La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Orm la Ruĝa

Aŭtoro: Frans G. Bengtsson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA ĈAPITRO

Pri spiritaj aferoj

Granda jubilo leviĝis inter la batalantoj, kiam ili eksciis pri la in terkonsento inter la ĉefuloj kaj la senditoj. Ĉiuj laŭdis la ĉefulojn pro tiu traktado kaj reĝon Ethelred kiel plej superan el ĉiuj reĝoj por malriĉaj marveturantoj de Nordlandoj. Oni gajis kaj drinkis kaj esprimis dezirojn pri grasaj ŝafoj kaj junaj virinoj; kaj scioplenaj homoj sidis penseme kune apud la fajroj, kie estis fritataj la ŝafoj, kaj klopodis elkalkuli la sumon por ĉiu ŝipo, kaj ofte leviĝis kverelo pri tio, kiu plej ĝuste kalkuladis; sed ĉiuj akordis pri tio, ke neniu povis kredi, ke tiom da arĝento troviĝas en la mondo, krom eble ĉe la imperiestro en Miklagordo. Kelkaj trovis aferon, kiun kritiki, nome ke la direktistoj tian grandan parton ricevos malgraŭ tio, ke ilia tasko estas facila kaj ili neniam bezonas sidi ĉe la remiloj; sed la direktistoj opiniis, ke ĉiu ĝuste pensanta homo povas kompreni, ke nur ili meritas pli.

Malgraŭ tio, ke la biero estis abunda kaj forta kaj la bruo laŭta, serioza kverelo pri tiuj aferoj ne leviĝis; ĉar ĉiuj nun sin sentis riĉaj kaj trovis vivon bona kaj tial malpli nun ol alitempe inklinis uzi armilojn.

Sed Orm sidis malserena grublante kun la malgranda pastro kaj opiniis, ke malmultaj statas tiel ĉagrene kiel li.

Frato Willibald trovis multon por fari, ĉar multaj vunditoj bezonis flegon kaj al tio li sin dediĉis serioze kaj diligente. Li ankaŭ ekzamenis la brakon de Thorkel kaj faris komentojn pri la kuracistoj de la episkopoj kaj ilia maniero ĝin flegi; ĉar por li estis malfacile kredi, ke iu alia havas prudenton kaj komprenon pri kuracado. Li diris, ke li intencas vojaĝi kun la episkopoj, sed Orm ne volis lin forlasi de si.

– Ĉar estas bone havi kuraciston ĉe si, li diris, kaj povas esti prava via penso, ke vi estas plej lerta el ĉiuj. Estas vero, ke mi volonte sendus vin kun sciigo al Ylva, la filino de reĝo Harald, ĉar vi estas la sola, kiun mi povas sendi; sed tiam mi neniam vin revidus pro via malamo al ni normanoj, kaj mi neniam ekscius ŝian respondon.

Kaj tial mi nun sidas ne sciante kion fari, tiel ke manĝemo kaj dormemo svenas.

– Ĉu vi intencas min reteni kiel kaptito tie ĉi? demandis indigne frato Willibald. Tamen oni ofte diras ĉe vi, ke via fidelo al promesoj estas tiel granda kiel via vireca kuraĝo; kaj ĉiuj ni, kiuj estis en la turo, ricevis promeson iri kien ajn ni volas. Sed tion vi eble forgesis?

Orm malĝoje rigardis antaŭen kaj diris, ke li ne facile forgesas ion ajn.

– Sed estas malfacile lasi vin foriri, li daŭrigis; ĉar estas kvazaŭ vi estus helpo por mi, eĉ kiam vi nenion povas fari en tio ĉi. Sed vi estas saĝa homo, malgranda pastro, kaj nun aŭskultu, kion mi diras:

Se vi vin trovus en miaj vestoj kaj estus en tiaj cirkonstancoj kiel mi nun, kion vi farus?

Frato Willibald ridetis kaj amike rigardis al Orm kaj skuis la kapon.

– Ŝajnas, ke via koro forte ligiĝis al tiu juna virino, malgraŭ ŝia kolera humoro, li diris; kaj tio estas rimarkinda afero, ĉar vi senpiaj perfortuloj ja volonte prenas virinojn laŭ hazardo ne montrante korinklinon al iu aparte. Ĉu estas tiel, ĉar ŝi estas reĝfilino?

– Ŝi ne povas havi heredaĵon en atendo post tio, kio okazis al ŝia patro, respondis Orm; kaj el tio vi povas scii, ke ne riĉaĵojn mi aspiras, sed ŝin mem deziras. Sed ne estas malavantaĝo, ke ŝi devenas de altranga familio; mi mem devenas de altranguloj.

– Povas esti, ke ŝi donis al vi amorvekan trinkaĵon, diris frato Willibald, kaj estas ĝi, kiu donas tian firmecon al via inklino.

– Unu fojon ŝi donis al mi por trinki, diris Orm, kaj neniam plu; kaj tio okazis, kiam mi la unuan fojon ŝin vidis kaj ĝi estis viandbrogaĵo.

Sed preskaŭ nenion el ĝi mi glutis, ĉar ŝi koleriĝis kaj forĵetis de si kruĉon kaj brogaĵon. Kaj vi mem ordonis, ke tiu brogaĵo estu kuirita por mi.

– Mi ne ĉeestis, kiam ĝi estis kuirita kaj enportita, diris pense frato Willibald; kaj por juna viro malmulte da tia trinkaĵo estas necesa, kiam la virino mem estas juna kaj belforma. Sed se ŝi metis magiaĵojn en la brogaĵon ŝanĝo ne eblas; ĉar kontraŭ amortrinkaĵoj alia rimedo ol amo ne ekzistas, tion diras ĉiuj plej erudiciaj kuracistoj el la antikveco.

– Ĝi estas la kuraco, kiun mi serĉas, respondis Orm; kaj nun mi vin demandas, ĉu vi povas doni al mi konsilon pri tio ĉi.

Frato Willibald instrue levis la montrofingron kaj patrecmiene parolis.

– Nur unu farenda estas, kiam homo havas malfacilaĵojn kaj ne scias, kion konsili al si; kaj vi, kompatinda idoladoranto, estas en mizera stato. Ĉar la farenda afero estas peti Dion pri helpo, kaj tion vi ne povas.

– Ĉu li ofte helpas vin? demandis Orm.

– Li min helpas, kiam miaj petoj estas prudentaj, respondis frato Willibald decide, kaj tio estas pli ol viaj dioj faras por vi. Li ne aŭskultas, kiam mi plendas pro bagateloj, pri kiuj li opinias, ke mi ilin eltenu; kaj mi mem vidis la sanktan piulon episkopo Poppo, kiam ni fuĝis trans la maro, fervore alvoki kaj Dion kaj Sanktan Petron por ricevi helpon kontraŭ sia marmalsano sen resulto. Sed kiam mi estis kun la aliaj en la turo tie ĉi, kaj nin minacis malsato kaj soifo kaj glavoj de paganoj, kaj ni alvokis Dion en nia krizo, tiam Li nin aŭskultis malgraŭ tio, ke ne troviĝis inter ni piulo antaŭ Dio kia episkopo Poppo. Ĉar tiam venis la senditoj kaj nin savis; nu vere, ke ili estas senditoj de reĝo Ethelred al la militĉefuloj, sed ili ankaŭ estas senditoj de Dio por nia helpo, pro niaj multaj preĝoj.

Orm kapjesis kaj rekonis, ke tio povas esti sufiĉe kredebla, ĉar li mem vidis, kiel ĉio okazis.

– Kaj nun mi pli bone komprenas, kial ni ne sukcesis vin peli per fumo el la turo, li diris; ĉar povas esti Dio aŭ iu alia, kiun vi alvokis, kiu sendis venton por forpeli la fumon.

Frato Willibald respondis, ke ĝuste tiel estis: la fingro de Dio nuligis tiaspecajn satanaĵojn.

Orm sidis pensante kaj hezite tiris al si la barbon.

– Mia patrino kristaniĝis nun en sia maljunaĝo, li diris. Ŝi lernis du preĝojn kaj ilin ŝi ofte uzas kaj juĝas ambaŭ bonaj. Ŝi diras, ke tiuj preĝoj tenis min viva kaj revenigis min al ŝi el multaj danĝeroj, kvankam eble Blulango kaj mi asistis en tiu afero, kaj ankaŭ vi, malgranda pastro. Nun mi mem povus havi inklinon peti Dion pri helpo, kiam li laŭdire estas tiel helpema. Sed kion li postulas rekompence, mi ne scias, kaj ankaŭ ne kiel mi parolu al li.

– Antaŭ ol vi kristaniĝos vi ne povos peti Dion pri helpo, diris frato Willibald; kaj kristano vi ne estos antaŭ ol vi estos baptita; kaj vi ne povos esti baptita antaŭ ol vi forĵuros viajn falsajn Diojn kaj alkonfesos vin al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

– Tiom da artifikoj ne estis necesaj por paroli al Allah kaj lia profeto, diris Orm malgaje.

– Allah kaj lia profeto? diris la malgranda pastro kun surprizo.

Kion vi scias pri ili?

– Pli malproksimen en la mondo mi estis ol vi, respondis Orm; kaj kiam mi estis ĉe Almansur en Andaluzio, ni alvokis Allah kaj lian profeton du fojojn tage, kaj kelkfoje tri. Kaj tiujn preĝojn mi ankoraŭ scias, se vi volas ilin aŭdi.

Frato Willibald etendis la brakojn supren pro teruro.

– En la nomo de Dio Patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito! – li kriis. Nin gardu de la agoj de la diablo kaj la ruzaĵoj de Muĥammad, la malbenito. Via stato estas pli terura ol tiu de iu alia, ĉar aŭskulti Muĥammad estas pli terura ol ĉio. Ĉu vi ankoraŭ estas kaptita de liaj instruoj.

– Mi tenis min je ili dum mi estis ĉe Almansur, ĉar li ordonis tion, diris Orm; ĉar li estis viro, kiun kontraŭdiri ne estis konsilinde.

De tiam mi nenian Dion havas, kaj eble tial malbonoj min trafis.

– Estas rimarkinde, ke episkopo Poppo ne eksciis tion, kiam vi estis ĉe reĝo Harald, diris frato Willibald. Se li aŭdus, ke vi konfesis la instruon de tiu nigra trompanto, li tuj vin baptus estante pia kaj plena de fervoro, eĉ se li bezonus alvoki dek du el la bataluloj de reĝo Harald por vin teni. Estas ago bona kaj bena savi ordinaran animon el mallumo kaj blindeco, kaj povas esti, ke ankaŭ normanoj apartenus al tiu kategorio, sed tion mi malfacile kredas post ĉio, kion mi spertis; sed ĉiuj sanktuloj akordas pri tio, ke estas sepoble pli merite savi iun, kiu metis sin sub Muĥammad. Ĉar nenio kaŭzas al la diablo tiom da ĉagreno, kiel tio.

Nun Orm faris demandojn pri la diablo, kaj frato Willibald lin fervore instruis pri tiu.

– Ŝajnas, ke mia stato estas tiu, diris Orm, ke mi nesciante incitis la diablon per tio, ke mi ne plu tenas min al Allah kaj la Profeto; kaj el tio devenas miaj misfortunoj.

– Tiel estas, diris la malgranda pastro; kaj estas bone por vi, ke vi ekkomprenis tion. Neniu stato povas esti pli terura ol via nuna; ĉar la diablo vin persekutas kolere, kaj nenian ŝirmon de Dio vi havas.

Sed dum vi vin tenis al Muĥammad – malbenita li estu! – la diablo estis via amiko, kaj tial ĉio tiam iris glate por vi.

– Estas kiel mi kredis, diris Orm, malmultaj tiel malbonstatas kiel mi. Kaj tiun tro multe kontraŭas, kio kontentigas nek Dion nek diablon.

Iomatempe li sidis pensante.

– Nun mi volas, ke vi min akompanu al la senditoj, li poste diris.

Ĉar mi volas paroli kun tiuj, kiuj estas potencaj antaŭ Dio.

* * *

La episkopoj jam revenis de la batalkampo, kie ili benis la mortintojn; kaj nun ili intencis venonttage ekvojaĝi hejmen. La pli aĝa el ili estis laca pro la veturo kaj jam ekripozis; sed la episkopo de Londono estis invitinta Gudmund al sia loĝejo kaj manĝis kaj trinkis kun li en fina provo inklinigi lin al kristaniĝo.

Ekde sia alveno en Maeldun la du episkopoj klopodis laŭ sia eblo decidigi la ĉefulojn al la kristanismo; tiel reĝo Ethelred kaj lia ĉefepiskopo ordonis al ili, ĉar tiel la honoro de la reĝo multiĝus antaŭ Dio kaj la homoj. Thorkel ne estis tre influita; li respondis, ke lia armilbonŝanco sufiĉas kaj superas tiun de la kristanoj, kaj tial li ne sentas bezonon de novaj dioj. Kaj ankaŭ Jostein ili ne sukcesis influi: li sidis muta kaj aŭskultis kun la manoj apogataj sur tiu batalhakilo, kiun li ĉiam portis kaj kiun li nomis Vidvinfunebro, kaj rigardis al ili el sub sulkitaj brovoj, dum ili klarigis al li pri Kristo kaj pri la regno de Dio. Poste rido lin kaptis, kaj li ĵetis sian ĉapelon sur la plankon kaj ilin demandis, ĉu ili opinias lin sen prudento.

– Mi estis pastro ĉe la granda ofero en Upsalo dum dudek sep vintroj, li diris; kaj malmulte da honoro vi montras venante al mi kun tia parolo, kiu povas taŭgi por infanoj kaj maljunulinaĉoj. Per tiu ĉi hakilo, kiun vi jene vidas, mi hakis tiujn, kiujn ni oferis por bona rikolto kaj kiujn ni poste pendigis en la sankta arbo antaŭ la templo; kaj kristanoj estis inter ili, ankaŭ pastroj, nudaj surgenue en la neĝo lamentante; kaj diru al mi, kiun favoron al ili donis ilia Dio.

Tiam la du episkopoj tremis kaj signis krucojn antaŭ si kaj komprenis, ke ne penvaloras ion trudi al tia viro.

Sed pri Gudmund ilia espero daŭris, ĉar li estis amika kaj ĝojhumora kaj volonte aŭskultis, kion ili diris; kelkfoje, konsuminte multe da biero, li kortuŝite ilin dankis por tio, ke ili tiel bele parolas kaj zorgas pri lia prospero. Tamen li ne ĝis nun volis ion promesi al ili; kaj nun la episkopo de Londono surmetis sur la tablon la plej bonajn fluajn kaj solidajn varojn el sia provizejo, por lin decidigi.

Gudmund volonte prenis el tio, kion oni regalis; kaj post kelka tempo la ludistoj de la episkopo ludis antaŭ li tiel bele, ke larmoj ruliĝis al li sur la barbon. Post tio la episkopo komencis persvadi lin kun sia plej milda voĉo kaj per vortoj, kiujn li zorgeme elektis. Gudmund aŭskultis kaj kapjesis kaj rekonis, ke multo estas ĉe la kristanoj, kion li ŝatas.

– Vi estas bona homo, li diris al la episkopo; vi estas gastama kaj sperta kaj trinkas virece kaj estas plezure aŭdi vin paroli. Tial mi volus vin kontentigi, sed ne pri malmulto vi min petas: ĉar por mi estus malbone veni hejmen kaj renkonti ridojn, kaj de domanoj kaj de najbaroj, ĉar mi lasis min logi de pastraj babiladoj. Sed tamen estas mia kredo, ke tia viro kiel vi havas grandan potencon kaj scias multajn sekretojn; kaj jen afero, kiun mi antaŭ nelonge trovis, kiun mi volas, ke vi benu.

El sub sia kamizolo li elprenis la malgrandan oran krucon kaj ĝin tenis antaŭ la episkopo.

– Ĝin mi trovis en domo de riĉulo; al du viroj ĝi kaŭzis vivperdon, kaj pli belan ludilon mi neniam vidis. Mi ĝin donos al mia fileto, kiam mi revenos hejmen. Folke li nomiĝas, kaj la virinoj lin nomas Filbyter. Li estas kuraĝa bravuleto kaj tre alte taksas arĝenton kaj oron kaj kion li prenas, tion li firme tenas. Kontraŭ ĉi tiu kruco li etendos ambaŭ siajn manojn. Kaj se vi povas enmeti bonŝancon en ĝin estas bone; ĉar mi volas, ke li estu riĉa kaj potenca, tiel ke li povos sidi honorata hejme en la bieno kaj vidi siajn rikoltaĵojn prosperi kaj siajn brutojn grasaj kaj ne bezonos sin ŝovi tienreen sur la maro por akiri sian panon kaj mistraktiĝi inter fremduloj kaj ties armiloj.

La episkopo ridetis kaj murmuris super ĝi, kaj kontente Gudmund ĝin reenmetis.

– Vi revenos al via bieno kiel riĉulo, diris la episkopo, pro la granda malavaremo de reĝo Ethelred; sed kredu al mi, kiam mi al vi jenon diras: via bonŝanco estos ankoraŭ pli granda, se vi transiros al Kristo.

– Neniam oni disponas pri tro da bonŝanco, diris Gudmund kaj penseme gratis al si la barbon. Mi jam scias, de kiuj najbaroj mi aĉetos la teron kaj kia estos la nova domo; mi ĝin konstruos spaca kaj el plej bona kverkoligno. Estos bezonata multa arĝento, por ke ĝi fariĝu laŭ mia deziro. Kaj kiel ajn mi nun agas ĉi tie, eble neniu min priridos hejme, se nur mi estos sufiĉe riĉa kaj arĝento restas al mi en la kesto. Tial estu laŭ via volo: vi min baptu, kaj mi min tenos al Kristo estontece, se vi al mia parto aldonas cent markojn da arĝento.

– Tio, diris milde la episkopo, ne estas la ĝusta animstato de tiu, kiu estos enkorpigita en la eklezio de Kristo. Sed mi ne vin riproĉos, ĉar vi ne povas scii, ke estas dirite: Feliĉaj estas la malriĉuloj; kaj mi bezonus longan tempon por klarigi al vi la veron. Sed vi devas pripensi, ke vi jam ricevos abundan riĉaĵon de reĝo Ethelred, pli grandan ol iu alia povus doni al vi; kaj certe li estas granda kaj potenca reĝo, sed ankaŭ liaj kestoj havas fundon. Tial ne eblas al li doni al vi tiom, eĉ se li tre volus tion. Baptodonacon de dudek markoj mi povas promesi al vi tial, ke vi estas granda ĉefulo, sed tio estas la maksimumo; kaj jam tion li eble opinios troa. Sed nun vi gustumu la trinkaĵon, kiu nun venas kaj kiu eble ne estas konata en via lando: ĝi estas varmega vino kun aldonitaj mielo kaj maloftaj spicaĵoj el Oriento nomataj cinamo kaj kardamono. Spertuloj pri tiaj aferoj opinias, ke neniu trinkaĵo estas pli agrabla por la lango kaj pli efike mildiganta grubladon kaj melankolion.

Gudmund trovis la trinkaĵon bongusta kaj saniga; sed la oferto de la episkopo ŝajnis al li tro malalta: por tia sumo li ne volas endanĝerigi sian bonan reputacion en la hejmĉirkaŭo.

– Sed pro tiu granda amikeco, kiun mi sentas al vi, li diris, mi ĝin faros por sesdek markoj. Neniam pli malkare vi min havos.

– Ankaŭ mi sentas grandan amikecon al vi, diris la episkopo; kaj tiel granda estas mia deziro vidi vin kristano kaj aparteni al la ĉielregno, ke mi volonte donacus al vi el mia propra poŝo por vin kontentigi. Sed mi ne multon posedas da mondaj trezoroj kaj nur dek markojn mi povas aldoni.

Je tio Gudmund skuis la kapon kaj dormeme palpebrumis. Tien ili jam atingis, kiam bruo leviĝis ĉe la pordo; kaj Orm envenis kun frato Willibald, kiun li firme tenis je la brako, kaj kun du pordogardistoj, kiuj sin kroĉis al liaj vestoj kaj kriis, ke la episkopo ne estu ĝenata.

– Sankta episkopo, li diris, mi estas Orm, filo de Toste, de Kullen en Skanio, unu el la ŝipĉefuloj de Thorkel Höge. Mi volas bapti ĝi kaj akompani vin al Londono.

La episkopo surprizite lin algapis, kaj komence aspektis kvazaŭ li ektimus. Sed kiam li rimarkis, ke Orm estas nek ebria nek berserka, li volis ekscii, kion tio povas signifi; ĉar ordinare normanoj ne trudis sin al li kun tia deziro.

– Mi volas veni sub ŝirmon de Dio, diris Orm, ĉar mia stato estas pli malbona ol tiu de iu ajn alia. Tiu ĉi pastro povas ĉion klarigi al vi, pli bone ol mi mem.

Frato Willibald petis la episkopon pardoni, ke li partoprenas en tiu entrudo; ĝi ne okazis pro lia propra volo, sed pro tio, ke li estis devigita de barbara forto kaj furiozo kaj trenata preter la pordogardistoj malgraŭ tio, ke li aŭdis, ke grava kaj privata konversacio daŭras.

La episkopo amike petis lin ne pensi pri tio. Li montris al Gudmund, kiu nun, helpite de unu lasta kruĉeto da spicvino, sidante ekdormis.

– Mi multe penis klopodante persvadi lin kristaniĝi, li diris, kaj tamen mi ne sukcesis, ĉar lia animo estas tute katenita al mondaj posedaĵoj. Kaj nun Dio sendas al mi alian, kiu venas nevokita. Estu bonvena, ĉefulo! Ĉu vi estas tute preta?

– Mi estas, respondis Orm; ĉar antaŭe mi servis la profeton Muĥammad kaj lian dion, kaj nun mi komprenis, ke nenio estas pli danĝera ol tio.

La okuloj de la episkopo rondiĝis, kaj li frapis krucon antaŭ si tri fojojn kaj alvokis konsekritan akvon.

– Muĥammad kaj lian dion, li diris al frato Willibald. Kiel tio povas esti?

Ili nun helpis unu la alian por ĉion klarigi al la episkopo. Tiu diris, ke li vidis multe da pekado kaj mallumo, sed ankoraŭ neniam homon, kiu servis Muĥammad. Kiam estis alportita la konsekrita akvo, li prenis malgrandan fasketon, kiun li trempis en la akvo kaj per kiu li aspergis Orm, dum li eldiris la preĝojn, kiuj elpelas malicajn spiritojn. Ĉe tio Orm paliĝis; li poste diris, ke tiu aspergo estis malfacile eltenebla, ĉar li tremis per la tuta korpo kaj sentis kvazaŭ levus sin la nukharoj. La episkopo diligente daŭrigis tion dum kelka tempo, sed fine ĉesis kaj diris, ke nenio el tio plu necesas.

– Vi ne bavas kaj ne falas konvulsiante, kaj eĉ ne malbonodoro rimarkeblas, kaj tio montras, ke la malica spirito jam forlasis vin; kaj pro tio vi laŭdu Dion.

Li nun aspergis iom sur Gudmund, kiu tuj stariĝis kaj kriis, ke oni malhisu la velon, kaj poste denove refalis sur la benkon kaj daŭrigis sian dormon.

Orm viŝis la gutojn for de la vizaĝo kaj demandis, ĉu tio utilas same kiel bapto.

La episkopo respondis, ke la diferenco estas granda, kaj tiel simple oni ne estas baptita, malplej tiu, kiu servis Muĥammad.

– Unue vi devas forĵuri viajn falsajn diojn, li diris, kaj konfesi vian kredon je la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. Kaj krom tio vi devas ricevi instruadon pri la kristanismo.

– Mi ne havas diojn, kiujn mi devas forĵuri, diris Orm, kaj nun mi volas teni min je Dio kaj lia filo kaj ilia spirito. Kaj instruadon pri la kristanismo mi ofte devis aŭskulti: unue ĉe monaĥoj sur Irlando, poste ĉe reĝo Harald kaj hejme ĉe mia maljuna patrino tiom, kiom ŝi mem povis ĝin kompreni, kaj nun tie ĉi de tiu ĉi malgranda pastro, kiu estas mia amiko kaj kiu instruis al mi multon pri la diablo.

Tial mi kredas, ke mi pri tio estas tiel sperta kiel la plimulto.

La episkopo kapjesis kaj diris, ke estas bone tion aŭdi kaj ke ne ofte oni renkontas paganojn, kiuj aŭskultis tiom da instruado pri sanktaj aferoj. Post tio li frotis al si la nazon kaj aspektis pensanta; li rigardis al Gudmund, kiu profunde dormis, kaj poste denove al Orm.

– Estas ankoraŭ unu afero, li diris malrapide kaj kun seriozeco.

Vi estis submetita al pli teruraj aferoj ol iu alia, kiun mi vidis, per tio, ke vi servis la falsan profeton, kiu estas la plej nigra ĉefulo de la diablo.

Kaj kiam vi nun post tia abomenaĵo volas veni sub la ŝirmon de la vivanta dio, decas, ke vi kunportu donacon al li kaj lia eklezio por montri, ke via intenco estas serioza kaj via koro purigita.

Orm respondis, ke ĝusto postulas, ke li ion donacu por pli favora bonŝanco kaj la ŝirmo de Dio. Li demandis, kio estas konvena donaco.

– Tio dependas de riĉeco kaj deveno kaj de kioma pekanto temas, diris la episkopo. Foje mi baptis danan ĉefulon, kiu akceptis heredaĵon en ĉi tiu lando; li donis kvin bovojn kaj unu barelon da biero kaj dudek funtojn da vakso al la eklezio. Sed en antikvaj skriboj oni povas legi pri viroj altrangaj, kiuj donis dek markojn da arĝento, kaj krom tio konstruigis preĝejon; sed tiam ili lasis sin bapti kun sia tuta domanaro.

– Mi ne volas malsuperi aliajn, diris Orm; mi parencas al Vidfamne.

Mi konstruigos preĝejon reveninte hejmen kaj mi volas, ke vi ricevu dek kvin markojn el mia arĝento; sed tiam mi volas, ke vi diru bonon pri mi ĉe Dio.

– Vere vi estas ĉefulo, ĝoje diris la episkopo, kaj mi agos por vi laŭ kapablo plej bone.

Nun ambaŭ estis tre kontentaj; sed la episkopo demandis, ĉu Orm serioze intencas, ke lia tuta ŝipanaro baptiĝu.

– Mem kristano, diris Orm, mi ne povas reteni paganojn en la ŝipo; kion Dio pensus pri tio? Estu same por ĉiuj; kaj kiel mi diros al mia ŝipanaro, tiel estos. Kelkaj en la ŝipo jam estas baptitaj, eĉ dufoje; sed ankoraŭ unu fojo ne povas damaĝi.

Nun li volis, ke ambaŭ episkopoj kaj ĉiuj iliaj akompanantoj en la sekvonta tago enŝipiĝu sur lian ŝipon, tiel ke li veturigu ilin al Londono kaj Westminster. Poste ĉiuj povos baptiĝi tie.

– Mi havas grandan kaj bonan ŝipon li diris. Kun tiom da gastoj estos malvaste inter ni; sed la vojaĝo estos mallonga kaj la vetero estas senŝanĝa kaj bela.

Li estis fervora pri tio; sed la episkopo respondis, ke li ne povas decidi pri tiel grava afero sen konsiliĝi kun sia kolego kaj la aliaj. Tial Orm devos atendi ĝis la venonta tago; eldirinte dankojn li foriris de la episkopo kaj reiris al sia loĝejo kun frato Willibald. Antaŭ la episkopo tiu ne multon diris, sed nun li kluke ridis por si mem.

– Kio kaŭzas al vi tian plezuron? demandis Orm.

– Multon vi faras por meti la manojn sur la filinon de reĝo Harald, respondis la malgranda pastro. Kaj ŝajnas al mi, ke vi tion bone faras.

– Se ĉio iros bone, ne mankos al vi rekompenco, diris Orm; ĉar mi kredas, ke mia bonŝanco komencis pliboniĝi ekde kiam mi renkontis vin tie ĉi.

Kiam la episkopo denove estis sola, li ridetis pensante kaj poste ordonis al siaj servistoj veki Gudmund. Tion ili sukcesis fari post kelka tempo malgraŭ tio, ke li grumblis pro la ĝeno.

– Mi multe pensis pri la afero, kiun ni priparolis, diris la episkopo; kaj helpate de Dio mi povas promesi al vi kvardek markojn, se vi lasos vin bapti.

Je tio Gudmund tuj plene vekiĝis; kaj post kelka tempo ili akordi ĝis pri kvardek kvin markoj plus unu funto da spicaĵoj de tiu speco, kiun la episkopo havis en sia vino.

* * *

En la sekva tago okazis interkonsiliĝo ĉe Thorkel pri la propono de Orm kaj pri foriro de la episkopoj. Gudmund diris, ke li intencas kunveli; ĉar havante tiel bonan garantion, kian donas la senditoj, kaj ĉar ĉiuokaze kreiĝas paco inter ili kaj reĝo Ethelred, li tre deziras partopreni kaj vidi la pesadon de la arĝento de la reĝo, tiel ke ĉio okazu ĝuste kaj juste.

Al Thorkel tio ŝajnis konvena kaj li diris, ke volonte li mem partoprenus, se lia brako estus pli funkcianta. Sed Jostein diris, ke sufiĉas, ke unu el la tri gvidantoj foriras; ĉar tio ĉiam povas logi la malamikon ataki, kaj ili ne devas malfortigi sin en la bivako, antaŭ ol la arĝento estas en iliaj manoj.

Pro la bela vetero la episkopoj ne kontraŭis veturi marvoje, se ili nur povus sin senti sekuraj kontraŭ marrabistoj; kaj fine oni decidis, ke Gudmund kaj Orm, ĉiu el ili kun sia ŝipo, velu al Westminster kun la episkopoj. Tie ili agu diligente por rapidigi la arĝentotransdonon; kaj se la reĝo sin trovas tie, ili lin danku pro la donaco kaj diru, ke ili intencas denove rabadi, pli ol antaŭe, se ĝi prokrastiĝos.

Nun Orm kunvokis siajn ŝipanojn kaj diris, ke ili velados al Westminster montrante pacoŝildon kaj kun la sanktaj senditoj de reĝo Ethelred en la ŝipo.

Pluraj el liaj ŝipanoj maltrankviliĝis pro tio. Ili diris, ke estas riske havi pastrojn en la ŝipo, kiel ĉiuj marveturantoj scias, kaj kun episkopoj la afero eble statas eĉ pli malbone.

Orm ilin trankviligis kaj diris, ke ĉio iros glate; ĉar tiuj piuloj estas tiel sanktaj, ke ilin ne trafos damaĝo, kion ajn volas la marpopolo fari kontraŭ ili. Post tio li daŭrigis:

– Kiam ni alvenos al Westminster mi lasos min bapti. Ĉar post interparoloj kun la sanktuloj mi trovis, ke pli bone estas sin teni al Kristo, kaj tion mi intencas fari post nun. Estas pli bone, ke akordo regas en ŝipo kaj multo estas sama por ĉiuj; kaj tial mia deziro estas, ke vi ĉiuj estu baptitaj kun mi. Tio estas pli bona ankaŭ por vi mem, tion vi povas fidi, kiam mi, kiu scias, tion diras. Kaj se iu ne konsentas pri tio ĉi, li tion eldiru nun; en tia kazo li forlasu la ŝipon kun siaj propraĵoj kaj ne plu apartenu al mia ŝipanaro.

Iuj el la ŝipanoj hezite rigardis unu la alian kaj gratis sin malantaŭ la oreloj; sed Rapp la Unuokula, kiu estis stiristo de la ŝipo kaj timata de la plimulto, staris plej antaŭe en la grupo kaj trankvile kapjesis responde al la vortoj de Orm, ĉar li jam unu fojon travivis similajn aferojn. Post tio neniu kontraŭdiris.

– Mi ja scias, ke inter vi troviĝas homoj, kiuj estis baptitaj jam hejme en Skanio, daŭrigis Orm, kaj kiuj eble ricevis ĉemizon aŭ kamizolon pro la ĝeno aŭ malgrandan kruceton, kiun pendigi per rubando ĉirkaŭ la kolo; kaj okazas, ke oni aŭdas tiajn homojn diri, ke ne estas rimarkebla granda utilo de la bapto. Sed tiuj baptoj estis malkaraj kaj pleje celis virinojn kaj infanojn; nun ni estos baptitaj en alia maniero, de pli sanktaj homoj, tiel ke ni ricevos ŝirmon de Dio kaj nia bonŝanco pliboniĝos por la tuta vivo. Kaj ne estus juste ricevi tian privilegion donace. Mi mem pagos por mi multon; kaj inter vi ĉiu viro pagu du oerojn.

Ĉe tiuj vortoj murmurado leviĝis inter la ŝipanoj. Oni aŭdis kelkajn diri, ke tio estas novaĵo, ke oni devas pagi por tio kaj ke du oeroj ne estas malgranda sumo.

– Neniun mi devigas, diris Orm. Ĉiu, kiu trovas tro multkosta tion, kion mi ĵus diris, povas ŝpari sian monon per tio, ke li min renkontos duele tuj post nia bapto. Se li venkos, li ne bezonos pagi; kaj se li malvenkos, li same ne bezonos pagi.

Plej multaj trovis tion bona parolo kaj ili multe ekkriis al la ŝparemuloj, ke ili sin tenu pretaj. Sed la vokitoj honteme rikanis kaj opiniis, ke ili preferas rezigni pri ŝparo.

Gudmund kaj Orm dividis inter si la piulojn, tiel ke la pli maljuna episkopo kun siaj akompanantoj suriris la ŝipon de Gudmund, kaj la episkopo de Londono suriris tiun de Orm; lin akompanis ankaŭ frato Willibald. La episkopoj benis la ŝipojn kaj eldiris preĝojn por bona vojaĝo kaj starigis siajn standardojn; kaj poste la ŝipoj elhaveni ĝis kaj ricevis favoran venton kaj belan veteron, tiel ke la ŝipanoj kun kreskanta respekto rigardis la episkopojn, kaj ili sin direktis en la riveron Tamizo kun la fluso. Tie ili tranoktis malantaŭ la riverbuŝo; kaj en la posta mateno, en hela sunleviĝo, ili komencis remi.

Suspekteme gvatante la homoj staris apud kabanoj inter la veproj de la riverstrando, kaj fiŝistoj sur la rivero urĝiĝis foriri el vidodistanco de la ŝipoj, sed trankviliĝis, kiam ili vidis la rekonilojn de la episkopoj. En iuj lokoj videblis brulintaj vilaĝoj, dezertaj post vizitoj de normanoj; kaj poste ili venis al loko, kie la rivero estis palisita per kvarobla palisaro, kun nur unu mallarĝa trairejo meze. Tie estis tri grandaj gardoŝipoj, plenaj de armitaj ŝipanoj; kaj tie ili estis haltigitaj kaj la gardoŝipoj sin metis meze antaŭ la trairejo kun ĉiuj siaj ŝipanoj pretaj.

– Ĉu vi estas sen vidkapablo aŭ sen prudento? kriis Gudmund al ili. Ĉu vi ne vidas, ke ni venas kun pacoŝildo kaj havas sanktajn episkopojn en la ŝipoj?

– Nin vi ne trompos, venis respondo el la gardoŝipoj. Neniaj rabistoj estos permesitaj trapasi tie ĉi.

– La senditoj de via propra reĝo venas kun ni, kriis Gudmund.

– Ni konas vin, aŭdiĝis la respondo. Vi estas plenaj de ruzo kaj satanaĵoj.

– Ni venas por akcepti bapton, senpacience kriis Orm.

Ĉe tiuj vortoj leviĝis rido en la gardoŝipoj, kaj voĉo kriis:

– Ĉu tedas vin la diablo, via mastro kaj patro?

– Jes, kriis Orm kolere; kaj ĉe tiu respondo la rido sonis eĉ pli laŭte.

Nun batalo prepariĝis; ĉar Orm malŝatis la ridadon kaj ordonis al Rapp, ke tiu aldirektu kaj alflankiĝu al la plej proksima ŝipo, el kiu plej multe sonis rido. Sed la episkopoj nun urĝe sin vestinte jam portis siajn ornatojn, kaj levinte siajn bastonojn ili kriis al ĉiuj, ke oni sin tenu kvietaj. Orm kontraŭvole obeis, kaj ankaŭ Gudmund opiniis, ke tio estas malfacile eltenebla. Nun la episkopoj ekparolis aŭtoritate al siaj samlandanoj, tiel ke tiuj baldaŭ ekkomprenis, ke la sanktuloj vere estas ekleziuloj kaj ne kaptitoj aŭ trompvestitaj rabistoj.

La ŝipoj nun estis tralasitaj, kaj nenio okazis krom akra kverelo inter la ŝipanaroj, kiam ili preterremis.

Orm staris kun lanco en la mano kaj rigardis la gardoŝipojn ankoraŭ pala pro kolero.

– Al tiuj mi volonte lecionus pri prudento, li diris al frato Willibald, kiu staris apud li kaj ne montris tre grandan maltrankvilon, kiam batalo ŝajnis proksima.

Orm suspiris kaj formetis la lancon.

– Kiam mi havos ŝin, mi estos pacema, li diris. Sed la malgranda pastro kun dubo skuis la kapon.

– Ĉu linko povas ŝanĝi siajn makulojn? li demandis. Ĉu la bluulo povas ŝanĝi sian haŭton? Ankaŭ tiel estas skribite. Sed danku al Dio kaj al la sanktaj episkopoj, kiuj nun vin helpis.

Baldaŭ ili pasis kurbon de la rivero kaj vidis dekstre antaŭ si Londonon. Tio estis vido, kiu kaŭzis surprizon ĉe la ŝipanaro; ĉar la urbo estis tiel granda, ke oni de la rivero ne povis vidi ĝian limon; kaj la pastroj diris, ke laŭ la opinio de la instruituloj pli ol tridek mil homoj vivas en tiu urbo. Multaj el la ŝipanoj ne facile povis kompreni, kiel ĉiuj homoj povas trovi per kio sin vivteni en tia homdenso, sen kampoj kaj sen bovinoj. Sed la saĝuloj povis rakonti, ke tiaj urboloĝantoj estas malicaj kaj trompemaj homoj, kiuj kapablas trompe akiri abundan vivtenon de honestaj kamparanoj, sed mem evitante iam ajn preni en la mano plugilon aŭ klabon por ĉeni bovinon.

Tial estas bone, diris la saĝuloj, ke aŭdacaj marveturantoj de tempo al tempo vizitas tiajn homojn kaj forprenas de ili tion, kion ili eltrompis el aliaj; – kaj ĉiuj seriozmiene rigardis la urbon, dum ili malrapide remis kontraŭflue, kaj opiniis, ke vere tie ĉi devas esti multo, kies kolekton oni povus prizorgi.

Sed Orm kaj Rapp la Unuokula diris, ke ili vidis urbojn pli grandajn kaj ke tiu ĉi mezuriĝas malgranda kompare al Kordovo.

Ili nun alvenis la grandan ponton konstruitan de grandegaj trunkoj, kaj sub kiu la plej grandaj ŝipoj povis esti remataj kun mallevita masto. Tie multaj homoj ekvidinte ilin alkuris, kaj multaj armitaj viroj, kiuj laŭte kriadis pri paganoj kaj diabloj; sed ili ĉiuj ekjubilis aŭdinte sian episkopon per laŭta voĉo krii, ke ĉio statas bone kaj ke akordo pri paco estis akirita kun la alvenintoj de la maro. Kiam la ŝipoj proksimiĝis, homoj staris dense ĉie sur la ponto por ilin vidi de proksime; kaj kiam la ŝipanoj ekvidis kelkajn belajn junulinojn, ili fervore kriis al ili, ke ili kaptu la okazon kaj saltu en la ŝipojn; ĉar jen sin proponas edziniĝoj favoraj, arĝento kaj gajeco kaj bravaj viroj, kaj abundas pastroj, kiuj povas ilin beni tuj en plej bonkvalita kristana maniero. Kaj iuj el la junulinoj gaje ridetis kaj respondis, ke ili tre inklinus provi, sed ke la alteco por salto estas troa; post tio ilin tuj kaptis je la haroj seriozaj parencoj, kiuj al ili promesis vipadon sur nuda haŭto pro tia lasciva klaĉado kun paganoj.

Frato Willibald skuis sian kapon kaj diris, ke nuntempe la junularo komencas degeneri ankaŭ ĉe la kristanoj. Kaj ankaŭ Rapp ĉe la stirilo skuis la kapon, kiam la ŝipo elvenis trans sub la ponto kaj malgaje opiniis, ke virinoj ĉiam similas inter si senutile babilante.

– Ili devus teni fermita la buŝon, li diris, kaj salti tuj laŭ admono.

Ili nun proksimiĝis al Westminster kaj komencis vidi altajn turojn sin suprenetendi el sub la arboj. La episkopoj denove sin vestis en plena ornato; kaj la pastroj ilin akompanantaj post tio ekkantis malnovan himnon, kiun Sankta Columbanus kutimis kanti baptante paganojn:

Jen velas la bando savita nur
– akceptu, Disinjor’! – 
naĝinta danĝerspita sur la flu’
de la pek-horor’.
Rigardas al kruco ĉe l’ tera lim’
ĉi homoj kaj nomas vin kun estim’,
havintaj diablon ĵus en anim’:
akceptu, Disinjor’!

La kanto bele dissonis super la rivero en la klara vesperiĝo; kaj kaptinte la takton la viroj ĉe la remiloj bone ĝin sekvis kaj opiniis, ke tiu kanteto ne malbone servas instigile por la remado.

Kiam la kantado ĉesis ili albordiĝis dekstre ĉe la kajoj sub la ruĝaj muroj de Westminster.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.