La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJ

Aŭtoro: Paŭlo Sergio Viana

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA VENENA BUFO KAJ LA SALTEMA RANO

11  12

Ankaŭ bufo kaj rano estas tre similaj, sed ne unu sama speco de besto. Ambaŭ estas senvostaj amfibioj. Ambaŭ dependas de akvo por reproduktiĝo. Ambaŭ sin nutras per insektoj kaj vermetoj, kiujn ili kaptas per longa, muskola lango. Ambaŭ spiras parte per pulmoj, parte per la haŭto. Ambaŭ havas proksimume la saman grandecon: ili varias de 1 centimetro ĝis 30 centimetroj. Ekzistas miloj da specioj da bufoj kaj ranoj.

Ambaŭ reproduktiĝas per la sama procedo: fekundigo okazas ekster la korpo de la gepatroj. La idoj vivas, komence, ekskluzive en akvo, spiras per brankoj kaj havas voston, sed ne krurojn.

Tamen, estas diferencoj inter ili. La plej videbla diferenco estas la membranoj inter la fingroj, kiujn rano posedas, sed ne bufo. Ankaŭ la saltado de rano estas multe pli potenca: ĝi povas atingi 150 centimetrojn da longo kaj 70 centimetrojn da alto. Bufoj apenaŭ saltas kelkajn centimetrojn.

Bufo havas organon sub la ventro, kie ĝi konservas venenon por sindefendo. Tiu venenaĵo ne estas mortiga por homo, sed povas kaŭzi lokan inflamon. Ankaŭ pro tio homo ne manĝas bufon, kutime. Rano ĝenerale ne estas venena (nur kelkaj specioj de ranoj produktas toksajn substancojn), tial homoj kutime manĝas ĝian viandon. Oni eĉ konstruas ran–bredejojn por grandkvanta produktado.

La haŭto de bufo estas malglata, kun multaj veruk–formaj glandoj. +La haŭto de rano estas glata.

Kvankam ambaŭ forte dependas de akvo por reproduktiĝo, tamen bufo vivas plej ofte sur seka grundo, dum rano, ĉe la bordo de rivero aŭ lago.

Bufo simbolas jen fekundecon, abundecon kaj prosperon, jen magion kaj sorĉon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.