La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJ

Aŭtoro: Paŭlo Sergio Viana

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA RONDA, ETA KOKCINELO

16

Kokcinelo estas tiel delikata kaj ĉarma insekto, ke en Francujo oni nomas ĝin “Di–besto”; en Germanujo, “Mario–skarabo”; kaj en Britujo, “birdo de Nia Sinjorino”. Ĝi ja estas speco de eta skarabo. Ĝia korpo estas duonsfera, la kapo tre malgranda, kun antenoj, ses mallongaj piedoj kaj relative grandaj flugiloj. Fortika kolora karapaco kun makuletoj ŝirmas la flugilojn. La tuta korpo havas la longecon de kvar ĝis ok milimetroj. La tuta vivo de kokcinelo daŭras ses monatojn.

Kiel ĉiu skarabo, kokcinelo trapasas kompletan metamorfozon dum sia maturiĝo: ovo, larvo, pupo kaj plenkreska insekto. Ekzistas pli ol 4 000 specioj de kokcineloj, distingeblaj laŭ la koloroj de la karapaco kaj de ĝiaj makuletoj.

Kokcinelo manĝas muŝojn kaj aliajn bestetojn, kiuj damaĝas plantojn. Pro tio agrokulturistoj amas ĝin. Tamen, paradokse, la ĥemiaĵoj uzataj de plantistoj por protekti la plantojn minacas la vivon de kokcinelo. Malgraŭ tio, feliĉe, ĝi ne troviĝas inter la bestoj sub risko de estingiĝo. Kokcinelo povas elmeti po centoj da ovoj.

La bela, kolora aspekto de kokcinelo estas por ĝi defendilo: predantoj ne konsideras tiun aspekton alloga. Krome, ĝi produktas malbonodoran substancon per la artikoj de siaj piedoj, kaj tio forigas la apetiton de predantoj. Kokcinelo produktas ankaŭ toksan substancon por sin defendi.

Tra la tuta mondo, popoloj konsideras kokcinelon simbolo de bona sorto. Ĝi reprezentas amon, protekton, spiritan purecon, renovigon, feliĉon. Ĝi aŭguras ankaŭ fekundajn rikoltojn kaj bonan veteron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.