La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJAŭtoro: Paŭlo Sergio Viana |
©2024 Geo |
Ĉi tiu modesta, senpretenda broŝureto havas du celojn.
La unua, provizi al progresantoj en la lingvo Esperanto materialon por legado, kiu pligrandigu ilian vortprovizon kaj frazkonstruadon. Samtempe, ke ĝi prezentu interesan, plaĉan enhavon. Per tia materialo, eble kursgvidantoj povas pli efike paroligi siajn kursanojn.
La dua celo, veki la atenton de la legantoj pri la mondo de bestoj. Dum jarmiloj, oni instruis al la homoj, ke ili estas la centro de la universo; ke ili estas “specialaj” kreitoj, kiuj rajtas submeti la tutan naturon laŭ sia kaprico. Modernaj konceptoj tamen montras, ke ĉiu elemento en la naturo – bestoj, plantoj, mineraloj – estas egale gravaj por la ekvilibro de la tuto. Sekve, se ni deziras sanan naturmedion ĉirkaŭ ni, tiam ni devas respekti ĉiujn ĝiajn elementojn kiel nin mem.
Bona maniero lerni respekton al la naturo estas koni ĝin. Jen do eta kontribuo al tia kono, rilate niajn kunulojn, la bestojn. Pluraj el la elektitaj bestoj, en ĉi tiu libreto, troviĝas sub minaco de estingiĝo, pro katastrofa agado de la homo. Estas ĉies devo klopodi ŝanĝi tian situacion.
Mi deziras al vi agrablan, amuzan legadon.
la aŭtoro
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.