La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJAŭtoro: Paŭlo Sergio Viana |
©2023 Geo |
Ĉevaloj estas parto de la homa historio. Ili kunvivas kun la homoj jam de miloj da jaroj. Tiuj elegantaj, noblaj bestoj servis la homojn en bataloj kaj laboro, en transportado, en tirado de ĉaroj kaj plugiloj, aŭ eĉ por simpla promena rajdado.
Azenoj kaj zebroj apartenas al la sama familio de ekvoj. Muloj estas hibridoj de ĉevaloj kaj azenoj kaj per si mem ne povas reproduktiĝi. En la naturo, ĉevaloj vivas en grupoj, sub la gvidado de inoj. Tamen, pro la homa agado, jam preskaŭ ne ekzistas en la mondo sovaĝaj ĉevaloj, kiuj vivas libere. Ili havas inter si komunikon per korpaj movoj; por homoj, kiuj kunvivas kun ili, estas tre utile koni tiun specon de “lingvo”. La vivo de ĉevaloj daŭras inter 25 kaj 40 jarojn. La ĉefa karakterizo de tiuj bestoj estas la kurado, per kiu ili povis eviti atakojn de predantoj, en primitiva tempo. Plej rapide kurantaj specioj povas atingi la rapidecon de preskaŭ 90 kilometroj hore.
Ekzistas dekoj da rasoj de ĉevaloj, de plej variaj koloroj. En Brazilo oni selektis lokan rason nomatan “Mangalarga”, kiu devenis de portugalaj rasoj. La raso Mangalarga komenciĝis precipe en la ŝtatoj San–Paŭlo kaj Minas Gerais, en la komenco de la 19–a jarcento, post kiam la portugala reĝa familio translokiĝis en Brazilon. La plej karakteriza kvalito de tiu raso estas la eleganta trotado, kiu faras ĝin komforta por rajdado. Ili estas ankaŭ tre rezistopovaj kaj havas mildan temperamenton.
Por harmonia kunvivado, la homo devas dresi la ĉevalon, kiam ĝi estas ankoraŭ juna. Tiu speco de edukado postulas 6 monatojn da pacienca, ĉiutaga instruado. Inter la homo kaj la besto devas kreiĝi rilato de fido kaj respekto, ambaŭflanke. Ĉevaloj estas timemaj, facile ili povas reagi abrupte kaj danĝere, se oni traktas ilin maldelikate.
Ekzistas famaj ĉevaloj en la historio. La blanka, majesta ĉevalo de Napoleono fariĝis simbolo de potenco. Incitatus, la ĉevalo de la romia imperiestro Kaligulo, eniris la liston de romiaj senatanoj kaj fariĝis simbolo de la homa frenezo. Rocinante, la maldika, malforta ĉevalo de Donkiĥoto, fariĝis simbolo de fideleco al la homaj (foje utopiaj) idealoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.