La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJAŭtoro: Paŭlo Sergio Viana |
©2024 Geo |
Hundoj estas plej amindaj bestoj. Neniu alia besto kunvivas tiel harmonie kun homoj kiel hundo. Ĝi estas la besto, kiun la homo malsovaĝigis antaŭ plej longa tempo. Tiu mamulo devenis preskaŭ certe de la griza lupo, en Azio, antaŭ pli ol 100 000 jaroj. Laŭlonge de la jarmiloj, la homoj selektis, per miksado de individuoj, la diversajn rasojn, tiel ke ekzistas nuntempe pli ol 400 rasoj. Tamen, amantoj de hundoj ofte asertas, ke la “senrasa” (aŭ “vulgara”) tipo estas la plej amika, inteligenta kaj rezistopova.
Ĝia scienca nomo estas Canis lupus familiaris, kaj al tiu familio apartenas lupo, ŝakalo, kojoto kaj vulpo. La vivo de hundo daŭras normale iom pli ol dek jarojn. La plej grandaj atingas la pezon de 45 kilogramoj. Ĝi posedas potencan flarkapablon, 32–oble pli potencan ol la homa. Ĝia aŭdkapablo permesas aŭdadon je distanco 4–oble pli longa ol ĉe la homo. La vidkapablo de hundoj estas aparte efika dum la nokto. Sed ili distingas nur du kolorojn: la flava kaj la blua (krom la blanka). La ruĝan, verdan, rozan kaj oranĝan kolorojn ili vidas kiel nigran aŭ blankan.
Pro sia bonega memorkapablo, ĝi povas lerni multajn taskojn kaj estas utilaj precipe por gardado de domoj kaj kondukado de brutaroj. Individuoj de iuj rasoj povas lerni pli ol 100 ordonojn. Oni konsideras, ke hundoj sin esprimas per lingvaĵo, per kiu ili komunikas kun aliaj hundoj kaj kun homoj. Ili povas ankaŭ rekoni multajn homajn vortojn. Tamen, tipe homaj malsanoj povas ataki hundojn: gripo, Alzheimer–malsano, depresio, artrito.
En antikva Egiptujo, oni kredis, ke hundoj konas la sekretojn de la mondo de mortintoj. En Grekujo, oni rilatigis hundojn al la dioj de sano. En Eŭropo, dum la epidemio de pesto, oni kredis, ke hundoj estas “estuloj mallumaj”, vampiroj, ĉar ili manĝis kadavrojn. Nur en la 20–a jarcento oni komencis konsideri hundojn “dorlotbestoj”. Esploroj montris, ke kunvivado kun hundoj estas psike bonfara por homoj, precipe por infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj. Plej famaj hundoj en mitologiaj rakontoj estas Cerbero kaj la hundo de Uliso (en Odiseo).
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.