La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En la kvardeka jaro de la regado de Harald Bludenta, ses some rojn antaŭ la militiro de la Jomsvikingoj al Norvegujo, tri ŝipoj kun novaj veloj kaj bone ekipitaj per viroj forlasis Lister kaj sin direktis suden por rabi inter la vendoj. La ĉefulo nomiĝis Krok. Li estis homo malhela, alta, osteca kaj tre forta; lia reputacio en la regiono estis granda, ĉar li facile elpensis sentimajn planojn kaj kutimis moki homojn, kiujn frapis malsukcesoj, kaj klarigi kiel pli bone li aranĝus aferojn. Neniam li mem multon faris, sed fartis plej bone rakontante, kion li baldaŭ faros; sed nun li jam tiel longe ekscitis la junulojn de la regiono per paroloj pri predo, kiun bravaj homoj povus akiri dum mallonga iro kontraŭ la vendoj, ke viroj kuniradis kaj ŝipoj estis ekipitaj kaj li mem estis elektita ĉefulo por la ekspedicio.
Multo estas gajnebla inter la vendoj, li diris; antaŭ ĉio regas certeco pri granda kapto de arĝento, sukceno kaj sklavoj.
Krok kaj liaj ŝipanoj venis al la bordo de la vendoj, atingis rivereton kaj remi supren kontraŭ forta fluo, ĝis ili alvenis fortikaĵon el ligno kun palisaro trans la rivero. Ĉi tie ili surbordiĝis en frua mateno, kaj ili proksimiĝis al la vendoj irante ĉirkaŭ iliaj lignaj konstruoj.
Sed la vendoj estis multaj kaj diligente pafadis sagojn, kaj la ŝipanoj de Krok estis lacaj pro peza remado; akra batalo okazis antaŭ ol fuĝis la vendoj. Tiam Krok jam perdis valorajn ŝipanojn, kaj kiam estis kalkulata la predo, ĝia konsisto montriĝis kelkaj feraj bolpotoj kaj kelkaj ŝafofelaj peltaĵoj. Ili sin returnis kaj remis malsupren laŭ la rivero kaj faris provon ĉe alia loko pli okcidente; sed ankaŭ tiu vilaĝo sin bone defendis; kaj post akra lukto, en kiu ili denove suferis homperdojn, la viroj de Krok akiris kelkajn fumaĵitajn porkoduonojn, difektan kirasĉemizon kaj kolĉenon el malgrandaj eluzitaj arĝentomoneroj.
Ili siajn mortintojn enterigis ĉe la bordo kaj interkonsiliĝis; kaj al Krok estis malfacile klarigi, kial la ekspedicio ne montriĝis tia, kia li ĝin antaŭdiris. Sed per prudentaj vortoj li sukcesis trankviligi siajn kunŝipanojn. Por hazarda kaj okaza malsukceso, li diris, oni ĉiam estu preta; vera vikingo ne rezignas pro unu aŭ alia bagatelo; la vendoj komencas fariĝi pli malfacile venkeblaj ol antaŭe, kaj li nun volas prezenti bonan proponon, kiu alportos profiton al ĉiuj. Oni provu atakon sur Bornholmo, ĉar ĝiaj riĉaĵoj estas bone konataj al ĉiuj, kaj malmultaj luktokapablaj homoj restas sur la insulo, ĉar ili lastatempe de tie iris al Anglolando. Albordiĝo tie donos per malmulta peno abundan profiton el oro kaj ankaŭ el murtapiŝoj kaj belaj armiloj.
Ili trovis tion bona parolo kaj retrovis sian fidon; ili levis la velojn kaj direktis la ŝipojn al Bornholmo kaj venis tien en frua mateno, kaj ili remis laŭ la orienta bordo en senvento kaj leviĝanta nebulo por serĉi oportunan albordiĝejon. Ili remadis proksime unu al alia kaj bonhumoro regis inter ili, sed ili sin tenis silentaj por klopodi al nerimarkita albordiĝo. Tiam ili antaŭ si aŭdis sonon de grincantaj remilteniloj kaj regule trempataj remilplatoj kaj videtis tra la nebulo solan longŝipon venantan el malantaŭ terlango kaj proksimi ĝantan de rekte antaŭe kun nebremsata remado. Ĉiuj siajn okulojn direktis al la ŝipo, kiu estis granda kaj bela, kun ruĝa drakokapo kaj dudek paroj da remiloj, kaj ili ĝojis, ke ĝi estas sola; kaj Krok ordonis, ke ĉiuj ŝipanoj, kiuj ne remas, prenu siajn armilojn kaj ekstaru pretaj, ĉar jen multo estos gajnebla. Sed la sola ŝipo proksimi ĝis, kvazaŭ ĝiaj ŝipanoj nenion rimarkus; kaj korpulenta viro en ĝia pruo, kun larĝa barbo sub frapmarkita helmo, metis la manon antaŭ la buŝon, kiam ĝi alvenis proksime, kaj kriis raŭkvoĉe:
– Nin evitu aŭ batalu !
Krok ridis, kaj liaj ŝipanoj ridis kun li, kaj li rekriis:
– Ĉu vi vidis tri ŝipojn eviti unu?
– Eĉ pli mi vidis, kriis senpacience la korpulentulo; ĉar la plimulto cedas vojon al Styrbjörn. Sed nun tuj elektu, kion vi volas !
Tiam Krok nenion pli diris, sed cedis vojon kaj ripozigis la remilojn dum la fremda ŝipo pasis; kaj neniu glavo estis elingigita en la ŝipoj de Krok. Ili vidis altstaturan junan viron en blua mantelo kaj kun blondaj lanugoj sur la mentono, kiu estis sin levinta de sia ripozloko apud la direktilisto en la fremda ŝipo, kaj kiu staris kun lanco en mano rigardante ilin per duonfermitaj okuloj kaj post tio vaste oscedis; poste li formetis la lancon kaj reripozis; kaj la viroj de Krok komprenis, ke li estas Björn Olofsson, nomata Styrbjörn, forpelita nevo de la reĝo en Upsalo, kiu malofte cedas pro ŝtormo kaj neniam pro lukto, kaj kiun malmultaj deziras renkonti sur la maro. Lia ŝipo daŭrigis sian iron kaj malaperis suden en la nebuloj; sed al Krok kaj liaj ŝipanoj estis malfacile retrovi la bonhumoron.
Ili remis ĝis la orientaj insuletoj, kie ne loĝas homoj, kaj albordi ĝis tie, boligis nutraĵojn kaj longe interkonsiliĝis; multaj nun opiniis, ke ili prefere reveladu hejmen pro tio, ke la malbonŝanco ilin akompanis eĉ ĝis Bornholmo. Ĉar kiam Styrbjörn remadas laŭ tiu bordo, tiam certe multaj Jomsvikingoj estas sur la insulo, kaj tiam aliaj homoj nenion povas fari. Kelkaj diris, ke eble al ili ne estas spaco sur la maro, se ili ne havas ĉefulon de la formato de Styrbjörn, kiu ne cedas sen neceso.
Krok komence estis pli ŝparvorta ol kutime; sed li albordigis bieron por ĉiuj; kaj post kiam ili trinkis, li komencis ilin rekuraĝigi.
Laŭ unu vidmaniero estis malbonŝance, ke ili renkontis Styrbjörn, li voleme tion rekonas; sed laŭ alia maniero estis granda bonŝanco, ke ili lin renkontis tiel, kiel okazis; ĉar se ili estus renkontintaj liajn homojn aŭ aliajn Jomsvikingojn sur la tero de la insulo, tio kaŭzus al ili gravan damaĝon. Ĉiuj Jomsvikingoj, kaj aparte la viroj de Styrbjörn, estas duone berserkoj, foje rezistaj kontraŭ fero, kaj ili frapas per ambaŭ manoj same tiel bone, kiel la plej lertaj bataluloj de Lister.
Ke li ne volis ataki la ŝipon de Styrbjörn, tio eble al senpensulo ŝajnis stranga konduto; sed li opinias, ke li havis bonan kaŭzon por sia reteniĝemo, kaj estis bonŝance, ke lia prudento lin retenis en bona horo. Ĉar ne estas verŝajne, ke sentera pirato posedas grandan ŝparitaĵon, kio valoras akran lukton; ili mem ne surmariĝis por gajni vakuan gloron, sed por akiri predon; tial li opiniis pli ĝuste pensi pri la bono de ĉiuj ol pri sia propra reputacio, kaj pripenso klarigus al ĉiuj el ili, ke en tio li agis kiel ĉefulo devas agi.
Komencinte tiel disblovi la suspektojn de siaj ŝipanoj, Krok ankaŭ mem sin sentis fortigita de siaj vortoj; kaj li daŭre malkonsilis al ili nun reiri hejmen. Ĉar la hejmanoj en Lister, li diris, estas akralanga homspeco; aparte estus ĝene revidi la virinojn, ĉar ili farus multajn demandojn pri iliaj faritaj heroaĵoj, ilia predo kaj frua reveno.
Neniu viro kun bona famo volas sin elmeti al tia klaĉo, kaj la reiron hejmen ili prokrastu, ĝis ia valoraĵo akirita valoros hejmenporton.
Kio nun gravas, estas akordiĝi pri tio, ke ili sin tenu kune kaj montru persiston kaj trovu bonan celon por pludaŭra vojaĝo; kaj antaŭ ol mem plue paroli, li volonte aŭskultos la opinion de prudentaj viroj pri la afero.
Unu proponis, ke ili iru al la lando de la kuroj kaj de la livernoj, kie profita predo sin trovus; sed tio ne vekis aprobon, ĉar viroj kun pli fidinda informiĝo sciis, ke la sveoj ĉiun someron multnombre rabadas en tiuj landoj kaj malŝatas vidi fremdulojn veni kun samaj intencoj. Alia aŭdis, ke en la tuta mondo la plej granda kvanto da arĝento sin trovas sur Gotlando, kaj opiniis, ke ili faru provon tie; sed aliaj, kiuj havis aldonan scion, diris, ke la gotoj nuntempe, post sia riĉiĝo, loĝas en forte defendeblaj vilaĝoj, por kies konkerpreno estas necesa granda batalantaro.
Kaptis la parolon post tio tria viro, kaj lia nomo estis Berse. Li parolis post pensado kaj ĝuis ĝeneralan estimon pro sia saĝo. Li diris, ke komencas fariĝi malvasta kaj tropopolata la Balta Maro, kie nun tro multaj rabadas kaj kie eĉ la vendoj komencis scii, kiel sin defendi. Ĉar revojaĝo hejmen ne konvenas al ili – en tio li opinias same kiel Krok – velado okcidenten estus pripensinda ebleco. Li neniam estis en tiu direkto; sed viroj de Skanio, kun kiuj li havis konversacion ĉe foiro en la pasinta somero, estis en Anglolando kaj Bretonlando kun Toke Gormsson kaj Sigvalde Jarlo, kaj multon ili havis por diri laŭde pri la vojaĝoj. Ili pavis per ororingoj kaj multekostaj vestoj; laŭ iliaj diroj la vikingoj, kiuj por iom longa tempo ekloĝis apud frankaj riverbuŝoj por rabadi interne en la lando, ofte havas grafofilinojn por sinamuzo en la lito kaj urbestrojn kaj abatojn kiel servistojn. Ĉu liaj skaniaj informintoj per tiuj asertoj strikte sin tenis je la vero, li ne scias, sed konsiderante kio estas normala fidindeco, estus eble prudente forpreni proksimume la duonon.
Certe estas tamen, ke tiuj hejmenvenintoj faris impreson de tre granda bonstato, tiel ke ili eĉ regalis lin, blekingan fremdulon, per grandega kvanto da forta biero ne ŝtelante, post kiam li ekdormis, liajn posedaĵojn; kaj tial ne ĉio povas esti mensoga, kion oni ja bone scias ankaŭ el aliaj fontoj. Kie skanianoj bone eltenas, tie ankaŭ blekingoj povus prosperi; kaj tial, finis Berse, li volonte provos vojaĝon okcidenten, se la pli multaj opinios kiel li.
Multaj kriis konsenton je tio, sed aliaj diris, ke la nutraĵprovizo estas tro malabunda por sufiĉi, ĝis ili atingos la grasajn landojn okcidente.
Tiam Krok denove kaptis la vorton kaj diris, ke Berse prezentis ĝuste tiun proponon, kiun li mem estis prezentonta. Aldone al tio, kion diris Berse pri grafofilinoj kaj riĉaj abatoj, por kiuj ordinare grandaj elaĉetsumoj estas pagataj, li volis ion aldoni, kio estas ĝenerale konata de vojaĝintaj homoj, nome, ke troviĝas ne malpli ol cent sesdek grandaj aŭ malpli grandaj reĝoj, el kiuj ĉiuj posedas trezorojn kaj belegajn virinojn, kaj kies bataluloj luktas vestitaj en nur tolaj vestaĵoj kaj do ne povas esti malfacile venkeblaj. La sola malfacilaĵo estus pasi tra la Sundo, kie oni ofte renkontas sintrudajn homojn. Sed tri ŝipoj bone ekipitaj per viroj, kiujn ne kuraĝis ataki eĉ Styrbjörn, altrudus al si respekton eĉ tie; cetere estas en ĉi tiu sezono la plimulto de la vikingoj de tiu regiono jam irintaj okcidenten; krom tio venos baldaŭ senlunaj noktoj. Kio mankas en nutraĵprovizo, estos facile havigebla tuj post trapaso de la Sundo.
Nun ĉiuj denove havis bonan humoron kaj opiniis la planon bona kaj ke Krok estas la plej kompetenta laŭ prudento kaj en scioj, kaj ĉiu fieris trovi sin sufiĉe sentima por vojaĝo okcidenten, ĉar el ilia regiono neniu ŝipo en memoro de vivantaj homoj provis tian vojaĝon.
Ili levis la velojn kaj venis al Möen kaj restis tie unu tagon kaj unu nokton kaj atente gvatis kaj atendis favoran venton. Post tio ili en ŝtorma vetero direktis sin tra la Sundo kaj pasis en la vespero tra ĝia kolo ne renkontante malamikojn; nokte ili atingis senventon malantaŭ Kullen kaj faris decidon serĉi nutraĵojn. Tri grupoj surbordi ĝis, kaj ĉiu iris laŭ sia direkto. Bonŝanco akompanis la grupon de Krok, kaj ili alvenis al ŝafpaŝtejo proksime al granda bieno kaj sukcesis mortigi la paŝtiston kaj lian hundon, antaŭ ol tiuj atingis fari alarmon. Poste ili kaptis la ŝafojn kaj tranĉis al ili la kolon, tiel multajn, kiom ili povis porti kun si; sed tiam estiĝis multa blekado, kaj Krok ordonis al siaj ŝipanoj rapidi.
Ili ree sin direktis al la ŝipoj laŭ tiu vojeto, laŭlonge de kiu ili venis, ĉiu portanta ŝafon sur la ŝultro, kaj rapidis, kiom ili povis. Ili aŭdis malantaŭ si kriojn de homoj, kiuj vekiĝis en la domo, kaj baldaŭ aŭdiĝis furioza bojado de hundoj, kiujn oni lasis liberaj en iliaj spuroj. Post tio sonis pli fore virina voĉo, kiu tranĉis tra la bruo de hundoj kaj viroj kaj kriis ”Atendu! Haltu!” kaj plurajn fojojn vokis
”Orm!” kaj poste kriis ”Atendu!” tre akre kaj malespere. Malfacile estis al la ŝipanoj de Krok paŝi rapide kun siaj ŝarĝoj, ĉar la vojeto estis ŝtonriĉa kaj kruta, kaj la nokto estis nuba kaj ankoraŭ preskaŭ malluma. Krok mem iris la lasta en la vico kaj portis sian ŝafon sur la ŝultro, kaj per la alia mano li tenis hakilon. Li preferis ne fari batalon pro la ŝafoj, ĉar ne tre sence estus riski vivojn kaj membrojn pro tiom ete; per malmildaj vortoj li pelis siajn ŝipanojn, kiam ili stumblis aŭ malrapide paŝis.
La ŝipoj naĝis apud du tri plataj rokoj, kaj la ŝipanoj evitis alpuŝi ĝon per remiloj; ili estis pretaj debordiĝi post reveno de Krok, ĉar la aliaj grupoj jam revenis nenion trovinte; kelkaj atendis sur la tero por asisti al Krok, se tio necesos. Restis malmultaj paŝoj ĝis la ŝipoj, kiam du grandaj hundoj venis kuregante laŭ la vojeto. Unu saltis kontraŭ Krok, sed tiu paŝis flanken kaj ĝin trafis per la hakilo; la alia per granda salto sin ĵetis preter li kaj trafis viron, kiu iris antaŭ Krok, kaj pro sia rapido lin renversis kaj mordis al li la kolon. Iuj el la atendantoj alrapidis kaj mortigis la hundon; sed kiam ili kaj Krok sin klinis super la mordito, ili vidis, ke multe ŝiriĝis al li la kolo kaj ke rapide li mortsangas.
En tiu momento venis ĵetlanco, kiu preskaŭ tuŝis Krok, kaj du viroj kuris la deklivon malsupren kaj sur la rokojn; ili kuris tiel forte, ke ili lasis ĉiujn el sia akompanantaro post si. La pli antaŭa, kiu ne portis helmon nek ŝirmilon, sed kiu tenis mallongan glavon en la mano, stumblis kaj falis antaŭen sur la rokojn; du lancoj pasis super li kaj trafis lian akompananton, kiu falis kaj restis kuŝanta. Sed la senhelmulo tuj stariĝis kaj ululis kiel lupo; li sin ĵetis kontraŭ viron, kiu alkuris kun levita glavo, kiam li falis, kaj tiun li faligis per frapo sur la tempion. Post tio li kuris kontraŭ Krok, kiu estis al li la plej proksima; kaj ĉio tio ĉi okazis tre rapide. Li forte kaj rapide frapis en la direkto al Krok; sed Krok ankoraŭ portis sian ŝafon kaj per ĝi sin ŝirmis; kaj en tiu sama momento li mem frapis per returnita hakilo kaj trafis sian kontraŭulon sur la frunton, tiel ke tiu falis sen konscio. Krok sin klinis super li kaj povis vidi, ke li estas junulo, ruĝhara kaj kurtnaza kaj kun pala haŭto; per la fingroj li palpis, kie trafis la hakfrapilo, kaj trovis la kranion sen frakaso.
– Mi portos kun mi ambaŭ, kaj ŝafon kaj bovidon, diris Krok; li remu anstataŭ la mortigito.
Li lin levis kaj portis sur la ŝipon kaj lin metis sub rembenkon; kaj portinte ĉion sur la ŝipon krom du viroj, kiujn ili forlasis mortintaj, ili debordigis la ŝipojn, kaj en tiu sama momento granda grupo da persekutantoj atingis la bordon. Jam komencis lumiĝi, kaj kelkaj lancoj estis ĵetataj kontraŭ la ŝipoj, sed kaŭzis nenian damaĝon. La remistoj movis siajn remilojn kun forto, ĝojaj pro tio, ke ili havas freŝan nutraĵon en la ŝipo; kaj ili jam atingis certan distancon de la bordo, kiam ili inter la figuroj sur la bordo ekvidis virinon en longa blua robo kaj kun flirtantaj haroj, kiu kuregis ĝis la rando de la rokoj kaj etendis la brakojn kontraŭ la ŝipoj kaj vokis. Ŝiaj vokoj ilin atingis sole kiel rompiĝema tono super la akvo, sed ŝi tie longe restadis post tiam, kiam nenio plu aŭdeblis.
En tiu maniero Orm, la filo de Toste, kiu kun la tempo konatiĝis kiel Orm la Ruĝa, aŭ Orm, kiu vaste vojaĝis, komencis sian unuan vojaĝon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.