La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJAŭtoro: Paŭlo Sergio Viana |
©2024 Geo |
Papilioj estas juveloj en la naturo. Iliaj koloroj kaj delikateco ravas la homojn. Ili estas insektoj, do kun tri paroj da artikohavaj piedoj, antenoj kaj korpoj kun tri partoj: kapo, torako kaj abdomeno. Sed antaŭ ol atingi sian belan koloran flugantan formon, papilioj trairas interesan metamorfozon, de ovo al larvo, de larvo al krizalido, de krizalido al imagino (la definitiva formo). Oni trovis fosiliojn de papilioj, kiuj vivis antaŭ 40 milionoj da jaroj. Oni kalkulas, ke ekzistas pli ol 20 000 specioj de papilioj en la mondo. Ekzistas tagpapilioj kaj noktopapilioj.
Dum la larva tempo, ili manĝas grandajn kvantojn da folioj por konservi rezervon de nutraĵoj. Poste ili ekpendas sur folio per paro da falsaj piedoj, kun la kapo turnita malsupren. Kiam la tavolo sur ilia dorso malfermiĝas, la larvo skuas sin kaj ekaperas krizalido. Plenkreskaj papilioj nutriĝas per nektaro kaj sukoj de fruktoj. Ili vivas dum du semajnoj, foje ĝis tri monatoj, depende de la specio.
Flugiloj de papilioj estas membranoj kovritaj de koloraj skvamoj. Papilioj posedas ankaŭ specon de buŝo, per kiu ili suĉas nektaron kaj insektojn. Papilioj havas la pezon inter 0,3 gramo kaj 3 gramoj. Kelkaj inter la plej grandaj povas havi 32–centimetrojn inter la ekstremoj de la flugiloj.
Iuj specioj de papilioj migradas longajn distancojn. Kelkaj papilioj estas damaĝaj al arboj, kiam ili vivas en sia larva stato: ili povas detrui plantejojn. Aliaj specioj helpas en dissemado de novaj plantoj per polenado. Kaj ankoraŭ aliaj manĝas damaĝajn insektojn.
En la tuta mondo funkcias papiliejoj. Ili estas zoologiaj ĝardenoj ekskluzive por tiuj insektoj, kaj kontribuas ankaŭ por eviti la estingiĝon de specioj. La unuan papiliejon oni kreis en insulo Guernsey, en Maniko, en 1976; oni diras, ke Angloj amas papiliojn. En Brazilo, la plej granda publika papiliejo situas en la ŝtato Pará. La plej granda privata brazila papiliejo situas en la ĉefurbo San–Paŭlo: “Águias da Serra Borboletário” (“Papiliejo Montaraj Agloj”), en protektata parto sur la montaro.
Papilioj estas riĉaj simboloj ekde antikvaj kulturoj. Ili reprezentas la animon, resurekton, senmortecon. Tial, praegiptoj kaj pragrekoj kutime metis papiliojn en siajn tombojn. En Japanujo, ili simbolas la virinon, pro sia rapideco kaj gracio. En literaturo, la vorto “papiliumi” signifas “vagadi de loko al loko” aŭ “de persono al persono”. En ĉi tiu lasta okazo, ĝi sugestas la konduton de nekonstantaj aŭ facilanimaj homoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.