La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĉe la bordo la popolo loĝis en vilaĝoj, pro pli facila sinnutrado kaj por plia sekureco; ĉar albordiĝojn ofte provis ŝipanaroj, kiuj Skanion ĉirkaŭvelis, kaj en la printempo, kiam forirante ili volis sin provizi per malmultpreza freŝa manĝo, kaj en la aŭtuno, kiam kun manoj malplenaj ili revenis de ekspedicioj sensukcesaj. Kornojn oni blovis en la nokto, kiam albordiĝintan aron oni rimarkis, kaj vokis najbarojn por helpo; kaj kelkfoje hejmaj homoj en bona vilaĝo povis mem preni unu aŭ du ŝipojn de fremduloj nesingardaj, kaj posedi belan predon por montri al forestintoj de la vilaĝo, kiam la longŝipoj venis hejmen por vintra ripozo.
Sed al riĉaj kaj fieraj viroj, kiuj propran ŝipon posedis, estis ĝene havi najbarojn proksime al si, kaj ili preferis loĝi izole, ĉar, eĉ estante sur la maro, ili siajn bienojn defendigis per bonaj viroj hejme restantaj.
En la regiono de Kullen sin trovis multaj tiaj grandbienuloj; al la riĉaj kamparanoj tie gluiĝis la famo, ke ili estas pli fieraj ol tiuj en aliaj lokoj. Estante hejme ili volonte kverelis inter si, malgraŭ tio, ke vasta spaco estis inter la bienoj; sed ili ofte forestis, ĉar de infaneco ili rigardadis super la maron, kaj ĉiu el ili ĝin konsideris sia propra paŝtejo, kie ĉiuj, kiujn li renkontas, kulpas mem pro tiu malbonŝanco.
Loĝis tie bienulo nomata Toste, viro kun bona reputacio kaj granda marveturanto; malgraŭ tio, ke li estis jam ne juna, li daŭre kondukis sian ŝipon kaj iris eksterlandon ĉiujn somerojn. Li havis parencojn en Limerick sur Irlando, inter la vikingoj ekloĝintaj tie, kaj li kutimis iri tien por komerci kaj por helpi al la ĉefulo, kiu estis de la sango de Lodbrok, preni imposton de la ejroj kaj de iliaj mona ĥejoj kaj preĝejoj. Nun la bonaj konjunkturoj por vikingoj sur Irlando jam komencis dekliniĝi, post kiam Muirkjartach kun la Ledomanteloj, reĝo de Connacht, rondiris la insulon kun la ŝirmila flanko turnita kontraŭ la maro; ĉar nun la enloĝantoj sin defendis pli bone ol antaŭe kaj pli vole sekvis siajn reĝojn, tiel ke kostis multe da peno kolekti imposton de ili; eĉ monaĥejoj kaj preĝejoj, kiujn oni pli frue facile prirabis, nun jam konstruis altajn turojn el ŝtonoj, kie la pastroj sin kaŝis kun siaj trezoroj, kaj ne estis eble ilin atingi per fajro nek per armiloj. Tial multaj inter la viroj de Toste nun opiniis, ke estus pli bone direkti la vojaĝojn al Anglolando aŭ Frankoregno, kie la cirkonstancoj estas pli bonaj, kaj pli estus gajnebla per malpli da peno; sed Toste sentis sin pli komforte, kiam li agis laŭ sia kutimo, kaj li pensis, ke li estas tro maljuna provi landojn, kie li sin ne sentas hejme.
Lia edzino nomiĝis Åsa kaj devenis el la regiono de la arbaroj.
Ŝi havis senlacan langon kaj estis iom batalema laŭ humoro, kaj Toste foje diris, ke nenian antaŭsignon li povas rimarki de tio, ke ŝi mildiĝos kun la jaroj, kiel ordinare okazas al viroj; sed ŝi estis bona mastrino de domo kaj bone zorgis pri la bieno, dum Toste forestadis.
Ŝi jam naskis al li kvin filojn kaj tri filinojn, sed al la filoj bonŝanco ne estis. La unue naskita jam frue pereis dum festo de geedzi ĝo, kiam li, gaja pro biero, volis montri, ke li povas rajdi sur bovo; la post tiu naskitan la ondoj kaptis dum ŝtormo dum lia unua vojaĝo. Sed plej kruele la malbonsorto frapis la kvaran, kies nomo estis Are, ĉar en somero, kiam li havis dek naŭ jarojn, li gravedigis la edzinojn de du najbaroj, dum iliaj edzoj estis ekster lando, kaj per tio kaŭzis grandan malordon kaj multan mokon kaj ankaŭ grandajn elspezojn al Toste, kiam revenis la edzoj. Post tio li fariĝis melankolia kaj hontema antaŭ homoj kaj mortigis viron, kiu tro multe ŝercis pri lia braveco, kaj post tio fuĝis el la lando. Kuris la famo, ke li sin aligis al svedaj komercistoj kaj iris orienten kun ili por ne renkonti homojn, kiuj scias pri liaj ĉagrenoj; sed post tio oni nenion aŭdis pri li. Åsa sonĝis pri nigra ĉevalo kun sango sur la ŝultroj, kaj el tio ŝi sciis, ke li mortis.
Restis do post tio du filoj al Åsa kaj Toste. La pli maljuna nomi ĝis Odd; li estis viro de malalta staturo kaj fortika kresko, kurbkrura kaj forta, malmolmana kaj pripensema antaŭ parolo; frue li prenis parton en la vojaĝoj de Toste kaj havis lertan manon pri ŝipo kaj armiloj. Hejme lin baldaŭ ekregis malbona humoro, ĉar estis al li malfacile pasigi la vintrojn; kaj tiam ofte leviĝis kverelo inter li kaj
Åsa. Li kutimis diri, ke li sen ŝanĝeblo estas tia, ke al li pli bongustas ranca, sala manĝo sur la ŝipo, ol rostaĵo ĉe la julo en la domo; sed
Åsa diris, ke neniam ŝi rimarkis, ke li estis tiu, kiu prenis plej malmulte el la plej bona de tio, kion ŝi surtabligis. Ĉiun tagon li dormis tiom, ke li plendis, ke li malbone dormas en la noktoj; eĉ kiam li prenas servistinon al si sur la litopajlon, li diris, ne tre pliboniĝas.
Åsa malŝatis, ke li kuŝas kun ŝiaj servistinoj: facile ili el tio fariĝos trofieraj kaj arogantaj kontraŭ sia mastrino, kaj Odd prefere edziĝu.
Sed Odd diris, ke tio ne urĝas: tiujn virinojn, kun kiuj li sin sentis plej komforte, li trovis sur Irlando, kaj iun de tiu speco li ne bone povas venigi hejmen kun si; ĉar en tiu okazo li povus supozi, ke inter ŝi kaj Åsa okazos batalo per bekoj kaj ungoj. Tiam Åsa incitiĝis kaj demandis, ĉu li tie sidas kaj deziras, ke ŝi mortu. Okazis, ke Odd respondis, ke en tiu afero ŝi agu tiel, kiel al ŝi ŝajnas pli bone: li ne volas doni al ŝi konsilojn en tiu afero, sed eltenos ion ajn, kio okazos.
Malgraŭ tio, ke li malrapide vortigis siajn pensojn, Åsa ne ĉiam venkis en la vortoluktoj kontraŭ li; ŝi kutimis diri, ke severa estis la sorto kontraŭ ŝi, ke ŝi perdis tri bonajn filojn, kaj restas nur tiu, kiun ŝi plej facile povus malhavi.
Pli bone akordis Odd kun Toste; tuj kiam venis la printempo, kaj ekodoris gudro ĉirkaŭ boatejoj kaj pontoj, lia humoro malpezi ĝis. Tiam li kelkfoje provis eĉ kunmeti kantojn, kvankam tio estis malfacila por li: pri tio, kiel la kampo de la aŭko nun estas preta por plugado; aŭ kiel la ĉevaloj de la maro baldaŭ lin portos al la somerolando.
Sed grandan renomon kiel poeto li neniam akiris kaj plej malmulte inter la edziniĝopretaj bienulfilinoj en la regiono. Malofte oni vidis lin returne rigardi, kiam li forvelis.
Lia frato estis la plej juna inter ĉiuj infanoj de Toste kaj okuljuvelo de sia patrino; lia nomo estis Orm. Li rapide kreskis kaj fariĝis alta kaj osteca, kaj Åsa multe lamentis pro lia malgraseco; tuj kiam li ne manĝis multe pli ol la plenkreskintoj, ŝi ĉiam kredis, ke ŝi lin perdos kaj diris, ke lia manĝomalemo kaŭzos lian pereon. Orm ŝatis manĝon kaj malofte plendis pro la zorgoj de sia patrino pri lia nutrado, sed Toste kaj Odd kelkfoje gruntis koncerne delikatajn pecojn, kiujn ŝi destinis al li. Kiel infano li kelkajn fojojn estis malsana; kaj poste Åsa neniam povis kredi, ke lia sano estas bona, sed konstante lin ĉirkaŭis per timo kaj admonoj kaj kelkfoje kaŭzis, ke li sin sentas plena de danĝeraj suferoj kaj en granda bezono de sanktigita bulbo, magiaj kantoj kaj varmaj argilkruĉoj, kiam lian plej gravan malsanon kaŭzis tromanĝado de hordea griaĵo kaj lardo.
Kun lia kreskado la ĉagrenoj de Åsa plimultiĝis. Estis ŝia espero, ke li fariĝu rimarkinda homo kaj ĉefulo; ŝi ofte kun kontento diris al Toste, ke li montras signojn, ke li fariĝos granda kaj forta kaj ke li jam estas tiel saĝa en siaj paroloj, ke ŝajnas, ke en ĉio li similas sian patrinon; sed ŝi estis plena de timo pro ĉiuj danĝeroj, kiuj lin renkontos sur la vojoj de viroj. Ofte ŝi parolis kun li pri la malbonsortoj de liaj fratoj kaj promesigis lin, ke li evitu bovojn, estu singarda sur ŝipoj kaj neniam kuŝu kun la edzinoj de aliaj viroj; sed krom tio multaj aliaj aferoj povus okazi al li, kaj ŝi ne sciis, kion fari (tiel ke ŝi sin trovis en granda embaraso). Kiam li havis dek ses jarojn kaj preparis sin por iri kun la aliaj, Åsa tion malpermesis, ĉar li estus ankoraŭ tro juna kaj havus tro delikatan sanstaton; kaj kiam Toste demandis, ĉu ŝi por ĉiam intencas lin eduki kiel kuirejan ĉefulon kaj virinheroon, ŝi eksplodis per tia furiozo, ke Toste ektimis kaj lasis ŝin kaj ĝojis, ke li mem povis foriri kiel eble plej rapide.
En tiu aŭtuno Toste kaj Odd malfrue revenis kaj estis perdintaj tiom el la ŝipanaro, ke la restintoj apenaŭ sufiĉis por la remiloj; sed ili tamen estis kontentaj kaj havis multon por rakonti. En Limerick la gajno estis malgranda, ĉar la ejraj reĝoj en Munster jam fari ĝis tiel potencaj, ke al la vikingoj tie restis preskaŭ nur defendi sin mem; sed amikoj de Toste, kiuj estis tie kun siaj ŝipoj, demandis lin, ĉu li volas partopreni atakon kontraŭ somermeza foiro, kiu okazas en Merioneth en Kimrujo, en loko kie vikingoj neniam estis, sed kien oni nun povus iri helpe de kelkaj fidindaj vojmontristoj, kiujn la amikoj de Toste tenis en preteco. Odd persvadis Toste, ke ili partoprenu, kaj ankaŭ la ŝipanaro volis; kaj en sep ŝipoj ili albordiĝis apud Merioneth kaj marŝis ĝenan distancon en la landon kaj nerimarkite venis al la foiro. Fariĝis akra batalo kun certa homperdo, kaj la vikingoj venkis kaj konkeris grandan predon en formo de varoj kaj kaptitoj. Post tio ili velveturis al Cork kaj vendis siajn kaptitojn, ĉar en Cork de longa tempo kolektiĝis sklavkomercistoj de ĉiuj anguloj de la mondo por elekti inter la kaptoj, kiujn la vikingoj portis tien; kaj la reĝo tie, Olof kun la Gemoj, kiu estis kristano kaj tre maljuna kaj saĝa, kutimis mem aĉeti tiujn, kiujn li trovis konvenaj, por poste permesi al parencoj reaĉeti ilin kun bona profito por li. De Cork ili velis hejmen en forta societo por ne fali en la manojn de piratoj, ĉar ili havis malmultan emon batali kun malforta ŝipanaro kaj multaj riĉaĵoj en la ŝipo. Tiel ili sukcesis neatakite ĉirkaŭiri Skagen, kie kutimis homoj de Vik kaj Vestfold embuski por kapti riĉe ŝarĝitajn ŝipojn hejmenvelantajn.
Post kiam la ŝipanaro ricevis sian parton de la predo, restis multe al Toste; kaj, pesinte sian arĝenton en sia kamero, li diris, ke voja ĝo tia, kia tiu ĉi, povas esti bona fino de liaj ekspedicioj, kaj estontece li intencas resti hejme, tiom pli ĉar lia korpo komencas rigidiĝi, kaj Odd nun povas prizorgi ĉion tiel bone kiel li mem kaj cetere havos helpon de Orm. Odd diris, ke li opinias tion saĝa parolo. Sed
Åsa tuj diris, ke ĝi ne estas saĝa; ĉar sen dubo multe da arĝento estas akirita, sed tiom da homoj manĝas ĉe ili ĉiun vintron, ke tio ne longe sufiĉos; kaj ĉu oni povas fidi, ke Odd ne malŝparos la tutan profiton por siaj virinoj sur Irlando, se li eĉ zorgus pri tio, ke li revenu hejmen; kaj Toste devus kompreni, ke la rigidecon en la dorso li ricevas sidante senlabora ĉe la fajro dum la vintroj, ne kiam li estas sur la maro, kaj al ŝi estas jam sufiĉe, ke ŝi stumblas super liaj kruroj dum unu duono de la jaro. Ŝi ne povas kompreni, ŝi diris, kiaj estas viroj nuntempe, ĉar la frato de ŝia propra avo, Sven Ratnazo, granda heroo inter geingoj, pereis kiel viro en batalo kontraŭ smolandanoj, tri jarojn post kiam li ankoraŭ drinkis ĉiujn sub la tablon ĉe la edziĝofesto de sia plej maljuna nepo, kaj nun oni aŭdas virojn en siaj plej bonaj jaroj paroli pri doloroj, kaj ili ne hontas morti sur pajlo kiel bovinoj. Sed nun Toste kaj Odd kaj ĉiuj revenintoj ricevos bonan bieron kiel bonvenaĵon, el kvanto kiu bongustos al ili; kaj Toste forpelu tiajn pensojn el sia kapo kaj tostu por same bona vojaĝo en la venonta jaro, kaj post tio ili havos bonan vintron kune, se nur neniu faros al ŝi ĉagrenojn per tiaspeca parolaĉo.
Post kiam ŝi foriris por prizorgi la bieron, diris Odd, ke eble Sven Ratnazo elektis la smolandanojn kiel la pli bonan alternativon, se ĉiuj virinoj en tiu familio faris tiom da bruo kiel ŝi; kaj Toste diris, ke li ne volas tutplene kontraŭdiri tion, sed ke ŝi estas multmaniere brava virino kaj ke li ne volas pli ol necese ŝin inciti; kaj ankaŭ Odd ne devas tion fari.
En tiu vintro ĉiuj rimarkis, ke Åsa iam-tiam iris pala kaj premata prizorgante siajn devojn kaj ke ŝia lango kuris malpli rapide ol kutime; pli ol iam antaŭe ŝi zorgis pri Orm, kaj kelkfoje ŝi haltis kaj lin rigardis, kvazaŭ ŝi havus vizion. Orm estis jam plenkreska kaj povis laŭ forto konkuri kun ĉiuj samaĝaj kaj multaj pli aĝaj. Li estis ruĝhara kaj havis helan haŭton kaj larĝan spacon inter la okuloj. Li estis kurtnaza kaj larĝbuŝa, longbraka kaj iom kurbdorsa; li estis moviĝema kaj rapida kaj traktante arkon kaj lancon pli lerta ol la plej multaj. Li facile falis en furiozon, kaj tiam li povis sin blinde ĵeti sur tiun, kiu lin incitis; kaj eĉ Odd, kiu pli frue kun plezuro lin paligis kaj furiozigis, nun jam fariĝis singarda kun li, ĉar lia forto lin faris danĝera. Sed cetere li estis trankvila kaj obeema kaj ankoraŭ konservis la kutimon en ĉio sin submeti al la deziroj de Åsa, malgraŭ tio, ke li iam-tiam kverelis kun ŝi, kiam ŝiaj zorgoj ŝajnis al li ĝenaj.
Nun Toste donis al li armilojn de viro, glavon kaj larĝan hakilon kaj bonan helmon, kaj Orm mem faris ŝirmilon; sed maŝkiraso mankis, ĉar neniu en la domo konvenis al li, kaj nuntempe malmultaj maŝforĝistoj restis en la lando, ĉar la plimulto el ili iris eksterlanden, al Anglolando aŭ al la jarlo en Rueno, kie ricevis ili pli altan pagon. Toste opiniis, ke Orm povas por kelka tempo kontentiĝi kun leda ĉemizo, ĝis li povos havigi al si bonan ĉemizon sur Irlando: tie ĉiam troviĝas batalkostumoj de mortintoj en ĉiuj havenoj je malaltaj prezoj.
Kiam ili en iu tago sidis ĉe la manĝo parolante pri tio, Åsa metis sian vizaĝon kontraŭ la brakojn kaj komencis plori. Ĉiuj silentiĝis kaj rigardis al ŝi, ĉar nur malofte ŝi faligis larmojn; Odd demandis, ĉu ŝi havas dentodoloron. Åsa viŝis al si la vizaĝon kaj sin turnis al Toste; ŝi diris, ke la parolo pri vestoj de mortintoj ŝajnis al ŝi malbona antaŭsigno, kaj ŝi estas jam certa, ke Orm pereos, tuj kiam li sekvos ilin sur la maron; ĉar jam tri fojojn ŝi en siaj sonĝoj vidis lin kuŝi sanganta sur ŝipbenko, kaj ĉiuj scias, ke ŝiaj sonĝoj estas fidindaj.
Tial ŝi nun volas peti al Toste, ke li estu bona al ŝi kaj ne pereigu la vivon de Orm sennecese, sed lasu lin resti hejme dum tiu ĉi somero; ĉar ŝi kredas, ke la danĝero lin minacos nun, baldaŭ, kaj se li povos ĝin transvivi, li eble estos malpli minacata poste.
Orm demandis, ĉu ŝi povis vidi en la sonĝo, kie li estis vundita.
Åsa diris, ke ŝi ĉiun fojon tuj vekiĝis pro teruro ĉe la vido; sed ŝi vidis, ke liaj haroj estis sangaj kaj lia vizaĝo tre pala, kaj tiu ĉi sonĝo ŝin jam multe premis, ĉiam pli kiam ĝi revenis, sed pli frue ŝi nenion volis diri.
Toste sidis pensema kaj poste diris, ke li ne multon scias pri sonĝoj kaj neniam havis timojn pro tiaj aferoj.
– Ĉar la maljunaj homoj kutimis diri, ke kiel ŝpinos la Ŝpinistinoj, tiel estos. Sed kiam nun vi, Åsa, jam tri fojojn sonĝis la saman sonĝon, tiam ĝi eble tamen estas averto; kaj ni jam perdis sufiĉe da filoj. Tial mi ne kontraŭdiros al vi en tio ĉi; kaj Orm povos resti hejme dum tiu ĉi somero, se li mem konsentas. Al mi nun estas la sento, ke mi bone povas vojaĝi ankoraŭ unu fojon; tiel eble estos plej bone por ni ĉiuj.
Odd konsentis kun Toste, ĉar li multajn fojojn rimarkis, ke la sonĝoj de Åsa realiĝis. Orm ne estis kontenta pri tio, kion oni decidis, sed li havis la kutimon sin submeti al la deziroj de Åsa en gravaj aferoj; kaj post tio nenio pli estis parolata pri tio.
Kiam la printempo jam venis, kaj sufiĉe da viroj el la interno de la lando jam konsentis kun Toste pri loko inter lia ŝipanaro, li kaj Odd forvelis kiel kutime, kaj Orm restis hejme. Li portis malkontenton kontraŭ Åsa, kaj kelkfoje li sin ŝajnigis malsana por ŝin timigi; sed kiam ŝi urĝiĝis per zorgado kaj kuraco, li mem ekkredis tion, kion li ŝajnigis, kaj havis malmulte da ĝuo el sia ludo. Åsa ne povis forgesi sian sonĝon, kaj spite al ĉiuj ĉagrenoj, kiujn li kaŭzis, ŝi ĝojis, ke ŝi lin havas en la hejmo.
Sed en tiu somero tamen komenciĝis lia unua vojaĝo, kaj Åsa ne estis konsultita.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.