La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJ

Aŭtoro: Paŭlo Sergio Viana

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA INTELIGENTA PAPAGO

03

Papagoj, papagetoj, araoj kaj kakatuoj estas koloraj, belaj birdoj, kiuj apartenas al la familio de psitakedoj. Ili havas du precipajn karakterizaĵojn: la kurba beko kaj la kapablo imiti la homan voĉon. Tamen, ne ĉiuj specioj povas paroli. Kakatuoj havas kreston, kiu moviĝas. La kurba, forta beko de psitakedoj taŭgas por rompi semojn, kiujn ili kutimas manĝi.

Papagoj vivas plej ofte en varmaj regionoj de la mondo: Oceanio, Centra Ameriko kaj Suda Ameriko. En Brazilo vivas la plej granda kvanto da tiuj birdoj. Pro tio, kiam portugaloj alvenis al Brazilo unuafoje, ili nomis ĝin “Lando de Papagoj”.

Kelkaj specioj de araoj kaj papagoj troviĝas sub risko de estingiĝo. Tion kaŭzas la detruado de arboj (kie papagoj konstruas siajn nestojn) kaj ankaŭ la fakto, ke papagoj naskas nur po unu ido post ĉiu fekundiĝo. Kurioze, ke ili estas monogamiaj kaj la idoj akompanas la gepatrojn dum longa tempo.

La plej populara speco de papagoj en Brazilo, estas la “Amazonia” papago, ankaŭ nomata “vera papago”. Ĉi tiu tipo estas ofte konservata en homaj domoj kiel amika besto. Ekzistas dekoj da specioj de tiuj “Amazoniaj” papagoj. Plej ofte ili estas verdaj birdoj. Krom la parolemo, ili estas tre lertaj per la piedoj, kaj tre inteligentaj. Per la piedoj ili prenas manĝaĵon kaj levas ĝin al sia buŝo. Ĝenerale, ili pace kaj amike kunvivas kun homoj, sed povas okazi, ke ili fariĝas atakemaj, precipe en la tempo por reproduktado. Ili postulas atenton kaj stimuladon flanke de siaj posedantoj, por daŭre resti sanaj. Ili ofte esprimas homajn sentojn, kiel kolero, ĵaluzo kaj kontento. Kiam papagoj ricevas mistraktadon, ili povas suferi de “deprimo”, kaj tiam ili povas sin mem vundi kaj forŝiri siajn plumojn. En la naturo, papagoj amas maĉi lignopecojn, tial oni devas provizi tion al ili, se ili vivas en homaj hejmoj.

En Brazilo, papagoj estas ofte roluloj en amuzaj anekdotoj – sed ne ĉiam decaj anekdotoj...

Papagoj povas vivi kvindek jarojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.