La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Orm la Ruĝa

Aŭtoro: Frans G. Bengtsson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prologo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12

Dua Parto
1 2 3 4

DEKDUA ĈAPITRO

Kiel Orm revenis hejmen
de sia longa vojaĝo

Reĝo Harald ekipis dudek ŝipojn por sia ekspedicio. El ili dek du iros al Styrbjörn, kaj kun la aliaj li intencis albordiĝi ĉe Skanör, kie necesis granda akompanantaro por kolekti la haringo-imposton.

Li zorge elektis ŝipanojn; kaj ĉiuj preferus ricevi lokon en la ŝipoj irontaj kun Styrbjörn, ĉar tie abunda predo estis antaŭvidebla.

Multaj homoj venis al Jellinge por preni lokon en la ŝiparo de reĝo Harald; kaj Orm kaj Toke serĉis inter la restantoj por dungi remistojn por la hejmeniro en sia propra ŝipo; sed remistoj multekostis, kaj ili trovis tiun koston doloriga; ĉar tiel proksime al hejmo avido ilin kaptis, kiam ili pensis pri elspezoj por la vojaĝo. Por eviti elspezadon ili fine interkonsentis kun viro de Fueno nomata Åke, ke li aĉetos la ŝipon kaj rekompence havigos ŝipanaron kaj transportos ilin ambaŭ hejmen, Orm al Kullen kaj Toke al Lister, kaj provizos nutraĵon dum la vojaĝo. La marĉandado pri tio estis longdaŭra kaj preskaŭ finiĝis per interbatalo inter Toke kaj Åke; ĉar Toke krome deziris sumon da mono, ĉar la ŝipo, laŭ lia opinio, estis en stato kiel nova kaj stabila kaj bele velanta kvankam malgranda; sed Åke volis nenion pagi, ĉar ĝi estis fremdlanda kaj mallerte konstruita kaj malmulte valora, tiel ke li opiniis, ke li tamen riskas malgajnon en la komerco. Fine ili elektis Hallbjörn Staliston arbitraciulo, kaj la negoco finiĝis sen interbatalo, sed kun malmulta gajno por Orm kaj Toke.

Neniu el ili havis inklinon iri kun Styrbjörn, ĉar ambaŭ pensis pri aliaj aferoj; kaj la fortoj de Orm nur malrapide revenis, tiel ke li kredis, ke li ĉiam havos delikatan sanon. Ankaŭ pezis al li, ke li devos disiĝi de Ylva; kaj reĝo Harald taskigis iujn maljunulinojn ŝin gardi, por ke ili ne tro ofte renkontiĝu. Sed kvankam la maljunulinoj estis rapidmovaj, ili tamen plendis, ke la reĝo donis al ili okupon malfacilan por iliaj maljunaj piedoj.

Kiam estis forirpreta la ŝiparo, reĝo Harald igis la episkopon beni ĉiujn ŝipojn; sed li ne volis, ke li akompanu dum la vojaĝo pro la manka veterbonŝanco, kiu karakterizas ĉiujn pastrojn. La episkopo volis veturi al Skanio por tie inspektadi siajn pastrojn kaj preĝejojn kaj nombri la konvertitojn, sed reĝo Harald diris, ke tio prokrasti ĝu ĝis ŝipoj sekvan fojon iros tien; li mem intencis neniam akompanigi sin per episkopo sur la maro, eĉ ne per ordinara pastro.

– Ĉar tro maljuna mi estas por ludi kun la malfortuno, li diris; kaj ĉiuj marveturantoj scias, ke la marspiritoj kaj martroloj kaj ĉiuj aliaj potencoj en la maro malamas la razitojn pli ol aliajn homojn; tiujn ili volas dronigi tuj, kiam ili venas sur la maron. Harald Ors, mia nevo, iufoje velis hejmen de Bretonlando kun multaj nove kaptitaj sklavoj ĉe la remiloj, kaj lin trafis ŝtormo kaj kirloneĝo kaj plej neimagebla ondado, kvankam estis frua aŭtuno; kaj kiam lia ŝipo estis pereonta, li ĉirkaŭrigardis kaj trovis du razitojn inter siaj remistoj; kaj ilin ĵetinte en la maron li estis karesata de dorlotvetero dum la restanta vojaĝo. Tiel povis agi li, kiu estis pagano; sed por mi estus maldece ĵeti episkopon en la maron por kvietigi la veteron, kaj tial li devas resti ĉi tie.

En tiu mateno, kiam la ŝiparo estis preta forveli, kaj Orm kaj Toke kun ĝi, reĝo Harald venis en blanka mantelo kaj arĝenta helmo laŭ la kajoj survoje al sia propra ŝipo kun granda sekvantaro kaj sia emblemo antaŭ si. Kiam li venis tien, kie estis la ŝipo de Orm, li haltis kaj atendigis sian sekvantaron kaj iris sola sur la ŝipon por diri kelkajn vortojn.

– Ĉi tiun honoron mi volas montri al vi, li diris, tiel ke oni rimarku nian amikecon kaj tiel ke neniu kredu, ke ia malico troviĝas inter ni pro tio, ke mi ĝis nun ne donacis al vi mian filinon Ylva. Ŝi nun sidas enfermita ĉe la virinoj kaj faras bruon kun ili; ĉar tia ŝi estas, ke ŝi tre facile povus ekhavi la impulson alkuri vian ŝipon, tuj kiam mi turnis al ŝi la dorson, kaj vin tenti al ŝia forporto; tio estus malbona por ŝi kaj por vi. Nun ni disiras por kelka tempo; kaj mi nun ne havas donacon al vi por rekompenci al vi pro la sonorilo; sed pli favora estos espereble la bonŝanco aŭtune.

Estis bela printempa mateno kun serena ĉielo kaj milda vento, kaj reĝo Harald estis gajhumora. Li zorge ekzamenis la ŝipon kaj rimarkis ĝian fremdan konstruon; li havis konojn pri ĉio kaj komprenis tabulmuntadon kaj remiltenilojn same bone kiel ŝipkonstruisto kaj vidis plurajn aferojn, kiujn li trovis menciindaj.

Dume Toke, klinita sub granda kesto, venis sur la ŝipon. Vidante reĝon Harald li surpriziĝis kaj metinte la keston sur la ferdekon, li lin salutis.

– Vi multon alportas, diris la reĝo. Kio estas en ĝi?

– Estas iom da bagateloj, kiujn mi ŝanĝakiris al la maljunulino hejme, mia patrino, se ŝi ankoraŭ vivas, diris Toke. Iom alporti hejmen al ŝi povas esti ĝusta, kiam iu forestis tiel longe kiel mi.

Reĝo Harald kapjesis kaj opiniis, ke estas bona ago, kiam junuloj havas prizorgemon kaj amikecon por siaj gepatroj; siaparte, li diris, li neniam rimarkis multon de tiu speco.

– Kaj nun, li diris kaj eksidis sur la kesto, mi soifas kaj volas gluton da biero antaŭ ol ni disiros. Krakis en la kesto sub lia pezo, kaj Toke aspektis maltrankvila kaj faris paŝon proksimen; sed la kesto rezistis. Orm verŝis bieron el barelo kaj etendis al la reĝo, kiu eltrinkis tostinte por bona vojaĝo. Li forviŝis la ŝaŭmon de la barbo kaj diris, ke estas rimarkinde, ke biero ĉiam gustas plej bone sur la maro; kaj tial li volis la kruĉon plenigita ankoraŭ unu fojon. Tiel estis, kaj li ĝin malrapide malplenigis; post tio li adiaŭante kapklinis kaj surtretis la teron kaj foriris al sia granda reĝoŝipo, kie nun estis metita lia emblemo, kiu estis farita el ruĝa silko kaj konsistis el du korvoj kun etenditaj flugiloj broditaj per nigraj fadenoj.

Orm rigardis al Toke.

– Kial vi estas tiel pala? li diris.

– Mi havas ĉagrenojn same kiel aliaj, Toke respondis. Ankaŭ vi mem ne aspektas tre floranta.

– Mi scias, kion mi forlasas, diris Orm; sed kiom ajn saĝa mi estu, mi tamen ne povus scii, al kio mi revenos, aŭ ĉu mi revenos en tiu tempo, kiun mi planas.

Nun ĉiuj ŝipoj sin fordirektis de la bordo kaj stiris laŭ diversaj vojoj.

Reĝo Harald kaj liaj ŝipoj iris suden inter la insuloj, sed la ŝipo de Orm estis remata en la kontraŭa direkto por veni norde de Selando.

La vento favoris la ŝipojn de la reĝo, tiel ke ili baldaŭ estis longe for.

Toke staris rigardanta post ili, ĝis etiĝis la veloj; tiam li diris:

Kia risk’, ke l’ reĝo dana
grasis sur
fragila klapo.
Ĉu l’ pakaĵ’
kredeble krevus
pro l’ postaĵa
prem’ Bludenta?

Li alpaŝis la keston kaj ĝin malfermis kaj elprenis la enhavon, kiu estis la maŭra virino. Ŝi estis elĉerpita kaj mizera, ĉar estis malvaste kaj sufoke en la kesto, kaj en ĝi ŝi kuŝis dum kelka tempo. Kiam Toke ŝin starigis, ŝi refalis pro malforteco kaj kuŝis spireganta kaj tremanta kaj aspektis duone mortinta, ĝis li denove helpis al ŝi ekstari.

Ŝi komencis plori kaj ĉirkaŭrigardis.

– Vi ne plu bezonas timi, diris Toke. Li estas longe for.

Pala kaj grandokula ŝi sidis rigardante la ŝipon kaj la virojn nenion dirante; kaj ankaŭ la viroj ĉe la remiloj aspektis grandokulaj kaj sin demandis, kion ĉi tio signifas. Sed tiu, kiu sidis plej pala kaj rigardis plej vastokule, estis Orm, kvazaŭ lin frapus granda malfortuno.

La ŝipestro Åke staris pensema kaj gratis al si la barbon.

– Pri tio vi nenion menciis, kiam ni faris komercon, li diris al Orm, ke virino kunveturos. Kaj nun mi malpli ne postulas, ol ke vi diru al mi, kiu ŝi estas kaj kial ŝi alportiĝis en kesto.

– Jen io, kio vin ne koncernas, morne diris Orm. Vi prizorgu la ŝipon, kaj lasu al ni prizorgi niajn aferojn.

– Kiu ne volas respondi, tiu certe kaŝas danĝerajn aferojn, diris

Åke. Fremdulo mi estas en Jellinge kaj malmulton scias pri la aferoj tie; sed kiu ajn povas vidi, ke jen maljustaĵo okazas, kiu tre facile kaŭzos al mi malavantaĝon. De kiu ŝi estas ŝtelita?

Orm sidis sur rulaĵo de ŝnuro kun la manoj plektitaj antaŭ la genuoj kaj kun la dorso turnita al Åke; li respondis per egaltona voĉo sen turni la kapon:

– Nun mi donas al vi du elekteblecojn, li diris. Aŭ vi vin tenos silenta; aŭ mi vin ĵetos en la maron kapon antaŭe. Elektu, kion vi volas, kaj faru tuj; ĉar vi bojetas kiel hundaĉo kaj min ĝenas.

Åke sin forturnis kaj ion murmuris kaj kraĉis en la maron; kaj estis rimarkeble, ke li, staranta ĉe la stiroremilo, estis malserena pro cerbumado kaj malkvieta laŭ humoro. Sed Orm daŭre sidis kiel li antaŭe sidis, absorbita de siaj pensoj kaj rigardanta rekte antaŭen.

Post kiam la virino de Toke venkis sian elĉerpitecon kaj ricevis ion per kio sin fortigi, ŝi tuj fariĝis mizera pro marmalsano kaj lamentante pendadis sur la ŝiprando sen atento al iuj ajn konsolaj vortoj de Toke. Fine li alligis ŝin per ŝnuro kaj iris sidi apud Orm.

– La plej malfacila jam pasis, li diris; sed estas certe, ke havigo de virino en tia maniero kaŭzas kaj malkvieton kaj ĝenon. Tion ne multaj kuraĝus entrepreni; sed povas esti, ke mia bonŝanco superas tiun de la plimulto.

– Ĝi superas la mian, mi rekonas, ke pri tio vi pravas, diris Orm.

– Tio ne estas certa, diris Toke, ĉar via bonŝanco ĉiam vin favoris; kaj akiro de reĝofilino superas mian akiron. Kaj vi ne malĝoju, ke ne eblis al vi agi kiel al mi en ĉi tiu afero; ĉar tio estus tro malfacila, kiam la knabino estis tiel zorge gardata.

Orm ridis inter siaj dentoj. Li sidis silenta kaj poste ordonis al Rapp, ke tiu transprenu la stiroremilon de Åke, tiel ke ties oreloj ne tro kresku.

– Mi kredis, li poste diris al Toke, ke la amikeco inter ni du estas firma, post tio, ke ni kunvivis tiel longe; sed estas vera, kion la antikvuloj kutimis diri, ke longe oni provu viron; kaj en ĉi tiu frenezaĵo, kiun vi nun realigis, vi agis, kvazaŭ mi ne ekzistus aŭ estus inda je konsidero.

– Io troviĝas ĉe vi, kio ne estas ĉefuleca, diris Toke, kaj tio estas via ofendiĝemo. Multaj min laŭdus pro tio, ke mi sola ŝtelis la virinon, neniun alian ĝenante per la afero; sed tia vi estas, ke vi opinias, ke mi montris al vi malrespekton pro tio, ke mi ne ĉion malkaŝis al vi dekomence. Amikecon, kiu ne koleriĝas pro tia afero, mi taksas plej alte.

Blanke pala pro kolero Orm lin rigardis.

– Estas malfacile konservi paciencon antaŭ stulteco tia kiel la via, li diris. Kiom koncernas min tio, kiel vi agis por ŝteli vian virinon aŭ kiom vi sekretis pri la afero? Sed io min koncernas, kaj tio estas, ke vi nun tre malamikigis al mi reĝon Harald kaj nin faris senprotektaj en lia regno. Vi prenis vian virinon kaj min forbaris de mia.

Nenia ofendiĝemo estas necesa por trovi mankon en tia amikeco.

Toke ne havis multon, per kio sin defendi, ĉar li devis konfesi, ke pri tio li ne pensis. Li klopodis mildigi Orm dirante, ke reĝo Harald estas kaduka kaj ne povos longe vivi; sed tio ne tre konsolis Orm; kaj ju pli da tempo pasis, des pli forbarita li sentis sin de Ylva kaj des pli forta lia kolero.

Albordiĝinte por la nokto en ŝirmata golfo ili ekbruligis du fajrojn.

Apud unu sidis Orm kaj liaj kunuloj, apud la alia sidis Åke kaj liaj ŝipanoj. Neniu ĉirkaŭ la fajro de Orm estis parolema, sed ĉirkaŭ la alia Åke kaj liaj ŝipanoj havis multon, kion diri al si. Ili mallaŭte interparolis, tiel ke nenio estis aŭdebla apud la fajro de Orm.

Manĝinte la virino, kovrita per mantelo, endormiĝis apud la fajro. Orm kaj Toke sidis silentaj unu iom for de la alia dum la krepusko venis. La maro griziĝis sub malvarma vento, kaj ŝtormonuboj sin montris super la horizonto okcidente. Orm suspiris plurfoje kaj forte tiris sian barbon; Toke pikpurigis la dentojn. Ambaŭ estis plenaj de kolero.

– Estus bone, se tio ĉi finiĝus, diris Orm.

– Diru, kiel vi volas ĝin fini, diris Toke.

Rapp forestis por kolekti hejtaĵon; li nun revenis kaj aŭdis iliajn vortojn. Li estis tre malbabilema viro, kiu malofte sin miksis en aferojn de aliaj. Sed nun li diris:

– Estus bone, se vi du prokrastus vian batalon, ĉar ĉi tie estos io alia farenda. La ŝipanoj estas dek kvar kaj ni estas tri, kaj tio estas sufiĉa diferenco.

Ili lin demandis, kiujn novaĵojn li alportas.

– Ili intencas nin ataki pro la virino, respondis Rapp; multon ili esperas akiri el tio. Mi tion aŭdis, kiam mi iris inter la arboj kolektante lignon.

Orm ridis.

– Ĉiam pli bele sin disvolvas tio, kion vi aranĝis, li diris al Toke.

Toke skuis la kapon kaj ĉagrenite rigardis la dormantan virinon.

– Statas kiel statas, li diris; kaj nun necesas trovi taŭgajn elirojn.

Al mi ŝajnas preferinde, ke ni frapu al ili tuj, kiam ili sidas trankvilaj kaj planas nian pereon. Ili estas multnombraj; sed multo mankas, ke ili estus tiaj viroj kiel ni.

– Aspektas, ke estos severa vetero, diris Rapp; tial ne estas oportune forigi multajn el ili; ĉar ni bezonos ilin sur la ŝipo, por ke ne estu maleble foriri de tie ĉi. Sed plej bone estus tuj fari tion, kio farendas, ĉar alie nia nokta ripozo estos ĝenata.

– Ĉi tiuj estas stultaj homoj de Fueno, diris Toke; kiam Åke estos mortigita kaj ankoraŭ kelkaj, certe la aliaj volonte nin obeos. Sed nun vi, Orm, diru kion fari; ĉar eble estus preferinde provi ilin frapi, kiam ili dormos.

Orm sin sentis pli malsevera laŭ humoro nun, kiam li havis ion por fari. Li leviĝis kaj ekstaris por pisi, tiel ke li nerimarkite povis vidi la alian fajron.

– Ili estas dek du ĉirkaŭ la fajro, li diris residiĝinte; tio devas signifi, ke ili, nerimarkite de ni, sendis du por alvoki helpon. Tiam baldaŭ pli granda svarmo sin ĵetos sur nin, kaj tial estas preferinde nun tuj fari finkalkulon kun ili. Ili estas homoj sen zorgemo kaj kun malmulta energio; ĉar alie ili provus vin frapi, Rapp, kiam ĵus vi promenis sola. Sed nun ni instruos al ili, ke estas necese vigle atenti, kiam oni havas aferon kun ni. Mi volas, ke vi du silente sekvu min, kiam mi atingos ilin kaj babilos kaj iliaj rigardoj estos fiksitaj al mi; rapide kaj akre vi haku, por ke ni havu sukceson. Mi devas iri senŝirmila, sed tio estas neevitebla.

Li prenis mane trinksitelon, en kiu antaŭe estis biero por la vesperman ĝo, kaj iris ĝis la fajro de Åke por ĝin plenigi el la barelo, kiu estis lokita tie. Iuj el la viroj ĉirkaŭ la fajro jam kuŝiĝis por dormi, sed la plimulto sidis veka kaj tenis la okulojn al Orm. Pleniginte la sitelon li forblovis la ŝaŭmon kaj trinkis gluton.

– El malbona ligno via barelo, li diris al Åke. Via biero jam gustas je ligno.

– Biero, kiu sufiĉe bongustis al reĝo Harald, povas sufiĉe bongusti al vi, kolere respondis Åke. Sed tion mi promesas al vi, ke vi ne bezonos trinki pli da tiu speco.

Pro tiuj vortoj la viroj ridis, sed Orm etendis al li la sitelon ŝajnigante nekomprenon.

– Mem gustumu, ĉu mi ne pravas, li diris.

Sidante Åke akceptis la sitelon. Post kiam li ĝin levis ĝis la buŝo, Orm frapis ĝian fundon per piedbato, tiel ke la vangoj fendiĝis kaj la mentono falis malsupren sur la bruston.

– Ĉu vi rimarkas la lignoguston? diris Orm; kaj sammomente li eltiris sian glavon kaj hakis viron, kiu sidis plej proksime kaj ĵus ekstaris.

La viroj ĉirkaŭ la fajro surpriziĝis je tio kaj apenaŭ enmanigis siajn armilojn, antaŭ ol Toke kaj Rapp de malantaŭe sin ĵetis sur ilin; kaj post tio ne restis la ili multe da tempo por montri sian kapablon.

Krom Åke kvar estis mortigitaj, du fuĝis en la arbaron, kaj la restantaj kvin estis pelitaj sur la ŝipon kaj preparis sin por defendi sin tie.

Orm kriis al ili, ke ili forĵetu siajn armilojn; tiam li indulgos al ili vivon.

Ili hezitis je tio.

– Ni ne povas scii, ĉu vi tenos vian vorton, ili diris.

– Tiel estas, li diris; sed vi povas esperi, ke mi ne estas same perfida kiel vi mem.

Ili interkonsiliĝis kaj opiniis, ke tio ne donas al ili grandan sekurecon; ili preferus, ili diris, foriri kun siaj armiloj kaj lasi al Orm la ŝipon kaj ĉion alian.

– Do mi anstataŭe donas al vi tiun sekurecon, diris Orm, ke vi ĉiuj estos mortigitaj tie, ke vi staras, se vi ne tuj obeas. Kaj eble tio estas pli oportuna por vi.

Tion dirinte li paŝis sur la ŝipon kaj iris kontraŭ ili, ne atendante Toke kaj Rapp. Perdinta la helmon pro ŝtonĵeto, kolerokula kaj kun Blulango sanga en sia mano, li aliris ilin kvazaŭ por puni hundojn; kaj nun ili obeis al li kaj ĵetis siajn armilojn dirante malicajn vortojn pri Åke; ĉar ili estis senkuraĝaj pro tio, ke ĉio iris alie ol tiu estis dirinta al ili.

Estis nun krepusko kaj la vento forte blovis, sed laŭ Orm ne estis konsilinde resti en tiu loko. Ĉar, li diris, baldaŭ venos tumulte duonkantono da selandanoj por rekapti la propraĵon de reĝo Harald.

Tial ili nun devas elprovi sian bonŝancon sur la maro, en mallumo kaj severa vetero kaj kun tro malmulte da brakoj, pro tiu okazintaĵo, kies sekvojn ili certe longe rimarkos.

Nun ili sin urĝis kaj transportis sur la ŝipon nutraĵkeston kaj bierbarelon; la virino silente ploris kaj klakis per la dentoj antaŭ tia vojaĝo, sed venis sen plendo. Per sia glavo Orm gardis la kaptitojn, kiujn ili metis ĉe la remilojn, dum Toke kaj Rapp levis la bieron sur la ŝipon; Toke estis mallerta kaj fuŝmana, kaj Orm kriis al ili, ke ili rapidu.

– Fariĝas ŝmire, kie mi prenas, kaj la fingroj glitas, diris malgaje Toke; ĉar mia mano estas distranĉita.

Orm neniam lin aŭdis tiel deprimita. Lia glavomano estis distranĉita apud la longa fingro, tiel ke la fingroj dismontris duope.

– Sango ne mankas al mi, diris Toke; sed por remado la mano malbone taŭgas ĉivespere; kaj tio estas maloportuna, ĉar estos necesaj penoj por eliri el la golfo.

Li lavis la manon en la akvo kaj sin turnis al la virino.

– Vi, kompatinda, jam helpis al mi multon malordigi, li diris, sed povas esti, ke vi malpli kaŭzis ol mi; nun mi vidu, ĉu vi ankaŭ en tio ĉi povas min helpi.

La virino viŝis al si la larmojn kaj lin alpaŝis. Ŝi mallaŭte ĝemis, kiam ŝi vidis kiel granda estas la vundo, sed montris kapablon prizorgante ĝin. Plej multe ŝi dezirus havi vinon por lavado kaj araneaĵon por surmeto, sed manke de ili ŝi helpis sin per akvo kaj graminoj kaj maĉita pano, kaj post tio ŝi forte bandaĝis per strioj, kiujn ŝi ŝiris de sia ĉemizo.

– Eĉ la plej senutila povas ekservi utile, diris Orm; kaj nun ni ambaŭ estas maldekstramanaj.

Estis rimarkeble en lia voĉo, ke lia kolero al Toke malkreskis.

Ili nun forbordiĝis kun sep remantoj kaj kun Toke ĉe la direktilo; kaj eliri el la golfo kaj ĉirkaŭremi la terlangon estis peno pli severa ol Orm iam spertis, post kiam li sidis remsklavo. Li tenis lancon preta por marki la unuan el la kaptitoj, kiu ne montrus diligenton; kaj kiam remilo glitis en akvovalo, kiu antaŭis ondon, kaj la remanto falis surdorse, tiam ĉi lasta rapide eksidis kaj rekaptis la remilon. La virino kaŭris ĉe la piedoj de Toke kaj kovris la okulojn pro timo kaj mizero. Toke ŝin puŝis per la piedo kaj ordonis al ŝi preni la ĉerpsitelon kaj esti utila. Sed kvankam ŝi klopodis lin obei, ŝi nenion kapablis, kaj la ŝipo estis duone plena de akvo, kiam ili fine estis pasintaj la terlangon kaj levintaj la velon kaj povis ekĉerpi.

Nun ili drivis dum la tuta nokto sub la ŝtormo, kaj Orm mem staris ĉe la direktilo. Eblis al li nur direkti la ŝipon nordorienten kaj esperi, ke ĝi ne estos ĵetata kontraŭ la bordon antaŭ la tagiĝo. Neniu havis grandan esperon travivi tian veteron, kiu estis pli severa ol io, kion ili spertis vojaĝante al Irlando; kaj Rapp diris:

– Jen estas nun kvin kaptitoj sur la ŝipo, senarmilaj kaj tute sub nia mano. Ĉu ili ankoraŭfoje utilos ĉe la remiloj ne estas certe; sed ili povas utili al ni kvietigante la veteron, se ni ilin donos al la marpopolo.

Toke diris, ke tiu plano ŝajnas al li bona kaj justa, sed ke oni komence eble povus meti limon je unu aŭ du kaj vidi, ĉu tio helpos.

Sed Orm diris, ke nenio tia estas farebla je la kvin kaptitoj, ĉar li promesis al ili, ke li indulgos la vivon.

– Kaj se vi, Toke, iun volas doni al la marpopolo, li diris, mi ne scias elturnon alian, ol ke vi donu vian virinon. Kaj povus esti avanta ĝe por ni ĉiuj liberiĝi de persono, kiu kaŭzis al ni tiom da damaĝo.

Sed Toke diris, ke tiel ne okazos dum li vivos kaj ankoraŭ havas unu manon taŭgan por levi la glavon.

Nenion plian ili parolis pri tio. Tage venis granda pluvo, kiu estis kvazaŭ fumo ĉirkaŭ ili, kaj la ŝtormo komencis kvietiĝi. Kiam heliĝis, ili vidis la bordon de Halland kaj lacaj atingis riverbuŝon kun la ŝipo akvoplena kaj la velo ŝirita.

– Ĉi tiuj tabuloj min portis de la tombo de Sankta Jakobo ĝis tie ĉi, diris Orm, kaj ĝis hejme longa distanco ne restas. Sed mi revenas hejmen sen la kolĉeno kaj sen la sonorilo de Jakobo; kaj grandan profiton mi ne gajnis fordonante ilin dumvoje.

– Unu glavon kaj unu ŝipon vi portas hejmen de via vojaĝo, diris Toke, kaj unu glavon kaj unu virinon mi havas; kaj tiel bone ne finiĝis por multaj el tiuj, kiuj remis kun Krok.

– La kolero de granda reĝo ankaŭ akompanas nin hejmen, diris Orm; kaj akiraĵon pli malbonan neniu povas kunporti.

Nun la penoj kaj kontraŭoj de la vojaĝo pasis; la kvin kaptitojn ili albordigis kaj permesis al ili forkuri; kaj kiam ili post tio ripozis kaj riparis la ŝipon kaj la velon, ili ricevis belan veteron kaj veladis kun malforta vento suden laŭ la bordo. Eĉ la virino nun montris bravan animon kaj povis asisti en io kaj alia, tiel ke Orm trovis, ke li povas ŝin toleri pli bone ol antaŭe.

En la vespero ili albordiĝis apud la plataj rokoj sub la bieno de Toste, kie staris la ŝipoj de Krok, kiam ili laste vidis la lokon, kaj ili laŭiris la vojeton ĝis la bieno. Orm iris unua. Post kelka distanco la vojeto pasis rapidfluan rivereton; tie troviĝis ponteto el tri trunkoj.

Orm diris:

– Atentu la maldekstran. Ĝi estas putra kaj glitiga.

Post tio li rigardis la trunkon kaj diris:

– Ĝi estis putrinta jam longe antaŭ ol mi foriris, kaj ĉiufoje, kiam mia patro pasis ĉi tie, li diris, ke ĝi estu riparita plejeble baldaŭ.

Kaj ĝi ankoraŭ ne estas riparita, kaj ĝi ankaŭ ne malsuprenfalis, kaj tamen ŝajnas al mi, ke mi longe estis for. Do eble ankaŭ la maljunulo vivas.

Post ankoraŭ ioma distanco troviĝis nesto de cikonio en alta arbo; staris cikonio en la nesto. Orm haltis kaj fajfis, kaj la cikonio frapis per la flugiloj kaj klakigis la bekon.

– Ĝi min rekonas, diris Orm, kaj estas la sama cikonio; kaj nun ŝajnas al mi, ke ni hieraŭ interparolis, ĝi kaj mi.

Post tio ili pasis tra barila kradpordo. Orm diris:

– Zorge fermu la pordon; ĉar mia patrino afliktiĝas, kiam la ŝafoj elkuras, kaj la vespermanĝo fariĝas malpli bongusta, kiam ŝi koleras.

Hundoj ekbojis, kaj domanoj staris gvatante ĉe la pordo, kiam ili proksimiĝis al la bieno. Virino trapuŝis al si vojon inter la viroj kaj venis al ili renkonte. Estis Åsa. Ŝi estis pala, sed cetere aspektis same vigla kiel antaŭe.

– Nun mi revenis, diris Orm.

– Orm! ŝi diris, kaj ŝia voĉo tremis. Post tio ŝi aldonis: Dio min aŭdis kvankam longe atendigis.

– Ŝajnas, ke li multajn devas aŭskulti nuntempe, diris Orm; sed neatendita tio estis, ke vi kristaniĝis.

– Mi estis sola, diris Åsa; sed nun ĉio estas bona.

– Ĉu viaj viroj jam forvelis? Orm demandis.

– Neniuj restas al mi, ŝi diris. Odd malaperis en la jaro post vi; kaj Toste mortis antaŭ tri jaroj, en tiu sama vintro, kiam la granda brutmalsano furiozis. Sed mi povis vivi, post kiam mi lernis la veron de la kristanoj; ĉar mi sciis, ke vi revenos pro miaj preĝoj.

– Estas multo pri kio paroli, diris Orm, sed estus bone antaŭe manĝi. Ĉi tiuj estas miaj viroj; sed la virino estas fremdlanda kaj ne mia.

Åsa diris, ke Orm nun estas la mastro de la bieno kaj ke ĉiuj liaj amikoj estas ŝiaj amikoj, kaj ili ricevis regalon plej bonan; larmoj estis en ŝiaj okuloj, kiam ŝi alportis manĝaĵon tian, pri kiu ŝi sciis, ke Orm ĝin ŝatas plej multe. Multo estis rakontinda, tiel ke sufiĉis por pluraj vesperoj; sed nenio estis dirita pri tio, kiel Toke akiris sian virinon, ĉar Orm ne volis nebuligi la ĝojon de sia patrino tuj post la hejmreveno. Åsa tuj ekŝatis Toke kaj flegis lian dishakitan manon kun granda zorgemo, tiel ke ĝi baldaŭ komencis kuraciĝi; kaj kontraŭ Mirah ŝi estis patrineca kaj tenera malgraŭ tio, ke ili ne multe povis interparoli, kaj laŭdis ŝian belecon kaj nigrajn harojn. Ŝi opiniis domaĝe, ke Orm kaj lia societo ne volis danki al Dio kune kun ŝi pro la sukcesa hejmreveno; sed ŝi estis tro ĝoja por malbonhumori ĝi pro tio, kaj diris, ke kaj Orm kaj la aliaj pli bone komprenos, kiam ili atingos pli maturan aĝon.

Orm komence sin sentis iom fremda antaŭ Åsa pro ŝiaj ĝojo kaj mildeco; kaj nur en la sesa tago li ekaŭdis ŝin per akra lango ataki la servistinojn kaj opiniis, ke ŝi komencas denove simili al si mem.

Inter Orm kaj Toke estis paco kaj nenion ili diris pri Ylva. Kiam ili rakontis al Åsa pri tio, kio okazis al ili post la ekvojaĝo de Krok, Orm sentis la malnovan amikecon al Toke kaj multon diris laŭde pri li; sed kiam li ekpensis pri Ylva, lia humoro ŝanĝiĝis kaj la vido de Toke kaj lia virino lin malplej multe ĝojigis. Mirah nun tagon post tago ĉiam pli beliĝis kaj ridis kaj kantis; ŝi kaj Toke sentis tian komforton kune, ke ili malmulte rimarkis la ĉagrenojn de aliaj. Åsa kredis, ke ili ricevos belajn infanojn kune, kaj Mirah sune ridetis kaj diris, ke ili faras kiom eblas por tion akceli. Åsa diris, ke ŝi nun intencas serĉi edzinon al Orm kiel eble plej frue, sed Orm kun morna mieno respondis, ke urĝo ne necesas.

Pro la stato de la aferoj Toke ne povis daŭrigi sian hejmreiron sur la maro, kiam reĝo Harald troviĝis apud Skanör; li decidis iri sur la tero al Lister, sola kun la virino (ĉar Rapp restis ĉe Orm), kaj aĉetis ĉevalojn por la marŝo. Frue matene ili foriris kaj Orm ilin akompanis laŭ certa distanco por montri al ili la ĝustan vojon.

– Tie ĉi ni disiras, diris Orm; kaj bonan vojaĝon mi povas deziri al vi. Sed kio poste venos, pri tio estas malfacile diveni favore; ĉar reĝo Harald serĉos vin, kie ajn vi vin trovos.

– Estas nia sorto, diris Toke, ke ni havas malbonajn rilatojn kun reĝoj, kvankam ni estas same pacamaj kiel aliaj. Almansur kaj reĝo Sven kaj reĝo Harald: por ni finiĝis same kun ili ĉiuj, kaj kiu al ili portus niajn kapojn, tiu estus riĉe kompensita. Sed mi tamen klopodos konservi la mian.

Per tio ili disiris. Toke kaj Mirah rajdis orienten kaj malaperis inter la arboj; kaj Orm rerajdis al la bieno por rakonti pri la malpaco, kiu pro la kolero de reĝo Harald ilin minacos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.