj en la halo havu eblecon aŭskulti tiun rakonton.

Reĝo Sven nun estis en bona humoro, kvankam li komence estis malkompleza vidinte Styrbjörn; li sin klinis malantaŭen en sia ĉefloko kaj rodis porkopiedon kaj elkraĉis ostetojn sur la plankopajlon, dum li kun kontento vidis kiel reĝo Harald, kiu parolis kun Styrbjörn pri virinoj, ankoraŭ ĉiam manĝis kaj trinkis pli ol iu alia. Li aŭskultis tion, kion oni diris pri longaj haroj kaj ekparolis pri tio kaj opiniis, ke prudenta batalulo devas pensi ankaŭ pri sia barbo; ĉar dum batalo en blova vetero la barbo facile povas ventleviĝi al ies okuloj, ĝuste kiam iu devus atenti pri bato aŭ ĵeto, kaj tial, li diris, li mem frue kutimiĝis je tio, ke la barbo li dum batalekspedicioj tenas plektita. Sed nun li volonte aŭdos, kiel utilis la haroj al Sigurd Buesson; ĉar viroj, kiuj alestis ĉe Hjörungavåg, ofte havas interesajn aferojn por rakonti.

Episkopo Poppo ne kapablis manĝi ĉion, kion oni metis antaŭ lin, kaj nun li sidis hikante pro la biero, sed tamen havis zorgon paroli. Li diris, ke li voleme rakontus al ili ĉiuj pri la reĝido Abŝalom, kiun trafis malbonsorto pro liaj longaj haroj; tio, li diris, estas bona kaj instrua rakonto, kiu estas skribita en la sankta libro de Dio mem.

Sed reĝo Sven diris, ke tion oni rakontu al virinoj kaj infanoj, se ili havas paciencon aŭskulti; kaj inter li kaj la episkopo leviĝis kverelo pri tio. Tiam diris reĝo Harald:

– Tempo restas por multaj rakonti ĉe festeno kiel tiu ĉi, kiu daŭros dum ses tagoj; kaj malmultaj aferoj estas pli ĝuaj ol aŭskulti bonajn rakontojn, post kiam oni manĝis ĝis satiĝo kaj kiam ankoraŭ estas biero en la kruĉo. Ĉar tiel oni facile pasigas la horojn inter la manĝoj kaj malpli da kvereloj estas ĉe la tabloj. Kaj tion mi volas diri aldone al la honoro de la episkopo, ke li scikapablas bonajn rakontojn; ĉar multajn el ili mi mem aŭskultis kun ĝuo, pri sanktuloj kaj apostoloj kaj antikvaj reĝoj en la Oriento. Multe li rakontis al mi pri unu, kiu nomiĝis Salomono, kiu estis amata de Dio kaj simila al mi, kvankam estas vero, ke li havis pli da virinoj. Kaj nun estas mia penso, ke la episkopo rakontu la unua, antaŭ ol li laciĝos pro la manĝo kaj biero; ĉar ĉe juldrinkado li ne sentas saman komforton kiel ni, pro tio ke ne sufiĉe frue li alkutimiĝis. Kaj post li aliaj rakontu siajn: tiuj, kiuj estis ĉe Hjörungavåg aŭ kun Styrbjörn inter la vendoj aŭ en aliaj direktoj. Kaj ĉi tie ankaŭ sidas viroj, kiuj forestadis ĝis la malproksimo de Hispanujo kaj alvelis al mi kun sankta sonorilo, kiu tre utilis al mi; kaj ankaŭ ilin ni volonte aŭskultos dum la daŭro de ĉi tiu festeno.

Ĉiuj tenis la opinion, ke reĝo Harald saĝe parolis, kaj kiel li diris, tiel fariĝis, kaj en tiu vespero, post kiam estis enportitaj la torĉoj, la episkopo rakontis pri la reĝo David kaj lia filo Abŝalom. Li parolis laŭte, tiel ke ĉiuj povis lin aŭdi, kaj kun multa saĝo; kaj ĉiuj krom reĝo Sven ŝatis lian rakonton. Kiam finparolis la episkopo, reĝo Harald diris, ke tiu rakonto estas bone memorinda, kaj por unu kaj por alia; kaj Styrbjörn ridis kaj tostis kun reĝo Sven kaj diris:

– Eble estas bona konsilo al vi, ke vi post nun tranĉu viajn harojn tiel mallongaj, kiel la episkopo tranĉas la siajn.

Reĝo Harald ŝatis tiun diron kaj frapis al si la femurojn kaj falis en tian ridon, ke skuiĝis la ĉefbenko; kaj kiam liaj kunuloj kaj tiuj de Styrbjörn vidis siajn mastrojn ridi, ili ĉiuj kunridis, ankaŭ tiuj, kiuj nenion aŭdis, tiel ke la tuta halo tremis. Sed la kunuloj de reĝo Sven tion malŝatis; kaj li mem fariĝis pala pro furiozo kaj ion murmuris kaj mordis al si la lipharojn kaj aspektis danĝera, kvazaŭ li estus preta sin ĵeti de la sidloko kaj fariĝi perfortema. Styrbjörn sidis antaŭenklinita kaj rigardis al li per siaj palaj okuloj, kiujn neniu palpebrumo fermis, kaj ridetis; kaj estis nun granda malkvieto en la halo, kaj ŝajnis, ke marŝas la julpaco renkonte al ĥaoso. La episkopo etendis siajn manojn kaj ion kriis, kion aŭdis neniu, kaj viroj tenis unu la aliajn sub rigardo trans la tabloj kaj palpis por plej proksima frapilo. Sed la du amuzistoj de reĝo Harald, du nanaj ejraj viroj, kiuj havis vastan famon pro siaj artifikoj, nun saltis sur la tablon de la reĝo, en buntaj kamizoloj kaj kun plumoj en la haroj, kaj komencis flugile bati per siaj larĝaj manikoj kaj ŝveligis la bruston kaj alte levis la piedojn kaj etendis la kolon kaj kriis unu al la alia kiel kokoj, tiel ke ĉiuj pensis, ke ili neniam aŭdis kokon krii same bone; kaj baldaŭ ĉiuj jam forgesis sian koleron kaj sidis senpovaj pro rido ĉe iliaj artifikoj. Kaj tiel finiĝis la unua festentago.

En la sekvanta tago, kiam oni jam manĝis, kaj la torĉoj estis enportitaj, rakontis Sigurd Buesson pri tio, kion li travivis ĉe Hjörungavåg, kaj kiel utilis liaj longaj haroj. Ĉiuj bone konis tiun batalekskurson: kiel Jomsvikingoj kaj viroj de Bornholmo kaj Skanio elveladis kun granda ŝiparo sub la filoj de Strutharald kaj Bue Dika kaj Vagn Åkesson por akiri Norvegujon de Håkan Jarlo, kaj kiel nur malpluraj revenis de tiu klopodo; kaj Sigurd ne multon diris pri tio kaj nenion pri tio, kiel fuĝis Sigvalde kun siaj ŝipoj el la batalo. Ĉar estus malĝentile paroli pri Sigvalde, kiam sidas Thorkel Höge inter la aŭskultantoj, kvankam ĉiuj sciis, ke Thorkel estas kuraĝa viro kaj ke en la batalo granda ŝtono frapis al li la kapon, kiam la ŝiparoj lokiĝis unu laŭlonge la alian, kaj li ne havis konscion, kiam lia frato remis for.

Sigurd estis en la ŝipo de sia patro kaj sin tenis al tio, kion li mem travivis. Li rakontis pri la morto de sia patro: kiel Bue, post grandega batalo, kiam la interpuŝado de norvegoj fariĝis granda en lia ŝipo, ricevis sur la vizaĝon glavohakon, kiu deprenis de li la nazon kaj pli grandan parton de la mentono, kaj kiel li tiam levis sian grandan trezorkeston kaj saltis en la maron; kaj kiel la prubatalisto de Bue, Aslak Holmskalle, berserkis sen helmo kaj ŝildo, jen io, kion oni ne ofte vidas nuntempe, kaj hakis per ambaŭ manoj kaj rezistis feron, ĝis bardo el Islando, kiu akompanis Erik, filon de Håkan Jarlo, levis amboson de la ferdeko kaj fendis lian kranion.

– Kaj ni, kiuj restis vivantaj en la ŝipo de mia patro, diris Sigurd, ne multon povis fari; ĉar ni estis malmultaj kaj tre lacaj; kaj ĉiuj niaj ŝipoj nun estis senhomigitaj krom tiu de Vagn mem, kie okazis ankoraŭ batalo. Ni estis premitaj al la pruo, kaj baldaŭ ni povis levi nek manon nek piedon; fine restis naŭ el ni, ĉiuj vunditaj, kaj tie ni estis premitaj inter ŝildoj kaj kaptitaj. Senarmilaj ni estis metitaj surteren; kaj baldaŭ venis ankaŭ la lastaj de la ŝipo de Vagn kaj inter ili Vagn mem. Li estis portata de du viroj, kaj glavoj kaj lancoj jam markis lin, kaj li estis laca kaj pala kaj nenion diris. Ni estis sidigitaj sur trunko apud la strando, kaj niaj kruroj estis kunligitaj per longa ŝnuro, sed niaj manoj estis sen katenoj; kaj tie ni sidis atendante, dum iuj faris demandojn al Håkan Jarlo pri tio, kio okazu al ni. Lia decido estis, ke ni estu tuj mortigitaj; kaj Erik Jarlo, lia filo, venis vidi, kaj multaj kun li; ĉar la norvegoj estis scivolemaj vidi, kiel Jomsvikingoj sin tenas antaŭ la morto. Ni estis tridek sur la trunko, naŭ de la ŝipo de Bue, ok de tiu de Vagn, la ceteraj de aliaj; Vagn mem sidis plej dekstre. Kaj tiujn, kiujn mi konas el tiuj, kiuj sidis tie, mi nun nomos.

Post tio li nomadis ĉiujn, kies nomojn li sciis, laŭ la vico, en kiu ili sidis sur la trunko; kaj ĉiuj en la halo atente aŭskultis, ĉar multaj el tiuj, kiujn li menciis, estis konataj viroj, kaj iliaj parencoj estis inter la aŭskultantoj.

– Venis nun viro kun hakilo, daŭrigis Sigurd Buesson, kaj li haltis antaŭ Vagn kaj diris: ”Ĉu vi scias, kiu mi estas”? Vagn lin rigardis, sed ne montris atenton pri li kaj nenion respondis, ĉar li estis tre laca. La alia diris: ”Mi estas Thorkel Leira, kaj eble vi memoras la promeson, kiun vi faris, ke vi min mortigos kaj enlitiĝos kun mia filino Ingeborg”. Veron li parolis, ĉar tiun promeson Vagn faris antaŭ la ekspedicio, aŭdinte ke la filino de Thorkel estas la plej bela junulino en Norvegujo kaj ankaŭ unu el la plej riĉaj. ”Sed nun”, Thorkel Leira diris kun larĝa rikano, ”pli kredeblas, ke mi mortigos vin”. Vagn respondis ridetante: ”Ne mortis ankoraŭ ĉiuj Jomsvikingoj”.

”Sed baldaŭ mortos”, diris Thorkel, ”kaj mi mem zorgos pri la afero, por ke ĝi ne estu fuŝata; ĉiujn viajn batalulojn vi vidos morti sub mia mano, kaj tuj poste vi ilin sekvos”. Tion dirinte, Thorkel iris al la alia fino de la trunko kaj komencis senkapigi la kaptitojn, viron post viro laŭ sidvico; bonan hakilon li havis kaj estis fervora kaj neniam bezonis dufoje haki saman viron. Laŭ mia kredo la spektantoj ne povis diri alie, ol ke sin tenis la viroj de Vagn kaj Bue bone antaŭ la morto. Du, kiuj sidis proksime al mi, konversaciis pri tio, ĉu oni ion povas senti sen kapo, kaj akordis pri tio, ke estas malfacile anticipe ion scii pri tiaj aferoj. Unu diris: ”Jen, en mia mano estas buko, kaj se mi, perdinte la kapon, ion scias, mi ĝin penetros en la teron”.

Thorkel venis al li; kaj post la hako la buko tuj falis el la mano. Post tio restis du, antaŭ ol venis Thorkel al mi.

Sigurd Buesson ridetis al la aŭskultantoj, kiuj sidis silentaj kaj streĉitaj, kaj levis sian bierkruĉon kaj profunde trinkis. Diris reĝo Harald:

– Mi vidas, ke restas al vi la kapo, kaj la klukado pruvas, ke senmanka estas via gorĝo; sed el via situacio sur la trunko estas malfacile konjekti, kiel vi povis savi tiujn du, kian ajn longon havis viaj haroj. Ĉi tiun rakonton mi nomas bona, kaj ne plu atendigu nin pri la fino.

Ĉiuj opiniis kiel reĝo Harald, kaj Sigurd Buesson daŭrigis:

– Kiam mi sidis tie sur la trunko, mi ne timis pli ol la aliaj, mi pensas; sed ŝajnis al mi ĉagrene morti ne farinte ion rakontindan.

Tial mi diris al Thorkel, kiam li venis: ”Mi havas zorgon pri miaj haroj kaj ne volas, ke sango makulu ilin.” Tion dirante mi ilin ŝovis antaŭen super la kapon; kaj viro, kiu paŝis malantaŭ Thorkel – oni poste diris al mi, ke estis lia bofrato – venis antaŭen kaj volvis miajn harojn ĉirkaŭ siaj manoj kaj diris al Thorkel: ”Nun frapu!” Tion li faris; kaj en tiu momento mi altiris al mi la kapon laŭkapable rapide, tiel ke la hakilo trafis inter mi kaj la bofrato kaj dehakis ambaŭ liajn manojn. Unu restis pendanta en miaj haroj.

Ĉiuj en la halo brue ekridis, kaj Sigurd mem ridis kaj daŭrigis:

– Jes, vi ridu; sed vi ne povas ridi tiom, kiom la norvegoj ridis, kiam ili vidis la bofraton de Thorkel ruliĝi sur la grundo kaj Thorkel prigapadi lin; iuj falis pro rido. Jarlo Erik alpaŝis min kaj diris:

”Kiu vi estas?” Mi diris: ”Sigurd mi nomiĝas, kaj Bue estis mia patro; kaj ne mortis ankoraŭ ĉiuj Jomsvikingoj.” La jarlo diris: ” Mi rimarkas, ke vi estas parenco de Bue; ĉu vi volas akcepti vian vivon de mi?” ”De viro kiel vi mi ĝin akceptas”, mi respondis. Kaj mi estis malligita de la ŝnuro. Sed Thorkel tion malŝatis kaj kriis: ”Ĉu nun komenciĝu tiaj aferoj? Tiakaze mi prefere ne prokrastu la aferon de Vagn.” Tion dirante, li levis la hakilon kaj kuris kontraŭ lin, kiu sidis ĉe la fino de la trunko. Sed unu el la ŝipanoj de Vagn, Skarde, sidis kvara antaŭ Vagn; kaj ŝajnis al li maljuste, ke Vagn estu hakita antaŭ sia ordo en vico. Tial li sin ĵetis antaŭen, kiam Thorkel preterkuris, kaj Thorkel falis antaŭen super li, rekte antaŭ Vagn. Vagn sin klinis kaj kaptis la hakilon; kaj nenia laco estis rimarkebla ĉe li, kiam li hakis ĝin en la kapon de Thorkel. ”Jen la duono de la promeso”, diris Vagn; ”kaj ne mortis ankoraŭ ĉiuj Jomsvikingoj.” Nun la norvegoj ridis eĉ pli ol ĵus; kaj Erik Jarlo diris: ”Ĉu vi volas akcepti vian vivon, Vagn?” ”Mi volas”, diris Vagn, ”se tio validos por ni ĉiuj.”

”Tiel estu”, diris la jarlo; kaj ĉiuj estis malligitaj. Dek du ni estis, kiuj vivaj forlasis la trunkon.

Sigurd Buesson multan laŭdon ricevis pro sia rakonto, kaj ĉiuj laŭdis lian manieron utiligi siajn harojn. Leviĝis nun multe da konversacio ĉirkaŭ la tabloj pri tio, kion li rakontis kaj pri lia propra bonŝanco kaj pri tiu de Vagn; kaj Orm diris al Sigurd:

– Multo, kion ĉiuj aliaj scias, estas nekonata por mi kaj Toke, ĉar ni estis ekster la lando dum tiom longa tempo. Kie nun estas Vagn, kaj kio okazis al li post tiam, kiam li sin savis de la trunko? El via rakonto ŝajnas al mi, ke lia bonŝanco estas pli favora ol ies, pri kiu mi aŭdis.

– Verŝajne vi prave prijuĝas, respondis Sigurd, kaj ne duonvoje haltas lia bonŝanco. Li ĝuis abundan favoron de Erik Jarlo, kaj post kelka tempo li vizitis la filinon de Thorkel Leira kaj ŝin trovis pli bela ol li kredis; kaj ŝi ne malvolis lin helpi plenumi la restantan duonon de la promeso, kaj nun ili estas geedzoj kaj ĝuas komforton.

Li planas iri kun ŝi al Bornholmo, tuj kiam permesos tempo; sed kiam laste iu aŭdis pri li, li ankoraŭ restadis en Norvegujo kaj plendis pri tio, ke ankoraŭ ne eblas al li foriri de tie. Ĉar tiom da bienoj li ricevis kun la knabino kaj tiom da moveblaj propraĵoj, ke ne eblas ĉion rapide vendi kontraŭ altaj prezoj; kaj al Vagn ne estas kutimo, ke li sen neceso vendas malkare.

– Estas en via rakonto unu afero, al kiu mi ne povas ne fiksi la pensojn, diris Toke al Sigurd; kaj ĝi estas la trezorkesto de via patro Bue, kiun li prenis kun si en la maron. Ĉu vi sukcesis ĝin suprenlevi antaŭ ol vi forlasis Norvegujon, aŭ ĉu iu alia ĝin levis? Se ĝi ankoraŭ kuŝas sur la marfundo, mi scias, kion fari, se venos mi al Norvegujo: mi serĉus per graplo la keston; ĉar la arĝento de Bue valorus la penon.

– Tre serĉadis tiun keston, diris Sigurd, kaj la norvegoj kaj ni, kiuj restis post Bue. Multaj graploserĉis per alhokiloj el fero, sed nenio alkroĉiĝis; kaj viro de Viken plonĝis kun ŝnuro kaj ne estis plu vidata. Post tio ĉiuj kredis, ke Bue estas potenca reteni sian keston tie malsupre kaj forte ekpreni tiujn, kiuj provas ĝin tuŝi. Ĉar li estis viro tre forta kaj tre domaĝis sian arĝenton. Kaj sciantaj homoj akordas pri tio, ke la forto de tiuj, kiuj loĝas en teraj tombaltaĵoj, estas pli granda ol tiu de la vivantoj; kaj tio povas validi ankaŭ por Bue malgraŭ tio, ke li ne sidas en tombaltaĵo, sed sur la marfundo apud sia kesto.

– Domaĝe pri la arĝento, diris Toke; sed tio estas vero, ke eĉ la plej brava viro povus deziri al si ĉion alian prefere ol senti ĉirkaŭ si la brakojn de Bue Dika sub la akvo.

Per tio tiu vespero finiĝis; kaj en la sekvanta vespero reĝo Harald deziris aŭdi pri la aventuroj de Styrbjörn inter vendoj kaj kuroj.

Styrbjörn diris, ke li mem ne estas kompetenta rakontanto; sed islandano en lia akompanantaro ekparolis. Li nomiĝis Björn Åsbrandsson kaj estis fama batalulo kaj ankaŭ granda poeto samkiel ĉiuj vojagantaj viroj de Islando; kaj malgraŭ tio, ke li nun estis iom ebria, li komence kun granda lerteco eldiris versojn al reĝo Harald en metro nomata toeglago. Ĝi estis la plej moderna kaj plej malfacila versmetro ĉe islandaj poetoj, kaj la versoj estis tiel arte kompilitaj, ke malmulto estis komprenebla el ilia enhavo. Ĉiuj aŭskultis kun saĝa mieno, ĉar nekompreno de poezio donis malbonan reputacion; kaj reĝo Harald laŭdis la versojn kaj donis al la poeto oran ringon. Toke sin apogis kontraŭ la tablo kun la kapo sur la manoj kaj suspiris; li malgaje murmuris, ke tio estas vera poeteco; kaj nun li komprenas, li diris, ke li mem neniam kapablos fari versojn tiaspecajn, kiuj alportas orajn ringojn.

La viro de Islando, kiun iuj nomis Björn Bredvikingakappe, kaj kiu pasigis du somerojn kun Styrbjörn, post tio daŭrigis rakontante pri la militiroj de Styrbjörn kaj rimarkindaj aferoj, kiuj dum tiuj okazis; bone kaj longe li parolis sen tio, ke iu enuiĝis aŭskulti; kaj ĉiuj sciis, ke tio, kion li rakontas, estas vero, ĉar Styrbjörn mem aŭskultis.

Multon li povis diri pri bravaj entreprenoj kaj pri la granda bonŝanco de Styrbjörn kaj ankaŭ pri riĉaĵoj, kiujn akiris liaj ŝipanoj.

Li metis finon al sia rakonto eldirante malnovan poemon pri la prapatroj de Styrbjörn, ekde la dioj ĝis lia onklo Erik, kiu nun sidis en Upsalo; kaj la lastan strofon li mem aldonis:

For al nord’
hered-eltordi
Styrbjörn cent
kilfortojn remas;
bravaj viroj
venkoravaj
lordos tuj
sur Erik-bordoj.

Per laŭta jubilo oni salutis tion; kaj multaj eksaltis de siaj sidlokoj kaj tostis por la bonŝanco de Styrbjörn. Styrbjörn alvenigis multekostan trinkpokalon kaj ĝin donis al la poeto kaj diris:

– Ĉi tio ne estas plena poetrekompenco por vi; pli vi ricevos, kiam mi sidos en Upsalo. Tie estos bona rekompenco al ĉiu, kiu min akompanos‚ ĉar mia onklo Erik estas ŝparema homo, kiu multon staplis, kio povos fariĝi utila. Printempe mi iros tien por malfermi liajn kestojn, kaj kiuj volas partopreni, tiujn mi bonvenigas.

Inter la viroj de reĝo Harald kaj de reĝo Sven sin trovis multaj, kiuj sentis ekscitiĝon pro tio kaj tuj kriis, ke ili volas partopreni; ĉar famo ĉirkaŭis la riĉaĵon de reĝo Erik, kaj neniam post la epoko de Ivar Vidfamne Upsalo estis prirabita. Jarlo Sibbe de la Malgrandinsuloj estis ebria, kaj estis malfacile al li regi la stiradon de siaj kapo kaj bierkruĉo; sed li tamen per laŭta voĉo kriis, ke li intencas akompani Styrbjörn kun kvin ŝipoj; ĉar li nun komencis sin senti laca kaj ne tute sana, kaj estus pli bone morti inter bataluloj ol kiel bovino sur pajlo. Reĝo Harald diris, ke li siaparte estas tro maljuna por militekskursi; kaj siajn proprajn virojn li bezonas hejme por regi maltrankvilulojn; sed li nenion kontraŭdiros, li diris, se Sven volas helpi al Styrbjörn per ŝipoj kaj ŝipanoj.

Reĝo Sven kraĉis pensmiene kaj trinkis gluton kaj ludis per sia barbo kaj diris, ke al li estas maloportune malhavi siajn ŝipojn kaj ŝipanojn, ĉar ĉiuj el ili estos bone uzataj kontraŭ saksoj kaj obotritoj.

– Ŝajnas al mi plej akcepteble, li diris, ke mia patro donu tiun helpon; ĉar nun, kiam li estas maljuna, liaj viroj havas malmultan okupon krom sin adapti al manĝohoroj kaj aŭskulti pastran babilaĉon.

Kolero kaptis reĝon Harald ĉe tiu parolo, tiel ke granda malkvieto leviĝis en la halo, kaj diris la reĝo, ke li facile komprenas, ke Sven volas, ke li sidu sen armiloj en la lando.

– Sed nun estos tiel, kiel diras mi, li kriis kaj lia vizaĝo estis tre ruĝa; ĉar mi kaj neniu alia estas dana reĝo; kaj vi, Sven, donos al Styrbjörn ŝipojn kaj ŝipanojn.

Reĝo Sven sidis silenta, ĉar li havis timon pro la kolero de sia patro; kaj oni povis rimarki, ke multaj el liaj viroj deziras kuniri al Upsalo. Tiam Styrbjörn diris:

– Min ĝojigas vidi, ke vi ambaŭ havas fervoron havigi al mi helpon; kaj por mi estos plej avantaĝe ke vi, Harald, decidu, kion sendu Sven, kaj ke vi, Sven, diru, kioman helpon donu via patro.

Ĉe tio multaj ekridis kaj la konkordo ree pliboniĝis; kaj fine estis decidite, ke Harald kaj Sven asistu al Styrbjörn per po dek du ŝipoj, bone ekipitaj, krom la ŝipoj kaj ŝipanoj, kiujn li povos ricevi de la skanianoj; kaj kompense Harald kaj Sven havu parton de la trezoroj de Erik. Kaj per tio finiĝis tiu vespero.

En la sekvanta tago la julolardo estis jam elĉerpita; anstataŭe brasiksupo kaj ŝafoviando estis metitaj sur la tabloj, kaj ĉiuj trovis tion bongusta ŝanĝo. En tiu vespero viro de Halland rakontis pri granda geedziĝo, kiun li partoprenis en Finnveden ĉe la sovaĝaj smolandanoj. Tie leviĝis malkonkordo pri ĉevalnegoco, kaj rapide enmaniĝis la tranĉiloj; kaj la ekedzino kaj la fraŭlinoj ridis kaj aplaŭdis per la manoj kaj kuraĝigis la kverelantojn. Sed kiam la edzino, kiu devenis de bonreputacia familio, vidis unu el la parencoj de la edzo elpremi okulon de ŝia onklo, ŝi kaptis al si torĉon de la muro kaj frapis per ĝi la edzon sur la kapon, tiel ke ekbrulis liaj haroj; kaj rimedkonscia fraŭlino sian jupon volvis ĉirkaŭ lian kapon kaj forte ĝin alpremis kaj tiel savis lian vivon, kvankam li multe kriis kaj estis bruliĝinta nigra kaj kalva, kiam li ree montris la kapon. El tio venis fajro en la plankopajlon; kaj dek unu ebriaj kaj vunditaj mortis en la flamoj; tiel ke tiu geedziĝo ĉe ĉiuj homoj en Finnveden posedis la reputacion, ke ĝi estis plenvalida grandgeedziĝofesto, pri kiu indas paroli. Kaj la edzino nun feliĉe vivas kun sia edzo, kvankam novajn harojn anstataŭ la brulintaj li ne ricevis.

Kiam finiĝis ĉi tiu rakonto, reĝo Harald diris, ke li ŝatas aŭdi tiajn gajajn aferojn pri la vivado de la smolandanoj, kiuj laŭ naturo estas friponoj kaj perfortuloj; kaj episkopo Poppo devas danki al Dio kiel eble plej ofte, li diris, ke li venis al decaj homoj en Danlando kaj ne al la malica rabistaro en Finnveden aŭ Värend.

– Kaj nun, reĝo Harald daŭrigis, mi volas, ke ni morgaŭ aŭdu pri la lando de la andaluzoj kaj pri ĉio rimarkinda, kio okazis al Orm Tostesson kaj Toke Grågullesson dum ilia vojaĝo; ĉar mi pensas, ke tio povos esti plezuro por ni ĉiuj.

Per tio finiĝis tiu vespero; kaj en la sekvanta mateno Orm kaj Toke konsiliĝis pri tio, kiu rakontu.

– Vi estas nia ĉefulo, diris Toke; kaj tial vi parolu.

– Vi partoprenis antaŭ ol mi aliĝis al la vojaĝo, diris Orm; kaj vi estas pli babilema ol mi; kaj jam urĝas, ke vi parolu ĝissate; ĉar ŝajnis al mi, ke foje dum ĉi tiuj vesperoj estas al vi malfacile silenti, dum aliaj rakontas.

– Paroli mi ne timas, diris Toke; kaj mi kredas, ke mia lango estas same eltenema kiel tiu de la pli multaj. Sed tamen sin trovas en tiu afero malfacilaĵo por mi. Mi ne povas paroli ne trinkante multe da biero, ĉar sekeco ekestas en mia gorĝo; kaj ĉi tiu rakonto estos longa. Kvar vesperojn jam mi estis sukcesa, tiel ke neebria kaj pacema mi forlasis la tablon de la reĝo, kaj tamen estis malfacile malgraŭ tio, ke ne multe mi parolis. Kaj estus malbone, se mi nun falus en malbonhumoron kaj ricevus reputacion pri malbona konduto, kiam mi sidas ĉe tablo de reĝoj.

– Ni havu esperon, diris Orm; kaj eĉ se vi fariĝos ebria ĉe la rakontado, vi apenaŭ povos fariĝi malbonhumora kaj batalema pro tiel bona biero.

– Estu, kiel estos, diris Toke kun dubo kaj skuis la kapon.

En tiu vespero Toke rakontis pri la ekspedicio de Krok kaj ĉion pri ĝi: kiel Orm enŝipiĝis, kaj kiel ili trovis la judon en la maro kaj pri la granda prirabo de la fortikaĵo en la regno de Ramiro; kaj post tio pri la batalo kontraŭ la andaluzoj kaj kiel ili malbonfartis kiel remsklavoj kaj pri la morto de Krok. Post tio li rakontis, kiel ili liberi ĝis de la remado kaj pri la amikeco de la judo kaj kiel ili ricevis siajn glavojn de Subaida.

Kiam li venis al tiu punkto, reĝo Harald kaj Styrbjörn volis vidi la glavojn; kaj Orm kaj Toke pasigis Blulangon kaj Ruĝbekon laŭlonge de la tablo. Reĝo Harald kaj Styrbjörn ilin elingigis kaj pesis per mano kaj zorge ilin ekzamenis; kaj ambaŭ tenis la opinion, ke ili neniam vidis pli bonajn glavojn. Post tio la glavoj pasis ĉirkaŭ la tablo, ĉar multaj scivolemis pri tiaj armiloj; kaj Orm sidis maltrankvila, ĝis ili revenis, ĉar li sin sentis soleca kaj duone nuda sen Blulango.

Oblikve kontraŭ Orm kaj Toke sidis du fratoj, kiuj nomiĝis Sigtrygg kaj Dyre kaj apartenis al la sekvantaro de reĝo Sven; Sigtrygg estis prubatalulo en la ŝipo de reĝo Sven mem. Li estis granda kaj fortika kaj portis larĝan kaj senbride kreskintan barbon, kiu atingis ĝis liaj okuloj. Dyre, lia frato, estis pli juna, kaj ankaŭ li estis konsiderata unu el la plej bravaj viroj de reĝo Sven. Orm rimarkis, ke Sigtrygg de post kelka tempo rigardis malice lin kaj Toke, kaj kiam nun la glavoj venis al li, li zorge ilin ekzamenis kaj kapklinis kaj aspektis, kvazaŭ estus por li malfacile ilin transdoni.

Reĝo Sven, kiu ŝatis aŭskulti rakontojn pri foraj landoj, nun instigis Toke daŭrigi; kaj Toke, kiu diligente ĝuis bieron dum sia ripozpaŭzo, diris, ke li estas preta daŭrigi, tuj kiam la viroj kontraŭ li ĉesos prigapi lian glavon kaj tiun de Orm. Tiam Sigtrygg kaj Dyre transdonis la glavojn, nenion dirante, kaj Toke rekomencis sian rakonton.

Li nun rakontis pri Almansur kaj ties potenco kaj riĉaĵoj, kiel ili ekservis en lia gvardio kaj devis partopreni la adoradon de lia Profeto per sinklinoj kaj abnegacioj kaj pri la militiroj, kiujn ili partoprenis, kaj pri la predo, kiun ili akiris. Li venis al ilia marŝo tra la Malplena Lando kontraŭ la tombon de Sankta Jakobo kaj rakontis, kiel Orm savis la vivon de Almansur kaj ricevis danke la grandan orĉenon. Tiam reĝo Harald diris:

– Se vi ankoraŭ posedas tiun ĉenon, Orm, mi tre deziras, ke vi ĝin montru; ĉar se ĝi estas same bonkvalita inter kostaĵoj kiel viaj glavoj inter armiloj, tiam ĝi estas vidinda.

– Mi ankoraŭ ĝin posedas, respondis Orm, kaj intencas ĝin posedi ĉiam; kaj ĉiam ŝajnis al mi plej saĝe ĝin kiel eble malplej montri; ĉar sufiĉe bona ĝi estas por veki deziron ĉe ĉiuj krom reĝoj kaj plej altrangaj granduloj. Sed estus malbonkondute, se mi rifuzus ĝin montri al vi, reĝa mastro, kaj al reĝo Sven kaj al reĝo Styrbjörn kaj al la jarloj; sed estus bone, se vi ne pasigus ĝin al la aliaj.

Ĉe tiuj vortoj Orm malligis sian vestaĵon kaj elprenis la ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ sia kolo, kaj ĝin transdonis al Hallbjörn stalisto, kiu sidis dekstre de li; Hallbjörn ĝin etendis trans la loko de episkopo Poppo al reĝo Harald; ĉar la loko de la episkopo estis malplena, ĉar li malfortiĝis pro la juldrinkado kaj kuŝis en lito flegata de frato Willibald.

Reĝo Harald ekzamenis la ĉenon kaj ĝin levis kontraŭ la lumon por pli bone vidi ĝian belecon. Li diris, ke dum sia tuta vivo li kolektis juvelojn kaj kostaĵojn kaj ke li tamen ne vidis ion pli belan ol ĉi tiun. La ĉeno konsistis el dikaj platoj el pura oro; ĉiu plato havis longon de pli ol unu colo kaj larĝon de poleksungo meze, kie ĝi estis plej larĝa, kaj estis malpli larĝa ĉe la finoj; tie estis ringetoj, kiuj ĝin fiksis al proksimaj platoj. Kune la ĉeno konsistis el tridek ses platoj, kaj ĉiu dua havis sur sia mezo ruĝan juvelŝtonon, kaj la aliaj havis verdan.

Kiam Styrbjörn ricevis la ĉenon en sian manon, li diris, ke ĝi vere estas forĝaĵo de Vaulunder, sed ke li kredas, ke same belaj ornamaĵoj troviĝas en la kestoj de lia onklo; kaj reĝo Sven opiniis, kiam ĝi venis al li, ke ĝi estas trezoro tia, por kiu batalulo volonte verŝus sian sangon, kaj reĝofilinoj fordonus sian virgecon.

Post kiam Thorkel Höge ekzamenis la ĉenon kaj ĝin laŭdis kiel la aliaj, li ĝin etendis diagonale trans la tablo al Orm. Tiam Sigtrygg sin klinis antaŭen kaj provis ĝin pinĉi, sed Orm estis pli rapida kaj ĝin altiris al si.

– Kion vi provas? li diris al Sigtrygg. Mi ne aŭdis, ke vi estas reĝo nek jarlo, kaj aliaj ĝin ne fingrumu.

– Mi volas batali kontraŭ vi pri la ornamaĵo, diris Sigtrygg.

– Povas esti, ke vi volas, diris Orm; ĉar vi ŝajnas al mi avida homo sen prudento. Sed mia konsilo estas, ke vi tiru viajn fingrojn al vi kaj lasu prudentajn homojn en paco.

– Vi timas lukti kun mi, kriis Sigtrygg; sed vi luktu, aŭ transdonu la ĉenon; ĉar mi havas kverelkaŭzon kontraŭ vi jam de longe, kaj la ĉenon mi postulas kiel rekompencon.

– Devas esti, ke vi malbone toleras bieron, tiel ke vi parolas en deliro, diris Orm; ĉar neniam mi vin vidis antaŭ ĉi tiu festeno, kaj tial ne eblas, ke vi havas kverelkaŭzon kontraŭ mi. Kaj nun, li daŭrigis kun komenciĝanta malpacienco, vi agas plej saĝe, se vi sidas silenta kaj vin tenas kvieta, antaŭ ol mi petas permeson de reĝo Harald tordi al vi la nazon. Mi estas pacemulo, kaj ne volonte tuŝas tian nazon kiel la vian; sed ŝajnas al mi, ke vi bezonas riproĉon eĉ de la plej tolerema persono.

Sigtrygg estis grandega batalulo, timata pro siaj forto kaj perfortemo, kaj ne kutimis al tia alparolo. Li eksaltis de la benko kaj blekis kiel bovo kaj kriis insultojn; sed eĉ pli potence sonis la voĉo de reĝo Harald, kiam li kolera ordonis trankvilon kaj demandis, kio kaŭzas la tumulton.

– Ĉi tiu viro, reĝa mastro, diris Orm, freneziĝis pro via bongusta biero kaj sia propra avido; ĉar li krias pro mia ĉeno kaj diras, ke li havas kverelkaŭzon kontraŭ mi, malgraŭ tio, ke mi lin neniam vidis.

Reĝo Harald plendis, ke ĉiam la viroj de Sven kaŭzas ĝenojn, kaj per severa voĉo li demandis Sigtrygg, kial li ne prudente povas sin regi, post kiam li tamen aŭdis, ke la paco kaj de Kristo kaj de reĝo Harald regu en la halo.

– Reĝa mastro, diris Sigtrygg, mi diros kiel ĉio estas, kaj vi trovos, ke mia rajto havas bazon. Antaŭ sep jaroj mi suferis damaĝon, kaj nun mi aŭdis, ke ĉi tiuj du personoj parte kaŭzis ĝin. En tiu somero mi hejmenvojis de la sudlandoj kun kvar ŝipoj, Bork Hvenske kaj Silverpalle kaj Faravid Svensson kaj mi; ni tiam renkontis tri ŝipojn kaj parolis kun ili, kaj el la rakonto de Toke mi nun scias, kiuj estis la ŝipoj. Kaj en mia ŝipo estis sklavo de Hispanujo, nigrahara kaj flavhaŭta; li saltis en la maron dum la interparolo kaj prenis kun si mian bofraton Oskel, bravan viron, kaj ni ne vidis ilin poste. Kaj nun ni ĉiuj aŭdis, ke tiu sklavo enŝipiĝis ĉe ili kaj estis tiu, kiun ili nomas judo Salaman, kaj kiu estis al ili utila. Tiuj du, kiuj nun sidas ĉi tie, Orm kaj Toke, lin tiris el la maro; ni tion aŭdis el la buŝo de unu el ili. Tia sklavo povus doni al mi grandan profiton; kaj tiu Orm nun estas ĉefulo super tiuj, kiuj estis en la ŝipo de Krok kaj ankoraŭ vivas, kaj tial estas juste, ke li kompensu min pro la damaĝo, kiun mi suferis. Tial mi postulas de vi, Orm, ke vi donu al mi la ĉenon kiel kompensaĵon pro la sklavo kaj mia bofrato, egale ĉu vi donos ĝin propravole al mi aŭ ĉu vi min renkontos por lukto ekstere, sur platigita grundo, kun ŝildo kaj glavo, nun tuj. Vin mortigi mi ĉiukaze devas, post kiam vi diris, ke vi volas tordi mian nazon; ĉar al mi, Sigtrygg, filo de Stigand, prubatalulo de reĝo Sven, neniu diris insultajn vortojn kaj poste vivis ĝis la fino de la tago.

– Du aferoj min konsolas, kiam mi aŭdas vin paroli, diris Orm.

Unu estas, ke la ĉeno apartenas al mi kaj ankaŭ apartenos, egale kiu ajn saltis en la maron el via ŝipo antaŭ sep jaroj. La dua estas, ke ankaŭ mi kaj Blulango havas ian influon al tio, ĉu vi aŭ mi vivos pli longe. Sed nun ni komence aŭskultu, kion diras reĝo Harald pri ĉi tio.

Ĉiuj en la halo ĝojis pro tio, ke sin prezentas ebleco de interlukto; ĉar lukto inter du tiaj viroj, kiaj Orm kaj Sigtrygg, estos certe vidinda. Reĝo Sven kaj Styrbjörn esprimis, ke tio estos bonvena interrompo en la juldrinkado; sed reĝo Harald sidis pensema karesante la barbon kaj aspektis hezitema. Fine li diris:

– Malfacile estas juĝi juste en tio ĉi; kaj al mi ne aperas certe, ke Sigtrygg rajte povas postuli kompensaĵon de Orm pro damaĝo ne kaŭzita de Orm. Sed estas vero, ke neniu volas perdi bonan sklavon kaj bofraton ne dezirante eblecon postuli kompensaĵon pro tia dama ĝo. Kaj nun, post interŝanĝo de insultoj, estos en ĉiu kazo batalo inter ĉi tiuj du, tuj kiam ili estos ekster mia vido; kaj tia ĉeno, kiun Orm portas, certe jam multajn murdojn kaŭzis kaj tre verŝajne kaŭzos pliajn. Tial estas same bone, ke ili luktu tie ĉi, plezure por ni ĉiuj; kaj vi, Hallbjörn, zorgu pri tio, ke luktospaco ekstere estu ebenigita kaj markita, kie estas plej plata la grundo. Kaj dismetu torĉojn ĉirkaŭe kaj anoncu, kiam ĉio estas preta.

– Reĝa mastro, diris Orm per ĉagrena voĉo, tian duelon mi ne volas partopreni.

Ĉiuj lin rigardis, kaj Sigtrygg kaj multaj el la sekvantoj de reĝo Sven ridis. Reĝo Harald skuis la kapon kaj diris:

– Se vi timas lukton, mi alian eblecon ne vidas ol tiun, ke vi transdonu al li la ĉenon, ĉu utile aŭ ne por vi. Ŝajnis al mi, ke ĵus vi pli kuraĝe parolis.

– Ne pri la lukto mi pensas, diris Orm, sed pri la malvarmo.

Ĉiam mi havis delikatan sanon, kaj malvarmon mi malplej toleras; kaj nenio por mi estas pli danĝera ol de varmo kaj biero iri al vespera malvarmo, precipe nun, kiam mi longe estis en la sudaj landoj kaj ne havas kutimon je vintra malvarmo. Kaj ne estas juste, ke mi pro tiu Sigtrygg suferu tusadon dum la resto de la vintro; ĉar tusado ordinare dum longa tempo sin kroĉas al mi, kaj ofte mia patrino diris, ke tusado kaj reŭmatismo kaŭzos mian morton, se ne mi min zorge gardos. Kaj se mi rajtus decidi, reĝa mastro, mi juĝus preferinde, ke la lukto okazu ĉi tie en la domo, antaŭ via tablo, kie estas sufiĉa spaco. Kaj tiel vi mem povus vidi la lukton sen ĉia ĝeno.

Multaj ridis pro la timo de Orm; sed Sigtrygg ne plu ridis, sed furioze kriis, ke li nuligos ĉiujn ĉagrenojn de Orm pri tusado. Sed Orm ne atentis pri li, sed sidis turniĝinta al reĝo Harald atendante lian decidon. Reĝo Harald diris:

– Estas ĉagrene, ke la junuloj komencas febliĝi kaj ne plu estas tiaj, kiaj en pasinta tempo. La filoj de Lodbrok ne pensis pri sano kaj vetero, kaj ankaŭ mi ne dum mia juneco; sed inter junuloj mi konas preskaŭ neniun krom Styrbjörn, kiu estas laŭ nia speco. Sed estas vero, ke nun je mia aĝo estas preferinde por mi rigardi la lukton de mia sidloko. Kaj bone estas, ke la episkopo estas en sia lito, ĉar li oponus tion ĉi. Sed laŭ mia penso la paco en la halo ne estos rompita de tio, kion mi mem permesas; kaj mi ne kredas, ke Kriston ofendos duelo, se ni ĉion aranĝos laŭ leĝo kaj moro. Tial Orm kaj Sigtrygg luktu tie ĉi en la ĉambro antaŭ mia tablo per glavo kaj ŝildo, helmo kaj maŝkiraso; kaj neniu donu al ili asiston en io alia ol en la sinvestado per la batalkostumo. Kaj se unu mortos, ĉio estas bona; sed se unu ne plu kapablos stari sur siaj piedoj, aŭ forĵetos sian glavon aŭ fuĝos ĝis sub la tabloj, li ne plu estu atakata de la alia; sed la lukton li en tiu kazo malgajnis kaj kun ĝi la ĉenon. Kaj mi kaj Styrbjörn kaj Hallbjörn ĉefstalisto zorgos, ke ĉio okazu juste.

Nun viroj iris alporti la batalkostumojn al Orm kaj Sigtrygg; kaj granda bruo okazis en la halo, kaj multaj vokis unu al aliaj. La viroj de reĝo Harald juĝis Orm pli bona el la du; sed la viroj de reĝo Sven laŭdis Sigtrygg kaj diris, ke li faligis naŭ kontraŭulojn en dueloj, ricevante mem eĉ ne unu vundon bezonanta bandaĝon. Inter la plej parolemaj estis Dyre; li demandis Orm, ĉu li timas tusi en la tombo, kaj poste li sin turnis al sia frato kaj petis lin kontentiĝi ricevante mem la ĉenon kaj doni al li, Dyre, la glavon de Orm.

Post kiam okazis la interompo en lia rakontado, Toke sidis melankolia kaj murmuris por si kaj drinkis; sed kiam li aŭdis la vortojn de Dyre, vivo vekiĝis en li. Sian manĝotranĉilon li hakis en la tablotabulon antaŭ Dyre tiel forte, ke ĝi restis staranta profunde en la ligno, kaj ĵetis sian glavon, ankoraŭ en sia ingo, apud la tranĉilon; post tio li sin ĵetis trans la tablon tiel rapide, ke al Dyre ne restis tempo sin forklini, kaj kaptis lin je la oreloj kaj je la vangobarbo kaj premis lian vizaĝon malsupren kontraŭ la armilojn kaj diris:

– Jen vi vidas armilojn same bonajn kiel tiuj de Orm; sed ilin vi akiru mem, se vi ilin deziras; ne petu almoze de alia.

Dyre estis forta viro, kaj li metis siajn manojn ĉirkaŭ la manartikojn de Toke kaj forte tiris; sed tio kaŭzis dolorojn en barbo kaj oreloj, kaj li ĝemis kaj ne povis sin liberigi.

– Jen mi vin tenas en interparolo tre amika, diris Toke; ĉar la reĝan pacon ĉi tie mi ne volas ĝeni. Sed mi ne lasos vin, antaŭ ol vi promesos lukti kontraŭ mi; ĉar en senokupo Ruĝbeko ne trovas komforton, kiam ŝia fratino sin okupas.

– Lasu min, diris Dyre kun la buŝo premata al la tablo, mi vin mortigos, tuj kiam mi vin atingos.

– Nun vi promesis, diris Toke; ĉe tiuj vortoj li lin lasis kaj forblovis de siaj manplatoj iom da barbo, kiu malfiksiĝis.

La oreloj de Dyre estis ruĝaj, sed cetere li estis blanka pro furiozo kaj komence aspektis kvazaŭ malkapabla paroli. Li sin levis kaj diris:

– Ĉi tion mi reguligos kun vi tuj; kaj tio estas preferinda, ĉar tiel mi kaj mia frato ricevos po unu el la hispanaj glavoj. Ni iru pisi kune ne forgesante kunporti la glavojn.

– Ĝuste vi parolis, diris Toke, ĉar inter ni solenaĵoj ne estas bezonataj.

Kaj pro tio mi estos al vi danka tiel longe, kiel vi vivos; kaj kiel longe, tion ni vidos.

Ili iris ambaŭ laŭ sia flanko de la reĝa tablo kaj post tio ŝultro ĉe ŝultro laŭ la irejo malantaŭ la perpendiklaj tabloj kaj eksteren tra unu el la pordoj en la gabla domoflanko. Reĝo Sven ilin rigardis kaj ridetis; ĉar li ŝatis, ke liaj subuloj aldonu al sia famo kaj al timego, kiun ili disvastigis.

Nun Orm kaj Sigtrygg sin vestis por lukto; kaj la plankon oni balais, kie ili luktos, tiel ke ili ne stumblu en la pajlo aŭ super ostoj ĵetitaj al la hundoj de reĝo Harald. La viroj en ambaŭ ekstremoj de la halo sin interpuŝis ĝis kie ili vidos pli bone kaj stariĝadis dense sur benkoj kaj transversaj tabloj ambaŭflanke de la malplena spaco kaj malantaŭ la tablo de reĝo Harald kaj laŭ la muro de la kvara domoflanko.

Reĝo Harald nun montris plej gajan humoron kaj havis fervoron vidi la batalon; kaj kiam li hazarde sin turnis kaj vidis iujn el siaj virinoj malfermeti pordon kaj enrigardi, tiam li ordonis, ke liaj virinoj kaj filinoj envenu kaj rigardu; ĉar estus senkompate, li opiniis, rifuzi al ili tian spektaklon. Li cedis al iuj el ili sidspacon sur la ĉefbenko ĉe sia flanko kaj sur la malplena loko de la episkopo; kaj du el la plej belaj filinoj ricevis sidlokon apud Styrbjörn kaj ne plendis pri manka spaco; ili karesiĝeme ridis, kiam li ilin regalis per biero, kaj ili brave trinkis. Al tiuj virinoj, kiuj ne trovis spacon sur la ĉefbenko, alia benko estis metita malantaŭ la tablo, kie la ĉefbenko ne ĝenis la vidon.

Stalĉefo Hallbjörn ordonis blovadon de korno kaj silenton kaj proklamis, ke neniu moviĝadu dum la lukto kaj ke neniu rajtas kriadi konsilojn al la batalantoj aŭ ĵeti objektojn sur la batalejon. Ambaŭ nun estis pretaj kaj eniris la batalspacon unu kontraŭ la alia; kaj kiam oni vidis Orm teni la glavon en sia maldekstra mano, aŭdiĝis fervora murmurado; ĉar lukto inter dekstramanulo kaj maldekstramanulo estas tre malfacila por ambaŭ, ĉar tiam la hakoj venas de inversa flanko, kaj la ŝildoj malpli bone ŝirmas.

Ambaŭ aperis kiel bataluloj, kiujn malmultaj renkontus propravole, kaj ĉe neniu el ili estis rimarkebla timo pri la fino. Orm estis duonkapon pli alta ol Sigtrygg kaj havis pli longajn brakojn; sed Sigtrygg estis pli fortika kaj aspektis pli forta. Ili tenis la ŝirmilojn bone kovrantaj la bruston kaj sufiĉe alte por rapide povi kovri la kolon kaj fiksis la rigardon unu sur la alia por sin teni preta kontraŭ ĉiu atako. Tuj kiam ili interproksimiĝis, Orm atakis kontraŭ la kruroj de Sigtrygg; sed tiu rapide flankensaltis kaj rebatis per frapo, kiu brue trafis la helmon. Post tio ambaŭ fariĝis singardaj kaj kaptis ĉiujn hakojn per la ŝildoj; kaj reĝo Harald klarigis al siaj virinoj, ke estas avantaĝo, kiam spertuloj luktas, ĉar ili ne forgesas pro fervoro sin gardi, kaj pro tio la plezuro daŭras pli longe.

– Antaŭdiri estas malfacile ankaŭ por tiu, kiu multon vidis, kiu ĉi tie venkos, li diris; sed la ruĝulo ŝajnas al mi esti unu el la plej lertaj viroj, kiujn mi vidis, malgraŭ tio, ke li timas malvarmon; kaj povas esti, ke Sven perdos subulon en ĉi tio.

Reĝo Sven, kiu same kiel ambaŭ jarloj eksidis sur tablorando por sidi turnita al la lukto, malestime ridetis kaj diris, ke neniu konanta Sigtrygg bezonas sin ĉagreni pri tio.

– Kaj malgraŭ tio, ke miaj bataluloj ne timas duelojn, li diris, mi malofte iun tiamaniere perdas, krom kiam ili duelas inter si.

Nun Toke revenis. Li lamis kaj oni aŭdis lin murmuri versaĵon; kaj kiam li faris paŝon trans la benko al sia sidloko, fariĝis videble, ke sango fluas de unu femuro.

– Kiel pri Dyre? demandis Sigurd Buesson.

– Li rabis tempon, diris Toke; sed nun li finpisis.

Nun ĉies okuloj sin direktis al la lukto, kies finon Sigtrygg ŝajnis urĝe alstrebi. Li kolere atakis kaj provis trafi la krurojn kaj viza ĝon de Orm kaj la fingrojn de lia glavmano. Orm sin sukcese defendis kontraŭ la hakoj, sed ŝajnis, ke li mem ne multon faras, kaj rimarkeble la ŝildo de Sigtrygg lin ĝenis. Ĝi estis pli granda ol lia kaj konsistis el rezistema ligno kovrita de alnajlita dika ledo, kaj nur la meza umbo estis el fero; estus danĝere, se la glavo fiksiĝus en la ŝildrando, ĉar en tiu kazo ĝi povus rompiĝi aŭ esti tordita el la mano.

La ŝildo de Orm konsistis tute el fero kaj havis akrepintan pikilon.

Sigtrygg rikanis kontraŭ Orm kaj demandis, ĉu al li estas sufiĉe varme.

Sango fluis sur la vango de Orm post la unua frapo sur la helmo, kaj li ankaŭ estis ricevinta pikon en la kruro kaj tranĉon sur la mano; Sigtrygg ankoraŭ estis nevundita. Orm nenion respondis, sed cedis futon post futo malantaŭen laŭlonge de unu transversa tablo.

Sigtrygg kaŭris malantaŭ sia ŝildo kaj sin ĵetis antaŭen kaj flanken kaj atakis ĉiam pli intense, kaj por la plimulto lia venko ŝajnis proksima.

Subite Orm faris salton antaŭen kaj deturnis la hakon de Sigtrygg per la glavo kaj per sia tuta forto puŝis sian ŝildon kontraŭ lian, tiel ke la ŝirmilpikilo penetris tra ledo kaj ligno kaj firme fiksiĝis. Li premegis la ŝildojn suben tiel forte, ke la ŝildoteniloj de ambaŭ rompiĝis, kaj ambaŭ nun retropaŝis kaj ekhavis spacon por ataki per la glavoj, kaj ili samtempe hakis. La hako de Sigtrygg trafis la flankon de Orm kaj faris truon en la maŝkiraso kaj profundan vundon; sed la hako de Orm trafis la kolon; kaj laŭta krio sonis en la halo, kiam la kapo dekoliĝis kaj faris resalteton sur la tablorando kaj falis en la bierbarelon ĉe la ekstremo de la tablo.

Orm ŝanceliĝis kaj sin apogis kontraŭ la tablon; li viŝis la glavon glitigante ĝin sur la genuo kaj ĝin repuŝis en la ingon kaj rigardis la senkapan korpon ĉe siaj piedoj.

– Jen vi vidas, li diris, kies la ĉeno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.