La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJAŭtoro: Paŭlo Sergio Viana |
©2023 Geo |
La Ora Leon–Simieto estas primato, tio estas, ĝi estas proksima parenco de la homo. La grandeco de ĝia korpo varias de dudek ĝis preskaŭ kvardek centimetroj, kaj la vosto, tridek ĝis kvardek centimetroj. Ĝia pezo estas inter 360 kaj 800 gramoj. La felo estas mola kaj silkeca, or–flava, kaj ĉirkaŭ la kapo ĝi formas amason similan al tiu de leono. Ĝi estas tre simila al alia specio – la Nigra Leon–Simieto. Ĝiaj ungoj estas longaj, kaj taŭgas por kapti manĝaĵojn. Kutime ĝi manĝas fruktojn, plantosukon, florojn, bestetojn kaj reptiliojn.
Ĝia vivo daŭras ne pli ol 15 jarojn. Ili vivas en grupoj, kiuj similas al familioj, sed oni jam observis solecajn individuojn. Nur la plej forta femalo naskas idojn (po unu aŭ du, ĉiufoje). Tamen, la aliaj grupanoj helpas en la zorgado de la infanoj. Ili estas tre aktivaj dum la tago, kaj nokte ili dormas en arbotruoj. Ili krias multajn diversajn sonojn por komunikado.
La Ora Leon–Simieto vivas en la brazila Atlanta Arbaro, en la regiono de ŝtatoj Rio–de–Ĵanejro kaj Espírito Santo. Pro ĝia beleco, multaj homoj deziras posedi ĝin kiel dorlot–beston. Ĉi tio kontribuas al minaco kontraŭ tiu eleganta specio. Aliaj minacaj faktoroj estas la detruado de arbaroj por agrokulturo kaj bredado de brutoj, kaj la plivastiĝo de urboj. Biologiistoj klopodis protekti tiujn simietojn en artefaritaj lokoj, sed kiam oni sendas ilin en naturan arbaron, multaj mortas, pro manko de kapablo sin defendi. Jaguaroj, grandaj serpentoj kaj hundoj estas predantoj de la Ora Leon–Simieto.
Malgraŭ la klopodoj de biologiistoj, tiu specio ankoraŭ estas sub minaco de estingiĝo. Nuntempe, ekzistas nur kelkaj miloj da individuoj en la libera naturo. En Brazilo, ĝi fariĝis simbolo de la batalo por protektado de la naturo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.