La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJ

Aŭtoro: Paŭlo Sergio Viana

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRAPARENCOJ DE DINOSAŬROJ: KROKODILO KAJ ALIGATORO

13  14

Krokodilo kaj aligatoro estas tre similaj parencoj, sed ne apartenas al la sama specio. Ili estas tre anktikvaj reptilioj, ili ekzistas de pli ol 200 milionoj da jaroj. Ili estas tre similaj al dinosaŭroj kaj kunvivis kun ili.

Krokodilo nature vivas en Ameriko, Afriko, Azio, Aŭstralio. La nomo “krokodilo” signifas “vermo el ŝtono”, ĉar ĝi kutimas kuŝi longan tempon tute senmove, kun ŝtona aspekto. Ekzistas krokodiloj, kiuj vivas en riveroj kaj en maroj. La korpo de iuj specoj povas atingi la longecon de pli ol sep metroj. Ĝia pezo povas atingi preskaŭ mil kilogramojn. Maskloj ĝenerale estas multe pli grandaj ol femaloj. Ĝi sin nutras ekskluzive per aliaj bestoj. Por tio, ĝi havas 80 dentojn. Per sia buŝego ĝi skuas siajn viktimojn por dispecigi ilin. Kiam ĝi englutas la pecojn, okazas premo interne de la buŝo, kaj aperas larmoj en ĝiaj okuloj. Pro tio oni kreis la esprimon “larmoj de krokodilo”, kiu signifas nesinceran ploron. La okuloj kaj nazo de krokodilo situas sur la supra parto de la kapo; ili restas ekster la akvo, kiam ĝi naĝas. Krokodilino elmetas dekojn da ovoj, unufoje en ĉiu jaro. La idoj eloviĝas ĉe la bordo de la akvo.

Aligatoro estas malpli granda ol krokodilo: 2–3 metrojn longa, 300 kilogramojn peza. Kaj ĝia kapo estas pli larĝa. Ĝi devenis nature el Ameriko kaj normale vivas en grupoj. La nordamerikan aligatoron oni nomas “kajmano”. Kurioza diferenco inter krokodilo kaj aligatoro estas videbla, kiam la besto kuŝas kun fermita buŝo: en tia situacio, du flankaj dentoj de krokodilo restas ekster la buŝo, sed ĉiuj dentoj de aligatoro restas interne.

Aligatoro troviĝas sub risko de estingiĝo, pro la ĉasado: ĝia viando estas tre ŝatata, kaj per ĝia haŭto oni fabrikas valorajn objektojn.

En la Esperantista mondo, oni nomas “krokodilo” homon, kiu ofte forgesas uzi nian lingvon, sed ne la sian. Bedaŭrinde, tiaspecaj “krokodiloj” ne estas sub risko de estingiĝo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.