La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Orm la Ruĝa

Aŭtoro: Frans G. Bengtsson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

OKA ĈAPITRO

Pri la restado de Orm ĉe la monaĥoj de sankta Finnian kaj pri tio, kiel miraklo okazis en Jellinge

Dum ili estis ĉe la monaĥoj de Sankta Finnian, Orm kaj liaj ŝipanoj multe interkonsiliĝis pri tio, kiel ili aranĝu aferojn por si, kiam la sklavoj fortiĝos por plua vojaĝo. Ĉiuj volis hejmen, kaj Orm kaj la aliaj; kaj granda danĝero de piratoj ne ekzistis en tiu sezono, kiam malmultaj ŝipoj estis sur la maro. Sed la vojaĝo estos severa en la vintra vetero, tiel ke eble velkos la sklavoj, kaj tial povus esti avantaĝe fari provon ilin vendi laŭeble plej frue. Por tio ili povus aŭ iri al Limerick, kie estis bone konata la patro de Orm, aŭ iri al Cork, kie Olof kun la Gemoj de longe havas la plej grandan sklavkomercon.

Ili informiĝis de la monaĥoj, kiu alternativo estus preferinda.

Kiam komprenis la monaĥoj iliajn demandojn, tiuj parolis inter si kaj ridetis; post tio ilia parolanto diris:

– Oni povas rimarki, ke vi venas de fore kaj ne multe scias pri tio, kiel statas en Irlando nun. Nek en Limerick nek en Cork estos al vi facile negocadi. La potencon en Irlando tenas nun Brian Borhumha; kaj malgraŭ tio, ke vi estas deforaj fremduloj, vi eble aŭdis pri li.

Orm diris, ke li ofte aŭdis sian patron paroli pri iu reĝo Brian, kiu batalis kontraŭ la vikingoj en Limerick.

– Li ne plu batalas kontraŭ ili, diris la monaĥo. Komence li estis ĉefulo de la dalkasoj; tiam la vikingoj en Limerick militis kontraŭ li. Poste li fariĝis reĝo en Thomond; tiam li militis kontraŭ la vikingoj en Limerick. Sed post tio li fariĝis reĝo de tuta Munster; tiam li sturmis Limerick kaj mortigis la plimulton de la vikingoj tie, kaj la restantaj fuĝis. Kaj nun li estas plej granda heroo en Irlando, reĝo de Munster, mastro super Leinster, impostpostula moŝto super ĉiuj fremduloj, kiuj ankoraŭ sidas en siaj urboj ĉe la bordoj; kaj kontraŭ Malachi, ĉefreĝo de Irlando, li nun militas por gajni ties edzinon kaj ties potencon. Olof kun la Gemoj pagas al li imposton kaj devas sendi al li batalulojn por lia militiro kontraŭ Malachi; kaj eĉ Sigtrygg Silkbarbulo de Dublino, kiu estas la plej potenca fremdulo en Irlando, du fojojn pagis al li imposton.

– Tiuj estas gravaj novaĵoj, diris Orm; kaj tiu reĝo Brian ŝajnas potenca mastro, eĉ se povas esti, ke ni vidis pli potencan. Sed eĉ se ĉio tio, kion vi diris, estas vero, kial ni ne povus vendi niajn sklavojn al li?

– Reĝo Brian neniujn sklavojn aĉetas, diris la monaĥo, sed mem prenas tiom, kiom li bezonas kaj de najbaroj kaj de la viroj de Lochlann. Krom tio ĉiuj scias, ke tri aferojn li amas pli ol ĉio, kaj tri aferojn li malamas, kaj tiuj lastaj malfavoras vin. La tri, kiujn li amas, estas jenaj: la plej granda potenco, kaj ĝin li jam posedas; la plej multa oro, kaj ankaŭ ĝi apartenas al li; la plej bela virino, kaj tuta mondo scias, ke ŝi estas Gormlaith, fratino de Maelmora, reĝo de Leinster, kaj ŝin li ankoraŭ ne akiris. Unue ŝi estis edzino de reĝo Olof Kvaran de Dublino, sed tiu ŝin forpuŝis pro ŝia akra lango; nun ŝi estas edzino de Malachi, la ĉefreĝo, kaj tiu nun kareskveradas en ŝia kamero kaj apenaŭ plu havas fortojn eliri batali; kaj kiam Brian venkos Malachi, li akiros Gormlaith; ĉar kion li taskas al si, tion li faras. Sed tiuj tri, kiujn li malamas, estas jenaj: nekristanoj; viroj de Lochlann; bardoj, kiuj aliajn reĝojn laŭdas. Lia malamo estas tiel forta kiel lia amo, kaj nenio povas lin moderigi en tiuj aferoj; kaj ĉar vi estas kaj nekristanoj kaj viroj de Lochlann, ni ne volas al vi konsili, ke vi proksimiĝu al li, ĉar vian pereon ni ne deziras.

La viroj ĉi tion atente aŭskultis kaj formis la opinion, ke fari komercon kun reĝo Brian ne multe valoras. Orm diris:

– Ŝajnas al mi, ke la sonorilo Jakobo nin gvidis ĝustavoje, kiam ĝi nin gvidis al ĉi tiu insulo kaj ne al la regno de reĝo Brian.

– Ankaŭ la sonorilo de Sankta Finnian kunhelpis, diris la mona ĥo; kaj kiam vi nun vidis, kion kapablas fari la sanktuloj, eĉ por nekristanaj homoj, ĉu do ne estus prudente, ke vi ekkredus al Dio kaj fariĝus kristanoj?

Orm diris, ke li ĝis nun ne multe pensis pri la afero kaj ĝi ne ŝajnas al li urĝa.

– Eble ĝi estas pli urĝa ol vi kredas, diris la monaĥo; ĉar nun restas nur dek unu jaroj ĝis pereos la mondo kaj Kristo venos sur nubo kaj juĝos ĉiujn homojn. Antaŭ tiam ĉiuj paganoj devas esti baptitaj, kaj veni inter la lastaj ne estus prudente. La nekristanoj nun aliĝas al Dio pli multnombre ol antaŭe, tiel ke baldaŭ ne multaj restos en mallumo; kaj vere la alveno de Kristo nun estas proksima, kiam la plej pagana el paganoj, reĝo Harald de Danlando, baptiĝis.

Tial ankaŭ vi devus nun forlasi viajn falsajn diojn kaj alpreni la veran kredon.

Ĉiuj viroj rigardis al li kun surprizo, kaj kelkaj laŭte ekridis kaj frapis la manojn sur la genuojn.

– Kial vi ne eĉ diras, ke li fariĝis monaĥo kiel vi, diris Toke, kaj razis al si la harojn.

– Ni vojaĝis vaste en la mondo, diris Orm, kaj vi ĉi tie sidas kun viaj fratoj sur soleca insulo; kaj tamen vi povas rakonti la plej bruajn novaĵojn. Sed ne malmulte vi volas kredigi al ni, kiam vi diras, ke fariĝis reĝo Harald kristano; kaj al mi ŝajnas pli kredeble, ke iu marvojaĝanto tion kredigis al vi por amuziĝi pri via trompiĝemo.

Sed la monaĥo persistis en tio, ke li diris veron kaj ne maristfabelon.

Ĉar ĉi tiu granda novaĵo venis al ili de ilia propra episkopo mem, kiam tiu ilin antaŭ du jaroj vizitis; kaj dum sep dimanĉoj ili diris dankojn al Dio pro tiel granda gajno por ĉiuj kristanoj plagataj de normanoj.

Post ĉi tiu konfirmo la ŝipanoj kredis, kion diris la monaĥo, sed tamen trovis malfacile kompreni tiel rimarkindan novaĵon.

– Li ja mem devenas de Odin, ili diris kaj rigardis unu la aliajn; kiel do li povas rifuĝi al alia?

– Kaj dum sia tuta vivo li havis bonŝancon, ili diris, kaj ĝi estis donata al li de la dioj; kaj kontraŭ la kristanoj liaj ŝiparoj sin direktis kaj revenis riĉaj. Kial li havas koncernon pri la dio de la kristanoj?

Ili skuis siajn kapojn kaj sidis surprizitaj.

– Li estas maljuna, diris Rikanlupo; kaj povas ja esti, ke li infani ĝis denove, kiel reĝo Ane en Upsalo en la pasinteco. Ĉar reĝoj trinkas pli fortan bieron ol aliaj viroj kaj havas multajn virinojn; kaj tiaj aferoj povas kun la tempo ilin elĉerpi, tiel ke ilia prudento mallumi ĝas kaj ili ne plu scias, kion ili faras. Kaj ĉar ili estas reĝoj, ili tamen faras, kiel ili mem volas, ankaŭ post kiam forlasis ilin la saĝo; kaj devas esti en tia maniero reĝo Harald kaptiĝis en la doktrino de la kristanoj.

La ŝipanoj kapjesis kaj komencis rakonti anekdotojn pri maljunuloj en la hejmregiono, kiuj en sia maljuna aĝo fariĝis strangaj kaj kaŭzis al siaj parencoj ĝenojn per kurbaj kapricoj; kaj ĉiuj pensis, ke ne estas granda gajno vivi, ĝis elfalos la dentoj kaj velkos la prudento.

La monaĥo tiam diris, ke al ili pli terure okazos, ĉar en la tago de la juĝo post dek unu jaroj ili estos subite prenitaj for de la tero.

Sed la ŝipanoj respondis, ke tio povos esti konvena jaro por ili kaj ke ili ne faros al si la ĝenon aliĝi al Kristo pro tio.

Orm nun devis multon priatenti; ĉar necesis veni al decido, kiel nun ili faru, ĉar ili ne kuraĝos iri al la irlanda foiro. Fine li diris al siaj ŝipanoj:

– Agrablas esti ĉefulo, kiam predo estas dividata kaj biero disdonata, sed malfacilas, kiam planoj estas elkovotaj; kaj kion mi nun povas elpensi, ne estas rimarkinda. Sed ni devas forveli nun; ĉar la sklavoj estas nun tiel fortaj, kiel ebligas la nutraĵo kaj ripozo, kaj ju pli ni prokrastas, des pli severa estos nia velado. Plej bone ŝajnas al mi, ke ni iru al reĝo Harald; ĉe li troviĝas riĉuloj, kiuj eble je bona prezo aĉetos la sklavojn, kaj ĉar li nun mem estas kristano, ŝajnas al mi, ke ni havas taŭgan donacon por li, tiel ke ni tuj povos altiri lian favoron. Mi volas nun fariĝi lia gvardiano prefere ol sidi plej juna en la bieno de mia patro, se tiu maljunulo kaj Odd, mia frato, ankoraŭ vivas; kaj por vi, se vi havas aferojn hejme, estos facile pluiri al Blekingio, post kiam ni faris nian komercon kaj dividis nian gajnon. Sed plej malfacile estos por ni konservi la sklavojn, ke ili ne mortu, kiam ni atingos la malvarmon.

Post tio li diris al la monaĥoj, ke li nun volas fari komercon kun ili. Ili donu al li ĉiujn kaprofelojn, kiujn ili havas, kaj ĉiujn vestojn, kiujn ili povas malhavi; kaj kontraŭ tio li volas doni al ili la du plej mizerajn sklavojn, ĉar alie tiuj mortos dumvojaĝe, sed povos utili al la monaĥoj, se ili saniĝos; kaj krom tio ankaŭ kelkajn andaluzajn arĝentmonerojn. La monaĥoj ridetis kaj diris, ke tio estas pli bona negoco, ol ejroj kutime faris kun Lochlannach, sed ke ili preferus akcepti la sonorilon Jakobon. Orm respondis, ke la sonorilon li ne povas malhavi; kaj la komerco okazis, kiel li diris, tiel ke la sklavoj estis iom vestitaj por la vintro.

Ili nun fumaĵis fiŝojn kaj kaprokarnon por provianto de vojaĝo kaj ricevis rapojn de la monaĥoj. La monaĥoj ilin asistis en ĉio kaj estis ĉiam amikaj kaj ne plendis pri tio, ke ilia grego da kaproj malmulti ĝis dum la vizito; ilia sola malĝojo estis, ke restos la sankta sonorilo en la manoj de paganoj, kaj ke Orm kaj liaj ŝipanoj ne komprenas, kio estas pli bona por ili, kaj ne kristaniĝos. Ĉe la adiaŭo ili ankoraŭ unu lastan fojon parolis pri Kristo kaj Sankta Finnian kaj la tago de la juĝo, kaj pri ĉio, kio okazos al la forirontoj, se ili malakceptos la veran instruon. Orm respondis al ili, ke nun restas al li malmulte da tempo por aŭskulti tiajn aferojn; sed post tio li aldonis, ke li estus malbona ĉefulo, se li ĉe la foriro sin montrus avara kontraŭ tiaj gastigantoj, kiaj ili estis por li kaj liaj ŝipanoj. Per tiuj vortoj li el sia zono prenis tri ormonerojn kaj donis tiujn al ili.

Kiam Toke tion vidis, li priridis tiun malavaron, sed post tio diris, ke al li eblas malavari tiom, kiom Orm; ĉar en konvena tempo li intencas sin edzigi al iu el la plej bonstataj bienoj en Lister kaj fariĝi grandulo en la regiono. Per tiuj vortoj ankaŭ li donis tri ormonerojn al la monaĥoj, kaj tiuj staris surprizaj pro tia donacemo. La aliaj ŝipanoj ŝajnis malmulte apreci ĉion tion; sed por sia reputacio ankaŭ ili ion donis, ĉiuj krom Rikanlupo. Tiu nun estis mokata de ĉiuj pro sia avareco; sed li rikanis per sia oblikva buŝo kaj gratis al si la vangobarbon kaj havis pacon kun si.

– Mi ne estas ĉefulo, li diris, kaj krom tio mi maljuniĝas; kaj neniu knabino kun bieno sin edzinigos al mi, kaj maljunulino ankaŭ ne. Tial mi kun pravo estas avara.

Post kiam surŝipiĝis la sklavoj kaj estis alligitaj, Orm ekvelis for de la insulo de Sankta Finnian kaj sin direktis sude de Irlando kaj ricevis fortan venton kaj bonan vojaĝon. Ĉiuj suferis pro la aŭtunmalvarmo malgraŭ tio, ke ili sin volvis en la kaprofeloj; ĉar jam tiel longe Orm kaj liaj ŝipanoj restadis en la sudo, ke malvarma vetero pli ol antaŭe tranĉis al ili la haŭton. Sed tamen ĉiuj montris bonhumoron, kiam la hejmlando tiel alproksimis, kaj timis nur marvoja ĝajn samlandanojn, kiajn ili ĉiam rigardoserĉis. Ĉar la monaĥoj diris, ke danaj vikingoj nun pli nombre ol iam antaŭe ariĝis ĉirkaŭ la bordoj de Anglolando, post kiam la potenco de reĝo Brian forbaris al ili Irlandon, kaj, anstataŭ ĝi, Anglolando famiĝis kiel lando plej facile prirabebla. El timo, ke samlandanoj ilin ĉasos, Orm tenis la ŝipon vaste for de la bordo, kiam ili sin direktis tra la angla markolo.

Bonŝanco ilin favoris, kaj ili neniujn renkontis; ili atingis la plenan maron kaj sentis la ondoŝaŭmon ĉiam pli malvarmiĝi kaj velis, ĝis ili vidis la bordon de Jutlando. Tiam ili ĉiuj ridis pro ĝojo, ĉar estis agrable denove vidi landon apartenan al la dana regno; kaj ili fingromontris al rekoneblaj distingaĵoj, kiujn ili vidis velante kun Krok antaŭ longe.

Ili pasis Skagen kaj sin direktis suden kaj atingis senventon malantaŭ bordo; kaj nun la sklavoj devis denove remi, kiom ili kapablis, dum kantis ritmon la sonorilo Jakobo. Ili ĉi tie parolis kun viroj en fiŝkaptaj boatoj, kiujn ili renkontis, kaj eksciis, kiom da distanco restas al ili ĝis ili atingos Jellinge, kie sidas reĝo Harald; kaj nun ili poluris siajn armilojn kaj atentis pri siaj vestoj por povi kiel homoj de certa reputacio paŝi antaŭ la reĝon.

En frua mateno ili remante atingis Jellinge kaj albordiĝis ĉe ponto; ili povis vidi la reĝan loĝejon, kiu situis iom distance de la bordo, ĉirkaŭitan de remparo el tero kaj palisaro. Kelkaj kabanoj situis apud la pontoj, kaj homoj eliris el ili kaj prigapis Orm kaj liajn ŝipanojn, kiuj aperis kvazaŭ fremduloj. Ili nun portis la sonorilon sur la teron, kun la platformo kaj la ruliloj, kiujn ili uzis en Asturio; pluraj scivoluloj de la pli proksimaj kabanoj ariĝis por rigardi tian mirandaĵon kaj aŭdi, de kie venas tiuj fremduloj; al Orm kaj liaj ŝipanoj estis mirinde denove aŭdi, post tiel longe inter fremduloj, ke ĉiuj parolas ilian propran lingvon. Ili malkatenis la sklavojn kaj jungis ilin al la sonorilo, ke ili ĝin trenu al la reĝo.

Aŭdiĝis nun kriado kaj bruo de la reĝoloĝejo, kaj ili vidis grasan viron en longa robo veni kurante al ili laŭ la deklivo. Li estis razita kaj portis arĝentokrucon sur la brusto kaj teruron en sia vizaĝo; kun peza spirado li atingis la kabanojn kaj disetendis la brakojn.

– Hirudojn! Hirudojn! li kriis. Ĉu neniu kompatema homo trovi ĝas havanta hirudojn. Mi bezonas sangosuĉajn hirudojn tuj, sanajn kaj fortajn!

Oni povis aŭdi, ke li estas eksterlandano, sed lia lango kuris rapide en dana lingvo malgraŭ tio, ke li ĉasis la spiron.

– Malsano frapis niajn hirudojn tie supre, li diris, tiel ke ili ne plu mordas. Kaj sole nur hirudoj efikas kontraŭ lia dentdoloro. En la nomo de la Patro, Filo kaj Sankta Spirito, ĉu neniu homo sin trovas, kiu havas hirudojn?

Neniu en la kabanoj havis hirudojn hejme, kaj la grasa pastro ĝemis kaj aspektis senhelpa. Li jam atingis la ponton, kie estis la ŝipo de Orm, kaj nun li ekvidis la sonorilon kaj la virojn ĉirkaŭ ĝi. Surprizite li gapis kaj sin rapide proksimigis.

– Kio estas tio? li kriis. Sonorilo, sankta sonorilo! Ĉu mi sonĝas?

Ĉu estas trompaĵo de Satano aŭ vera sonorilo? Kiel ĝi alvenis ĉi tien, al lando de mallumo kaj diabloj? Neniam dum mia vivo mi vidis tiel grandan sonorilon, eĉ ne en la preĝejo de la imperiestro mem en Worms.

– Ĝi nomiĝas Jakobo laŭ apostolo, diris Orm; kaj ni ĝin portis ĉi tien de la preĝejo de la apostolo en Asturio. Ni aŭdis, ke reĝo Harald kristaniĝis kaj pensis, ke tia donaco lin ĝojigos.

– Miraklo, miraklo! kriis la pastro singultante kaj levis la brakojn kontraŭ la ĉielo. La anĝeloj de Dio nin vidis en nia krizo, kiam malsaniĝis niaj hirudoj. Jen kuraco pli bona ol hirudoj. Sed nun rapidu, rapidu! Malfrui estas danĝere, ĉar turmentas lia doloro.

La sklavoj nun trenis la sonorilon ĝis la reĝoloĝejo, kaj la pastro instigis la ŝipanojn ilin peli per ĉia potenco. Li konstante babiladis, kvazaŭ li estus perdinta prudenton, kaj viŝis al si la okulojn kaj turnis la vizaĝon kontraŭ la ĉielon kaj alvokadis pastrolingve. Orm kaj la aliaj komprenis, ke havas la reĝo dentdoloron, sed neniel ili povis kompreni, je kia utilo povus servi ilia sonorilo en tiu afero. Sed la pastro babilaĉis pro feliĉo kaj ilin nomis senditoj de la ĉielo kaj diris, ke nun ĉio marŝos bele.

– Nur malmultaj dentoj restas en lia buŝo, laŭdata estu la Ĉiopova, li diris; sed kiuj restas, tiuj al ni kaŭzas tiom da ĝenoj, kiom ĉiuj aliaj satanaĵoj en ĉi tiu lando. Ĉar malgraŭ lia aĝo ili ankoraŭ ofte doloras, krom la du bluaj; kaj kiam atakas la doloro, proksimiĝi al li estas danĝere, kaj li blasfemas sen mezuro. Unu fojon en la pasinta somero, dum doloris al li vangodento, li preskaŭ faris fraton Willibald martiro; ĉar tiam li batis al frato Willibald sur la kapon nian grandan krucifikson, kiu helpus moderigi la doloron. Denove estas sana frato Willibald, estu laŭdata la Sinjoro, sed li devis kuŝi turmentiĝante kun severa kapturniĝado. Ni donis al Dio niajn vivojn, frato Willibald kaj mi, kiam ni akompanis episkopon Poppo ĝis ĉi tie en la lando de mallumo kunportante la evangelion kaj nian arton de kuraco; sed tamen ŝajnas malicaĵo esti minacata per martireco pro kelkaj malnovaj dentoj. Kaj eĉ ne nun denton ni rajtas eltiri; tion li malpermesis al ni je perdo de vivo; ĉar li diras, ke li ne volas simili al certa maljuna reĝo ĉe la sveoj, kiu dum sia maljuneco suĉis lakton el korno. En tiaj malfacileco kaj premiteco ni vivas ĉe ĉi tiu reĝo por fari favoron al la regno de Dio: frato Willibald, kiu estas la plej lerta kuracisto en la tuta arĥidiocezo Bremeno, kaj mi, kiu estas kaj kantoro kaj kuracisto kaj min nomas frato Matthias.

Li spiris profunde kaj viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo kaj kriis al la sklavoj, ke ili rapidu. Post tio li daŭrigis:

– Plej malfacile por ni kuracistoj en ĉi tiu lando estas, ke ni por nia laboro ne havas relikvojn; eĉ ne unu solan el la dentoj de Sankta Lazaro, kiuj plenfidinde efikas kontraŭ dentdoloro, kaj el kiuj estas abundo multloke en kristanaj landoj. Ĉar ni, kiuj iras al paganoj, ne rajtas kunporti relikvojn, ĉar ili povus fali en la manojn de paganoj kaj profaniĝi. Ni devas fidi niajn preĝojn kaj la krucon kaj la profanajn kuracilojn, sed iufoje tiuj ne sufiĉas. Tial neniu povas kuraci per mirinda kuraco ĉi tie inter la danoj, antaŭ ol estos alireblaj en ĉi tiu lando relikvoj, kaj tion ni devas ankoraŭ longe atendi. Ĉar ja vere jam tri episkopojn kaj multajn ordinarajn predikantojn mortigis la popolo ĉi tie, kaj kelkaj kadavroj de tiuj martiroj estis savitaj kaj estis kristane enterigitaj, tiel ke ni scias ilian lokon; sed la Sankta Eklezio decidis, ke neniuj ostoj de episkopoj kaj martiroj estu elterigitaj por utiligo en kuracado antaŭ ol je tridek ses jaroj post ilia morto; kaj ĝis tiam estos mizere por ni kuracistoj ĉi tie.

Li skuis la kapon kaj malgaje murmuris al si mem; sed post tio li denove montris kontenton:

– Sed post nun, kiam Dio faris ĉi tiun grandan miraklon, estos pli bone por frato Willibald kaj mi. Estas vero, ke mi neniam vidis la erudiciulojn en siaj skribaĵoj aparte mencii Sanktan Jakobon kiel potenculon kontraŭ dentdoloro; sed en lia propra sonorilo, nove veninta de lia sankta tombo, devas tamen loĝi granda forto kontraŭ ĉio malbona, ankaŭ kontraŭ doloraj dentoj. Kaj tial vi, ĉefulo, kun certeco estas sendito de Dio al frato Willibald kaj mi kaj al ĉiu kristana agado en ĉi tiu lando.

– Saĝa majstro, diris Orm, kiel vi kuracas dentdoloron per sonorilo?

Mi kaj miaj ŝipanoj vizitis forajn landojn kaj vidis multajn rimarkindajn aferojn, sed ĉi tio ŝajnas al mi plej rimarkinda el ĉio.

– Ekzistas du diversaj manieroj, kiujn konas ni instruituloj, respondis frato Matthias, kaj ambaŭ estas bonaj. Sed laŭ mia penso – kaj frato Willibald certe konsentos en tio – la malnova preskribo de Sankta Gregorio estas la pli bona. Kaj ĝin vi baldaŭ vidos.

Ili nun atingis la remparon kaj la palisaron, kaj la granda ekstera pordo estis malfermita antaŭ ili de maljuna pordogardisto, dum alia blovis en korno kiel signo de tio, ke fremduloj alvenas. Frato Matthias nun metis sin ĉe la pinto de la procesio kaj ekkantis per forta voĉo sanktan kanton: Vexilla regis prodeunt; post li iris Orm kaj Toke, kaj post ili venis sklavoj kun la sonorilo, pelataj de la ceteraj ŝipanoj.

Interne de la palisaro estis multaj domoj ĉiuj apartenantaj al la mastrumo de la reĝo. Ĉar reĝo Harald vivis en pli grandaj potenco kaj riĉeco ol liaj patroj; li konstruigis pli larĝa kaj pompa la grandan festenhalon de reĝo Gorm, kaj al siaj gvardio kaj domanaro li konstruigis grandajn longdomojn. Liajn kuirdomon kaj lavdomon prikantis bardoj, kiam ili estis ĵus konstruitaj, kaj sciantaj viroj opiniis ilin pli grandaj ol tiujn de la reĝo en Upsalo. Frato Matthias gvidis ilin al la dormodomo de la reĝo mem, kie reĝo Harald nun, en la tagoj de sia maljunaĝo, sin tenadis kun siaj virinoj kaj trezorkestoj.

Ĝi estis alta lignodomo kun vastaj spacoj; sed ordinare ĝi ne plu estis tiom homfarĉita kiel antaŭe. Ĉar post oftaj admonoj de episkopo Poppo, ke reĝo Harald en ĉio penu vivi kristanan vivon, tiu forpuŝis la pli multajn el siaj virinoj kaj retenis nur iujn el la pli junaj; tiaj el la pli maljunaj, kiuj naskis al li infanojn, nun loĝis en aliaj domoj. Sed en ĉi tiu mateno estis vivoplene ĉirkaŭ la domo, kaj multaj homoj ĉirkaŭkuris tie en timo kaj urĝo, kaj viroj kaj virinoj. Multaj haltis kaj vidis la venantojn kaj demandis, kio tio povas esti; sed frato Matthias interrompis sian kantadon kaj fervore preterkuris ĉiujn en la kameron de la reĝo, kaj Orm kaj Toke lin sekvis.

– Frato Willibald, frato Willibald, li vokis, ankoraŭ troviĝas balzamo en Gilead! Reĝa moŝto, ĝoju kaj laŭdu Dion, ĉar miraklo okazis por vi, kaj baldaŭ via doloro estos elpelata. Mi estas kiel Saul, filo de Kiŝ; ĉar mi eliris serĉi hirudojn kaj trovis sanktan objekton.

Kaj dum nun la ŝipanoj de Orm kun granda malfacilo portis la sonorilon en la kameron, komencis frato Matthias rakonti, kiel statas ĉio.

Salutante reĝon Harald, Orm kaj liaj ŝipanoj montris grandan respekton, kaj ili ĉiuj lin rigardis kun scivolemo; ĉar dum tiom da tempo, kiom ili memoris, ili aŭdis rakontojn pri li, kaj estis mirinde por ili nun lin vidi turmentata kaj mizera.

Lia lito staris ĉe la mallonga muro renkonte al la pordo. Ĝi estis firme ĉarpentita kaj alta kaj plena de kusenegoj kaj feloj; ĝia spaco estis tia, ke tri aŭ kvar povus kuŝi sen puŝado. Reĝo Harald sidis sur ĝia rando kun kusenegoj ĉirkaŭ si; surkape li portis trikitan flavan lanoĉapon, kaj li estis volvita en longa peltaĵo el lutrofeloj. Sur la planko apud liaj piedoj kaŭris du junaj virinoj, ĉiu kun lia piedo sur la sino, frotante ilin por ilin teni varmaj.

Ĉiu povis vidi, ke reĝo Harald estas granda reĝo, malgraŭ tio, ke lin ne ĉirkaŭas reĝa pompo kaj malgraŭ tio, ke timo estis en liaj okuloj.

Kun melankolia espero sed sen granda intereso li ĉirkaŭrigardis per grandaj rondaj okuloj al la homoj en la kamero kaj al la sonorilo, kiu estis enportata, kaj li spiris per mallongaj anheloj, kvazaŭ li estus perdinta la spiron; ĉar nun la doloro momente kvietiĝis, kaj li atendis, ke ĝi denove faros atakon. Li estis granda laŭ kresko kaj fortika, larĝbrusta kaj dikventra; la vizaĝo estis granda kaj ruĝa kun rebrileca haŭto sen sulkoj. Liaj haroj estis blankaj; sed la barbo, kiu estis larĝa kaj densa kaj dispinte pendis antaŭ la brusto, estis blankeflava; kaj meze antaŭe mallarĝa strio malsupren de la suba lipo sin tenis klare flava sen blanko. Malseke estis ĉirkaŭ la buŝo pro ĉio, kion li enbuŝigis kontraŭ la doloro, tiel ke ambaŭ bluaj okuldentoj, kiuj estis famaj ne nur pro sia koloro sed ankaŭ pro longeco, elbriletis pli ol kutime same kiel la fosdentoj de maljuna virporko. Liaj okuloj elstaris kaj estis sangostriaj; potenco kaj danĝero ŝajnis loĝi en ili, same kiel ankaŭ en liaj larĝa frunto kaj grandaj grizaj brovoj.

Tia sin montris reĝo Harald la Bludenta, kiam Orm kaj liaj ŝipanoj lin unuafoje vidis; kaj Toke diris, ke laŭ lia penso nur malmultaj maljunaj reĝoj kun dentdoloro sin montrus same reĝaj kiel li.

Episkopo Poppo ne estis en la ĉambro, ĉar dum la tuta nokto li maldormis apud la reĝo kaj eldiris preĝojn por li kaj aŭskultis blasfemojn kaj minacajn vortojn, kiam estis akuta la doloro, tiel ke li fine devis foriri por ripozi. Sed frato Willibald, kiu dum la tuta nokto kun frato Matthias provis diversajn kuracilojn, estis ankoraŭ moviĝema kaj optimisma. Li estis ĝis malgrando sekiĝinta viro, tute kalva, kun granda nazo kaj kunpremitaj lipoj; sur lia verto estis ruĝa cikatro. Li insiste kapklinadis aŭskultante la rakonton de frato Matthias kaj levis supren la brakojn, kiam estis enportata la sonorilo.

– Jen vere miraklo, li diris per voĉo akra kaj fervora. Same kiel la korvoj de la ĉielo venis nutri la solan profeton Elia en la dezerto, tiel same venis ĉi tiuj vojaĝantoj kun sankta forto por nia helpo.

Uzante profanajn rimedojn ni sukcesis forpeli ĉi tiun doloron nur por mallonga tempo; ĉar tuj kiam nia moŝto la reĝo pro senpacienco malfermis sian buŝon, revenis la doloro: tiel estis dum la tuta nokto.

Sed certa estas nun la kuraco. Nun vi, frato Matthias, lavu la sonorilon per la konsekrita akvo; kaj ŝajnas al mi prefere, ke estu metita la sonorilo sur sia flanko, kaj ke vi ĝin lavu interne, ĉar ekstere mi vidas neniom el la polvo, kion ni bezonas. Dume mi miksos la aliajn ingrediencojn.

Estis nun la sonorilo renversita, kaj frato Matthias ĝin lavis per ĉifono, kiun li trempis en konsekrita akvo kaj post la lavado tordis super pelvo. Sin trovis abunde da malnova polvo en la sonorilo, tiel ke fariĝis la eltordita akvo nigra, kaj pri tio frato Matthias tre ĝojis.

Dume frato Willibald komencis sin okupi per siaj kuraciloj, kiujn li tenadis en granda leda kesto, kaj samtempe li instrue parolis al ĉiuj, kiuj volis aŭskulti.

– La malnova gregoria preskribo estas preferinda en kazoj similaj al ĉi tiu, kaj kontraŭ dentdoloro ĝi estas simpla kaj sensekreta.

Prunelsuko, porkogalo, salpetro kaj bovsango, pinĉo da kreno kaj kelkaj gutoj da juniperoleo; ĉio miksita en saman kvanton da konsekrita akvo, per kiu estis la sankta relikvo lavita. Estu tenata en buŝo dum tri himnostrofoj; trifoja ripeto. Tio estas la plej efika rimedo kontraŭ dentdoloro, kiun konas la scienco de kuracado; kiam la relikvo estas sufiĉe potenca, ĝi neniam fuŝiĝas. La apuliaj doktoroj de la maljuna imperiestro Otto uzis kun prefero ransangon anstataŭ bovsango, sed nuntempe oni jam forlasis iliajn pensojn en ĉi tiu afero; kaj tio estas bona, ĉar dum la vintro estas malfacile trovi ransangon.

Li prenis el sia kesto du malgrandajn flakonojn el metalo kaj eltiris la ŝtopilojn kaj flaris; li poste skuis la kapon kaj sendis serviston al la kuirejo por venigi freŝan bovsangon kaj freŝan galon.

– Ĉar nur la plej bona estas sufiĉe bona en kazo ĉi tia, li diris, kaj eĉ kvankam la relikvo estas potenca, tamen ankaŭ la aliaj ingrediencoj meritas zorgan atenton.

Nun jam pasis iom da tempo, kaj la doloro videble malpli maltrankviligis reĝon Harald. Li direktis sian rigardon al Orm kaj Toke kaj evidente trovis stranga tion, ke li vidas fremdulojn en eksterlandaj batalkostumoj; ĉar ili portis la ruĝajn mantelojn kaj la ornamitajn ŝildojn de Almansur, kaj iliaj helmoj havis nazoŝirmilojn kaj kovris nukon kaj vangojn. Li faris signon, ke ili proksimiĝu.

– Kies subuloj vi estas? li diris.

– Ni estas viaj subuloj, reĝa mastro, respondis Orm. Sed ĉi tien ni alvenis el Andaluzio. Tie ni servis la potencan mastron Almansur de Kordovo ĝis sango nin dividis de li. Krok el Lister estis nia unua ĉefulo, kaj kun li ni ekspediciis per tri ŝipoj. Sed li mortis kaj multaj kun li; kaj mi estas Orm, filo de Toste, el Kullen en Skanio kaj ĉefulo de tiuj, kiuj restas; kaj al vi ni venis kun ĉi tiu sonorilo. Ni ĝin konsideris deca donaco al vi, reĝa mastro, kiam ni aŭdis, ke vi kristani ĝis. Neniom mi scias pri ĝia efiko kontraŭ dentdoloro, sed sur la maro ĝi forte helpis al ni. Kaj ĝi estis plej granda sonorilo ĉe la tombo de Sankta Jakobo en Asturio, kie sin trovas multaj mirindaĵoj; tien ni venis kun nia mastro Almansur, kiu ĝin opiniis alte valora.

Nenion dirante reĝo Harald kapklinis; sed unu el tiuj du junaj virinoj, kiuj kaŭris ĉe liaj piedoj, turnis la kapon kaj rigardis al Orm kaj Toke kaj diris tre rapide en la araba:

– En la nomo de Allah, la Indulgema kaj Pardonema! Ĉu vi estas gvardianoj de Almansur?

Ili ambaŭ ŝin rigardis, surprizitaj aŭdi tiun lingvon en la domo de reĝo Harald. Ŝia aperaĵo estis bela, kun grandaj brunaj okuloj en larĝa pala vizaĝo; ŝiaj haroj estis nigraj kaj pendis en du longaj plektaĵoj de la tempioj. Toke neniam sukcesis akiri lertecon en babilado de la araba; sed jam longe li ne parolis kun virino, kaj tial rapide pretiĝis lia respondo.

– Vi devenas el Andaluzio, ĉu ne. Tie mi vidis virinojn similajn al vi, sed ne multaj estis tiel belaj.

Per siaj blankaj dentoj ŝi donis al li rapidan rideton, sed tuj revenis ŝia melankolia mieno.

– Vi vidas, ho fremdulo, kiu parolas mian lingvon, kion akiris al mi mia beleco, ŝi diris per sia mola voĉo. Jen mi sidas, andaluza virino de kelbita familio, kiel sklavino inter la paganoj de plej ekstrema mallumo, senhonte malvualita, kaj frotas la putrajn piedfingrojn de ĉi tiu Bludentulo. Nenio troviĝas en ĉi tiu lando krom mallumo kaj malvarmo, feloj kaj pedikoj, kaj nutraĵo, kiun la hundoj de Sevilo elvomus. Vere, mi serĉas rifuĝon ĉe Allah pro tio, kion donis al mi mia beleco.

– Por tio, kio nun okupas vin, vi ŝajnas al mi tro bona, diris amike Toke; vi devus esti kapabla trovi viron, kiu povus ion alian proponi ol piedfingrojn.

Ŝi denove sune ridetis kontraŭ li, malgraŭ tio, ke ĵus venis larmoj al ŝi en la okulojn; sed reĝo Harald nun sin movis kaj diris kun kolero:

– Kiu estas vi, kiu ekgrakas en korvolingvo kun miaj virinoj?

– Mi estas Toke, filo de Griz-Gulle, de Lister, li respondis; kaj mia glavo kaj mia babilkapablo estas ĉio, kion mi posedas. Kaj neniel malrespekti vin mi intencis parolante kun via virino. Ŝi min demandis pri la sonorilo, kaj mi ŝin respondis; kaj ŝi diris, ke laŭ ŝia kredo ĝi estas donaco same bona kiel ŝi mem, kaj ke ĝi estos al vi same utila.

Reĝo Harald nun denove malfermis la buŝon por respondi; sed samtempe lia vizaĝo malheliĝis, kaj farante elkrion li sin ĵetis malantaŭen sur la kusenegojn, tiel ke la du junaj virinoj ĉe liaj piedoj renversiĝis sur la plankon; ĉar denove la doloro atakis en lia malsana dento.

Nun kreiĝis maltrankvilo en la kamero, kaj la plej proksime starantaj apud la lito de la reĝo repaŝis pro lia forta moviĝo. Sed nun la miksaĵo de frato Willibald estis preta, kaj tiu kuraĝe alpaŝis, kun fervora mieno kaj kuraĝigaj vortoj.

– Jen, reĝa moŝto! Jen, reĝa moŝto! li admone parolis kaj faris krucosignon, unue super la reĝo kaj poste super la pelvo kun la miksaĵo, kiun li tenis per unu mano. Per sia alia mano li poste prenis malgrandan kornan kuleron kaj daŭrigis per solena voĉo:

Brula turmento
buŝe senlaca
foros el dent’ pro
puto kuraca:
sekvos tuj sento
glata kaj paca.

La reĝo algapis lin kaj lian pelvon kaj kolere elsnufis kaj skuis la kapon kaj ĝemis, poste li en sia doloro faris forpuŝojn kaj kriis per potenca voĉo:

– For, pastro! For viaj magiaĵoj kaj buljono! Stalisto Hallbjörn, Arnkel, Grim! Kaptu hakilon kaj frapu la pastropedikon!

Sed liaj subuloj, kiuj ofte lin aŭdis en tia stato, ne priatentis liajn kriojn; kaj frato Willibald ne permesis al si timi, sed daŭrigis per laŭta voĉo:

– Paciencu, reĝa moŝto, kaj eksidu kaj prenu ĉi tion en vian buŝon.

Jen estas abunda sanktula forto kaj ĉio, kio apartenas al ĝi. Nur tri kulerojn, moŝto, kaj vi ne bezonas ĝin gluti. Kantu, frato Matthias!

Frato Matthias, kiu portante la grandan krucifikson en la mano sin tenis malantaŭ frato Willibald, nun ekkantis sanktan melodion:

Solve vincla reis, profer lumen caecis, mala nostra pelle, bona cun ???a posce!

La reĝo aspektis subigita de tiu kanto, ĉar nun li pacience sin lasis levi. Rapide frato Willibald ŝovis kulerplenon da miksaĵo en lian buŝon kaj komencis tuj poste kanti kun frato Matthias, dum ĉiuj en la kamero atendante en granda espero alrigardis. Bluiĝis al la reĝo la vizaĝo pro la forteco de la kuracilo, sed malgraŭ tio li tenis sian buŝon fermita; kaj kiam estis kantitaj tri strofoj, li obee elsputis la miksaĵon, kaj daŭre kantante frato Willibald enŝovis novan kulerplenon.

Ĉiuj spektantoj poste akordis pri tio, ke nur mallongan tempon post kiam la reĝo ricevis la duan kulerplenon en la buŝon, kaj antaŭ ol plena strofo denove estis kantita, la reĝo subite fermis la okulojn kaj rigidiĝis. Post tio li remalfermis la okulojn kaj elkraĉis tion, kio estis en la buŝo; li profunde elspiris kaj alvokis bieron. Frato Willibald rompis sian kantadon kaj fervore sin klinis antaŭen:

– Ĉu reboniĝis, moŝto? Ĉu la doloro ĉesis?

– Ĉesis, diris la reĝo kaj kraĉis denove; via miksaĵo acidis, sed helpis.

Pro feliĉo frato Willibald etendis la brakojn.

– Hosiana! li kriis. Estas finite! Sankta Jakobo de Hispanio nin helpis! Dion laŭdu, reĝa moŝto, ĉar pliheliĝas antaŭ ni. La dentdoloro ne plu mallumigos vian spiriton kaj ne plu kaŭzos timon en la brusto de viaj servistoj.

Reĝo Harald kapklinis kaj forpuŝis siajn lipharojn. Per ambaŭ manoj li prenis spacan trinksiteleton alportitan de servoknabo kaj ĝin levis al la buŝo. Unue li trinkis singarde, timante ke rekomenciĝos la doloro, sed poste li trinkis kun fido, ĝis malpleniĝis la sitelo.

Li lasis ĝin tuj repleniĝi kaj etendis al Orm.

– Bonvenu! li diris. Kaj dankon pro helpo!

Orm prenis la sitelon kaj trinkis. Ĝi gustis plej bone el ĉiuj bieroj, kiujn li trinkis: forta kaj nutra, kian fari reĝoj posedas rimedojn, kaj kun bona soifo li trinkis. Toke rigardis kaj ĝemetis; fine li diris:

Lango kaj gorĝo raspiĝas
de l’ gasta fremdulo: ho, ke
la reĝo potenca dediĉas
unu pokalon al Toke!

– Se vi estas bardo, vi trinku, diris reĝo Harald; sed trinkinte vi faru poemon. La sitelo estis plenigita por Toke, kaj li ĝin metis ĉe la buŝo kaj trinkis klinante la kapon ĉiam pli malantaŭen; ĉiuj en la kamero de la reĝo apogis la opinion, ke ne multaj siteloj estis malplenigitaj pli rapide ol tiu. Li nun pripensis, dum li forviŝis ŝaŭmon de la barbo, kaj poste eldiris, per voĉo pli laŭta ol antaŭe:

Multe mi ĝemis sen bier’ , luktis-remis sen bier’ , gloron, filo de Gormo, kiu min ne lasemis sen bier’ !

La viroj en la kamero trovis bone elpensita la strofon de Toke kaj reĝo Harald diris:

– Malmultas jam poetoj, kaj plej malofte oni nuntempe vidas tiajn, kiuj scipovas fari strofojn sen longdaŭra grublado. Al mi multaj venis kun ”drapoj” kaj ”flokoj”, kaj estis ĉagrene ilin vidi sidantaj kun nazo pendanta en bieron kaj nekapablaj elpremi poemon, post kiam ili eldiris la kunportitan. Mi plej multe ŝatas tiujn, el kiuj verŝiĝas la versoj facile, tiel ke ili povas ĉiutage subteni ĝojon en la halo; kaj ŝajnas al mi, Toke de Lister, ke vi estas pli lerta ol aliaj, kiujn mi aŭskultis de tiam, kiam mi gastigis Einar Tostogajon kaj Vigfus Viga-Glumsson. Vi ambaŭ restos ĉe mi dum la julo, kaj ankaŭ viaj ŝipanoj; kaj bieron vi ricevos el la plej bona, ĉar tiom valora mi opinias vian donacon.

Post tio reĝo Harald vaste oscedis, ĉar li estis tre laca post sia turmenta nokto. Li volvis la peltaĵon ĉirkaŭ si kaj krablis ĝis la mezo de la lito kaj ekripozis kun la du junaj virinoj apud si; la feloj estis sternitaj supre, kaj frato Matthias kaj frato Willibald faris krucosignon super li kaj elmurmuris preĝon. Ĉiuj eliris el la kamero; kaj la stalisto de la reĝo ekstaris meze sur la korto kun glavo en la mano kaj vokis tri fojojn per laŭta voĉo: – ”La reĝo de la danoj dormas!” – por ke nenia bruo ĝenu la trankvilon de reĝo Harald.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.