La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Reĝo Ethelred la Hezitema sidis melankolia en Westminster, ĉirkaŭata de multaj konsilantoj kaj atendante tion, kion povus alporti lia intertraktado kun la normanoj. Li kuntiris ĉirkaŭ si militulojn, kaj por sin mem protekti en tiuj malfacilaj tempoj kaj por teni sub sia rigardo la popolon en Londono, kiu komencis ĝermigi malbonan humoron post la malvenko ĉe Maeldun. Li havis ĉe si sian ĉefepiskopon por helpo kaj konsolo, sed malmulte tiu kapablis fari, kaj la maltrankvilo de la reĝo estis tiel granda, de kiam la senditoj foriris, ke li ne plu foriris ĉasi kaj jam perdis la emon deziri foirojn kaj virinojn. Plej ofte li sidis tenante muŝfrapilon, kiun li kapablis manipuli tre lerte.
Li nun leviĝis el sia melankolio, kiam li aŭdis, ke la senditoj revenis kaj ke paco kontraktiĝis kun la normanoj; sed lia ĝojo fariĝis eĉ pli granda pro la mesaĝo, ke ĉefuloj kaj ŝipanoj venis por lasi sin bapti. Li tuj ordonis, ke sonoru ĉiuj sonoriloj kaj ke la fremduloj ricevu plej taŭgan regalon; sed poste li denove maltrankviliĝis, kiam li aŭdis, ke du fortaj ŝipanaroj alvenis, kaj ne sciis, ĉu li timu aŭ ĝoju pro tio. Li gratis al si la barbon kaj pridemandis siajn pastrojn, kortanojn kaj ĉambristojn pri tio, kion ili pensas pri la afero; kaj fine estis decidite, ke la normanoj bivaku ekster la urbo kaj ne havu permeson eniri, kaj ke la gardistoj sur la muroj plinombriĝu; kaj ankaŭ, ke en ĉiuj preĝejoj estu proklamite, ke multnombre kolektiĝas la paganoj por bapto kaj boniĝo, pro kio ĉiuj homoj devas laŭdi kaj danki Dion kaj sian reĝon.
Kaj en la sekvonta mateno li deklaris, post kiam li ĝuis iom da kvieto kaj ripozo, ke la senditoj aŭdiencu ĉe li kaj akompanigu sin per la ĉefuloj, kiuj estos baptitaj. La normanoj iris al sia kampo de bivako, kaj la oficistoj de la reĝo ekurĝiĝis por havigi al ili, kion ili kiel gastoj de la reĝo bezonas. Baldaŭ fajroj brulis, kaj buĉotaj brutoj blekis; kaj oni multe vokadis pri blankaj panoj, grasaj fromaĝoj, mielo, ovokukoj, freŝa lardo kaj tia biero, kian reĝoj kaj episkopoj ordinare trinkas. La ŝipanoj de Orm plej multe bruis kaj estis plej malfacile satigeblaj; pro tio, ke ili estis baptotaj, ili opiniis, ke ili plej multe indas prizorgon.
Sed Orm pensis pri io alia ol la nutraĵo de siaj ŝipanoj kaj havis urĝon iri alidirekten kun frato Willibald, kiun li ne volis forlasi. Li sin sentis mizera maltrankvilante pri Ylva kaj malfacile kredis, ke ŝi vere sin trovas en ĉi tiu loko malgraŭ tio, kion diris Willibald. Ŝajnis al li pli facile kredi, ke ŝi edziniĝis aŭ forkuris aŭ estis forrabita; aŭ ke la reĝo, kiu laŭdire havas pasion por virinoj, ekvidis ŝin kaj prenis ŝin al si.
Ili pasis tra la urbopordo sen haltigo, ĉar la gardistoj ne volis malhelpi fremdulon akompanatan de pastro; kaj frato Willibald lin gvidis laŭ la vojo al la granda monaĥejo, kie loĝis episkopo Poppo kiel gasto de la abato kaj ĝuste revenis de la vesperdiservo. Li aspektis pli maljuna kaj pli magra, ol kiam Orm lin vidis ĉe reĝo Harald, sed lia vizaĝo eklumis ĝoje, kiam li vidis fraton Willibald.
– Pro tio ĉi mi volas danki al Dio, li diris. Vi longe forestis, kaj mi kredis, ke akcidento vin trafis dum via vojaĝo. Nun estos multo, pri kio mi vin demandos; sed kiu estas tiu, kiu vin akompanas?
– Apud sama tablo ĉe reĝo Harald ni sidis, diris Orm, tiufoje kiam vi rakontis pri la reĝido, kiu pendiĝis en siaj haroj. Sed tie multaj sidis, kaj multo okazis de tiam. Mi nomiĝas Orm, filo de Toste, kaj kondukas ŝipon sub Thorkel Höge en ĉi tiu ekspedicio. Kaj ĉi tien mi alvenis por baptiĝi kaj preni mian virinon.
– Antaŭe li servis Muĥammad, diris kun fervoro frato Willibald.
Sed nun li volas eskapi la diablon. Lin mi kuracis post la lasta julfesteno ĉe reĝo Harald tiun fojon, kiam ili skermis per glavoj en la halo antaŭ la ebriaj reĝoj; kaj tiu kaj lia kamarado minacis per lancoj fraton Matthias por eviti aŭskultadon de la instruoj de Kristo.
Sed nun li volas baptiĝi.
– En la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, kriis la episkopo. Ĉu li servis Muĥammad?
– Li estas ekzorcita kaj aspergita de la episkopo de Londono, trankvilige diris la malgranda pastro. Sed nenia malica spirito restas en li.
– Ylvan, la filinon de reĝo Harald, mi volas preni, diris Orm. Ŝi estas promesita al mi kaj de si mem kaj de reĝo Harald.
– Kaj tiu nun estas mortinta, diris la malgranda pastro; kaj la paganoj batalas inter si en Danlando.
– Sankta episkopo, diris Orm, mi volonte volas ŝin renkonti tuj.
– Multon vi alportas, diris la episkopo kaj admonis ilin eksidi.
– Li venis por baptiĝi kun tuta sia ŝipanaro pro ŝi, diris frato Willibald.
– Kaj li servis Muĥammad! diris la episkopo. Ĉi tio estas granda kaj mirinda signo; kaj Dio do ne envias al mi ankoraŭ unu ĝojon malgraŭ tio, ke mi sidas ĉi tie kiel rifuĝinto kun tuta mia laboro pereinta.
Li enportigis bieron kaj komencis ilin demandi pri ĉio, kion ili scias pri Danlando kaj pri tio, kio interkonsentiĝis ĉe Maeldun.
Frato Willibald havis multon por diri; kaj Orm helpis informadi tiom, kiom li sciis, malgraŭ sia senpacienco; ĉar la episkopo estis milda kaj respektinda homo, kies scivolemon kontentigi ne estis malfacile.
Fine la episkopo jam ricevis ĉiujn novaĵojn, kiujn ili alportis. Li tiam sin turnis al Orm:
– Kaj nun vi venas volante forpreni de mi mian baptinfanon Ylva. Ne estas bagatela afero aspiri reĝidinon. Sed iom el tio mi aŭdis de ŝi mem; kaj ververe ŝi estas homo, kiu scias, kion ŝi volas, Dio helpu al ni ĉiuj!
Li skuis la kapon kaj ridetis kviete.
– Ŝi estas tia, ke ŝi povas maljunigi sian protektanton pli ol la jaroj postulas, li diris. Kaj se vi povos ŝin estri, vi kapablos pli ol forpasinta reĝo Harald kaj pli ol mi. Sed Nia Sinjoro Dio agas laŭ mirindaj vojoj; kaj kiam vi fine estos baptita, mi ne kontraŭstaros en tio, kaj kiam ŝi edziniĝos, tiam peza ŝarĝo estos levita for de miaj maljunaj ŝultroj.
– Sufiĉe longe ni estis apartaj, ŝi kaj mi, diris Orm. Permesu al mi ŝin vidi nun.
La episkopo aspektis hezitema kaj diris, ke tia fervoro apartenas al juneco, sed ke nun estas malfrue kaj eble preferinde prokrasti renkontiĝon ĝis post la bapto. Sed li tamen estis tuŝita en sia kompato kaj alvokis diakonon el sia akompanantaro kaj ordonis al li, ke li kun kvin viroj iru al sinjorino Ermentrude kunportanta episkopan saluton petante, ke ili malgraŭ la malfrua horo rajtiĝu venigi la filinon de reĝo Harald.
– Mi klopodis ŝin teni sub bona protekto, li diris post kiam foriris la diakono; kaj tio estas necesa por junulino kiel ŝi kaj en loko kiel tiu ĉi, nun kiam alvenis ĉi tien la reĝo kaj liaj kortanoj kaj ĉiuj bataluloj. Ŝi loĝas ĉe la monaĥinoj de la benita reĝino Bertha, tute ĉi apude; kaj tie ŝi estas tre ĝena gasto, sed ĉiuj monaĥinoj ŝin amas.
Du fojojn ŝi provis forkuri, ĉar ŝi tro enuadas, ŝi diris; kaj unufoje – antaŭ ne tre longe – ŝi delogis du junajn virojn de nobla deveno, kiuj ŝin vidis en la ĝardeno de la monaĥinoj kaj parolis kun ŝi trans la muro, en frua mateno engrimpi kun servistoj kaj akompanantoj kaj batali, unu kontraŭ la alia per glavo inter la herbobedoj de la monaĥinoj pri tio, kiu el ili svatiĝu al ŝi, dum ŝi ridetante sidis ĉe sia fenestro kaj rigardis, ĝis ambaŭ estis forportitaj havantaj grandajn sangantajn vundojn. Estas malbone okazigi ion tian apud monaĥinejo, ĉar de tio la animoj de la piaj fratinoj povas grave damaĝiĝi.
Sed estas vero, ke ĉe ŝi tiajn aferojn kaŭzas senpripenso pli ol malica volo.
– Ĉu ambaŭ mortis? demandis Orm.
– Ili saniĝis malgraŭ tio, ke iliaj vundoj estis severaj, diris la episkopo.
Mi mem asistis preĝante por ili. Mi tiam estis laca kaj malsana kaj peze sentis la ŝarĝon havi tian protektatinon kiel ŝi; mi multe admonis ŝin kaj petis ŝin, ke ŝi sin edzinigu al iu el tiuj du pro tio, ke ili tiel fervore luktis pro ŝi kaj estas de altranga deveno. Mi diris al ŝi, ke mi pli kviete mortos, kiam ŝi estos edzino. Sed tiam ŝi fariĝis kolera al mi kaj diris, ke ĉar ambaŭ junaj viroj ankoraŭ vivas, ili luktis kun malmulte da seriozo; kaj ŝi entute ne volas societi kun ili. Ŝi diris, ke ŝi pli ŝatas tiaspecajn virojn, kiuj bezonas nek vindojn nek preĝojn postlukte. Kaj tiam mi ion eklernis pri vi.
La episkopo faris amikan kapklinon al Orm kaj petis, ke li ne forgesu sian bieron.
– Restis al mi ankaŭ aliaj ĉagrenoj pri tio, li daŭrigis; ĉar pro tiu duelo la abatino, la pia sinjorino Ermentrude, volis regali al ŝi vipadon sur nuda haŭto. Sed pro tio, ke mia kompatinda baptinfano estas nur gasto en la monaĥinejo, mi sukcesis deturni tion, tamen nur post multa peno; ĉar abatinoj ne volonte aŭskultas konsilojn kaj ne multe fidas prudenton de viro, eĉ kiam li estas episkopo. Fine estis decidite pri fasto kaj preĝado dum tri tagoj, kaj laŭ mia kredo tio estis pli bona. Ĉar certe la pia sinjorino Ermentrude estas virino kun potenca volo kaj granda muskolforto, larĝbrusta pli ol la plimulto; sed tamen nur Dio scias, kiu el ili suferigus la haŭton de la alia, se ŝia volo estus ekreginta kaj ŝi farus provon per la vergoj. Tiukaze la lasta eraro estus pli fatala ol la unua.
– Kiam ni unuafoje interparolis, ŝi kaj mi, diris Orm, kaptis min la penso, ke eble neniam trafis ŝin la vergoj malgraŭ tio, ke bezono estis. Sed poste mi neniam ekpensis pri tiu afero, kiam mi ŝin vidis; kaj mi kredas, ke mi povos ŝin estri estontece, eĉ se ŝi iafoje baŭmos.
– La saĝa reĝo Salomono parolis jene, diris la episkopo: Bela virino sen bonmoro estas kvazaŭ porkino kun ororingo en la nazaĉo.
Tio devas esti vero, ĉar la saĝa reĝo Salomono havis fundajn sciojn pri virinoj; kaj fojojn mi ĉagrene meditis tiun vorton, kiam ŝi kaŭzis al mi afliktojn. Sed estas rimarkinde, ke mi tamen ne povis senti koleron al ŝi. Tial mi volonte kredas, ke ĉio dependas nur de la petolemo kaj senpripenso de ŝia juneco; kaj povas esti, ke vi povos ŝin estri sen bastonadoj, ankaŭ post ŝia edziniĝo.
– Aldone al tio ekzistas ankaŭ alia afero pripensinda, kiun mi ofte rimarkis, diris frato Willibald. Post la unuaj tri aŭ kvar naskoj multaj virinoj trankviliĝas laŭ humoro. Mi ofte aŭdis edzojn diri, ke se Dio ne kreus la cirkonstancojn tiaj, estus malfacile elteni.
Orm kaj la episkopo kapjesis; kaj nun pasoj aŭdiĝis kaj Ylva envenis. Estis mallume en la kamero; ĉar ankoraŭ neniu fajro lumis; sed ŝi tuj ekvidis Orm kaj kriante kuris kontraŭ li. Malgraŭ sia aĝo la episkopo rapide ekstaris kaj interiris ilin kun etenditaj brakoj.
– Ne tiel, ne tiel! li pete insistis. Vin trankviligu en la nomo de Dio! Ne vin pendigu ĉirkaŭ lia kolo sub vido de pastroj en sankta ĉambro de monaĥejo. Kaj li ankoraŭ estas nebaptita, tion vi pripensu.
Ylva klopodis forpuŝi la episkopon, sed tiu kuraĝe kontraŭstaris; kaj frato Willibald lin asistis prenante ŝian brakon. Ŝi cedis kaj feliĉe ridis al Orm trans la ŝultro de la episkopo.
– Orm! ŝi diris. Mi vidis la ŝipojn veni kun viroj de hejmloke.
Kaj en unu mi vidis ruĝan barbon apud la stiristo. Kaj tiam mi ekploris.
Ĉar aspektis kiel vi; kaj tamen ne povus esti vi. Kaj la oldulinaĉo ne volis ellasi min.
Ŝi metis la vizaĝon kontraŭ la brakon de la episkopo kaj skuiĝis de singultoj.
Orm alpaŝis kaj karesis ŝiajn harojn; sed li ne sciis kion diri, ĉar li malbone komprenis virinploron.
– Mi vergos la maljunulinaĉon, se vi volas, li diris, se vi nur ne malĝojos.
La episkopo klopodis lin forŝovi kaj sidigi Ylvan, dum li parolis vortojn de konsolo.
– Kompatinda infano, ne ploru nun, li diris. Vi estis sola inter fremduloj, sed Dio estis bona kontraŭ vi. Nun eksidu ĉi tie surla benko, kaj vi ricevos varman vinon kun mielo. Willibald tujvenigos ĝin, kun multe da mielo; kaj belajn kandelojn ankaŭ. Kaj vi gustumos mirindajn nuksokernojn de la Sudlando, kiuj nomiĝas migdaloj kaj kiujn mi ricevis de mia frato la abato. Vi manĝu tiom, kiom vi volas.
Ylva eksidis kaj viŝis al si la vizaĝon per la maniko kaj ekridis laŭte.
– La maljuna stultkapulo estas same malsaĝa kiel vi, Orm, ŝi diris, malgraŭ tio, ke li estas plej bona el ĉiuj piuloj. Li kredas, ke mi malĝojas kaj volas min konsoli per nuksoj. Sed eĉ ne en la ĉielo de la sanktuloj povas sin trovi multaj same ĝojaj kiel mi nun.
Brulantaj vakskandeloj estis enportitaj, tre belaj kaj tre lumaj; kaj frato Willibald venis kun la varma vino. Li ĝin verŝis en trinkpokalojn el verda vitro severvoĉe deklarante, ke ĝi devas trinkiĝi rapide, por ke oni povu ĝui ĝiajn plenajn forton kaj bonguston; kaj neniu kuraĝis malobei al li en tiaj aferoj.
Orm diris:
Belas la bril’
de l’kandelbrul’, suda glas’
kaj bon’ piula;
tamen plej la brila lum’
sub la plor’
en in-okul’.
– Ili estas la unuaj versoj, kiuj venis al mi depost longe, li aldonis.
– Se mi kapablus kunmeti tiajn, diris Ylva, ankaŭ mi volus kompili versojn pri ĉi tiu momento. Sed mi ne kapablas; tion mi nun scias, ordonita foje al tritaga preĝo kaj fasto kaj peninte dum tiu tuta tempo fari insultversojn pri la abatino sen sukceso. Kaj tamen mia patro klopodis min instrui kelkfoje, kiam li estis en sia bona humoro.
Li mem ne kapablis, sed li sciis, kiaj ili devus esti. El ĉio tiufoje plej ĉagrena estis tio, ke mi ne kapablis fari insultversojn. Sed nun estas egale, ĉar de nun mi neniam plu estos gardata de maljunulinaĉoj.
– Vi ne estos, diris Orm.
Li nun havis multon, pri kio li volis demandi kaj la episkopo kaj Ylva povis multon rakonti pri tio, kio okazis dum ilia lasta tempo en Danlando kaj dum ilia forfuĝo de reĝo Sven.
– Kaj mi faris unu aferon, diris Ylva, kiam Sven estis proksima kaj mi ne sciis, ĉu mi lin eskapos; kaj tio estis la kaŝo de la kolĉeno.
Ĉar kion ajn alian mi preferus deziri, ol ke ĝi falu en lian manon. Kaj poste nenia tempo restis por ĝin repreni, antaŭ ol ni enŝipiĝis. Tio eble malĝojigas vin, Orm, sed mi ne sciis, kion alian fari.
– Estas pli bone havi vin sen kolĉeno ol la kolĉenon sen vi, li respondis; sed ĝi estas reĝa ornamaĵo, kaj mi kredas, ke vi sentas la perdon pli severe ol mi. Kie vi ĝin kaŝis?
– Tion mi ja povas diri, ŝi diris, ĉar ĉi tie neniu sin trovas, kiu disklaĉos tion. Iom ekster la granda pordego troviĝas malgranda deklivo kun juniperdensaĵoj kaj eriko, dekstre tutapud la vojo al la ponto; kaj sur tiu deklivo estas tri ŝtonoj kune sub la branĉetoj. Du estas grandaj kaj penetras profunde en la teron, tiel ke ne multo el ili estas videbla, kaj apoge al ili la tria sin klinas kaj havas grandecon tian, ke mi povas ĝin levi. Volvinte la kolĉenon en tuko kaj la tukon en felo mi ĝin metis sub la stonon. Estis peze ĝin tie forlasi, ĉar nur tiu memoraĵo restis de vi. Sed mi kredas, ke tie ĝi sekure konserviĝas, kaj pli sekure ol se mi ĝin portus fremdlanden; ĉar sur tiu deklivo promenas neniu, eĉ ne la bovinoj.
– Mi konas tiujn ŝtonojn, diris frato Willibald. Mi tie prenis gnafaliojn kaj timianon kolektante herbojn kontraŭ pirozo.
– Bone, ke vi ĝin kaŝis ekster la remparo, diris Orm; kaj tamen povos montriĝi malfacile ĝin repreni, tiel proksime al la lupa nesto.
Malpeziginte tiel la koron Ylva fariĝis eĉ pli feliĉa; kaj subite ŝi ĉirkaŭbrakis al la episkopo la kolon kaj enŝtopis migdalojn en lian buŝon kaj komencis petadi lin, ke li nun tuj diru benojn kaj ilin geedzigu.
La episkopo pro teruriĝo misglutis migdalon kaj gestis forpuŝe per ambaŭ manoj.
– Mi opinias kiel ŝi, diris Orm. Dio mem helpis al nia rekuniĝo, kaj nun ni ne plu intencas disiri.
– Vi ne komprenas pri kio vi parolas, diris la episkopo. Tio ĉi estas inspirita de la diablo.
– Al la maljunulinaĉo mi ne reiros, diris Ylva, kaj tie ĉi mi ne povas resti. Mi iros kun Orm, kaj tiam estas pli bone, ke vi nin benu antaŭe.
– Li estas ankoraŭ nebaptita, kriis la episkopo en malespero. Ĉu mi povus edzinigi vin, mian propran baptinfanon, al pagano? Kaj vere estas senhonto vidi junulinon tiel brula de deziro. Ĉu vi lernis absolute neniom da hontemo?
– Ne, respondis Ylva decidvoĉe. Mia patro instruis al mi multon, sed pri hontemo li malmulton sciis. Sed kiel mia deziro edzini ĝi povas esti io malbona?
Orm elprenis el sia zono ses ormonerojn el tiuj, kiujn li portis de Andaluzio kaj metis ilin sur la tablon antaŭ la episkopo.
– Al episkopo mi pagas mian bapton, li diris. Kaj ne tia estas mia mizero, ke mi ne povas pagi al alia mian edziĝon. Se vi diros bonajn vortojn por mi antaŭ Dio kaj aĉetos kandelojn al lia preĝejo por tio ĉi, ne povas esti grave, ĉu mi unue edziĝos kaj poste baptiĝos.
– Vidfamne estis lia parenco, diris Ylva fiere. Kaj se estas por vi malfacile edzigi nebaptiton, vi ja povas mem lin bapti nun. Lasu alporti akvon, kaj lin baptu, kiel vi kutimis bapti malsanulojn hejme.
Ĉu gravos do, se li baptiĝos ankoraŭfoje kun la aliaj antaŭ la reĝo? Dufoja bapto ne povas malsuperi unufojan.
– Oni ne rajtas misuzi la sakramentojn, diris la episkopo. Kaj mi ne scias, ĉu li estas plene preparita.
– Li estas preparita, diris frato Willibald. Kaj eble li povus esti primsignita nun malgraŭ tio, ke tio ne estas kutimo nuntempe. Al primsignita viro kristana virino povas edziniĝi.
Orm kaj Ylva admirante rigardis fraton Willibald, kaj la episkopo plektis siajn manojn kaj aspektis pli ĝoja.
– La aĝo komencas krei forgesemon ĉe mi, li diris. Aŭ eble ĉi tiu bongusta vino malgraŭ tio, ke ĝi estas tiel saniga. Iam estis kutimo, ke oni primsignas tiujn, kiuj ankoraŭ ne volis lasi sin bapti, sed kiuj tamen montris al Kristo honoron. Estas bone por ni ĉiuj, ke ni tian helpanton havas, kiel frato Willibald.
– Por li mi longe sentis amikecon, diris Orm, kaj ĝi ne malkreskas pro ĉi tio. Kaj de la horo, kiam mi lin renkontis, mia bonsanĉo estis favora.
La episkopo nun sendis por venigi la abaton kaj du kanikojn, kaj ili volonte venis por lin helpi kaj por vidi la fremdan ĉefulon.
Vestiĝinte per sia ornato la episkopo trempis la manon en konsekrita akvo kaj signis krucon sur Orm, sur lia frunto kaj brusto kaj manoj, dum li eldiris benojn.
– Mi jam kutimiĝas, diris Orm post la benado; ĉar tio ĉi ne estis tiel malfacila, kiel kiam la alia min aspergis per balailo.
Ĉiuj estis en akordo pri tio, ke estas neeble edzigi nebaptiton en la monaĥeja kapelo kaj ke ĉio okazu en la kamero de la episkopo.
Orm kaj Ylva genufleksis sur du preĝbenketoj antaŭ la episkopo.
– Fari tion vi certe ne havas kutimon, diris Ylva.
– Pli ol la plimultaj mi genufleksis, diris Orm, kiam mi vivis inter la andaluzoj; sed estas bona afero, ke mi ne bezonas frapi la frunton kontraŭ la plankon.
Kiam la episkopo venis ĝis tie en la admonoj kaj ordonis al ili, ke ili multigu sin kaj akordiĝu bone en la vivo, ili kapjesis konsente.
Sed kiam li ordonis al Ylva, ke ŝi subiĝu sub sia edzo en ĉio, ili rigardis unu la alian.
– Mi faros mian plejeblon, diris Ylva.
– Estos laŭpove en la komenco, diris Orm, ĉar tiun kutimon ŝi certe ne abunde posedas. Sed se bezone, mi helpos al ŝi memori tiun ordonon.
Kiam ĉio estis preta kaj ĉiuj deziris al ili bonan feliĉon kaj multajn infanojn, la episkopo komencis maltrankviligi sin pri ilia nuptonokto. Ĉar en la monaĥejo io tia ne povus okazi, eĉ ne en ĝia gastigejo; kaj li sciis pri neniu loko en la urbo, kie ili povus loĝi.
– Mi iros kun Orm, diris senzorge Ylva. Kio taŭgas al li, tio taŭgas al mi.
– Vi ne povas dormi kun li inter la viroj ĉe la bivakfajroj, diris time la episkopo. Sed Orm diris:
Venis viro
de l’ mara sin’, bona plugint’
sur kamparo aŭka;
kaj la nuptlito
por lia princin’
estas ol pajl’
aŭ ol plumoj pli taŭga.
Frato Willibald ilin akompanis al la urbopordego por malfermigi al ili la flankan pordon. Tie ili post dankadoj foriris de li kaj malsupreniris al la ŝipkajoj. Rapp metis du ŝipanojn sur la ŝipo por ĝin gardi kontraŭ ŝtelistoj; ili diligente drinkis en sia soleco, tiel ke ilia dormo aŭdiĝis distance. Orm ilin sukcesis veki kaj ilin ordonis asisti lin, movante la ŝipon sur la riveron; kaj malgraŭ tio, ke ili mallertumis, ili fine sukcesis. La ankro estis mallevita, kaj la ŝipo rajdadis kontraŭ la fluo.
– Kaj nun mi ne bezonas vin tie ĉi, li diris.
– Kiel ni atingas la bordon de tie ĉi, ili diris.
– Mallonga distanco por bravaj naĝantoj, li diris.
Ambaŭ diris, ke ili estas ebriaj kaj ke la akvo estas malvarma.
– Estas al mi maloportune atendi ĝis pliboniĝos tiuj aferoj, diris Orm.
Dirinte li kaptis unu je la nuko kaj zono kaj lin kapantaŭe ĵetis en la riveron; la alia tiam sekvis ne atendante plian persvadon. El la mallumo oni aŭdis ilin tusante kaj snufante naĝi kontraŭ la bordo.
– Neniu nin ĝenas nun, diris Orm.
– Pri ĉi tia nuptolito mi ne plendas, diris Ylva.
Ili ekdormis malfrue en tiu vespero kaj bone dormis.
* * *
Kiam la senditoj en la posta tago paŝis ĝis antaŭ reĝo Ethelred, kun Gudmund kaj Orm en sia akompano, la reĝo estis plej bonhumora kaj amike ĉiujn akceptis. Li laŭdis ambaŭ ĉefulojn pro ilia sopiro al la bapto kaj volis ekscii, ĉu ili sin sentas komfortaj en Westminster.
Gudmund en la antaŭa vespero havis grandan ebrion kaj ankoraŭ parolis malklare; kaj ambaŭ opiniis, ke ili bone povas jesi la demandon de la reĝo.
La du episkopoj devis rakonti pri sia misio kaj kiel ĉio kontrakti ĝis inter ili kaj la fremduloj, kaj ĉiuj en la halo zorgeme tion aŭskultis.
La reĝo sidis sub baldakeno, kun krono sur la kapo kaj sceptro en la mano. Orm opiniis, ke tio estas por li novspeca reĝo post Almansur kaj reĝo Harald. Li estis altstatura kaj impona viro, volvita en velurmantelo kaj palhaŭta, kun maldensa bruna barbo kaj grandaj okuloj.
Kiam la episkopoj en sia raportado venis al la arĝento, kiu estu pagita, reĝo Ethelred subite per granda forto frapis sian sceptron sur la brakapogilon de la trono, kaj ĉiuj en la halo skuiĝis.
– Vidu, li diris al la ĉefepiskopo, kiu sidis apud li sur pli malalta seĝo: kvar muŝojn unufrape; kaj tamen tio ĉi estas malbona frapilo.
La ĉefepiskopo diris, ke li ne kredas, ke multaj reĝoj povas tion ripeti kaj ke ĝi atestas pri bona lerto kaj favora bonŝanco. La reĝo kontente ridis; kaj post tio la senditoj daŭrigis sian raportadon, kaj ĉiuj denove aŭskultis.
Kiam ili finis, la reĝo ilin dankis laŭdante iliajn saĝon kaj diligenton kaj demandis la ĉefepiskopon, kion oni pensu pri tio, kio kontraktiĝis. La ĉefepiskopo respondis, ke tio certe estas ŝarĝo, sed sendube la plej eble bona; kaj la reĝo kapjesis.
– Kaj estas bona afero, diris la ĉefepiskopo, dolĉa por ĉiuj kristanoj kaj tre plaĉa por Dio, ke niaj piaj senditoj sukcesis varbi grandajn militĉefulojn kaj multajn virojn por Kristo; kaj pro tio ni ĉiuj ĝoju.
– Tiel estas, diris la reĝo.
Nun la episkopo de Londono murmuris al Gudmund, ke li estas en vico paroli, kaj Gudmund voleme paŝis antaŭen. Li dankis la reĝon pro ties gastigemo kaj malavaro kaj diris, ke lia famo post tio ĉi atingos ĝis Ostrogotio kaj eĉ pli foren. Sed pri unu afero li volus informiĝi, por ke neniaj malamikaĵoj leviĝu, nome kiom longe daŭros, ĝis la arĝento venos en iliajn manojn.
La reĝo lin atente rigardis dum li parolis, kaj demandis, kiajn markojn li havas sur sia vizaĝo.
Gudmund respondis, ke ili estas markoj de urso, kiun li foje ĉasis en malprudenta maniero, tiel ke la urso rompis la lanctenilon, post kiam la lanco trafis al ĝi en la bruston, kaj frapis lin per siaj ungegoj, antaŭ ol li trovis tempon haki per la hakilo.
Reĝo Ethelred malheliĝis aŭdinte tion.
– En ĉi tiu lando neniuj ursoj estas, li diris, kaj tio estas granda manko. Sed mia frato, reĝo Hugo de Franklando, sendis al mi du ursojn, kiuj povas danci je granda amuziĝo, kaj ilin mi volonte montrus al vi. Sed nun statas tiel malbone, ke mia plej kompetenta ursodresisto eliris kun Byrhtnoth kaj malaperis en la batalo. Kaj ne malgrandan perdon mi per tio suferis; ĉar nun ili malmulte dancas aŭ tute neniom, kiam aliaj ilin instigas.
Gudmund konsentis, ke tio estas malbonŝanco.
– Sed ĉiuj havas siajn proprajn ĉagrenojn, li diris; kaj la nia estas tiu ĉi: kiam ni ricevos la arĝenton?
Reĝo Ethelred gratis al si la barbon kaj rigardis la ĉefepiskopon.
– Estas granda sumo, diris la ĉefepiskopo, kaj eĉ ne la potenca reĝo Ethelred tenas tiom en siaj kestoj nun. Tial oni devas dissendi kolektantojn al ĉiuj partoj de la lando por kolekti kiom estas bezonata.
Tio povas daŭri du monatojn, eble tri.
Gudmund skuis pro tio la kapon.
– Nun vi devas min helpi, skaniano, li diris; ĉar tia atendo estos tro longa, kaj mi parolis ĝis seko en la gorĝo.
Orm alpaŝis kaj diris, ke li estas juna kaj ne tre altranga kaj tial ne devus paroli antaŭ tiel altranga mastro kaj tiel saĝaj homoj; sed ke li tamen diros laŭ sia kapablo.
– Ne estas bagatelo, li diris, atendigi la ĉefulojn kaj la ŝipanojn tiel longe je tio, kio estas promesita al ili. Ĉar ili estas viroj kun ŝanĝiĝema humoro kaj malmulta pio, kaj povas okazi, ke ili baldaŭ senpacienciĝos sidante nenifaraj en atendo, havinte tian prosperon kaj sciante, ke abunda rabotaĵo troviĝas ĉiudirekte. Tiu Gudmund, kiun vi jen vidas, estas milda kaj gaja dum ĉio marŝas laŭ lia volo; sed kolera li kaŭzas teruron en eĉ la plej sentimaj ĉirkaŭ tuta Balta Maro kaj kurante renversas kaj ursojn kaj virojn; kaj lin akompanas berserkoj preskaŭ same danĝeraj kiel li mem.
Ĉiuj rigardis al Gudmund, kiu ruĝiĝis kaj klarigis al si la gorĝon; kaj Orm daŭrigis:
– Kaj Thorkel kaj Jostein estas samspecaj, kaj iliaj ŝipanoj estas same nebrideblaj kiel tiuj de Gudmund. Tial estus bone, se vi povus liveri la duonon de la sumo nun tuj. Tiam la pacienco povus daŭri pli bone, ĝis la resto estos kolektita.
Aŭdinte tion la reĝo kapjesis kaj rigardis la ĉefepiskopon kaj denove kapjesis.
– Ĉar kaj Dio kaj vi, mastro reĝo, ĝojas pro tiuj, kiuj venis por lasi sin bapti, eble estus saĝe doni al ili ilian plenan parton nun tuj.
Tiam multaj inter la aliaj pripensos, ke kristaniĝo estas bona afero.
Gudmund laŭte kriis, ke tiuj vortoj estis kvazaŭ liaj propraj pensoj.
– Kaj se okazos kiel nun dirite, li diris, mi povas promesi, ke ĉiu ŝipano, kiu akompanis min ĉi tien, kristaniĝos kun mi.
La ĉefepiskopo diris, ke estas dolĉe tion aŭdi kaj ke bonaj instruistoj tuj iros por ilin prepari. Post tio estis decidite, ke ĉiuj, kiuj alvenis al la reĝo ricevos sian arĝenton post la bapto; kaj al la batalantaro ĉe Maeldun triono estu tuj sendita, kaj la restaĵo post ses semajnoj.
Kiam ili postaŭdience foriris, Gudmund multon diris al Orm dankante pro la helpo.
– Pli saĝajn vortojn mi neniam aŭdis de tiel juna viro, li diris; kaj certe estas, ke vi naskiĝis ĉefulo. Estas granda gajno por mi, ke mi ricevos ĉiun mian arĝenton nun; ĉar povas okazi, ke ĉe la fino la partoj de multaj estos malabundaj. Tial mi kun volonto volas vin rekompenci pro tio; kaj ricevinte la mian mi donos al vi kvin markojn.
– Unu aferon mi rimarkis, diris Orm, nome ke vi estas homo tro modesta malgraŭ via saĝo. Se vi estus ordinara ĉefuleto kun kvin aŭ ses ŝipoj, kaj sen granda famo, tiam vi povus doni al mi kvin markojn pro tia servo. Sed al persono tiel fama kiel vi, vaste trans la limoj de Sveoregno, tio ne decas, kaj ankaŭ ne decas al mi ĝin akcepti.
Ĉar tio malpliigus vian reputacion.
– Povas esti vero tio, kion vi diras, diris Gudmund. Kion vi farus, se vi estus mi?
– Mi konas homojn, kiuj donus dek kvin markojn pro tia servo, diris Orm. Tion Styrbjörn farus. Kaj Thorkel donus dek du. Kaj mi konas iujn, kiuj nenion donus. Sed mi ne volas konsili al vi en tio ĉi; kaj ni estos same bonaj amikoj, kiel ajn vi faros.
– Ne estas facile mem precize scii, kiel fama oni estas, diris ĉagrene Gudmund kaj foriris pensante.
En la sekva dimanĉo ĉiuj estis baptitaj en la granda preĝejo. La plimulto de la pastroj volis, ke la bapto okazu ĉe la rivero, kiel de antikve estis la kutimo ĉe paganbaptoj; sed kaj Gudmund kaj Orm firme deklaris, ke al nenia trempado ili sin submetos. Tiuj du marŝis unuaj, sen kapvestoj kaj kun longaj blankaj manteloj kun ruĝaj krucoj alkudritaj antaŭe; malantaŭe sekvis iliaj ŝipanoj kaj ankaŭ ili portis mantelojn en tia nombro, kiom sufiĉis por tiel granda aro.
Neniu el ili demetis siajn armilojn; ĉar Orm kaj Gudmund diris, ke ili malofte formetas siajn glavojn, kaj plej malofte en fremda lando.
La reĝo mem sidis en la absido, kaj la preĝejo estis plena de homoj; kaj inter la spektantoj troviĝis ankaŭ Ylva. Orm timis ŝin elmontri, ĉar li nun opiniis, ke ŝi estas pli bela ol iam, kaj timis, ke ŝi estos forŝtelita. Sed ŝi deklaris, ke ŝi volas ĉeesti en la preĝejo por vidi kiom pia Orm aspektos, kiam akvo fluetos laŭ lia nuko. Ŝi sidis kun frato Willibald, kiu malpermesis al ŝi ridi pri la blankaj manteloj; kaj episkopo Poppo oficis inter la baptantoj malgraŭ tio, ke li sin sentis kaduka. Li baptis Orm, kaj la episkopo de Londono baptis Gudmund; kaj post tio ses pastroj eklaboris baptante la ŝipanojn laŭ ebla rapido.
Post la bapto Gudmund kaj Orm alpaŝis la reĝon. Li donacis al ĉiu el ili ororingon esprimante deziron, ke Dio estontece ŝirmu ilin, kaj volis, ke ili baldaŭ venu por vidi liajn ursojn, kiuj rimarkinde plibonigis sian dancadon.
En la posta tago la arĝento estis pagita al la baptitoj fare de la skribistoj kaj trezormastro, kaj granda ĝojo regis en ĉiuj. Malplej ĝojis la ŝipanoj de Orm, el kiuj ĉiu devis pagi al li du oerojn pro sia bapto; sed neniu elektis la malpli karan anstataŭan elvojon lukti kontraŭ li.
– Per tio mi konstruigos preĝejon hejme, diris Orm, kiam li formetis tiun monon en sian keston.
Post tio li metis dek kvin markojn en saketon kaj iris kun ili al la episkopo de Londono kaj ricevis de li bonkvalitan benon; kaj posttagmeze Gudmund surtretis la ŝipon de Orm tenante la saman sakon enmane, tre ebria kaj en luma animstato. Li diris, ke nun ĉio lia estis kalkulita kaj enpakita, kaj tio estis peza taglaboro.
– Kaj mi pripensis viajn vortojn, li diris, kaj vi prave diris, ke mi, havante mian reputacion, ne povas donaci al vi kvin markojn. Jen mi anstataŭe donas al vi dek kvin; kaj tio des pli decas, nun kiam Styrbjörn forpasis.
Orm diris, ke jen io neatendita, sed ke li ne volas rifuzi tian donacon de tia homo. Redonace li donis al Gudmund sian andaluzan ŝildon, la saman kiun li portis en la lukto kontraŭ Sigtrygg en la halo de reĝo Harald.
Ylva diris, ke ŝi ĝojas vidante, ke Orm montras lertecon je kolektado de arĝento; ĉar ŝi ne kredas, ke ŝi mem estas tre kapabla pri tio, kaj ŝajnas al ŝi probable, ke ili havos multajn infanojn.
Tiuvespere Orm kaj Ylva sidis ĉe episkopo Poppo adiaŭante lin; ĉar nun ili havis urĝon veli hejmen. Ylva ploris kaj trovis malfacile disiĝi de la episkopo, kiun ŝi nomadis sia dua patro, kaj ankaŭ li ekhavis larmojn en la okuloj.
– Se mi estus malpli kaduka, li diris, mi akompanus vin, ĉar en Skanio mi eble ankoraŭ povus esti utila. Sed ĉi tiuj maljunaj kruroj al nenio taŭgas nun.
– Sed frato Willibald taŭge vin anstataŭas, diris Orm, kaj kun li ni sentas nin bone, kaj Ylva kaj mi. Kaj estus bone, se li volus nin akompani, kiam vi mem ne povas, por fortigi en ni la kristanecon, kaj eble ankaŭ en aliaj. Domaĝe, ke li sin sentas tiel malkomforta inter normanoj.
La episkopo diris, ke Willibald el liaj pastroj estas la plej saĝa kaj ĉiam tre utila en sia agado.
– Plej sukcesa li estas en konvertado, li diris, malgraŭ tio, ke li pro siaj grandaj fervoro kaj ardo havas fortan inklinon grumbladi pri peko kaj malforto. Prefere ni lin mem demandu pri tio ĉi; ĉar nevolontulan pastron mi ne volas doni al vi.
Enveninte kaj informiĝinte Willibald kun ĉagrena tono demandis, kiam ili intencas forveli. Orm respondis, ke kredeble morgaŭ, se la vetero restos bona.
Frato Willibald skuis la kapon.
– Estas malbone doni al mi tiel mallongan tempon por meti ĉion en ordo, li diris. Mi volas kunporti abundon da ŝmiraĵoj kaj kuraciloj, kiam mi iros en la landon de la mallumo kaj perfortuloj.
Sed ĉio pretiĝos, per helpo de Dio, se mi rapidos; ĉar kun vi du mi volonte vojaĝos.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.