La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJ

Aŭtoro: Paŭlo Sergio Viana

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA SOLECA MIRMEKOFAGO

06

Mirmekofago estas iom stranga besto, kiu vivas en Centra kaj Suda Amerikoj, sed ne en la regionoj de Andoj. Ĝia nomo signifas “manĝanto de formikoj”. Ĝi estas “praparenco” de bradipo, sed ne vivas nur sur arboj, sed ankaŭ en savanoj kaj arbaroj. Ĝi vivas solece, moviĝas malrapide kaj havas tre malfortan vidkapablon kaj aŭdkapablon. Kompense, ĝia flarkapablo estas tre potenca: 40–oble pli forta ol la homa. Ĝiaj antaŭaj kruroj estas kurbaj, kun akraj ungoj, per kiuj ĝi sin defendas. Ĝi estas silentema besto.

Ekzistas kvar specoj de mirmekofagoj. La plej malgranda estas eta kiel sciuro. La plej granda, konata kiel “flago–mirmekofago”, povas atingi la pezon de 45 kilogramoj kaj la longecon de 2 metroj. Ĝiaj haroj estas brungrizaj kaj longaj kaj la vosto, longa kaj larĝa, simila al flago.

La plej karakteriza trajto de tiu mamulo estas la longa muzelo en formo de funelo, sen dentoj. Interne troviĝas maldika lango, kiu povas atingi la longecon de 60 centimetroj. La salivo estas densa kaj glueca. Per la akraj ungoj la mirmekofago skrapas la grundon kaj per la lango ĝi kaptas formikojn en la galerioj de formikejo. Krom formikoj, mirmekofagoj manĝas ankaŭ skarabojn, tineojn kaj aliajn insektojn. Ĝi povas engluti 30 000 formikojn kaj tineojn en unu sola tago. Mirmekofago vivas ĉirkaŭ 25 jarojn. Ĝi paŝas malrapide sed povas naĝi tre lerte.

Mirmekofago reproduktiĝas je nur unu ido en ĉiu jaro kaj la tempo de gravedeco estas 184 tagoj. Pro detruado de natura medio, atakoj de jaguaroj kaj de la homo, la kvanto da mirmekofagoj malkreskas, en la naturo. Por eviti tion, oni nuntempe havas en Brazilo programon por stimuli ĝian reproduktiĝon.

En folkloro, ekzistas multaj legendoj kaj fabloj pri mirmekofago. Ĝenerale ĝi rolas kiel danĝera aŭ komika figuro. En Brazilo oni uzas la esprimon “brakumo de mirmekofago”, kiu signifas danĝeran minacon, el kiu oni ne liberiĝas facile.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.