La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Orm la Ruĝa

Aŭtoro: Frans G. Bengtsson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

DUA PARTO

En la regno de reĝo Ethelred

La Enhavo

UNUA ĈAPITRO

Pri la batalo kiu okazis ĉe Maeldun
kaj kio el ĝi elvenis

En tiu printempo multaj ŝipoj estis ĉarpentitaj laŭ la bordoj de la Nordo, kaj kiloj de longe sekiĝantaj estis gudrataj; golfoj kaj markoloj elsputis ŝiparojn, portantajn en si reĝojn kaj ties kolerojn; kaj dum tiu somero granda malkvieto estis sur la maroj.

Styrbjörn frue remis norden sur la Balta Maro kun multaj ŝipoj, kun ŝipanoj el Jomsburgo, Bornholmo kaj Skanio, kaj sin direktis en lagon Mälaren kaj venis al la ebenaĵo apud Upsalo; tie leviĝis batalo inter li kaj reĝo Erik. Tie li falis komence de la batalo; kaj oni diris, ke li falis ridante. Ĉar kiam li vidis la batalantaron de la sveoj marŝi antaŭen ariĝinte laŭ antikva kutimo, malantaŭ ĉevalkapoj alte portataj sur stangoj, kaj kun reĝo Erik mem en malnova sankta bovtirata ĉaro en la mezo de la formacio, li ĵetklinis la kapon malantaŭen kaj larĝe ekridis; kaj en tiu momento lanco penetris inter barbo kaj ŝirmilrando kaj trafis lin en la kolo. Tiam nuliĝis la kuraĝo de liaj batalantoj, kaj kelkaj tuj fuĝis; kaj tie reĝo Erik grande venkis.

Poste reĝo Sven Dubarba velis suden inter la danaj insuloj, kun ŝipoj el Fueno kaj Jutlando, por kapti reĝon Harald, kiu sidis kalkulante haringo-monon en Skanör; ĉar reĝon Sven nun jam tro tedis tio, ke lia patro ĉiam plu rifuzis morti. Sed reĝo Harald eskapis al Bornholmo kaj sukcesis tie kolekti ŝipojn; kaj inter tiuj du nun levi ĝis akraj bataloj, ĝis reĝo Harald vundiĝis kaj fuĝis al Jomsburgo.

Tiam regis kverelo en multaj regionoj de la Dana regno; ĉar multaj sin tenis al reĝo Harald, aliaj sekvis reĝon Sven; kaj aliaj volis akceli sian propran fortunon, kiam la lando sin etendis senmastra inter militantaj reĝoj.

Sed kiam la somero floradis, reĝo Erik de Upsalo venis, kun pli granda batalantaro ol surmarigis dum longa tempo la sveoj, kaj pelis antaŭ si la restaĵojn de la ŝiparo de Styrbjörn, kiu rabadis liajn bordojn por venĝi sin pro la morto de sia mastro. Li volis sin venĝi kaj kontraŭ reĝo Harald kaj kontraŭ reĝo Sven pro la asisto, kiun ili donis al Styrbjörn; kaj al multaj ŝajnis, ke apenaŭ valoras la penon kontraŭstari tiun, kiu supervenkis Styrbjörn kaj kiun oni komencis nomi Multvenka. Li postsekvis reĝon Sven, kiam tiu retiriĝis al la insuloj kaj al Jutlando, kaj kien li alvenis, tie li enoficigis siajn proprajn jarlojn. Diskuris nun baldaŭ la famo, ke reĝo Harald pro siaj vundoj mortis kiel senlanda rifuĝinto en Jomsburgo, forlasita de tiu bonŝanco, kiu antaŭe ĉiam lin akompanis; sed inter la du aliaj la batalo kontinuis. Reĝo Erik superregis, sed reĝo Sven obstine kontraŭis.

Oni diris, ke la reĝbieno en Jellinge foje estis en la mano de unu, foje en la mano de la alia; sed oni opiniis plej kredeble, ke reĝo Sven estis tiu, kiu unua malfermis la arĝentkestojn de reĝo Harald.

En Skanio sidis grandbienuloj, kiuj malmulte emis sin miksi en ĉion tion ĉi, kaj preferis, ke la reĝoj mem reguligu la aferojn inter si, por ke ili mem sin okupu per aferoj pli profitaj. Inter tiuj estis Thorkel Höge, kiu ne volis esti partiano de reĝo Sven kaj eĉ malpli volis akcepti ŝrumpintan potencon sub reĝo Erik. Li dissendis mesaĝon al ĉefuloj kaj grandbienuloj, ke li intencas forveli eksterlanden, al Frislando kaj Anglolando, se li trovos kontentigan akompantaron.

Multaj konsentis pri tiu plano, ĉar Thorkel estis ŝatata ĉefulo, kaj oni konsideris lian bonŝancon favora ekde tiam, kiam li evitis vivperdon en Hjörungavåg. Ankaŭ senmastruloj de la ekspedicio de Styrbjörn, kiuj evitis reĝon Erik, aliĝis al li, kaj baldaŭ li kun dudek du ŝipoj sin trovis en la Sundo ĉe insulo Hven, sed tamen ne opiniis sin sufiĉe forta por forveli.

Unu el tiuj, kiuj tie aliĝis al li, estis Orm la Ruĝa, filo de Toste de Kullen, kun granda kaj bone homekipita ŝipo; lin Thorkel ekkonis dum la julfesteno ĉe reĝo Harald kaj lin salutis kun ĝojo.

Jam post ne longe Orm tediĝis sidante hejme, regante super bovinoj kaj servistoj; kaj estis al li malfacile dum longa tempo senti komforton kune kun Åsa malgraŭ tio, ke ŝi ĉiam bonvolis al li. Antaŭ ŝi li daŭre estis nur duonkreskinta knabo, kaj ŝi konstante lin superŝutis per bonaj konsiloj, kvazaŭ li mem havus malmulte da prudento. Diri al ŝi, ke li jam de longe havas kutimon decidi kaj por si kaj por aliaj, ne efikis; kaj ŝia fervoro lin kristanigi kaj provizi per edzino ne plibonigis lian komforton.

La sciigo pri la morto de reĝo Harald estis granda malpeziĝo por ili ambaŭ; ĉar kiam Åsa unue aŭdis, kiel Toke havigis al si la virinon, ŝin kaptis timo, kaj ŝi opiniis, ke ili vendu la bienon kaj transmoviĝu al ŝia gepatra heredaĵo en la arbaroj ĉe la limo de Smolando, por tiel esti pli sekuraj kontraŭ la mano de reĝo Harald. Tiu timo malaperis kun reĝo Harald; sed siajn pensojn pri Ylva Orm ne povis malaperigi, kaj tiuj lin plej multe ĉagrenis. Li ofte sin demandis, kia estas ŝia farto post la morto de reĝo Harald; ĉu reĝo Sven nun faras aranĝojn por ŝin edzinigi al iu el siaj berserkoj; aŭ ĉu ŝi falis en la manojn de la sveoj, kio ne ŝajnis al li pli bona. Estante malamiko de reĝo Sven, li sciis nenian rimedon por ŝin retrovi, malplej dum malpaco regas ĉirkaŭ la insuloj.

Nenion pri Ylva li diris al Åsa por eviti ĉiun senutilan babiladon atendeblan pri tio. Sed el tio li malgrandan gajnon tiris; ĉar Åsa havis scion pri pluraj junulinoj en la regiono konvenaj por li, kaj iliaj patrinoj pensis same kiel ŝi kaj vizitis kun siaj filinoj, montrante ilin novelavitaj kaj kun ruĝaj silkfadenoj en la harplektaĵoj. Ili volonte venis kaj sidis altmamaj kun tintantaj ornamaĵoj kaj kaŝe lin larĝokule rigardis; sed la fervoro de Orm restis nerimarkebla, ĉar neniu similis al Ylva nek estis gajhumora kaj vortvigla kiel ŝi; kaj baldaŭ

Åsa senpacienciĝis kaj opiniis, ke pli malfacile estas lin kontentigi ol eĉ Odd mem.

Kaj tial, kiam venis la sciigo, ke Thorkel iros eksterlanden gvidante multhoman ekspedicion, Orm ne estis tre tuŝata de la larmoj de Åsa, sed tuj havigis al si bonan ŝipon kaj alvokis virojn en la regiono. Ĉiuj sciis, ke li estas multvojaĝinta homo, kiu hejmenportis abundon da oro, kaj tial ne estis malfacile por li havigi al si elektitajn ŝipanojn. Li diris al Åsa, ke li verŝajne ne restos for same longe ĉifoje kiel la antaŭan fojon, kaj post tio li ĉesos ekspedicii kaj serioze kultivados la teron. Åsa ploris kaj diris, ke ŝi ne povos vivi en tiaj malĝojo kaj forlasiteco; sed li diris, ke ŝi vivos multe pli longe ol li kaj helpos vergi liajn genepojn. Tiam ŝi ploris eĉ pli, kaj tiel ili disiris, kaj Orm veladis al Thorkel.

Dum Thorkel nun ankoraŭ atendadis venton, alvenis dudek ok ŝipoj remataj de sude, kaj emblemoj kaj ŝippruoj montris, ke ili estas sveoj. Estis kvieta vetero, konvena por batalo, kaj ambaŭ partioj sin pretigis; sed Thorkel vokis al la fremduloj kaj diris, kiu li estas kaj ke li volas paroli kun ilia ĉefulo. Ili havis du egale bravajn ĉefulojn; unu nomiĝis Jostein kaj venis de Uplando, la alia nomiĝis Gudmund kaj estis ostrogoto. Ili venis por helpi reĝon Erik rabi en Danlando, kaj ili demandis al Thorkel, kion pli li volas scii.

– Se ni batalos, diris Thorkel, la venkonto malmulton profitos, sed suferos homperdojn, kvankam estas kredeble, ke mi venkos.

– Ni havas kvin ŝipojn pli ol vi, diris la novevenintoj.

– Miaj homoj ripozis kaj ĵus matenmanĝis, diris Thorkel, sed viaj laciĝis pro remado, kaj tiam malkreskas la lerto kun lancoj kaj glavoj. Sed ni povus agi en alia maniero, kiu estus utila por ni ĉiuj; ĉar ekzistas lokoj, kie rabado estas pli profita ol en Danlando.

– Ni venis por helpi al reĝo Erik, diris la uplandano.

– Tiel estas, diris Thorkel; kaj se mi batalos kontraŭ vi, mi estos same helpa al reĝo Sven. Sed se ni ne batalos, sed velos kune ĝis kie multo estas gajnebla, tiam ni ambaŭ faros same multe por niaj reĝoj, kiel se ni hakus unu la alian tie ĉi; ĉar en tiu okazo ni ĉiuj estos for; kaj tamen estos tiu diferenco, ke ni restos vivantaj kun riĉaĵoj antaŭ ni.

– Vi bele plektas viajn vortojn, diris Gudmund, kaj prudento estas en ili; estas inde, ke ni pli intime parolu pri tio.

– Pri vi du mi aŭdis, ke vi estas grandaj ĉefuloj kaj honestaj homoj, diris Thorkel, kaj tial mi ne timas perfidon, se ni renkontiĝos por interparolo.

– Mi konas vian fraton Sigvalde, diris Jostein; sed mi aŭdis multajn diri, ke vi, Thorkel, ne estas tia kiel li.

Nun oni decidis, ke ili renkontiĝu sur la insulo por interparolo, sur la strando sub la krutaĵo, videble de la ŝipoj: Jostein kaj Gudmund, ĉiu kun tri ŝipanoj en akompano, kaj Thorkel kun kvin, ĉiuj portantaj glavojn, sed sen ĵetarmiloj. Tiel okazis; kaj de la ŝipoj oni vidis, kiel ili komence staris iom distance unu de la aliaj, ĉiu kun siaj ŝipanoj proksime malantaŭ si. Sed poste Thorkel disportigis bieron kaj lardon kaj panon; kaj baldaŭ oni vidis ilin sidi kune kaj konfidence interparoli. Ju pli Jostein kaj Gudmund pripensis la proponon de Thorkel, des pli bona ĝi ŝajnis al ili; kaj Gudmund baldaŭ konsentis la aferon. Jostein komence kontraŭstaris kaj diris, ke reĝo Erik havas kolereman humoron al tiuj, kiuj lin malobeas; sed Thorkel multe parolis pri la bonaj konjunkturoj por marveturantoj okcidenten, kaj Gudmund opiniis, ke nur kiam bezono de tio montriĝos, estos konvena horo por maltrankviligi sin pro la humoro de reĝo Erik. Ili faris interkonsenton pri tio, kiaj estu potenco kaj gvidado dum la ekspedicio, kaj kiel ili dividos inter si la predon, por ke neniuj kvereloj leviĝu; kaj Gudmund diris, ke lardo kaj babilado kaŭzas fortan soifon kaj laŭdis la bieron de Thorkel. Thorkel skuis la kapon kaj diris, ke certe nenian pli bongustan li povas regali nun, sed ĝi tamen ne estas komparebla kun la biero en Anglolando, kie la plej bonkvalita malto troviĝas; kaj Jostein devis konsenti tion, ke tiu lando valorus viziton. Poste ili premis al si la manojn promesante akompanon kaj vortplenumon; kaj post kiam ili revenis sur la ŝipojn, tri ŝafoj estis buĉitaj sur la pruoj de la ĉefulaj ŝipoj kiel oferaĵoj al la marestaĵoj por veterbonŝanco kaj prospera vojaĝo. Ĉiuj estis tre kontentaj pri la decidoj; kaj la reputacio de Thorkel, kiu jam estis bona inter liaj ŝipanoj, kreskis eĉ pli pro la prudento, kiun li montris tie.

Ankoraŭ kelkaj ŝipoj venis al Thorkel, skaniaj kaj hallandaj; kaj kiam la vento fariĝis favora, la ŝiparo forvelis kun kvindek kvin veloj, kaj rabadis dum tiu aŭtuno en Frislando kaj travintris tie.

Orm demandis Thorkel kaj aliajn, ĉu ili scias, kio okazis al la domanoj de reĝo Harald. Kelkaj aŭdis, ke Jellinge brulis, aliaj, ke episkopo Poppo kvietigis la maron per himnoj kaj fuĝis trans la maron malgraŭ tio, ke reĝo Sven volis lin kapti; sed neniu sciis ion ajn pri la virinoj de la reĝo.

* * *

En Anglolando denove komencis fariĝi kiel antikve estis, en la epoko de la filoj de Lodbrok, post kiam reĝo Ethelred venis al potenco.

Post kiam li fariĝis plenkreskulo kaj mem ekregis, li baldaŭ koniĝis kiel la Sendecida aŭ Hezitema; kaj marveturantaj normanoj ĝojaj ariĝis ĉirkaŭ liaj bordoj por helpi al li meriti la nomon.

Komence ili venis nur en malgrandaj grupoj kaj baldaŭ estis forpelitaj; ĉar post kiam la signalfajroj ekbrulis laŭ la bordoj, kie ili aperis, baldaŭ bravaj kunvokitaj grupoj batalis kontraŭ ili super larĝaj ŝildoj. Sed reĝo Ethelred oscedis ĉe sia tablo kaj ordonis preĝojn kontraŭ la normanoj kaj diligente ekkonis la virinojn de siaj altranguloj; li kolere blekis en sia kamero, kiam sciiĝis, ke la longŝipoj revenis malgraŭ la preĝoj; lace li aŭskultis multajn konsilojn kaj priplendis sian grandan penon kaj ne sciis, kion cetere fari. Tiam la aroj densiĝis kaj venis ĉiam pli ofte, ĝis ne plu sufiĉis la kunvokitoj por la defendo; kaj nun kelkfoje pli grandaj grupoj penetris konsiderindan distancon en la landon kaj pro predaĵoj klinitaj revenis al siaj ŝipoj; kaj famo ekdiskuris, kiun multaj aŭskultis, ke laŭ graso kaj arĝento neniu regno egalas tiun de reĝo Ethelred por bravaj marveturantoj, kiuj alvenas nombre. Ĉar jam longe Anglolando estis prirabata nur laŭ la bordoj.

Granda ŝiparo ankoraŭ ne alvenis, kaj neniuj ĉefuloj ankoraŭ lernis proprigi al si ”la imposton al danoj” en formo de stampita arĝento el la kestoj de reĝo Ethelred; sed en la jaro de graco 991 tiu tago estis atingita, kaj post tiam la lernemo ne malkreskis, tiel longe kiel reĝo Ethelred restis vivanta por pagi.

Mallonge post pasko en la jaro, kiu estis la kvina de plenrajta reĝeco de reĝo Ethelred, la signalfajroj laŭ la bordo de Kent estis bruligitaj; la homoj staris palaj en la matenkrepusko gvatante la maron kaj forkuris por kaŝi, kion eblis kaŝi, kaj siajn brutojn peli en la arbaron kaj sin mem kaŝi kun ili; kaj kurieroj rajdis kiom la ĉevaloj kapablis por diri al reĝo Ethelred kaj liaj jarloj, ke ŝiparo tiel nombra, ke dum multaj jaroj oni tian ne vidis, venis laŭ la bordo, kaj ke la paganoj jam vadis al la strandoj.

La kolektiĝintaj kunvokitoj nenion kapablis kontraŭ la fremduloj, kiuj vagis en fortaj grupoj kaj rabis kaj kunpelis kion ili trovis en la regiono. Kreiĝis granda timo, ke ili nun penetros en la landon, tiel ke la ĉefepiskopo en Canterbury foriris al la reĝo por alvoki helpon por sia urbo; sed post kiam la fremduloj dum kelka tempo agis laŭ sia plaĉo en la bordregiono kaj portis sur siajn ŝipojn tion, kio al ili ŝajnis valora, ili denove forvelis norden laŭ la bordo. Post tio ili albordi ĝis ĉe la orientaj saksoj kaj agis same ĉe ili.

Reĝo Ethelred kaj lia ĉefepiskopo, kiu nomiĝis Sigerik, dekretis pli longajn preĝojn ol iam antaŭe; kaj kiam ili baldaŭ aŭdis, ke la paganoj, ruiniginte kelkajn vilaĝojn, denove surmariĝis, ili disdonigis donacojn al tiuj pastroj, kiuj plej diligente preĝis, kaj ili kredis, ke nun ili sin forsavis de tiu plago. Mallonge post tio la normanoj remadis kontraŭ la urbon Maeldun situantan tuj apud la buŝo de la rivero Panto, kaj bivakis sur insulo inter du riverbranĉoj kaj sin pretigis por ataki la urbon.

La jarlo de la orientaj saksoj nomiĝis Byrhtnoth. Li estis fama en la lando, pli altkreska ol aliaj, kaj viro fiera kaj sentima. Multajn li jam kunvokis kaj nun marŝis kontraŭ ilin por provi alian rimedon ol preĝojn kaj atingis Maeldun kaj pretermarŝis la urbon direkte al ilia bivako, ĝis nur la riverbranĉoj dividis la du batalantarojn. Sed nun estis por li malfacile atingi la normanojn malantaŭ la rivero, kaj por ili lin atingi same malfacile. La fluso alvenis kaj plenigis la riverbranĉon ĝisrande; ne pli larĝa ĝi estis, ol ke eblis interŝanĝi ĵetlancojn kaj alvokojn, sed ŝajnis, ke ne pli ol tio povos okazi, kaj la batalantaroj atendante staris unu kontraŭ la alia en ludanta printempa vetero.

Heroldo el la akompanantaro de Thorkel Höge, lingvokapabla homo, aliris la akvorandon kaj levis sian ŝildon kaj kriis trans la akvo:

– Sentimaj marveturantoj min sendis por diri al vi jenon: Donu al ni arĝenton kaj oron, tiam ni donos al vi pacon. Vi estas pli riĉaj ol ni, kaj estas pli oportune por vi aĉeti pacon per trezoroj ol per lancoj kaj glavoj renkonti virojn, kiaj ni estas. Se vi estas sufiĉe riĉaj, ni ne bezonas mortigi unu la aliajn. Kaj kiam vi aĉetos vian liberecon kaj akiros pacon por vi mem, viaj familioj kaj bienoj kaj ĉio, kion vi posedas, tiam ni estos viaj amikoj kaj iros al niaj ŝipoj kun la elaĉetaĵo kaj forvelos de tie ĉi kaj tenos niajn promesojn.

Sed Byrhtnoth mem paŝis antaŭen kaj skuis sian lancon kaj rekriis:

– Aŭskultu, piratoj, nian respondon! Jen la trezoroj, kiujn ni volas doni al vi: pintoj de lancoj kaj akraj glavoj. Estus maltaŭge, se jarlo kiel mi, Byrhtnoth, filo de Byrhthelm, kun senmakula reputacio, ne defendus la landon mian kaj de mia reĝo. Inter ni solviĝu aferoj nur per pinto kaj eĝo, kaj forte vi devos haki antaŭ ol ion alian trovi.

Tie ili staris unu kontraŭ la alia, ĝis la tajdo sin turnis kaj komencis flui maren; tiam la heroldo de la vikingoj denove kriis trans la rivero:

– Nun ni sufiĉe longe staris senokupaj. Venu al ni kaj ni donos al vi batalspacon ĉi tie; aŭ donu al ni spacon sur via strando, kaj ni iros tien.

Al jarlo Byrhtnoth ŝajnis malprudente travadi; ĉar la riverakvo estis malvarma, kaj liaj bataluloj povus rigidiĝi pro malvarmo kaj peziĝi pro siaj batalkostumoj. Tamen li havis fervoron ekbatali, antaŭ ol liaj bataluloj sentos lacon kaj malsaton. Tial li kriis responde:

– Nun mi cedas al vi lokon: tuj venu batali. Nur Dio povas scii, kiu el ni venkos.

Kaj tiel diras la bardo de Byrhtnoth, kiu partoprenis la lukton kaj evitis vivperdon:

Trempon ne timis forto ŝipula:
vadis sanglupoj uesten trans Panton:
rekte trans brilan akvon riveran
portis tiliajn ŝildojn al bord’.

La batalantoj de Byrhtnoth staris kiel heĝo el ŝildoj, kaj li jam diris al ili, ke ili komence ĵetu siajn lancojn kaj poste antaŭenpaŝu kun la glavoj kaj puŝu la paganojn malantaŭen en la riveron. Sed la normanoj tuj post la alveno rapide formaciiĝis laŭ la riverrando, ĉiu ŝipanaro aparte, kaj poste eligis batalvokojn kaj antaŭenkuris antaŭataj de siaj ŝipĉefuloj. Svarmoj da lancoj falis sur ilin kaj kaŭzis, ke multaj falis kaj restis kuŝantaj, sed la aliaj kuris antaŭen, ĝis ili staris ŝildon kontraŭ ŝildo kun la malamikoj. Nun ekestis forta lukto kun laŭta bruo; kaj dekstre kaj maldekstre la normanoj estis haltigitaj kaj puŝataj. Sed Thorkel Höge kaj tiuj du ŝipĉefuloj, kiuj estis al li plej proksimaj – Orm estis nun el ili, kaj la alia estis Faravid Svensson, fama ĉefulo el Selando, kiun reĝo Harald juĝis senprotekta en tuta Danlando, kaj kiu estis kun Styrbjörn apud Fyris – iris kontraŭ la ŝirmilaron de Byrhtnoth mem kaj ĝin rompis. Thorkel kriis al siaj bataluloj, ke ili faligu la altan viron kun arĝenta helmo kaj tiel akiru la venkon; kaj tie nun leviĝis la plej akra batalo kaj fariĝis malvaste ĉirkaŭ la kubutoj de etkreskuloj. Faravid trarompis al si vojon kaj frapis tiun, kiu portis la signon de Byrhtnoth, kaj faris hakon kontraŭ Byrhtnoth kaj lin vundis, sed mem falis en sama momento kun lanco tra la barbo. Nun bataluloj el la plej elstaraj ambaŭflanke falis; kaj Orm glitis sur perdita ŝildo, kiu estis glitiga pro sango, kaj falis antaŭen sur viron, kiun li ĵus mortigis. Li ricevis frapon de batalklabo sur la nukon, kiam li falis, kaj tuj estis kovrita de ŝildoj, kiujn la proksimuloj el liaj batalantoj ĵetis sur lin por ŝirmi lian dorson.

Kiam li rekonsciiĝis kaj denove ekstaris, helpata de Rapp, la batalo jam translokiĝis, kaj la normanoj superfortis. Byrhtnoth jam falis, kaj multaj el liaj batalantoj fuĝis; sed aliaj kunstaris ringe kaj estis ĉirkaŭitaj kaj ĉiam plu luktis. Supervoĉante la batalbruon Thorkel kriis al ili, ke li volas donaci al ili la vivon, se ili forĵetos siajn armilojn; sed el ilia rondo oni rekriis:

– Des pli taŭge ni trafos, pli forte ni frapos, kun bravo pli kura ĝa, ju malpli multaj ni estos.

Ili plubatalis, ĝis ĉiuj tie kuŝis, kune kun multaj kontraŭuloj, ĉirkaŭ la korpo de sia mastro. Ilia kuraĝo estis tre laŭdata inter la normanoj; sed tiu batalo ĉe Maeldun, tri semajnojn antaŭ pentekosto en tiu jaro 991, estis granda malvenko por reĝo Ethelred kaj fatala por lia regno; kaj vaste ĉirkaŭe la lando nun estis malfermita por la penetro de la fremduloj.

* * *

La normanoj enterigis siajn mortintojn kaj tostis por ili kaj por la venko. Ili transdonis la korpon de Byrhtnoth al malgajaj senditoj, kiuj venis ĝin venigi al kristana entombigo, kaj mesaĝis al Maeldun kaj aliaj urboj pri fajroimposto kaj elaĉetmono, kiujn ili tuj pagu por eviti aferojn eĉ pli timigajn. Ili ĝojis je la penso pri la riĉaĵoj, kiujn ili jam konsideris siaj, kaj koleriĝis, kiam tagoj pasis dum neniu alvenis kun mono kaj submeto. Tiam ili remis kontraŭ Maeldun kaj bruligis la palisaron ĉe la rivera flanko kaj sturmis la urbon kaj ĝin ruinigis malĝojiĝante poste pri tio, ke multo brulis kaj malmulto postrestis al la predodividantoj. Ili decidis pli singarde bruligi estontece, ĉar arĝenton ili deziris, ne ruiniĝon, en kiu malaperos la arĝento; kaj nun ili diligentis kolektante ĉevalojn de la tuta regiono por establi eblecon rapide atingi regionojn, kie neniuj ilin atendas.

Baldaŭ bandoj rajdis ĉiudirekten kaj revoje portis multon al la bivako; kaj nun la timo en la lando estis tiel granda, ke post la morto de Byrhtnoth neniu ĉefulo sin trovis, kiu volis ilin renkonti en batalo.

Kaptitoj diris, ke reĝo Ethelred sidas pala malantaŭ siaj muroj kaj murmuradas kun pastroj kaj ne scias, kion fari.

En la preĝejo en Maeldun, konstruita el ŝtonoj, troviĝis homoj, kiuj fuĝis en la turon je la sturmo, pastroj, virinoj kaj aliaj, kaj tiuj suprentiris al si la ŝtuparojn, tiel ke neniu povis ilin atingi. La normanoj tenis la opinion, ke multajn trezorojn oni portis en la turon, kaj multajn provojn oni faris por malsuprenigi la homojn de tie kaj proprigi al si, kion ili suprenportis. Sed nek per fajro nek per armiloj oni povis ion atingi; kaj tiuj en la turo havis ĉe si manĝaĵon kaj trinkaĵon kaj kantis himnojn kaj ŝajnis kuraĝspiritaj. Kiam la normanoj venis ĝis apud la turo por paroli prudenton en ilin kaj ilin persvadi al malsupreniro kaj transdono de iliaj trezoroj, ili elĵetis ŝtonojn, malbenojn kaj malpuraĵojn sur iliajn kapojn kaj laŭte ĝojis, kiam iu estis trafita. Ĉiuj akordis pri tio, ke ŝtonpreĝejoj kaj iliaj turoj estas la plej ĉagrenaj aferoj troveblaj.

Jostein, kiu estis maljuna hardito kaj tre avida pri trezoroj, diris, ke li scias nur unu, kio povos helpi: oni devus kolekti kaptitojn antaŭ la preĝejo kaj ilin mortfrapi unu post la alia, ĝis tiuj supre cedos antaŭ tiu vido. Iuj akordis kun li, ĉar lia reputacio pro saĝo estis granda; sed Gudmund kaj Thorkel opiniis tion tro malnobla kaj ne volis aprobi. Prefere, diris Thorkel, ili provu ruzon: li havas bonan konon pri pastroj kaj scias kiel konduti kontraŭ ili por ilin devigi al sia volo.

Li malfiksigis grandan krucon, kiu sin trovis super la altaro en la preĝejo. Du viroj ĝin portis antaŭ li; kaj li ekstaris apud la turo kaj suprenkriis, ke li bezonas pastrojn por flego al la vunditoj, kaj eĉ pli por ke li mem ricevu edukon pri la kristana instruo. Dum la lasta tempo, li diris, li komencis senti fortan sopiron al tio. Kaj li volas agi al ili, kvazaŭ li jam estus kristano kaj permesi al ĉiuj en la turo foriri sen damaĝo.

Kiam li estis dirinta tion, ŝtono venis el la turo kaj trafis lian ŝirmilan brakon ĉe la ŝultro, tiel ke li falis kun brako rompita. La du viroj faligis la krucon kaj helpis lin foriri; kaj la homoj supre en la turo jubilis pro kontenteco. Jostein rigardis kaj ridetis kaj diris, ke elpensi efikajn ruzaĵojn ne ĉiam estas tiel simple, kiel senprudentaj junuloj povas imagi al si.

Furiozo kaptis ĉiujn ŝipanojn de Thorkel pro tio, ke ilia ĉefulo vundiĝis, kaj dense sagoj estis pafitaj kontraŭ la aperturojn de la turo. Sed tio ne utilis kaj la situacio ŝajnis ĉagrena. Orm diris, ke li en Sudlando kelkfoje vidis la soldatojn de Almansur peli kristanojn el preĝejturoj per fumo; kaj tion ili provis. Hejtaĵon kaj malsekan pajlon ili amasigis kaj en la preĝejo kaj ĉirkaŭ la turo kaj fajrigis; sed la turo estis alta kaj vento forblovis la pli grandan parton de la fumo; kaj fine ĉiuj laciĝis kaj decidis, ke ili retenu paciencon, ĝis la homoj tie supre sentos malsaton.

Thorkel malĝojis pro sia malsukcesinta ruzaĵo kaj timis aŭdi mokvortojn pri la afero. Cetere estas malbone, li diris, ke li nun dum kelka tempo ne povos rajdi kun la aliaj, sed devas sidi en Maeldun gardante la bivakon; kaj li volis, ke kurackapablaj homoj venu kaj prizorgu lian vundon. Ankaŭ Orm alpaŝis lin ĉe la fajro, kie li sidis trinkante varman bieron kun pendanta rompita brako; multaj palpis la brakon, sed neniu povis kompreni, kiel oni prefere ĝin splintu.

Thorkel malbele mienis pro la palpado kaj diris, ke nun ili ĉesigu la kuracajn artifikojn kaj anstataŭe vindu kaj apogu lian brakon kiel eble bone kun aŭ sen splintoj.

– Kaj nun veriĝis tio, kion mi diris, li aldonis, ke pastron mi plej multe bezonas; ĉar pastroj ĉi tiajn aferojn komprenas.

Orm kapjesis kaj diris, ke pastroj estas plej eminentaj kuracantoj: post la julfesteno ĉe reĝo Harald, kiam lin suferigis vundo multe pli grava ol tiu de Thorkel nun, pastro lin kuracis; li povus iun bezoni ankaŭ nun, same kiel Thorkel, li diris; ĉar la frapo de fergarnita klabo sur la kranion ĉiam plu kaŭzis al li doloron, tiel ke li de tempo al tempo kredas, ke rompiĝis en la kapinterno io.

– Mi konsideras vin plej saĝa el ĉiuj miaj ŝipĉefuloj, diris Thorkel, kiam ili estis solaj; kaj ankaŭ plej brava batalanto, post kiam mortis Faravid; sed tamen estas evidente, ke vi rapide perdas kura ĝon, kiam io vin kontraŭas, eĉ se ne grava.

– Mi havas la staton, diris Orm, de homo perdinta sian bonŝancon.

Antaŭe min favoris la bonŝanco, kaj nevundita mi trapasis pli da aferoj ol la plimulto kaj sukcesis en ĉio. Sed post kiam mi revenis de la Sudlando, ĉio min kontraŭis, tiel ke mi perdis mian oran ĉenon, mian fianĉinon kaj tiun viron, kun kiu mi min sentis plej komforta; kaj en bataloj nun estas tiel, ke tuj kiam mi eltiras la glavon, trafas min damaĝo. Kaj kiam mi konsilas elfumi preĝejan turon, eĉ ne tio estas sukcesa.

Thorkel tenis la opinion, ke li vidis virojn pli fatalfrapitajn ol Orm; sed Orm skuis la kapon kaj lasis al Rapp rabekskurse gvidi la ŝipanojn, kaj mem li restis ĉe Thorkel en la urbo kaj preferis sidi sola kaj pensi pri siaj ĉagrenoj.

En iu mateno la sonoriloj en la turo longe sonoris, kaj la homoj tie diligente kantis himnojn, tiel ke viroj kriis supren kaj demandis, kial ili faras bruon. Ne restis al ili tie supre pli da ŝtonoj, kiujn ili povus ĵeti sur la paganojn; sed ili kriis responde, ke nun estas pentekosto kaj ke tio estas ilia tago de ĝojo.

Tiuj respondoj surprizis ĉiujn; kaj iuj demandis, kion ili priĝojas kaj kiel statas ilia bier- kaj viandprovizo.

Ili respondis, ke estu laŭ eblo tio; ili tamen ĝojas, ĉar Kristo estas en la ĉielo kaj ilin helpos.

La ŝipanoj de Thorkel rostis grasajn ŝafojn en la fajroj, kaj la rostodoro blovis kontraŭ la turon, kie ĉiuj malsatis. La ŝipanoj kriis al ili, ke ili agu kiel prudentaj homoj kaj malsuprenvenu kaj gustumu la rostaĵon; sed ili ne atentis pri tio kaj baldaŭ denove ekkantis.

Thorkel kaj Orm manĝante sidis kune kaj aŭskultis la kantadon en la turo.

– Pli raŭke ol kutime ili kantas, diris Thorkel; sekeco ekestis en iliaj gorĝoj. Daŭros do ne longe, antaŭ ol ili elvenos, se elĉerpiĝis ilia trinkaĵo.

– Ili statas pli mizere ol mi, sed tamen ili kantas, diris Orm kaj rigardis malgaje belan pecon da ŝafviando, antaŭ ol li ĝin ŝovis en la buŝon.

– Supoze estas tiel, diris Thorkel, ke vi malbone konvenus kiel kantisto en preĝejturo.

* * *

Meze en la sama tago Gudmund revenis de ekspedicio en la landon.

Li estis altkreska kaj gajhumora viro kun vizaĝo stria de cikatroj kaŭzitaj de ungoj de urso; ebria kaj babilema li nun enrajdis la bivakon kun kara skarlata mantelo pendanta de la ŝultroj kaj du pezaj arĝentaj zonoj ĉirkaŭ la talio kaj larĝa rideto en sia flava barbo.

Tio ĉi, li kriis tuj kiam li vidis Thorkel, estas lando laŭ lia ŝato kaj gusto kun riĉaĵoj superantaj ĉian komprenon; kaj dum ĉiuj vivotagoj li dankos al Thorkel, ke tiu lin logis tien. Naŭ vilaĝojn kaj unu foirtransporton li rabis kaj perdis kvar virojn; la ĉevaloj genufleksis sub siaj ŝarĝoj malgraŭ tio, ke nur la plej valoran ili portis, kaj poste iris bovĉaroj kun forta biero kaj aliaj aferoj. Estas tre necese, li diris, jam frue serĉi pli da ŝipoj kun vasta ŝarĝospaco por povi hejmenporti ĉion, kion ili kun malmulta peno povis kolekti en ĉi tiu lando.

– Cetere mi ankaŭ trovis bandon da homoj survoje, li diris; du episkopoj kaj iliaj sekvantoj. Ili diras, ke ili estas senditoj de reĝo Ethelred, kaj mi regalis al ili bieron kaj venigis kun mi. La episkopoj estas maljunaj kaj malrapide rajdas, sed ili baldaŭ alvenos; kaj kion ili volas ĉe ni, tio ne estas facile komprenebla. Ili diris, ke ili alportas pacon de sia mastro; sed ja estas ni kaj ne li, kiu decidas kiam estos paco. Povas esti, ke ili volas instrui al ni kristanecon; sed ne restos al ni multe da tempo por aŭskulti, kiam ĉie estas tiel bonaj rabeblecoj.

Thorkel ekĝojis kaj diris, ke pastron li plej multe bezonas ĝuste nun, por ke lia brako havu flegon; kaj ankaŭ Orm volis interparoli kun pastro pri sia doloranta kapo.

– Sed eble ilia vera komisio estas elaĉeti kaptitojn kaj la homojn en la turo, kredis Thorkel.

Post mallonge la episkopoj enrajdis la bivakon. Respektindaj viroj ili estis kun bastonoj kaj kapuĉoj kaj multaj akompanantoj, antaŭrajdantoj kaj pastroj, kelneroj, vinservistoj kaj muzikistoj; kaj ili proklamis pacon de Dio al ĉiuj, kiujn ili renkontis. La ŝipanoj de Thorkel, kiom da ili estis en la urbo, venis ilin prigapi; sed kelkaj el ili repaŝis, kiam la episkopoj levis manon al ili; kaj la homoj en la turo laŭte ekkriis ĉe ilia vido kaj komencis denove sonigi siajn sonorilojn.

Thorkel kaj Gudmund montris al ili gastigemon ĉiaspecan; kaj ripozinte kaj dankinte Dion pro bona vojaĝo, ili eldiris sian aferon.

Tiu el la episkopoj, kiu laŭ aspekto estis pli maljuna kaj kiun oni nomis episkopo de la tombo de Sankta Edmund, ekparolis antaŭ Thorkel kaj Gudmund kaj aliaj, kiuj alvenis por aŭskulti. Li diris, ke la tempoj estas malbonaj kaj ke estas malĝojo por Kristo kaj lia eklezio, ke la homoj ne komprenas vivi pace unuj kun la aliaj en toleremo kaj amo. Tamen estas nun ĉi tie en Anglolando tiel prospere, ke la lando havas reĝon, kiu plenkore amas la pacon malgraŭ sia granda potenco kaj tiuj legioj da batalantoj, kiujn li povus kunvoki, kaj kiu preferus akiri simpation de siaj malamikoj ol ilin frapi per glavo.

Reĝo Ethelred konsideris la normanojn fervoraj junaj viroj sen instruantoj, sensciaj pri sia propra avantaĝo; kaj aŭskultinte saĝajn konsilantojn li tial ĉifoje trovis ĝuste ne agi kun severo sed anstataŭe gvidi milde admonante. Tial li nun elsendis siajn senditojn, ke ili elserĉu, kiel eblas kontentigi la noblajn ĉefulojn kaj ties batalulojn kaj forkonduki ilin de iliaj danĝeraj vojoj. Jen kion deziras reĝo Ethelred: ke ili reiru al siaj ŝipoj kaj forlasu liajn bordojn kaj restu hejme en sia propra lando en paco kaj prospero; kaj por faciligi por ili tion, kaj akiri por ĉiam ilian amikecon, li volas doni al ili tiajn donacojn, ke ili ĉiuj estos plenaj de ĝojo kaj dankemo. Eble de tio iliaj koroj estos molaj, tiel ke ili lernos ami la leĝon de Dio kaj la evangelion de Kristo. Tiam vere la ĝojo de la bona reĝo Ethelred estos granda, kaj lia amo al ili ankoraŭ kreskos.

La episkopo estis kurba pro aĝo kaj sendenta, kaj nemultaj komprenis lian parolon; sed liaj vortoj estis interpretataj de lerta pastro el lia sekvantaro, kaj ĉiuj aŭskultantoj sin rigardis reciproke ĉe tia mesaĝo. Gudmund sidis sur bierbarelo, ebria kaj kontenta, kaj frotadis malgrandan krucon el oro, por ke ĝi brilu; kompreninte la parolon de la episkopo li komencis balanciĝi tien-reen pro kontento.

Li kriis al Thorkel, ke tiu respondu je tiel bela parolado.

Thorkel ĝentilvorte ekparolis kaj diris, ke la aŭditaj vortoj vere estas pripensindaj. En la dana regno reĝo Ethelred jam ĝuas favoran reputacion; sed nun ŝajnas, ke li estas eĉ pli bona ol oni povis kredi; kaj lia intenco transdoni al ili donacojn bone akordas kun tio, kion ili mem dekomence pensis.

– Ĉar ni diris al jarlo Byrhtnoth, kiam ni interparolis trans la rivero, ke vi en ĉi tiu lando estas riĉaj, kaj ke ni malriĉaj marveturantoj volas esti viaj amikoj, se vi forcedos parton de viaj trezoroj. Nun estas bonfartige aŭdi, ke reĝo Ethelred mem pensas same; kaj li estas tiel riĉa kaj potenca kaj plena de saĝo, ke li certe sin montros malavara. Kiom li intencas doni al ni, tion ni ankoraŭ ne aŭdis; sed multo estas necesa por nin plenigi per ĝojo, ĉar ni estas melankolia tribo; kaj estas preferinde, ke ĉio estu donita al ni en formo de oro kaj monstampita arĝento, ĉar tiel estos al ni plej facile ĝin kalkuli kaj porti hejmen. Kaj ĝis ĉio estos preta, ni volas sidi ĉi tie sen ĝenoj kaj en la regiono preni tion, kion ni bezonas por vivteno kaj komforto. Sed ekzistas alia, al kiu apartenas tiom da decidrajto en ĉi tiu afero, kiom al Gudmund kaj mi, kaj tiu estas Jostein. Li rabekspedicias kun multaj ŝipanoj, kaj ĝis li revenos, ni devos prokrasti la decidon pri tio, kiel granda estu la donaco. Sed pri unu afero mi volas tuj informiĝi, nome, ĉu troviĝas kurackapabla pastro en via sekvantaro; ĉar mi havas ĉi tiun vunditan brakon, kiu bezonas flegon.

La alia episkopo respondis, ke du homoj spertaj pri kuracado ilin akompanas, kaj ke li volonte permesos al ili flegi la vundon de Thorkel. Sed rekompence li volonte vidus, ke la enfermitoj en la turo ricevu permeson malsupreniri kaj sen ĝenoj iri, kien ili volas; ĉar estas preme, li diris, scii, ke malsato kaj soifo ilin turmentas.

– Tre volonte mi permesas al ili eliron, tuj kiam ili deziras, diris Thorkel. Ĝuste al tio ni klopodis inklinigi ilin, de kiam ni okupis ĉi tiun urbon; sed ili obstine kontraŭis spite niajn konsilojn, kaj ili disfrapis mian brakon. Duonon de iliaj trezoroj en la turo ili transdonu al mi; tio estas malgranda rekompenco por mia brako kaj ĉia ĉagreno, kiun ili kaŭzis. Kaj post tio ili povos iri, kien ili volas.

Tre baldaŭ ĉiuj malsupreniris el la turo, palaj kaj elsuĉitaj. Kelkaj el ili ploris kaj sin ĵetis antaŭ la piedojn de la episkopoj; aliaj vokis por akvo kaj nutraĵo. La ŝipanoj de Thorkel ĉagreniĝis trovante malmulte da valoraĵoj en la turo; sed ili donis manĝon al ili kaj ilin ne ĝenis.

Orm preterpasis akvotrogon, kie multaj el la estintoj en la turo staris trinkante; inter ili estis malgranda kalva viro en pastra kaftano, kun longa nazo kaj ruĝa cikatro sur la verto. Surprize Orm rigardis kaj alpaŝinte lin kaptoprenis.

– Vin mi ĝoje revidas, li diris; kaj mi ŝuldas al vi dankon, de kiam ni laste nin vidis. Sed neatendite estas renkonti la kuraciston de reĝo Harald ĉi tie. Kiel vi alvenis ĉi tien?

– Ĉi tien mi alvenis de la turo, respondis kolere frato Willibald; tie mi pro paganoj kaj perfortuloj sidis dum dek kvar tagoj.

– Mi havas multon, pri kio paroli kun vi, diris Orm. Akompanu min kaj vi ricevos manĝaĵon kaj trinkaĵon.

– Mi havas nenion, pri kio paroli kun vi, respondis frato Willibald.

Ju malpli mi vidas danojn, des pli bone, tiom mi lernis nun. Kaj manĝaĵon kaj trinkaĵon mi ricevos aliloke.

Orm ektimis, ke la malgranda pastro pro kolero forkuros de li kaj malaperos; li tial levis lin kaj forportis kun si promesante, ke nenia malbono okazos al li. Frato Willibald fervore kontraŭbaraktis kaj severe kriegis, ke li volas liberiĝi kaj ke lepro kaj danĝeraj ulceroj estas plej milda puno por tiu, kiu perfortas kontraŭ pastro; sed Orm lin portis en domon, kiun li elektis por si post la konkero de la urbo, kie nun restis nur kelkaj vunditoj de liaj ŝipanoj kaj du tri maljunulinoj.

Estis tre videble, ke la malgranda pastro estis malsatega; sed kiam viando kaj biero staris antaŭ li, li dum kelka tempo sidis senmova antaŭ plado kaj kruĉo kaj rigardis kun indigna mieno la nutraĵon.

Post tio li suspiris kaj ion murmuris por si mem kaj signis krucon super la nutraĵo kaj komencis avide manĝi. Orm plenigis lian bierkruĉon kaj pacience atendis, ĝis li kvietigis sian malsaton.

La bongusta biero ne kapablis mildigi lian mienon, kaj nenia favoro koloris lian voĉon; sed nun li konsentis respondi la demandojn de Orm, kaj baldaŭ li parolis kun fervoro.

Li sin forsavis el Danlando kun episkopo Poppo, kiam la malica kaj nekristana reĝo Sven proksimiĝis al Jellinge por pereigi ĉiujn servantojn de Dio tie; kaj la episkopo sidis malforta kaj kaduka ĉe la abato de Westminster kaj funebris sian vanigitan laboron inter la danoj. Sed tio ĉi, kredis frato Willibald, eble ne valoras multan funebron, kiam oni ĝuste pripensas la aferon; ĉar certe ĉio okazinta estas signo de Dio, ke la homoj en la Nordlandoj tute ne devas konverti ĝi, sed prefere estu lasataj por si mem, tiel ke ili pereigu unu la alian per sia malico, kiu vere estas senlima. Kaj li, siaparte, neniam plu intencas alstrebi konvertojn ĉe tiu popolo, tion li estas preta je kruco kaj sufero de Kristo laŭte proklami antaŭ kiu ajn volanta lin aŭskulti, eĉ se tiu estus la ĉefepiskopo mem de Bremeno.

Kun fulmaj okuloj li malplenigis sian kruĉon kaj ŝmacis kaj diris, ke biero pli utilas ol viando por tiu, kiu longe malsatis. Orm enverŝis pli al li, kaj li daŭrigis sian rakonton.

Kiam episkopo Poppo aŭdis, ke danaj vikingoj alteriĝis sur la orienta bordo, li volis havigi al si fidindajn novaĵojn el la dana regno: ĉu ankoraŭ troviĝas iuj kristanoj vivantaj tie, kaj ĉu estas vera tiu famo, kiu sciigis la morton de reĝo Harald, kaj aliajn similajn aferojn.

Sed la episkopo mem sin sentis tro malforta por tia danĝera vojaĝo, kaj tial frato Willibald devis vojaĝi.

– Ĉar la episkopo diris al mi, ke malmulte minacos min danĝero inter la paganoj, eĉ se ili sin trovas en furiozo: ili min bonvenigos al si kiel kuraciston, kaj eble mi estas estimata de multaj, kiuj min vidis en la korto de reĝo Harald. Mi havis miajn proprajn pensojn pri tio, ĉar mi vin konas pli bone ol povas koni vin li, kiu estas tro bona por tiu ĉi mondo; sed ne estas dece kontraŭdiri episkopon en tiaj aferoj, kaj tial mi faris laŭ lia volo. Laca mi alvenis al tiu ĉi urbo en iu vespero, kaj post la vesperdiservo mi ekdormis en la gastigejo de la preĝejo; kaj tie vekis min krioj kaj densa fumo, kaj homoj venis kurante duonnudaj en fajrolumo kaj kriis, ke la diabloj nin atakas.

Sed ne estis diabloj, sed pli terure; kaj ŝajnis al mi ne penvalore iri renkonte al ili kun salutoj de episkopo Poppo. Mi sukcesis fuĝi kun la aliaj supren en la turon; kaj tie mi estus pereinta, kaj ankaŭ ĉiuj aliaj, se Dio ne nin savus el la danĝero en tiu ĉi sankta pentekosta tago.

Li kapjesis kaj trinkis kaj rigardis al Orm per lacaj okuloj.

– De tiam pasis dek kvar tagoj, kaj mi ne multe dormis dum tiu tempo. Kaj la korpo estas malforta … ne, malforta ĝi ne estas, ĝi estas forta, same forta kiel la spirito, sed ne kiom ajn forta.

– Poste vi povos dormi, diris Orm senpacience. Ĉu vi havas sciojn pri Ylva, la filino de reĝo Harald?

– Tiom mi scias, respondis frato Willibald sen hezito, ke ŝi iros en la inferon pro siaj malhumilo kaj malico, se ŝi ne baldaŭ korektos sin. Sed kiu povas atendi sinkorekton ĉe filino de reĝo Harald?

– Ĉu vi koleras ankaŭ al virinoj? diris Orm. Kiun malbonon ŝi faris al vi?

– Ne gravas, kion ŝi faris al mi, diris amare la malgranda pastro; sed vere estas, ke ŝi nomis min kalva kaj maljuna strigo, kiam mi ŝin minacis per la kolero de Dio.

– Ĉu vi ŝin minacis, pastro? diris Orm sin levante. Kial vi ŝin minacis?

– Ŝi kriis, ke ŝi intencas agi laŭ sia volo kaj sin edzinigi al pagano, eĉ se ĉiuj episkopoj en la mondo kontraŭbaraktos.

Orm per mano tiris sian barbon kaj larĝokule lin rigardis kaj denove eksidis.

– Estas mi, al kiu ŝi sin edzinigos, li diris kviete. Kie ŝi estas?

Sed al tiu demando Orm ricevis nenian respondon en tiu vespero; ĉar frato Willibald malrapide mallevis la kapon kaj ĝin apogante sur siaj brakoj ekdormis. Orm klopodis lin veki, sed tio ne naskis sukceson, kaj fine li lin portis al la dormobenko kaj lin metis tie kaj lin kovris. Kun miro li rimarkis, ke li ŝatas tiun malgrandan kolereman pastron; sed sidante dum longa tempo sola ĉe sia biero en dormemo, lia malpacienco kreskis tro, kaj li alpaŝis la benkon kaj forte skuis la dormanton.

Sed frato Willibald nur sin turnis dormante kaj murmuris per knara voĉo:

– Pli teruraj ol diabloj.

* * *

Kiam la malgranda pastro fine vekiĝis en la sekva mateno, li estis iom pli milda laŭ humoro kaj aspektis komforta kie li sidis; kaj Orm ne malfruis informiĝi pri ĉio, kion la pastreto sciis pri Ylva. Ŝi fuĝis kun la episkopo preferante tion ol resti hejme sub la rego de sia frato Sven; kaj nun ŝi restis kun li dum la vintro, tre malpacience sopirante reiron al Danlando, tuj kiam venos favoraj novaĵoj de tie.

Sed famo ĵus dismesaĝis, ke reĝo Harald mortis forpelita; kaj tiam Ylva ekpensadis pri vojaĝo norden al sia fratino Gunhild, kiu estas edzino de la dana jarlo Palling en Northumberland. La episkopo ne volis, ke ŝi entreprenu tian danĝeran vojaĝon, sed preferis, ke ŝi edzini ĝu al altrangulo en la lando, kiun elekti li povus helpi. Sed aŭdante tian parolon ŝi paliĝis pro kolero kaj ekinsultis kiun ajn, eĉ la episkopon mem.

Tio estis, kion la malgranda pastro povis diri pri Ylva. Orm kontente aŭdis, ke ŝi sin forsavis de reĝo Sven kaj liaj partianoj, sed peze lin premis, ke li ne sciis pri ebleco ŝin atingi. Sed ankaŭ ĉagrenis lin la frapo, kiu trafis lin sur la nukon, kaj la doloro, kiu ankoraŭ postrestis, sed frato Willibald malestime kurbigis la lipojn pri tio kaj diris, ke kranioj de tiu speco rezistas pli ol tiom. Post tio li metis hirudojn malantaŭ liaj oreloj, tiel ke li baldaŭ sentis sin pli sana.

Tiam la pensoj pri Ylva venis al li ĉiam pli; prefere li persvadus Thorkel kaj la aliajn fari grandan rabekspedicion kontraŭ Londono kaj Westminster por tiel ŝin atingi. Sed inter la ĉefuloj kaj la senditoj nun estis longaj intertraktoj pri la donaco de reĝo Ethelred; kaj ĉiuj bataluloj sidis senokupaj atendante kaj manĝis kaj trinkis kaj multe interbabilis pri tio, kiom tiel elstara reĝo laŭ justo devus pagi.

Ambaŭ maljunaj episkopoj virece porstrebis sian aferon kaj tre kontraŭargumentis la sumojn, kiuj ŝajnis al la ĉefuloj konvenaj: ni volas instrui al vi, ili diris, ke troviĝas ol arĝento pli valoraj aferoj, kiuj ne apartenas al ĉi tiu mondo, kaj ke al homo posedanta abundan riĉecon estas pli malfacile atingi la ĉielregnon ol estas malfacile al bovo trairi fumtruon. La ĉefuloj tion aŭskultis kaj diris, ke ili havas volon preni sur sin la damaĝon kun la utilo kaj restu sen ŝanĝo la sumo de ili postulata; kaj se pri la ĉielregno kaj la fumtruo cirkonstancas tiel, kiel diris la episkopoj, ili konsideras sin utilaj helpi al reĝo Ethelred, kiam ili prenas sur sin parton de liaj pezaj apartenaĵoj.

Dum multa suspirado la episkopoj devis altigi sian oferton kaj fine oni ekakordis pri la sumo. Ĉiu ŝipano ricevu ses markojn da arĝento krom tio, kion li jam akiris rabante. Ĉiu ŝipdirektisto ricevu dek du markojn, kaj ĉiu ŝipĉefulo sesdek; kaj Thorkel kaj Gudmund kaj Jostein ricevu po tri cent markojn. La episkopoj diris, ke ili apenaŭ scias, kion diros la reĝo pri tia sumo, tiom pli, ke li samtempe havas traktantojn ĉe norvega ĉefulo nomata Olaf, filo de Tryggve, kiu kun ŝipanaro prirabis la sudan bordon. Estas necerte, ili diris, ĉu eĉ la riĉaĵoj de reĝo Ethelred sufiĉos por ĉio tio.

Aŭdinte tiun novaĵon la ĉefuloj ektimis, ke ili postulis tro malmulte kaj ke la norvego ilin antaŭos. Konsilinte inter si pri tio, ili diris al la episkopoj, ke ili restos fidelaj je tio, kio estas konsentita, sed ke la episkopoj nun devas rapidi al la reĝo por venigi la arĝenton, kaj ke ili mem estos tre malkontentaj, se la norvego antaŭ ili ricevos sian parton.

La episkopo de Londono, amika kaj ridetanta homo, kapjesis aŭdante tion kaj promesis, ke ili faros, kion ili laŭ eblo povas.

– Sed rimarkinde estas, li diris, vidi tiajn bravajn ĉefulojn havi maltrankvilon pro tiu norvega ĉefulo, kies ŝiparo estas malpli nombra ol la via. Ĉu ne estus bona afero por vi remi al la suda bordo, kie sin tenas tiu ĉefulo, kaj rapide vin ĵeti sur lin kaj akiri ĉiujn liajn trezorojn. Li alvenis de Bretonlando kun belaj ŝipoj kaj oni diras, ke li multon gajnis tie. Kaj tio estus ago, kiu ankoraŭ pli kreskigus la amon, kiun mia reĝa mastro havas por vi; kaj poste estus por li facile disdoni la grandan donacon, kiam li ne devus kontentigi ankaŭ tiun norvegon.

Thorkel kapjesis kaj aspektis hezitema, kaj Gudmund ridis kaj diris, ke pri tio oni povas pensi.

– Mi neniam estis kun norvegoj, li diris; sed ĉiuj scias, ke ĉe renkontoj kun ili leviĝas bona batalo kaj multo rakontinda okazas.

Hejme ĉirkaŭ Bråviken multaj diras, ke apenaŭ aliaj ilin superas ol ostrogotoj; kaj estus bone, se ni povus elprovi la aferon. Kaj inter la miaj estas berserkoj de Åland, kiuj komencas diri, ke ĉi tiu ekspedicio donas al ili bonan predon kaj plej bonan bieron, sed nur malmultan batalon; kaj tio estas por ili nekutima, ili diras.

Thorkel diris, ke li estis kun norvegoj kaj ne maldeziras ilin renkonti denove, se nur lia brako estos taŭga; ĉar jen estas akirebla kaj gloro kaj riĉaĵo.

Sed Jostein laŭte ridis kaj deprenis de si la ĉapelon kaj ĝin ĵetis sur la grundon antaŭ si. Li ĉiam portis malnovan ruĝan ĉapelon kun larĝaj randaĵoj, kiam li ne sin trovis en batalo, ĉar la helmo lin frotvundis.

– Rigardu min, li diris, maljuna kaj kalva mi estas; kie aĝo, tie saĝo, rimarkeblas tio nun. Vin, Thorkel kaj Gudmund, la piulo povas forlogi per sia ruzo, sed ne min; ĉar mi estas saĝa samkiel li. Por li kaj lia reĝo estus bone, se ili povus bataligi nin kontraŭ la norvego kaj ni nin pereigus reciproke; tiel li sin liberigus de ni kaj ne bezonus malŝpari arĝenton por la restintoj. Sed tiel ne okazos, se mi rajtos decidi.

Kaj Gudmund kaj Thorkel devis rekoni, ke ili ne pensis pri tio kaj ke Jostein estas plej saĝa el ili; kaj la senditoj trovis, ke nenion plian ili povis fari. Ili tial sin ekipis por reiri al reĝo Ethelred por raporti kiel ĉio okazis kaj por realigi la transpagon de la arĝento kiel eble plej baldaŭ.

Sed antaŭ tio ili sin vestis per siaj plej belegaj ornatoj kaj akompanigis sin per sia sekvantaro kaj sin tiris al la kampo, kie okazis la batalo. Tie ili eldiris sanktajn vortojn por la mortintoj, kiuj nun kuŝis duone kaŝitaj de abundkreskaj graminoj, dum kornikoj kaj korvoj ĉirkaŭflugis sennombre, raŭke kriante pro la ĝeno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.