La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


Orm la Ruĝa

Aŭtoro: Frans G. Bengtsson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prologo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12

Dua Parto
1 2 3 4

PROLOGO

Pri la stato de la razitoj en Skanio
en la epoko de reĝo Harald Bludenta

Multaj maltrankvilaj viroj forlasis Skanion kun Bue kaj Vagn, sed ne trovis sukceson en Hjörungavåg; aliaj akompanis Styrbjörn al Upsalo kaj falis kun li. Kiam sciiĝis hejme, ke malmultaj revenos, oni recitis funebropoemojn kaj starigis memorŝtonojn, kaj poste ĉiuj prudentaj homoj akordiĝis pri tio, ke ĉio, kio okazis, estas tre bona, ĉar nun oni povas esperi pri pli da kvieto ol antaŭe kaj malpli da disparceligoj kaj interŝanĝoj de posedaĵoj helpe de eĝaj feroj. Nun venis abundaj jaroj, kun sekalo kaj haringoj, kaj la plimulto bone prosperis; sed tiuj, kiuj pensis, ke la rikoltoj malfruas, ekspediciis al Anglolando kaj Irlando kaj sukcese batalis, kaj multaj restis tie.

Nun razitoj komencis veni al Skanio, kaj de la lando de la saksoj kaj de Anglolando, por prediki la kristanan instruon. Ili havis multon pri kio rakonti, kaj komence homoj estis scivolemaj kaj volonte aŭskultis; kaj al virinoj ŝajnis amuze esti trempitaj de la fremduloj kaj ricevi blankan ĉemizon donace. Sed baldaŭ ekmankis ĉemizoj al la fremduloj; kaj homoj ĉesis aŭskulti iliajn predikojn, kiuj ŝajnis lacigaj kaj ne tre kredindaj; cetere ili parolis en balbuta lingvaĵo, kiun ili lernis en Hedeby aŭ sur la okcidentaj insuloj, kaj tial ŝajnis infanecaj laŭ prudento.

Tial la kristanigado malmulte progresis; kaj la razitoj, kiuj multe parolis pri paco kaj kiuj antaŭ ĉio brulis pro perfortemo kontraŭ la dioj, de tempo al tempo estis kaptitaj de religiaj homoj kaj pendigitaj en sanktaj fraksenoj kaj penetritaj de sagoj kaj donacitaj al la birdoj de Odin. Sed aliajn, kiuj venis norden en la arbarojn de Geingio, kie nur malmulte da religio estis, tiujn oni bonvenigis kaj kondukis ligitajn al foiroj en Smolando kaj ŝanĝis ilin por bovoj kaj kastoraj feloj. Kiel sklavoj de la smolandanoj kelkaj kreskigis la harojn kaj sentis malkontenton pri Jehovah kaj meritis la manĝon; sed la plimulto daŭre volis faligi la diojn kaj trempi virinojn kaj infanojn, prefere ol senŝtonigi kampojn kaj mueli grenon, kaj kaŭzis al siaj mastroj tiom da ĉagreno, ke baldaŭ la geingoj ne ricevis du trijarajn smolandajn bovojn por plentaŭga pastro ne pagante aldonon de salo aŭ fulita drapo. Tiam regis en la limregiono malbona humoro kontraŭ la razitoj.

Iun someron informo trakuris la tutan Danoregnon, ke reĝo Harald Bludenta aniĝis al la nova instruo. En sia juneco li jam faris provon, sed urĝe repaŝis, sed nun li definitive transiris. Ĉar reĝo Harald estis nun maljuna, kaj jam longe lin turmentis akra doloro en la dorso, tiel ke ne multan ĝojon donis al li liaj biero kaj virinoj, kaj saĝaj episkopoj, kiujn sendis la imperiestro, jam frotis lin per ursograso plifortigita per apostolnomoj kaj vindis lin en ŝafofeloj kaj donis al li benitan herbinfuzaĵon anstataŭ biero kaj signis krucon inter liaj ŝultroj kaj elsorĉis el li multajn diablojn, ĝis malaperis la doloro kaj fariĝis la reĝo kristano.

La piuloj tiam promesis, ke pli terura mizero lin trafos, se li denove sin submetos al oferado aŭ montros senfervoron en la kredo.

Tial reĝo Harald ordonis, estante denove movkapabla kaj povante preni al si junan maŭran sklavinon, kiun Olof kun la Gemoj, reĝo de Cork, sendis al li kiel amikan donacon, ke ĉiuj lasu sin kristanigi; kaj malgraŭ tio, ke tia parolo de homo, kiu mem devenis de Odin, ŝajnis stranga, multaj lin obeis, ĉar li longe regis kun bona fortuno kaj tial havis aŭtoritaton en la lando. Tiujn, kiuj perfortis kontraŭ pastroj, li juĝis per plej severaj punoj; kaj en Skanio la nombro de pastroj kreskis, kaj preĝejojn oni konstruis sur la ebenaĵo; kaj oni ĉesis sin turni al la malnovaj dioj krom ĉe surmaraj krizoj kaj brutmalsanoj.

Sed en Geingio oni multe ridis pri ĉio tio. Ĉar la popolo en la arbaroj apud la limo havis pli da ridemo ol la prudenta popolo sur la argilo de la ebenaĵo, kaj pri la ordonoj de reĝoj ili plej multe ridis.

En tiuj regionoj malmultaj havis potencon atingantan pli foren ol la dekstra mano, kaj inter Jellinge kaj Geingio estis longa distanco eĉ por plej grandaj reĝoj. En antikvaj tagoj, en la epoko de Harald Hildetand kaj Ivar Vidfamne kaj antaŭ ĝi, reĝoj kutimis veni al Geingio por ĉasi urobovojn en la vastaj arbaroj, sed malofte por aliaj celoj.

Post tiam la urobovoj malaperis, kaj kun ili malaperis la vizitoj de reĝoj; kaj se nun iu reĝo incitiĝis pro ilia malobeemo aŭ malabunda imposto kaj minacis, ke li venos, li kutime tiun respondon ricevis, ke neniaj urobovoj estis videblaj en la regiono, sed ke ili informos lin, kiam tiaj sin montros, kaj amike akceptos lin tiam. Tial jam longe estis proverbo ĉe la loĝantoj apud la limo, ke al ili neniu reĝo venos, antaŭ ol revenos la urobovoj.

Tiel ĉio restis, kia ĝi ĉiam estis, en Geingio, kaj nenia kristanismo radikiĝis tie. La pastroj, kiuj provis iri tien, daŭre estis vendataj trans la limon, sed kelkaj geingoj opiniis, ke oni propre devus ilin tuj mortigi kaj ekmiliti kontraŭ la avara popolo en Sunnerbo kaj Allbo pro tio, ke la pagoj de la smolandanoj ne donis akcepteblan profiton en la komerco.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.