La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Malsataj la viroj de Krok alvenis Väderön reminte la tutan dis tancon ĝis tiu insulo, kie ili albordiĝis kaj tretis la grundon por kolekti hejtaĵon kaj kuiri al si gustan manĝon; tie loĝis sole nur kelkaj maljunaj fiŝistoj, kiuj pro sia mizero estis sekuraj kontraŭ rabistoj.
Pecigante la ŝafojn ili laŭdis ilian grasecon kaj la abundan printempan paŝtaĵon, kiu devas troviĝi sur Kullen; ili fiksis la pecojn al la lancoj kaj tenis ilin en la fajro kaj ŝmacis, kiam la graso komencis sibli, ĉar longa tempo pasis, de kiam ili flaris tian bonodoron.
Multaj reciproke rakontis al si pri tio, kiam ili laste pasintan fojon gustumis tiajn delikatajn pecojn, kaj akordo estiĝis inter ĉiuj, ke la vojaĝo okcidenten bone komenciĝis. Poste ili komencis manĝi, tiel ke fluis la graso laŭ la barboj.
Orm jam denove ricevis konscion, sed ne fartis tute komforte; veninte sur la teron kun la aliaj li malfacile staris sur la piedoj. Li eksidis kaj tenis la kapon inter siaj manoj kaj alparolate ne respondis.
Sed post mallonga tempo, vominte kaj trinkinte akvon, li fartis pli bone, kaj kiam la fritodoro eksentiĝis, li levis la kapon kiel nove vekiĝinto kaj rigardis al la viroj ĉirkaŭ si. Tiu, kiu sidis plej proksime apud li, faris amikan grimacon kaj tranĉis pecon de sia viandpeco kaj ĝin etendis al li.
– Prenu kaj manĝu, li diris. Pli bongustan fritaĵon vi neniam gustumis.
– Tion mi scias, respondis Orm, ĉar mi mem regalas.
Li prenis la pecon kaj ne manĝante tenis ĝin per la fingroj. Ĉirkaŭrigardante li zorge ekzamenis viron post viro en la rondo kaj post tio diris:
– Kie estas tiu, kiun mi frapis? Ĉu li mortis?
– Li mortis, respondis lia najbaro, sed neniu ĉi tie devas lin venĝi, kaj vi remos anstataŭ li. Lia remilo estas tiu antaŭ mi, kaj tial estas prefere, ke ni fariĝu amikoj. Mi nomiĝas Toke, kiel vi nomiĝas?
Orm menciis sian nomon kaj poste demandis:
– Ĉu bonan reputacion havis tiu, kiun mi mortigis?
– Iom malrapidema li estis, kiel vi rimarkis, diris Toke, kaj li ne manipulis armilojn same kompetente kiel mi, sed tio estus tro granda postulo, ĉar mi estas unu el la plej lertaj tie ĉi. Sed li estis forta kaj memfida viro kaj havis bonan reputacion; li nomiĝis Åle, kaj lia patro semas da sekalo dek ok barelojn, kaj li ekspediciis sur la maron jam du fojojn. Kaj se vi remos kiel li, vi ne malbone remos.
Kiam tion aŭdis Orm, lia humoro videble pliboniĝis, kaj li komencis manĝi. Sed post mallonge li demandis:
– Kiu min faligis?
Proksime sidis Krok kaj aŭdis lian demandon. Li ridis kaj levis sian hakilon kaj finmaĉis kaj diris:
– Jen kiu vin kisis; se ŝi estus vin mordinta, vi ne demandus.
Orm rigardis al Krok per grandaj okuloj, kiujn palpebrumo ne kovris, poste li suspiris kaj diris:
– Mi ne portis helmon kaj perdis la spiradon, alie elturniĝus eble aliel la aferoj.
– Memfida vi estas, skaniano, diris Krok, kaj jam pensas, ke vi estas batalulo. Sed vi ankoraŭ estas tro juna kaj ne havas prudenton de batalulo. Ĉar prudenta viro ne elkuras sen helmo pro kelkaj ŝafoj; ne, eĉ ne se lia propra edzino estus ŝtelita. Sed laŭ mia kredo vi estas viro kun bonŝanco, kaj eble vi alportos bonŝancon al ni ĉiuj.
Vian propran bonŝancon ni jam vidis en tri manieroj. Vi falis pro la ŝtonoj, kiam du lancoj flugis kontraŭ vi, kaj neniu el ni venĝos pro
Åle, kiun vi mortigis, kaj mi ne mortigis vin, ĉar mi volis remiston anstataŭ li. Tial mi kredas, ke via bonŝanco estas granda kaj povos utili al ni, kaj nun mi donas al vi pacon de ni ĉiuj, dum vi zorgos pri la remilo de Åle.
Ĉiuj ŝipanoj opiniis tion bona parolo de Krok. Orm manĝis kaj pripensis; post tio li diris:
– Mi akceptas vian pacon; kaj mi ne kredas, ke estas necese honti pro tio, malgraŭ tio, ke vi ŝtelis ŝafojn de mi. Sed kiel sklavo mi ne volas remi, ĉar mi venas de bona familio; kaj malgraŭ tio, ke mi estas juna, mi opinias min viro kun reputacio, post kiam mi mortigis tiel bonan ŝipanon kiel Åle. Tial mi volas rericevi mian glavon.
Leviĝis nun multa interkonsiliĝo pri tio. Kelkaj opiniis, ke al la postulo de Orm mankas modero kaj ke li devus esti kontenta je tio, ke li la vivon ricevis donace; sed aliaj diris, ke memfido ne estas malvirto ĉe junulo kaj ke oni devas montri respekton al homo kun bonŝanco; kaj Toke ridis kaj demandis, ĉu vere troviĝas multaj viroj, kiuj inter tri ŝipanaroj sentas timon antaŭ junulo kun glavo. Viro portanta la nomon Kalv, kiu kontraŭis la postulon de Orm, volis interbatali kun Toke pro ties vortoj; kaj Toke deklaris, ke li volas, tuj post kiam li finmanĝis la bongustan pecon de reno, kiun li ĝuste nun maĉas. Sed Krok malpermesis ĉian interbatalon pro tia afero, kaj fine Orm rericevis sian glavon kaj estis decidite, ke lia estonta konduto elmontru, ĉu ili konsideru lin kaptito aŭ kamarado. Sed por la glavo, kiu estis bona armilo, Orm donu pagon al Krok, tuj post kiam oni tian gajnos dum la vojaĝo.
Blovis nun malforta brizo, kaj Krok diris, ke venis la horo forveli kun ĝi. Ĉiuj enŝipiĝis, kaj la ŝipoj direktiĝis tra Kategato kun plenblovitaj veloj. Orm rerigardis super la maron kaj diris, ke por Krok estas tre bonŝance, ke ne multaj ŝipoj restas hejme en la regiono dum ĉi tiu sezono, ĉar alie lia patrino, se li bone ŝin konas, estus sur la maro persekutante ilin kun duona loĝantaro de Kullen en la ŝipoj.
Post tio li lavis sian vundon sur la frunto kaj fortrempis la sangon el siaj haroj; kaj Krok diris, ke la cikatro sur la frunto estos montrinda al virinoj. Poste Toke alportis malnovan ledan helmon kun feraj stangetoj; ĝi ne multe ŝirmos, li diris, sed li ĝin trovis ĉe la vendoj kaj neniun pli bonan povas proponi. Kontraŭ hakilo, li diris, ĝi malmulte taŭgas, sed tamen estos pli bona ol nenio. Orm ĝin provis, kaj oni trovis, ke ĝi konvenos al lia kapo, kiam malaperos la ŝvelaĵo.
Orm dankis al Toke; kaj nun ambaŭ sciis, ke ili estos amikoj.
Ili ĉirkaŭvelis Skagen pelataj de bona vento kaj tie oferis laŭ malnova moro al Ägir kaj lia tuta parencaro, kaj ŝafoviandon kaj lardon kaj trinkaĵon, kaj longe akompanis ilin kriantaj mevoj, kaj tion ili konsideris bona signo. Ili stiris laŭlonge la jutlandan bordon, kie la lando estis dezerta kaj trabskeletoj de rompiĝintaj ŝipoj ofte estis videblaj sur la sablo; pli sude ili vizitis kelkajn insuletojn kaj trovis akvon kaj nutraĵon, sed cetere nenion. Ili daŭrigis pli suden laŭ la bordo; kaj plejparte la vento favoris ilin, tiel ke la neneceso multe remi tenis la virojn je bona humoro. Toke diris, ke eble Orm havas ankaŭ veterbonŝancon aldone al ĉio alia: veterbonŝanco estas inter la plej preferindaj dotitaĵoj, kiujn viro povas havi, kaj vere Orm povas flegi esperon pri bona estonteco. Orm kredis, ke Toke tre kredeble pravas; sed Krok ne same opiniis. La veterbonŝanco estas la mia, li diris, ĉar vento kaj vetero nin favoris plejeble ekde komenco, longe antaŭ ol Orm alvenis; kaj se mi ne fidus mian veterbonŝancon, mi neniam kuraĝus entrepreni ĉi tiun ekspedicion.
Sed la ŝanco de Orm estas favora, eĉ se ĝi ne similas al la mia, kaj ju pli da bonŝanculoj estas en la ŝipo, des pli bone estas por ni ĉiuj.
La saĝa Berse samopiniis en tio kaj diris, ke viroj sen bonŝanco vivas pli riske ol ĉiuj aliaj.
– Ĉar super viroj povas venki viroj, kaj super armiloj armiloj, por la dioj ekzistas oferoj, kaj kontraŭ magio magio, sed en okazo de malbonŝanco oni nenion povas kontraŭmeti.
Toke diris, ke li ne scias, ĉu li siaparte havas grandan bonŝancon krom en tio, ke lia fiŝkapta bonŝanco ĉiam estis bona. El kvereloj kun aliaj viroj li sin ĉiam eltiris sukcese, sed tio eble pli dependas de forteco kaj lerteco ol de bonŝanco.
– Sed nun, li diris, mi havas scivolemon, ĉu mi dum ĉi tiu voja ĝo havos bonan orobonŝancon kaj virinobonŝancon; ĉar multon mi aŭdis pri ĉiuj belaĵoj, kiuj sin trovas okcidente, kaj pasis jam longa tempo, de kiam mi tenis ororingon aŭ virinon en la mano. Sed eĉ se mi trovos pli da arĝento ol oro kaj ne trovos grafofilinon, kiel Berse intencas fari, sed nur ordinarajn frankajn junulinojn, mi ne plendos; ĉar mi ne estas homo trofiera.
Krok diris, ke Toke devos dum ankoraŭ kelka tempo praktiki paciencon, kiel ajn granda lia avido je tio aŭ alia, kaj Toke opiniis tion kredebla; ĉar ne ŝajnas, li opiniis, ke oro kaj virinoj abundas en ĉi tiuj regionoj.
Ili vojaĝis laŭ malaltaj bordoj, kie krom sablo kaj marĉoj kaj maloftaj fiŝistkabanoj nenio estis videbla; ili pasis terlangojn, kie estis starigitaj altaj krucoj, kaj tiam ili komprenis, ke ili jam atingis la landon de la kristanoj kaj la frankajn bordojn. Ĉar la kleraj ŝipanoj havis scion, ke la granda imperiestro Karlo, prapatro de ĉiuj imperiestroj, la unua starigis tiajn krucojn, ke ili fortimigu normanajn marveturantojn de la lando; sed la dioj de la normanoj estis pli fortaj ol la liaj. Kontraŭ minacaj puŝventoj kaj por tranoktadoj ili trovis ŝirmon en golfoj kaj markoloj, kaj ili vidis akvojn pli salajn kaj pli verdajn ol tiujn, kiujn ili jam antaŭe konis, sin levi kaj mallevi ĉe fluso kaj malfluso. Neniujn ŝipojn ili vidis kaj neniujn homojn, sed foje postsignojn de iama kultivado; ĉar antikve, antaŭ ol venis la nordlandanoj, estis tie abunde da vilaĝoj. Sed nun jam delonge ĉio estis rabita kaj dezertigita, kaj nur distance en la sudo marveturantoj nuntempe povis havi fidon pri profito.
Ili venis ĝis tie, kie la maro estas malvasta inter Anglolando kaj la kontinento; kaj leviĝis paroloj pri tio, ĉu ili iru al Anglolando. Ĉar ili sciis, ke ĵus mortis reĝo Edgar, kaj lin postsekvis nematuraj filoj; tio levis la landon al bona famo inter vikingoj. Sed Krok kaj Berse kaj aliaj inter la plej saĝaj tenis la opinion, ke la lando de la frankoj ankoraŭ ĉiam estas la pli bona, se oni nur atingas sufiĉe suden; ĉar la reĝo de Frankoregno kaj la imperiestro de Germanlando sin trovas en batalo unu kontraŭ la alia pri siaj limlandoj, kaj kiam io tia plenumi ĝas, tiam la bordaj regionoj kutime estas altkvalita grundo por normanoj.
Tial ili restis ĉe la franka flanko; sed ili nun sin tenis je pli granda distanco de la bordo ol antaŭe kaj akre observadis en ĉiuj direktoj; ĉar ili nun atingis tiun landon, kiun normanoj konkeris de la reĝo de Frankoregno; kaj certe tie oni povis vidi iun kaj alian malnovan krucon ĉe terlangoj kaj riverbuŝoj, sed pli ofte palisojn, sur kiuj barbaj kapoj estis metitaj kiel signoj, ke la mastroj de la lando ne volonte akceptos marveturantojn de la hejmlando ĉe ĉi tiuj bordoj.
Krok kaj liaj ŝipanoj opiniis, ke tia nekomplezo kontraŭ samgentanoj grande hontigas tiujn homojn, kiuj kun riĉaĵoj sidas en ĉi tiu lando, sed kion oni povas atendi, ili diris, de homoj, kiuj venis de Skanio kaj Selando; kaj ili demandis al Orm, ĉu li havas parencojn en ĉi tiu lando. Orm respondis, ke li tion ne kredas, ĉar liaj parencoj ĉiam veladis al Irlando; sed la metado de kapoj sur palisojn estas afero, kiun li revoku en memoron reveninte hejmen, ĉar tio povos sin montri utila por la ŝafbredado. Pri tio ĉiuj ridis kaj opiniis, ke li scias bone respondi.
Ili sin metis en embuskon ĉe riverbuŝo kaj kaptis kelkajn fiŝistboatojn, sed trovis en ili malmulte da valoro, kaj el la viroj en la boatoj ili neniun respondon povis eltiri, kiam ili demandis, ĉu riĉaj vilaĝoj troviĝas proksime; post mortigo de kelkaj el ili kaj tamen nenia komprenebla respondo de la aliaj, ili lasis ilin vivaj, ĉar ili mizere aspektis kaj ne taŭgis kiel remistoj nek por vendo. Pli ol unu fojon ili nokte surtretis la bordon, sed akiris malmulton; ĉar la popolo loĝis en tro grandaj kaj bone defendataj vilaĝoj, kaj ili devis rerapidi sur la ŝipojn, tiel ke superforto ne ĉirkaŭu ilin. Ili esperis, ke estu baldaŭ preterpasita la lando, kie regas normanoj.
En iu vespero ili renkontis kvar longŝipojn, kiuj estis remataj de sude; aspektis, ke ili portas pezan ŝarĝon, kaj Krok igis siajn ŝipojn proksimiĝi por vidi, kiom da viroj estas en ili. Estis kvieta vespero, kaj malrapide ili reciproke sin proksimigis; la fremduloj metis sur la maston de la plej antaŭa ŝipo longan ŝildon kun la pinto turnita supren kiel signon, ke ili proksimiĝas kiel amikoj; kaj la ŝipanoj de Krok parolis kun ili je distanco de lancoĵeto, dum ili klopodis reciproke pritaksi sian forton. La fremduloj diris, ke ili havas sian originon en Jutlando kaj estas survoje hejmen post longdaŭra ekspedicio.
Kun sep ŝipoj ili antaŭan someron prirabis Bretonlandon kaj post tio fore en la sudo; poste ili travintris sur insulo antaŭ la riverbuŝo de Loaro kaj ankaŭ ekspediciis laŭ la rivero; sed post tio severa epidemio frapis inter ili, kaj nun ili reiras hejmen per tiuj ŝipoj, por kiuj sufiĉas la ŝipanoj. Koncerne sian predon ili respondis, ke saĝa marveturanto neniam laŭdas sian profiton antaŭ ol li sekure ĝin metis sur la grundon, sed tiom ili povas diri, ĉar ili ĉe tiu ĉi renkonto sin trovas sufiĉe fortaj por protekti tion, kion ili akiris, ke ili siaparte ne volas plendi. Kun malbonaj konjunkturoj, kompare kun pli frue, oni devas kalkuli, kiel ajn foren oni iras; sed tiu, kiun trafas la bonŝanco trovi nerabitan regionon en Bretonlando aŭ pli sude, ankoraŭ povas ricevi kompenson pro peno.
Krok demandis, ĉu ili havas vinon aŭ bonan bieron por interŝan ĝo kontraŭ lardo kaj sekigita fiŝo; kaj samtempe li provis proksimi ĝi al ili, ĉar lin obsedis severa tento riski atakon kontraŭ ili kaj per tio tuj ricevi bonan profiton. Sed la ĉefulo tuj metis siajn ŝipojn unu apud alia kun la pruoj direktitaj kontraŭ Krok, kaj respondis, ke ili intencas reteni sian vinon kaj sian bieron por propra uzo.
– Sed bonvenu pli proksimen, li diris al Krok, se ion alian vi volas gustumi.
Krok pesis lancon per la mano kaj ŝajnis necerta, kion fari; sed tiam maltrankvilo estiĝis en unu el la fremdaj ŝipoj. Sin montris du viroj en lukto unu kun la alia ĉe la ŝiprando, kaj poste ambaŭ falis en la akvon en ĉirkaŭbrako. Ambaŭ submergiĝis, kaj unu el ili sin ne plu montris; sed la alia venis al la surfaco je malgranda distanco de la ŝipoj kaj submergiĝis denove, kiam lanco estis ĵetita post li de tiuj, kiujn li forlasis. Vokoj aŭdiĝis de la jutaj ŝipoj, sed kiam la ŝipanoj de Krok demandis, kio estas, ili nenian respondon ricevis. Nun krepusko komencis veni, kaj post mallonga replikinterŝanĝo la fremduloj daŭrigis sian remadon, antaŭ ol Krok decidis pri atako. Toke, kiu sidis ĉe sia baborda remilo proksime al Orm en la ŝipo de Krok, nun vokis al Krok.
– Venu vidi! Mia fiŝkapta bonŝanco ĉiam pli boniĝas.
Unu mano tenis la remilon de Toke kaj alia tiun de Orm, kaj inter ili naĝis sur la akvosurfaco vizaĝo, kaj ĝi rigardis supren al la ŝipo. Ĝi havis grandajn okulojn, nigrajn harojn, nigran barbon kaj estis tre pala.
– Tiu certe estas brava viro kaj bona naĝanto, diris unu el la ŝipanoj; li pasis sub la ŝipo por sin savi de la jutoj.
– Li certe ankaŭ estas saĝa viro, diris alia, ĉar li fuĝas al ni kiel al pli bonaj homoj ol ili.
– Li estas nigra kiel trolo kaj flavepala kiel mortulo, diris tria, kaj apenaŭ aspektas kiel homo, kiu alportas bonŝancon; danĝere povas esti enŝipigi tian.
Nun leviĝis argumentoj por kaj kontraŭ tio, kaj kelkaj kriis demandojn al la viro en la akvo; sed li kuŝadis senmova kaj firme sin tenis je la remiloj, palpebrumis kaj balanciĝis pro la ondoj. Fine Krok ordonis, ke oni lin prenu en la ŝipon; ili ja povos poste lin mortigi, li diris al la kontraŭantoj, se tio montriĝos pli bona.
Toke kaj Orm entiris siajn remilojn kaj helpis la viron sur la ŝipon; li havis flavan haŭton kaj fortikan staturon, estis nuda ĝis la talio kaj havis por sinkovro nur kelkajn ĉifonojn. Li ŝanceliĝis kaj apenaŭ kapablis stari sur la piedoj, sed li pugnigis la manon kontraŭ la malaperantaj jutaj ŝipoj kaj kraĉis en ilia direkto kaj grincis per la dentoj kaj ion kriis; poste li falis pro ondoskuo, sed tuj restariĝis sur siaj piedoj kaj frapis sian bruston kaj etendis siajn brakojn kontraŭ la ĉielo kaj vokis per ŝanĝita voĉo sed per vortoj, kiujn neniu komprenis.
En sia maljunaĝo Orm kutimis diri, kiam li rakontis pri siaj rememoroj, ke neniam li aŭdis pli koleran dentogrincadon kaj ankaŭ ne pli melankolian kaj pli sonoran voĉon, ol kiam la fremdulo vokis kontraŭ la ĉielo.
Li ŝajnis mirinda por ili ĉiuj; ili multe lin demandis pri tio, kiu li estas kaj kio okazis al li. Iujn el la demandoj li komprenis kaj kapablis respondi per kriplaj vortoj en norda lingvaĵo; ŝajnis al ili, ke li ne volas remi en sabatoj kaj ke tio estas la kaŭzo de lia malamo kontraŭ tiuj, el kies manoj li ĵus fuĝis; sed en tio ili ne vidis sencon, kaj kelkaj kredis, ke li estas frapita de frenezo. Ili donis al li manĝi kaj trinki; kaj avide li manĝis fabojn kaj fiŝon, sed salan lardon li forpuŝis kun timego. Krok diris, ke li povos taŭgi kiel remisto, kaj je la fino de la vojaĝo li povos esti vendita por bela sumo. Berse, daŭrigis Krok, eble kun sia saĝo povos lin kompreni kaj eltrovi, ĉu li havas utilajn informojn pri la terpartoj, de kie li venas.
Dum la sekvantaj tagoj Berse ofte kune sidis kun la fremdulo, dum ili interparolis kiel eble bone. Berse estis trankvila kaj pacienca homo, manĝemulo kaj kompetenta en versfarado, kiu enŝipiĝis pro tio, ke li volis eviti sian kvereleman edzinon; li havis bonan kapablon kompreni kaj multe da scioj, kaj iom post iom li sukcesis kompreni ĉiam pli el tio, kion diris la fremdulo. Kaj tion li sciigis al Krok kaj la aliaj.
– Li ne estas freneza malgraŭ tio, ke tiel sajnas, diris Berse, li ankaŭ ne estas juto, kaj tion oni ja nete vidas. Sed li diras, ke li estas judo. Ĝi estas popolo el oriento, kiu mortigis viron, kiun la kristanoj opinias dio. Tiu mortigo okazis antaŭ longe; sed la kristanoj ĉiam plu tenas grandan malamon kontraŭ la judoj pro tio kaj volonte ilin mortigas kaj ne akceptas repaciĝon aŭ punpagon. Tial plej multaj judoj loĝas ĉe la kordova kalifo, ĉar tie la mortigita viro ne estas konsiderata dio.
Berse aldonis, ke li mem pli frue ion similan aŭdis, kaj multaj el la ŝipanoj diris, ke ankaŭ ili aŭdis similajn famojn; Orm diris, ke li aŭdis, ke la mortigito estis najlita sur ligno, same kiel faris la filoj de Lodbrok antaŭ longe kontraŭ la ĉefa pastro en Anglolando. Sed kiel oni povas lin teni dio, post kiam la judoj lin mortigis, neniu komprenis, ĉar veran dion homoj ne povas mortigi. Post tio Berse daŭrigis rakonti, kion li komprenis el la paroloj de la fremdulo:
– Li estis sklavo ĉe la jutoj dum unu jaro kaj tie multe suferis, ĉar remi en sabatoj li ne povis; ĉar la dio de la judoj koleriĝas kontraŭ ĉiu judo, kiu ion faras en tiu tago. Sed tion la jutoj ne povis kompreni malgraŭ tio, ke li multfoje volis ĝin al ili klarigi; ili lin batis kaj igis lin malsati, kiam li ne volis remi. Ĉe ili li lernis tiun iomon, kiun li scias el nia lingvo; sed kiam li parolas pri ili, li ilin malbenas en sia propra lingvo, ĉar li ne posedas sufiĉe da vortoj en la nia. Li diris, ke li multe ploris ĉe ili kaj vokis al sia dio pri helpo; kiam niaj ŝipoj venis proksime li komprenis, ke la dio estis aŭdinta liajn vokojn, kaj kun si en la maron li prenis viron, kiu lin multe batis. Li preĝis al sia dio, ke tiu estu ŝirmilo por li mem, sed pereigu la alian; tial neniu lanco lin trafis, kaj li ricevis forton naĝi sub nia ŝipo; tian forton posedas la nomo de lia dio, ke li ĝin ne volas elparoli, kiom ajn mi penas lin persvadi. Tion li diras pri la jutoj kaj la sinsavo de ili; sed pli multe li havas por diri, kion li kredas utila por ni. En tio tamen estas multo, kion mi ne kapablas klare kompreni.
Krok diris, ke malfacile estas kredi, ke iu dio faras penon helpi al tia mizera ĉifonulo, kiom ajn li vokas, sed ke la viro nekontesteble agis brave kaj lerte; kaj la ŝipanoj scivolis, kial ĉi tiu kurioza fremdulo kun abomeno forpuŝis lardon, sed tamen estis avida je malpli bongusta nutraĵo. Berse respondis, ke pri lardo ŝajnas esti tiel, kiel estas pri remado en sabatoj: la dio de la judoj koleriĝas, kiam li vidas judon manĝi lardon, sed kial li koleriĝas pro tia afero, Berse ne komprenis. Supozeble, li diris, la dio mem tiom ŝatas tian nutraĵon, ke li ĝin envias al sia popolo; kaj la ŝipanoj akceptis tion kiel kredeblan klarigon kaj sin mem nomis feliĉaj, ke ili havas diojn, kiuj sin ne miksas en tiajn aferojn.
Nun ĉiuj havis scivolemon pri tio, kion utilan al ili diros la judo; kaj fine Berse atingis komprenon de la plimulto:
– Li diras, ke li estas riĉulo en sia lando, ĉe la kordova imperiestro; li nomiĝas Salaman kaj estas arĝentisto, kaj li diras, ke li ankaŭ estas granda poeto. Lin kaptis kristana mastro el nordo, kiu faris rabekspedicion al lia regiono. Tiu permesis al li havigi grandan elaĉetsumon kaj poste lin vendis al sklavkomercisto, ĉar la kristanoj ofte ne tenas promeson al judoj pro la mortigo de la dio. La sklavkomercisto lin vendis al marveturantaj komercistoj, kaj de tiuj lin rabis jutoj kaj fatalo estis al li, ke ili tuj en sabato lin metis ĉe remilon.
Certe li nun malamas tiujn jutojn kun granda malamo; sed ĝi tamen estas malgranda kompare kun la malamo, kiun li sentas kontraŭ la kristana mastro, kiu lin perfidis. Tiu mastro estas tre riĉa kaj loĝas je marŝdistanco de unu tago de la maro; li diras, ke volonte li nin gvidos ĝis tie, ke ni de tiu mastro rabu ĉion, kion li posedas, kaj bruligu lian domon kaj elpiku liajn okulojn kaj lin elmetu nuda sur arbusta kaj ŝtona grundo. Li diras, ke tie estas ricaĵoj por ni ĉiuj.
Ĉiuj opiniis, ke tio estas la plej bona novaĵo, kiun ili lastatempe aŭdis, kaj Salaman, kiu sidis apud Berse dum ties rakontado kaj atente aŭskultis ĉion, kion li povis kompreni, kriante saltleviĝis kaj aspektis tre ĝoja kaj sin ĵetis vizaĝaltere antaŭ Krok kaj metis buklon de sia barbo en la buŝon kaj ĝin maĉis; poste li prenis unu piedon de Krok kaj ĝin metis sur sian nukon, dum li fervore babilis, kvankam neniu lin komprenis. Post ioma trankviliĝo li komencis serĉi inter la vortoj, kiujn li konis; li diris, ke li volas fidele servi al Krok kaj ties ŝipanoj, ĝis ili akiros tiujn riĉaĵojn kaj li mem venĝos sin; sed li volas ricevi certan promeson, ke al li mem estu permesite elpiki la okulojn de la kristana mastro. Krok kaj Berse diris, ke tio estas akceptebla postulo.
En ĉiuj tri ŝipoj nun ekestis multa babilado pri tio, kaj humoro estis plejeble bona; ili diris, ke eble la bonŝanco de la fremdulo ne tre favoras lin mem, se oni juĝas pri tio, kio okazis al li, sed ke ĝi eble des pli favoras ilin, kaj Toke opiniis, ke neniam li pli sukcese fiŝkaptis.
Ili kondutis amike kontraŭ la judo kaj elserĉis kelkajn vestojn por li kaj donis al li bieron por trinki malgraŭ tio, ke malmulto restis al ili. La lando, kien li volis gvidi ilin, nomiĝis Leon, kaj oni sciis proksimume kie ĝi situas: dekstre inter la lando de la frankoj kaj tiu de la kordova kalifo; eble je distanco de kvintaga bona velado suden de la terlango de Bretonlando, kiun ili nun vidis. Denove ili oferis al la marpopolo kaj ricevis bonan venton kaj stiris for de la bordo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.