|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Kaj ree estis neniaj laŭdoj. Pri li oni eĉ ne rememoris. Li sidis sur sia ordinara loko malantaŭ la flava polurita ŝranko, sunaj radioj lumis al lia vizaĝo, kaj ĉio, kio okazis dum tiuj tagoj – la persekuto kaj la enketado, la rajdistoj kaj la heroo-detektivo, la ebria Gorŝkov kaj la fulmoj, – ĉio ĉi evidentiĝis bagateloj, meritantaj nenian atenton. Vlaĉjo, kompreneble, ofendiĝis, sed kion li povis fari? Ĉu leviĝi kaj rakonti al ĉiuj, kiel tio estis malfacila kaj eĉ timiga? Rakonti, ke li kaj oĉjo Peĉjo Semoĉkin estas bravuloj? Ne, al tio li ne povis decidiĝi. Kaj poste, kaptita de trankvile afera ritmo de la malsanuleja vivo, li jam forgesis pri la eventoj en Razgonje.
Matene Bogoslovskij ordonis al li prepari al operacio iun Romanon Karpoviĉ-on Ĉuĥnin-on – el la kvina ĉambro. Grandega Romĉjo, kiel nomis tiun knabegon aliaj malsanuloj, malkuraĝis kaj, kaŝante de si mem kaj de la malsanulejaj laborantoj tion, ke li estas malkuraĝulo, turmentis flegistinojn, najbarojn en la ĉambro, kvietan, kun bukloj sur la frunto doktorinon Nina-n Sergijevna-n. La plej abomena konsistis en tio, ke Romĉjo Ĉuĥnin legis medicinajn popularajn broŝurojn kaj impertinente asertadis, ke ĉi tie, en la Nigraravina malsanulejo, ĉiuj estas malkleruloj kaj malfruantaj de atingoj de la moderna medicino analfabetaj kuracistaĉoj. Kolera, dikvanga, ŝvitema, li promenadis en koridoroj de la malsanulejo, ion ĉie flaradis, eksciadis, miksadis kaj kun ĝuo rakontadis:
– Hieraŭ unu maljunulon nokte oni senbrue trenis en la kadavrejon. Erara diagnozo! Juĝi ilin ĉiujn, juĝi senkompate, friponoj, krimuloj, sed ne doktoroj! Ankaŭ knabinon ili pereigis – aero pro eraro trafis en la koron. En la trian ĉambron oni oksigenujon portis – por kio? Ankaŭ tie ili sian pacienton pereigas.
Nutraĵon li mallaŭdadis, pri flegistino Sonjo rakontadis monstrajn fiaĵojn, al la najbaroj en la ĉambro diradis, ke ili eliros el ĉi tie nur kun la piedoj antaŭe[94].
– Ĉe vi tute ne estas uzata lizatoterapio, kiam oni, pardonu pro la esprimo, kuracas helpe de urino, – diris li al miregita Vlaĉjo. – Kaj ĝenerale, kamarado brankardisto aŭ kiu vi estas, mi havas malaltan kvanton de hemoglobino kaj eritrocitoj, necesas apliki urĝajn rimedojn, sed vi preskribas operacion.
– Ĉu vi estas medicinisto? – miris Vlaĉjo.
– Normale – sovetia intelektulo, – kun degna subrido diris Romĉjo. – Ni iel-tiel kaj anamnezon komprenas kaj ankoraŭ ion povas cerbumi.
Li rigardis al Vlaĉjo arogante kaj malestime. En la ĉambro oni subridadis. Maljuna viro, forte suferanta post komplikita rompo de femuro, ĝemetante, konsilis:
– Prefere vi pelu, kamarado, tiun zizelon el ĉi tie per piedbatoj. Ne eblas vivi pro li. Ankaŭ nia pacienco elĉerpiĝas – ni faros linĉon, kiel kun ĉevalŝtelisto, rezultos malbele.
Romĉjo suspiris:
– Jen atmosfero. Se venus ĉi tien la popolkomisaro de sovetia sanprotektado, li rigardus.
Kaj flustre aldonis:
– Da simulantoj estas dudek kvin procentoj en la malsanulejo, ne malpli. Kaj nun pri mia gastrointesta traktuso: ĝi ne estas en ordo. Kiel vi deziras, sed mi pri la operacio ne konsentas.
Vlaĉjo sendis flegistinon al Bogoslovskij. Dum ŝi serĉis Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on, Romĉjo mokadis Vlaĉjon: kaj pri lia evidenta juneco, kaj pri tio, ke li havas vilajn okulharojn, kaj pri tio, kiel li ruĝiĝas. Vlaĉjo, ŝajnigante, ke ĉion preteraŭdas, turmentiĝis neesprimeble.
– Jen kio, Ĉuĥnin, – diris Bogoslovskij, eksidante apud la lito de Romĉjo. – Vi en nian malsanulejon venis mem kun peto korekti al vi vian vizaĝon, ĉar ĝi estis difektita, laŭ viaj vortoj, en sekreta, sed heroa afero. Estis nenio sekreta, kiel mi eksciis. Estis normala ebria batiĝo dum templofesto.
Bogoslovskij diris intence laŭte, la tuta ĉambro aŭdis liajn vortojn.
– Via partopreno en la batiĝo estas des pli abomena, ĉar vi estas homo iamaniere klera, librotenisto, iras en kravato kaj ĉapelo kaj malestime parolas kun tiuj homoj, kiuj ne portas ĉapelon kaj kravaton. Vi enmiksiĝis en la batiĝon kaŝe, kaj mi, tute ne estante subtenanto de pugnaj punoj, opinias, ke la repago ĉi-okaze fariĝis juste. Oni difektis al vi la orelon, kaj via deziro korekti vian aspekton estas komprenebla. Kio koncernas vian konduton en la malsanulejo, do ĝi estas abomena. Hodiaŭ ni vin ne operacios, kaj koncerne de vendredo, do aŭ vi estos operaciita, aŭ en la sama tago vi estos elhospitaligita. Kaj se vi skandalos, do ni elhospitaligos vin hodiaŭ. Ni iru, Vladimiro Atanazijeviĉ!
En la koridoro li diris al Vlaĉjo:
– Nia afero, Vladimiro Atanazijeviĉ, estas malfacila kaj treege sendanka. Mi, antaŭ ol eklabori, opiniis, ke al ni – tiom, kiom ni, kuracistoj, laboras per plena mezuro de fortoj kaj kapabloj, kaj, kompreneble, honeste – same plenmezure venas bonaj vortoj, koraj manpremoj kaj diversaj aliaj sentimentalaĵoj, pro kiuj la vivo iĝas pli gaja. Tamen la afero estas tute ne tia. La denuncisto Sidilev, kiun vi kaj mi eltiris el sufiĉe malagrabla historio, nun, forgesinte pri siaj timoj de tiu periodo – ĉu vi memoras, kiam li supozis, ke mi lin tranĉmurdos, – koleras, ke «tre multe oni al li distranĉis», kiel li hodiaŭ esprimis. Kaj lia edzino hodiaŭ kriis al mi, ke mi «povus pli bone zorgi pri mia eksa kunlaboranto». Kaj ĉion ĉi necesas aŭskulti tial, ke ne povas ni, vere, voki policon. Jen ĉi tie en la kvara ĉambro kuŝas iu Ljadova Aza Arkadijevna, virino kultura, edzino de responsa kamarado. Ni ŝin, sen fanfaronado, eltrenis el seriozega situacio. Kompreneble, ŝi suferas. Do, kion vi pensas? Alie, ol ekzekutistoj, sadistoj kaj eĉ mazoĥistoj, ŝi min kaj la kvietegan Nina-n Sergijevna-n ne nomas, al flegistinoj ĵetadas tasojn, kaj ŝia edzo, homo honesta, bona familiano kaj amanta edzo, kiel oni kutimas esprimi, rigardas al ni kiel lupo. Kaj ne nur rigardas, sed ankaŭ vortojn diras, kiujn ni ree devas aŭskulti. Kaj tio eĉ estas bagateloj! Ĉi tie antaŭnelonge nian bonkoregan Vinogradov-on kun bastono unu amanta patrino atakis. Mi ĉion ĉi al vi en tiu senco rakontas, ke vi, troviĝante ĉe la sojlo de komenco de via profesia kariero, ne esperu pri larmoj de kortuŝitaj parencoj, pri manpremoj kaj pri bukedoj de kampaj floroj, plukitaj per manoj de dankemaj etuloj. Kaj speciale se medicino estas senforta. Tiam estu preta al ĉio. Kaj vokojn al prokurorejo akceptu trankvile, ne ofendiĝante. La koro de amanta parenco ofte estas treege venĝema, kaj okazas, ke vi, plenuminta pli ol kapablas plenumi homo kun ties limigitaj scioj, fariĝas eĉ krimulo, kvankam ne juĝita, sed tamen «suspektata». Certe, malfacilas ĉio ĉi. Kompreneble, okazas ankaŭ alie – personaj dankaj leteroj kaj eĉ al redakcioj de ĵurnaloj – tre kortuŝe, simpatie, eĉ ĝis larmoj. Sed notinda ĉi tie estas tio, ke dankojn ni ricevas plej ofte tiam, kiam al ni fortunis aŭ kie laboris la naturo, ĉar nia dankema paciento ne estas kuracisto kaj ne komprenas tion, kion scias ni. Jen Prov Jakovleviĉ – mia bona kamarado, kaj via instruisto – ofte diradas de Gandhi tiajn vortojn, laŭ mia opinio, tute pravajn: «Mi konas nur unu tiranon, kaj tio estas la mallaŭta voĉo de la konscienco...»
Li suspiris, trinkis el peza glaso gasakvon kaj, kvazaŭ denove legante Vlaĉjajn pensojn, diris:
– Konsciencon, honoron, honeston ni, interalie, maljuste ignoras, supozante, ke tio estas ne el nia leksiko. Tio ja estas nia, nur nia, ĉar en la mondo de profito kuracisto, okazas, faras operacion ne tial, ke tiu operacio necesas, sed tial, ke la malsanulo estas riĉa kaj lin eblas «melki» por pundoj, frankoj aŭ dolaroj. Ĉe ili patentitajn rimedojn predikas por mono famaj sciencistoj. Kaj ankaŭ reklamas. Sed ni laboras en la mondo de honoro, konscienco kaj honesto kaj kontraŭ tiuj, kiuj tiun «mallaŭtan voĉon de la konscienco» en si obtuzigas, necesas lukti, kiel kontraŭ ĉio malamika al ni, ĉar, ekzemple, iu Ĵovtjak, nomata plue «profesoro»...
Sed tiam Bogoslovskij ĵetis rigardon al Vlaĉjo, rememoris, ke Ĵovtjak tamen estas Vlaĉja profesoro, ridinde konfuziĝis kaj paŭzis, snufis kaj diris:
– Bone, kolego, ni iru operacii, vi kaj mi havas hodiaŭ malfacilan tagon!
«Kolego»!
«Vi kaj mi» – diris tiu homo, tiu dikmalalta, larĝŝultra, bruligita de la suno, bonega homo. Kaj dum la tuta tempo, kiam Bogoslovskij operaciis, kaj Vlaĉjo jen donadis narkozon, jen transfuzadis sangon, jen injektadis fiziologian solvaĵon, jen kalkuladis pulson, – dum tuta tiu tempo en liaj oreloj sonis la frazo, dirita sen ajna afekto, per obtuza kamparana voĉo: «Vi kaj mi». Li estis agnoskita, li estis sia, li estis kvankam tute ne la ĉefa, sed tamen helpanto, tia helpanto, al kiu eblis diri tiujn amarajn vortojn, kiujn, kompreneble, oni diras ne al ĉiu ajnulo...
La horloĝo en la antaŭĉambro de la operaciejo sonoris la unuan horon, kiam Nikolao Eŭgenjeviĉ ekfumis maldikan cigaredon, tenante ĝin per pinĉilo. Vlaĉjo estis lavanta la manojn, elturmentita, ŝvitkovrita, sufokiĝanta pro la plu nekutima odoro de etero. La maljuna doktoro Vinogradov estis rezonanta:
– Varikaj ulceroj de kruro – tio estas simple dia puno, – diris li, al neniu turnante sin. – Mi memoras tian kazon, Nikolao Eŭgenjeviĉ...
Tiam malfermiĝis la pordo kaj la ekonomo Rukaviŝnikov – viro energia kaj sangvina, bonanima kaj nekonsternebla – diris:
– Jen do, Nikolao Eŭgenjeviĉ, la falĉmaŝinon oni muntis, kaj Vaĥramejev kun Antoĉjo ĝin nun provos. Tiel diri, elprovon faros. Jen ĝi, nia bela maŝineto...
La falĉmaŝino, farbita per helaj koloroj, estis rampanta trans la malsanuleja barilo. Vlaĉjo nenion komprenis en ĝiaj manovroj, sed Bogoslovskij kolere diris:
– Mi ne komprenas, kiel al tio rilatas Antoĉjo! Li ja ĉiam ion rompas. Ordonu al Antoĉjo deiri de la maŝino...
Vlaĉjo por momento preskaŭ ridis; li vidis, ke Nikolao Eŭgenjeviĉ mem pasie deziras kuri al sia falĉmaŝino, sed li ne povis, ĉar lin atendis ankoraŭ unu – la plej malfacila kaj longdaŭra – operacio. Bonrasa stalono en sovĥozo «Standardo de laboro» batis per la hufo en la ventron ĉevaliston – grandaĝulon Bobiŝev, kiun oni ĵus alveturigis en la malsanulejon. Tiun ĉevaliston Nikolao Eŭgenjeviĉ konis kaj ŝatis, kiel tre multajn homojn en la distrikto – laborantojn, farantojn, havantajn vivan sperton. Kaj, mem dolore sulkiĝante (strange, sed Bogoslovskij ĉe sia nemalgranda sperto tute ne perdis kompatemon), Nikolao Eŭgenjeviĉ diris:
– Mi timas, ke estas disŝiroj de la lieno; rimarku, Vladimiro Atanazijeviĉ, paleco plifortiĝas, la sanga tensio falas, ĉu vi sentas malvarmiĝon de la haŭto? Kaj naŭzo, li ĉiam havas naŭzon... Do, ni komencu...
Elegante, forte kaj bele Bogoslovskij faris laparotomion kaj komencis per glata voĉo paroli pri tio, kiel nome estas disŝirita la lieno. Maria Nikolajevna rapide donadis instrumentojn, aŭdiĝadis nur malofta metala grinco de ĵetataj de Nikolao Eŭgenjeviĉ jen tondilo, jen pinĉilo, jen sondilo, jen skalpelo, kaj malfacila, kun ronketo, spirado de Bobiŝev.
– Pulso? – de tempo al tempo demandadis Bogoslovskij.
Ustimenko respondadis nelaŭte, samtone kun la tuta ordo de la operaciejo de la Nigraravina malsanulejo. Snufadis la dika Vinogradov. En la antaŭoperaciejo la horloĝo batis la duan horon, poste la duan kaj duonon. Je la tria horo kaj tridek du minutoj Bobiŝev estis forveturigita, Nikolao Eŭgenjeviĉ malleviĝis sur tabureton, sidis senmove dum kelkaj sekundoj, poste diris:
– Ĉu ni vere eltiris la maljunulon?
En tiu momento li ekvidis la falĉmaŝinon, kiu iris al la gisa barilo de la malsanulejo.
– Antoĉjo! – kovriĝante per kolera ruĝo, ekkriis Bogoslovskij. – Sola Antoĉjo! Nu, kanajloj, nu, diabloj, pereigos ili por mi la maŝinon, kie mi alian trovos?
Kolere demetante dum iro la kitelon kaj la maskon, li kure ĵetis sin el la malsanulejo, ŝire malfermis la barilpordon kaj, ridinde svingante la manojn, forte malfermante la buŝon, komencis krii al la hirtahara, sentima kaj helblonda Antoĉjo. El la fenestro de la operaciejo Vlaĉjo vidis, kiel Nikolao Eŭgenjeviĉ mem eksidis sur la selon de la kara por lia koro falĉmaŝino, kiel ĝi moviĝis pluen kaj kiel apude kuris Antoĉjo, kaj la aperinta el ie longkrura brankardisto Vaĥramejev ĵure alpremadis la manojn al la brusto kaj furioze krucosignadis sin.
– Ho dio, kia li estas mirinda homo! – diris Nina Sergijevna, same starinta ĉe la fenestro apud Vlaĉjo. – Ja li ĵus estis preskaŭ en sveno! Ĉu vi rimarkis, Ustimenko?
– Malsaĝulo pro Kristo, pardonu min dio, – kortuŝite diris la kirurgia flegistino. – Se vi deziras scii sekreton, do li mem dum duono de la nokto kun Vaĥramejev tiun falĉmaŝinon hodiaŭ muntadis.
Post ĉirkaŭ dudek minutoj, kiam Vlaĉjo eliris el la malsanulejo, Bogoslovskij en ĉemizo kaj ŝelkoj kriis al Vaĥramejev:
– Ĉu mi diris, ke la ŝafton necesis pli dense fiksi? Kaj vi kion faris?
La blanka ĉapeto, forgesita sur la razita kapo de Nikolao Eŭgenjeviĉ, estis defie kaj ridinde ŝovita al la orelo, en ĉiuj fenestroj de la malsanulejo, kaj en la ĝardeno, kaj en la legomejo estis ridetantaj pacientoj de Bogoslovskij, kaj li per la ŝultro estis ofensivanta la altan «meĥanikiston» kaj sen kolero, kun malgajo demandanta:
– Kie mi nun la inerciradon prenos? Kie? Ĉu el via Antoĉjo eltranĉos?
– Aj, eltranĉu, – plorante diris Antoĉjo, – eltranĉu, se mi kulpas. Vi mem la ŝafton ne tien metis, kaj nun min akuzas. Ĉiam Antoĉjo kulpas, malfeliĉa mi estas homo, nur restas en maŝo pendumiĝi...
– Mi al vi montros «pendumiĝi»! – roris Bogoslovskij.
Du sataj malsanulejaj eksstalonoj forveturigis la falĉmaŝinon por riparo, Nikolao Eŭgenjeviĉ surmetis malnovan reversitan jakon, iris en la kancelarion subskribi dokumentojn. El la fenestro de la malgranda ĉambro, en kiun Bobiŝev estis transportita post la operacio, Vlaĉjo vidis, kiel Bogoslovskij interparolis kun la ĝardenisto Eŭfemo Markoviĉ, kiel li minacis per la fingro al paciento Pauŝkin – kormalsanulo, avide fumanta grandegan manfaritan cigaredon, kiel, trairinte la korton, la ĉefkuracisto eniris en la maldekstran alon de la «aeroplano».
Ĉe la pordo de la ĉambro estis mallaŭte ploranta filino de Bobiŝev – plaĉaspekta perpleksa virino. Estis aŭdeble, kiel onjo Klanjo diris:
– Vi esperu, knabino! Lia mano estas facila, viviga. Li, kvankam estas sendiulo, sed super ĉiuj popoj. Popo incensas, kaj li vere servas. Pensu, knabino, esperu!
«Servi, sed ne incensi, – ree ĝoje kaj firme difinis por si Vlaĉjo. – Kiel ŝi tion prave diris, onjo Klanjo, kiel mirinde prave!»
Trans la pordo estiĝis silento, eniris Nikolao Eŭgenjeviĉ, diris al leviĝinta de sia loko Vlaĉjo: «Sidu», – kaj mem eksidis sur alian tabureton. Liaj atentaj, iomete oblikvaj okuloj rigardis al la blanka vizaĝo de Bobiŝev, rigardis longe, fikse, trankvile.
– Tio estas homo de bonega saĝo, – diris li mallaŭte, – de siaspeca, mokema saĝo, karaktero pure rusa, mi kun li pasigis plej agrablajn horojn. Kaj ĝenerale, vi devas scii, tre multas en nia distrikto bonegaj homoj. Antaŭnelonge en la urbo unu mia samkursano, nun doktoro kaj profesoro, aŭtoro de vico de medicinaj verkoj pri de ĉiuj sciataj temoj, sed impona kaj nedisputebla laŭ sia aspekto efekta viro, – do li interesiĝis de mi: «Ĉu vi, probable, sopiras, Nikolao, kaj bieron drinkas?» Mirinda afero: kiom da jaroj estas la Soveta potenco, kiom estas farita, kiaj revoj plenumiĝis, sed normala profesoro plu pri mi kaj vi pensas surbaze de iam legita «Ĉambro n-ro 6» de Antono Ĉeĥov, ke ni nepre sopiras kaj drinkas bieron. Nu, venis mi vespere al mia samkursano, honoriĝis esti invitita al soirée, kiel li esprimis (rimarku, ke ankaŭ tiaj vortoj kvankam kaŝe, sed ekzistas). Kaj kio? Ili vistas.
– Kiel vistas? – ne komprenis Vlaĉjo.
– Nu, kartludo tia estas, visto, el la intelektaj. Ili ludas pasie, entuziasme, estas tute absorbitaj de sia okupiĝo. Kaj dum la tuta vespero ne estis eĉ unu saĝa vorto, eĉ unu penso. Aĥ, pensas mi, diablo prenu, por kio do mi ĉi tien venis, stultulo? Profesoro, doktoro, aŭtoro de vico de verkoj. Ne vane oni diras: «Ĉio estas por lia gloro, nur li mem mankas por la nia». Ja kial li estas profesoro? Ne, pensas mi, ne eblas, eraras mi, ne komprenis ĝuste. Kaj mi ekparolis kun mia samkursano pri kirurgia endokrinologio, do li, imagu, tiele degne min frapis al la ŝultro kaj diris: «Ni ja ripozas nun, kaj se vi deziras, venu al mi en la klinikon, tie vi kun mia asistanto konversacios». Kompreneble, en neniun klinikon mi venis.
Nikolao Eŭgenjeviĉ bonanime kaj mallaŭte ridis iom, konversaciis en la koridoro kun la filino de Bobiŝev kaj foriris en la ambulatorion.
Nokte Vlaĉjo deĵoris en la malsanulejo kune kun Ksenia Nikolajevna Bogoslovskaja kaj kune kun ŝi helpis al malfacilega akuŝo. Maldika, svelta, kun alte metitaj sub la doktora ĉapeto harligoj, kun pala vangruĝo kaj kares-severa rigardo, tute juna, preskaŭ studentino aspekte, ŝi, laborante, senĉese klarigadis al Vlaĉjo, sed tiel, ke al li neniom ŝajnis, ke kun li parolas sperta kuracisto: simple samkursanino, kamaradino, pli multe scianta, ol li mem.
La akuŝantino kriis per densa, jam elturmentita voĉo, en la akuŝejo estis varmege, Ksenia Nikolajevna konsilis:
– Vi faru fortostreĉojn, karulino, streĉiĝu, naski estas malfacila laboro, sed kompense poste vi kun ĝojo vidos rezulton de via laboro – filinon aŭ filon...
Parolis ŝi simile al Nikolao Eŭgenjeviĉ, kaj Vlaĉjo deziris lerni paroli same.
– Kiam vi naskos filon...
– Filinon mi deziras, – per ploranta voĉo diris la estonta patrino, – ĉiuj knaboj estas huliganoj, najbara Maĉjo hieraŭ en nian bovinon el pafarko pafis...
Ŝi ree komencis krii, Ksenia Nikolajevna kliniĝis super ŝi, karese konsolante, admonante. Vlaĉjo suferis pro kunsento, sulkiĝadis, poste eĉ mem iomete fortostreĉis – kaj okazis ĝenaĵo: maljuna akuŝistino rimarkis, subridis:
– Ĉu ankaŭ vi, Vladimiro Atanazijeviĉ? Tre amuza tio estas, ĉiuj staĝantoj nepre mem por helpo streĉiĝas. Stranga vi estas popolo, junuloj!
Antaŭ la mateniĝo la akuŝistino prenis la infanon je la piedoj, frapis per la granda ruĝa mano la gluteojn, aŭskultis la krion, bedaŭris:
– Huliganon ŝi naskis, li el pafarko aŭ eĉ el katapulto pafados.
Vlaĉjo helpis al Ksenia Nikolajevna suturi; laktoloj, littukoj, pelvoj – ĉio estis en sango, la akuŝantino kuŝis senmove, ŝiajn vangojn kaj frunton estis terure kovranta bluo. Vlaĉjo prenis la pulson – la mano estis en glueca sufera ŝvito.
– Ni komencu transfuzon! – ordonis Ksenia Nikolajevna. – Levu la ampolon iomete pli alte. Tiele...
Ili transfuzis kvincent kubajn centimetrojn. Ĉe la mateniĝo flegistino alportis aparaton por injekto de fiziologia solvaĵo. Malbone komprenante, Vlaĉjo faradis tion, kion ordonadis Ksenia Nikolajevna. «Morto, – pensis li, – morto! Kion ankoraŭ ni povos fari? Kial ni ne vokas ĉiujn doktorojn, kial ne sendas por Bogoslovskij?»
Tintadis vitro, trankvile komandadis la maldika Ksenia Nikolajevna, – ĉu ili ankoraŭ nenion komprenis?
Sed estis li, kiu ne komprenis. Kaj kiam tute heliĝis, Vlaĉjo ekvidis, ke la vangoj de la patrino rozkoloriĝis. En la malfermitaj okuloj de la virino ankoraŭ staris nebulo, ŝi estis preskaŭ senkonscia, sed tio estis ne morto, ne fino, sed vivo, komenco...
Ie malproksime, sed stride kriegis beboj, jam venis tago, vartistinoj estis portantaj ilin por nutrado – numeritajn knabojn kaj knabinojn; baldaŭ ankaŭ tiu ĉi patrino enmetos sian ŝvelintan pro lakto malhelan cicon en la buŝeton de sia unua infano. Kaj forgesos, ke ŝi deziris knabinon, komencos karesi la filon, kanti super li simplan patrinan kanteton kaj rakonti al aliaj, kia li estas neordinare saĝa... Du mirakloj fariĝis antaŭ Vlaĉjaj okuloj en la hodiaŭa nokto: la virino, kiu laŭ ĉiuj kanonoj de malnova akuŝologio ne povis naski kaj resti ĉe tio viva, naskis kaj restis viva, kaj la infano, kiu laŭ la samaj kanonoj ne povis naskiĝi viva, estis viva. Kaj ĉion ĉi faris homoj, multaj homoj, homoj, kiuj, probable, ne ludis viston, ne aranĝadis soirée-ojn kaj ne akaparadis sciencajn titolojn por grase manĝi, mole dormi kaj iradi per gajaj piedoj en horoj de grandegaj popolaj plagoj...
Seĉenov, Guborev, Fjodorov, Kadjan, Djakonov, London, Bogomolec, Spasokukockij – nur kun peno Vlaĉjo imagis al si iliajn portretojn nun. «Kial ni tiel malmulte scias pri ili?» – kun ofendiĝo kaj amaro pensis li. Ja dum la tuta hodiaŭa nokto ili estis ĉi tie, ili partoprenis en la batalo, ili venkis morton, la morton mem, kaj pri ili estas skribite nur en la lernolibro tre malmulte kaj tre tede. «Venkintoj de la morto!» – jen kiel necesas nomi ĉapitron pri ili kaj pri tiaj, kiel ili.
– Kion vi tie flustras? – demandis Ksenia Nikolajevna. – Li flustras kaj flustras! Iru dormi iom.
– Ĝis revido! – diris li.
– Ĝis revido, Vladimiro Atanazijeviĉ, – ial kun rideto respondis ŝi.
La flegistino tenis viŝtukon, Ksenia Nikolajevna estis lavanta la manojn. Vlaĉjo plu staris.
Li ne povis tiel foriri. Tro longa estis tiu nokto, tre multon li komprenis en tiuj horoj, grandega sento de danko estis superpleniganta lin.
– Ĉu estis tre malbone? – demandis li, kapmontrinte al la akuŝejo.
– Malfacile.
– Ĉu tre malfacile?
Ksenia Nikolajevna malforte ridetis:
– Verŝajne, jes.
– Kaj nun?
– Vi ja mem vidas...
Li antaŭlonge devus foriri. Por kio li ĉi tie staraĉis? Ja oni al li jam diris «ĝis revido!» Diable, stultulo, kial li ne foriraĉas...
– Mi petas, se mi povas esti al vi utila, voku min, – morne, ĝeniĝante pri si mem, petis Vlaĉjo.
Ŝi kapjesis. Li deziris kisi ŝian manon, tian, ŝajne, malfortan, kun bluaj vejnetoj, tian maldikan, tian belegan manon. Sed li, kompreneble, ne kuraĝis. Kaj, retropaŝante, longbraka, longkrura, en malnovaj trivitaj duonŝuoj, li ekiris al la pordo. Kaj sur la perono li haltis kaj rigidiĝis: en la malsanuleja ĝardeno jam trilis-kantis birdoj, jam sekiĝis roso, sed ankoraŭ noktece firme kaj forte odoris floroj. Kaj grandega, dika, bonanime zumanta burdo batiĝis al la Vlaĉja vango kaj flugis plu por siaj burdaj neprokrasteblaj aferoj.
«Vivo! – sentante, kiel spasmas lia gorĝo, pensis Vlaĉjo. – Kara, malfacila, vera vivo! Saluton! Vidu, mi helpas al vi, vivo! Mi ankoraŭ malmulte scipovas, mi ankoraŭ estas via eta irkomisiulo, sed mi estos, nepre estos tia, kiel ili. Kaj vi estimos min, kara vivo!»
Li ankoraŭ vizitis Bobiŝev-on ĉi-matene. La maljunulo ekrigardis al la juna pala doktoro perplekse kaj plendis pri doloroj. Vlaĉjo kalkulis la pulson, suspiris. Doloroj! Kia ridinda vorto! Ja vi vivas, kara maljuna Bobiŝev. Vi ja vivas kaj, plej probable, ankoraŭ longe vivos. Kaj oni alveturigis vin en la malsanulejon preskaŭ mortinta.
Sed Bobiŝev komprenis nenion el tio. Kaj ne mirinde: li ja ne sciis, el trans kia sojlo eltiris lin ĉi-tieaj doktoroj. Nun li sentis doloron, kaj li koleris. Kaj estus ridinde admoni lin ĝoji pri vivo.
Duonon de la tago Vlaĉjo tradormis. En la domo de maljuna Daune ĉiuj iradis sur la piedpintoj.
– Tŝ-ŝ-ŝ! – siblis maljuna Daune. – T-ŝŝ-ŝ, tamnitaj tiaploj! La toktoro tormas. Kiam mi prenos la rulon, tiam mi fin ĉiujn murtos kaj la toktoro fin ne kuracos. T-ŝ! Cesaro, lasu fian fifron!
«Vian fifron, – divenis tra dormeto Vlaĉjo. – Cezaro ludas fifron. Jen kio!»
Dum Vlaĉjo estis manĝanta sian abundegan matenmanĝon, la maljunulino alportis al li leteron de Banjo. Ŝmacante, li komencis legi, kazea patkuko haltis en lia gorĝo, Vlaĉjo elkraĉis ĝin. Prov Jakovleviĉ Polunin mortis. Mortis. Sed kiel tio povis esti? Kiel? Ne, ĉi tie eble estas ia eraro, eble, tio estas samnomulo kaj tuj ĉio klariĝos.
Ne finmanĝinte, en defalanta duonŝuo (li forgesis buki la rimeneton kaj trenis la plandumon) Vlaĉjo ekkuris en la malsanulejon. Sur tablo en la kancelario kuŝis ĵurnalo «Unĉanska laboristo». La instituto Seĉenov kun malĝojo sciigis pri antaŭtempa forpaso de la profesoro, doktoro kaj esprimis kondolencon al la familio de la forpasinto. Kaj ankaŭ nekrologo kun nesimila portreto en nigra kadro estis presita en la ĵurnalo.
Ho dio, kiel ne similaj estis al Prov Jakovleviĉ tiuj enuaj, malviglaj, tedaj linioj, kia oficisto li ŝajnis, juĝante laŭ la nekrologo, kion li mem dirus, leginte pri si tiun ĉi bombastan, grizan, trivialan galimation! Kaj por kio estis vortoj pri delikateco, pri korvarmeco, pri neforgesebla imago, vortoj, kiuj ĉiam ŝajnis al Prov Jakovleviĉ damaj, li ĝuste tiel diradis: «Liberigu min de damaj sentimentalaĵoj, kaj miajn insultantojn mi mem venkos...»
– Mortis, – per saltantaj lipoj diris Vlaĉjo, renkontinte Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on, – Polunin mortis...
– Mi scias, – respondis Bogoslovskij, – mi legis hodiaŭ en ĵurnalo.
Kaj, pugniginte sian grandan manon, tordante la vizaĝon pro malfeliĉo kaj ofendiĝo, ekparolis:
– Stulte, senmezure stulte! Kiel li aŭdacis, kian rajton li havis tiel cinike senkaŝe neglekti, litere kraĉi al sia sano! Mi diradis al li: Prov, ĉesu stultumi, kion vi faras kun vi mem? Senfina tabako, grasaj manĝaĵoj, pirogoj, tutaj noktoj ĉe skribotablo, kafo, vodko, teo... Ja vi ne scias, kiel li siajn feriojn pasigadis. Li veturas ĝis la Grandaj Sojloj sur Unĉo, aĉetas tie boateton kaj sola iras laŭ la rivero tra la sojloj. Ĉu vi imagas? Sola! Vidis mi foje de bordo, de sur la Plora roko, kredu, mia dorso iĝis anserhaŭta. Nu, kaj poste lignofajro, fiŝsupo, tabako kaj eternaj meditoj, serĉoj, streĉado de la cerbo, malmildeco rilate al si, nekredebla postulemo, ĉiama moviĝo, eĉ ne unu sekundo de interna kvieto. Ŝajne, kion la homo bezonas? Doktoro, profesoro, oni invitas al la ĉefurbo – sed ne, li subridas, kaj punkto: «Kia mi estas profesoro, mi estas korvo, ne profesoro[95]! Ĉiu homo, mia fraĉjo, kostas finkalkule ĝuste tiom, kiom li vere kreis, minus lia gloramo. Profesoro! Sed ĉu malmultas en historio de la scienco homoj, kiuj dum la vivo estis opiniataj diletantoj kaj ne povis ricevi profesorecon, kaj post ilia morto centoj da profesoroj vivas per tio, ke disvastigas, eĉ sentalente, iliajn opiniojn! Kaj vi diras – profesoro!»
Bogoslovskij silentis iom, penseme diris:
– Antaŭ proksimume ses jaroj oni intencis festi lian kvindekjariĝon. Ho dio ĉiopova, kia bruo leviĝis! Post tio oni metis en forgeson la tutan historion. «Tio, li diras, estas triviala – sidi en fotelo kaj aŭskulti pri si mem oraciojn. Oni komencos listigi miajn laboraĵojn, sed mi verkis tri kvaronojn de galimatio, do kio, ĉu mi devos el mia jubilea fotelo leviĝi kaj fari paroladon pri miaj eraroj? Kaj kiel mi povas ne havi erarojn, se la tuta medicino estas historio de homaj eraroj?» Jen, provu paroli kun tia homo! Kaj li tiam eĉ faligis min sur la tapiŝon kaj demandas: «Ĉu vivon vi deziras aŭ morton?» Kaj nun jen...
Ili silentis iom. Nikolao Eŭgenjeviĉ sufere grakĝemis, ekparolis ree:
– Grandega, nereturnebla perdo. Li ja estis plie sincera en ĉio. Ne nur kun amikoj, sed ankaŭ kun si mem. Granda homo, ĉio en li estis vasta, larĝa. Kaj kiam mi fojfoje diradis al li trivialaĵojn pri tio, ke li gardu sin, Polunin respondadis: «Al mi, Niĉjo, tiel estas pli interese». Kaj jen subite, momente. Tamen, ĝuste pri tia morto li revis. Ke li mortu tuj – sen miksturoj, tinkturoj, pulvoroj kaj kuracistaj konsiliĝoj...
Ĉe Nikolao Eŭgenjeviĉ tremeris la mentono, per alta voĉo li ekkriis:
– Sed eble, tio estas ĝusta? Eble, vere estas pli interese jen tiel, kiel li? Pli ĝuste por li? Ekzistas homoj, kiuj ne povas, ne deziras, ne kapablas, finfine, vivi singarde...
Li avide ekfumis sian maldikan ĉipan cigaredeton, profunde enspiris fumon, firme kunpremis la manojn – pugno al pugno – kaj demandis:
– Por kio vivas homo?
Vlaĉjo kun malgaja mirego ekrigardis al Nikolao Eŭgenjeviĉ: «Ĉu tiu maljunulo (al Vlaĉjo en lia aĝo Bogoslovskij, nature, ŝajnis maljunulo), ĉu tiu doktoro, kun tio, kion li jam faris en la vivo, kaj kun tio, kion li faras, tamen demandas sin pri tio?..»
– Por kio? – kolere interesiĝis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Ĉu vi pri tio ne pensis?
– Pensis.
– Korolenko[96], ŝajne, diris, ke homo naskiĝas por feliĉo, – daŭrigis Bogoslovskij, – por feliĉo, kiel birdo por flugado. Estas bele, sed malklare. Tiun feliĉon mem oni traktas kaj traktos malsame. Jen, ekzemple, Polunin kaj tiu mia samkursano, loĝanta nun bonorde en Moskvo, pri kiu mi al vi, ŝajne, rakontis. Kiu el ili ekkonis veran feliĉon? Ĉu la ĉiam kaj en ĉio riskema Prov Jakovleviĉ aŭ la vistulo Demetrio Borisoviĉ? Ĉu la neganto kaj detruanto Polunin aŭ la verkanto de al neniu, krom li mem, necesaj disertaĵoj Demetrio Borisoviĉ? Kie estas feliĉo – ĉu en la visto aŭ en la boateto, kiun turnas niaj sovaĝaj sojloj kaj kiun kondukis Polunin? Ĉu en Polunin-a riska supozo aŭ en rerakontado de al nenio malutilantaj, sed ankaŭ al nenio helpantaj dogmoj? Ĉu en la Polunin-a sento de tragika senhelpeco kaj en provo ribeli kontraŭ tiu senhelpeco aŭ en humila agnosko de senhelpeco, kaj ankoraŭ tiele, ke, dio savu, sin ne zorgigi per troaj meditoj? Sed ja diras la popolo, kaj saĝe diras: «Li vivas, sed ne meritas mortinton». Ĉu tio ne estas profunde prava? Homoj spirite fortaj jam en la tempoj de Antikva Romo asertadis, ke ne ekzistas pli granda malfeliĉo, ol perdi sencon de la vivo pro ekzistado. Kiel tion kompreni? Probable, eblas veran kaj eĉ tre profundan feliĉon senti, kuŝante, ni supozu, sur varmega sablo ĉe maro kaj aŭskultante kantadon, tieldire, de ondoj, ĉu ne? Sed ĉu ne tute saman feliĉon spertas levinta la voston bovido, ĉu vi scias, kiam ĝi salte ĵetiĝas sur verda herbejo? Kaj la unua kaj la dua estas feliĉo de ekzistado, kaj en tiu feliĉo troviĝas multegaj tiel nomataj homoj, sed tiam, permesu, kial ili, la homoj, estas la reĝoj de la naturo? Amo de viro kaj virino dum multaj jarcentoj estas poezie komparata kun amo de kolomboj: kverantaj kolomboj, interkisantaj kolomboj kaj ceteraj trivialaĵoj, levitaj al supera rango. Sed mi ne deziras pensi pri mi, kiel pri kolombo. Ne dirante eĉ, ke tio estas ridinda por maljuna viro, tio estas ankaŭ senmezure stulta. Kaj la kolomba feliĉo por homoj de la Polunin-a karaktero estas neeltenebla. Se vi estas homo, do por vi ne sufiĉas fizika sento de beateco sur mara bordo, ne sufiĉas por vi kolomba kvieto (kaj ankaŭ rimarku, ĉiuj kolomboj estas almozpetantoj kaj parazitoj, per kio ili ial kortuŝas la homon) – ne sufiĉas por vi ĉio ĉi, vi nepre bezonas moviĝon antaŭen, lukton, penetron en neekkonitajn antaŭ vi sferojn de scio, senton de via neceso ne por vi mem kaj ne por viaj infanoj (tio ne sufiĉas por la socio), sed nepra sento de farado, kreado, partopreno en komuna konstruado.
– Do, feliĉo estas en lukto?
– Ĉu en lukto? – enpensiĝis por momento Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Nu, certe, memkompreneble, en lukto. Se ni rezonas pri homo en vera senco de tiu vorto, pri homo ne nur konsumanto, sed pri homo-movanto, tiam, certe, ĝuste lukto estas feliĉo... Tamen, ni iru, tempas operacii...
Dum la tuta vespero Vlaĉjo laboris en la ambulatorio kaj en la akceptejo, kaj, kion ajn li faris, unu penso ne forlasadis lin: «Sed Polunin ne estas! Ne estas kaj neniam estos! Li ne estas, li mortis, li ne ekridos per sia laŭta baso, ne eniros en aŭditorion per larĝa, forta paŝado, ne sulkos morne sian grandan, efelidan frunton... Mortis Prov Jakovleviĉ».
– Ankoraŭ estas mirinda afero, – vizitinte la akceptejon, diris Bogoslovskij, – ankoraŭ estas mirinda en tiaj personoj, kiel Polunin, foresto en ili de gloramo. Li nenion avidas, kaj li ne skribas, ne stampas: faris tiu kaj tiu. Li rimarkis simptomon kaj ne kriis: rigardu ĉiuj, tio estas simptomo de Polunin. Li kraĉas sur tion, li estas vasta, lia mastrumaĵo estas grandega. Sed post tiaj homoj io nepre en la scienco ŝanĝiĝas, puŝe, salte, – ja tio estas treege interesa, ĉu vere, Vladimiro Atanazijeviĉ?
Nur nokte Vlaĉjo ĝisfine tralegis la leteron de Banjo kaj miris jam multan fojon pri sia Barbara: kiel ŝi ĉiam ĉion komprenas kaj kiel neniu bagatela, superflua vorto, nenia babilado kaj pepado estis en ŝia rakonto pri enterigo de Polunin, kien ŝi iris kaj metis «de Vlaĉjo» bukedeton. «Ĉar kion mi ankoraŭ povis fari?» – demandis Banjo. «Mi, certe, nenian rubandon alligis al la floroj, – skribis Banjo, – neniu aŭdis».
Laboro kun ĉiu tago plimultiĝadis. La Vlaĉjaj ĉiam larĝe kaj avide malfermitaj okuloj, lia preteco ĉiam agi, tiu estima sincereco, kun kiu li demandadis kaj Vinogradov-on, kaj Nina-n Sergijevna-n, kaj Ksenia-n Nikolajevna-n, tiu deziro esti ne rimarkata, sed diskrete utila, tiu pasio al eksciado kaj akumulado de scioj, kiujn ĉiuj rimarkis en la staĝanto Ustimenko, – ĉio ĉi sufiĉe rapide faris Vlaĉjon en ia spirita homa senco neanstataŭigebla. Kaj eĉ la severa operacia flegistino ofte vokadis Vlaĉjon al si, por instrui pri tiu speciala lerteco, kiun ŝi uzadis en sia malsimpla kaj tre responsa mastrumaĵo.
– Jen mi preparis la ilaron, – tintante per instrumentoj, diris ŝi, – mallevis ĝin en la sterilizilon, kaj mi mem, rimarku, ne perdante tempon, iras al la lavabo kaj lavas la manon por «dono al operacio». Observu atente, nenion preteratentu: venos tempo, kaj vi mem devos dresi niajn kolegojn, ne sulkiĝu, nome – dresi, nur tiele. Plue. Mi surmetis sterilan kitelon, la ilaro el la sterilizilo estas elprenita de flegistino, mi kovris ĝin per viŝtuko, la ilaro estas lokigita ĉe la maldekstra flanko de la instrumenta tablo. Observu atente, lernu ŝparadon de tempo, antaŭ vi estas operacia flegistino de supera klaso, ekstra, tute merita de tia kirurgo, kiel Nikolao Eŭgenjeviĉ...
Vlaĉjo nepre venadis en la dissekcejon por ĉiuj nekropsioj. Kun Nina Sergijevna li veturadis al vokoj en vilaĝojn Opolje kaj Granda Gridnevo. Kvarfoje li faris ĝustajn diagnozojn – akuta apendicito, rena koliko, varicelo kaj ateromo. Du malsanulojn li estis prizorganta kaj estis dum rondvizitado laŭdita de Vinogradov, al kio Bogoslovskij diris «hm». Al Romĉjo Ĉuĥnin li mem faris ablacion de cikatroj apud la orelo, kvankam sub gvido de Nikolao Eŭgenjeviĉ, kaj nun la sciulo de medicino el la kvina ĉambro paroladis kun Vlaĉjo per kaĵola tono. Faris Ustimenko ankoraŭ kelkajn malgrandajn operaciojn, sed en la malsanulejo lin, malgraŭ striktega malpermeso de Bogoslovskij, tamen ĉiuj nomadis «nia Vlaĉjo», aŭ «Vlaĉjeto», aŭ «doktoro Vlaĉjo». Tenis sin Vlaĉjo solide, malgraŭ sia ridemo, preskaŭ neniam ridetadis, paroladis abrupte, subite tute malkonvene diradis:
– Mi tre petos vin...
Okazadis ankaŭ konfuzoj. Foje virino, kiun li kuracis de mamito en la ambulatorio, embuskis lin sur benko apud la elirejo el la malsanulejo kaj, etendante puran novan korbeton, diris:
– Jen al vi, Vlaĉjeto, ĉelara mielo. Manĝu por via plezuro. Ja tre bone vi, dankon al vi, infano, elkuracis min. Ĉi tie estas ankaŭ kukumetoj malgrandaj, kaj tomatetoj, kaj dolĉa rapeto.
– Kiu? – ne komprenis Vlaĉjo, tenante en la mano la korbeton.
– Ja vi, vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, al vi dankon mi alportis.
– Ĉu vi, Antonova, freneziĝis? – purpure ruĝiĝante, demandis Ustimenko.
La virino svingis al li la manon kaj rapide ekiris al la alligpaliso apud la ambulatorio. Vlaĉjo staris iom, poste, klakante per siaj trivitaj duonŝuoj, kuris post Antonova.
– Vi ne rajtas! – kriis li, alkurante al la ĉaro. – Mi ne permesos, mi vin juĝigos...
Kaj ankoraŭ longe poste li hontis pri siaj propraj stultaj krioj, minacoj kaj hontis rememori la bonkoran, timigitan vizaĝon de Antonova.
Alian fojon ruza vireto kun kurba buŝo, kromnomata Kaprimulgo, sekrete petis de Vlaĉjo ses rublojn.
– Por kio? – demandis Ustimenko.
– Kaj kia nun estas tago? – interesiĝis Kaprimulgo.
– La tago estas vendredo.
– De kiu sanktulo, mi demandas vin, kara kamarado, nia bonega doktoro?
Pri sanktulo Vlaĉjo ne sciis, por paroli li ne havis tempon, kaj la monon Kaprimulgo ricevis. Vespere la damnita tenisto de la albordiĝejo evidentiĝis ebria, Bogoslovskij faris severan enketadon, kaj la kulpulo iĝis Vlaĉjo. Kaprimulgo ĵuris, ke por festado de la nomtago li ricevis de doktoro Ustimenko necesan monsumon. Vlaĉjo estis skoldita.
– Vi min pardonu, – diris al li poste Kaprimulgo. – La ĉefo postulis respondi kiel kun tranĉilo ĉe la gorĝo – kiu donis, kiu donis. Mi, kiel senkaŝa homo, faris respekton al Nikolao Eŭgenjeviĉ, malkovris, rakontis pri vi...
En la ambulatorio, dum la rondvizitadoj, en la pansejo Bogoslovskij instruadis Vlaĉjon:
– Germano Bier esprimis siatempe tre krude, sed prave: «Pro ofta operaciado oni stultiĝas». Necesas unue pripensi, kiel mi elkuracu ĉi tiun homon, sed ne kian operacian intervenon mi proponu ĉi tie. Operacio devas esti kategorie necesa.
Alian fojon Bogoslovskij diris:
– Aŭskultu, kial vi kvazaŭ konsiliĝas kun malsanulo? Komprenu, malsana homo estas malforta, perpleksa, laca pro suferoj, li bezonas, ke lin oni gvidu, sed vi aranĝas ian ĉambron de lordoj.
Foje, rimarkinte, ke Vlaĉjo senfortiĝis pro varmego kaj sufokeco kaj ke li sidaĉas malstreĉe sur seĝo en la ambulatorio, Bogoslovskij ekkoleris:
– Ĉu vi malsanas?
– Ja estas varmego...
– Ĉu varmego? – ruĝiĝante sub la sunbruno, kriis Bogoslovskij. – Iru hejmen, se vi tiel bolkuiriĝis. Kuracisto devas esti ne bolkuirita bovaĵo, sed energia, forta homo, al kiu estas agrable obei. Vi devas esti morale prodo, legendo, fabelo, sed ne malviglulo. Malsanulo devas peni resaniĝi por sia bona doktoro. Vi ankaŭ per via personeco devas agi, sed ne nur per tranĉilo aŭ per fizikoterapio. Iru hejmen kaj revenu kiel homo.
– Mi ne povas esti legendo! – morne respondis Vlaĉjo. – Mi estas Ustimenko.
– Banu vin en Unĉo kaj revenu. Ĉu vi komprenis?
– Komprenis! – tute ofendiĝis Vlaĉjo.
En la sekva tago Bogoslovskij demandis:
– Ĉu vi evangelion iam legis?
– Ne! – paŭtante, respondis Vlaĉjo.
– Sed mi, estante popa filo, nature, legis. Kaj pri vi tie estis skribite.
– Ĉu pri mi? – miris Vlaĉjo.
– En la evangelio de Luko estis dirite: «Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi!» Ĉu vi komprenis? Kaj ankoraŭ memoru: por mi operacii memstare estas multe pli simple kaj facile, ol stari apud vi kun pinĉtenajlo. Kaj pri miaj riproĉoj ne ofendiĝu, ĉar ne fari ilin same estas pli simple kaj facile, ol fari. Do vi hontu pri tio, ke vi hieraŭ deklaris, ke vi estas ne legendo, sed Ustimenko. Mi deziras, ke vi en estonteco iĝu legendo.
Bogoslovskij foriris. Vlaĉjo eltrinkis du glasojn da kuraca mineralakvo kaj pensis: «Ankoraŭ neniam mi estis en tia merdo, kiel nun. Kiele! Tion eĉ al Banjo ne eblas rakonti. Tamen, pri legendo eblas!»
En noktoj Vlaĉjo deĵoradis precipe kun Vinogradov. La maljuna doktoro je la dekdua horo sternadis por si en la kuracista ĉambro sur la sofo littolaĵojn, prenadis duŝon kaj, hejmece ĝemetante, kuŝiĝadis. Kaj Ustimenko vagadis tra la malsanulaj ĉambroj, observadis, ke ne dormu deĵorantaj flegistinoj, ke malsanuloj post la noktomezo ne ŝakludu en la koridoro, ke ili ne maltrankviligu unu la alian per malfruaj konversacioj. Du-tri fojojn dum nokto li nepre vekadis Vinogradov-on:
– Savĉenko tusas.
– Kio? – demandadis kolere Vinogradov.
– Savĉenko en la tria ĉambro tusas. Li hieraŭ estis operaciita, mi timas, ke...
Vinogradov obeeme vestadis sin, oscedante kaj grakĝemante, iradis en la trian ĉambron. Savĉenko jam ne tusis, dormis. Vinogradov senmove haltadis en la koridoro; farinte maltrankvilan mienon, fiksaŭskultadis.
– Kio estas? – demandadis konfuzita Vlacjo.
– Jen, mi aŭskultas.
– Kion, Konstanteno Ivanoviĉ?
– Ĉu iu ternas!
Vlaĉjo oblikve kaj humile ridetadis.
– Se iu ternos, vi min veku, – diradis Vinogradov, forirante. – Mi tiam venos kaj diros – estu sana! Tio ja estas necesa, ĉu ne?
– He-he! – nenature hihiadis Vlaĉjo, malestimante sin pro tiu stulta hihiado. Sed kion li povis fari kun sia damnita diligenteco!
En la kvara deĵorado Vinogradov malpermesis al Ustimenko lin veki. Veki estis permesite nur kun konsento de Angelina Modestovna – maljuna, grandnaza kaj silentema flegistino.
– Mi estas homo malfortika, por mi, karulo, dormi estas plej grava afero, – diris Vinogradov. – Pardonu min, certe, sed mi hodiaŭ kalkulis – dek unu fojojn vi vekis min tute vane.
– Nu, kaj se... – komencis Vlaĉjo.
– Iru al diablo! – karese konsilis Vinogradov. – Mi baldaŭ aĝos sesdek jarojn, ĉu komprenas vi tiun cirkonstancon?
Kaj li komencis komforte aranĝi sin por noktado, subridante kaj ion grumblante, – tia trivita de la vivo, saĝa urso. Poste, kuŝiĝinte, li kun ĝuo, longe oscedis kaj diris:
– Ja mi scias, kion vi nun pensas: juĝas min, verŝajne. Kaj mi al vi, junulo, konsilos – ne juĝu. Ni, maljunaj kuracistoj, estas nemalbona popolo, precipe honesta, konscienca kaj multe vidinta. Multe, tre multe...
Vlaĉjo silente aŭskultis.
– En la jaroj de carismo, kiujn vi, feliĉe, ne spertis, nemezureble malfacile vivis ĉiu el ni, speciale se vi estis junulo kun ideoj kaj pensoj. Modajn praktikantojn kun propra kaleŝo kaj avido de konsumado mi, certe, el tio ekskludas. Mi, karulo, antaŭ la revolucio jam pli ol dek jarojn servis en zemstvo[97] kaj bone eksciis, kion valoras la vivo. Vi, probable, nun al mi rigardas kaj pensas: egoisto estas Konstanteno Ivanoviĉ, pri si mem zorgas, sin gardas. Jes ja, mi gardas, kiam maljuneco venis. Deziras mi ankoraŭ iom vivi, promeni sur verda herbo, deziras vivi, kiel mi vivas nun, – oni min estimas, kalkulas kun mi, mi en nia regiono estas tute ne lasta homo, sed, aliflanke, ne senmerite! Mi laboris sufiĉe, mian panon mi ne senkoste manĝas, kaj ĉiuj tion bone scias. Kaj antaŭe, kara mia junulo, nia servo tute ne estis sendanĝera. Sesdek sep procentoj el mortintaj zemstvaj kuracistoj mortadis pro infektaj malsanoj. Sesdek sep! Ĉu bona cifero? Kaj ni, sciante, al kio ni iras, veturadis al vilaĝoj, al sovaĝejoj, kaj laboris, tute ne indulgante sin. Kaj al tiaj sovaĝejoj, kiajn nun ne eblas trovi, ne plu ekzistas tiaj, estas ekstermitaj. Kaj kiela estis laboro? Profesoro Sikorskij kalkulis, ke pli ol dek procentoj de mortoj de ĉiuj zemstvaj kuracistoj estis pro memmortigo. Pli ol dek procentoj. Kio do rezultis? El cent mortintoj sesdek sep mortadis, infektiĝinte de malsanuloj, kaj dek mortigadis sin mem. Jen al vi bildo de la rusa vivo. Laciga, milde dirante. Do laciĝis mi, kara junulo, tial mi deziras, kiam estas eble, dormi. Ne juĝu!
– Ja mi ne juĝas.
– Mensogas vi, juĝas! Ja via afero estas tia, junula – ĉiujn juĝi kaj kondamni. Sed ni ne tiaj estas – la maljunuloj. Ni nian vivon travivis tiel, ke speciale ne havas, pri kio penti antaŭ vi. Ĉu vi komprenas, kara mia sinjoro? Do iru pace!
Vlaĉjo kviete eliris el la kuracista ĉambro, leviĝis laŭ helica ŝtuparo al la sunumejo sur la plata tegmento de la «aeroplano». En la fora, senfine fora, tute nigra ĉielo per maltrankvila varma lumo ondobrilis steloj. Eble, ilin vidis kaj la patro en Hispanio, kaj Banjo en la urbo, kaj onklino Aglaja ie en vilaĝa gastejo, kaj Ganiĉev, kaj Paĉo, kaj Rodiono Metodjeviĉ sur la ponteto de sia ŝipo...
Firme kunpreminte per la manoj la genuon, li levis la kapon kaj longe sidis tiel sola en silento de somera nokto. Lia koro batis egalmezure kaj trankvile, la kapo estis neordinare klara, la pensoj estis difinitaj, striktaj kaj feliĉaj. «Homoj estas bona popolo, – pensis Vlaĉjo, – bonega. Ne gravas, ke Eŭgeĉjo Stepanov estas bruto. Kaj fajfas mi pri Daĉjo kaj Valentena Andrejevna. La popolo konsistas ne el ili. La popolo estas alia. La popolo estas – Bobiŝev kaj Vinogradov, Bogoslovskij kaj lia edzino, oĉjo Peĉjo kaj la kuraĝa detektivo, la patro kaj Banjo, Ganiĉev kaj forpasinta Polunin. Tre gravas esti necesa, bezonata, tia, sen kiu homoj, bonaj homoj, ne povas ekzisti. Kaj ĉio cetera estas bagateloj!»
El ĉi tie, de supre, li aŭdis sonoron ĉe la pordego – oni alveturigis malsanulon en la akceptejon. Verŝajne, urĝa operacio. Ekbrilis lumo en la kuracista ĉambro – do, Angelina Modestovna vekis Vinogradov-on. Kaj tuj eklumis la grandaj kvadrataj fenestroj de la operaciejo.
– Malfacila afero! – diris Vinogradov, lavante la manojn.
Kaj malgraŭ tuta senespereco de la stato, Konstanteno Ivanoviĉ tamen komencis batalon. Kion ili faris dum tiuj du horoj! Sur Vinogradov la kitelo malsekiĝis pro ŝvito, Angelina Modestovna dufoje sterilizis instrumentojn. Vlaĉjo same malsekiĝis pro ŝvito sub sia masko. Sed ili per nenio povis helpi. Li nur retenis lin iomete ĉe la limo, sed la morto venkis. Li mortis sur la operacia tablo – tiu bela homo kun alta frunto, kun potenca, malrapide blankiĝanta torso, kun forta, firme kunpremita buŝo, kun muskolaj brakoj.
– Ĉu fino? – demandis Vinogradov.
– Fino, – diris Vlaĉjo kaj metis la malvarmiĝantan manon de la mortinto apud lia torso sur la tablon, kiel aĵon.
Konstanteno Ivanoviĉ detiris de la buŝo la maskon.
– Ne eblis, diable, – diris Konstanteno Ivanoviĉ, plu sufokiĝante. – Kvar kuglojn enpafi, kaj en tiajn zonojn. Sed potenca homego estis.
Li kun bedaŭro ĵetis rigardon al la senmova vizaĝo kaj ekiris al la pordo. Sonjo gutigis por li valerianon kun konvalo. Vinogradov eltrinkis la gutojn, kvazaŭ vodkon, grakĝemis kaj koleriĝis:
– Kio okazas? Oni pafas en sanan junan homon, kiele? Li ankoraŭ kvindek jarojn vivus...
– Kiel ĉio ĉi okazis? – demandis Vlaĉjo poste, jam en la kuracista ĉambro.
– Ŝi ne amis sian edzon, sed amis tiun ĉi homon, – diris Konstanteno Ivanoviĉ.
Vinogradov suspiris kaj larĝe malfermis la klapojn de la fenestro. Ies subpremita ĝemo atingis Vlaĉjon.
– Tio estas ŝi, – diris Vinogradov. – Iru, Vladimiro Atanazijeviĉ, helpu. Ŝi malbone fartas.
Vlaĉjo aliris la benkon. Tie estis ion farantaj Angelina Modestovna kaj Sonjo.
– Ho dio, dio mia! – aŭdis Vlaĉjo malaltan, ŝirantan la animon voĉon. – Ho dio, ho dio, pro kio? Ne, pro kio? Lasu min, tuj lasu...
– Lasu! – ordonis Vlaĉjo.
Kaj li mem helpis al la virino ĝisiri al tiu ĉambro, kien estis metita la mortinto. Ĉe la sojlo ŝi malleviĝis sur la genuojn kaj ekrampis al li, al sia amata homo, etendante la manojn kaj flustrante:
– Pardonu, pardonu, pardonu, pardonu, pardonu...
Poste ŝi mallaŭte, flustre vokis:
– Igoro!
Kaj ankoraŭ pli mallaŭte:
– Igoro!
Tuta ŝia vizaĝo tremetis, kiam ŝi ekrigardis al Vlaĉjo.
– Kaj ĉu nenio? Ĉu nenio estis farebla?
Li silentis. La vizaĝo de la mortinto nun estis tute blanka. Kaj nur nokta venteto apenaŭ movetadis liajn, kvazaŭ vivajn, blondajn harojn.
– Vi lin tranĉmurdis ĉi tie, fiuloj! – diris la virino. – Mi veturigis lin viva. Vi lin murdis, kanajloj! Ĉu vi, porkido, knabaĉo, lernis sur li? Ĉu lernis sur sendefenda homo? Diru!
– Hontu! – diris Vlaĉjo. – Kiel vi povas...
Angelina Modestovna, Sonjo kaj brankardisto Nefjodov ŝirmis Vlaĉjon de ŝi. Alie ŝi, probable, gratus al li la vizaĝon.
– Foriru, – ordonis Sonjo. – Foriru, Vladimiro Atanazijeviĉ. Ne indas por vi kun ŝi paroli.
Kaj li foriris, dispremita, elturmentita, malfeliĉa. Malfermetis pordon en la kuracistan ĉambron, aŭdis egalmezuran spiradon de Vinogradov kaj ekiris en la malsanulejan ĝardenon. Sed ankaŭ tie aŭdeblis, kiel kriis tiu virino:
– Murdistoj! Damnitaj murdistoj! Tion faris vi, vi, vi!
Ankaŭ en sonĝo Vlaĉjo vidis ŝian vizaĝon – torditan, malamantan, kun ŝaŭmo sur la lipoj. Pro kio ĝuste la kuracistojn tiel ekmalamis ŝi? Ĉu povis ili savi la mortinton? Ĉu povis ili fari miraklon?
En la sekva tago li estis forveturanta. Bogoslovskij skribis al li leteron por la instituto, sigelis per vaksaj sigeloj kaj akompanis sian staĝanton ĝis la albordiĝejo. Estis humide, pluvetis, malaltaj malpure grizaj nuboj rampis super la kupoloj de la ĉefpreĝejo de Petro kaj Paŭlo. Same kiel en la tago de la Vlaĉja veno ĉi tien, Nikolao Eŭgenjeviĉ ĉiam salutadis, mallarĝigadis siajn saĝajn tatarajn okulojn kaj paroladis:
– Sed vi ne donu atenton. Antaŭnelonge en la ĵurnalo «Izvestija» mi legis pri tio, ke en Ribinsko estis ne simple insultita, sed kripligita doktoro Nikolskij. En Ivanovo-Voznesensko Feoktistov priverŝis per nitrata acido kuraciston Viĥman. Kuracistino Narcisova estis preskaŭ murdita. Saluton, Sergio Simonoviĉ. En Kalugo tri morfinistoj prirabis malsanulejon. Saluton, saluton, Alekseo Petroviĉ. Sed komprenu, Vladimiro Atanazijeviĉ, ke tiajn incidentojn ni havas multoble malpli, ol antaŭ la revolucio. Okoble malpli. Ĉu vi komprenas? Kaj pasos ankoraŭ jaroj, kaj ĉio ĉi por ĉiam forgesiĝos, malaperos, kiel terura, malpura sonĝo.
Li premis la manon al Vlaĉjo kaj foriris al sia ĉareto – ĝibeta, en malnova mantelo, en kaskedo kun butoneto.
Sed poste li subite revenis, silentis iom, rigardis al Ustimenko per virkokeca rigardo kaj demandis:
– Aŭskultu, Vladimiro Atanazijeviĉ, povas okazi, ke mi forveturos el ĉi tie en treege malproksimajn lokojn. Tio okazos ne hodiaŭ kaj ne morgaŭ. Ĉu vi veturos?
– Kaj kiel do Nigra Ravino?
– Ĝi restos sur sia loko, – kun mallonga rido respondis Bogoslovskij. – Sed ĉi tie, mi diros al vi honeste, ne estas loko, kien iri plu. Kaj mi ŝatas batali, trabatadi muron, detrui, por ĉion komenci de la komenco mem. Do, ĉu vi veturos?
– Mi veturos! – decide kaj firme, danke kaj ĝoje diris Vlaĉjo. – Kaj ĝenerale pardonu min kaj dankon al vi.
– Tamen dume ĉio ĉi estas sekreto! – diris Bogoslovskij. – Sed la afero estas interesa, ho, interesa! Ni havos grandajn malfacilaĵojn, dio helpu!
Nun li foriris tute. Kaj estis agrable rigardi, kiel lerte, junece kaj vigle li prenis la kondukilojn, tuŝis la grizan ĉevalon per la knuto kaj, ne retrorigardante, absorbita, kiel ĉiam, de siaj pensoj, forveturis al la malsanulejo.
«Ĝis revido, kara homo! – pensis Vlaĉjo, malgaje postrigardante al la antaŭlonge malaperinta ĉareto. – Ĝis revido, bona homo! Dankon al vi ĉiuj pro ĉio! Kaj ankaŭ pro la lastaj vortoj. Eble, mi estas ne tute senvalora, se li min vokis al iu malfacila afero. Kaj tio tre gravas por homo – scii de aliuloj, ke vi estas ne sentaŭga homo!»
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.