La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AFERO, AL KIU VI SERVAS

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro kvina

Polunin rakontas

Lernis Vlaĉjo turmente.

Jam en la unua studjaro li legis famajn «Analojn de kirurgia kliniko» de Pirogov, en kiuj tiu pridubis multajn nedubeblajn veraĵojn de sia tempo, kaj mem komencis pri io dubi. Memcerteco de iuj instruistoj faris Vlaĉjon singarda, kaj lia konstante nefidema rigardo incitadis profesorojn. La Instituto Seĉenov tute elĉerpadis fortojn de Vlaĉjo. Ustimenko ne sciis, kio estas senĝene kaj diligente enskribi lekciojn por poste parkerigi ilin, kiel tion faradis Eŭgeno – modelo de diligenteco, de respekto al instruistoj kaj entute knabo kun malfermita koro. Kaj ankaŭ histerie prepariĝi al ekzamenoj Vlaĉjo ne scipovis. Li aŭskultadis lekciojn kaj memorfiksadis ĉion gravan, necesan kaj utilan; kaj ĉion, kio ŝajnis al li ĝeneralaĵo, li notadis en la menso por poste en libera tempo trovi obĵetojn al tiuj ĝeneralaj neŝanceleblaj veraĵoj kaj pruvi tutan ilian senbazecon. Tamen li ĉiam sciis tion, kion oni devis scii, li sciis eĉ pli multe, nur ĉiam en sia maniero. La ŝatata de li Ganiĉev nemalofte diradis:

– Unu saĝa franca patologo malestimis sciencajn rangojn, sed opiniis, ke malestimi estas pli oportune, troviĝante sur la supera ŝtupo de tiu damnita ŝtuparo, sed ne ĉe ties piedo. Memoru, Ustimenko: homon, starantan malsupre, oni povas suspekti pri stulteco kaj envio...

En la tria studjaro al Vlaĉjo tre plaĉis blonda, tre alta, ĉiam iomete anhelanta profesoro Polunin, proksima amiko de Ganiĉev. Prov Jakovleviĉ havis karotkolorajn vangojn, dikan kolon, linkolorajn, krispajn harojn. Li paroladis per terura, densa, roranta baso, estis malrespekta al tio, pri kio kelkaj instruistoj paroladis eĉ kun admiro en la voĉo, kaj nemalofte rakontadis al la studentoj iom strangajn historiojn, ŝajne, tute senrilatajn al la afero.

– Jen Inozemcev Teodoro Ivanoviĉ[37], – sciigis li foje, – estis tute hela persono en historio de nia medicino, talenta homo, potenca menso, mi eĉ dirus – sagaca en multaj rilatoj. Kompreneble, diagnozisto unuaranga, aŭ eĉ, kiel oni nun diras, ekstra. Nu kaj, certe, tre moda siatempe doktoro. Vi ja scias, mi esperas, kio estas privata praktiko, ĉu?

– Scias! – zumis la studentoj de la tria jaro, sciantaj pri privata praktiko precipe el novelo de Ĉeĥov «Ioniĉ».

– Favoris al Teodoro Ivanoviĉ tiu privata praktiko, kaj li ĝin ne neglektis, – daŭrigis Polunin. – Li respektis trankvilon, garantiitan per kapitalo, kaj ĉar li ne povis labori sola kun multenombraj pacientoj, do Inozemcev devis teni tutan aron da asistantoj, kiuj nomiĝis «knaboj de Nikitskaja» – laŭ persone aparteninta al Teodoro Ivanoviĉ palaceto sur la Nikitskaja strato de Moskvo. En tiu tempo de sia praktika leviĝo Teodoro Ivanoviĉ tre entuziasmiĝis pri salamoniako kiel panaceo kontraŭ vico de malsanoj kaj ĝenerale kontraŭ kataraj statoj. Tiu amoniaka teorieto, amikoj, estas neniom malpli bona ol multaj aliaj, samtempaj al profesoro Inozemcev. Sed estas interesa tio, ke, kiam iuj elpensitaj, elfantaziitaj teorioj momente faladis en forgeson, la amoniaka floris kaj prosperis. Kiel tio povis okazi?

Kaj Polunin ĵetis ruzan rigardon al la aŭskultantoj, atendante respondon. Sed ĉiuj silentis. Kaj kun malgaja suspiro Polunin daŭrigis sian rakonton:

– Kaj povis tio okazi tial, ke la «knaboj de Nikitskaja» – ĉiuj homoj spertaj, lertaj kaj pri si mem bone zorgantaj, junaj, mezaĝaj kaj maljunaj – liveradis al sia patrono informojn nur pri miraklaj resaniĝoj per damnita salamoniako. Montrante tion, kion deziris Teodoro Ivanoviĉ, kiel realan, ili metis lin, bonegan en la plej alta senco de tiu vorto kuraciston, en stultan situacion antaŭ la studentoj, kiuj pri salamoniako jam ridis. Sed Inozemcev donadis al siaj knaboj, kaj pli ĝuste – kuracistoj-lakeoj, panon tute ne per avara mano, kaj panon donadis, kaj mielon, kaj lakton. Danke al tio, kaj ankaŭ pro timo ĉagreni sian ĉefon kaj patronon, tiuj «knaboj de Nikitskaja» senhonte trompadis Inozemcev-on. Ili, laŭ esprimo de Nikolao Ivanoviĉ Pirogov, «grase manĝadis, mole dormadis kaj iradis per gajaj piedoj en horoj de popolaj plagoj», kaj Inozemcev, kompreneble, siajn grandegajn meritojn antaŭ la scienco ne perdis, sed metis sin en ridindan situacion antaŭ siaj samtempanoj, kaj ĉar inter samtempanoj nepre troviĝas ankaŭ kronikistoj, do ne ekzistas tia sekreto, kiu poste ne iĝos konata. Tiun ĉi anekdoton mi rakontis al vi neniom por malaltigi la memoron de Inozemcev, sed nur por per tia klara ekzemplo averti: neniam, karaj kamaradoj Eskulapidoj, lasu kontroli viajn malkovrojn al homoj, dependantaj de vi materie, al homoj, subigitaj al vi kaj kun vi hierarkie ligitaj. Moko estas tre aĉa afero. Ĝi por longe algluiĝas al la plej talentega homo, se tiu eraris. En tiu senco treege necesas gardi sin kaj siajn kolegojn, dirante pro ili mem, pro kamaradecaj rilatoj, pro honoro de la kuracistaro solan veron, nuran veron, ĉiam veron...

Ĉiam pli klare Prov Jakovleviĉ distingadis en la kurso Vlaĉjon kaj fojfoje longe interparoladis kun li duope en la kvieta instituta parko. Tie li ripozadis, elirinte el sia terapeŭtika kliniko, fumadis dikajn propramane faritajn cigaredojn, ĵetadis rigardojn al la ĉielo, rezonadis, kvazaŭ daŭrigante antaŭnelonge interrompitan konversacion:

– Indus verki libron pri eraroj de grandaj doktoroj. Mi proponis antaŭnelonge al unu saĝulo – li tiel koleriĝis, vi ne povas imagi! Kaj kiaj vortoj estis uzitaj: senkreditigo, mensa demoralizo, subfoso de la scienca mondrigardo – estas mirinde, kiel ekkoleris mia saĝulo! Ho, densas ĉe ni ankoraŭ la korporacia spirito, fojfoje estas malfacile spiri! Ĉiuj estas respektindaj, altestimataj, ĉiuj esperas en la grandajn traŝoviĝi, almenaŭ flanke, sed esperas. Sed malfacilas tio. Tial ili anticipe sin defendas, por ke ĉi tiu kaliko pasu for de ili. Ĝi pasos! Ja interesaj estas la eraroj de la grandaj homoj, sed ne de vi ĉiuj – tamen ili eĉ ne aŭskultas. Pirogov estis tiom granda, ke ne timis mem skribi pri siaj eraroj. Kaj rezultis tre edife por tutaj generacioj, sed ne, ili respondas, ke tio estas alia afero. Kompreneble, alia. Sed materialon mi kolektis bonegan. Trarigardis ion el ĝi mia saĝulo kaj rememorigis al mi, kiel nia korporacio siatempe renkontis «Notojn de kuracisto» de Veresajev[38]. Tio, diris mia saĝulo, estas ankoraŭ nur floroj, ni al vi berojn montrus, kiel ili kreskas.

Foje, renkontinte Vlaĉjon sur la Proleta strato, li montris al li lukse eldonitan libron – en ledo, kun ora boso, kun ora tranĉparto. Kaj koleriĝis:

– Kia fiaĵo! Bonvolu vidi, la titolo de ĉi folianto estas «Pesto en Odeso» – studaĵo kun aldono de portretoj, planoj kaj desegnoj. Sur la unua loko ni trovas portreton de duko de Richelieu, poste Voroncov-on[39] kun ĉiuj ordenoj, plenan de sento de propra supereco super ĉiuj simpluloj, nu, kaj baronon Meiendorf kaj ceterajn venkintojn de la Odesaj epidemioj. Kaj bonvolu atenti, neniun kuraciston. Estas bildo de rato, lieno de pesta nigra rato same trovis por si lokon kune kun bubono de bruna rato, sed doktoroj ja forestas. Ne meritas! Modesteco sur limo de malnobleco! Mi aĉetis tion ĉe librobrokantisto, foliumis kaj afliktiĝis. Kial tiuj dukoj, grafoj kaj baronoj en epoletoj kun monogramoj, kun laĉornamaĵoj kaj ordensignoj estis prezentitaj, sed nia bonega Gamaleja[40] – sentima kaj purkora doktoro – ne meritis? Tamen, estu sana!

Alian fojon, sidante sur sia ŝatata benko, li rakontis al Vlaĉjo:

– Estas konate, ke la granda Sergio Petroviĉ Botkin[41] aplikadis multajn fortojn por lukto kontraŭ dominado de eksterlandanoj en la rusia medicino, kaj tio estis historie justa, ĉar, ekzemple, la ĉefa medicina inspektisto en la departemento de imperiestrino Maria[42] kortega kuracisto Rühl ne nur diris, sed eĉ skribis, ke, «dum mi estas medicina inspektisto de la Mariaj institucioj, neniam eĉ unu rusa kuracisto iĝos ne nur supera kuracisto, sed eĉ asistanto en institucio de mia departemento». Kaj tio estis skribita en Rusio kaj aprobita de la cara familio, ne sciinta la rusan lingvon. Estas vere, estas certe, la furiozo de Sergio Petroviĉ estis justa, sed por kio eĉ li, des pli li, Botkin, rompu seĝojn[43]? Ja per tio li mallevis sin ĝis la kortega kuracisto Rühl, sed tute ne leviĝis super li. Ja, koleriĝinte, indigninte, en ekstrema stato, Sergio Petroviĉ komencis fari hontindajn por sia nomo kaj por nia Patrujo stultaĵojn, ĝis maldecaj anekdotoj, ĉar, konsentu, ĉia ŝovinismo kaj naciismo estas fiaĵo. Do se Rühl estas fiulo kaj lakeo, por kio agi per lia maniero? Sed nia granda Botkin ĝuste laŭ tiu vojo ekiris, kaj ĝisiris tion, ke ĉe takso de virtoj de kandidatoj al postenoj de asistantoj li prenadis nur tiujn, kiuj havis familinomojn kun finaĵoj «-ov» aŭ «-in». Kaj mi ankoraŭ unu neridindan okazon rakontos al vi. Sergio Petroviĉ rifuzis al tre kapabla junulo kun familinomo Dolgiĥ. En hasto de konsiladoj, akceptoj kaj vizitoj nia granda Botkin decidis, ke siberiano Dolgiĥ estas germano, kiel, ekzemple, malamataj de li kun finaĵo «-iĥ» – von Münnich, von Liebig, Rittich. Ne enprofundiĝante en hontindecon de elektado de kandidatoj laŭ tiu principo, mi aldonu ankoraŭ, ke ankaŭ ĉi tie honestaj homoj devus lukti kontraŭ eraroj de Botkin, sed ili preferis eviti kaj stompiĝi, per tio submetinte la nomon kaj grandecon de nia Botkin al multaj batoj, kiel dumvivaj, tiel ankaŭ postvivaj. Kaj por kio?

Foje li subite plendis al la tuta kurso:

– Kion oni faradis kun la rusa scienco, kion faradis! Sergion Petroviĉ-on Botkin-on, kiu, mi diros al vi, estis grandega instruisto de tuta generacio de rusaj kuracistoj, oni nomumis kortega kuracisto al la maljuniĝanta megero – imperiestrino Maria Aleksandrovna kaj por longa tempo devigis forlasi la akademion. Sed ĝuste tie estis lia vivo, ĉar vivo estas nenio alia, ol farado. Tiam estis la plej granda florado de la botkina genio, la plej bona tempo por labori kaj labori, sed li promenadis jen en Livadio, jen en Kanno, jen en San-Remo, jen en Mentono. «Kiel vi bonvolis dormi, via carina moŝto?» Ho, diablo!

Karese mallarĝigante la okulojn, paŝante antaŭ la katedro, li rakontadis al la kurso pri geniaj doktoroj de la pasinteco, pri kiuj li sciis tre multe, detale, tiel, kvazaŭ li estis ilia proksima konato. Ĝenerale Ustimenko rimarkis, ke ĉe tuta sia kritika menso Polunin tre ŝatis paroli pri homoj bone, miri pri talenteco, profundeco kaj forto de penso, laborkapablo, «plena sindono al sia okupiĝo», kiel esprimadis Prov Jakovleviĉ.

– En historio de medicino oni tre enuige skribas pri ili, – diris Polunin. Ili ĉiuj, niaj karaj, estas iaj treege niveligitaj, kaj ŝajne ĉiuj havas nimbojn, aŭ, eble, neniam eĉ patkukojn manĝis, neniam enamiĝis nek koleriĝis. Sed ili estis homoj, same kiel Puŝkino[44] kaj aliaj geniuloj. Ankoraŭ, mi petas noti, ni tre avaras en vera difino de iu medicina aganto en senco de ĝusta takso pri saĝo kaj forto de agado de tiu laboranto. En tiu rilato estas avaraj niaj medicinaj verkistoj, ili timas tro laŭdi mortinton. Probable, tion kaŭzas ankaŭ tio, ke ajna mortinto en ellaboro de siaj teorioj ie eraris, nu, kaj se eraris, do povas okazi io malagrabla. Unu mia konata stultulo en artikoleto kuraĝis eĉ riproĉi la elstaran geniulon Zaĥarjin[45] pri nescio de mikrobiologio. Interesas nur, kaj tre interesas, kion tiu simpatiega stultulo farus en la tempoj de Zaĥarjin kaj kiel li persone kondutus en tempestoj de evoluo de mikrobiologio? Kial vi, studento Stepanov, rigardas al mi tiel ironie, ĉu mi diras ion frenezan? Ja mi diras tion nur por profilaktiko, por ke vi, miaj lernantoj, tuj iru for, se en la scienco ekfajfos iu vica stulta vento...

La studentoj aŭskultis fascinite. Eŭgeno estis skrupule enskribanta pri «stulta vento». Polunin-on li timis kaj malamis, sentante, ke Prov Jakovleviĉ lin malestimas.

Vlaĉjo sidis, klininte la kapon sur la manon, li sciis, ke tuj estos io interesa. Kaj Polunin rakontis:

– Ni rememoru Botkin-on, tio estas utila. Interalie, li lekciis en la Medicin-kirurgia akademio en la sama tempo, kiam lekciis profesoro de botaniko – eksa ĝardenisto de la palaco de la kronprincino Helena Paŭlovna – Merklin. Tiu ĉi respektinda sciencisto lekciis laŭ papero kaj litere jenon: «Kreskaĵo estas el ĉeloj, kiel ŝtona muro el brikoj». Sed li estis ĝardenisto de la kronprincino mem, – kial ne salti al profesoroj? En la sama tempo instruas talenta homo Eŭstakio Ivanoviĉ Bogdanovskij, impona viro kaj malamiko de la instruo de Lister[46]. Operaciojn li faras en surtuto, kaj por ne malpurigi la drapon, ankoraŭ en nigra laktola antaŭtuko. Ligaturoj pendas sur fenestra riglilo, kaj helpkuracisto laŭbezone malsekigas por firmeco ĉiun en la buŝo, kaj transdonante al la generalo, kun respekto diras: «Bonvolu la kontrolitan, via generala moŝto!» Fenolo, sublimaĵo kaj cetero tute malestas. Kaj samtempe fervora adoranto de Lister profesoro Peleĥin en anima impeto tiel alte leviĝis, ke forrazis cele de higieno ne nur la barbon kaj la lipharojn, sed eĉ la brovojn.

La aŭskultantoj ridis, Polunin incitite kaj ofendite diris:

– Nenio ridinda, kamaradoj estontaj kuracistoj, en tio estas. La vojo de la scienco estas tragika. Peleĥin kredis, ĉu vi komprenas, kredis kaj turmentis sin kaj aliajn per sia kredo pri tio, ke ĝuste tiel li savos homajn vivojn. Mi komprenas, kamarado Stepanov, ke por vi Peleĥin estas ridinda, sed mi – kaj mi ne hontas tion konfesi – ploris, kiam mi eksciis, kiel li, nia kara Peleĥin, al si forrazis la brovojn kaj en tia monstra aspekto ne nur hejmen iris, sed ankaŭ en la akademion.

Fosinte en la teko, Prov Jakovleviĉ elprenis folion, svingis ĝin, ordonis:

– Aŭskultu! Tion profesoro Snegirjov dum malfermo de la unua en Rusio kongreso de akuŝistoj kaj ginekologoj diris en la parolado. La afero estis en la 1904-a jaro, ne tiom, esence, antaŭlonge, en nia jarcento.

Kaj legis:

– «Mi ne povas rememori sen teruro, kiel dum horo, du, tri horoj la abdomena kavo estis malfermita: la malsanulino, la kirurgo kaj liaj asistantoj troviĝis sub senĉesa disŝprucigado (estis tia disŝprucigilo de likvaĵo, ĝin oni pumpadis, vi komprenas, ĉu?) disŝprucigado de kvinprocenta solvaĵo de fenolo. Ni venenadis nin kaj la malsanulinojn, ĉar ni kredis (kredis!), ke per tio ni venenas infekton en la organismo de la malsanulino kaj en la ĉirkaŭanta atmosfero. Estu pardonita al ni tiu entuziasmo! Eĉ pli terure iĝis, kiam fenolon anstataŭis sublimaĵo. Ni lavadis la manojn kaj spongojn per ties solvaĵo, ni perdadis la dentojn, kaj la malsanulino – la vivon...»

La granda vizaĝo de Polunin sulkiĝis, li diris, kaŝante la folion en la tekon:

– Tiel estis realigata komence la granda instruo de Lister. Ĉu ridinde? Ne, ne ridinde! Bonega rusa kirurgo Alekseo Aleksejeviĉ Trojanov mem mortis pro nefrito, kiu disvolviĝis sub influo de fenolo. Kaj tio ne estas ridinda. Kaj nun ni revenu al Botkin. Sergio Petroviĉ Botkin, tiu mirakla floro, ekfloris en la tempo, malfacila por la scienco. Sed tamen li kreis skolon, potencan movadon en medicino, kaj, malgraŭ manko de oratora talento, en liaj lekcioj ĉiam ĉeestis ne malpli ol kvarcent, kaj eĉ kvincent aŭskultantoj. En diagnozado li staris nekompareble pli alte, ol ĉiuj liaj samtempanoj, li scipovis aŭskulti, pensi, ĉiuflanke taksi malsanon de paciento kaj strategie solvi la problemon. Pri lia forto kiel de diagnozisto atestas multegaj faktoj, pri kiuj mi kun vi konversaciis, sed jen al vi ankoraŭ unu: oni alveturigas en la klinikon mezaĝan kamparaninon. El anamnezo[47] oni ne sukcesas ekscii ion utilan, la malsanulino mem diras, ke antaŭ ok tagoj ŝi manĝis ezokan supon, post kio ekmalsanis, ĉesis manĝi kaj senfortiĝis. Nu, estas tusado, cianozo sur la vizaĝo, la ekstremaĵoj estas malvarmaj, manĝi ŝi rifuzas, dormetas. Spertaj doktoroj la malsanon determinis kiel kataran inflamon de la pulmoj. Kaj jen venas Botkin, aŭskultumas, perkutas, enpensiĝas kaj per sia moskva parolmaniero konfide sciigas: «Serĉu morgaŭ ĉe nekropsio absceson en la malantaŭa mediastino, apud la ezofago».

Imagu al vi la fizionomiojn de la respektindaj ordinaraj, kuratoraj kaj ceteraj doktoroj – seriozaj sciencistoj, sed, memkompreneble, ne talentaj. Kaj ĉi tie – geniulo!

Do, sekvas nekropsio kaj konkludo: «Pusa inflamo de la interna parieto de la ezofago, ties perforado kun kreiĝo de absceso en la malantaŭa mediastino kaj putra sepsemio».

Ĉio iĝis klara: fiŝa osto, fiksiĝinte en la ezofago, kaŭzis pusan mediastiniton kun ĉiuj konsekvencoj.

Mi diris la vorton «geniulo» ne hazarde, kamaradoj studentoj. La genio de Sergio Petroviĉ konsistis en tio, ke li vidis kaj aŭdis nevidatan kaj neaŭdatan de aliuloj kaj scipovis meti sur la unuan lokon de la klinika analizo la plej kaŝitan kaj ĉefan suferon, scipovis trovi la «kernon» de la malsano. Sed klarigi multon el tio, kion li sentis mem, li ne povis. Okazadis, ke neniu kaptas ajnajn ŝanĝiĝojn en la kora funkciado, sed li asertas: «Mi aŭdas akcenteton!» Pli poste li aŭdas «brueton». Kaj nur kiam la malsano estis aliranta al sia tragika fino, aliaj profesoroj komencadis aŭdi tion, kion asertadis Sergio Petroviĉ ekde la komenco mem. «Mi vidas grizet-violan nuanceton de la haŭto!», – asertadis Botkin, almetante al siaj okulvitroj ankoraŭ nazumon. Kaj li, kun sia malforta vidado, vere vidis tion, kion ne vidis aliaj. «Mi klare sensas tubereton!» – diradis li, kiam ankoraŭ neniu sensis ion ajn. Kaj tial la aŭtoritato de Botkin estis ĉiam kaj absolute nekontestebla...

Polunin silentis iom, fiksrigardante al la streĉitaj vizaĝoj de la studentoj. Kaj ĉiuj komprenis, ke li tuj diros la plej ĉefan, tion, pro kio li jam multan fojon rememoris pri Sergio Petroviĉ Botkin.

– Tamen en nekontestebleco estas sia speciala tragikeco, kaj ne por malglori la memoron pri la granda doktoro, mi rakontos al vi unu malgrandan epizodeton, sed por ke vi faru por vi, kiel por estontaj kuracistoj, respektivan konkludon. En tiu lernojaro Botkin donis specialan atenton al tifaj malsanuloj, kaj okazis tiel, ke apotekista disĉiplo figuris antaŭ studentoj kiel objekto de klinika analizo, farita de Botkin. La malsanulo resaniĝis, sed dum longa tempo plendadis pri kapdoloroj. Tamen, ĉar kapdoloroj ne konformis al la skemo, donita de Sergio Petroviĉ, la apotekista disĉiplo estis markita, eĉ oficiale, kiel simulanto, ne deziranta obei al la formulo de la direktoro de la kliniko: «Sana, laborkapabla». Kaj doktoroj, havintaj sian opinion, kontraŭan al la opinio de Botkin, silentis. Sed la deksesjara junulo mortis, subite mortis! Profesoro Rudnev post la morto de la apotekista disĉiplo diris al la studentoj jam en la dissekcejo: «Do ni rigardu en la kadavro, kia estas tiu malsano – simulado, kiu kaŭzas neatenditan morton».

La junulo mortis pro absceso en la cerbo.

Nekontestebleco de scienca aŭtoritato de vere genia doktoro kondukis al katastrofo en tiu ĉi okazo. Kolektiveco de decido en malfacila demando estas nepra, estontaj kuracistoj, eĉ ĉe ekzisto de tia profesoro, kiel Botkin. Kaj se grandulo eraras, estas via devo de honoro paroli kontraŭ tiu eraro.

Polunin eksilentis, enpensiĝinte, poste subite demandis:

– Kaj kion vi scias pri nia samtempano, nun vivanta profesoro Klodnickij Nikolao Nikolajeviĉ[48] kaj pri liaj asistantoj kaj disĉiploj?

La studentoj silentis.

– Sed ĉu vi scias, ke Nikolao Nikolajeviĉ estas nia plej granda epidemiologo?

– Aŭtoro de vico da sciencaj laboraĵoj! – diris Miĉjo Ŝervud. – Famaj laboraĵoj.

– Se li estas elstara profesoro, do, plej probable, estas aŭtoro de vico da laboraĵoj, – kun malsimpatio ridetis Polunin. – Vi kiel ĉiam pravas, Ŝervud!

Kaj post paŭzo ekparolis ree:

– Mi rememoris laŭ stranga asocio de ideoj – morto, nekropsio. Do, se mi ĝuste memoras, amiko kaj asistanto de profesoro Klodnickij rusa kuracisto Deminskij[49] la duan de oktobro de la 1912-a jaro unuafoje eligis kulturon de pesta bakterio el spontanee ekmalsaninta zizelo. La afero estis en la Astraĥana gubernio, kie estis rimarkita vico de pestaj eksplodoj. Nu, infektiĝis Hipolito Aleksandroviĉ Deminskij per pulma formo de pesto, mem faris esploron de sia pituito kaj sendis telegramon al Nikolao Nikolajeviĉ al Ĝanibek. La tekston de tiu telegramo mi al vi, estontaj kuracistoj, rekomendas enskribi, por memori ĝin parkere...

Kaj, egalmezure paŝante apud la katedro, Polunin diktis per glata, ŝajne, eĉ trankvila voĉo:

– «Mi infektiĝis de zizeloj per pulma pesto. Venu, prenu la akiritajn kulturojn. Ĉiuj registraĵoj estas en ordo. La ceteron rakontos la laboratorio. Mian kadavron nekropsiu kiel kazon de eksperimenta infekto je homo de zizeloj. Adiaŭ. Deminskij». Ĉu vi enskribis?

– Enskribis! – respondis Paĉo.

Kaj Ogurcov ripetis, kiel eĥo:

– Enskribis.

– Nikolao Nikolajeviĉ, certe, venis, – daŭrigis Polunin, – venis kaj plenumis la lastan volon de la mortinto, nekropsiis la kadavron en la tombejo, sub vento, mem riskante infektiĝi. Jen de kiaj homoj mi konsilas al vi lerni.

Estis silento en la aŭditorio, streĉita silento. Kaj Polunin denove revenis al Botkin, sed nun rilate de pesto:

– Kuracisto, kamaradoj, neniam devas iĝi kaptita de sia propra skemo, alie, vidu, okazas tre grandaj konfuzoj. Nia bonega doktoro, miraklo, saĝulo, Sergio Petroviĉ en la fino de la okdekaj jaroj tre atendis venon de pesto en Peterburgon el Volgo. Tiu pesto eniris en la historion de medicino sub nomo «Vetljanska». Jen do! En atendo de la pesto Botkin ĉiam observadis ŝveladon de la limfonodoj ĉe siaj pacientoj kaj supozis, ke kvanta kresko de tiuj ŝveloj estas patologia bazo por eblo de enporto de pesto en Peterburgon. Kaj al tia preparita kampo trafis iu kortisto Naĥumo Prokofjev. Ŝvelo de limfonodoj de la tuta korpo, strikta observado, izolo kaj kategoria diagnozo en ĉeesto de studentoj: pesto! Botkin mem diris: pesto! La granda Botkin mem! Kaj ĉar eĉ unu el la dubantoj (kaj tiaj estis) ankaŭ en tiu ĉi okazo ne kuraĝis kontraŭdiri, do aperis tumulto. Ekfuĝis el la oficista, burokrata Peterburgo la tuta tiu Peterburgo. Ekkuris for el la cara ĉefurbo kaleŝoj, ekveturis troplenigitaj trajnoj: hurlante pro timo, veturis al siaj vilaĝaj bienoj efektivaj sekretaj kaj ŝtataj konsilistoj, eksgeneraloj, negocistoj kaj oficistoj – for de la pesto! Tiele do, kamarado Stepanov!

Disputoj kaj diskordoj

Eŭgeno malŝategis kaj Ganiĉev-on, kaj Polunin-on. Li ne komprenadis, pri kio ili parolas; en iliaj lekcioj lia vizaĝo esprimadis konsterniĝon; en la tutkursa komsomola kunveno li eĉ plendis, ke li laciĝis de negativaj impresoj, ke li bezonas pozitivajn sciojn, sed ne skeptikajn subridojn rilate de grandaj konkeroj de la scienco. Paĉo – la plej aĝa studento en la kurso, jam grizhariĝanta, kalveta homo, silentema kaj ĉiam okupita, – subite eksplodis kaj atakis Stepanov-on per tuta sia frakasa, peza forto. Kaj ĉiuj komunistoj kaj komsomolanoj de la kurso post Paĉo unuece turnis sin kontraŭ Eŭgeno. Li petis vorton por klarigo – ili ne donis. Li petis permeson agnoski siajn erarojn – ili same ne permesis. Sed la maljuna Paĉo elpaŝis duan fojon.

– Kamaradoj! – diris li per sia raŭka, kavaleriana voĉo. – Kamaradoj! Profesoroj Ganiĉev kaj Polunin instruas nin pensi. Pensi kaj mediti! Jes, por ni estas malfacile pridubi simplajn veraĵojn el lernolibroj. Sed iam venos tempo, kiam ĉiu el ni restos vidalvide kun malsanulo, restos sen helpo de profesoro, sen kliniko, simple tiel: jen ĥato, jen mi – kuracisto, kaj jen li – malsanulo. Kaj ĉu eblas ĉion parkerigi por tiu tago? Sed scipovi pensi, kiel medicinistoj, kiel kuracistoj, eblas ellerni. Ĉu mia penso estas komprenebla?

Paĉo parolis longe, kaj oni aŭskultis lin volonte kaj ĝoje. Al ĉiuj estis agrable, ke la favorato de la kurso Paĉo, maljunulo, por kiu estis tiom malfacile lerni, komprenas Ganiĉev-on kaj Polunin-on. Kaj ĉar en la mondo ekzistas nenio sekreta, kio ne iĝus malkaŝa, do estas tre verŝajne, ke kaj Polunin, kaj Ganiĉev eksciis pri la kursa kunveno kaj pri tio, kiel arde kaj pasie parolis pri ili la studentoj...

Polunin estis la plej granda terapeŭto en la regiono. Li instruadis en la instituto, estris terapeŭtikan klinikon, akceptadis en la ambulatorio ĉe la kliniko. Grandega, aspekte havanta florantan sanon, kun suprenfalditaj manikoj de la blanka, dande amelita kitelo, malĝentila kaj mokema kun studentoj, li estis mirinde kompatema al vere suferantaj homoj, neordinare pacienca kun gravmalsanuloj kaj kvazaŭ hontis antaŭ ili pri sia tondra baso, pri sia vizaĝa ruĝo, sano, nefrakasebla forto. Kun neordinara takto li ĉirkaŭiradis malfacilajn flankojn de esplorado de malsanuloj, neniam atencadis ilian hontemon, ne venigadis studentojn per babilantaj amasoj, ne turmentadis la suferantojn per demonstro de iliaj suferoj, kvankam la studentoj ĉion bonege komprenadis en tiu konvencia, speciala lingvaĵo, kiun uzadis Prov Jakovleviĉ en la kliniko.

Iom post iom Vlaĉjo komencis rimarki, ke la ĉefa afero en la vivo de Polunin estis la kliniko. Ĉi tie li, ne avarante sian tempon, analizadis malsanulon, penante kiel eble plej klare kaj precize komprenigi al la studentoj ĉiujn deviojn de tiu ĉi organismo disde la normo, penadis grupigi tiujn deviojn kaj fine fari diagnozon. Lia laŭte roranta voĉo komence heziteme, singarde kvazaŭ serĉadis, poste iĝadis pli trankvila, demandaj «ĉu?» malaperadis, cedante la lokon al fera logiko de asertoj. Ankoraŭ kaj ankoraŭ malhelpadis al Polunin hazardaj, triagradaj faktoj kaj observoj; li, koleriĝante, forigadis ankaŭ ilin, kvazaŭ forpuŝante per sia larĝa polmo; poste li per siaj grandaj manoj konstruadis piramidon, kies pinto estis la diagnozo.

– Ĉu? – demandadis li subite per venka flustro, kaj la studentoj rigardis al li kun admiro, kiel al sorĉisto. – Necesas pensi, junaj kamaradoj, pensi kaj strategie solvi la problemon. En tiu ĉi minuto ni malkovris la pozicion de la trupoj de la malamiko, ties fortojn kaj rezervojn. Kaj pri kio disponas ni?

La koro de Vlaĉjo batis furioze. Tio, kio antaŭ horo estis malklara, nebula, malaperanta kaj dissolviĝanta en grandega kvanto da simptomoj, signoj, similaĵoj, – ĉio ĉi ricevis konturojn, klaran kaj finitan formon: la malsano estis nomita. Kaj evidentiĝis, ke tiu malsano tute ne estas malofta kaj rara, sed tute disvastiĝinta, tiu, kiun nepre kaj multfoje renkontos la estontaj medicinistoj. Prov Jakovleviĉ, cetere, ne trouzadis tion, kion, bedaŭrinde, ankoraŭ ŝatas demonstri al siaj studentoj iuj instruistoj: raregaj malsanoj kaj specialaj, komplikegaj formoj de tiuj «interesegaj» kazoj ne ŝajnis al Polunin tiom necesaj por la estontaj junaj kuracistoj.

– Se vi ne komprenos, juna amiko, – diradis li, – vi vokos sanitaran aeroplanon, ni ja vivas ne antaŭ la diluvo, sed ĉe la Soveta potenco. La alma mater devas instrui vin fari amasan helpon kaj esti kuracisto ne de mallarĝa specialeco, sed kuracisto kun larĝa horizonto, agema, komprenema, energia doktoro...

Ho, kia tio estis ĝuo – sekvi la penson de Polunin, kiam malrapide kaj singarde, kvazaŭ blindulo, frapetanta per sia bastono, li iris de demando al demando, samtempe palpante la lienon kaj la hepaton de la malsanulo, pririgardante radiografaĵojn, rezultojn de laboratoriaj esploroj, uzante armilojn el arsenaloj de patologio, anatomio, fiziologio, iris renkonten al ĉiuj malklaraĵoj, mankoj, kontraŭdiroj, komparante malklaraĵojn kaj transformante subite, momente, kaoson, sensencaĵon, absurdon, reciproke ekskluzivajn simptomojn en unu harmonian, finitan tutaĵon, en la pinton de sia piramido – en diagnozon.

Kun tremo preskaŭ sakrala, timante pri sia dio, eniradis Ustimenko kun aliaj studentoj en la grizan domon de la klinika dissekcejo, sur kies frontono estis elĉizitaj latinaj vortoj: «Hic locus est ibi mors gaudet succurrere vitam» («Tio estas la loko, kie la morto volonte helpas al la vivo»). La malsanulo, kies staton Prov Jakovleviĉ antaŭ monato determinis kiel senesperan, mortis. Pro kio do li mortis? Nun pri tio devis diri Ganiĉev – la lasta kaj tute nekoruptebla juĝisto.

La grandega Polunin eksidis nemalproksime de la sekca tablo, helpanto oĉjo Saĉjo, kiel lin nomadis studentoj, komencis la nekropsion. Ganiĉev per monotona voĉo (en la dissekcejo li neniam ŝercis kaj malpermesadis tion al ĉiuj) estis klariganta al la studentoj tion, kion ili ne komprenis. Kaj strange, kaj timige, kaj, malgraŭ tuta absurdeco, ĝoje estis aŭdi, ke Polunin jam tiam, antaŭ monato, pri ĉio estis absolute prava, ĉion nevideblan vidis liaj okuloj, okuloj de la homo, armita per radiografia aparato, per laboratoriaj esploroj, la okuloj de stratego. La malsanulo mortis. La scienco ankoraŭ ne trovis rimedojn por lukti kontraŭ tiu malsano en tiu stadio. Sed la scienco penetris en terenojn, neatingeblajn ankoraŭ tiom antaŭnelonge. Kaj la scienco povus savi la mortintan malsanulon, se li mem turnus sin al tiu scienco pli frue, almenaŭ iomete pli frue...

La nekropsio finiĝis. Polunin kaj Ganiĉev kun la studentoj eliris en la parkon, eksidis sur benkon. Hele lumis la malvarma aŭtuna suno, malrapide, turniĝante en travidebla aero, faladis flaviĝantaj folioj de aceroj kaj betuloj. Ganiĉev ekfumis. Prov Jakovleviĉ sidis, mallevinte la grandfruntan kapon, morna, malkontenta pri ĉio. Subite preskaŭ furioze li diris:

– Se ni ankoraŭ instruiĝus kuraci kiel necesas!..

Ganiĉev karese glatumis Polunin-on sur la ŝultro. Tiu leviĝis kaj foriris.

– Ĉu io okazis? – demandis Vlaĉjo Ganiĉev-on.

– Ne, – diris li kun mallonga suspiro. – Nenio okazis. Sed, vidu, al pensantaj kuracistoj tio okazas. Jen, paroksismoj kiel la ĵus de vi vidita.

Li ankoraŭfoje suspiris kaj aldonis:

– Billroth[50] – nemalbona kuracisto estis, interalie – skribis: «Niaj sukcesoj iras tra montoj da kadavroj». Ekzistas kuracistoj, se ilin eblas tiel nomi, kiuj kun tio facile paciĝas kaj ekde ĉirkaŭ tridekjara aĝo trankvilege skribas «exitus letalis»[51], sed ekzistas tiaj, kiel Prov Jakovleviĉ, kiuj pri ĉiu mortinto kulpigas sin. Estas notinde, ke movas la medicinon antaŭen precipe la homoj de la Polunin-a tipo... Ĉu vi komprenas?

– Certe, ni komprenas, – diris mallongnaza kaj rozvanga Anjo Jolkina. – Sed konsentu, kamarado profesoro, ja ne eblas dum la tuta vivo tiel emociiĝi: neniaj nervoj restos. En kuracisto tamen tre gravas trankvilo.

– Tio estas tute justa, – iel tro humile konsentis Ganiĉev kaj foriris al si en la dissekcejon...

Sed tuj revenis kaj, ne eksidante, apogante sin sur firma kverka promenbastono, ekparolis:

– Petenkoffer kaj Ulmann[52] prenis internen purajn solvaĵojn de ĥoleraj baciloj, kaj la klorida acido de la stomako estis anticipe neŭtraligita per sodo. Nia Meĉnikov, doktoro Hasterlick kaj doktoro Latapi faris la samon. Antaŭ sesdek jaroj tri italoj – Borgioni, Rosi kaj Pasigli – persvadis profesoron-sifilisologon Pellizari inokuli al ili, junaj kaj sanaj homoj, sifilison. Pellizari kategorie rifuzadis, sed la tri junaj doktoroj insistis. Sed tiam, studentino Jolkina, sifilison oni kuracis alie, ol nun. Per hidrargo! Doktoro Lindeman faradis al si mem inokulojn dum du monatoj post ĉiuj kvin tagoj. Komisiono de la Pariza medicina akademio, studentino Jolkina, faris ateston... Mi ĝin bone memoras: ĉe doktoro Lindeman ambaŭ brakoj de la ŝultroj ĝis la manoj estis kovritaj per ulceroj, multaj el ili kuniĝis, ĉirkaŭ ili estis akutaj kaj doloraj abscesoj... nu, kaj tiel plu, ne dirante eĉ pri abundaj papuloj sur la tuta korpo. Sed doktoro Lindeman ankoraŭ ne opiniis ebla uzi kuracadon. Tio, studentino Jolkina, koncerne de trankvilo, kiun vi jam komencas gardi...

La dika vizaĝo de Ganiĉev ruĝiĝis pro alfluo de sango, li ŝrikis:

– Ankoraŭ ne malfrue! Al kursoj de tajlorado! Al stenografio! Ĝenerale al panjo, paĉjo, edzo, diablo!

Poste Anjo plendis:

– Jam mi ne rajtas ion diri! Kaj entute, por kio li tiujn kursojn de tajlorado menciis? Ĉe ni ĉiuj profesioj estas honoraj, kaj stenografio estas neniom malpli bona, ol patologio...

Sur la ruĝaj vangoj de Anjo estis disŝmiritaj larmoj, la okuloj kolere brilis.

– Nu, kaj vere – iru vi al stenografistinoj, – neatendite por si mem konsilis Vlaĉjo. – Se vi nenion komprenis el la hodiaŭa parolo – iru! Pli ĉarmas tio kaj donas pli da trankvilo![53]

– Aliflanke, oni ja ne povas postuli de ĉiu kuracisto, ke li inokulu al si sifilison, – diris Eŭgeno. – Tio minimume estas ridinda.

Ustimenko eksplodis.

– Neniu postulas ja! – kriis li. – Ĉu pri tio temis?

«Kuras senbride la temp'...»

Nur Barbara komprenadis tute ĉion, kvankam ŝi ne okupiĝis pri medicino. Ŝi mirinde scipovis aŭskulti kaj kapti ĉion plej gravan por li, tion, per kio li vivis, kio malhelpis al li dormi, kio ĝojigis lin kaj malĝojigis. Ne konante Polunin-on kaj Ganiĉev-on, ŝi opiniis ilin grandaj homoj. Anjon post tio, kion rakontis al ŝi Vlaĉjo, ŝi salutis treege seke. Kaj en sia faklernejo ŝi ĉiam rakontadis pri sukcesoj de medicino ĝenerale kaj speciale de operacia kirurgio. Kaj tio estis ne tial, ke tiel pensis Vlaĉjo, sed tial, ke tiel pensis ŝi, aŭskultante liajn inspirajn, frenezetajn kaj feliĉajn parolojn.

Tio okazis tiel: foje en dimanĉo ili duope veturis al brokantejo. Tie renkonteblis nemalbonaj libroj. Dum Vlaĉjo fosis en malnovaj libroj, Banjo plonĝis ien flanken kaj rigidiĝis pro feliĉo. Sub la varmega tagmeza suno, apud malnova tapiŝo, sur seĝeto sidis damo. «Ia eksa grafino», – pensis Barbara. La damo fumis cigaredon el longa maldika cigaredingo kaj brokantis pri mirindaj aĵoj; estis ĉi tie kaj korseto, kaj strutaj plumoj, kaj ia umo, pri kiu la damo diris, ke «ĝi estas boao», kaj du kafmueliloj, kaj falsaj perloj, kaj ĉefe – ĉi tie estis kranio, vera homa, flaveta, pura kranio.

– Kiom kostas tiu aĵo? – demandis Barbara.

– Ĉu fraŭlinon interesas kranio? – demandis la «grafino» kaj per la fingroj en duongantoj frapis al la flava nuko.

– Min verdire interesas skeleto entute, muntita, – diris Banjo. – Ĉu vi hazarde ne havas?

– Kio min opinias fraŭlino! – ekkriis la «grafino». – Muntita skeleto! Kie oni povas akiri muntitan skeleton?

– Oni liveras al la vendejo de lerniloj, sed nur por nekontanta pago, kaj nur por institucioj, – rakontis la komunikema Banjo. – Sed mi ne estas institucio, mi estas privata persono.

– Jes, al privataj personoj nun estas malfacile, – konsentis la «grafino».

La kranion Banjo aĉetis. Malsupre de ĝi evidentiĝis ŝildeto kun surskribo – tio estis donaco de iu al iu.

– Eble, fraŭlino interesiĝas ankaŭ pri strutaj plumoj? – demandis la «grafino».

– Fraŭlino interesiĝas nek pri strutaj plumoj, nek pri nazringoj, nek pri homaj skalpoj, – severe deklaris elirinta el la homamaso Vlaĉjo. – Fraŭlino estas ne rompopeco de la frakasita pasinteco, sed komsomolanino. Ni iru, Barbanjo!

La kranion ŝi envolvis en ĵurnalon, kaj Vlaĉjo ĝis la hejmo mem ne sciis pri la donaco. Ĉiuj poŝoj de la jako de Vlaĉjo estis plenŝtopitaj per libroj kaj broŝuroj. Unu, la plej maldikan, li tenis en la mano kaj ĉiam ĝin foliumadis. Hejme, elturmentitaj de tumulto, polvo, hurlado de gramofondiskoj, ili trinkis akvon el la krano, instalis la kranion sur la supran breton de la etaĝero kaj eksidis por legi ŝercan konfeson de Karlo Markso.

– Atendu, mi viŝos vian vizaĝon, vi tuta estas malseka! – diris Barbara.

Ŝi tre ŝatis enordigadi Vlaĉjon. Al ŝi plaĉis, kiam li havis deŝiritan butonon aŭ kiam troviĝis malpura naztuko. «Kiaj vi, viroj, estas mallertuloj! – diradis ŝi en tiaj okazoj. – Nenion vi scipovas. – Kaj aldonadis: – Krom la patro. Li ĉion scipovas. Maristoj estas tia popolo!»

– Kaj via kolumo estas malpura! – diris Banjo.

– Lasu min! – ordonis Vlaĉjo.

Kaj demandis, rigardante en la libron:

– Via imago pri feliĉo, Stepanova Barbara?

– Forta, poreterna reciproka amo! – ruĝiĝinte, sed vigle kaj laŭte respondis Banjo.

– Sidiĝu, malbone.

Ŝi penis enrigardi en la libron, li ŝin depuŝis.

– Vidu, nenion speciale ŝercan mi ĉi tie trovas, – diris Vlaĉjo. – Simple, probable, por bigotoj tio ne plaĉas, kaj tial ili deklaris la konfeson ŝerco. Pripensu, se viaj mensaj kapabloj permesos al vi...

Vlaĉjo legis, Barbara aŭskultis, facile malfermetinte la buŝon, rozkolora, simplanima, kun granda banto sur la verto, tute ankoraŭ knabino.

– La virto, kiun vi plej alte taksas en homoj? – demandis Vlaĉjo kaj respondis: – Simpleco! En viro? Forteco. En virino? Malforteco.

– Mi ne estas malforta! – diris Banjo. – Pli ĝuste, ne tre malforta...

– Ĉu vi ne estas malforta? – demandis Vlaĉjo. – Tio eĉ estas ridinda, Banjeto! Vidante ranon, eĉ tute senofendan, verdan, vi ŝrikas!

– Sur ĝi ne estas skribite, ke ĝi estas senofenda, kaj la okuloj tutegale estas globaj.

– Ŝi estas forta! – diris Vlaĉjo. – Rigardu ĉiuj al ŝi, tiu fortulino. Estas abomene aŭskulti.

Kaj subite Vlaĉjo aĥis.

– Vi nur pripensu! – diris li. – Pripensu! Demando: via distinga trajto? Respondo: unueco de celo.

– Kolose! – diris Barbara.

– Grandioze, ne kolose. Kaj nun: via imago pri feliĉo – lukto! Lukto, ĉu vi komprenas, Barbareto, lukto, jen en kio estas feliĉo. Kaj plu: via imago pri malfeliĉo – subiĝo...

– Sed mi al vi en multaj aferoj subiĝas, – diris Banjo, – kaj ne vidas en tio specialan malfeliĉon...

– Vi ja ne tiel al mi subiĝas, – severe respondis Vlaĉjo. – Vi al mi intelekte subiĝas, Stepanova.

– Stultulo!

– Ne arogantu, mizerulino...

Onklino Aglaja el alia ĉambro kriis:

– Ĉesu, Vladimiro! Vi ree plorigos ŝin.

Sed ili ne aŭdis, ili estis legantaj, sidante kune – ŝultron al ŝultro.

– «Malvirto, kiu pleje abomenigas vin? Flatemo. Viaj ŝatataj poetoj? Ŝekspiro, Esĥilo, Goeto. Via ŝatata koloro? Ruĝa. Via ŝatata eldiro? Nenio homa estas fremda al mi. Via ŝatata devizo? Ĉion pridubu...»

Eniris Aglaja, haltis ĉe la pordo; ŝi antaŭnelonge prenis duŝon, la densaj nigraj haroj malseke brilis.

– Vi ambaŭ estas iaj tre simpatiaj, – diris ŝi. – Sed ankoraŭ stultaj.

Ŝi eksidis apud Banjo kaj plendis:

– Por vi estas facile legi kaj Markson, kaj Engelson, vi estas bone kleraj homoj. Sed, dio mia, kiel por mi estis malfacile...

Ekde tiu dimanĉo Vlaĉjo kaj Barbara komencis ofte pensi kune. Banjo legis multe malpli ol Vlaĉjo, sed kiam li rakontadis, ŝi kaptadis ĉion momente kaj komprenadis preskaŭ per duonvorto. Tiel legis Ustimenko «La sanktan familion», kaj Banjo aŭskultis lian prelegon pri tiu temo; samtiel li okupiĝis pri «La mizero de filozofio», kiu por Barbara estis multe pli malfacila; tiel li sidis dum kelkaj noktoj super «La dekoka brumero de Luizo Bonaparto». Onklino Aglaja, ekvidinte la libron, kiun legis Vlaĉjo, diris:

– Kaj ĉu vi scias, kiam li verkis tiun laboraĵon, li ne havis en kio eliri promeni: ĉiuj vestaĵoj estis lombarditaj.

Vlaĉjo ĵetis al Aglaja nevidantan rigardon, ŝovis en la buŝon pecon de bulko kaj eklegis plu. Ĉe la mateniĝo li estis foliumanta Ŝileron kaj kun feliĉa perplekso malkovradis en la peza volumo novajn kaj novajn miraklojn:

Kuras senbride la temp'
Al konstanteco strebante.
Estu konstanta, kaj vi
Ĉenojn surmetos sur ĝin...

Estu ĝi damnita, tiu tempo! Kiel ĝi vere kuris, kaj kiel malmulte sukcesadis Vlaĉjo Ustimenko! Ĉio estis interesa, ĉio estis grava, necesa, eĉ la neinteresa estis interesa, ĉar postulis aktivan rilaton al si. Sed li tiel deziris kuri por bani sin en Unĉo aŭ subite forlasi ĉion kaj, fajfinte per rabista fajfego apud la malnova stepanova domo, en profunda nokto vagi kun Banjo sur la kajo, aŭskulti, kiel oscedas Barbara kaj babilas siajn stultaĵojn pri arto. Ŝi jam ellernis diri «servi al teatro» anstataŭ «labori en teatro» kaj pri estimata en la urbo aktoro Galilejev-Presnjakov diris, ke li ĉion ludas «trianumere». «Aktoroj laboras per nervoj» – asertadis Barbara. Vlaĉjo moke ridadis, ŝi batadis lin.

– Aŭskultu, vi ja havas pezan manon! – diradis li.

Antaŭe li rebatadis ŝin, nun tio ial iĝis neebla. Kaj ankaŭ lukti ili ĉesis. Sed ĉiam pli kaj pli ofte Banjo ofendiĝadis kaj ploradis per siaj ĉarmaj, momente verŝiĝantaj larmoj, kaj Vlaĉjo morte kompatadis ŝin kaj hontis antaŭ ŝi, sed li neniam pardonpetadis, sed nur grumbladis:

– Nu kial vi? Nu kio speciala? Vi prenas bonan versaĵon kaj blekas ĝin, sed ne parolas! Ja estas abomene aŭskulti.

– Stultulo, vi ne komprenas, kio estas ritmo, sed juĝas. En nia studio Estera Gregorjevna...

– Nu bone, bone, nur ĉesu ploraĉi...

Ĝenerale, li ŝin terure turmentadis. Ŝi estis pli juna ol li kaj tre penis, sed iam ŝi ne eltenadis.

– En via aĝo Herzen kaj Ogarjov[54]... – komencadis Vlaĉjo.

– Sed mi ja ne estas Herzen, nek Ogarjov, – ĝemis Barbara. – Mi estas Banjo Stepanova kaj tute ne trotaksas min.

– Sabate mi donis al vi «Anti-Duringon». Vi ankoraŭ ne...

– Ho, Vlaĉjeto...

– Mi ripetas, sabate...

– Sed ĝuste sabate, – malesperiĝante, kriis Banjo, – ĝuste sabate ni havis ĝeneralan provludon!

– Kaj hodiaŭ kiu tago estas?

– Sabato.

– Kaj vi dum semajno simple ne malfermis la libron?

Banjo silentis – frakasita.

– Sidu ĉi tie kaj legu tion, kion mi al vi ordonas, kaj mi estos studanta, – sekvis ordono. – Neniajn teatrojn, neniajn kinejojn, neniajn klubojn. Kaj kial vi parfumis vin? Ĉu vi scias, ke parfumas sin precipe fizike malpuremaj homoj?

– Kaj jen mi vin tuj mordos, – foje diris Barbara kaj vere tre dolore mordis la orelon de Vlaĉjo. Poste kuraĝigis: – Povus esti pli malbone! Ĉu vi scias, kiajn dentojn mi havas? Mi povus tute demordi vian aĉan, malpuran orelon!

Vlaĉjo vokis:

– Onjo Aglaja! Forigu vian Barbarinon, ŝi mordas...

Kaj tamen ili sentis sin kune neordinare bone.

Ili povis longe silenti, kvazaŭ ne rimarkante unu la alian, okupiĝante ĉiu pri sia afero, poste ili neatendite ĝojis, ke ili estas kune, apude: Vlaĉjo – ĉe la tablo, Banjo – ĉe la fenestro, kaj ili ĉiam havis pri kio paroli, havis pri kio momente, tre rapide kvereli kaj tuj paciĝi.

Fojfoje Barbara alportadis «siajn» libroj – beletron. Se Vlaĉjo estis en bona spiritstato, li degne permesadis al Banjo iomete laŭtlegi speciale markitajn de ŝi lokojn. Banjo tre ruĝiĝadis, ŝovadis harbuklon sub la rozkoloran orelon kun orelornamaĵo kaj per petema voĉo legadis ian priskribon de naturo.

– Longe! – diradis Vlaĉjo, intence oscedante. – Por kio tio? La ĉielo estis lila, kaj la vento vipis, kiel per viŝtuko?

– Ja ĉi tie ne tiel estas skribite! – rezistis Banjo. – Tute ne tiel...

– Legu plu!

Barbara legadis, hastante kaj kvazaŭ praviĝante.

– Kaj ne montru! – interrompadis Vlaĉjo. – Por kio vi afektas? Vi ja tutegale ne povas paroli kiel husara kolonelo!

– Sed mi...

– Legu!

Turmentiĝante, Banjo legadis. Vlaĉjo frapetadis per krajono, susuradis per iaj paperoj, poste kontraŭ sia volo absorbiĝadis. Neniam eblis scii anticipe, kio ĝuste tuŝos lian koron. Sed iom post iom Banjo komprenis, kiajn verkojn li bezonas. Tio estis ĝusta vorto «bezonas», pli ĝuste ŝi ne povis trovi. Unuafoje ŝi komprenis, kio plaĉas al Vlaĉjo, kiam ŝi legis al li «Sebastopolon en decembro» de Lev Tolstoj.

– «Vi komencas kompreni la defendantojn de Sebastopolo, – legis Banjo, emociiĝante kaj ĵetante oblikvajn rigardojn al Vlaĉjo: li ne plu susuris per papero, sed sidis senmove, mallevinte la kapon. – Vin ial ronĝas konsciencriproĉoj pri vi mem antaŭ tiu homo. Vi dezirus diri al li tro multe, por esprimi al li sian kunsenton kaj miron; sed vi ne trovas vortojn aŭ ne kontentiĝas pri tiuj, kiuj venas en vian kapon, – kaj vi silente kliniĝas antaŭ tiu silenta, senkonscia grandeco kaj firmeco de la spirito, antaŭ tiu hontemo pri sia digno».

– Tio estas la vera! – subite diris Vlaĉjo.

– Kio estas vera? – ne komprenis Banjo.

– Tio ĉi. Pri hontemo pri sia digno. Legu plu!

Ŝi legis, li kuŝis sur sia mallarĝa liteto, submetinte la manojn sub la nukon. Kvazaŭ malklaraj ombroj kuradis sur lia vizaĝo: li jen kuntiradis la brovojn, jen por momento ĝoje ridetadis al io. Kaj, aŭskultante, li pensis, li ĉiam pensis, Vlaĉjo Ustimenko, ĉiam solvadis iajn nur de li sciatajn problemojn, nepre malfacilajn, preskaŭ turmentajn.

– «Pro kruco, pro nomo, pro minaco ne povas homoj akcepti tiujn terurajn kondiĉojn, – legis Barbara. – Devas esti alia, alta, instiga kaŭzo. Kaj tiu kaŭzo estas la emocio, malofte manifestiĝanta, hontema en ruso, sed kuŝanta en la profundo de ĉies animo, – amo al la patrujo».

– Nu bone, bonege, kaj ni? – subite leviĝante sur la kubuto, demandis Vlaĉjo.

– Ĉu ni? – miris Barbara.

– Jes, ni, du komsomolanoj – iu Stepanova kaj iu Ustimenko. Kiel ni vivas? Por kio entute ni estis naskitaj al la mondo?

Banjo timigite palpebrumis.

– Bone, ne palpebrumu. Kaj libroj, ĉiuj senescepte, devas esti skribitaj por io. Ĉu vi komprenas? Jen tiuj: «la sunsubiro estis lila, kaj la vento kvazaŭ streĉitaj viŝtukoj...»

– Aĥ, ne elpensu, Vlaĉjo!

– Aŭ: «delikate odoris putranta ŝelo de la pasintjara degela neĝo...»

– Vi diras stultaĵojn!

– Ne stultaĵojn. Libroj devas esti tiaj, ke vi povu envii al elstaraj homoj, deziru fariĝi tiaj, kiel ili, ke, legante, vi povu rilati al si kritike, ĉu vi komprenas, rufa?

En minutoj de speciala favoro li nomadis Banjon «rufa», kvankam ŝiaj haroj estis hele kaŝtanbruaj.

– Kaj kio pri versaĵoj? – demandis ŝi.

– Versaĵoj estas galimatio, krom Majakovskij!

– Ĉu vere? Kaj Puŝkino? Kaj Blok? Kaj Lermontov?[55]

Vlaĉjo kuntiris la brovojn. Tiam Banjo mallaŭte, apenaŭ aŭdeble legis unu verson de Blok:

– «Batal' eterna! Nur en sonĝ' trankvilo...»[56]

– Kio estas tio? – mire demandis li.

Barbara legis la tutan versaĵon. Vlaĉjo aŭskultis kun fermitaj okuloj, poste ripetis:

– «Batal' eterna! Nur en sonĝ' trankvilo...»

– Ĉu bonege? – interesiĝis Barbara.

– Mi ne pri tio diras, – plu pensante pri io, diris Vlaĉjo. – Mi pri alio parolas. Kiel estus bone, vidu, tiel travivi sian vivon, ke vere estu «batal' eterna! Nur en sonĝ' trankvilo...»

– Ĉu vi ne estas frenezulo? – singarde demandis Banjo.

– Ne, mi estas normala. Kaj nun vi memstare okupiĝos pri via arta deklamado, kaj mi okupiĝos pri afero. Kemio. Ĉu vi aŭdis pri tia scienco?

Li eksidis al la tablo, bruligis sian malnovan lampon kun gluita verda lampŝirmilo, kuntiris la brovojn kaj forgesis pri Barbara. Kaj ŝi rigardis de malantaŭe al lia maldika kolo, al la mallarĝaj ŝultroj kaj pensis feliĉe kaj arde: «Jen sidas estonta granda homo. Kaj mi estas lia unua, la plej ĉefa amiko. Kaj eble, multe pli, ol amiko, kvankam ni eĉ unufoje ne interkisis».

Ne konsciante mem, kion ŝi faras, Banjo leviĝis, de malantaŭe aliris al Vlaĉjo, etendis la manon al lia vizaĝo mem kaj ordonis:

– Kisu!

– Pro kio do? – miris li.

– Kisu al mi la manon, – ripetis Barbara. – Tuj!

– Jen ankoraŭ novaĵoj!

– Tute ne novaĵoj! – diris Banjo. – Ni, virinoj, vin ĉiujn, virojn, naskis, kaj pro tio vi devas esti al ni eterne dankaj.

Vlaĉjo ĵetis al Banjo rigardon de malsupre supren, subridis kaj mallerte kisis ŝian larĝan varman polmon.

– Tiele! – kontentigite diris Banjo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.