La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĉe forflua tajdo ili alvenis la golfon, en kiun la rivero fluis, kaj oferis sakon da vino kaj kaldronon da viando por sukcesa hejmenvoja ĝo; poste ili levis la velojn kaj entiris la remilojn kaj kun malforta vento velis laŭ la longo de la golfo. La peze ŝarĝitaj ŝipoj naĝis profunde en la akvo kaj moviĝis malrapide antaŭen; kaj Krok diris, ke antaŭ ol ili vidos hejmajn bordojn estos supozeble remado bezonata, kiu sentiĝos en la brakoj. Tio, Orm diris en siaj maljunaj tagoj, estis la plej malbonaŭguraj vortoj, kiujn li aŭdis de iu homo; ĉar per ili rompiĝis la bonŝanco de Krok, kiu ĝis tiam estis plej eble bona dum la tuta vojaĝo; estis kvazaŭ iu dio aŭskultus kaj volus tuj konfirmi la veron de liaj vortoj.
Sep ŝipoj venis el malantaŭ la suda terlango kaj sin direktis norden, sed turnis internen en la golfon, kiam ili vidis la ŝipojn de Krok kaj per rapidaj remiloj senprokraste proksimiĝis. Estis ŝipoj de alia speco, ol ĝis tiam vidis la ŝipanoj de Krok: longaj, malaltaj kaj malpeze naĝantaj sur la akvo. Ili estis plenaj de armitaj viroj kun nigraj barboj kaj kun tukoj kaj pendaĵoj ĉirkaŭ la helmoj; kaj la viroj ĉe la remiloj, du ĉe ĉiu, estis nudaj kun rebriloj sur la malhelaj haŭtoj. Ili remadis antaŭen kun raŭkaj krioj kaj ĉe akra bruo de malgrandaj tamburoj.
La ŝipoj de Krok tuj sin lokis unu apud alia kaj sin tenis proksime al la bordo kun eble plej mallonga distanco inter si, tiel ke ili ne estu ĉirkaŭitaj. Sed Krok ne volis mallevi la velojn; ĉar se la vento fortiĝos, li diris, ĝi helpos al ili. Toke devis urĝe ĉirkaŭigi kaj bone kovri sian virinon per pakoj de predo, tiel ke ŝi estu sekura kontraŭ sagoj kaj lancoj. Orm lin helpis, kaj poste ili sin starigis ĉe la ŝiprando kun la aliaj. Orm nun estis bone armita; en la fortikaĵo li sin provizis per maŝĉemizo, ŝildo kaj bona helmo. Viro apud ili demandis, ĉu tiuj fremduloj estas kristanoj, kiuj venas por venĝi; sed Orm opiniis pli kredeble, ke ili apartenas al la popolo de la kalifo, ĉar neniu kruco estas videbla sur iliaj ŝildoj kaj standardoj. Toke diris, ke li ĝojas, ke li povas komenci la batalon nesoifa, ĉar ŝajnas, ke ĝi estos varmega.
– Kaj tiuj, kiuj travivos, li diris, havos ion por rakonti, ĉar tiuj homoj aspektas fervoraj kaj estas multaj kompare kun ni.
La fremduloj nun estis proksimaj kaj pafis svarmojn da sagoj; ili lerte remis kaj sukcesis ĉirkaŭi la ŝipojn kaj atakis el ĉiuj flankoj, kie ili povis. Tiu ŝipo, kiun kondukis Berse, iris plej proksime al la bordo, kaj inter ĝi kaj la bordo neniu povis veni; sed la ŝipo de Krok estis la plej dekstra, kaj tie tuj fariĝis akra batalo. Du ŝipoj de la fremduloj sin lokis unu apud la alia laŭ la longo de ĝia almara flanko; ili sin alkroĉis per ĉenoj kaj graploj, kaj la viroj kuris kriegante de la ekstera ŝipo al la proksima kaj komencis ĉiuj grimpi al la ŝipo de Krok. Ili alkuris kun superforto kaj granda furiozo kaj scipovis rapide manipuli siajn armilojn; la ŝipo de Krok nun estis tre pezigita kaj restis malantaŭ la du aliaj. Tria malamika ŝipo penetris inter ili kaj la bordo kaj sukcesis alkroĉi sin; la batalo nun evoluis tiel, ke la ŝipo de Berse kaj la tria ŝipo moviĝis en la golfo al la maro kun kvar malamikaj ŝipoj ĉirkaŭ si, kontraŭ kiuj ili plenforte batalis, dum la ŝipo de Krok restis samloke kaj batalis kontraŭ tri. La vento nun fortiĝis, kaj la du ŝipoj de Berse moviĝis ĉiam pli al la maro aŭdigante laŭtan batalbruon kaj kun larĝaj sangostrioj post si en la akvo.
Malmulte da tempo restis al la ŝipanoj de Krok pensi pri la ŝipoj de Berse kaj vidi, kiel marŝas la aferoj por ili, ĉar al ĉiu sufiĉis la okupo kontraŭbatali la malamikojn, kiuj lin atakis. Tiom da malamikoj transvenis per unu fojo unu ŝiprandon, ke la ŝipo kliniĝis kaj preskaŭ renversiĝis; kaj malgraŭ tio, ke multaj estis frapitaj kaj falis en la akvon aŭ reen en sian ŝipon, tamen sufiĉe multaj restis, kaj ĉiam pli sekvis el ambaŭ flankoj. Krok kuraĝe luktis, kaj tiuj, kiujn li trafis, ne plu havis ion por diri; sed baldaŭ li vidis, ke la superforto de la malamikoj estas tro granda. Li tiam forĵetis la ŝildon kaj kuris laŭ la ŝiprando kaj svingis sian hakilon per ambaŭ manoj kaj dishakis du el la ĉenoj, kiuj fiksis la ŝipojn unu al alia; sed falinta malamiko kaptis unu el liaj kruroj, kaj en tiu sama momento li ricevis lancopikon inter la ŝultroj kaj falis antaŭen en la malamikan ŝipon, kie multaj sin ĵetis sur lin, kaj li estis kaptita kaj ligita.
Nun multaj el la ŝipanoj de Krok falis kiel eble plej longe sin defendinte; kaj fine la tuta ŝipo estis sen ŝipanoj krom kelkaj, kiuj estis premitaj al la pruo; Toke kaj Orm estis inter ili. Toke havis sagon en la femuro, sed povis ankoraŭ stari; Orm havis vundon sur la frunto kaj malbone vidis pro la sango, kiu fluis al li en la okulojn.
Ambaŭ estis tre lacaj. La glavo de Toke rompiĝis kontraŭ la feron de ŝildo; li paŝis malantaŭen kaj venis proksime al barelo da biero, kiu estis prenita de la fortikaĵo kaj metita en la pruon. Li forĵetis la glavostumpon kaj prenis la barelon per ambaŭ manoj kaj sukcesis ĝin levi super sia kapo.
– Al io ĝi ankoraŭ povas utili, li diris, kaj ĝin ĵetis kontraŭ la plej proksimajn malamikojn, tiel ke unu aŭ du frakasiĝis kaj multaj falis.
Li nun vokis al Orm kaj al la aliaj, ke ĉi tie restos nenio farebla, kaj per tio li saltis kun kapo antaŭe en la akvon por klopodi naĝi ĝis la bordo. Orm kaj la aliaj, ĉiuj kiuj povis sin forŝiri de la malamikoj, postsaltis. Lancoj kaj sagoj persekutis ilin, kaj kelkaj estis trafitaj; Orm subakviĝis kaj venis ree al la surfaco kaj naĝis kiel eble bone.
En siaj maljunaj tagoj li diris pri tio, ke malmulte estas pli ĝene ol naĝi vestita per maŝĉemizo, kiam oni estas laca kaj la ĉemizo estas malvasta. Baldaŭ kaj Toke kaj Orm estis tute sen fortoj kaj preskaŭ dronis; unu el la malamikaj ŝipoj postsekvis ilin, kaj nenion ili povis fari, sed ili estis levitaj el la akvo kaj ligitaj.
Nun la fremduloj estis venkintaj kaj remis al la bordo por ekzameni sian gajnon kaj enterigi siajn mortintojn. La mortintajn ŝipanojn de Krok ili ĵetis en la maron, kaj ili komencis serĉfosadi en la ŝarĝo; la kaptitoj estis kondukitaj sur la bordon kaj eksidis sur la grundo, kun ligitaj brakoj kaj zorge gardataj; ili kune estis naŭ, kaj ĉiuj havis vundojn. Ili atendis mortigon kaj sidis silentaj kaj rigardis la maron; la ŝipoj de Berse kaj la malamikoj, kiuj malaperis kun ili, ne estis videblaj.
Toke suspiris kaj komencis murmuri por si mem; post tio li diris:
Iam bieron
mi disipis;
valhale mi trinkos
medon laŭ sort’ .
Orm kuŝis surdorse kaj rigardis la ĉielon; li diris:
Lakton kaj panon, kie naskiĝis, trinkus prefere mi: hejme en kort’ .
Krok estis la plej malgaja, ĉar dum la tuta ekspedicio li sin sentis bonŝanculo kaj heroo, kaj nun li vidis sian bonŝancon rapide rompi ĝi; li vidis la mortigitojn esti ĵetataj en la maron kaj diris:
Marplugistoj el
pen’ profitis;
jen la pago:
malica mort’ .
Toke diris, ke superas lian supozon tio, ke tri poetoj estas en la societo.
– Kvankam via lerteco fari versojn ne egalas la mian, li diris al Orm kaj Krok, tamen ekzistas ankaŭ por vi la konsolo, ke ĉe la bankedo de la dioj la poetoj trinkas el la plej grandaj kornoj.
Nun aŭdiĝis krioj, kaj multa vokado ekbruis en la ŝipo, ĉar la fremduloj trovis la junulinon en ŝia kaŝejo. Ili ŝin venigis sur la bordon, kaj ŝajnis, ke fariĝos kverelo pri tio, al kiu ŝi apartenos, ĉar multaj viroj ŝin tiris, dum ili akre grakadis kaj tremigis la nigrajn barbojn.
Toke diris:
– Pri la birdino luktas la kornikoj, kiam la akcipitro sidas kun flugilo rompita.
La knabino estis kondukita al la ĉefulo de la fremduloj; li estis grasa homo kun parte griza barbo kaj ororingoj en la oreloj; li portis ruĝan mantelon kaj en la mano arĝentan martelon kun longa, blanka tenilo. Li ŝin rigardis kaj karesis sian barbon; poste li ŝin alparolis, kaj oni povis rimarki, ke ili povas unu la alian kompreni. La knabino havis iom por diri, kaj plurfoje ŝi fingromontris en la direkto al la kaptitoj; sed ĉe iuj el liaj demandoj, kiam ankaŭ li fingromontris al ili, ŝi disetendis la manojn kaj skuis la kapon. La ĉefulo de la fremduloj kapklinis; post tio li donis al ŝi ordonon, je kiu ŝajnis, ke ŝi preferus ĝin ne obei, ĉar ŝi etendis la manojn al la ĉielo kaj vokis; sed kiam li kun severa voĉo ŝin denove alparolis, ŝi fariĝis cedema kaj demetis la vestojn kaj staris nuda antaŭ li. Ĉiuj liaj viroj suspiris kaj gratis al si la barbon kaj ravite murmuris, ĉar ŝi estis tre bela de verto ĝis plando. La ĉefulo ŝin igis ĉirkaŭe turniĝi, kaj li zorgeme ŝin ekzamenis; li palpis ŝiajn harojn, kiuj estis longaj kaj brunaj, kaj li tuŝis ŝian haŭton; poste li stariĝis kaj premis sigelringon, kiun li portis sur unu mezfingro, kontraŭ ŝiajn ventron kaj bruston kaj lipojn; kaj, ion dirante al la siaj, li deprenis sian ruĝan mantelon kaj ĝin pendigis ĉirkaŭ ŝi. Ĉe liaj vortoj ĉiuj liaj viroj metis manon kontraŭ la frunton kaj respekteme murmuris kaj sin klinis. La junulino nun sin revestis, sed retenis la ruĝan mantelon; manĝaĵo kaj trinkaĵo estis portataj al ŝi, kaj ŝajne ĉiuj ŝin rigardis kun respekto.
La kaptitoj sidis silentaj kaj rigardis tion; kaj kiam la knabino ricevis la mantelon ĉirkaŭ si, kaj oni donis al ŝi mangaĵon kaj trinkaĵon, diris Orm, ke ŝajnas, ke ŝi havas la plej favoran bonŝancon el ĉiuj, kiuj estis en la ŝipo de Krok. Toke tion konsentis kaj diris, ke estas severa fato por li nur nun ŝin vidi en ŝia plena beleco, kiam ŝi jam falis en la manojn de alia; ĉar nur mallonge ŝi apartenis al li, kaj multaj aferoj urĝis; kaj nun, li diris, li povus plori ĉe la penso, ke li neniam povos fendi la kranion de la grasventra grizbarbulo, kiu ŝin palpis.
– Sed tiun esperon mi kovas, li aldonis, ke malmultan ĝojon ŝi donos al la maljunulo; ĉar ekde la unua horo mi trovis ŝin bonkonduta kaj prudenta, kvankam ni ne povis interparoli; kaj tial ŝi certe ne malfruos puŝi ponardon en la korpon de tiu antikva virkapro.
Krok sidis silenta kaj premita de sia fatalo, turnita al la maro, ne zorgante pri tio, kio okazas sur la bordo; nun li vokis, kaj samtempe la fremduloj komencis fervore brui, ĉar kvar ŝipoj estis videblaj en la golfo kaj proksimiĝis; tio estis la ŝipoj, kiuj batalis kontraŭ Berse. Ili estis malrapide remataj, kaj baldaŭ estis videble, ke unu el ili naĝis profunde en la akvo kaj havis damaĝon: unu ŝiprando estis rompita mezŝipe kaj multaj remiloj rompitaj.
Malgraŭ tio, ke la kaptitoj estis melankoliaj pro sia malbonŝanco, malfortaj pro siaj vundoj kaj tre turmentataj de soifo, ili tamen ĉiuj ekridis ĉe tiu vido. Ĉar ili tuj komprenis, ke unu el la ŝipoj de Berse sukcesis ĝin rami, kiam fortiĝis la vento ekster la golfo, kaj la malamikoj devis sin deteni de plua batalo, kiam restis al ili nur tri bonaj ŝipoj, kaj ili reremis kun la damaĝita. Nun iuj komencis esperi, ke Berse revenos kaj ilin savos. Sed Krok diris:
– Li perdis multajn ŝipanojn, ĉar li havis malamikojn en la ŝipo kaj estis tute okupita, kiam mi laste lin vidis. Kaj facile li povas kompreni, ke nemultaj el ni vivas, ĉar li ne vidis nian ŝipon forlasi la golfon. Tial li preferos penadi hejmen kun tio, kion li havas, ĉu per ambaŭ ŝipoj, ĉu per unu, se la ŝipanoj ne sufiĉas por ambaŭ. Kaj se li atingos hejmon eĉ per unu nur, la ekspedicio de Krok estos rakontata kaj vivos bone en la memoroj en Lister. Sed nin ili nun certe mortigos el indigno pro tio, ke du niaj ŝipoj sin savis.
La vero de tiuj lastaj vortoj de Krok tamen ne konfirmiĝis, ĉar fine ili ricevis akvon kaj nutraĵon, kaj viro venis al ili kaj flegis iliajn vundojn. Ili tiam komprenis, ke ili estos sklavoj; iuj opiniis, ke morti estus preferinde, dum aliaj hezitis, kion preferi. La ĉefulo de la fremduloj igis remsklavojn veni kaj paroli kun ili; tiuj ŝajnis veni de multaj diversaj popoloj kaj klopodis per multspecaj sonoj kaj blekoj; sed neniu parolis lingvon, kiun la kaptitoj povis kompreni. La fremduloj restis en tiu loko dum kelkaj tagoj kaj riparis la damaĝitan ŝipon.
En tiu ŝipo multaj remistoj mortis, kiam la ŝipo de Berse ĝin ramis, kaj la kaptitoj devis ilin anstataŭi. Ili kutimis je remado, kaj la laboro ŝajnis al ili komence ne tro peza, ĉar ĉi tie sidis ĉe ĉiu remilo du remistoj. Sed ili devis remi preskaŭ nudaj, kio komence ŝajnis al ili granda honto, kaj ĉiu havis unu kruron katenita al ĉeno.
Kompare kun la aliaj ilia haŭto komence estis tre blanka; iliaj dorsoj brulvundiĝis de la suno, kaj ĉiu sunleviĝo portis al ili plian turmenton.
Sed post kelka tempo ili hardiĝis kaj forgesis kalkuli tagojn kaj sciis nenion krom remi kaj dormi kaj senti malsaton kaj soifon kaj ricevi trinkaĵon kaj nutri sin kaj post tio denove remi. Fine ili akiris tian kapablon, ke ili povis, lacaj pro pli ol ordinare peza penado, ekdormi ĉe la remilo kaj tamen remi kiel la aliaj, ne perdante la ritmon kaj ne altirante la vipon de la pelisto. Tiam ili jam estis plentaŭgaj remsklavoj.
Ili remis en varmego kaj en torenta pluvo, kelktempe en agrabla malvarmeto, sed neniam en malvarmo. Ili estis sklavoj de la kalifo, sed ili ne multe sciis, kien ili remas kaj al kio servas iliaj penoj.
Ili remis laŭ krutaj bordoj kaj riĉaj malaltaj landoj kaj kun granda peno supren larĝajn riverojn kun forta fluo; sur la strando ili vidis virojn brunajn kaj nigrajn kaj kelkfoje malproksime virinojn, kiuj portis vualojn; ili pasis tra Njorvasundo kaj venis ĝis kie ĉesis la potenco de la kalifo, kaj ili vidis riĉajn insulojn kaj belajn urbojn, kiuj ĉiuj estis sennomaj por ili. Ili albordiĝis en grandaj havenoj kaj estis enfermitaj en sklavdomoj, ĝis denove estis tempo por elremi; ili remis penege persekutante fremdajn ŝipojn, ĝis iliaj koroj preskaŭ krevis, kaj spiregante kuŝis antaŭenklinitaj dum atakoj, kiujn rigardi ili pro laceco ne povis.
Ili sentis nenian malĝojon kaj nenian esperon kaj neniujn diojn alvokis; al ili sufiĉis remi kaj priatenti tiun, kiu per vipo remigis ilin.
Lin ili malamis per granda malamo, kiam li ekscitis ilin per la vipo, sed ankoraŭ pli, kiam li dum severa remado ĉirkaŭiris kaj enŝovis al ili en la buŝon grandajn panpecojn trempitajn en acida vino; ĉar tiam ili sciis, ke ili devos remi sen ripozo tiel longe, kiel ili kapablos.
Liajn vortojn ili ne komprenis; sed baldaŭ ili lernis el la sono de lia voĉo scii, kiom da frapoj li intencas doni al malzorganto; kaj al ili feliĉo estis imagi, ke li kruele mortos kun gorĝo disŝirita aŭ dorso skurĝita, ĝis elrigardos liaj ostoj tra la sango.
En siaj maljunaj tagoj Orm diris pri tiu tempo, ke ĝia travivado estis longa, sed eblas rapide ĝin rakonti; ĉar ĉiu tago similis al aliaj, kvazaŭ estus la tempo senŝanĝa. Sed kelkaj signoj montris al li, ke pasis la tempo; unu estis lia barbo. Li estis la sola, kiu eksidis ĉe la remilo kiel senbarba junulo, sed baldaŭ lia barbo komencis kreski kaj eĉ pli ruĝa fariĝis ol liaj haroj, kaj fine ĝi estis tiel longa, ke ĝi tuŝis la remilon, kiam li sin klinis super ĝi. Pli longa ĝi ne fariĝis, ĉar la movoj de la remilo ĝin elfrotis je tiu longeco; kaj el ĉiuj manieroj prizorgi la barbon, li kutimis diri, tiu estas la plej malbona.
La alia signo estis la kresko de lia forto. Li estis forta, kiam oni ligis lin al la remilo kaj jam ricevis kutimon remi en la ŝipo de Krok; sed la peno de sklavoj estis pli severa ol tiu de liberaj homoj, kaj komence povis kapturniĝo kaj senforto ekposedi lin ĉe longtempa remado, kiu forte streĉis lin. Li vidis virojn krevigi sian koron kaj ricevi sangan ŝaŭmon en la barbo kaj fali malantaŭen sur la benko kun konvulsioj en la korpo kaj morti kaj esti ĵetitaj en la maron; sed li sciis, ke eblas elekti inter nur du aferoj: remi tiel longe kiel la aliaj remas, eĉ se li remos ĝismorte, aŭ altiri al si la vipon de la pelisto.
Li kutimis diri, ke konstante li elektis la unuan, kvankam ĝi ne estis tre alstrebinda; ĉar unu fojon tuj en la komenco li spertis la vipon, kaj post tio li sciis, ke se tio ankoraŭfoje okazos, tiam furiozo posedos lin, kaj lia morto estos certa.
Tial li remis laŭ sia plej granda kapablo, eĉ kiam kapturniĝo posedis lin kaj brakoj kaj dorso doloris; sed post kelka tempo li ne multe rimarkis lacecon. Lia forteco ĉiam pli kreskis, kaj li devis zorgi, ke li ne tiru tro forte kaj ne rompu la remilon, kiun li nun sentis kiel bastoneton en siaj manoj, ĉar rompita remilo kaŭzis severan admonon per la vipo. Dum la tuta tempo kiel remsklavo de la kalifo li remis babordan remilon; el tio venis tio stranga, ke li dekstramana eksidis ĉe la remilo kaj ĝin forlasis maldekstramana. Dum sia tuta vivo post tio li manovris kaj kuleron kaj glavon per sia maldekstra mano, nur ĵetante lancojn li estis ĉiam plu dekstramana. Tiu forto, kiun li tie akiris kaj kiu superis tiun de aliaj viroj, bone konservi ĝis, kaj la plejmulto de ĝi restis al li ankoraŭ dum lia maljuna aĝo.
Sed ankaŭ tria signo, krom la kreskado de liaj barbo kaj forto, atentigis al li, kiel pasas la tempo dum la penado ĉe la remilo; tio estis, ke li iom komencis kompreni el la lingvo de fremduloj, komence unu aŭ alian vorton, poste ĉiam pli. Kelkaj sklavoj venis el foraj landoj sude kaj oriente kaj parolis lingvojn similajn al bojaĉo de hundoj, kiujn komprenis neniuj krom ili mem; aliaj estis kaptitoj el kristanoj norde kaj parolis por si apartan lingvon, sed multaj estis andaluzoj, kiuj estis ligitaj al la remilo kiel rabistoj kaj ribeluloj, aŭ ĉar ili incitis la kalifon per novaj instruoj pri siaj dio kaj profeto; kaj tiuj parolis la araban, same kiel iliaj mastroj. Ankaŭ la pelisto kun la vipo parolis tiun lingvon, kaj ĉar por ĉiu remisto estis utile klopodi kompreni, kion deziras tiu viro, li fariĝis por Orm bona lingvoinstruanto ne penante pri tio.
Ĝi estis malfacile komprenebla lingvo kaj ankoraŭ multe pli malfacile eldirebla, kun sonoj sidantaj profunde en la gorĝo kaj similantaj plej multe al korva grakado kaj rana kvakado; kaj al Orm kaj liaj kamaradoj ŝajnis strange, ke ĉi tiuj fremduloj volas fari al si la ĝenon elpremi tiajn malfacilojn sonojn anstataŭ paroli kiel faras homoj el la nordo. Sed Orm sin montris pli lernema pri ĉi tiu lingvo ol iu alia; eble ĉar li estis la plej juna, eble ankaŭ ĉar al li ĉiam estis facile lerni tiajn malfacilajn vortojn, kiaj troviĝas en malnovaj poemoj, eĉ kiam li iliajn sencojn ne komprenis.
Tial okazis, ke Orm estis la unua, kiu komencis kompreni, kion oni diris al ili, kaj li ankaŭ estis la sola, kiu per unu aŭ alia vorto povis respondi. Pro tio li fariĝis parolanto kaj interpretanto por siaj kunfratoj, tiel ke ordonoj estis direktataj al li; li devis informiĝi pri multaj aferoj por la aliaj, farante demandojn laŭ sia kapablo al tiaj remantoj, kiuj parolis la araban kaj havis sciojn. Kvankam li estis la plej juna inter la normanoj kaj sklavo kiel la aliaj, li en tiu maniero komencis aperi kiel ĉefulo, ĉar nek Krok nek Toke povis ion lerni el la fremda lingvo; kaj poste Orm ĉiam diris, ke post favora bonŝanco, forteco kaj lerteco kun armiloj ekzistas por homo inter fremduloj nenio pli utila ol lernokapablo.
La ŝipo portis kvindek soldatojn; kaj la remantoj estis kune sepdek du ĉe dek ok paroj da remiloj. De benko al benko oni multe murmuris pri iu aŭ alia ebleco ellasiĝi el la katenoj kaj superforti la soldatojn kaj akiri liberecon; sed la katenoj ĉirkaŭ la maleoloj estis fortikaj kaj zorge kontrolataj, kaj gardistoj ĉiam deĵoris, kiam la ŝipo estis ankrita; kaj ankaŭ ĉe bataloj kontraŭ malamikaj ŝipoj oni taskis al iuj el la soldatoj gardi la sklavojn kaj mortigi ĉiun, kiu montrus maltrankvilon. Kiam ili estis kondukitaj de la ŝipo en iu el la grandaj milithavenoj de la kalifo kaj estis enŝlositaj en sklavdomoj, ĝis la ŝipoj denove surmariĝis, ili estis tenataj sub severa gardo kaj neniam estis permesitaj kolektiĝi multope, kaj pro ĉio tio ĉi ŝajnis al ili ĉiuj, ke nenion alian ili povas atendi krom remi ĝis venos morto, aŭ ĝis iu malamika ŝipo venkos kaj eble ilin liberigos. Sed la ŝipoj de la kalifo estis multaj kaj ĉiam havis superforton, kaj tial ankaŭ ne ĉi tiu ebleco estis tre realeca. Tiuj, kiuj per obstino kaj insultoj oponis, estis skurĝataj ĝis morto aŭ estis vivaj ĵetitaj en la maron, sed foje, kiam la afero koncernis fortajn remantojn, ili estis kastritaj kaj devis daŭrigi la remadon; kaj kvankam la sklavoj neniam havis eblon proksimiĝi al virinoj, ili opiniis tiun punon la plej kruela el ĉiuj.
Eĉ kiam Orm en sia maljuneco rakontis pri sia remsklaveco, li memoris la lokon de ĉiu samlandano en la ŝipo, kaj ankaŭ la plimulto de la aliaj; li povis en sia rakontado iri de remilo al remilo kaj diri, de kia karaktero estis la viroj, kiuj tie sidis, kaj kiuj mortis, kaj kiel aliaj prenis iliajn lokojn, kaj kiuj estis plej multe skurĝataj. Li diris, ke ne estas malfacile al li memori ĉion tion, ĉar en siaj sonĝoj li ofte denove sidas en tiu ŝipo kaj vidas streĉitajn dorsojn antaŭ si, kun vundoj de la vipo, kaj aŭdas la ĝemadon de la viroj ĉe peza remado kaj ĉiam ankaŭ la proksimiĝantajn paŝojn de la pelisto malantaŭ si.
Estis necesa fortika ligno en lia lito, ke ĝi ne rompiĝu, kiam li en ĝi serĉis apogon por remiltiro en la sonĝo; kaj li diris, ke neniu feliĉo povas superi tiun, kiun li spertas, kiam li vekiĝas kaj trovas, ke li nur sonĝis.
Tri remilojn antaŭ Orm, ĉe babordo kiel li, sidis Krok, kaj li estis nun homo ŝanĝita. Estis evidente al Orm kaj la aliaj, ke remsklaveco estas al li pli severe prema ol al iu el la aliaj, ĉar li estis homo kun kutimo ordoni, kiu longe fidis sian bonŝancon. Li nun estis silenta kaj malofte respondis alparolon de tiuj samlandanoj, kiuj sidis plej proksime al li; kaj malgraŭ tio, ke li per sia granda forto facile povus prizorgi la remadon, li remis kvazaŭ duone dormanta kaj ŝajnis konstante absorbita en pensoj pri io alia. Okazis, ke li fariĝis malrapida, ke lia remilo perdis la ritmon; tiam li ricevis akrajn vipofrapojn de la pelisto. Neniu lin aŭdis ĉe tiuj okazoj lamenti, eĉ ne lin aŭdis murmuri malbenon; li forte prenis la remilon kaj retrovis la ritmon, sed lia rigardo penseme sekvis la peliston, kiam tiu reprenis sian iradon, same tiel, kiel homo rigardas sintrudan vespon, kiun frapi ne eblas.
La kamarado de Krok ĉe la remilo portis la nomon Gunne; li plendis pri tio, ke multaj vipofrapoj trafis lin pro Krok; sed Krok malmulte respondis al tiuj plendoj. Sed fine je iu okazo, kiam la pelisto jam forte frapis ilin ambaŭ, kaj la lamentado kaj kolero de Gunne estis pli granda ol kutime, Krok rigardis al li tiel, kvazaŭ li nur nun lin rimarkus, kaj diris:
– Paciencu, Gunne, ĉar ne longe vi havos ĝenon pro mi. Mi estas ĉefulo kaj ne adaptita al tio ĉi, sed restas al mi unu aferon prizorgi, se sufiĉos por ĝi mia bonŝanco.
Post tio li nenion pli diris, kaj kion prizorgi li intencas, pri tio informiĝi Gunne ne povis.
Plej proksime antaŭ Orm sidis du viroj kun la nomoj Halle kaj
Ögmund; ili multe parolis inter si pri grasaj tagoj, kiujn ili travivis, pri nutraĵo kaj biero kaj junulinoj en ilia hejmregiono, kaj multajn manierojn morti ili elpensis por la pelisto; sed ian manieron lin atingi ili neniam trovis. Orm mem sidis apud nigrebruna fremdulo, kies lango pro iu malbonago lia estis fortranĉita; tiu lerte remis, kaj la vipo malofte lin tuŝis, sed Orm preferus samlandanon apud si, aŭ almenaŭ homon parolkapablan. La plej malbona, ŝajnis al Orm, estis, ke la senlangulo, kiu ne kapablis paroli, des pli kapablis tusi, per tusado pli terura ol ĉia alia tusado, kiun aŭdis Orm; tiam lia vizaĝo fariĝis griza, kaj li spiradis kiel elmarigita fiŝo kaj aspektis tiel mizera, ke ne estis atendeble, ke li longe vivos. Tio kaŭzis timojn ĉe Orm pri lia propra sano. Ĉar ŝajnis al li, ke la vivo kiel remsklavo ne multe valoras; sed pro tusado li ne volas morti, tion li sciis aŭdinte la senlangulon. Li fariĝis deprimita pro tiuj pensoj kaj deziris, ke Toke sidu pli proksime.
Toke sidis plurajn remilojn malantaŭ Orm, kaj eblis al ili interparoli nur malofte, kiam ili estis kondukataj de aŭ reen al la ŝipo; ĉar en la sklavdomo ili sidis katenitaj kvarope en malgrandaj kameroj laŭ siaj lokoj ĉe la remiloj. Al Toke restis lia malnova humoro, kaj li ankoraŭ povis trovi aferojn, pri kiuj ridi; li ofte kverelis kun sia benkkamarado, viro nomata Tume, kiu laŭ la opinio de Toke faris malpli ol duonon de la remado kaj pli ol duonon de la sinnutrado; li kompilis insultpoemojn, iam pri Tume, iam pri la pelisto, kaj ilin kantis kiel remadkanzonojn, tiel ke Orm kaj la aliaj ilin aŭskultu.
Sed plej multe li sin okupis je elpensado de rimedo liberiĝi; kaj la unuan fojon, kiam li kaj Orm povis interparoli, li malkaŝis, ke li havas bonan planon preskaŭ preta: li bezonas nur konvenan pecon de fero. Per tia estus eble rompi ĉeneron en la piedkateno; tio devus okazi en malluma nokto, kiam la ŝipo ripozas en haveno kaj ĉiuj dormas krom la noktgardistoj; viro post viro ricevu la feron kaj silente rompu la katenojn. Kiam ĉiuj normanoj jam estus liberaj, restus nur strangolado de la noktgardistoj sen bruo en la mallumo kaj prenado de iliaj armiloj; veninte sur la teron ili certe trovos pluan eliron.
Orm diris, ke tio estus bona plano, se ĝi nur estus efektivigebla; kaj en la strangolado de la gardistoj, se la afero kontraŭ lia supozo marŝus ĝis tio, li kredas, ke li povos preni utilan parton. Sed de kie ili ricevos la feron? Kaj kiel nudaj homoj, ĉiam observataj, nevidate povos porti en la ŝipon ion tian? Toke suspiris kaj diris, ke jen malfacilaĵoj, kiuj valoras pripensadon; sed pli bona plano ne estas trovebla, kaj oni vidu, kio okazos, kaj esperu, ke sin montros bonŝanca okazo.
Li ankaŭ venis en interparolon kun Krok kaj rakontis al tiu pri sia plano; sed Krok distrite aŭskultis kaj malmulte respondis.
Iom da tempo poste la ŝipo estis tirita sur la grundon en ŝipriparejo de la kalifo por esti skrapata kaj peĉata; multaj el la sklavoj, duope katenitaj, estis okupataj per tiu laboro, kaj la normanoj, kiuj havis bonan kapablon en ŝipripara metio, estis inter ili. Armitaj gardistoj staris ĉirkaŭ ili, kaj la pelisto ĉirkaŭiris kun sia vipo kaj rapidigis la laboron; du gardistoj kun arkoj kaj glavoj lin ĉie akompanis por lin ŝirmi. Proksime al la ŝipo peĉo estis varmigata en granda kaldrono, kaj apud ĝi staris barelo kun trinkakvo por la sklavoj.
Krok kaj Gunne staris ĉe la barelo kaj trinkis, kiam unu el la sklavoj venis portante sian kamaradon, kiu falis dum la laboro kaj vundis sian piedon, tiel ke li ne povis stari per ĝi; li estis sidigita kaj ricevis por trinki, kaj la pelisto venis por vidi, kio okazas. La vundito kuŝis sur la grundo kaj ĝemis, kaj la pelisto, kiu estis suspektema, lin vipofrapis por vidi, ĉu li povas ekstari. Sed la vundito restis kuŝanta, kaj ĉiu en la proksimeco tenis sian rigardon al li.
Krok staris malmultpaŝe malantaŭe, ĉe la alia flanko de la barelo; li sin movis pli proksimen kaj tiris post si Gunne, kaj lia apatio jam subite malaperis. Kiam li estis sufiĉe proksima kaj vidis, ke la kateno estas sufiĉe longa, li faris alsalton kaj kaptis la peliston je la zono kaj la nuko kaj lin svingis en la aeron. Tiu laŭte muĝis, kaj la gardisto, kiu staris plej proksime, sin turnis kaj puŝis la glavon en Krok. Sed ŝajne Krok nenion rimarkis, sed faris du tri paŝojn flanken kaj metis la peliston kun kapo malsupren en la bolantan peĉon; en tiu sama momento la alia gardisto lin glavobatis sur la kapon.
Krok ŝanceliĝis sed tenis la rigardon al tio, kio estis videbla de la pelisto; li ridis kaj diris:
– Nun revenis al mi la bonŝanco.
Tiam li falis kaj mortis; kaj de ĉiuj sklavoj, kiuj vidis la peliston tiel fini sian vivon, eliris granda ĝojkrio. Sed la ŝipanoj de Krok ankaŭ sentis funebron, kaj poste ili ofte parolis inter si pri la ago de Krok kaj pri liaj lastaj vortoj. Ili akordis pri tio, ke li agis kiel ĉefulo; kaj ili esperis, ke la pelisto, kiam li staris en la kaldrono, vivis sufiĉe longe por senti bone la peĉon. Toke faris strofon je la honoro de Krok:
Pli ol vipfrapon spertis
mem la vipint’, kun la kapo
funde de l’ varma lavsitelo de l’ marĉevalo.
Krok, kiun sort’ kruela
igis remilosklavo,
prenis liberon, venĝon:
jam lia sort’ boniĝis.
Kiam ili denove elremis, ili havis novan peliston; sed ĉiuj opiniis, ke ili povas rimarki, ke tiu proprigis al si instruon de la okazaĵo kaj pli singarde uzas la vipon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.