La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJAŭtoro: Paŭlo Sergio Viana |
©2024 Geo |
Bradipo estas iom ekzotika mamulo, kiu vivas nur en Centra kaj Suda Amerikoj. Ĝia plej karakteriza trajto estas la malrapideco. Ĝi moviĝas preskaŭ nur sur branĉoj de arboj, kaj ĉiam tre malrapide, ĉar ĝia metabolismo mem estas tre malrapida. Ordinare, ĝi pendas de la branĉoj kun la dorso malsupre. Por tio ĝi havas longajn krurojn kaj du aŭ tri fingrojn kun longaj, fortaj ungoj. La trunko mem estas relative malgranda. Ĝi ankaŭ dormas kaj reproduktiĝas sur arboj. Ĝi naskas po unu ido post ĉiu fekundiĝo; la graveda tempo daŭras preskaŭ dek unu monatojn. Ĝenerale, ĝi venas sur la grundon por feki kaj urini, nur post kiam ĝi pasigis jam sep tagojn sur arbo. En ĉi tiu situacio ĝi estas facile atakata de jaguaroj kaj homoj. Ĝi dormas dum dek kvar horoj en ĉiu tago, kaj manĝas nur kelkajn tipojn de fruktoj kaj folioj. Pro tia strikta dieto, estas malfacile konservi kaptitan bradipon ekster ĝia natura medio.
La pezo de bradipo varias de 3,5 ĝis 6 kilogramoj; ĝia felo estas griz–bruna, kaj la haroj direktiĝas de la ventro al la dorso. Ĝi vivas mezume 30 jarojn. La dentaro aspektas kiel segilo kaj la lipoj estas malmolaj kaj povas tranĉi nutraĵojn. Bradipo neniam trinkas akvon, ĉar por ĝi sufiĉas la akvo de fruktoj kaj folioj. La stomako de bradipo posedas kvar partojn, kio permesas la digestadon de krudaj specoj de folioj. Kvankam bradipo malrapide iras sur la grundo, tamen ĝi povas naĝi lerte kaj rapide.
Nuntempe, la plej grava predanto de bradipo estas la homo. La detruado de arbaroj kaj kaptado de bradipoj por vendo aŭ por hejma kunvivado minacas tiun specion. Pro la malpliigo de naturaj arbaroj en la kontinento, la vivo de bradipo fariĝas pli kaj pli malfacila. Eble baldaŭ tiu interesa besto estos sub risko de estingiĝo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.