La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJAŭtoro: Paŭlo Sergio Viana |
©2023 Geo |
Bubalo estas speco de bovo. Sed ĝi estas pli granda, pli trankvila kaj pli rezistopova kontraŭ malsanoj. En Brazilo staras la plej multenombra kvanto da bubaloj en la okcidenta mondo: tri milionoj da bestoj. Per bubalina lakto oni produktas unu el la plej ŝatataj mocareloj. Ankaŭ ĝia viando estas tre ŝatata.
Bubalo devenis de Hindujo. En la fino de la 19–a jarcento, en Brazilo, komence oni alportis bubalon en la grandan nordan insulon Marajó, aĉetitan de homoj el la Franca Gujano. Tuj poste oni importis ankaŭ bubalojn el Italujo. En Brazilo vivas kvar rasoj de bubaloj. Tri rasoj konsistas el nigraj bubaloj, unu konsistas el rozecaj bubaloj. Ĝi havas nenion komunan kun la feroca nordamerika bizono, kiun kelkaj homoj nomas “usona bubalo”.
Ĝenerale oni klasigas bubalojn en du tipojn: riveraj bubaloj kaj marĉaj bubaloj.
Bubaloj havas mildan temperamenton kaj facile kunvivas kun homoj. Krom lakto kaj viando, ĝi provizas forton por tirado kaj transportado de ŝarĝoj. Oni povas ankaŭ rajdi bubalon.
Ĝi bone adaptiĝas al malsekaj klimatoj. Ĝi havas nigran haŭton kaj ne toleras fortan sunradiadon, ĉar ĝi havas malmultajn ŝvit–glandojn. Pro tio ĝi bezonas ripozi en la akvo, dum la plej varma parto de la tago. Ankaŭ ombron de arboj ĝi bezonas. La marĉa bubalo eĉ sin kovras per tavolo da koto, kiu protektas ĝin kontraŭ troa varmo.
Bubalina mocarelo estas delikata, bongusta fromaĝo. Bubalina lakto estas riĉa je kalcio, vitamino A, proteinoj kaj grasoj. Per ĝi oni povas prepari bongustan picon.
En prakulturoj, bubaloj simbolas pacon, abundon, toleremon, humilecon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.