La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NIAJ KUNULOJ, LA BESTOJ

Aŭtoro: Paŭlo Sergio Viana

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA AMINDA KUNIKLO KAJ LA TIMEMA LEPORO

02

Kuniklo kaj leporo estas similaj sed tute ne egalaj. Ili apartenas al la sama zoologia familio. Kuniklo (el la latina lingvo “cuniculu”) estas mamulo kun eta vosto, longaj oreloj kaj longaj antaŭaj kruroj. La korpo mem estas relative malgranda. Ĝi vivas en multaj regionoj de la mondo, en diversaj specioj. En iuj lokoj ĝi serioze malhelpis agrokulturon, pro sia manĝemo. Ĝi vivas sur kampoj kaj konstruas galeriojn sub la grundo, kie ĝi konstruas nestojn. Kuniklinoj naskas po kvar aŭ kvin idoj, tri–kvar–foje en ĉiu jaro. La gravedeco daŭras unu monaton. Kuniklo estas aktiva je la mateniĝo kaj vesperiĝo; dum la tago ĝi longe dormas. La dentoj de kuniklo kreskas konstante, pro tio ĝi devas ronĝi konstante, por limigi tiun kreskadon. Bone prizorgita kuniklo povas vivi dek jarojn.

Leporo apartenas al la sama familio de kuniklo, sed al alia genro. Ekzistas ankaŭ pluraj specioj de leporoj. Ĝi estas tre timema besto, kiu moviĝas tre rapide; ĝi povas atingi la rapidecon de 55 kilometroj hore. Ĝi konstruas sian neston sur malprofundaj kavetoj sur la grundo, aŭ sur herboj. La felo de leporo estas tre valora kaj ŝatata por farado de tapiŝoj kaj aliaj ornamaĵoj. Pro la homa ĉasado, la kvanto da liberaj leporoj en la naturo malkreskis, dum la lastaj jaroj. Leporinoj naskas du–tri–foje en ĉiu jaro, kaj ĉiufoje naskiĝas por unu ĝis sep idoj.

Ankaŭ la dietoj de kuniklo kaj leporo estas tre similaj. Ili manĝas verdajn foliojn, branĉetojn kaj fruktojn. Kaj, kompreneble, karotojn.

Jen estas kelkaj diferencoj inter kuniklo kaj leporo:

  • kuniklo vivas en grupoj; leporo, en paroj;
  • kuniklo kaj leporo povas kuri preskaŭ je la sama rapideco, sed kuniklo rapide laciĝas;
  • la pezo de kuniklo estas 2–3 kilogramoj, tiu de leporo estas la duoblo;
  • la korpo de kuniklo estas 45 centimetrojn longa, tiu de leporo, 70 centimetrojn longa;
  • oreloj de kuniklo estas 8 centimetrojn longa, tiu de leporo, 15 centimetrojn longa;
  • kuniklidoj naskiĝas blindaj, leporidoj jam povas vidi kaj moviĝi ekde la naskiĝo.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.