|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Nur monato kaj duono pasis, sed li tiel ŝanĝiĝis, ke Banjo ne tuj kriis: «Oj, Vlaĉjo!», kiam Ustimenko jam staris antaŭ ŝi – alta, kun larĝiĝintaj ŝultroj, kovrita de malhela vilo viro en ĉifita diktola mantelo, en malmolaj botoj, senĉapa.
– Oj, Vlaĉjo! – diris Barbara feliĉe kaj mire.
Pluveto plu daŭris, la aŭtuno komenciĝis frue, humide. La vizaĝo de Banjo estis en gutoj, la vilaj okulharoj de Vlaĉjo, la mantelo, la senĉapa kapo – ĉio estis malseka. Kaj ho dio, kia li iĝis grandega – tiu Vladeto.
– La libroj malsekiĝis, diable! – diris Vlaĉjo.
– Saluton do! – diris Banjo, forpuŝante flanken la ligaĵon de libroj. Tiu ligaĵo malhelpis al ŝi preni Vlacĵon je la ŝultroj, altiri al si kaj kisi. Sed ŝi ĉiam ĉion faradis siamaniere, kaj ŝi kisis Vlaĉjon. – Vi odoras je malsanulejo! – diris Banjo. – Juĝante laŭ viaj leteroj, vi nun estas tute doktoro, ĉu? Ne ridetu tiel degne, respondu.
– Kion do mi respondu? – demandis Vlaĉjo. – Mi estas normala duonsciulo, jen ĉio. Ĉiuokaze, kuraciĝi ĉe mi mi ne konsilas.
– Kaj Eŭgeno revenis tre gravaspekta.
Ili estis leviĝantaj laŭ malkruta ponteto de la rivera albordiĝejo. La pluveto plu gutadis, malklaraj rojoj fluis laŭlonge de la vojo. Banjo paroladis sen paŭzoj, Vlaĉjo ekrigardis al ŝi kaj miris, antaŭe ŝi ne estis tiom babilema. Eble, io okazis.
– Ĉu leteroj el tie delonge ne estis? – demandis Vlaĉjo.
– El tie? Ne! – diris ŝi. – Tute ne estis, delonge ne estis. Ĉu la hieraŭan ĵurnalon vi legis? Kiel ili transiris Ebron – tiu elstara brigado. Baterio «Thälmann»...
– Kial vi tiel babilas? – demandis Vlaĉjo.
Ŝi iris, forturniĝinte de li. Li firme prenis ŝian ŝultron kaj turnis ŝin al si. Certe, ŝi estis ploranta.
– Ĉu li estis vundita? – demandis Vlaĉjo.
– Ne, – firme diris Banjo. – Via paĉjo ne estis vundita, kaj mia estas viva.
Li ne atentis tiun strangan frazon.
– Do, ne indas ploraĉi! – diris Vlaĉjo. – Sendiscipliniĝis vi sen mi, jen kio...
– Jes, – konfirmis Banjo. – La nervoj malfirmiĝis.
– Kiajn vi havas nervojn, knabinaĉo! Eĉ aŭskulti estas ridinde...
Ili venis dume al Stepanov-oj, onklino Aglaja devis nur morgaŭ alveturi el la Tiŝinska distrikto. Eŭgeno estis malstreĉiĝanta sur la sofo, li same revenis post staĝado. Sed lia humoro estis deprima.
– Mi brulas! – diris li, kiam Banjo eliris. – Kaj ne havas iun por konsiliĝi. Simple idiota historio. Komprenu, ŝi al mi, certe, plaĉas kaj kiel kamarado, kaj kiel virino, sed geedzeco estas tia afero – necesas cerbumi. Kaj tie ĉi la paĉjo estas la dekano, se ŝi disbabilos, tiam mi pereos, povra knabo...
Vlaĉjo aŭskultis morne.
– En tiaj aferoj mi ne estas konsilanto, – diris li post paŭzo. – Sed ĝenerale vi, certe, estas fiulo.
– Kaj vi estas sanktulo! Atendu, kokros vin mia fratino kun via sankteco, tiam vi saltos. Fiziologio estas fiziologio.
Vlaĉjo deziris koleriĝi, sed ne povis. «Tio estas kiel kun blonduloj kaj brunuloj, – pensis li. – Ne kulpas ja homo, ke li estas brunulo. Tiel ankaŭ Eŭgeĉjo – kun li nenion eblas fari, kun tiu senbrida, stulta egoismo, kun tiu trivialeco, kun la vivaj veraĵoj, kiujn li ekkredis por ĉiam».
Sur ronda tableto tiel, ke ĉiuj venantoj vidu, kuŝis notoj pri agado de k-do Stepanov E. R. kiel preleganto. Vlaĉjo foliumis atestojn de diversaj ampleksoj – ĉiuj kun stampoj, iuj sur folioj, elŝiritaj el lernejaj kajeroj, aliaj sur iuj ĉirkaŭskribitaj sur la reverso formularoj, triaj el notlibreto. Eŭgeĉjajn prelegojn oni tre laŭdis – li prelegis kaj pri profilaktiko de kancero, kaj pri persona higieno, kaj pri malaerobia infekto, kaj pri lukto kontraŭ erizipelo, kaj pri hardado de infanoj.
«Optimismaj perspektivoj, donataj de k-do preleganto...» – legis Vlaĉjo en unu el la notoj.
– Ĉu ĉiutage po prelego? – demandis Vlaĉjo.
– Kaj kiel vi pensas, eĉ po du okazadis. La sovetia popolo, ĉu vi scias, kiel soifas sciencan vorton? Mi elturmentiĝis, kara mia, kiel hundo.
– Kion do vi faris en la malsanulejo?
– O ho! – nedifinite diris Eŭgeno. – Kaj konsideru ankaŭ – okupiĝoj kun suba medicina personaro, konversacioj kun malsanuloj en ĉambroj, aliaj sociaj aranĝoj...
– Do, kiel amuzisto vi ĉe ili la staĝadon tralaboris!
Estis mirinde, kiel Eŭgeno scipovis ne ofendiĝi kaj preteratenti ĉiujn malagrablaĵojn!
– Knabo, knabo, – nur diris li, – ne scias vi, karulo, kio estas la vivo.
El la korto, gaje frapante per la piedoj, alkuris Ŝarik, dikiĝinta pro Banja nutrado; ĝia lano nun brilis, la okuloj humide briletis.
– Erns! – diris Banjo. – Halt! Mortu, Erns!
La eksa trikolora Ŝarik «mortis», poste alportis Banjan ŝuon, poste «donis voĉon». «Ŝi estas ankoraŭ tute knabino!» – pensis Vlaĉjo, rigardante per degna, maljunula rigardo al Barbara.
– U-u, mia feliĉo! – diris Banjo al Ŝarik. – Mi vin manĝos tuj! – Kaj ŝi vere mordis Erns-on je la orelo.
– Frenezulejo! – plendis Eŭgeno. Paŝante tra la ĉambro kaj skrapante la plankon per la ŝuoj, li laŭdadis profesoron Ĵovtjak. Laŭ liaj vortoj rezultis, ke Genadio Tarasoviĉ estas «bona maljunulo», «simpatia maljunulo», «scianta maljunulo», «nia maljunulo». Rezultis ankaŭ, ke Vlaĉjo kulpas pri malsaneca rilato de la kurso al Ĵovtjak. Necesas respekti la aĝon, la vivan vojon, la bonan kaj helpeman koron de la maljunulo.
– Do kiam vi kun li tiel proksimiĝis? – demandis Vlaĉjo.
– Ja li en la somerdomo en Zajmiŝĉe loĝis, – respondis Eŭgeno. – Mi kun li veturadis al fiŝkaptado, kaj ĝenerale iel kuniĝis.
– Kuniĝu plu! – subridis Vlaĉjo. – Vi kaj li konvenas unu al la alia.
– Stulte!
– Kial do stulte? Jen vidu – li vin puŝos antaŭen, por la paĉjo de Iraida tion fari estas ĝene, kaj Genadio Tarasoviĉ devas apogi sin sur iu. Ankaŭ Miĉjon Ŝervud-on vi ambaŭ tiros post si, ja li estas ne kiel vi – saĝa...
Eŭgeĉjo ridinde lepore turnis la nazon kaj kun sia senarmiga sincereco konsentis:
– Kaj kio? Tio estas ideo, interalie! Ŝervud estas kapabla knabo, eĉ talenta, sur li Tarasoviĉ tute povas apogi sin...
Venis el bazaro avo Metodo, komencis longe rakonti pri prezoj kaj pri tio, ke nenie estas bovida hepato. Karoto estas multega, sed por kia diablo ĝi necesas?
– Ĉu ni estas leporoj, – koleris avo Metodo. – Jen, plena korbo, sed neniu hepato en neniu budo, en neniu ĉarego.
– Kara avĉjo, – diris Eŭgeno, – kaj, estante antaŭ la revolucio kamparano, ĉu vi ofte manĝis viandon? Verŝajne nur dum Kristnasko kaj Pasko.
La avo konfuziĝis.
– Tiele, – edife diris Eŭgeĉjo. – Ni, kompreneble, havas mankojn, speciale en tereno de komerco, sed mallaŭdi ĉion tute – ne konvenas. Bazaraj paroloj estas filistreco.
– Ja mi por vi la hepaton deziris, – diris Metodo. – Ne por mi. Mi ja ne bezonas. Jen Barbara hepaton ĉiam bone manĝas.
– Lasu la avon, – diris Banjo. – Kial vi al li alkroĉiĝis.
Kaj plendis al Vlaĉjo:
– Li revenis hieraŭ kaj ĉiam ĉiujn instruas.
Ŝi eksidis apud Vlaĉjo, prenis lian manon, ekrigardis en la okulojn.
– Vidu, – diris Banjo, – hodiaŭ estas naskiĝtago de la panja Daĉjo. Tio estas stulta, sed estos ofendo, se ni ne venos. Ni estas anticipe avertitaj, kaj tiel plu, kaj cetere. Vi devas iri kun ni.
– Jes, jes, – konsentis Eŭgeno bonanime. – Ni trasuferu kune. Manĝaĵo tie ĉiam estas ne tre bona, enuo, kompreneble, sed Mutter estas Mutter[98], nenien eblas kaŝiĝi de tio. Banu vin, alivestiĝu – kaj ni iru. Ja ni estas junularo, la floroj de la vivo, necesas ornami per si ilian filistran societon.
– Via valizo estas en la koridoro, apud la banĉambro, – diris Banjo.
Eŭgeĉjo dense fermis la pordon, kiam Vlaĉjo eliris.
– Ĉu vi nenion al li diros?
– Ne, mi ne povas.
– Eble, mi?
– Ne enmiksiĝu. Neniu tion povas diri, krom la paĉjo.
– Sed se vi ĉiam ploraĉos...
– Kaj tio estas jam ne via afero!
Eŭgeno levis la ŝultrojn.
– Ĉiuokaze, lin necesas teni pli multe ĉi tie, – konsilis li. – Inter homoj ĉiam estas pli facile. Nu, kaj pri la fakto mem – do, perei en batalo kontraŭ faŝismo, kaj eĉ tiel, kiel Atanazio Petroviĉ...
– Silentu!
El la valizo Vlaĉjo prenis kompleton de subvesto, lavitan kaj fadenflikitan ankoraŭ de la maljunulino Daune, elprenis la koverton kun vaksaj sigeloj, ŝtrumpetojn, la kravaton, kiun li ne havis okazon surmeti dum la tuta tempo de sia staĝado, grizan ĉemizon «morto de lavistino». Kaj kun sopiro ĵetis rigardon al la stako da libroj, ligitaj per ŝnureto. Eĉ unu linion li ne legis en Nigra Ravino.
Eŭgeĉjo eliris en la koridoron, ekvidis la dikan koverton, fajfis:
– O ho! Mi imagas, kio tie estas skribita. Ni ĝin malkovru singarde, poste vi klarigos, ke la sigeloj rompiĝis mem. Ni legu, ja estas interese!
– Remetu sur la lokon! – ordonis Vlaĉjo.
– Vi tre traodoriĝis je malsanulejo, – diris Eŭgeno. – Kaj eĉ unu aĵon ne akiris! Kaj mi, interalie, akaparis sub la butiktablo en tiea vilaĝa vendejo bonegan ŝtofpecon por kostumo. Mi faris aranĝon – prelegon, certe senpagan, la temo: «Higieno de geedzeco», prezentis kun spico – kaj ĉio estas en plena ordo. Kvina studjaro, necesas havi bonan aspekton...
Vlaĉjo pacience silentis: li decidis ne plu konflikti kun Eŭgeno. Tutegale tio estas kvazaŭ kanti al surdulo...
En la banĉambro Vlaĉjo razis sin, malfermis la duŝon kaj longe ĝuis riton de banado, hereditan de la patro. Estis la patro, kiu instruis lin ŝaŭmigi sapon per banspongo, bani sin per «malgranda» kaj «granda» akvo, laviĝi «malnete» kaj «nete», provi purecon de la haroj «per knaro». Iam antaŭlonge ili kune vizitadis banejon kaj lavadis sin tie longe, ĝemadis, ŝvitbanadis sin, trinkadis kvason kaj rekomencadis ĉion denove. Eble, ankaŭ en Hispanio la patro trovis banejon. Ian marmoran, kun kariatido kaj ŝvebantaj en aero rozkoloraj Amoroj...
– Ĉu vi ankoraŭ longe laviĝos? – demandis Eŭgeno.
Banjo ligis al Vlaĉjo la kravaton – li tute ne scipovis fari tiajn aferojn – kaj glatigis la harojn per broso. Eŭgeno priŝprucis sin el ŝprucflakono, Vlaĉjo donis al Banjo mantelon.
– Aĥ jes, ni hodiaŭ ne tagmanĝos hejme! – kriis Eŭgeĉjo.
– Mi ne ploros, – diris la avo el la kuirĉambro, kie li estis susuranta per folioj de ilustrita revuo «Ogonjok». Li tre ŝatis pririgardi bildojn. – Interesiĝas mi, kiel vi tie satiĝos. Vidis mi hieraŭ ilian Penjon en la bazaro: ili donis, ŝi diras, tre malmultan monon, sed la tagmangon por tuta roto estis ordonite kuiri...
Iraida kaj kelkaj nekonataj de Vlaĉjo ŝminkitaj virinoj jam sidis sur malvarma kaj humida teraso ĉe Valentena Andrejevna. Sur la tablotuko Iraida estis dismetanta flavajn kverkajn kaj acerajn foliojn – sub ĉiu garnutiro de manĝiloj kaj sub ĉiu glaseto devis kuŝi tia «viva» telertuketo.
– Ha, la vilaĝa doktoro alveturis, – diris Valentena Andrejevna kaj etendis al Vlaĉjo la manon por kiso, tamen li ne kisis, sed nur forte skuis. – Nu kiel vi tie? Ĉiam kuracadis?
– Ĉiam kuracadis, – per kruda voĉo respondis Vlaĉjo.
Daĉjo ankoraŭ ne ĉeestis, li estis gvidanta ian motorciklan konkuron. En la korto bojetis ĉenita Daĉja ĉashundo. La amikino de Valentena Andrejevna Lucie Miĥajlovna, gravmiene levinte la brovetojn, estis diranta:
– Aĥ, kara, ne disputu, mi petas, kun mi, antaŭtempaj faltoj estas rezulto de nia malatento pri ni. Ekzemple, rido. Rigardu, kiel mi ridas. Mi rondigas la buŝon kaj ridas: hju-hju-hju, – faris Lucie Miĥajlovna. – La rida ago ĉeestas, sed la muskola sistemo ne malstreĉiĝas...
Vlaĉjo rigardis al Lucie Miĥajlovna per globigitaj okuloj. Banjo facile puŝis lian flankon. Eŭgeno paŝadis sur la verando, fumis cigaredon kaj kolere interparolis kun Iraida. Kaj la aroganta dika malaltulo Makavejenko laŭ sia kutimo rakontadis al ŝminkitaj gastoj siajn anekdotojn kaj mem ridadis la unua.
Venis ankoraŭ iuj nekonataj de Vlaĉjo geedzoj. Li havis leonan vizaĝon, kaj ŝi tiel laŭte susuris per silko, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi ĉiam kolere flustras.
– Kiuj estas ili? – interesiĝis Vlaĉjo.
– La ĉefa tajlorino en la urbo, – diris Banjo. – Ŝin oni nomas malnovreĝime – sinjorino Lis. Kaj kun ŝi estas ŝia edzo, – ŝi lin prenas kun si por vizitoj.
– La scienco pruvis, – daŭrigis la flavhaŭta kaj falta Lucie Miĥajlovna, – ke antaŭtempaj faltoj aperas ankaŭ rezulte de malĝusta situo de la vizaĝa parto de la kapo dum procezo de dormado. Se observi sin ankaŭ dum dormado, tiam eblas evito de antaŭtempa faltiĝo.
Ŝi rimarkis sur si la persistan rigardon de Vlaĉjo kaj, «rondiginte la buŝon», ridetis:
– Ĉu vere, juna doktoro?
– Mi ne scias, ni tion ne lernis, – per aroganta voĉo diris Vlaĉjo, – kaj kiel oni observu sin dum dormado?
– Hju-hju-hju! – ekridis Lucie Miĥajlovna. – Ja tute eblas. Ĝenerale, kamaradoj, ni treege malmulte atentas memmasaĝon per frapetado de faldoj, faltoj kaj molaĵoj sur la haŭto.
– Tio min tuj naŭzos! – flustre diris Banjo al Vlaĉjo. – Kiel ŝi parolas terure pri tiu frapetado...
Lucie Miĥajlovna ne povis halti.
– Memmasaĝo estas mia ĉevaleto, miaj alfo kaj omego, mia lasta amo, – estis diranta ŝi. – Do, per la dekstra mano necesas frapeti faldojn sur la dekstra flanko de la vizaĝo, kaj per la maldekstra – sur la maldekstra. Molaĵojn sub la okuloj oni frapetas per la fingropintoj. Kaj kio koncernas submakzelajn faltojn kaj pendaĵojn, do kontraŭ ili necesas lukti per plaŭdado per la dorsaj flankoj de la fingroj...
Pelagia ekportis salatojn – tre multe da salatoj, kun terpomo, karoto, beto, verdaj folioj, cepo – ĉiuj en belaj vazoj. La malalta, aroganta Makavejenko diris, flarante:
– Ĉiam la novgeedzoj donas legomojn! Insilaĵon! Estas kaj utile, kaj ne multekoste, kaj kun siaspeca gusto. Tamen mi ja avertis: mi ŝatas viandon!
Alveturis sur la aŭtomobilo Daĉjo kaj streĉis gramofonon kun hundo sur la interna flanko de la kovrilo.
Viaj fingroj odoras incenson,
Dormas sur l' okulharoj trist',
Vi jam ajnan forgesis neceson...[99]
– Aŭskultu, – nelaŭte diris al Daĉjo Eŭgeno, – tio ja estas indigninda, la gramofonon vi simple ŝtelis de ni. Mi forveturis por staĝado, kaj vi venis al la avo...
– Aĥ, lasu, fera homo! – diris Daĉjo.
Li estis razita, pudrita, kun rekta angla pipo en la dentoj, kun kaveto sur la mentono, tiom purema kaj honestaspekta, ke oni povus pensi, ke li estas internacia ŝtelisto.
Oni drinkis vodkon, madejron, portovinon, bieron kaj kartuzianan likvoron. Valentena Andrejevna tenis per la fingropintoj siajn tempiojn kaj diris al Eŭgeno:
– Ĉu la scienco ne povas venki ordinaran migrenon? Tria tago da suferoj! Tria tago!
La edzino de la asiza advokato Gogolev same ĉiam plendadis pri migreno kaj per la fingroj kunpremadis la tempiojn.
– Drinku vodkon, panjo, – diris Eŭgeno. – La vazoj larĝiĝos, kaj la migreno trairos.
– Ĉu vere? – rondigante la okulojn, demandis Valentena Andrejevna.
Ŝi drinkis kaj vodkon, kaj bieron, kaj madejron.
– Aĥ ne, ne, vi ne pravas, – estis diranta ĉe la alia rando de la tablo Lucie Miĥajlovna. – Necesas distingi prizorgon pri grasa haŭto de prizorgo pri seka haŭto. Tio estas elementa. Same kiel estas tute malklere ŝmiri la vizaĝon ĉe ekzisto de aknoj per kremaĵoj kaj pomadoj.
– Vlaĉjo, ĉesu gapi! – malĝoje petis Banjo. – Ne aŭskultu, kaj fino. Ne indas emfazi.
– Mi ne emfazas, – diris Vlaĉjo.
– Ne, vi emfazas! – kriis Banjo. – Prefere drinku vodkon!
– Tio estas simple ridinda, – diris Daĉjo, sidante en la centro de la tablo, tuta ĉirkaŭita de bukedoj kaj boteloj. – Simple ridinda. Vetkuristo en kondiĉoj de pluva vetero ne povas ne plenumi...
– Hu ra! – kriis la impertinenta Makavejenko. – Mi, ŝajne, trovis en la salato tendenon de bovaĵo. Kaj al sinjorino Lis, interalie, iras speciala priservo kaj aparta alportado. Tie estas salato el kokido. Hu ra al la gastamaj novgeedzoj!
Sinjorino Lis frapis Makavejenkon al la brako, kaj la leonsimila Lis mem verŝis por si plenan tean glason da glueca likvoro.
– Sinjorino Lis, kaj ĉu estas vere, ke la fasono «Figaro» ree iĝas moda? – demandis Iraida.
– Aferojn, karulino, nur en la afera medio, – respondis sinjorino Lis.
– Brave, brave! – ekplaŭdis per la polmoj Valentena Andrejevna. – Vere, aferojn ni diskutu nur en afera medio. Kaj nun ni drinkas! Ni havas feston! Familian feston!
Valentena Andrejevna estis feliĉa: la vino turnis ŝian kapon, la tablo ŝajnis tute tia, kiel iam ĉe la asiza advokato Gogolev; manĝis kaj trinkis ĉirkaŭe bontonaj homoj, neniu parolis pri ŝipoj, pri kanonoj, pri manovroj, pri flughoroj, neniu estis ekkantanta per raŭka voĉo pri la Ĉevalarmeo de Budjonnij.
Poste Penjo alportis por ĉiu po bovlo da buljono kun pirogeto, poste estis etaj viandbuloj kun verdaj pizoj kaj grandaj, terure grasaj, iaj disŝmiritaj tortoj.
– Tio estas de Makavejenko, – flustris Banjo al Vlaĉjo. – Li ja estas la ĉefa koncerne de tortoj kaj tortetoj. La panjo diris, ke, probable, oni lin baldaŭ enprizonigos – li tre forte ŝtelas.
Oni ankoraŭ ne finis la tagmanĝon, kiam Valentena Andrejevna ekfartis malbone. Eŭgeno kun Iraida malaperis, Barbara kaj Vlaĉjo kondukis Valentena-n Andrejevna-n en la dormoĉambron, kie kreskis kaktoj kaj pendis la portreto de kakto.
Daĉjo akompanis la edzinon per rigardo, sencindrigis la pipon, batinte ĝin al la kalkanumo, diris al Makavejenko:
– Jen, kaptiĝis mi. Tio estas ĝojoj de la familia vivo. Kaj foriri mi ne povas: ŝi ŝrikos, ke ŝi estas malsana, kaj mi vagas...
– Ni drinku! – proponis Makavejenko.
– Ni drinku! – konsentis Daĉjo.
Al ili alsidiĝis Lucie Miĥajlovna kaj ankoraŭ unu maljuna damo, kiun oni nomis Beba. Beba havis harojn tonditajn kaj senkolorigitajn per peroksido, post kio ankaŭ forte frizitajn krispe. Ŝiaj rozkoloraj ŝultroj estis nudigitaj.
– Nu, maljunulinoj, – diris la impertinenta Makavejenko, – ni ankoraŭ luktu kontraŭ faltoj, ĉu? Mi aŭdis, ke al belulinoj post kvindek jaroj tre helpas masko el tritika faruno. Ŝmiris la vizaĝaĉon – kaj preta!
– Vi ne estas ĝentlemano! – ekkriis Beba. – Necesas esti bonkora.
– Kaj mi, interalie, esti ĝentlemano ne pretendas, – sciigis Makavejenko. – Mi en la komerca reto laboras, etulino, tie regas la leĝo de ĝangaloj.
Li facile mordis Beba-n je la nuda ŝultro:
– Grr! Ĉu terure?
Daĉjo streĉis la gramofonon, invitis Kuka-n, junan fratinon de Beba. Makavejenko invitis Beba-n. Sukoplena ĝis graseco voĉo kantis:
Laca suno la maron
Adiaŭe karesis.
En ĉi hor' vi konfesis,
Ke ne estas am'[100].
Vlaĉjo sidis en la kabineto de Daĉjo kaj kolere foliumadis librojn, kaj Valentena Andrejevna, senforte etendiĝinte sur la lito, estis tenanta la filinon je la mano kaj plendanta:
– Vi eĉ ne imagas, knabino, kiel estas malfacile kun li. Li postulas, ke mi havu interesojn, kaj litere devigis min – li ja estas fortvola, vi vidis, kiel evoluinta estas lia suba makzelo, – litere devigis aniĝi al kursoj de tajlado kaj kudrado. Kaj la afero estas ne nur en miaj interesoj, la afero estas en rimedoj. Li ja estas frenezulo, li deziras krei por mi konstantan komforton – belecon de la vivo, li diras al mi «etulino», li ŝatas nomi min «etulino», aŭ «lumeto», aŭ «baby», li diras: vi havas guston, vi povas iĝi gvidanta tajlorino en la urbo. Kaj ne en tiu senco, ke mi mem kudros, ne, mi donos direktivojn... Ekzemple, niaj roboj, tiel nomataj duontegantaj, – tio ja estas teruraĵo! Plena malesto de linio. Oni tute ne scipovas preni duoncirklon de koksoj! Kaj movi almezuran faldon en brakan tranĉaĵon? Mi kaj Beba lernas ĉe sinjorino Lis...
– Banj'! – morne vokis Vlaĉjo el la najbara ĉambro.
– Tuj! – respondis Barbara.
– Ĉu tio estas Vlaĉjo? – demandis Valentena Andrejevna.
Banjo kapjesis.
– Kia li tamen estas krudulo, – diris Valentena Andrejevna, – sidas kun malafabla mieno, nenia ĉarmo. Kaj ĉarmo en viro estas ĉio. Mi nun legas Dostojevskij-on. Princo Miŝkin ja estas idioto[101], sed kia ĉarmo...
– Panjo, ne diru tion, kion vi ne komprenas, – malfeliĉe petis Banjo.
– Kiele?
– Ne parolu pri Miŝkin, mi vin petegas.
– Vi al mi bruskas, knabino, vi bruskas al via panjo...
– Ne parolu pri Miŝkin, ne arogu! – kriis Banjo.
Kaj elpafiĝis el la ĉambro.
– Barbara! – aŭdiĝis post ŝi. – Tio estas impertinentaĵo, Barbara!
– Ni foriru! – flustris Banjo al Vlaĉjo.
La edzo de sinjorino Lis, ebriiĝinte, dormis, submetinte sub la leonan vizaĝon la grandegajn harkovritajn manegojn. Sinjorino Lis mem estis dancanta kun Daĉjo. La velura voĉo el la gramofono plu kantis pri laca suno. Blanka, nekutima al tia vivo Daĉja hundo bruis per la ĉirkaŭkolo kaj malgaje hurladis. Makavejenko, sidante sur rando de la tablo, estis faranta paroladon, turnitan al Kuka, la fratino de Beba:
– Jes, la senco de la vivo konsistas en tio, ke oni prenu de ĝi ĉion, ne prokrastante plenumon de siaj deziroj eĉ por minuto, eĉ por sekundo! Aŭskultu ĉiuj ĉi tien, kiel diras la odesanoj[102]! Mi estas materialisto kaj ne kredas pri paradiza beateco post la morto. Venu ĉi tien, junulo! – kriis li, rimarkinte Vlaĉjon. – Venu haste! Kuru per la piedoj! Mi vidas, vi ne konsentas kun mi? Li ne konsentas kun mi, ĉu vere, Kuketo? Do kio? Mi prenas de la vivo, kion mi deziras, ĉar mi estas ne idealisto, kiel kelkaj...
– Ni iru do, Vlaĉjo! – diris Banjo.
– Por kio vi min ĉi tien altrenis? – demandis Ustimenko.
Plu estis semanta la pluvo.
Duope, mano ĉe mano, ili iris en kinejon. Antaŭ ludfilmo estis demonstrata hispana kroniko. Germanoj el la bataliono «Thälmann» kantis «Karmanjolon», tankoj de la ribelantoj iris al Ĥaramo, kun krakado pafis kanonoj «Oerlikon», en la regionon de la Segovia ponto estis enirantaj volontuloj. Kaj nigraj grandegaj «Junkers»-oj ĵetadis seriojn de bomboj sur la belegan Madridon.
– Ĉesu finfine ploraĉi! – ekkoleris Vlaĉjo.
– Mi ne povas, ne povas, ne povas! – sufokiĝante, respondis Banjo.
La ludfilmon ili ne finspektis: en ĝi ĉio ekde la komenco mem estis tro glata kaj dolĉa. Kaj la muziko iel rememorigadis la «lacan sunon», kaj la ĉefrolulo estis simila al Daĉjo, sama – kun pipo kaj kaveto sur la mentono. Nur oni nomis lin ĉi tie ne Daĉjo, sed kamarado konstruestro.
– Iel ĉio subite iĝis tre malfacila! – plendis Banjo.
– Kial? – miris Vlaĉjo.
Ŝi firme premis lian manon.
Hejme, sur la sofo, ĉe lumo de unu eta lampo sub densa lampŝirmilo sidis tre malkontentaj pri io Eŭgeno kaj Iraida.
– Vi povas nin gratuli, – diris Eŭgeĉjo per ironia tono (li nun en ĉeesto de Iraida ial nepre paroladis per ironia tono), – ni akceptas gratulojn.
– Pri kio do? – demandis Banjo.
– Pri tio, ke ni decidis registri niajn rilatojn kiel laŭleĝan geedzecon.
– Jes, – tintinte per siaj ĉenetoj kaj medaloj, konfirmis Iraida. – La demando estas decidita pozitive, kiel esprimas burokratoj.
Kaj ŝi ekridis ne tro gaje.
– Kion mi ankaŭ al vi deziras, – paŝante en la ĉambro, diris Eŭgeno. – Dum ne estas malfrue. Tio estas iel pli eleganta.
– Pri kio vi diras? – ne komprenis Banjo.
– Ja pri tio, kara mia franjo, ke en geedzeco al mi plaĉas konsciita libero, sed ne vulgara neceso. Ni jen ĝissaltis la neceson.
– Stultulo, – diris Banjo. – Idioto, bruto, banalulo, neniulo!
– Ne insultu, – petis Eŭgeĉjo, – por vi estas simple nun insulti, sed kiele sentas mi kaj Ida? Rakontu prefere, kion faras la Mutter? Ĉu tio estas vero, ke ŝi intencas esti granda tajlorino?
Elaŭskultinte Banjon, li kapjesis:
– Bonaj tajlorinoj ĝenerale perlaboras multan monon. Ni kun ŝi ne loĝas, nia afero estas ekstera, eĉ se ŝin kaptos financa inspektisto. Sed ioman monon mi persone intencas akiri el tiu afero.
– Ho dio! – ekkriis Banjo. – Mi neniam vidis fiulon en tia pura, kristala stato.
– Sed per kio mi estas fiulo? – miregis Eŭgeno. – Ĉu mi manĝas infanojn? Kun ĉiuj mi havas bonegajn rilatojn, mi ne havas malamikojn, sed devas ja mi pensi pri mi mem. Ĉu via Vlado pri mi pensos? Aŭ, eble, vi helpos materie al la familihava frato? Aŭ la patro ĵetados al mi sovaĝajn monsumojn? Nu bone, iom donos la patro de mia estonta edzino, kamarado dekano. Tio same estas ne tiom multe. Mia stipendio, la stipendio de Ida. Bonege! Kaj la infano? Vartistino, liteto, vindoj, tio, alio? Kaj ĉio ĉi ja estos ne por unu jaro, ĉu vi komprenas? Ni, mi kun ŝi, jen tiel sidis, kalkulis. Kion mi ricevados tuj post la fino de la instituto? Kiom, esprimante en rubloj?
Li demetis la jakon, pendigis ĝin sur la dorson de la seĝo, alŝovis pli proksime paperon kun ciferoj, demandis:
– Kiaj estas niaj donitaĵoj?
– Mi iros, Banjo! – leviĝinte, diris Vlaĉjo.
– Iru! – respondis ŝi per laca voĉo.
Kia hodiaŭ estis turmenta, malpura, longa tago! Kaj finfine ŝi divenis malaprobon en la okuloj de Vlaĉjo, nun ankoraŭ ŝi estis kulpa. Li neniam helpadis al ŝi, tiu Vlado, li nur kun abomeno flankeniĝadis – ne mia tio estas afero, lasu min, ne tuŝas min ĉiuj viaj kvereloj.
Ne rigardante al ŝi, li surmetis sian mantelon, prenis la valizon, la ligaĵon de libroj. Li mirinde scipovis ne retrorigardi! Ja deziris li ankoraŭ almenaŭ foje rigardi al ŝi, ja sentis li, kiel al ŝi estas malbone kaj solece, tamen li, eĉ ne kapadiaŭinte, frapfermis la pordon. Ĉiam li restadis aparta, tiu homo! Kaj nun li, certe, longe ne venos...
Ĉe la mateniĝo alveturis Aglaja – en altaj botoj, en drelika mantelo, zonita per rimeneto, en kaptuko. Al Vlaĉjo ŝajnis, ke ŝi, same kiel Banjo, ion scias kaj ion de li kaŝas. Dum tiu ĉi monato kaj duono la onklino maldikiĝis, kvazaŭ amaraj faldoj aperis ĉe ŝiaj ankoraŭ skarlataj lipoj, la okuloj rigardis kun malgajo, kaj aperis nova kutimo – ŝi ĉion remetadis sur la tablo: jen alumetojn, jen kulereton, jen subite salujon; jen ŝi leviĝadis kaj korektadis sur la muro fotaĵojn. Sed ŝia belo iĝis ankoraŭ pli hela. Estis mirinde, ke viroj ne freneziĝadis pro Aglaja.
– Ia vi, onklino, estas maltrankvila! – plendis Vlaĉjo. – Vi eĉ minuton ne sidas. Eble tial, ke vi estas granda estro?
– Nu jen! – distrite respondis ŝi.
– Kaj vi tre beliĝis. Vi estas treege bela!
– Sed kiu ĝin bezonas – mian belon? Rakontu prefere, anstataŭ babili sensencaĵojn. Pri Bogoslovskij, pri la malsanulejo, pri ĉio. Ĉu vi operaciis?
Vlaĉjo komencis rakonti, sed haltis: la onklino ne aŭdis.
– Kial vi? – demandis li.
– Parolu, ne gravas. Simple mi laciĝis iomete.
– Eblas freneziĝi! – ofendiĝis Vlaĉjo. – Barbara havas nervojn, vi – lacon, ĉiuj estas iaj ne similaj al si...
Sed la onklino ankaŭ tion preteraŭdis. Ŝi pensis en ĉeesto de Vlaĉjo siajn pensojn, kvazaŭ li tute ne estis en la ĉambro. Kaj ŝiaj lipoj sensone moviĝis. Tiam li ĉion komprenis, sed longe ne kuraĝis demandi – tiel estis terure. Kaj poste li paliĝis kaj demandis:
– Ĉu la patro pereis?
Aglaj silente kapjesis.
– Ĉu murdita? – kriis, ekstarante, Vlaĉjo.
– Jes, li pereis! – per glata voĉo, mallaŭte diris onklino Aglaja. – Lia aviadilo ekbrulis en aera batalo apud Madrido.
– Kaj li mortis – la paĉjo?
– Jes, Vlaĉjo, via paĉjo mortis.
– Ĉu li mortis pro brulvundo?
– Mi ne scias, Vlaĉjeto, sed Atanazio mortis, kaj estis enterigita.
– Ĉio ĉi jam estas tute preciza, ĉu? Tute preciza? – kliniĝinte al la onklino trans la tablon, flustre demandis Vlaĉjo. – Ĉu ĉio estas vero?
La onklino per solaj lipoj, sensone respondis: «Jes». Larmoj fluis sur ŝiaj vangoj, ŝi ilin eĉ ne retenadis. Vlaĉjo staris senmove. Ankoraŭ hieraŭ li imagis al si la patron, kiel tiu serĉas banejon kun kariatidoj kaj flugantaj anĝeloj. Kaj la patro jam estis mortinta. Kaj la ĵurnalojn pri Hispanio li legis tiam, kiam la patro estis pereinta.
– Kie do li estis enterigita? Ĉu tie? En Hispanio?
– Li pereis por ilia libero. Kaj ili enterigis lin, – mallaŭte respondis Aglaja. – Li, vidu...
Ŝi ne plu havis fortojn paroli, kvankam ŝi penis. Ŝi ĉiam mordetadis franĝon de la trikita kaptuko, surĵetita sur la ŝultrojn, kaj ofte skuadis la kapon, por ĉesi plori, sed larmoj plu verŝiĝadis sur ŝiajn vangojn. Kaj poste ŝi komencis sufokiĝi. Tiam Vlaĉjo bruligis alkoholbrulilon, boligis injektilon kaj injektis al Aglaja kamforon.
– Nun vi devas... – komencis Aglaja, sed ne findiris. Ŝi deziris diri, ke Vlaĉjo devas esti tia, kia estis Atanazio Petroviĉ, sed komprenis, ke li bezonas neniajn vortojn, ke li estas plenaĝa viro, kiu ĉion komprenas mem. Ŝi nur diris: «Vlaĉjeto», – kaj alpremis la vangon al lia brusto.
Li estis multe pli forta ol ŝi en tiuj horoj. Li glatumadis ŝian nigraharan kapon, silentis kaj rigardis en la griziĝantan fenestron. Ili ne plu interparolis pri io ajn en tiu humida, nebula, terura mateno. Ne indis turmenti unu la alian per superfluaj fortoj.
– Ĉu vi foriras? – demandis la onklino, kiam sonoris streĉita hieraŭ vespere vekhorloĝo, kaj Vlaĉjo komencis vestiĝi.
– Jes, en la instituton! – ne turnante sin, respondis li.
Probable, la onklino estis la sola homo en la mondo, al kiu ne necesis klarigi, kial li iras en la instituton. Ŝi mem ĉion komprenis. Ŝi komprenis, ke ekde la nuna tago la vivo de Vlaĉjo iĝos alia, ne antaŭa, aspekte ĝi ne ŝanĝiĝos, sed esence, ie profunde, ĉio iĝas alia. Li devis preni la stafetbastonon. Aglaja plurfoje dum tiuj ĉi tagoj ial flustre diradis tiun vorton – «stafetbastono». La filo de ĉaristo el Ĥarkova regiono, ukraino, aviadisto Atanazio Ustimenko ne povis perei por libero de la hispana popolo tiel, ke ĉio ĉi ne havu daŭrigon. Kaj, jam ne plorante, per atenta rigardo ŝi observis, kiel vestas sin Vlaĉjo. Tamen, ankaŭ ŝi devis iri. Kaj ili eliris el la hejmo kune, samtempe, portante ŝarĝon de unu sama malfeliĉo, pri kiu ankoraŭ ne eblis rakonti.
«Mia patro mortis!» – devis, se necese, respondi Vlaĉjo.
Mortis. Simple mortis! Ja mortas homoj pro malsanoj. Vivis homo, poste kuŝiĝis en liton kaj forpasis, priplorata de siaj proksimuloj, parencoj, amikoj.
– Nu, oldulaĉo, kielas la vivo juna? – demandis lin en la koridoro de la instituto Eŭgeno. Li rigardis al Vlaĉjo kun kunsento.
Vlaĉjo nenion respondis. Perplekse li rigardis al la ronda, bonkora, rozvanga vizaĝo de Eŭgeĉjo. Sciante, kio okazis kun Atanazio Petroviĉ, li hieraŭ pensis pri mono, kiu konsistigos la buĝeton de la novgeedzoj.
– Kial vi rigardas? – demandis Eŭgeĉjo.
Paĉo firme premis la manon de Vlaĉjo. Verŝajne, Eŭgeĉjo rakontis al ĉiuj en la kurso, ĉar ĉiuj ĵetadis iajn specialajn rigardojn al Vlaĉjo. Kaj ĉiu penis diri al Vlaĉjo ion speciale vigligan, ĉiu, krom Paĉo. Kaj Paĉo parolis pri la staĝado. Al li fortunis, kaj li trafis en tre taŭgan malgrandan malsanulejon. Eĉ ion ridindan rakontis Paĉo, kaj Vlaĉjo ridetis. Ĝenerale li estis nek pala, nek distrita, nek tragika, kia devus esti filo de pereinta heroo, pri kio diris al siaj amikinoj studentino Alla Ŝerŝneva.
– Ĝenerale li estas homo ne tro emocia, – respondis Anjo, tiu sama, al kiu Ganiĉev iam konsilis iri al stenografistinoj. – Estas en li ia krueleco...
– Tro alte li pri si pensas, – tordis la ŝminkitan buŝeton Svetlana Samoĥina. – Ni ankoraŭ ploros pro li.
Ĉiuj tri amikinoj eĉ ne imagis al si, kiom saĝajn vortojn diris Svetlana, kiom sagacajn, tute ne konformajn al ties malgranda menso.
Kaj Miĉjo Ŝervud konkludis la konversacion:
– Li estas rigoristo, turmentanto kaj, pardonu bruskaĵon, tio, kio nomiĝas trudtedulo. Mi ne dezirus trafi sub lian estradon, ne, ne dezirus!
Nun Vlaĉjo ne plu ŝercadis pri pigraj maldiligentaj studentoj, ne mokadis la dandinon Svetlana-n, ne ignoradis etajn fiagojn de Eŭgeno. Al li eĉ ne venadis ideo kompati fiaskantajn en ekzamenoj studentojn, malgraŭ ajnaj kaŭzoj, kiujn tiuj povruloj pretekstis.
– Forpeli kiel hundon! – diradis li en komsomolaj kunvenoj de la instituto. – Forpeli, por ili ne malhonorigu la titolon de kuracisto, kiun ili estas ricevontaj. Neniajn duonrimedojn, neniajn persvadojn, neniajn subtenadojn! For, al diablo, sufiĉas varti tiujn dorlotinfanojn! Ĝuste el ili, el tiuj, kiujn ni tiel zorgeme tiras, kreiĝas poste tutaj armeoj da nedezirantoj veturi en kamparon. Ĝuste ili trabatiĝas al la vicpopolkomisaro kun leteroj, kun atestoj pri malsano; ĝuste ili sidtruigas sian pantalonon en fuŝsciencaj institucioj, nur por ne fari la aferon...
Li staris sur la tribuno en la aŭlo de la instituto – maldika, kun ankoraŭ knabecaj hartufoj sur la tempioj, kun brulantaj pupiloj, kolere kaj akre brilantaj el sub la brovoj. Kaj oni ne havis per kio al li respondi – pri tiu ĉi homo nun fieris la tuta instituto, pri li oni parolis kiel pri estonta lucerno, al li ne eblis diri ion kiel: «Rigardu al vi mem». Ankoraŭ pli malgrasiĝis kaj maldikiĝis lia maldika vizaĝo dum tiu ĉi malfacila aŭtuno. Ankoraŭ pli atenta, pli malmilda iĝis la rigardo, ankoraŭ pli koleraj iĝis la mokoj, kiam li uzadis tiun armilon. Kaj ankoraŭ pli multajn horojn li pasigadis en la dissekcejo ĉe Ganiĉev, strebante atingi la neekkonitan, klarigi al si tion, kio restis malklara, eniri en batalon kun tuta armilaro de scioj.
– Ja vin, Vlaĉjo, studentoj ne tre ŝatas, – diris al li foje Ganiĉev.
Ustimenko akrigis la skalpelon sur la akrigŝtono, pensis iom kaj respondis:
– Kvankam tio estas malgaja, tamen oni ŝatas precipe «siajn knabojn». Pri kiuj oni diras, ke ili estas «malkaŝaj». Sed al mi ŝajnas, ke tiuj «malkaŝuloj» precipe estas sufiĉe malutilaj insektoj. Unue, drinkinte vodkon, li kantas «Sen am' pereas juna vivo», kaj poste por ebleco drinki kaj kanti li komencas konformiĝi, fiagi kaj transformiĝas al maligna tumoro en la organismo de la homaro...
– Vi komencis lerte esprimiĝi, – rimarkis Ganiĉev. – Kaj iĝis ia kolera.
– Mi koleriĝas, vi bonkoriĝas, – plu dissekcante fascion en la femuro de la kadavro, diris Vlaĉjo. – Ĝenerale mi pensas, ke al nia ŝtato en ties malfacila vivo bonkoruloj malmulte helpas. Por kio, ekzemple, vi al Eŭgeno Stepanov, malestimata de vi, donis mezbonan poenton? Ĉu Genadio Tarasoviĉ deziris? Aŭ la dekano? Bone, vi estas bonkora, sed tio, kiel evidentiĝas, estas nur por vi mem. Pro tia via bonkoreco kelkaj studentoj mokeme rilatas al la instituto, al la scienco, al justeco. Kaj vi ne deziras malbonigi rilatojn kun la dekano kaj kun Ĵovtjak, mi ja ne estas knabo, mi komprenas...
– Aŭskultu, kaj ĉu tion, ke mi estas via profesoro, vi komprenas? – incitiĝante, demandis Ganiĉev. Kaj pensis: «Jen furioza diablo, ja li veron diras kaj ne timas. Kial li ne timas?»
Ankoraŭ longe ili ambaŭ laboris silente. Ganiĉev sentis malkomforton, Vlaĉjo morniĝis. Finfine Teodoro Vladimiroviĉ ne eltenis, diris:
– Jen vi Stepanov-on ĉi tie atakas, sed en la vizaĝon rekte al li, mi estas certa, vi nenion tian diras. Ĉu tio estas kamaradeca el via vidpunkto? – kaj li ĵetis rigardon al Vlaĉjo, al lia klinita kapo, al la grandaj, jam lertaj manoj.
– Tion vi diris malprave, – pensinte iom, respondis Ustimenko. – Vi mem ĵus diris, ke malŝatas min studentoj. Sidas ankoraŭ tia fiaĵo en ni – ni lernas por iu, sed ne por si mem. Suflorpaperetoj, kaj ĉia tia aĉaĵo. Jen kia kamaradeco! Certe, ili min malŝatas, sed kio mi estus, se, ekzemple, Stepanov opinius min «sia knabo»? Tiam mi prefere pendumus min. Mi ĉiam al li estas malkaŝa malamiko, li tion scias kaj responde min malamas. Laŭ mi, nur tiel eblas vivi, alie eblas ruliĝi diablo scias kien. Kaj ke ili malŝatas, do ne ĉiuj ja? Ogurcov, ekzemple, Paĉo, ankoraŭ iuj estas – ili estas por mi amikoj...
Vlaĉjo parolis iomete malgaje, kaj Ganiĉev ŝanĝis la temon.
– Ĉu vi restos ĉe mia katedro post la fino de la instituto? – demandis li kaj laŭ tio, kiel Vlaĉjo ekrigardis al li, li jam komprenis, kia estos la respondo.
– Sed por kio?
– Kiel – por kio? – eĉ perpleksiĝis Teodoro Vladimiroviĉ. – Mia katedro...
– Mi ne restos. Ja mi ne ĉe katedro deziras ekzisti, sed esti kuracisto. Nu, kiel, ekzemple, ĉiuj komencis – kaj forpasinta Prov Jakovleviĉ, kaj Postnikov, kaj Vinogradov, kaj Bogoslovskij... Tiel ankaŭ mi deziras...
Al Ganiĉev estis malagrable, maltrankvile, li deziris, ke Vlaĉjo pli bone pensu pri li, kaj tial li diris:
– Ne ĉiuj komencis same. Mi, ekzemple, tute alie komencis. Se vi deziras, kiam ni eliros el ĉi tie, mi rakontos.
Vlaĉjo kovris la kadavron per littuko, Ganiĉev formetis siajn preparaĵojn, tiris sin, oscedis.
– Mi amuze komencis, – diris li. – Foriris, ĉu vi povas imagi, en la kvara studjaro el la filologia fakultato...
Ili eliris en la parkon, eksidis sur benkon, Ganiĉev moligis per la dikaj fingroj cigaredon, ekfumis.
Kion neniel povis imagi Vlaĉjo, estis tio, ke Ganiĉev lernis en la filologia, verkadis versaĵojn, ritman prozon, poste studentiĝis al lernejo de pentroarto kaj skulptado, poste al konservatorio.
– Kiam do vi komencis okupiĝi pri medicino? – demandis Vlacĵo.
– En la aĝo de dudek naŭ jaroj, kara mia, – diris Ganiĉev. – Mi ĉion forlasis: kaj skulptarton, kaj komponadon de fugoj, kaj aĉajn, dormigantajn versojn miajn en kosma stilo, kaj eĉ koramikinon, kredantan pri miaj gigantaj talentoj. Pro fajrobrigadano kun familinomo Skripnjuk, kaj lia nomo kaj patronomo estis Oresto Leonardoviĉ. Dum la intercivitana milito, kiel vi tre bone scias, mia kara Kievo ofte spertis malfacilaĵojn de invadoj de ĉiaspecaj Skoropadskij-oj, Petlur-oj, blankuloj, germanoj kaj cetere kaj tiel plu. Nu, kaj ĉiuj konkerantoj nepre al la urbo pafadis el kanonoj, tre multe pafadis kaj bruligadis nian belegan Kievon. Kaj necesas noti, ke loĝis mi tiam apud unu malgranda fajrobrigadejo kaj ofte kun granda intereso rigardis, kiel al grandegaj brulegantaj incendioj, knarante per neŝmiritaj radoj, elveturadis sur ĉevaloj-«skeletoj» nia fajrobrigado, konsistinta ekskluzive el maljunuloj. Estas pafado, sed miaj herooj-maljunuloj sub gvido de la senŝanĝa Skripnjuk – terura, interalie, estis insultanto kaj ŝatis per vodko sin dorloti, – do ili en brilantaj kupraj kaskoj tiele pitoreske kuras. Ĉi tie ĉio falas en inferon, fino de la mondo, sed ili, jam al neniu, rimarku, subordiĝantaj, ĉar en tiuj horoj en la urbo mankas potenco, ili veturas. Treege min tio interesis. Kaj Skripnjuk al mi klarigis: «Eble, oni ie tie en incendio infanon eltiri pro stulteco ne povas aŭ por eltreni iun senkrurulon cerbo ne sufiĉis. Certe, utilo estas negranda, tamen tio estas utilo, sed ne simple pasigado de tempo».
La voĉo de Ganiĉev strange ektremis, al Vlaĉjo eĉ ŝajnis, ke la profesoro ploretis.
– Brulanta trabo poste mortigis mian Skripnjuk-on, – mallaŭte diris Teodoro Vladimiroviĉ. – Mirinde estas, kiel oni kutimiĝis en la malnova, malbonmemora rusia inteligencio moki profesiojn. Nepre oĉjo-fajrobrigadano venadas al vulgara kuiristino. Mia maljunulo en sia juneco same al kuiristinoj venadis – li ne estis stulta rilate de donĵuaneco, sed kia ja homa koro devis en li bruli, por ke mi, viro jam plenaĝa, dorlotita – miaj gepatroj estis riĉaj kaj pri nenio rifuzis, – do, por ke mi tutan mian vivon rekomencu denove. Ĉar mi por ĉiam memorfiksis la simplan, sed pruvitan al mi per ekzemplo veraĵon pri utilo kaj pasigado de tempo.
– Do, vidu! – morne kaj kun ia kaŝita aludo diris Vlaĉjo.
– Kion – vidu? – koleriĝis Ganiĉev.
– Ja pri utilo kaj tempopasigo. Evidentiĝas, ke vi ne por ĉiam memorfiksis...
– Aŭskultu, Ustimenko, – retenante sin, diris Ganiĉev. – Kial vi ĉiam min juĝas? Uzante tion, ke mi al vi bone rilatas, vi aplikas al mi tute nevivajn postulojn. Finfine Stepanov scias la fakon mezbone kaj...
– Mi nenion juĝas, – kun angoro en la voĉo interrompis Vlaĉjo, – mi nur pensas ĉiam, komprenu, Teodoro Vladimiroviĉ, pensas kaj pensas, kaj decidis jen, ke necesas vivi tiel, kiel Bogoslovskij vivas, kaj en multaj aferoj, ne en ĉiuj, kiel Prov Jakovleviĉ vivis. Kaj nenion fari duone – alie mi pereos! Vi, mi petas, ne koleru al mi, por mi mem estas malfacile, sed por kio do vi pri Stepanov diris, ke li la fakon scias mezbone? Kion do vi mem pri via scienco pensas, pri patologio, se por vi «mezbone» estas sufiĉa?
– Ĉu vi scias? – per jam tute furioza voĉo kriis Ganiĉev. – Vi al mi tutsimple tedis! Mi ne deziras aŭskulti edifojn de knabaĉo! Bonan nokton!
Li leviĝis kaj foriris, kaj Vlaĉjo ekiris serĉi Barbara-n, por plendi al ŝi pri si mem. Banjon li vidadis nun malofte, ŝi iomete hontis pro lia streĉita interna vivo, pro lia severa voĉo, pro liaj malbonkoraj mokoj pri la studio kaj Estera-Eŭdokia Meŝĉerjakova-Prusa. Ne povis ja Banjo senti sin eterne kulpa pri tio, ke Atanazio Petroviĉ pereis, kaj Vlaĉjo, ŝajnis al ŝi, riproĉas ŝin pri tio, ke ŝi estas viva, ĝojas, ridas, provludas spektaklojn, banas sin en Unĉo, kuras sur sketiloj.
Kion li deziris de ŝi?
Kion postulis lia severa rigardo de liaj plu karaj okuloj?
Kial nur afero, laboro devis imponi?
Hodiaŭ ŝi estis hejme, sed intencis iri al provludo.
– Kiel statas viaj aferoj? – demandis Eŭgeno.
– Mi ĵus parolis pri vi kun Ganiĉev, – respondis Vlaĉjo. – Mi longe konvinkadis lin, ke doni al vi mezbonan poenton pri patologio estas malĝuste.
– Certe, malĝuste! – konsentis Eŭgeĉjo. – Mi por «bonege» parkerigis.
– Patologion vi ne scias, – kontraŭis Ustimenko. – Vin necesus fiaskigi, sed ne agi sub influo de Tarasoviĉ kaj aliaj.
– Ĉu vi freneziĝis? – demandis Eŭgeno.
Sur la strato Banjo diris al Vlaĉjo, ke li iĝas netolereble malfacila homo – sektano-membruliganto[103]. Kaj Eŭgeĉjo pravas, la konversacio kun Ganiĉev estas ne kamaradeca ago.
Vlaĉjo ne ofendiĝis, nur miris kaj senkompate respondis:
– Kion vi diras, Barbeto? Ĉu postulemo estas malbona? Vane vi tion diras – sektano, kaj eĉ membruliganto.
– Nu, simple turmentanto.
– Tio estas la Eŭgeĉja vidpunkto.
– Ne nur Eŭgeĉja!
– Des pli, – kolere diris Vlaĉjo. – Vi ĉiuj jam same rigardas al la aferoj. Ĉu vi memoras, kiel sur la teraso la dika Makavejenko predikis la sencon de la vivo? Tio estas via komuna vidpunkto. Eblas esperi, ke kun tempo sekvos kortuŝa unuiĝo – Eŭgeĉjo, vi, la spekulanto Daĉjo kaj tiu ilia amikino, kiu specialiĝas pri memmasaĝo. Vi ĉiuj estas unu bando.
– Kio? – kriis ŝi. – Ĉu vi ne freneziĝis?
– Ne freneziĝis! – malmilde respondis Vlaĉjo. – En la vivo ĉio malnobla komenciĝas per malgrandaj kompromisoj. Per etetaj. Jen tieletaj, kiel vi esprimiĝis, kiam estis lernejanino. Kaj poste ascende aŭ descende, kio al vi pli plaĉas, – vi, Eŭgeno, Ganiĉev, via patrino, Daĉjo...
Li jam ne estis komprenanta, kion li diras. Li jam parolis senbride. Ja li venis al Banjo por helpo, por subteno, sed ŝi evidentiĝis kun ili, kun liaj malamikoj.
– Ĝenerale, mi laciĝis de vi, – finfine diris Barbara. – Pardonu, mi tre laciĝis. Kaj de viaj bruskaĵoj mi laciĝis. Krome, al mi tedis predikantoj, mezlernejan kleron mi jam havas, tion, ke Volgo enfluas en la Kaspian maron[104] – mi scias. Kaj vi, Voĉjo, estas tro pura. Iru laŭ via propra vojo, lumu por aliaj, forbrulu mem, kaj mi iros laŭ mia padeto. Estu sana, kresku granda!
Ŝi snufis per la nazo, tiel ŝi ekkompatis sin kaj ankaŭ Vlaĉjon – li, probable, simple ne estis komprenanta, pri kio ŝi parolis. Kaj ŝi mem ne bone komprenis siajn emociojn, ŝi ofendiĝis, kaj li devus peti pardonon, sed li nur plaŭdadis per siaj stultaj vilaj okulharoj kaj silentis. Silentis, kiel povis fari nur li, kaj poste forturniĝis kaj ekiris en la bibliotekon, eĉ unufoje ne returninte sin.
«Nu, do bone!» – decidis ŝi. – «Vi ĉe mi ankoraŭ dancos!»
Malvarma vento vipis ŝian vizaĝon, ŝi atendis – ĉu li vere ne returniĝos? Kaj kio estas ĉio ĉi finfine? Ĉu li amas ŝin aŭ ne? Ĉu li jam forgesis sian frenezan leteron el la Nigraravina malsanulejo? Li rigardas al ŝi kiel fremdulo, pri nenio demandas, kaj kiam ŝi venas al li – li studas kune kun Paĉo. Aŭ li ne estas hejme, aŭ li dormas kun siaj libroj en la manoj. Kio estas tio, vere?
«Se li returniĝos, tiam ĉio en nia vivo estos bonega! – kun senespera sento pensis Barbara. – Sed se ne?»
Li ne returniĝis.
Li estis paŝanta supren laŭ la Monta strato al sia biblioteko. Lian malnovan, trivitan palteton taŭzis la vento, unu orelklapo de la ĉapo kun ŝnureto svingiĝis.
La plej proksima, la plej kara por ŝia koro homo, stulta, longbraka, estis foriranta pro konversacio pri iaj kompromisoj. Kiaj kompromisoj?
Ĉu krii?
Ĉu kuri?
Haltigi ajnkoste kaj klarigi tion, kion tiom multaj homoj ne komprenas: ili ne kverelu pro bagateloj, kiam jam ekzistas amo; ili ne ofendiĝu, ne koleru! Pro etaj ofendiĝoj homoj perdas unu la alian, poste bagateloj transformiĝas al neĝa lavango – kaj ĝin jam ne povas venki la homo!
Haltigi lin tuj, ĉi-momente, voki!
Sed ŝi ne povis.
Ŝi apenaŭ aŭdeble diris:
– Vlaĉjo! Vi ne rajtas foriri!
Sed li ne aŭdis.
Tiam, kolere kaj fiere rektiĝinte, ŝi ekiris en sian studion «Ŝĉepkin» por provludi vican spioninon. Lastatempe oni komencis subŝovi al ŝi rolojn de insidaj maljunaj spioninoj kun anhelo. Kaj kiam Banjo asertadis, ke ŝi tion ne sukcesos ludi, tiam Meŝĉerjakova-Prusa krakadis per la longaj fingroj kaj diradis per sia glata, ĉiam laca voĉo:
– Aĥ, mia kara, ĉu vi ne komprenas, ke por disvolvo de talento antaŭ ĉio necesas trejnado. Jes, jes, trejnado kvadrate kaj eĉ kube.
«Se trejnado, do trejnado!» – malvigle pensis Banjo, eliris el post la kuliso, prezentanta plorantan salikon, kaj ekparolis:
– Do, kamarado Platonov, pli ĝuste, sinjoro Platonov, se vi malkovrigos min – via vivo estos finita! Tamen se vi plenumos eksplodon de la turbino, tiam vin atendas ĉeklibro, lumoj de nokta Monmartro, verdaj tabloj de Montekarlo, meritita ripozo en Alpoj, amo...
– Stepanova, por kio larmoj? – demandis Meŝĉerjakova-Prusa.
– Por nenio! – respondis Barbara. – Same por nenio, kiel vi por nenio bezonas vian duan familinomon – Prusa! Kaj kial – Prusa? Kial ne Belga, ne Franca, ne Amerika? Kial Prusa? Kaj bonvolu, kaj jen, kaj mi foriras. Al diablo!
Ŝi desaltis de sur la malgranda, malalta kluba scenejo kaj ne haste, fiere levinte la kapon, ekiris al la pordo. Nur tiam Meŝĉerjakova-Prusa rekonsciiĝis kaj kriis per voĉo de bazara vendistino:
– For! Arogantulino! Mi vin ekskomunikas! Foriraĉu por ĉiam!
– Sed kial vi tiel kriaĉas? – demandis Boĉjo Gubin. – Ĉu vi opinias, ke tie ĉi estas kapitalisma privata entrepreno? Ĉi tie estas unuigita teatra studenta studio, kaj ni al neniu permesos...
Poste Gubin kuratingis Barbara-n.
– Ne gravas, nun ŝi pli bone pripensos sian sistemon de knuto kaj logaĵo, – diris li al Banjo. – Ni, dankon al dio, ne estas infanoj. Sufiĉas.
Banjo silentis.
– Ĉu vi havas malagrablaĵojn? – demandis Boriso.
Barbara nenion respondis. Gubin ankoraŭ silentis iom, poste ĝisrevidis, sed ne turnis sin al sia strato. Li delonge kaj senespere estis enamiĝinta al Barbara: ekde tiu sama tago, kiam Vlaĉjo surmetis premligilon al knabo-paŝtisto sur reloj. Sed li ĉiam estis komprenanta, ke Vlaĉjo estas pli granda kaj pli bona ol li. Kaj ne malhelpis al ili. Sed hodiaŭ li tute kuraĝiĝis kaj demandis:
– Ĉu vi kun Vladimiro kverelis?
– Kaj vin tio, interalie, tute ne koncernas! – diris Banjo. – Vi ĝisis kaj lamu hejmen. Mi akompanantojn ne bezonas.
Terure ŝi povis fojfoje diri, tiu Barbara: «Lamu!» Kial?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.