La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA AFERO, AL KIU VI SERVAS

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Notoj

[1] Biomeĥaniko – teatra sistemo de ekzercoj por preparo de la korpo de aktoro al plenumo de aktora tasko, kreita de V. E. Mejerhold (Meyerhold) (1874–1940) – elstara rusa sovetia teatra reĝisoro, aktoro kaj pedagogo, teoriulo kaj praktikulo de teatra grotesko. K. S. Stanislavskij (Aleksejev) (1863–1938) – elstara rusa teatra reĝisoro, aktoro kaj pedagogo, reforminto de la teatro, kreinto de la «sistemo de Stanislavskij» – teorio de metodo de aktora teĥniko. Mejerhold kritikis la proponitan de Stanislavskij metodon de travivado, kiam aktoro iras al la rolo elinterne kaj insistis pri kontraŭa vojo – de la eksteraĵo al la interna enhavo de la rolo.

[2] «Deka Oktobro» – t. e. omaĝe al deka datreveno de la Oktobra revolucio.

[3] Moskva Arta teatro – fama teatro, establita en 1898 de Stanislavskij kaj Nemiroviĉ-Danĉenko. «Oĉjo Ivaĉjo» («Oĉjo Vanja») – teatraĵo de A. Ĉeĥov.

[4] Tia ordo (familinomo, persona nomo, eventuale ankaŭ patronomo) signifas en la rusa kulturo tre oficialan, formalan nomadon.

[5] V. I. Ĉapajev (1887–1919) – legenda heroo-komandanto de la ruĝuloj en la intercivitana milito (famigita poste per romano kaj filmo pri li).

[6] Rabkrin – rusa mallogigo por «laborist-kamparana inspektejo» – sistemo de sovetiaj potencorganoj pri ŝtata kontrolo kaj revizorado en 1920–1934.

[7] La unua frazo de la komedio de Gogolo «Revizoro».

[8] Alevtina – popola formo de la nomo Valentena.

[9] Vera kafo, t.e. ne surogata, kiu estis tiam tre malfacile akirebla kaj multekosta.

[10] V. Kirillov (1890–1943). «Al matrosoj» (1918).

[11] N. Ogarjov (1813–1877). «Arestito» (1850).

[12] Nikolao la 2-a, la lasta rusa caro.

[13] Hidro de la kontraŭrevolucio – disvastiĝinta esprimo de tiu tempo.

[14] Tiu pafo iĝis signalo al sturmo de la Vintra palaco la 25-an de oktobro (la 7-an de novembro) 1917 – komenco de la Granda Oktobra socialisma revolucio.

[15] Insulo Vasiljevskij (Bazila) – insulo en delto de Nevo, distrikto de Sankt-Peterburgo/Petrogrado/Leningrado. Viborga (urbo)rando – historia parto de Sankt-Peterburgo, industria laborista distrikto.

[16] ĈK – rusa mallongigo por «eksterordinara komisiono pri lukto kun kontraŭrevolucio kaj sabotado» (1917–1922).

[17] Starigi al muro – figura esprimo por mortpafekzekuti.

[18] Paĉjo Maĥnoo – Nestoro Maĥnoo (1889–1934), ukraina anarkiista revoluciulo, en 1919 rompis kun la Sovetia registaro kaj militis kaj kontraŭ la blankuloj, kaj kontraŭ la ruĝuloj.

[19] M. V. Frunze (1885–1925) – revoluciulo, sovetia ŝtata kaj milita aganto, unu el la plej grandaj militestroj de la Ruĝa armeo dum la Intercivitana milito.

[20] Maŭsero – aŭtomata pistolo de firmao Mauser, kiu estis vaste uzata dum la Intercivitana milito.

[21] Kontrulo (ruse «kontra») – popola insulta mallongigo por «kontraŭrevoluciulo».

[22] Distordita citaĵo el «La Internacio».

[23] En 1924, post la morto de Lenino, Petrogrado (antaŭ 1914 – Sankt-Peterburgo) estis alinomita al Leningrado.

[24] Kronŝtadto (el germana «kronurbo») – urbo-haveno sur insulo Kotlino je 30 km for de Sankt-Peterburgo/Petrogrado/Leningrado, oficiale estanta ties parto.

[25] «Milito kaj paco» – romano de L. N. Tolstoj, «Pasinteco kaj meditoj» – memoraĵoj de A. I. Herzen, «Kozakoj» – novelo de L. N. Tolstoj, «Ĉambro n-ro 6» – novelo de A. P. Ĉeĥov, «Heroo de nia tempo» – romano de M. Ju. Lermontov – klasikaj verkoj de la rusa literaturo.

[26] Sceno el «Milito kaj paco».

[27] «Niva» («Kampo») – populara ilustrita literatura ĉiusemajna revuo (1869–1918).

[28] Fama citaĵo el versaĵo de N. A. Nekrasov (1821–1877) «Al semantoj» (1876):

Semu racian, bonkoran fervore,
Semu, vin dankos pro tio elkore
Rusa popol'!...

[29] Du – «malbone», kvin – «bonege».

[30] «Patroj kaj filoj» – fama romano de elstara rusa verkisto I. S. Turgenev (1818–1883). Bazarov, medicina studento, nihilisto, estas protagonisto de tiu romano. Pauline Viardot, nask. García (1821–1910) – hispan-franca kantistino, muzika pedagogo kaj komponisto, proksima amikino de Turgenev (ĝis nun la karaktero de iliaj rilatoj ne estas klara). Oblomov – protagonisto de romano «Oblomov» (1859) de elstara rusa verkisto I. A. Gonĉarov (1812–1891), granda pigrulo.

[31] I. M. Seĉenov (1829–1905) – rusa fiziologo kaj kleriganto, enciklopedia sciencisto. I. I. Meĉnikov (1845–1916) – rusa kaj franca biologo, nobelpremiito pri fiziologio kaj medicino (1908). N. I. Pirogov (1810–1881) – rusa kirurgo kaj anatomo, natursciencisto kaj pedagogo, fondinto de la rusa militkampa kirurgio kaj de la rusa skolo de anestezo.

[32] Alma mater – latina esprimo, signifanta «nutranta patrino», kiu ofte estas aplikata al altlernejoj, kiel organizaĵoj, nutrantaj spirite.

[33] N. V. Sklifosovskij (1836–1904) – elstara rusa kirurgo, profesoro, aŭtoro de verkoj pri militkampa kirurgio de abdomeno. N. N. Burdenko (1876–1946) – elstara rusa kaj sovetia kirurgo, organizanto de sanprotektado, fondinto de sovetia neŭrokirurgio, ĉefkuracisto de la Ruĝa Armeo en 1937–1946, akademiano.

[34] Ekde 1933 – Odesa universitato.

[35] A. I. Herzen (en rusa literumo Gercen) (1812–1870) – elstara rusa publicisto, verkisto, filozofo (hegelano, materiisto), pedagogo, socialisto. Ĉar li estis nelaŭleĝa infano, lia familinomo estis elpensita – de la germana vorto «Herz» (koro).

[36] Uzado de patronomo en la rusa kulturo ordinare signifas estimon, malfamiliarecon.

[37] F. (Fjodor = Teodoro) I. Inozemcev (1802–1896) – rusa kuracisto, doktoro de medicino, kirurgo. La unua en Rusio faris operacion kun narkozo.

[38] V. V. Veresajev (1867–1945) – rusa verkisto, kuracisto. Lia libro «Notoj de kuracisto» (1901) estis biografia novelo pri eksperimentoj super homoj kaj pri kunpuŝiĝo de juna kuracisto kun ili.

[39] Duko de Richelieu (1766–1822) – franca aristokrato, post la Granda Franca revolucio servinta en Rusio, unu el la fondintoj de Odeso, dum la epidemio de 1812 – urbestro de Odeso. M. S. Voroncov (1782–1856) – novrusia guberniestro en 1823–1844, dum la epidemio de 1829.

[40] N. F. Gamaleja (1859–1949) – rusa kaj sovetia kuracisto, mikrobiologo kaj epidemiologo, akademiano. En 1901–1902 li gvidis kontraŭepidemiajn aranĝojn dum epidemio de pesto en Odeso.

[41] S. P. Botkin (1832–1889) – elstara rusa kuracisto-terapeŭto kaj socia aganto, profesoro.

[42] Departemento de imperiestrino Maria (1796–1917) – departemento pri filantropa agado en Rusia imperio.

[43] «Sendube, Aleksandro la Macedona estis heroo, sed por kio rompi seĝojn?» – citaĵo el «La revizoro» de Gogolo.

[44] A. S. Puŝkino (1799–1837) – genia (eble la plej granda) rusa poeto kaj verkisto, opiniata nun kreinto de la moderna rusa literatura lingvo.

[45] G. A. Zaĥarjin (1829–1897) – elstara rusa kuracisto-terapeŭto, fondinto de la moskva klinika skolo, honora akademiano.

[46] Joseph Lister (1827–1912) – elstara brita kirurgo kaj sciencisto, kreinto de kirurgia kontraŭsepso.

[47] Anamnezo (de la greka vorto «anamnesis» – «memoro») – informoj, kiujn kuracisto ricevas el pridemando de la paciento aŭ de personoj, konantaj lin, pri la antaŭhistorio de la malsano.

[48] N. N. Klodnickij (1868–1939) – epidemiologo, mikrobiologo, infekciisto, doktoro de medicino, profesoro. En 1906–1914 estris Astraĥanan kontraŭpestan laboratorion.

[49] I. A. Deminskij (1864–1912) – rusa sciencisto-epidemiologo, pruvis identecon de pesto de zizeloj kaj homo.

[50] T. Billroth (1829–1894) – elstara germana-aŭstra kirurgo, fondinto de moderna abdomena kirurgio.

[51] Mortateston.

[52] Max von Pettenkofer (1818–1901) – germana natursciencisto, kemiisto kaj kuracisto-higienisto. Emerich Ullmann (1861–1937) – aŭstra kirurgo.

[53] Iomete ŝanĝita citaĵo el «Per plena voĉo» de V. Majakovskij: «pli ĉarmas tio kaj donas pli da kontanto» (en traduko de K. Kalocsay).

[54] Pri Herzen vd. la antaŭan piednoton. N. P. Ogarjov (1813–1877) – rusa poeto, publicisto, revoluciulo, plej proksima amiko de A. I. Herzen (ekde 13-jara aĝo).

[55] A. A. Blok (1880–1921), M. Ju. Lermontov (1814–1841) – grandaj rusaj poetoj (A. Blok nemalofte estas opiniata la dua plej granda rusa poeto post A. Puŝkino).

[56] El versaĵo de A. Blok «Sur la kampo Kulikovo» (1908).

[57] A. N. Vertinskij (1889–1957) – elstara rusa kaj poste sovetia estrada kantisto, komponisto, poeto, kinaktoro. En 1920–1943 (do, en la tempo de la eventoj de la romano) – en elmigrado (en Rumanio, Polio, Germanio, Usono, Ĉinio). P. K. Leŝĉenko (1898–1954) – rusa kaj rumana estrada kantisto.

[58] La hispanaj eventoj – la intercivitana milito en Hispanio (1936–1939). José Giral Pereyra (1879–1962) – hispana politika aganto, ĉefministro de Hispanio en 1936 (en komenco de la intercivitana milito). José Díaz Ramos (1895–1942) – hispana sindikata aganto, ĝenerala sekretario de la Komunista partio de Hispanio en 1932–1942.

[59] M. E. Kolcov (vera nomo – M. Fridland) (1898–1940) – sovetia publicisto, ĵurnalisto kaj verkisto. Dum la intercivitana milito en Hispanio estis en Hispanio kiel korespondanto de ĵurnalo «Pravda» kaj samtempe kiel sekreta politika reprezentanto de USSR ĉe la respublika registaro. En 1938 li estis arestita, en 1940 mortekzekutita, en 1954 rehabilitita.

[60] Gagro – populara kaj pitoreska kuracloko en Abĥazio.

[61] Basmaĉoj – kontraŭrevoluciaj banditoj en la Mez-Azio dum la intercivitana milito.

[62] «Eŭgeno Onegin» – opero de P. Ĉajkovskij laŭ versromano de A. Puŝkin, klasikaĵo de la opera arto.

[63] Enrique Líster Forján (1907–1994) – elstara komandanto en la intercivitana milito en Hispanio, komunisto. Generalo Lukacs – Mateo Zalka (Zalka Máté, vera nomo Frankl Béla) (1896–1937) – hungara verkisto kaj revoluciisto, partopreninto de intercivitanaj militoj en Rusio kaj Hispanio, komandis 12-an Internacian brigadon, pereis en la hispana intercivitana milito.

[64] Preskaŭ laŭvorta citaĵo el la libro de V. Veresajev «Notoj de kuracisto».

[65] Maljuta Skuratov (?–1573) – rusa ŝtata, milita kaj politika aganto, unu el gvidantoj de politika teroro ĉe la caro Ivano la Terura. Lia nomo iĝis komuna por ekzekutisto kaj maliculo.

[66] Leo Tolstoj (1828–1910) – genia rusa verkisto. P. I. Ĉajkovskij (1840–1893) – genia rusa komponisto, D. I. Mendelejev (1834–1907) – genia rusa sciencisto, kemiisto, fizikisto, metrologo ktp., malkovrinto de la perioda leĝo de kemiaj elementoj. M. V. Lomonosov (1711–1765) – la unua rusa sciencisto de monda nivelo, fizikisto, kemiisto, astronomo, elstara rusa poeto, filologo ktp. V. V. Majakovskij (1893–1930) – elstara rusa sovetia poeto, unu el plej grandaj poetoj de la 20-a jarcento. M. A. Ŝoloĥov (1905–1984) – elstara rusa sovetia verkisto, nobelpremiito (1965).

[67] La Nigra maro situas sude de Sovetunio, la Barenca maro – norde.

[68] Moknomo de Nikolao la 2-a, la lasta caro de Rusio.

[69] Kosmo Prutkov – literatura masko (kolektiva pseŭdonimo), sub kiu verkis en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj poetoj Alekseo Tolstoj (1817–1875) kaj liaj kuzoj – fratoj Alekseo (1821–1908), Vladimiro (1830–1884) kaj Aleksandro (1826–1896) Ĵemĉuĵnikov-oj. Satiraj versoj, aforismoj de Kosmo Prutkov kaj lia fikcia persono mem mokis mensan stagnadon, politikan «lojalecon», parodiis literaturan epigonecon. La cititaj eldiroj estas aforismoj de Prutkov.

[70] En Rusio kaj la Sovetunio ekzistis kaj plu ekzistas dunivela sistemo de sciencaj rangoj: unue – kandidato pri sciencoj, due – doktoro pri sciencoj (por ambaŭ titoloj necesas diserti).

[71] Ambroise Paré (1510?–1590) – franca kirurgo, opiniata unu el la patroj de la moderna medicino.

[72] Proksimuma citaĵo el versaĵo de I. Bunin (1870–1953) «Soleco» (1903):

Do, mi drinku ĉe fajra kamen'...
Hundo povus min savi el splen'.

[73] Pelmenoj – bolkuiritaj malgrandaj kuketoj el pasto kun internaĵo el vianda farĉo, similaj al italaj ravioloj.

[74] «Spas» en la rusa signifas Savinto (t. e. Kristo); S. I. Spasokukockij (1870–1943) – elstara rusa sovetia sciencisto, kirurgo, kreinto de la sovetia klinika skolo. («Spas» en lia familinomo estas pro lia deveno el pastra familio).

[75] Rusa popola kanto.

[76] A. S. Gribojedov (1795–1829) – rusa diplomato, poeto, dramaturgo, pianisto kaj komponisto, fama pro sia elstara satira komedio «Malfeliĉo esti tro sprita» (1822–1824), populara ĝis nun, kiu estis fonto de multegaj flugilhavaj vortoj. «Doni ĉefserĝenton anstataŭ Voltero» estas unu el tiaj esprimoj, signifanta obskurismon kaj strebon en ĉio starigi spiriton de kazerno kaj senpensa obeado.

[77] «Unio de Arkanĝelo Mikaelo» (1907–1917) – dekstra monarkia, klerikala organizaĵo, distingiĝinta per sia naciismo, ŝovinismo kaj antisemitismo.

[78] Pano kaj salo – rusa simbolo de gastamo: oni rite renkontas gaston, alportante al tiu panon kaj salon (la gasto devas responde gustumi ilin).

[79] RKP – Rusia komunista partio.

[80] Sovĥozo – ŝtata agrikultura entrepreno en Sovetio (rusa mallongigo de «sovetia mastrumaĵo»), diference de kolĥozo – agrikultura kooperativo (mallongigo de «kolektiva mastrumaĵo»).

[81] Popolkomisaro (en Sovetio en 1917–1946) – ministro.

[82] F. Haass (1780–1853) – rusa germandevena kuracisto, filantropo, konata sub nomo «sankta doktoro», katoliko. (La katolika eklezio en 2001 komencis proceduron de beatigo de Haass).

[83] Fiorituro (muzika termino) – speco de kanta trilornamo (kp. koloraturo). Ĉi tie en figura senco tiu vorto estas ironie uzata por komplikita sakrado.

[84] Domo de kamparano – speco de gastejo tiutempa.

[85] A. Ja. Glama-Meŝĉerskaja (vera familinomo Bariŝeva) (1859–1942) – elstara rusa aktorino kaj teatra pedagogo (post 1895 ŝi pro malsano forlasis la scenejon kaj okupiĝis pri instruado).

[86] A. P. Ĉeĥov (1860–1904) – elstara rusa verkisto, klasikulo de la monda literaturo, profesia kuracisto.

[87] Eseroj – ruslingva mallongigita (laŭ la unuaj literoj S kaj R) nomo de partio de socialistoj-revoluciuloj – etburĝa maldekstra partio en antaŭrevolucia Rusio.

[88] A. V. Kolĉak (1874–1920) – rusa milita kaj politika aganto, admiralo, gvidanto de la blanka movado dum la intercivitana milito, supera reganto de Siberio (1918–1920), militis kontraŭ la Ruĝa armeo, en 1920 estis mortpafekzekutita.

[89] La familinomo Bogoslovskij laŭvorte signifas en la rusa «teologia» aŭ «teologa» (tipa familinomo de pastroj, kaj lia patro, kiel estis menciite, estis pastro), kio aldonas plian salon al la vortludo.

[90] Varenikoj – ukraina manĝaĵo, pastopoŝetoj, farĉitaj per kazeo, aŭ kuirita terpomo, aŭ fungoj, aŭ acida brasiko, aŭ fruktoj, beroj aŭ viando (en ĉi-lasta okazo ili similas al pelmenoj kaj ravioloj).

[91] «Ni ruĝaj kavalerianoj, kaj pri ni...» – komenco de fama marŝo de la Ruĝa Armeo («marŝo de Budjonnij» laŭ nomo de militestro S. M. Budjonnij, kavaleriano, menciata en la teksto).

[92] Fama rusa romanco.

[93] A. Ascoli (1877–1957) – itala patologo, higienisto kaj fiziologi-kemiisto, ellaborinta teston pri antrakso.

[94] T. e. oni ilin elportos mortintaj sur brankardo (vivulojn oni portas kun la kapo antaŭe, kaj nur mortintojn kun la piedoj antaŭe).

[95] Ŝanĝita citaĵo el poemo «Marvirineto» de A. S. Puŝkin, kie muelisto, freneziĝinta pro tio, ke lia filino dronigis sin, diras: «Ne muelist' mi estas, diras mi, / Mi estas korv', ne muelisto!».

[96] V. G. Korolenko (1853–1921) – rusa verkisto de ukrain-pola deveno, ĵurnalisto, publicisto, socia aganto, rajtodefendanto. Estas citita lia fama eldiro.

[97] Zemstvo – asembleo en la antaŭrevolucia cara Rusio, elektita el nobeloj, burĝoj kaj kamparanoj en kelkaj rusaj provincoj (laŭ PIV), speco de loka administracio. Unu el gravaj flankoj de laboro de zemstvoj estis kreado de sistemo de medicina helpo: ekzistis senpagaj malsanulejoj de zemstvoj, averaĝe distrikta zemstva kuracisto responsis pri ĉirkaŭ 10–15 mil homoj.

[98] «Patrino» en la germana; ĉi tie estas uzata familiare kaj ironie.

[99] Kanzono de A. Vertinskij.

[100] Populara tango laŭ melodio de pola kanto «Lasta dimanĉo» (ĝi havis plurajn rusajn tekstojn, en la romano estis citita la plej populara kaj fama el ili).

[101] Temas pri la protagonisto de romano «Idioto» de F. M. Dostojevskij princo Lev Nikolajeviĉ Miŝkin, tragika figuro, estanta, laŭ la ideo de la aŭtoro, personigo de Kristo.

[102] Loĝantoj de urbo Odeso havas siaspecan dialekton, miksaĵon de la rusa, ukraina, jida kaj aliaj lingvoj, ofte sonantan tre humure.

[103] En la 17–19 jarcentoj okazadis amasaj memmortigoj de malnovkredanoj, plej ofte membruligoj (traktataj kiel libervolaj martiriĝoj kaj fajrobapto), proteste kontraŭ ekleziaj «antikristaj» reformoj.

[104] Sinonimo de banala veraĵo.

[105] El fama versaĵo de M. A. Svetlov (1903–1964) «Granado» (1926), plena de revolucia romantikismo.

[106] «Jegoro» estas popola varianto de la nomo Georgo, same kiel «Jurio» (Juĉjo), sed «Jurio» apartiĝis antikve kaj delonge perceptiĝas kiel aparta nomo, dum «Jegoro» iĝis perceptata kiel aparta nomo nur en la 20-a jarcento. La avo nomas la pranepon Jurio popolece: Jegoro.

[107] Ermitejo – mondfama muzeo en Sankt-Peterburgo – Leningrado. La Rusa Muzeo – la plej granda kaj plena deponejo de la rusa belarto en la mondo. Katedralo Sankta Isaako – unu el plej ampleksaj preĝejoj en Eŭropo, en la sovetia tempo en ĝi estis kontraŭreligia muzeo (interalie kun pendolo de Foucault).

[108] Laŭ la rusa rito, en nupto gastoj krias «amare!» kaj la novgeedzoj interkisas, por «dolĉigi».

[109] Soĉio – urbo ĉe la Nigra maro, riĉa je ripozlokoj.

[110] Oranienbaŭmo (ekde 1948 – Lomonosov) – urbo apud Leningrado kaj Kronŝtadto (en la kontinento, malsame de Kronŝtadto – insulo).

[111] Charles Maurice de Talleyrand-Périgor (1754–1838) – franca politikisto kaj diplomato, okupinta postenon de ministro pri eksterlandaj aferoj ĉe tri reĝimoj, fama majstro de politika intrigo, kies nomo iĝis komuna por ruzeco, lerteco kaj senprincipeco. Joseph Fouché (1759–1820) – franca politika kaj ŝtata aganto, unue jakobeno, poste servanto de Napoleono, poste rojalisto. G. Rasputin (1869–1916) – kamparano, religia aganto kaj ĉarlatano, amiko de la cara familio, influinta la caran politikon. Rothschild-oj – dinastio de bankieroj. J. F. Azef (1869–1918) – rusia revoluciisto-provokisto, unu el gvidantoj de la partio de eseroj (socialistoj-revoluciuloj) kaj samtempe sekreta laboranto de la cara polico, kiel estro de la batala organizo de la eseroj, organizis kelkajn sukcesajn teroragojn, samtempe, kiel agento de la polico, perfidis al la polico multajn revoluciulojn.

[112] Proksimuma citaĵo de kalemburo el unu el la lastaj versaĵoj de V. Majakovskij: «elperĉita» anstataŭ «elĉerpita».

[113] Sinjoro profesoro (germane).

[114] El poemo de M. Lermontov «Demono» (1838).

[115] Rusa proverbo: oni kantas tie, kie estas kaj libero, kaj dorloto, kaj kvoto.

[116] «Kubetoj» – speco de kolumsignoj (galonoj sur kolumo), kiuj estis rangodistingiloj en la Ruĝa Armeo anstataŭ epoletoj en 1924–1943. Formo de kolumsignoj (trianguloj, kvadratoj («kubetoj») ktp.) montris specon de militistaro, ilia kvanto – rangon. En la tempo de la eventoj tri «kubetoj» signifis subleŭtenanton de ŝtata sekureco (la limgardistoj rilatis al NKVD, la popolkomisarejo pri internaj aferoj), rangon proksimume egalan al armea ĉefleŭtenanto.

[117] A. N. Ostrovskij (1823–1886) – elstara rusa dramaturgo, kies verkoj iĝis grava etapo de evoluo de la rusa nacia teatro. En multaj liaj teatraĵoj rolas popolanoj aŭ komercistoj. Longaj (ĝis genuoj) viraj ĉemizoj estis popularaj en simpla popolo en Rusio en la 19-a jarcento.

[118] Malnovkredanoj, malnovritanoj, antikvaj ortodoksoj – religiaj grupoj de rusa ortodoksismo, kiuj rifuzis en 1650–1660 religian reformon de patriarko Nikono kaj caro Alekseo Miĥajloviĉ. Malnovkredanoj estis persekutataj dum la cara reĝimo, kaj kelkaj grupoj elmigris eksterlanden.

[119] En la originalo: kamelo, sed plej probable tio estas eraro de la aŭtoro.

[120] Sankt-Peterburgo en 1914 estis alinomita al Petrogrado, kaj en 1924 – al Leningrado, tial la lampo en la tempo de la eventoj estis ne malpli ol 25-jara.

[121] Ploso (Pljos) – urbeto ĉe rivero Volgo.

[122] Ĉumo – komuna nomo de tradicia konusa portempa loĝejo de nomadaj popoloj, speco de tendo, konstruita el rektaj branĉoj, kovritaj per betula basto, felto aŭ feloj.

[123] Masandro – urbeto en Krimeo, fama pro siaj vinfarejo kaj unika kolekto de vinoj.

[124] Nojono (mongole «princo») – aristokrato, reganto. Bajo – nobela titolo, sinjoro, granda terposedanto.

[125] A. M. Kaledin (1861–1918) – rusa generalo, gvidanto de la blankuloj; armeo de Kaledin – kontraŭrevolucia armeo, baziĝinta en kozakaj regionoj ĉe rivero Dono.

[126] Pierre Bezuĥov, unu el roluloj de la romano de L. Tolstoj «Milito kaj paco», restis en okupita de la francoj Moskvo kun celo mortigi Napoleonon.

[127] Grandeco de meĉo en kerosenaj lampoj tradicie estas mezurata en lineoj (1/12 de colo, proksimume 2 mm), 10 lineoj = proksimume 2 cm.

[128] Tio estas anakronismo (ĉu pro eraro, ĉu pro intenco de la aŭtoro): la «Anschluss» (anekso) de Aŭstrio al Germanio okazis printempe de 1938, antaŭ la batalo de Ebro en Hispanio (somere de 1938), kiu estis menciita en la antaŭaj ĉapitroj kaj post kiu, laŭ la romano, pasis du jaroj (do, la kurantaj eventoj en la teksto okazas en 1940, kion konfirmas ankaŭ kalkulo de aĝoj de la roluloj kaj postaj eventoj).

[129] Dum la soveti-finlanda milito (1939–1940) en februaro de 1940 de la Ruĝa Armeo estis sturmitaj kaj trarompitaj finnaj fortikaĵoj, nomitaj «Mannerheim-linio» (laŭ la nomo de la finna ĉefkomandanto marŝalo Mannerheim).

[130] La malnovkredantoj krucosignas per du fingroj, dum la modernaj (postreformaj) ortdokskristanoj krucosignas per tri fingroj.

[131] Tarbagano – siberia (aŭ mongola) marmoto (Marmota sibirica), vehiklo de pesto.

[132] Finaj versoj de «La Internacio» (himno de la USSR ĝis 1944 kaj de la komunistaj partioj), traduko de J. Zilberfarb.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.