La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La senlangulo, kiu remis saman remilon kiel Orm, fariĝis ĉiam pli mizera kaj fine taŭgis por malmulto; kaj kiam la ŝipo foje estis en Malago, unu el la sudaj milithavenoj de la kalifo, oni forprenis lin por meti alian sur lian lokon. Orm dum la lasta tempo devis fari la pli grandan parton ĉe sia remilo kaj scivolemis, ĉu li ricevos pli bonan kamaradon; sekvantan matenon tiu venis en la ŝipon. Li estis trenata al la ŝipo de kvar soldatoj, al kiuj estis pene lin transporti sur la alŝipa irtabulo, kaj jam distance oni rimarkis, ke li ne perdis la langon. Li estis juna kaj bela viro, senbarba kaj gracia, kaj li kriis kaj malbenis pli ol oni iam aŭdis sur la ŝipo.
Li estis portata al sia loko kaj tenata tie, dum oni ligis lin al la piedĉeno; kelkaj larmoj tiam fluis sur liaj vangoj, sed ŝajnis, ke ilin kaŭzis plejparte lia kolero. Kaj la ŝipestro kaj la pelisto venis lin vidi; li tuj komencis ilin superŝuti per minacoj kaj insultoj aplikante al ili multajn nomojn neniam ĝis tiam aŭditajn, kaj ĉiuj remistoj kredis, ke li tuj estos severe vipata. Sed la ŝipestro kaj la pelisto nur karesis al si la barbon kaj alprenis penseman mienon kaj zorge legis dokumenton, kiun la soldatoj alportis; je kelkaj linioj ili kapjesis, je aliaj ili kapneis kaj pripenseme parolis inter si, dum la novulo kriis al ili kaj ilin nomis putinfiloj, lardomanĝantoj kaj koitantoj kun azeninoj.
Fine, skuinte la vipon kontraŭ li kaj admoninte al silento, la pelisto foriris kun la ŝipestro; kaj tiam la novulo sen reteno ekploris kaj lia tuta korpo skuiĝis.
Ĉion tion ĉi Orm trovis rimarkinda, kaj li pensis, ke tiu novulo ne multe asistos ĉe la remilo, se li ne estos vipata; sed li tamen ĝojis pro tio, ke li ricevis parolkapablan kamaradon anstataŭ la senlangulo.
Komence la noveveninto tamen ne havis multon por diri al Orm malgraŭ amika alparolo, kaj ankaŭ lia remado estis malforta; estis en ĉiu maniero malfacile por li adaptiĝi, kaj komence li tre furiozadis pri la nutraĵo, kiun ili ricevis, kvankam tiu laŭ la opinio de Orm certe estis malabunda, sed ĉiam tre bongusta. Sed Orm estis pacienca pri li kaj remis por ambaŭ kaj parolis kuraĝige al li tiom, kiom li povis, kaj demandis pli ol unu fojon, kiu li estas kaj kial li alvenis tien. La alia fiere rigardis al li kaj ektiris la ŝultrojn; fine li respondis, ke li estas homo de nobla familio kaj ne alkutimiĝis al tio, ke li estu pridemandata de sklavoj, kiuj eĉ ne scias paroli kapable.
Tiam Orm diris:
– Pro tio, kion vi nun diris, mi povus preni vin je la nuko, tiel ke vi ĝin sentus; sed estas pli bone, ke ni tenu pacon inter ni kaj konati ĝu. Sklavoj ni estas ĉiuj ĉi tie, vi same kiel ni; kaj pli ol vi en ĉi tiu ŝipo devenas de bona familio, kaj al tiuj mi apartenas. Orm mi nomiĝas kaj mi estas filo de ĉefulo. Kaj estas vero, ke mi malmulte scias vian lingvon, sed vi pli malscias la mian, el kiu vi eĉ ne konas unu vorton. Tial ŝajnas al mi, ke ni estas same bonaj, vi kaj mi; aŭ se iu el ni estas pli bona, supozeble ne vi estas tiu.
– Vi malbone parolas, respondis la noveveninto, sed ŝajnas, ke vi havas bonan prudenton. Konsente, ke vi estas de altranga familio en via propra tribo, sed kun mi vi ne povas konkuri; ĉar patrinlinie mi devenas de tiu sama tribo, al kiu apartenis la Profeto, paco restu ĉe li. Kaj sciu, ke mia lingvo estas tiu de Allah mem, dum la diabloj elpensis la aliajn por malhelpi al la vera instruo. Tial ni ne estas egaluloj, vi kaj mi. Mia nomo estas Khalid, filo de Yazid; mia patro havis altan oficon ĉe la kalifo, kaj mi posedas grandajn riĉaĵojn kaj min okupas nur per mia parko, miaj bankedoj kaj per muziko kaj poezio. Estas vero, ke mi nun min okupas per alia afero, sed tio ne longe daŭros, vermoj maĉu la okulojn de tiu, kiu min sendis ĉi tien!
Mi kompilis kanzonojn, kiuj estas kantataj en tuta Malago, kaj malmultaj poetoj nun vivantaj egalas min.
Orm diris, ke supozeble abunde da poetoj sin trovas en la regno de la kalifo, ĉar unu tian li jam renkontis pli frue. Khalid diris, ke iusence ili estas multnombraj, ĉar multaj klopodas fari poezion; sed la veraj poetoj estas malmultaj.
Ili nun komencis bone akordi malgraŭ tio, ke Khalid restis malforta remanto kaj dum iuj periodoj apenaŭ povis fari ian ajn utilan laboron, ĉar liaj manoj estis senhaŭtigitaj de la remilo; baldaŭ li rakontis al Orm, kial li estis sklavigita kiel remisto. Multon li devis eldiri plurfoje kaj klarigi per aliaj vortoj, ĉar li estis malfacile komprenebla; sed Orm fine komprenis la pli grandan parton.
Khalid diris, ke lia malbonŝanco venis el tio, ke la plej bela virgulino en tuta Malago estas filino de la vicestro de la kalifo en la urbo, kaj tiu vicestro estas homo de malaltranga origino kaj malica spirito.
Sed la beleco de lia filino estas tiel granda, ke eĉ ne poeto povus revi pri io pli bela, kaj ŝin Khalid unu fojon hazarde ekvidis nevualita ĉe rikoltfesto. Post tio li amis ŝin pli ol ĉiujn virinojn kaj je ŝia gloro kreis kantojn, kiuj fandiĝas en la buŝo. Restante sur tegmento proksime al ŝia domo li sukcesis ŝin ekvidi, kiam ŝi troviĝis sola sur sia tegmento.
Tiam li fervore ŝin salutis etendante la manojn al ŝi, kaj tio ŝin persvadis levi denove la vualon. Tio estis signo, ke ankaŭ ŝi amas lin; kaj pro ŝia granda beleco li sentis sin ravita.
Certiĝinte ke la knabino bonvolas al li, li faris riĉajn donacojn al ŝia servistino kaj pere de ŝi sendis mesaĝojn. Post tio la vicestro forveturis por raporti al la kalifo pri sia oficado, kaj la knabino sendis al Khalid ruĝan floron. Tiam Khalid sin transvestis en maljunulinon; kaj helpate de la sklavino li envenis al la knabino kaj plurajn fojojn amorĝuis kun ŝi. Sed unu tagon en la urbo ŝia frato alkuris kontraŭ li kun glavo, kaj en la lukto tiu, pro la batallerteco de Khalid, estis vundita. Post tio la vicestro revenis hejmen, kaj Khalid estis arestita kaj kondukita antaŭ lin.
Ĉe tiuj vortoj Khalid malheliĝis pro furiozo; li kun malamo kraĉis kaj kriis malbenojn pri la vicestro. Post tio li daŭrigis:
– Laŭ la leĝo li havis neniun akuzon kontraŭ mi. Estas vere, ke mi faris amoron kun lia filino; sed kompense mi enmetis ŝin en belajn kantojn; kaj ke viro kun deveno kiel la mia ne povas edzinigi malaltoriginan filinon de berbero, tion eĉ ŝia patro devus kompreni.
Lian filon mi vundis; sed tiu estis atakinta min, kaj nur pro mia mildeco mi lasis lin forkuri vivanta. Pro tio tiu vicestro devus senti dankemon al mi, se li estus justema homo, sed anstataŭe li konsili ĝis kun sia malico, kiu estas plej granda en Malago, kaj jen kion li elpensis. Aŭskultu, ho pagano, kaj miru!
Orm volonte aŭskultis, kvankam multaj vortoj estis nekonataj al li; kaj la viroj, kiuj sidis sur la plej proksimaj benkoj ankaŭ aŭskultis, ĉar Khalid eldiris sian rakonton per laŭta voĉo.
– Li legigis unu el miaj plej belaj poemoj kaj demandis, ĉu mi ĝin faris. Kaj mi respondis, ke ĉiu homo en Malago konas tiun poemon kaj scias, ke mi ĝin faris, ĉar ĝi estas odo pri Malago, kaj la plej bona iam kreita. En tiu poemo troviĝas ĉi tiuj linioj:
Mi scias kun plena cert’, se nur la Profet’ ĉe ni al si de la vit-rikolt’ permesus gustumon, neniam li, kiel nun, forbarus, pro sciomank’, en sia severa libr’ uvsuko-konsumon.
Feliĉa, kun ruĝa most’ sur barb’ kaj pokalo plena, li estus per laŭd’ de l’ vin’ garninta klerlumon.
Tion recitinte Khalid ekploris kaj diris, ke pro tiuj versoj li estis kondamnita al remado. Ĉar la kalifo, kiu estas vartanto de la ĝusta instruo kaj anstataŭanto de la Profeto sur la tero, decidis, ke ĉiu, kiu insultas la Profeton aŭ mallaŭdas lian instruon, estu severe punata; kaj la venĝavida vicestro nun trovis ĉi tiun manieron plej bona por, sub ŝajno de justeco, sin venĝi kontraŭ li.
– Konsolas min, ke tio ĉi ne daŭros longe; ĉar mia familio estas pli potenca ol la lia kaj ĝuas favoron de la kalifo, kaj tial mia liberiĝo baldaŭ venos. Kaj tial neniu ĉi tie en la ŝipo kuraĝas min tuŝi per la vipo; ili scias, ke oni ne senpune uzas perforton kontraŭ parenco de la Profeto.
Orm demandis, kiam vivis la Profeto, kaj Khalid diris, ke li vivis antaŭ tricent kvindek jaroj. Orm tiam diris, ke vere estis tiu Profeto potenca homo, se li ankoraŭ povas protekti siajn parencojn kaj ankoraŭ decidi, kion trinku lia popolo. Neniu viro hejme en Skanio iam havis tiel grandan potencon, eĉ ne Ivar Vidfamne, kiu estis la plej potenca homo iam vivinta tie.
– Sed ja vero estas, li aldonis, ke hejme ĉe ni neniu ŝovas sian nazon en tion, kion trinkas alia, ne reĝoj nek aliaj.
La kapablo de Orm multe kreskis, post kiam fariĝis Khalid lia kamarado, ĉar tiu konstante parolis kaj havis multon por rakonti; kaj post kelka tempo li scivolis, kie situas la lando de Orm kaj kio kaŭzis la sidadon de Orm sur tiu benko. Orm tiam rakontis al li pri la ekspedicio de Krok kaj kiel li mem ekvojaĝis kaj pri tio, kio poste okazis. Ĉion rakontinte laŭ sia eblo, li diris:
– Multo de tio ĉi okazis pro nia renkonto kun tiu judo Salaman.
Eble li estis homo kun bonŝanco, ĉar li estis liberigita el sia kaptiteco; kaj dum li estis kun ni, ĉio okazis bone al ni. Li diris, ke li estas potenca homo en urbo nomata Toledo, kie li estas forĝisto de arĝento kaj plej elstara inter poetoj.
Khalid diris, ke li bone konas lin, ĉar liaj arĝentaĵoj estas vaste famaj; kaj ankaŭ kiel poeto li estas bona konsiderante, ke li estas Toledano.
– Kaj antaŭ ne longe, diris Khalid, mi aŭdis migrantan bardon el la nordo kanti poemon de li; kaj en ĝi li priskribis, kiel li falis en la manojn de asturia limgrafo kaj estis tre turmentata de tiu, kaj kiel li sin poste liberigis kaj gvidis sovaĝajn rabistojn kontraŭ lia fortikaĵo kaj sturmis ĝin kaj mortigis la limgrafon kaj metis lian kapon sur palison al la kornikoj kaj portis hejmen liajn trezorojn. En sia simpleco ĝi estis taŭge kompilita peco, sed sen tiu moleco en la tono uzata de bonaj poetoj en Malago.
– Abunde li sin laŭdas, diris Orm, kaj se li povis tiom plenumi por sin venĝi kontraŭ malamiko, devus ebli al li ion fari por rekompenci amikojn, kiuj lin multe helpis. Ni lin liberigis el sklaveco kaj konkeris la fortikaĵon kaj plenumis lian venĝon; kaj se li estas potenca homo en la lando, li povus fari al ni, kiuj sidas ĉi tie, servon. Ĉar kiel ni en alia maniero fariĝos liberaj, mi ne scias.
Khalid diris, ke Salaman estas konata pro siaj riĉaĵoj kaj ke li havas bonan reputacion ĉe la kalifo malgraŭ tio, ke li ne sin tenas al la ĝusta instruo. Orm nun komencis senti esperon, sed menciis nenion al siaj samlandanoj pri tio, kion sciigis al li Khalid. Finiĝis tiel, ke Khalid promesis sendi mesaĝon kaj saluton al Salaman en Toledo, tuj kiam li mem liberiĝos.
Kiam la tagoj pasis sen tio, ke liberiĝo okazis al Khalid, tiu fari ĝis ĉiam pli maltrankvila kaj multe furiozis kontraŭ siaj indiferentaj parencoj; li ankaŭ komencis elpensi grandan poemon pri la pereigaj efikoj de vino, pri kiu li esperis, ke iu ĝin povos surpaperigi en iu haveno kaj sendi ĝin al la kalifo, tiel ke liaj veraj pensoj pri tiu temo fariĝu konataj; sed kiam li venis al la tasko laŭde prikanti akvon kaj citronan sukon kiel ion pli preferindan ol vino, lia versfara kapablo malkreskis. Malgraŭ tio, ke li en siaj horoj de deprimiĝo daŭre kriis insultojn kontraŭ la ŝipestroj, li estis neniam tuŝata per la vipo; kaj tion Orm konsideris favora signo pri tio, ke li ne longe restos tie.
Iun matenon en iu el la orientaj havenoj, post kiam la ŝipo kun multaj aliaj revenis de prema persekuto post afrikaj marrabistoj, kvar viroj venis sur la ŝipon, kaj kiam Khalid ilin ekvidis, ekestis turniĝo en lia kapo pro ĝojo, kaj la demandojn de Orm li ne aŭdis.
Unu estis oficisto kun granda kapvesto kaj ĝispieda kaftano: li transdonis al la ŝipestro leteron, kiun tiu tuŝis per sia frunto kaj poste kun respekto legis; la alia ŝajnis parenco de Khalid, ĉar tuj kiam tiu estis malligita de la ĉeno, ili brakumis kaj ploris kaj interŝanĝis kisojn kaj babilis tre rapide samtempe. La du aliaj viroj estis servistoj, kiuj portis vestojn kaj korbojn; ili vestis Khalid per bela vesto kaj proponis al li manĝon. Orm lin vokis por lin memorigi pri la promeso; sed Khalid jam riproĉis al sia parenco pro tio, ke tiu forgesis venigi barbiron, kaj nenion aŭdis. Poste Khalid kun sia societo forlasis la ŝipon, kaj la ŝipestro kaj la ŝipanoj lin respekte salutis, kiam li foriris; li fiere kapklinis kaj ŝajnis, kvazaŭ li apenaŭ iun vidus, kaj li malaperis brakenbrake kun sia parenco.
Orm pro tio fariĝis melankolia; ĉar Khalid estis por li bona societo, kaj eble tiu nun en sia libereco sin sentas tro altranga por memori, kion li promesis. Alian viron oni lokis apud Orm, grasan komerciston, kiu pesis per falsaj peziloj; tiu baldaŭ laciĝis kaj taŭgis al ne multe, kaj kiam de tempo al tempo la vipo lin trafis, li multe ĝemadis kaj murmuris piajn litaniojn por si mem. Li donis al Orm malmulte da ĝojo, kaj tiun tempon en la ŝipo Orm sentis kiel la plej malfacilan. Li kroĉis esperon al Khalid kaj Salaman, sed ĉiam malpli dum la tempo pasis.
Sed fine en Kadizo okazis ilia tago de bonŝanco. Ĉefulo venis al la ŝipo kun soldatoj, kaj ĉiujn normanojn ili malligis de iliaj piedferoj; ili ricevis vestojn kaj ŝuojn kaj estis kondukataj al alia ŝipo, kiu sin direktis kontraŭflue laŭ la granda rivero ĉe Kordovo. Ili devis asisti ĉe la remado supren laŭ la rivero, sed sen katenoj kaj vipo kaj kun anstataŭantoj; ili povis sidi kune kaj sen malhelpo interparoli por la unua fojo post longa tempo. Ili nun estis remsklavoj dum du jaroj kaj pli granda parto de la tria; kaj Toke, kiu multe kantis kaj ridis, diris, ke kio nun okazos al ili, li ne scias, sed unu aferon li scias: urĝas, ke li povu ĉesigi sian soifon. Sed Orm diris al li, ke li pri tio prefere atendu ĝis oportuna okazo; ĉar estus nekonvene, se perfortaĵoj okazus nun, kaj laŭkutime tiaj okazas laŭ lia memoro, kiam Toke ĉesigas sian soifon. Toke konsentis pri tio, ke li devas atendi, sed diris, ke tiu atendo estos malfacila. Ili ĉiuj sin demandis, kio okazos, kaj Orm nun rakontis pri tio, kiel li parolis kun Khalid pri la judo. Ili tiam eldiris multan laŭdon pri la judo kaj ankaŭ pri Orm, kaj malgraŭ tio, ke Orm inter ili estis la plej juna, ili ĉiuj konsideris lin sia ĉefulo.
Orm demandis la soldatestron, kio okazos al ili kaj pri tio, ĉu li konas la judon Salaman; sed la soldatestro sciis nur tion, ke li laŭ siaj ordonoj devas konduki ilin al Kordovo, kaj la judon li ne konas.
Ili venis al la urbo de la kalifo kaj vidis ĝin etendiĝi ambaŭflanke de la rivero kun dense situantaj domoj kaj blankaj palacoj kaj palmĝardenoj kaj turoj. Ili miris pro ĝia grandeco kaj beleco, kiuj superis ĉion, kion ili antaŭe kredis; kaj ĝia riĉeco ŝajnis al ili tiel granda, ke ĝi povus sufiĉi por abunda prirabado de marvojaĝantoj de la tuta dana regno.
Ili estis kondukataj en la urbon kaj scivoleme rigardis la multecon da homoj; la viroj plendis pri tio, ke nemultaj virinoj estas videblaj kaj ke nemulte estas videbla de tiuj, kiuj troviĝas en la stratoj, ĉar ĉiam ili estas kovritaj kaj vualitaj.
– Ne multe estus bezonata, diris Toke, ke virino ŝajnus al mi bela nun, se mi nur venus en rilaton kun ŝi; ĉar jam tri jarojn ni estas inter ĉi tiu popolo, kaj dum tiu tempo mi ne rilatis kun eĉ unu.
– Se ni ricevos liberecon, diris Ögmund, ni povos abunde rilati kun virinoj ĉi tie same kiel iu ajn; ĉar la viroj ĉi tie laŭ aspekto ne povas konkuri kun ni.
– Ĉiu viro en ĉi tiu lando, diris Orm, rajtas teni kvar edzinojn, post kiam li akceptis la Profeton kaj ties instruon. Sed farinte tion, li rajtas neniam trinki vinon.
– Tiu elekto ne estas facila, diris Toke, ĉar ilia biero estas malforta laŭ mia gusto. Sed eble ni ĝis nun ne gustumis ilian plej bonan.
Kaj kvar virinoj ŝajnas al mi laŭ mia bezono.
Ili venis al granda bieno, kie multaj soldatoj troviĝis, kaj dormis tie tiun nokton. En la sekvanta mateno alvenis fremdulo, kiu ilin kondukis al domo proksima; ili tie ricevis prizorgon de banistoj kaj barbiroj, kaj malvarma trinkaĵo estis proponata al ili en malgrandaj belaj pelvetoj. Poste ili ricevis pli molajn vestojn, kiuj ne tiom frotis la haŭton; ĉar estinte dum longa tempo nudaj, ili sentis vestojn raspaj kontraŭ la haŭto. Ili reciproke sin rigardis kaj ridis pri tio, kiel ŝanĝiĝis ilia aspekto; kaj en granda surprizo pri ĉio tio ĉi ili estis kondukataj en manĝosalonon, kie viro venis renkonte kaj bonvenigis al ili. Ili tuj rekonis Salaman malgraŭ tio, ke li nun ŝajnis alia, ol kiam ili laste lin vidis; nun ĉio atestis, ke li estas riĉa kaj potenca homo.
Li montris amikecon al ili kaj proponis al ili manĝi kaj trinki kaj konduti kvazaŭ en propra domo; sed li forgesis la plej multon de tio, kion li sciis de normana lingvo, kaj tial nur Orm povis paroli kun li.
Li diris, ke li faris kiom eble por ili, post kiam li aŭdis, en kia malfacila stato ili sin trovas; ĉar iam ili faris al li plej grandan servon, kaj nun estas al li ĝojige, ke li povas ilin rekompenci. Orm lin dankis laŭ sia plej bona kapablo; sed plej multe li volis ekscii, li diris, ĉu ili nun estas liberaj homoj aŭ ĉiam plu sklavoj.
Salaman respondis, ke sklavoj de la kalifo ili restos, tion ŝanĝi li ne povas; sed ili de nun servos en la gvardio, kiu konsistas el la plej taŭgaj el la militkaptitoj de la kalifo kaj el sklavoj aĉetitaj en fremdaj landoj. Tian gvardion, li diris, la kordovaj kalifoj ĉiam havis, ĉar tiel ili sentis sin pli sekuraj ol kun armitaj regnanoj sub sia propra tegmento, kiujn parencoj kaj amikoj pli facile povus logi al ribelo, kiam malkontento regas en la lando.
Sed antaŭ ilia aliĝo al la gvardio, li diris, ili nun estos liaj gastoj por sin iom refreŝigi post siaj penoj; kaj ĉe li ili restis dum kvin tagoj kaj same bonfartis, kiel herooj ĉe la tablo de Odin. Multajn frandaĵojn ili manĝis, kaj trinkaĵoj estis portataj al ili, tuj kiam ili tion deziris; muzikistoj ludis por ili, kaj ili ĉiun vesperon fariĝis gajaj pro vino, ĉar al Salaman neniu profeto malpermesis tiun trinkaĵon. Sed Orm kaj la aliaj ĉiam gardis per okulo Toke, ke li ne tro drinku kaj ekploru kaj fariĝu danĝera. Ilia gastiganto proponis al ĉiu el ili junan sklavinon por societo en la lito, kaj tio ilin plej multe ĝojigis. Ili ĉiuj lin laŭdis kiel grandaniman homon kaj ĉefulon, bona kvazaŭ li venus de normana gento; kaj Toke diris, ke malofte fiŝkapto estis tiel valora kiel tiu, per kiu li eltiris tiun noblan judon el la akvo. Ili kuŝis longe en la matenoj, sur pli molaj kusenoj ol iam ili konis; kaj ĉe la tablo ili amike kverelis pri tio, kiu el ili ricevis la plej bonan sklavinon, kaj neniu volis forŝanĝi la sian.
La trian vesperon Salaman diris al Orm kaj Toke, ke ili lin akompanu; ĉar troviĝas ankoraŭ unu persono, kiun ili danku pro sia liberiĝo kaj kiu eble pli faris por ili ol li. Ili lin akompanis tra multaj stratetoj; kaj Orm demandis, ĉu Khalid, la granda poeto el Malago, venis al Kordovo kaj ĉu lin ili renkontos. Respondis Salaman, ke tiu, kiun ili renkontos, estas pli altranga ol Khalid.
– Kaj nur fremdulo, li kun decida tono aldonis, povas kredi, ke tiu Khalid estas elstara poeto, eĉ se li mem tion pretendas. Kiam mi nombras la vere grandajn poetojn, kiuj nun vivas en la regno de la kalifo, ni sume estas nur kvin; kaj Khalid neniam estos unu el ni, kiel ajn diligente li ludos per la rimoj. Sed vi estas prava, Orm, kiam vi pensas amike pri li, ĉar sen lia mesaĝo mi nenion scius pri vi kaj viaj samlandanoj, kaj tial, se vi lin renkontos, kaj li sin nomas poeto, vi ne kontraŭdiru lin.
Orm respondis, ke li posedas sufiĉe da prudento por ne kontraŭdiri poetojn koncerne ilian eminentecon; kaj nun Toke scivolis, kial li devas partopreni en tiu promeno, kiam li ne komprenas la konversacion kaj kiam li tiom bonfartus en la domo. Salaman diris, ke lia ĉeesto estas necesa, ĉar tia estas la ordono.
Ili venis al ĉirkaŭbarita ĝardeno kaj al malvasta pordo, kiu estis malfermita antaŭ ili; ili enpaŝis kaj iris antaŭen inter belaj arboj kaj multkoloraj herboj kaj alvenis lokon, kie ludis granda fontano, kaj klara akvo fluis inter floroj kaj herboj en malgrandaj serpentumantaj riveretoj. El la kontraŭa direkto venis portseĝo, portata de kvar sklavoj, kaj malantaŭ ĝi iris du sklavinoj kaj du nigraj viroj kun glavoj.
Salaman haltis kaj Orm kaj Toke same; la portseĝo estis mallevita kaj la sklavinoj alkuris kaj ekstaris respekte ĉeflanke, kiam vualita virino elpaŝis. Salaman ŝin profunde salutis tri fojojn kun siaj manoj kontraŭ sia frunto kaj Orm kaj Toke komprenis, ke ŝi devas esti de reĝa familio; sed ili restis starantaj, ĉar sin kurbigi antaŭ virino ŝajnis al ili nedeca konduto por viroj.
Ŝi fiere kapklinis al Salaman kaj rigardis al Orm kaj Toke kaj ion murmuris sub sia vualo, kaj ŝiaj okuloj montris amikecon. Salaman denove sin klinis antaŭ ŝi kaj post tio diris:
– Bataluloj de Nordlando, danku Ŝian Moŝtinon Subaida: ŝia potenco vin liberigis.
Tiam Orm diris al ŝi:
– Se vi asistis en nia liberiĝo, ni ŝuldas al vi plej grandan dankon.
Sed ni ne scias, kiu vi estas, kaj ne scias, kial vi montris al ni tian favoron.
– Tamen ni jam renkontiĝis, ŝi diris, kaj eble vi ambaŭ ne tute min forgesis de tiam.
Per tio ŝi forŝovis la vualon, kaj la judo denove riverencis. Toke palpis al si la barbon kaj diris al Orm:
– Ja estas mia knabino de la fortikaĵo, kaj ŝi estas nun eĉ pli bela ol tiam. Ŝi nepre havis favoran bonŝancon, ĉar depost tiam ŝi fariĝis reĝino. Kaj mi volus scii, ĉu ŝi ĝojas min revidi.
Ŝi rigardis al Toke kaj diris:
– Kial vi parolas al via amiko kaj ne al mi?
Orm respondis, ke Toke ne scikapablas la araban, sed ke li ŝin rekonas kaj opinias, ke ŝia beleco estas eĉ pli granda, ol kiam li laste ŝin vidis.
– Kaj ni ambaŭ ĝojas, Orm diris, ke vi pasis al potenco kaj feliĉo; ĉar al ni ŝajnas, ke ambaŭ vi meritas.
Ŝi rigardis al Orm kaj ridetis kaj diris:
– Sed vi, ruĝa viro, same kiel mi, lernis ĉi tiun lingvon. Kiu estas pli brava batalanto, vi aŭ via amiko, kiu estis mia mastro?
– Oni opinias nin ambaŭ bravaj, diris Orm, sed mi estas juna kaj ĝis nun ne travivis tiom, kiom li, kaj li akiris grandan reputacion tiun fojon, kiam ni konkeris la fortikaĵon, kie vi troviĝis. Tial mi pensas, ke li ankoraŭ estas pli brava el ni, kvankam li mem ne kapablas tion diri al vi en la lingvo de ĉi tiu lando. Sed pli brava ol ni estis Krok, nia ĉefulo, sed li jam mortis.
Ŝi diris, ke ŝi memoras Krok kaj ke bravaj ĉefuloj malofte longe vivas. Orm rakontis, kiel li mortis, kaj ŝi konsente kapsignis; post tio ŝi diris:
– Inter vi kaj mi la sorto mirinde teksis. Vi konkeris la fortikaĵon de mia patro kaj mortigis lin kaj la plimulton de tiuj, kiuj troviĝis tie, kaj pro tio mi devus min venĝi kontraŭ vi. Sed mia patro estis kruela homo kaj plej kruela kontraŭ mia patrino, kaj mi lin malamis kaj lin timis, kvazaŭ li estus vila satano. Ke morto lin trafis, ŝajnis al mi bone, kaj mi ne malĝojis pro tio, ke mi venis inter fremdulojn, ankaŭ ne pro tio, ke via amiko min amis, kvankam estis ĉagreno, ke ni ne povis interparoli. Mi ne tre ŝatis la odoron de lia barbo, sed liaj okuloj estis gajaj, kaj lia rido estis amika, kaj tion mi ŝatis, kaj liaj manoj ne perfortis, kiam li min tuŝis, ankaŭ kiam li estis ebria kaj urĝema pro deziro. Neniu bluaĵo ekestis sur mia korpo, kiam mi estis kun li, kaj survoje al la ŝipo li malpezan ŝarĝon metis sur min.
Tial mi en tiu tempo volonte lin akompanus al via lando. Tion diru al li.
Orm ripetis al Toke, kion ŝi diris. Tiu kontente aŭskultis kaj diris:
– Jen vi vidas, kia estas mia bonŝanco ĉe virinoj. Sed ŝi estas el ĉiuj la plej bona. Tion vi diru al ŝi de mi. Ĉu vi kredas, ke ŝi intencas min fari eminenta persono en ĉi tiu lando?
Orm respondis, ke pri tio ŝi nenion menciis, kaj doninte al ŝi la saluton de Toke, li ŝin petis rakonti, kio okazis al ŝi, de kiam ili disiris.
– La ŝipestro min kondukis ĝis tie ĉi en Kordovo, ŝi diris, kaj li mem min ne tuŝis malgraŭ tio, ke mi devis stari nuda antaŭ li. Li vidis en mi bonan donacon al sia mastro, la veziro. Nun mi apartenas al Almansur, la veziro de la kalifo, kiu estas plej potenca en la lando, kaj post instruado al mi pri la instruoj de la Profeto, li levis mian rangon de sklavino al plejfavorata edzino, ĉar li trovis mian belecon pli granda ol tiun de ĉiuj aliaj. Estu laŭdata Allah pro tio!
Tiel per vi la sorto min favoris, ĉar se vi ne estus venintaj al la fortikaĵo, mi ankoraŭ nun sidus tie, timante mian patron, kaj ricevus nebonan edzon malgraŭ mia beleco. Kaj tial mi volis helpi al vi laŭ mia kapablo, kiam Salaman, kiu forĝas miajn plej belajn juvelojn, sciigis al mi, ke vi ankoraŭ vivas.
– Al tri ni ŝuldas dankon, diris Orm, ĉar ili helpis al ni forlasi la ŝipbenkon: al vi, al Salaman kaj al viro en Malago, kiu sin nomas Khalid. Sed nun ni scias, ke via potenco estas la plej granda, kaj tial ni dankas al vi plej multe. Kaj tio estas nia bonŝanco, ke ni renkontis tiajn personojn, kiaj estas vi kaj la du aliaj, ĉar alie ni ankoraŭ sidus ĉe la remiloj kaj nenion atendus krom morton. Nun ni volonte ekservos al via mastro kaj lin asistos kontraŭ liaj malamikoj. Sed estas rimarkinde, ke vi havis potencon lin persvadi favore al nia liberi ĝo; ĉar ekde la tempo de la Lodbrok-filoj, ni normanaj marveturantoj estas, ĉu ne, konsiderataj malamikoj ĉi tie.
– Tiun servon vi faris al mia mastro Almansur, ke vi konkeris la fortikaĵon de mia patro kaj ŝovis min en lian manon. Kaj estas inter ni konate, ke tiuj, kiuj venas de via lando, fidelas al siaj promesoj kaj brave batalas. Ĉar kaj la kalifo Abderraĥman la Granda kaj lia patro, la emiro Abdallah, havis en siaj gvardioj multajn normanojn; ili tiam multe prirabadis hispanajn bordojn, sed de tiam malmultaj venis, kaj antaŭ vi neniuj estas en la gvardio. Kaj se vi nun fidele servos al mia mastro Almansur, via soldo estos bona; al vi kaj al viaj samlandanoj la ĉefulo de la gvardio donos kompletajn batalkostumojn kaj bonajn armilojn. Sed al vi ambaŭ mi havas donacon.
Ŝi vokis unu el la sklavoj de apud la portseĝo, kaj tiu alpaŝis kun du glavoj; ilin kompletigis bele ornamitaj ingoj kaj zonoj kun pezaj arĝentaj umbetoj. Unu el ili ŝi transdonis al Orm kaj la alian al Toke.
Ili akceptis kun granda ĝojo, ĉar la stato de senarmileco, kiun oni ĝis nun trudis al ili, naskis ĉe ili mankosenton. Ili eltiris la glavojn kaj ekzamenis zorge la klingojn kaj provis, kiel konvenas la manteniloj al la manoj. Salaman rigardis la glavojn kaj diris:
– Tiuj estas forĝitaj en Toledo, kie troviĝas la plej kompetentaj forĝistoj kaj por arĝento kaj por ŝtalo. Ankoraŭ oni tie forĝas la glavojn rektaj, kiel oni faris en la epoko de la gotaj reĝoj, antaŭ ol venis la servantoj de la Profeto al ĉi tiu lando. Kaj pli bonajn glavojn neniu forĝas.
Toke laŭte ridis pro kontento kaj murmuris por si mem kaj diris:
Longe la lignon remilan
palpis luktista man’:
nun estas bele, ree
klingon luktistan porti.
Orm ne volis malsuperi al li en kunmetado de versoj; li pripensis kaj etendis la glavon antaŭ si kaj diris:
Jen livamane mi levas
glavon de l’ bela dam’,
kiel ĉe l’ dioj Tiro:
povas Serpent’ jam mordi.
Subaida ridis kaj diris:
– Doni al viro glavon estas kiel doni al virino spegulon: por nenio alia la okuloj. Sed bone estas vidi, ke tiom bonveniĝas donacoj; ili donu al vi bonŝancon.
Orm diris al ŝi:
– Ni nun nin sentas kiel ĉefuloj, Toke kaj mi; ĉar tiel bonajn glavojn ni neniam vidis. Se via mastro Almansur similas al vi, li meritas servadon.
Nun finon atingis la renkonto; ĉar Subaida diris, ke venis la tempo por ŝi adiaŭi al ili kaj ke eble ili ŝin ankoraŭ iun fojon revidos; kaj per tio ŝi eniris la portseĝon kaj estis forportata.
Ili revenis kun Salaman al lia domo, kaj ĉiuj havis multon por diri laŭde al Subaida kaj pri ŝiaj bonaj donacoj. Salaman diris, ke li ŝin konas jam pli ol unu jaron; ĉar plurajn fojojn li al ŝi vendis juvelojn, kaj li tuj vidis, ke ŝi estas tiu sama knabino, kiun akiris Toke en la fortikaĵo de la malica limgrafo, malgraŭ ke ŝia beleco de tiam fariĝis pli granda. Toke diris:
– Ŝi estas bela kaj bonkora kaj tenas en bona memoro tiun, kiun ŝi ŝatis; kaj por mi estas malfacile, kiam mi ŝin nun revidas, scii, ke ŝi edziniĝis al altrangulo. Sed estas bone, ke ŝi ne apartenas al tiu dikventra maljunulo kun la arĝentomartelo, kiu nin kaptis; ĉar tio estus pli kruela sento. Kaj mi ne volas tro plendi nun; ĉar la knabino, kiun donis al mi Salaman, ne havas mankon.
Nun Orm faris demandojn pri tiu Almansur, la mastro de Subaida, kaj pri tio, kiel li povas esti la plej potenca homo en la lando, ĉar ja tia devus esti la kalifo; kaj Salaman klarigis la staton de tiuj aferoj. La antaŭa kalifo en Kordovo, Haŝam la Erudicia, filo de Abderra ĥman la Granda, estis potenca sinjoro, kvankam li pasigis la pli grandan parton de sia tempo legante librojn kaj konversaciante kun erudiciuloj; mortinte li postlasis junan filon portantan la nomon Hiŝam kaj estantan nun kalifo. Kaj por administri la regnon dum ties infaneco Haŝam enoficigis la plej talentan el siaj oficistoj kune kun sia favorata edzino, la patrino de la infano, kaj tiuj trovis la potencon dolĉa kaj restigis la junan kalifon enfermita en kastelo, pretendante, ke li estas tro pia por sin miksi en mondajn aferojn. Kaj dum sia regado de la regno tiu oficisto plurfoje venkadis kontraŭ la kristanoj en la nordo kaj pro tio ricevis la nomon Almansur, ”venkanto”.
La reĝino, patrino de la kalifo, jam longe amis Almansur pli ol ion alian sur la tero; sed ŝi kaŭzis al li enuon; ĉar ŝi estis pli maljuna ol li kaj ofte kverelema koncerne la potencon; kaj tial ankaŭ ŝi nun sidas enfermita kiel ŝia filo la kalifo, kaj Almansur sola regas en la lando en la nomo de la kalifo. Kaj pro tio, kion li faris kontraŭ la kalifo kaj la patrino de la kalifo, multaj lin malamas; sed multaj lin amas pro liaj venkoj kontraŭ la kristanoj; kaj por sia gvardio el fremduloj li estas bona mastro, ĉar ĝin li fidas kiel ŝirmon kontraŭ ĉiuj tiuj, kiuj havas en si envion kaj malamon kontraŭ li. Kaj tial estas supozeble, ke Orm kaj liaj samlandanoj havos prosperajn tagojn en la palaco de Almansur, kiam paco regas, sed ankaŭ batalojn laŭ sia apetito; ĉar ĉiun someron Almansur kutimas elmarŝi kun granda armeo, aŭ kontraŭ la reĝo de Asturio aŭ kontraŭ la grafo de Kastilio aŭ kontraŭ la reĝo de Navaro kaj la aragonaj grafoj plej norde apud la limo de la frankoj. Por ĉiuj tiuj li estas granda teruro, tiel ke ili ofte volas pagi al li tributon por savi sin de lia vizito.
– Sed por ili estas malfacile sin savi de li per pagoj, daŭrigis Salaman; kaj tio dependas de tio, ke li estas homo malfeliĉa. Li estas potenca kaj venkanta, kaj en ĉiuj entreprenoj li spertis sukceson, kaj tamen ni ĉiuj scias, ke konstante li estas turmentata de granda timego.
Ĉar li perfortis kontraŭ la kalifo, kiu estas la ombro de la Profeto, kaj de tiu li ŝtelis la potencon; kaj pro tio li timas la koleron de Allah, kaj li ne havas pacon en sia animo. Ĉiun jaron li klopodas malkolerigi Allah per nova marŝo kontraŭ la kristanoj; kaj tial li ne akceptas tributon de ĉiuj kristanaj princoj samtempe kaj nur dum mallonga tempo de ĉiu; ĉar kelkajn li ĉiam volas disponi al si, por ke li povu ilin kun fervoro plagi per glavo. El ĉiuj militestroj, kiuj naski ĝis en ĉi tiu lando, li estas la plej granda; kaj solenan ĵuron li faris, ke li mortu militante kun sia vizaĝo turnita kontraŭ la adorantoj de pluraj dioj, kiuj kredas, ke la filo de Jozefo estis dio. Malmulte li atentas pri poezio kaj muziko, kaj malprospere estas por poetoj nun, kompare kun la tempo de Haŝam la Erudicia; sed ripozante li trovas ĝuon en oraĵoj, arĝentaĵoj kaj juvelŝtonoj, kaj tial mi ne apartenas al tiuj, kiuj plendas pri li. Ĉi tiun domon ĉi tie en Kordovo mi havigis al mi, por ke mi pli komforte povu komercadi kun li; li longe prosperu kaj ĉion bonan ĝuu, ĉar por arĝentisto li vere estas bona mastro.
Tion kaj pli Salaman rakontis al Orm, kaj Orm ĝin ripetis al Toke kaj la aliaj; kaj ĉiuj akordis pri tio, ke tiu Almansur devas esti rimarkinda regnestro. Sed lian timon antaŭ Allah estis por ili malfacile kompreni, ĉar por normanoj estis timo antaŭ la dioj nekonata.
Antaŭ ol venis la horo, kiam ili forlasu la domon de la judo, li donis al ili bonajn konsilojn pri multaj aferoj; kaj al Toke li donis konsilon, ke tiu estontece ne lasu rimarki, ke iam Subaida apartenis al li.
– Ĉar regnestroj ne pli ol ni ŝatas virojn, kiuj rilatis kun iliaj virinoj, li diris; kaj ŝi estis brava, ke ŝi kuraĝis renkonti vin du, eĉ kiam ĉeestis atestantoj, kiuj vidis, ke ĉio okazis dece. Almansur estas observema sinjoro en tio kiel en ĉiaj aliaj aferoj, kaj tial Toke devas sin gardi.
Toke diris, ke sin kaŝas en tio nenia danĝero; kaj ke alia afero nun plej multe okupas al li la pensojn, nome kiel trovi bonan nomon por lia glavo. Ĉar glavo tia, kia estas lia, certe estas forĝaĵo same bona kiel la glavo Gram, kiu apartenis al Sigurd, aŭ Mimming, kiu apartenis al Didrik, aŭ Skofnung, kiun portis Rolf Krake; kaj tial ĝi devus havi nomon kiel ili. Tamen li ne povis iun trovi, kiu ŝajnis al li sufiĉe bona, malgraŭ tio, ke li multe pripensis. Sed Orm nomis la sian Blulango.
Ili forlasis Salaman kun multaj dankoj kaj estis kondukitaj en la palacon de Almansur, kie akceptis ilin soldatestro; ili ricevis batalkostumojn kaj kompletan armilaron kaj ekservis en la gvardio. Kaj por siaj sep samlandanoj Orm estis ĉefulo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.