La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJ

Aŭtoro: Paŭlo Sergio Viana

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA DILIGENTA ABELO

08

Abelo estas universala simbolo de laborema, disciplina, diligenta konduto. Malgraŭ ĝia danĝera veneno, homoj rigardas abelon kun granda simpatio. Certe tio estas kaŭzata de la dolĉa mielo, kiun ĝi produktas. Oni amas mielon en la tuta mondo. Tamen, abelo produktas ne nur mielon sed ankaŭ vakson, propolison kaj specon de ĵeleo. Propoliso kaj abela ĵeleo estas konsiderataj kiel naturaj medikamentoj. La veneno de abelo nomiĝas “apitoksino”, kaj estas danĝera al homo, se li estas alergia al tiu substanco.

Abelo estas fluganta insekto, parenca al vespo kaj formiko. Ĝi estas konata de pli ol 40 000 jaroj. Ekzistas diversaj specoj de abeloj, sed la plej konata (Apis mellifera) devenis el Eŭropo. Ekzistas amerikaj specoj de abeloj, kaj la ĉefa diferenco estas, ke ili ne posedas pikilojn.

La plej grava laboro de abelo estas la polenado. Tio signifas, ke ĝi transportas reproduktajn ĉelojn de unu floro al alia. Abelo nutriĝas per la nektaro de floroj. Ĝi povas viziti dek florojn en unu minuto. Per dekoj da flugoj en unu tago, ĝi tuŝas 40 000 florojn. Per la lango, ĝi kaptas nektaron el floro kaj konservas ĝin en saketo, en la gorĝo. Ĝi revenas al la abelujo kaj tiu nektaro pasas de unu abelo al alia. Tiel la akvo vaporiĝas kaj la nektaro transformiĝas en mielon.

Por produkti unu kilogramon da mielo, abelo devas viziti 5 milionojn da floroj. Kiel oni scias, la “socio” formiĝas per hierarkio: 80 000 laboristoj, 400 virabeloj kaj unu reĝino. Se naskiĝas du reĝinoj, ili batalas inter si ĝis la morto de unu el ili. Reĝino estas duoble pli granda ol laboristo. Ĝia ekskluziva tasko estas elmeti ovojn.

Abelo havas kvin okulojn, sed ne povas percepti la ruĝan koloron. Per antenoj ĝi flaras kaj per pikilo ĝi injektas venenon. Kiam laborista abelo pikas homon, ĝi lasas en lin sian pikilon. Pro tio ĝi baldaŭ mortos.

En la Esperanta Proverbaro, kolektita de Zamenhof, la unua proverbo estas: “Abelujon ne incitu, amason ne spitu”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.