La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJ

Aŭtoro: Paŭlo Sergio Viana

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA MALPEZA KOLIBRO

15

Kolibroj estas belaj birdetoj, naturaj en la tuta Ameriko, de Alasko ĝis Patagonio. Ekzistas pli ol tricent specioj de kolibroj. Ili karakteriziĝas per longa beko, kurba aῠ rekta, per kiu ili sin nutras per nektaro. Plej multaj specioj vivas en Brazilo kaj Ekvadoro.

Kolibroj estas 6– ĝis 12–centimetrojn longaj. La plej grandaj havas la pezon de 6 gramoj; la plej etaj, 2 gramoj. La formo de ilia beko varias laῠ la adaptiĝo al certaj tipoj de floroj. Malgraῠ sia kunvivado kun floroj, kolibroj ne havas tre bonan flarkapablon. Ilia vidkapablo estas tre potenca: ili estas malofta ekzemplo de bestoj, kiuj povas percepti la ultraviolan koloron.

Ili flugas tre rapide kaj lerte. Ili estas la solaj birdoj, kiuj povas flugi antaῠen kaj malantaῠen, kaj povas ankaῠ ŝvebi sen delokiĝo. Por tio ili svingas siajn flugilojn tre rapide: sepdek–, okdek–foje en unu sekundo. Ili povas atingi la mirindan kvanton de pli ol mil flugilbatoj en unu minuto. Tamen, la piedoj de kolibroj estas tiel malgrandaj, ke ili ne povas piediri. Femaloj ĝenerale estas pli grandaj ol maskloj, sed la plumoj de maskloj havas pli fortajn kolorojn. Kolibroj vivas mezume dum dek du jaroj.

Krom nektaro, kolibroj foje manĝas ankaῠ muŝojn kaj formikojn. Ili estas gravaj en polenado de floroj, same kiel abeloj kaj papilioj.

Kelkaj specoj de kolibroj laῠte kantas por allogi la parulon, en tempo de reproduktiĝo. La femalo konstruas la neston por du blankaj ovetoj kaj la idoj eloviĝas post iom pli ol du semajnoj. La patrino ilin nutras dum proksimume unu monato, antaῠ ol ili povas vivi per si mem.

Dudeko da specioj de kolibroj estas sub risko de estingiĝo, pro detruado de ilia natura vivmedio.

En niaj ĝardenoj, ni povas venigi kolibrojn per artefaritaj floroj ligitaj al sukerita akvo. En tia situacio, oni devas konstante purigi la instalaĵon, por eviti malsaniĝon de la birdetoj, kaŭze de fungoj. Oni devas ankaῠ eviti akvon kun kloro aῠ fluoro.

Kolibroj estas fortaj simboloj en la tradicio de antikvaj amerikaj popoloj. Ili reprezentas la kapablon atingi la kernon de problemo. Ili simbolas ankaῠ sanon, delikatecon, ĝojon kaj romantikan amon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.