La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Orm ekservis ĉe la gvardio en Kordovo en la oka jaro de la re gado de la kalifo Hiŝam; tio estis tri jarojn antaŭ la militekspedicio de Bue Dika kaj Vagn Åkesson al Norvegujo. Kaj tie li servis dum kvar jaroj.
La viroj en la gvardio ĝuis grandan reputacion kaj estis pli bonege vestitaj ol aliaj. Iliaj maŝkirasoj estis malpezaj kaj maldikaj sed pli delikate forĝitaj kaj pli bone harditaj ol ĉiuj kirasforĝaĵoj iam viditaj de Orm kaj liaj ŝipanoj. Iliaj helmoj brilis arĝente, kaj super la kiraso ili foje portis skarlatajn mantelojn; kaj iliaj ŝildoj havis laŭrande festonojn de belaj skribsignoj. Samaj signoj estis broditaj sur la granda flago de Almansur, kiu dum ties militmarŝoj ĉiam estis portata antaŭ li, kaj ilia signifo estis: neniu venkas krom Allah.
Kiam Orm kaj liaj ŝipanoj por la unua fojo venis ĝis antaŭ Almansur, por esti metitaj antaŭ ties vido de la kolonelo de la gvardio, ili surpriziĝis vidante lin, ĉar ili kredis lin laŭ formato de heroo. Li estis nerimarkinda persono, sengrasa kaj duone kalva kun verdeflava vizaĝhaŭto kaj pezaj palpebroj; li sidis inter kusenoj sur larĝa kuŝmeblo kaj malrapide gratis al si la barbon, dum li tre rapide parolis al du oficistoj, kiuj sidis sur la planko antaŭ li kaj notis liajn ordonojn. Sur tablo apud lia sidloko staris skatolo el kupro kaj apud ĝi pelvo kun fruktoj kaj granda plektita kaĝo; en ĝi kelkaj malgrandaj simioj ludis kaj ĉirkaŭkuris sur rado. Dum skribis la oficistoj, kion li laste diris, li prenis fruktojn kaj ilin enŝovis inter la latojn de la kaĝo kaj rigardis, kiel interbatas la simioj pri la donaco kaj etendas siajn manetojn por pli; sed li ne ridetis vidante iliajn artifikojn, sed fiksrigardis ilin kun melankolia mieno, dum li enpuŝis pli da fruktoj kaj denove ekparolis al la skribistoj.
Post mallonge li lasis la skribistojn kaj ordonis al sia kolonelo, ke tiu proksimiĝu kun siaj gvardianoj; li levis la okulojn de la kaĝo kaj rigardis Orm kaj la aliajn. Liaj okuloj estis nigraj kaj malĝojaj; sed estis kvazaŭ io brulus kaj fajrerus funde de ili, tiel ke al ĉiuj estis malfacile renkonti lian rigardon pli ol mallonge. Li zorge ekzamenis la virojn, unu post alia, kaj koncede kapklinis.
– Ĉi tiuj aspektas kiel bataluloj, li diris al sia kolonelo. Ĉu ili komprenas nian lingvon?
La kolonelo elmontris Orm kaj diris, ke tiu komprenas la araban, sed la aliaj malmulton aŭ nenion komprenas kaj ke tiuj konsideras Orm sia ĉefulo.
Almansur diris al Orm:
– Kia via nomo?
Orm diris sian nomon kaj diris, kion ĝi signifas. Almansur diris:
– Kiu estas via reĝo?
– Harald Gormsson, diris Orm; kaj li estas mastro de la tuta dana regno.
– Lian nomon mi neniam aŭdis, diris Almansur.
– Pro tio vi ĝoju, mastro, respondis Orm; ĉar tiel vaste, kiel naĝas liaj ŝipoj, reĝoj paliĝas pro tiu nomo.
Almansur rigardis al Orm; poste li diris:
– Ŝajnas al mi, ke via lango rapide moviĝas kaj eble vi prave portas vian nomon. Ĉu via reĝo estas amiko de la frankoj?
Orm ridetis kaj respondis:
– Li estis amiko de ili, kiam li suferis ĝenojn en sia propra lando.
Sed kiam bonŝanco favoras lin, li bruligas iliajn urbojn, en Franklando kaj en Sakslando. Kaj bonŝanco multe lin favoras.
– Povas esti, ke li estas bona reĝo, diris Almansur. Kiu estas via dio?
– Pli malfacile estas tiun demandon respondi, mastro, diris Orm. Miaj dioj estas la dioj de mia popolo, kaj ili estas konsiderataj fortaj, same kiel ni. Ili estas multaj; sed kelkaj el ili estas aĝaj, tiel ke malmultaj sin koncernas pri ili krom la bardoj. Thor estas la nomo de la plej forta; li estas ruĝa kiel mi kaj estas konsiderata amiko de ĉiuj homoj. Sed Odin nomiĝas la plej saĝa; li estas dio de bataluloj, kaj oni diras, ke dank’ al li ni normanoj estas la plej lertaj batalantoj.
Sed ĉu iu el ili ion faris por mi, tion mi ne scias; kaj certe estas, ke mi malmulton faris por ili. Kaj ili ŝajnas al mi sin trovi malproksime de ĉi tiu lando.
– Nun nete aŭskultu, pagano, kion mi diras, diris Almansur:
Nenia dio ekzistas krom Allah. Ne diru, ke ili estas multaj, kaj ne diru, ke ili estas tri; estos favore al vi en la tago de juĝo, se ne tiel vi parolas. Allah estas unu, Eterna, Altsitua; kaj Muĥammad estas lia profeto. Jen la vero, ĝin vi kredu. Kiam mi militas kontraŭ la kristanoj, mi ĝin faras por Allah kaj la Profeto; kaj malbone estus, se batalantoj en mia armeo ne farus al ili honoron. Tial vi kaj viaj samlandanoj ekde nun ne alvoku dion alian krom la ĝustan.
Orm respondis:
– Estas kutimo ĉe ni normanoj, ne sen neceso alvoki niajn diojn; ĉar ni ne volas ilin tedi per krioj. Estante en ĉi tiu lando nenian dion ni alvokis de tiam, kiam ni donis oferaĵon al la mardio por sukcesa hejmeniro; kaj tiun fojon ĝi estis al nenia utilo, ĉar tuj poste venis viaj ŝipoj, kaj ni, kiuj ĉi tie staras, estis kaptitaj. Povas esti, ke niaj dioj malmulte potencas en ĉi tiu lando; kaj tial, sinjoro, mi volonte estos plaĉa al vi, tenante min al via dio ĉi tie ĉe vi. Kaj la aliajn mi demandos, se vi volas, kion ili pensas pri tiu afero.
Almansur jese klinis la kapon; kaj Orm diris al siaj samlandanoj:
– Li diras, ke ni devas nin teni al lia dio. Li havas nur unu, kaj ĝi nomiĝas Allah kaj malŝatas aliajn diojn. Mi kredas, ke lia dio estas forta en ĉi tiu lando, sed niaj dioj estas malfortaj tiel malproksime de la hejmlando. Ni akiros pli bonan reputacion agante en tio laŭ la kutimo ĉi tie, kaj ni estus senprudentaj agante kontraŭ la volo de Almansur en tiu afero.
La viroj opiniis, ke ili ne havas grandan eblecon elekti, ĉar estus stulte inciti tian sinjoron kiel Almansur; kaj ĉe la fino Orm ree sin turnis al Almansur kaj diris, ke ili ĉiuj volas sin teni al Allah kaj neniun alian alvoki.
Nun Almansur lasis voki du pastrojn kaj unu juĝiston, kaj antaŭ ili Orm kaj liaj viroj devis eldiri la sanktajn vortojn de la servanto de Muĥammad, la samajn, kiujn Almansur diris al Orm, ke ne sin trovas dio krom Allah kaj ke Muĥammad estas lia profeto. Al ĉiuj, krom al Orm, estis malfacile formi la vortojn malgraŭ tio, ke ili estis zorge diktitaj.
Kiam ili estis pretaj, Almansur aspektis kontenta kaj diris al siaj pastroj, ke li opinias, ke li faris al Allah grandan servon per tio ĉi, kaj pri tio ili konsentis kun li. Li ŝovis sian manon en la kupran skatolon, kiu staris sur lia tablo, kaj el ĝi li prenis ormonerojn kaj donis al ĉiu el la viroj dek kvin monerojn kaj al Orm duoble. Ili lin dankis, kaj poste ili estis kondukitaj de la gvardiestro al ilia kazerno.
Toke diris:
– Nun ni maldungis niajn proprajn diojn, kaj tio povas esti ĝusta en fremda lando, kie regas aliaj; sed se mi iam revenos hejmen, tiam mi pli zorgos pri ili ol pri tiu Allah. Sed ĉi tie mi kredas, ke li estas la pli bona, kaj pro li ni jam ricevis oron. Kaj mi ankoraŭ pli alte taksos lin, kiam li ankaŭ donos al mi virinojn.
Baldaŭ poste Almansur ordonis militiron kontraŭ la kristanoj kaj marŝis norden kun sia gvardio kaj sufiĉe granda armeo kaj rabadis dum tri monatoj en Navaro kaj en la aragonaj graflandoj; Orm kaj liaj viroj akiris tie kaj predon kaj virinojn kaj trovis kontentiĝon en la servado. Estontece de tiam ili militis kun Almansur printempe kaj aŭtune, sed ili restis en Kordovo dum la plej malagrabla somervarmo kaj dum tiu sezono, kiun la sudlandanoj nomis vintro. Ili klopodis adaptiĝi al la moroj de la lando kaj trovis malmulton priplendebla ĉe Almansur; ĉar ofte li donis al ili abundajn donacojn por teni ilian sindonemon potenca, kaj kion ili akiris dum sturmoj kaj aliaj rabadoj, tion ili rajtis reteni por si, post kiam kvinono estis dekalkulita por li.
Sed servi al Allah kaj kontentigi la Profeton kelkfoje ŝajnis al ili malfacile. Kiam ili dum la militekspedicioj trovis vinon kaj lardon ĉe la kristanoj, estis al ili malpermesite tion ĝui malgraŭ tio, ke ili je ambaŭ forte sopiris; kaj tiun malpermeson, kiu ŝajnis al ili pli stulta ol io ajn antaŭe aŭdita, ili malofte kuraĝis malobei, ĉar Almansur estis tre severa pri tiuj aferoj. Preĝoj al Allah kaj sinklinoj por la Profeto ŝajnis al ili tro ofte okazi, ĉar matene kaj vespere dum la militiroj la tuta armeo de Almansur sin fleksis surgenue turnante vizaĝon en tiu direkto, kie laŭdire situas la urbo de la Profeto, kaj ĉiu devis plurajn fojojn sin klini kun frunto ĝis la tero. Tio ŝajnis al ili nedeca por viroj kaj inda nur je rido, kaj neniam ili povis sin tute al tio kutimigi; sed ili akordis pri tio, ke ili laŭeble sin adaptu kaj agu tiel, kiel agas ĉiuj aliaj.
Ili sin distingis kiel batalantoj kaj akiris grandan reputacion inter ĉiuj en la gvardio. Ili mem sin konsideris la plej bonaj tie; kaj kiam predo estis disdividota, neniuj disputis ilian rajton. Ili kune estis ok: Orm kaj Toke, Halle kaj Ögmund; Tume, reminta kun Toke; Gunne, reminta kun Krok; Rapp, unuokula; kaj Ulf, kiu estis plej maljuna kaj kiu antaŭ longe ĉe julfesteno ricevis glavobaton, kiu fendis lian vangon de la buŝangulo, kaj post tio oni nomis lin Rikanlupo, ĉar lia nomo signifas lupo kaj lia buŝo estis oblikva kaj pli larĝa ol tiu de aliaj. Ilia bonŝanco nun estis tiel bona, ke nur unu inter ili perdis sian vivon dum tiuj kvar jaroj, kiujn ili pasigis ĉe Almansur.
Ili multe sin movis dum tiu tempo; ĉar kiam la barbo de Almansur komencis griziĝi, li fariĝis ĉiam pli senripoza en siaj militiroj kontraŭ la kristanoj kaj ĉiam malpli sidis en paco en Kordovo. Ili lin akompanis, kiam li atingis plej norden, al Pamplono en la regno Navaro, kaj du fojojn vane sturmis tiun urbon kaj trian fojon ĝin konkeris kaj prirabis; tie Tume, reminta kun Toke, mortis pro ŝtono de katapulto. Ili ĉeestis en la ŝipo de Almansur mem al Majorko, kie la vicreganto de la insuloj fariĝis ribelema, kaj ili gardostaris, kiam li senkapigis lin kaj tridek da liaj parencoj. Ili luktis en polvo kaj prema varmego en granda batalo ĉe Henares, kie batalantoj de la kastilia grafo sin alkroĉis, sed fine estis cirkaŭitaj kaj faligitaj, kaj kie en la vespero la falintaj kristanoj estis kuntrenitaj kaj amasigitaj ĝis konsiderinda alteco, de kie unu el la pastroj de Almansur vokis la servantojn de la Profeto al preĝo. Post tio ili faris grandajn militekspediciojn al la regno Leon, kie reĝo Sanĉo la Dika estis severe premata, ĝis liaj propraj viroj lin trovis senutila, ekde kiam li pro sia graso ne povis sidi sur ĉevalo, kaj ili lin detronigis kaj venis al Almansur kun tributo.
Dum ĉiuj tiuj militiroj Orm kaj liaj samlandanoj miris pri la saĝo kaj potenco kaj granda bonŝanco, kiun havis Almansur ĉe siaj entreprenoj, sed plej multe pri la timo, kiun li havis antaŭ Allah, kaj pri la maniero, kiun li elpensis por tute kontentigi sian dion. La polvo, kiu sin metis sur liaj vestoj kaj ŝuoj dum militiroj, estis en ĉiu vespero kolektita de liaj servistoj kaj konservata en saketo el silko, kaj post ĉiu militiro tiu polvo estis portata al Kordovo. Li jam decidis, ke li estu enterigita kun ĉio el la polvo de siaj militoj kontraŭ la kristanoj; ĉar la Profeto diris: Beataj estas tiuj, kiuj tretis polvajn padojn militante kontraŭ la nefidelaj.
Sed malgraŭ ĉiu tiu polvo la timo de Almansur antaŭ Allah ne cedis; fine li decidis elfari ion pli grandan ol ĉion alian, nome detrui la sanktan urbon de la kristanoj en Asturio, kie la apostolo Jakobo, la granda miraklofaranto, kuŝis en tombo. En la dekdua jaro de la kalifo Hiŝam, kiu jaro estis la kvara jaro de servado de Orm kaj liaj kunuloj ĉe Almansur, tiu lasta en la aŭtuno kolektis pli grandan armeon ol iam antaŭe kaj marŝis nordokcidenten tra la Malplena Lando, kiu estis la malnova limregiono inter la andaluzoj kaj la asturiaj kristanoj.
Li alvenis la regionon de la kristanoj trans la senhomejo, tra kiu laŭ homa memoro neniu andaluza armeo pasis; kaj nun ĉiutage ekflamis bataloj, ĉar la kristanoj bone sin defendis inter la montoj kaj ravinoj. En iu vespero, kiam la armeo jam haltis, kaj Almansur post vesperpreĝo ripozis en sia granda tendo, la kristanoj surprizatakis kaj estis komence sukcesaj; unu grupo penetris en la bivakon kaj granda bruo naskiĝis, kun batalvokoj kaj helpokrioj. Almansur urĝe forlasis sian tendon, kun helmo kaj glavo, sed sen maŝkiraso, por vidi, kio okazas; Orm kaj du el liaj kunuloj, Halle kaj Rapp la Unuokula, gardostaris en tiu vespero antaŭ la tendopordo. Venis sammomente kun plej eble granda rapido kelkaj rajdantaj malamikoj kontraŭ la tendon; kaj kiam ili vidis Almansur, ili lin rekonis pro lia verda helmvualo (ĉar sole nur li en la armeo portis tiun koloron) kaj ili ululis pro fervoro kaj ĵetis siajn lancojn kontraŭ li. Estis duonmallume, kaj Almansur estis maljuna kaj ne povis sin forklini de la lancoj; sed Orm, kiu staris plej proksime, alkuris kaj lin puŝis antaŭen sur la teron kaj kaptis du lancojn per sia ŝildo kaj unu per sia ŝultro.
Kvara lanco skrapis flankon de Almansur, kiu kuŝis sur la tero, tiel ke sango elfluis. Halle kaj Rapp kuris kontraŭ la malamikojn kaj ĵetis siajn lancojn kaj faligis unu, kaj nun alvenis homoj el ĉiuj flankoj kaj la kristanoj estis mortigitaj aŭ forpelitaj.
Orm eltiris la lancon, kiu lin trafis, kaj donis helpon al Almansur kaj ne sciis certe, kion tiu opinios pri tio, ke li estis falpuŝita. Sed Almansur estis kontenta pro sia vundo, kiu estis la unua, kiun li ricevis; ĉar lin tre feliĉigis verŝi sangon por Allah, kiam damaĝo ne estis pli grava. Li lasis alvoki tri el siaj ĉefoj de rajdistoj kaj riproĉis ilin antaŭ siaj kunvenintaj ĉefoj, ke ili malatente gardis la bivakon.
Ili sin ĵetis sur la teron antaŭ liaj piedoj kaj ploris kaj konfesis sian fuŝon; kaj poste Almansur koncedis al ili, kiel estis al li kutimo, kiam li estis milde agordita, tempon por eldiro de preĝoj kaj levfikso de barboj, antaŭ ol estis iliaj kapoj dehakitaj.
Al Halle kaj Rapp li donis po manplenon da oro; kaj poste, dum ankoraŭ restis ĉiuj ĉefoj de la armeo, li venigis alpaŝi Orm. Tiun li rigardis kaj diris:
– Vi uzis forton kontraŭ via mastro, ruĝbarbulo, kaj al neniu soldato tio estas permesita. Kaj faligante min sur la teron vi damaĝis mian gloron. Kion vi respondas?
– Multaj lancoj estis en la aero, diris Orm, kaj nenio alia estis farebla. Kaj laŭ mia kredo, mastro, estas via gloro tia, ke ĉi tiu afero ne damaĝis ĝin. Cetere vi falis antaŭen kontraŭ la malamikon, tiel ke neniu povos diri, ke vi cedis.
Almansur sidis silenta kaj fingrumis sian barbon; poste li konsente klinis la kapon kaj diris:
– Vian defendon mi juĝas bona. Kaj mian vivon vi savis, kaj ĝi ankoraŭ povas esti iom valora.
Li nun lasis el sia trezorkesto elpreni pezan kolĉenon el oro kaj diris:
– Mi vidas, ke lanco pikis al vi la ŝultron, kaj supozeble tio senti ĝas. Sed jen kuraco kontraŭ la doloro.
Li metis la ĉenon ĉirkaŭ la kolon de Orm, kaj tio estis malofta honoro; post tio Orm kaj liaj kunuloj estis sub la favoro de Almansur pli ol antaŭe. Toke ekzamenis la ĉenon kaj ĝojis, ke Orm tian valoraĵon akiris.
– Kaj tio estas certa, li diris, ke neniu mastro pli meritas servadon ol Almansur. Sed tamen mi opinias tre bonŝance por vi, Orm, kaj por ni, ke vi ne faligis lin sur lia dorso.
Nun la armeo pluen marŝis; kaj fine ili alvenis la sanktan urbon de la kristanoj, kie kuŝis la apostolo Jakobo en tombo, super kiu estis konstruita granda templo. Tie leviĝis batalo, ĉar la kristanoj kredis, ke ilia apostolo ilin helpos, kaj luktis ĝis ili ne plu kapablis; sed fine ili estis supervenkitaj de Almansur, kaj la urbo estis sturmita kaj bruligita.
Ĝis tie grandaj trezoroj estis venigitaj de la kristanoj en la tuta lando, ĉar ĉi tiun urbon neniam minacis malamiko; kaj ili kaptis grandan predon kaj akiris multajn kaptitojn. Kion Almansur pli ol ĉion volis detruita, estis la granda preĝejo super la tombo de la apostolo; sed ĝi estis el ŝtono kaj rezistis bruligon. Li tial okupigis kaptitojn kaj virojn el sia propra armeo per ĝia disrompo. En ĝia turo pendis dek du grandaj sonoriloj nomataj laŭ la apostoloj; ili bele sonoris kaj la kristanoj ilin aprecis kiel mirindaĵojn kaj plej multe la plej grandan, kies nomo estis Jakobo.
Almansur ordonis, ke tiuj sonoriloj estu portataj al Kordovo de la kristanaj kaptitoj, kie ili estu metitaj en la granda moskeo kun la buŝegoj supren kaj estu plenigitaj per bonodora oleo kaj brulu kiel grandaj lampoj glorante Allah kaj la Profeton. Estis peze ilin porti kaj grandaj portlitoj estis muntitaj; po sesdek kaptitoj alterne portu ĉiun sonorilon. Sed la sonorilo de Jakobo estis tro peza, tiel ke ne eblis konstrui portilon por ĝi; ankaŭ ne eblis ĝin transporti sur la tramontaraj vojetoj per vagono tirata de bovoj. Malgraŭ tio Almansur neniel deziris lasi tiun sonorilon, kiun li konsideris sia plej bela predo.
Li konstruigis platformon, sur kiu la sonorilo staru, kaj ĝi estu trenata sur rultraboj ĝis proksima rivero kaj estu portata per ŝipo al Kordovo. Kiam la platformo estis preta kun rultraboj sube, stangoj estis ŝovitaj tra la sonorila anso, kaj multaj provis levi la sonorilon ĝis sur la platformo; sed la sudlandanoj ne posedis sufiĉajn altecon kaj fortojn kaj uzante pli longajn stangojn, por ke estu spaco por multaj levi, la stangoj rompiĝis, kaj la sonorilo restis sur la tero. Orm kaj liaj kunuloj alvenis la lokon kaj rigardis kaj ridis. Toke diris:
– Por ses plenkreskintoj ĝia levado ne estus malfacila.
– Laŭ mia kredo kvar sufiĉos, diris Orm.
Post tio li kaj Toke kaj Ögmund kaj Rapp la Unuokula aliris la sonorilon kaj metis mallongan stangon tra ĝia anso kaj ĝin levis sur la platformon.
Almansur jam alvenis surĉevale kaj haltis kaj rigardis tion; li alvokis Orm kaj diris:
– Al vi kaj al viaj kunuloj Allah donis grandan forton, estu laŭdata lia nomo! Kaj ŝajnas al mi, ke vi kaj viaj kunuloj estas konvenaj homoj por movi ĉi tiun sonorilon sur ŝipon kaj ĝin transporti al Kordovo; ĉar neniuj aliaj povas ĝin manipuli.
Orm sin klinis antaŭ li kaj diris, ke tiu tasko ne ŝajnas al li malfacila.
Post tio Almansur lasis elekti aron da bonaj sklavoj inter la kaptitoj; ili trenu la sonorilon ĝis la rivero, kie tiu estas navigebla, kaj remu la ŝipon, kiu estis konkerita de la asturoj kaj tie atendis. Du oficistoj el la kancelario de Almansur estis kunsenditaj por kontroli la vojaĝon.
Ŝnurojn oni nun fiksis al la platformo, kaj kun sonorilo kaj tirantoj Orm kaj liaj kunuloj ekiris; kelkaj sklavoj tiris, aliaj manipulis la rultrabojn. Estis ĝena marŝo, ĉar plejparte la vojo deklivis malsupren, kaj iujn fojojn la sonorilo ekruliĝis sen reguligo, tiel ke en la komenco du tri sklavoj ŝanĝantaj rultrabojn frakasiĝis. Sed Orm fiksigis tirŝnurojn al la malantaŭo de la platformo, tiel ke ili povis bremsi ĉe krutaj lokoj; kaj nun la afero marŝis pli glate, kaj ili alvenis riveron, kie atendis la ŝipo.
Ĝi estis komerca ŝipo, ne granda sed bone konstruita kaj kun ferdeko; ĝi havis dek parojn da remiloj kaj ankaŭ maston kaj velon.
Orm kaj liaj kunuloj levis la sonorilon sur la ŝipon kaj ĝin firme fiksis per ŝnuroj kaj blokoj; post tio ili dismetis la sklavojn sur iliajn lokojn ĉe la remiloj kaj ekiris malsupren laŭ la rivero. Tiu fluis okcidenten, norde de tiu rivero, laŭ kiu iam estis remata la ŝipo de Krok ĝis la fortikaĵo de la limgrafo; kaj por la normanoj estis plaĉa la sento, ke ree ili estas mastroj sur ŝipo.
La viroj de Orm interŝanĝe gardis la remistojn kaj ilin trovis obstinaj kaj mallertaj; ili malĝojis vidi, ke neniaj krurkatenoj sin trovis, tiel ke ili dum la tuta nokto devis gardi la remistojn; kaj tamen kelkaj, kiuj estis vipataj per vergoj, sukcesis forkuri. Ĉiuj akordis pri tio, ke same malkapablajn remistojn neniam antaŭe iu vidis, kaj ke tian situacion ili ne povos elteni ĝis Kordovo.
Atinginte la riverbuŝon ili vidis multajn militŝipojn de Almansur, kiuj ne povis navigi sur la rivero; la pli multaj el la soldatoj estis senditaj en la landon por asisti en la prirabo de la asturoj. La kunuloj de Orm ekĝojis pro la vido, kaj Orm tuj sendis la du skribistojn por pruntepreni krurkatenojn ĉe la ŝipestroj, ĝis li ricevis laŭ sia bezono. La sklavoj nun estis alforĝitaj; kaj Orm ĉi tie ankaŭ ricevis provianton por sia vojaĝo, ĉar la distanco ĝis Kordovo estis longa. Post tio li lasis resti la ŝipon apud la militŝipoj en ŝirmata golfo por atendi pli favoran veteron por velado.
En la vespero Orm forlasis la ŝipon kune kun Toke kaj Gunne, kaj lasis al la aliaj ĝin gardi. Ili iris laŭ la strando ĝis kelkaj fiŝistaj budoj, kie komercistoj aranĝis por si ejon kaj aĉetis predon kaj vendis bezonaĵojn al la ŝipanaroj. Kiam ili venis ĝis la proksimo de unu el la budoj, ili vidis ses ŝipanojn ĝin eniri, kaj Gunne subite haltis.
– Jen pasis homoj, kun kiuj ni havas aferon, li diris. Ĉu vi vidis la du antaŭajn?
Nek Orm nek Toke ilin rimarkis.
– Estas tiuj, kiuj mortigis Krok, diris Gunne.
Orm paliĝis kaj tremo lin kaptis.
– Do, ili sufiĉe vivis, li diris.
Ili tiris siajn glavojn. Orm kaj Toke portis la donacojn de la regentedzino Subaida. Toke ĝis nun ne trovis nomon por sia glavo, sambonan kiel Blulango.
– Krok rangas antaŭ Almansur, diris Orm; kaj jen sin proponas venĝo al ni ĉiuj, sed plej multe al mi, kiu estas ĉefulo post li. Kuru ĝis malantaŭ la budo, vi du, tiel ke neniu fuĝu laŭ tiu direkto.
Ambaŭ gablaj flankoj havis pordojn; Orm eniris la plej proksiman kaj trovis interne la ses virojn kaj la komerciston. Tiu lasta ekkaŭris inter kelkaj sakoj, kiam li vidis Orm kun nuda glavo, sed la ses ŝipanoj eltiris siajn armilojn kaj kriis demandojn. La budo estis malvasta kaj malluma, sed Orm tuj vidis unu el tiuj, kiuj mortigis Krok.
– Ĉu vesperpreĝon vi elbuŝis? li diris kaj frapis al li sur la kolon, tiel ke la kapo leviĝis.
Nun du viroj faris hakojn kontraŭ Orm, tiel ke li estis plene okupita; la du aliaj kuris al la malantaŭa pordo, sed tra ĝi eniris Toke kaj Gunne. Toke tuj faligis unu kaj kriante la nomon de Krok li rapide provis frapi duan; nun kreiĝis granda kunpuŝiĝo inter la varoj en la budo. Iu viro saltis sur benkon kaj hakis kontraŭ Orm, sed la glavo entranĉiĝis en plafonan trabon, kaj Orm ĵetis sian ŝildon kontraŭ lian vizaĝon; la ŝildpikilo trafis al li en la okulon kaj li falis kaj senmovi ĝis. La lukto post tio estis mallonga. La dua, kiu partoprenis la mortigon de Krok, estis faligita de Gunne; Orm faligis du virojn, kaj Toke tri; sed la komerciston, kiu ne multe videblis en la angulo, kie li sin kaŝis, ili lasis nevundita, ĉar lin ne koncernis tiu afero.
Kiam ili kun sangaj armiloj elpaŝis el la budo, kelkaj viroj venis renkonte al ili por vidi, kio kaŭzas la bruon, sed ĉe la vido ili sin turnis kaj forkuris. Toke etendis sian glavon antaŭ si: sango forfluis viskece laŭ la klingo kaj formis grandajn gutojn ĉe la pinto.
– Nun mi donas al vi nomon, fratino de Blulango, li diris. Ruĝbeko estos via nomo post nun.
Orm rigardis la fugantajn virojn.
– Prefere ankaŭ ni rapidu, li diris, ĉar ni nun estas senprotektaj en ĉi tiu lando. Sed tion la venĝo valoras.
Ili rapidis al la ŝipo kaj rakontis al la aliaj pri tio, kio okazis; la ŝipo tuj debordiĝis malgraŭ tio, ke estis mallume. Ĉiuj ĝojis, ke Krok estas venĝita, kaj ili komprenis, ke nun urĝas la foriro de la lando; ili ĉiuj kunlaboris en la tasko rapidigi la remistojn. Orm mem staris ĉe la stirilo kaj gvatis en la mallumon; la du skribistoj de Almansur, kiuj ne sciis, kio okazis, ripetis demandojn al li, sed malmultajn respondojn ricevis; fine la ŝipo forlasis sukcese la golfon kaj ricevis venton de sude, tiel ke ili povis hisi la velon. Ili sin direktis norden kaj for de la lando ĝis tagiĝo, kaj neniu persekutanta ŝipo estis videbla.
Ili vidis kelkajn insulojn dekstre kaj albordiĝis ĉe unu. Tie ili surterigis la du skribistojn kaj sendis per ili mesaĝon al Almansur.
– De tia mastro ni ne volas fuĝi sensalute, diris Orm. Tial diru al li de ni ĉiuj, ke estis nia fato tia, ke ni devis mortigi ses el liaj viroj, ĉar ni ŝuldis venĝon al Krok, nia ĉefulo; kaj la vivoj de ses ne estas tro multe kompare kun lia. Ni prenas la ŝipon kaj ĝiajn sklavojn, kaj tiun perdon Almansur certe preskaŭ ne rimarkos; kaj ankaŭ la sonorilon ni prenas, ĉar ĝi donas stabilecon al la ŝipo, kaj danĝeraj maroj estas antaŭ ni. Ni ĉiuj pensas, ke li por ni estis bona mastro; kaj se tio ĉi ne intervenus, ni volonte lin pli servus, sed ĉar nun tiel okazis, jen nia sola eblo de li forkuri vivaj.
La skribistoj promesis ĉi tion transdiri vorton post vorto tiel, kiel ĝin Orm eldiris; kaj li aldonis:
– Ankaŭ estus bone, se vi ambaŭ, kiam vi revenos Kordovon, volos transdoni saluton de ni al riĉa judo nomata Salaman, kiu estas poeto kaj arĝentisto, kaj al li eldiri nian dankon, ĉar li estis al ni bona amiko; ĉar certe ni lin neniam plu vidos.
– Kaj diru al la regentedzino Subaida, diris Toke, ke du nordlandanoj, kiujn ŝi konas, sendas al ŝi dankon kaj saluton. Kaj diru al ŝi ankaŭ tion, ke la glavoj, kiujn ŝi donacis al ni, estis por ni tre utilaj, kaj ke neniu defekto estas sur la eĝoj malgraŭ tio, ke ili estis abunde uzataj. Sed tio estu dirata, kiam Almansur ne aŭdas.
La skribistoj uzis siajn skribilojn kaj notis ĉion; kaj post tio ili estis forlasitaj sur la insulo, ricevinte nutraĵon laŭ supoze bezona kvanto, ĝis trovos ilin iu ŝipo aŭ ili mem sukcesos sin transporti ĝis la ĉeflanda tero.
Ĉiuj remistoj baraktis kaj ululis laŭtege, kiam nun la ŝipo sin direktis al la marvasto, kaj estis evidente, ke ankaŭ ili volis resti tie, kie estis forlasitaj la skribistoj.
La ŝipanoj de Orm devis ĉirkaŭpaŝi kun vergoj kaj ŝnurpecoj por ilin trankviligi kaj remigi, ĉar senvento nun regis, kaj urĝis forlasi ĉi tiujn akvospacojn.
– Bone, ke ili portas krurkatenojn, diris Gunne, ĉar saltus alie ĉiuj en la maron spite niajn glavojn; sed malbone estas, ke ni ne pruntis vipon, kiam ni ricevis katenojn, ĉar ŝajnas, ke malsufiĉe mordas vergoj kaj ŝnurstumpoj tiajn obstinajn homojn.
– Estas rimarkinde, ke vi pravas, diris Toke; ĉar kiam ni mem sidis sur rembenkoj, ni apenaŭ kredis, ke ni laŭdos utila sklavovipon.
– Propra dorso plej doloras, jen vero, diris Gunne, sed nun necesas, ke la dorsoj de ĉi tiuj viroj eĉ pli doloru, por ke estu ebla nia forkuro.
Konsentis Toke pri tio, kaj ili rekomencis la ĉirkaŭiron kaj vergis la remistojn laŭ ebleco por rapidigi la ŝipon. Sed la remado iris malglate, ĉar la remistoj ne sukcesis remadi ritme. Orm tion vidis kaj diris:
– Per nuraj vergobatoj ni ne instruos al ili remadon, kiam ili ne havas rutinon, sed eble helpos la sonorilo en tio.
Li prenis hakilon kaj ekstaris apud la sonorilo kaj ĝin frapis per la hakilkapo en rema ritmo; tiam el la sonorilo venis forta sonoro, kaj la remistoj ekaŭskultis, tiel ke la remado ekiris pli bone. Orm lasis siajn ŝipanojn interŝanĝe frapi la ritmon; ili eltrovis, ke se ili frapas per lignoklabo volvita per ledo, ili elbatas la plej belan sonoron, kaj tio ilin tre plezurigis.
Sed baldaŭ vento denove favoris ilin, kaj remado ne plu necesis; la vento ĉiam pli kreskis kaj fariĝis ŝtormo, tiel ke danĝero levi ĝis. Tiam Rikanlupo diris, ke jen tio, kion ili atendu komencinte la vojaĝon sen oferaĵoj al la maruloj. Iuj kontraŭdiris memorigante pri la ofero, kiun ili iam faris, antaŭ ol la ŝipoj de Almansur faris al ili malbonon. Gunne opiniis, ke plej sekure estus oferi al Allah, kaj du aŭ tri konsentis; sed Toke diris, ke li ne kredas, ke Allah havas grandan potencon sur la maroj. Tiam Orm diris:
– Laŭ mia kredo neniu povas scii precize, kiel potenca estas ĉiu dio kaj kiel li povas utili al ni; kaj eble estus preferinde, ke ni ne neglektu unu pro alia. Kaj certe estas, ke unu jam utilis al ni dum ĉi tiu vojaĝo, kaj tiu estas Sankta Jakobo; ĉar lia sonorilo donas stabilecon al la ŝipo, kaj ĝi ankaŭ donis asiston al la remado. Lin ni tial ne forgesu.
La ŝipanoj trovis tion ĝusta parolo, kaj ili nun oferis viandon kaj trinkaĵon al Ägir, Allah kaj Sankta Jakobo kaj post tio sin sentis pli sekuraj.
Ili nun ne precize sciis sian pozicion, krom ke ili sin trovas je sufiĉe longa distanco for de Asturio. Sed ili sciis, ke sin direktante norden, kien pelas ilin la ŝtormo, kaj ne drivante tro okcidenten, ili fine trovos landon, aŭ Irlandon aŭ Anglolandon aŭ Bretonlandon.
Tial ili konservis kuraĝon kaj trairis la ŝtormon kaj videtis la stelojn du tri fojojn kaj kredis, ke ili sin ĝuste direktas.
Ilia plej granda ĉagreno estis la sklavoj; ĉar malgraŭ tio, ke tiuj nun ne bezonis remi, ili fariĝis mizeraj pro teruro kaj marmalsano kaj malseko kaj malvarmo, tiel ke ĉiuj fariĝis verdecaj kaj dentoklakis kaj du aŭ tri mortis. Malmulte da varmaj vestoj estis en la ŝipo, kaj en ĉiu tago fariĝis ĉiam pli malvarme, ĉar estis jam malfrua aŭtuno.
Orm kaj liaj ŝipanoj ĉagreniĝis pro la mizerstato de la sklavoj kaj ilin prizorgis laŭ ebleco; kaj kiam ili kapablis manĝi, ili ricevis la plej bonan nutraĵon; ĉar alteriĝintaj, tiuj sklavoj estos valoraj.
La ŝtormo fine trankviliĝis, kaj dum unu tago estis bela vetero kaj bona vento, kaj ili sin direktis nordorienten; kaj la sklavoj vigliĝis en la sunbrilo. Sed vespere la vento tute formortis, kaj nebulo sterni ĝis kaj fariĝis ĉiam pli densa. Ĝi estis malvarma kaj malseka, tiel ke ĉiuj malvarmis, sed plej multe la sklavoj; eĉ ne venteto venis, kaj la ŝipo sin movis nur supren malsupren sur longe etendiĝantaj huloj.
Orm diris:
– Nun ni sidas malbone; ĉar se ni restos kaj atendos venton, la sklavoj mortos pro malvarmo; kaj se ni remigos ilin, ili supozeble ankaŭ mortos pro la mizera stato, en kiu ili sin trovas. Kaj multe da vojgvido ni ankaŭ ne havas, dum nek suno nek steloj videblas.
– Al mi ŝajnas preferinde ilin remigi, diris Rapp; ĉar tio donas varmon. Kaj ni stiru laŭ la direkto de la huloj, ĉar la ŝtormo venis de sude; io alia ne gvidos nin, dum daŭros la nebulo.
Ili trovis bona la konsilon de Rapp; kaj la sklavoj devis ekremi malgraŭ tio, ke ili multe plendis kaj havis malmulte da fortoj. Interŝan ĝe la ŝipanoj frapis ritmon sur la sonorilon, kaj ŝajnis al ili, ke ĝi nun sonoras eĉ pli bele ol antaŭe, kun longa sonoro post ĉiu frapo, tiel ke ĝi estis al ili bona societo en la nebulo. Iujn fojojn ili permesis al la sklavoj ripozi kaj dormi, sed cetere ili remis dum la tuta nokto kaj stiris laŭ la huloj; kaj ĉiam ankoraŭ la nebulo estis same densa.
Matene Ögmund staris ĉe la stirilo, kaj Rapp frapadis la sonorilon; la ceteraj dormis. Subite ambaŭ ekaŭskultis kaj unu la alian rigardis kaj post tio denove aŭskultis: mallaŭta sonoro venis el malproksime.
Ili surpriziĝis kaj vekis la aliajn, kaj ĉiuj aŭskultis. La sonoro aŭdiĝis ĉiam plu, kaj ĝi ŝajnis veni el antaŭe.
– Aŭdiĝas kvazaŭ pli multaj ol ni remus kun sonorilo, diris Toke.
– Ni iru singarde nun, diris Rikanlupo, ĉar tio ĉi povas esti Ran kaj ŝiaj filinoj, kiuj logas marveturantojn per kantoj kaj ludoj.
– Laŭ mi la sono aŭdiĝas kvazaŭ nanoj forĝus, diris Halle, kaj ankaŭ al tio estas danĝere proksimiĝi. Eble ni nin trovas apud insuleto, kie troloj loĝas.
La mallaŭta sonoro el fore daŭris, kaj nun ĉiuj sentis timon kaj atendis, kion diros Orm. Ankaŭ la sklavoj aŭskultis kaj komencis fervore kvaki; sed ilia lingvo estis nekonata al Orm kaj liaj ŝipanoj.
Neniu povas scii, kio estas ĉi tio, diris Orm; sed estus krize, se tiel malmulte nin timigus. Tial ni remu pluen kiel antaŭe kaj gvatu laŭ eblo. Kaj neniam mi aŭdis, ke troloj sin montrus matene.
Ili konsentis pri tio, kaj la remado estis daŭrigata; la fremda sonorado nun fariĝis pli laŭta. Etaj ventopuŝoj venis renkonte al ili, kaj la nebulo komencis sin levi; ekkriis ĉiuj samfoje, ke ili vidas bordon.
Ĝi estis ŝtonoriĉa bordo kaj aspektis kiel insulo aŭ terlango; la sonoro klare venis de tie, sed nun ĝi ĉesis. Ili vidis verdajn herbojn kaj kelkajn paŝtiĝantajn kaprojn; post tio ili vidis kelkajn kabanojn, kaj apud ili viroj staris kaj rigardis la ŝipon.
– Ŝajnas al mi, ke tio similas nek trolojn nek filinojn de Ran, diris Orm. Ĉi tie ni surteriĝu por vidi, ĝis kie ni venis.
Ili tiel faris; kaj la viroj sur la insulo ne montris timon vidante armitajn homojn surteriĝi, sed amike venis renkonte kaj ilin salutis.
Ili estis ses, ĉiuj maljunaj, kun blankaj barboj kaj longaj brunaj manteloj; kaj kion ili diris, tion neniu povis kompreni.
– Al kiu lando ni venis, diris Orm, kaj kies homoj vi estas?
Unu el la maljunuloj komprenis liajn vortojn kaj vokis al la aliaj:
Lochlannach, Lochlannach! kaj respondis al li en lia propra lingvo:
– Vi venis al Irlando, kaj ni estas servantoj de Sankta Finnian.
Kiam Orm kaj liaj ŝipanoj tion aŭdis, ili sentis grandan ĝojon kaj pensis, ke ili preskaŭ estas hejme. Ili nun povis vidi, ke ili trafis malgrandan insulon, kaj trans ĝi ili povis videti la bordon de Irlando.
Sur la malgranda insulo sin trovis nur la maljunuloj kaj iliaj kaproj.
La maljunuloj vigle parolis inter si kaj montris surpriziĝon; kiu nordan lingvon komprenis, tiu diris poste al Orm.
– Vi parolas lingvon de nordlanduloj, kaj tiun mi komprenas, ĉar kiam juna mi multe rilatis kun nordlandanoj, antaŭ ol mi venis al ĉi tiu insulo. Sed certa mi estas, ke neniam mi vidis virojn de Lochlann vestitaj kiel vi kaj viaj ŝipanoj. De kie vi venas? Ĉu vi estas blankaj aŭ nigraj Lochlannach? Kaj kiel estas, ke vi navigadas sonorante? Hodiaŭ estas la tago de Sankta Brandan, kaj ni sonorigis nian sonorilon honorigante kaj memorigante pri li, kaj tiam ni aŭdis vian sonorilon respondi de la maro; kaj ni kredis, ke eble Sankta Brandan mem nin respondas, ĉar li estis granda marveturanto.
Sed vi ĉiuj estas baptitaj en la nomo de Jesuo Kristo, ĉu ne, ĉar vi navigadas kun sankta sono?
– Li scias babili, la maljunulo, diris Toke; kaj jen, Orm, estas por vi multo, kion respondi.
Orm respondis al la maljunulo:
– Ni estas nigraj Lochlannach, viroj de la regno de reĝo Harald; sed ĉu reĝo Harald ankoraŭ vivas mi ne scias, ĉar jam longe ni estas for de hejme. Sed niaj manteloj kaj vestoj estas hispanaj, ĉar ni venas de Andaluzio, kie ni servis gravan sinjoron nomatan Almansur.
Kaj nia snorilo nomiĝas Jakobo, kaj ĝi venas de preĝejo en Asturio, kie sin trovas la tombo de la apostolo Jakobo, kaj ĝi estis la plej granda el ĉiuj sonoriloj tie, sed rakonti pri tio, kial ĝi estas en nia ŝipo, estus nun tro daŭra afero. Pri Kristo ni havas konon; sed tie, de kie ni venas, oni ne tre honoras lin, kaj baptitoj ni ne estas. Sed ĉar vi mem ja estas kristanoj, eble estos plezure por vi aŭdi, ke ĉe niaj remiloj sidas kristanoj. Ili estas niaj sklavoj kaj venas de tiu sama loko kiel la sonorilo, kaj nun ili estas eluzitaj pro la vojaĝo kaj ne taŭgas multon. Tial estus bone ilin surterigi ĉi tie, tiel ke ili ripozu, antaŭ ol ni daŭrigos nian vojaĝon. Kaj antaŭ ni vi ne havu timon; ĉar vi aspektas kiel bonuloj, kaj ni ne estas perfortuloj kontraŭ tiuj, kiuj ne nin kontraŭstaras. Iuj el viaj kaproj ja konsumiĝos, sed jen la plej grava, kion vi devos elteni pro ni; ni ne intencas longe resti.
Kiam la maljunuloj ĉion tion jam komprenis, ili kapjesis kaj amike ridetis, kaj ilia proparolanto diris, ke ne malofte ili loĝigis marveturantojn sur sia insulo, kaj ke ordinare neniu faris kontraŭ ili malbonon.
– Ĉar ni mem kontraŭ neniu faras maljuston, li diris, kaj neniun alian propraĵon ni havas krom la kaproj kaj nia rapokampo kaj niaj kabanoj; krom tio la tuta insulo apartenas al Sankta Finnian, kaj li estas potenca ĉe Dio kaj tenas sian manon super ni. Kaj niajn kaprojn li abunde benis en ĉi tiu jaro, ke nutraĵo ne manku. Tial volu preni la malmulton, kiun ni povas doni; kaj ĝojas ni maljunuloj, kiuj plej ofte sidas solaj tie ĉi, aŭskulti homojn vaste vojaĝintajn.
La sklavoj estis nun surterigitaj, kaj same la ŝipo; kaj Orm kaj liaj ŝipanoj nun ripozadis sur la insulo de Sankta Finnian kaj bone akordis kun la monaĥoj. Ili kun tiuj fiŝkaptis kun sukceso kaj nutris la sklavojn, ĝis aspektis tiuj malpli mizeraj; kaj Orm kaj la aliaj devis multon rakonti pri siaj aventuroj al la monaĥoj, ĉar malgraŭ granda ĝeno pro la neceso de interpretado, la maljunuloj scivolemis pri novaĵoj el foraj landoj. Sed plej multe ili admiris la sonorilon, kiu estus pli granda ol iu, kiu havis famon sur Irlando. Ili diris, ke estis potenca miraklo, ke Sankta Jakobo kaj Sankta Finnian per siaj sonoriloj vokis unu al la alia el fore; kaj kelkfoje ili ĉe siaj diservoj anstataŭ propra sonorilo sonorigis Jakobon kaj ĝojis, kiam ĝia granda sonoro disvastiĝis super la maro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.