La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJAŭtoro: Paŭlo Sergio Viana |
©2023 Geo |
Baleno kaj delfeno estas cetacoj. Cetacoj estas mamuloj, kiuj vivas ekskluzive en la akvo. Plej multaj balenoj vivas en la oceanoj, sed ekzistas tiuj, kiuj vivas en riveroj.
Estas dekoj da specioj da balenoj. Oni dividas ilin en du tipojn: kun dentoj kaj sen dentoj. Sendenta baleno posedas en la buŝo bartojn, nome molajn lamenojn, kiuj taŭgas por reteni fiŝojn por englutado.
La grandeco de balenoj varias de 3 metroj da longeco ĝis 20 metroj. Sendentaj balenoj ĝenerale estas pli grandaj: la tiel nomata “blua baleno” estas la plej granda besto konata en la mondo. Baleno povas esti nigra, blanka kaj griza. Grandaj balenoj vivas solaj aŭ en malgrandaj grupoj; dentohavaj balenoj vivas en grandaj grupoj. Iuj specioj vivas 30 jarojn, aliaj, 70 jarojn; tamen, oni mencias eĉ 100–jarajn individuojn.
Baleno migras longajn distancojn kaj foje naĝas en profundaj akvoj. Sed ĝi devas de tempo al tempo veni al la surfaco por spiri. Tiam, ĝi forte ĵetas vaporon supren, ĉar ĝiaj naztruoj situas sur la supro de la kapo.
Baleno produktas ankaŭ kuriozajn sonojn, kiujn oni populare nomas “kantoj”. Tio taŭgas por komunikado inter la individuoj kaj ankaŭ funkcias kiel radaro: per la eĥo ili perceptas objektojn en la akvo.
Baleno naskas po unu ido post unujara gravedeco. La patrino zorgas pri la ido dum pluraj monatoj, ĝis kompleta sendependiĝo. Pro tio, ĝia reproduktiĝo estas malrapida. Aliflanke, ĉasado de baleno (precipe pro viando kaj oleo) estis intensa, dum multaj jardekoj. Sekve, multaj specioj troviĝas sub risko de estingiĝo.
Baleno estas simbolo de la Unua Patrino, la femalo, la kaverno. Ĝi reprezentas la nekonscion, kiel la mallumo en la profundo de maro. La biblia rakonto pri la profeto Jona, kiun baleno englutis, montras la eblecon, ke la homo transformiĝu el kruda estulo en kompletan, spirite vivantan estulon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.