|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
En malfrua aŭtuno, «preterveture», kiel li esprimis, venis Rodiono Metodjeviĉ. Ĉe Valentena Andrejevna estis gastoj – du fumantaj nejunaj damoj, ambaŭ dikaj kaj ŝatantaj paroli pri sia malbona humoro, pri iaj misteraj koraj «intermitoj» kaj pri tio, ke ĉio finrezulte estas «pro nervoj». Estis la filino de la dekano de la Instituto Seĉenov Iraida – alta, fleksiĝema, verdokula, tuta en iaj ĉenetoj, medaloj kaj brelokoj, kvazaŭ premiita en ekspozicio de purrasa hundobredado. Estis la fama en la urbo tajlorino «sinjorino» Lis, kiun oni kaĵolis, kaj du viroj – Danielo Jakovleviĉ Poljanskij, afekte bruliganta la pipon, kaj lia kamarado Makavejenko, diketa blondulo kun ventreto kaj kun gaje impertinentaj, ĉiam elstarantaj okuletoj. Oni atendis ankaŭ profesoron Ĵovtjak, sed li telefonis, ke li ne povos veni kaj estas «en plena malespero». Aŭskultinte kontrabandajn gramofondiskojn de Vertinskij kaj Leŝĉenko[57], oni vespermanĝis kaj eksidis al kafo kun benediktino. La konversacio iris pri la hispanaj eventoj. Danielo Jakovleviĉ – Daĉjo – rakontis pri la ĉefministro de Hispanio Giral kiel pri sia bona konato. Kaj ankaŭ pri José Diaz li rakontis ion[58]. Rodiono Metodjeviĉ pacience aŭskultis kaj la fumantajn damojn, kaj Makavejenkon, kaj la dekanan filinon Iraida-n. Ili ĉiuj eldiris pri Hispanio kaj rilate de tio, ke Mikaelo Kolcov[59] skribas interesajn kaj akrajn korespondaĵojn. Tamen, Daĉjo ne samopiniis.
– Vidu, – diris li, – pri Hispanio ĉiu atestanto povas skribi eble eĉ pli pitoreske kaj kolorriĉe, ol kamarado Kolcov. La ĉefa afero estas – esti tie kune kun la popolo...
– Kaj bataloj kun bovoj – ĉu tio, ŝajne, same estas en Hispanio? – per sia kutime laca voĉo demandis Valentena Andrejevna.
– Tutcerte! – konfirmis Makavejenko. – Tio estas ilia nacia afero, same kiel ĉe ni karuseloj aŭ pugnobatalo. En Madrido tio estas la plej estimata afero...
Rodiono Metodjeviĉ metis la taseton kun nefintrinkita kafo sur la pleton kaj eliris. Barbara, certe, ne estis hejme. Eŭgeno en la kuirĉambro estis manĝanta barĉon.
– Nu, kiel? – demandis Rodiono Metodjeviĉ.
– Ĵurnalon ni enpaĝigis, – malvigle diris Eŭgeno. – Elturmentiĝis! Tiparoj mankas, materialo estas neinteresa, supraĵa, anstataŭ ĉiuj mi devas skribi mem, terure. Ja mi, paĉjo, estas redaktoro de la instituta ĵurnalo.
– Kaj vi ne skribu anstataŭ ĉiuj! – konsilis Stepanov. – Tio estas friponaĵo, skribi anstataŭ ĉiuj.
– Idealisto vi estas, patreto! – suspiris Eŭgeno.
Rodiono Metodjeviĉ iom pasumis en la ĉambroj, fumis, poste, dolore sulkiĝante, senintence aŭdis, kiel Alevtina parolis en la antaŭĉambro kun Daĉjo.
– La demandon necesas solvi radikale, – diris ŝi, – kaj en kategoria formo! Mi ne deziras plu toleri venojn de tiu homo, fremda al mi kaj morale, kaj ĝenerale. Ho dio, kiel vi ne komprenas – mi sufokiĝas en tiu atmosfero...
– Bone, bone, mi pretas, – haste promesis Danielo Jakovleviĉ, – sed ne hodiaŭ ja...
– Mi diros hodiaŭ! – promesis Alevtina.
La enira pordo frapis. La virino, kiun Stepanov opiniis sia edzino, eniris en la manĝoĉambron. Firme kunpremante la pugnojn, senmova kaj pala, Rodiono Metodjeviĉ postulis:
– Diru hodiaŭ!
– Vi subaŭskultis! – ŝrikis Alevtina. – Tre bele – tiu homo krom ĉio ankoraŭ subaŭskultas!
– Vi devas diri mem, – ripetis li. – Mi scias ĉion ĉi delonge, necesas esti stultulo, por ne vidi, sed vi devas diri vian lastan vorton. Diru!
– Kion?
– Ĉu vi deziras divorci?
– Mi deziras homan vivon! – kriis ŝi. – Vi devas doni al mi vivon, sed kion mi havas? Por kio mi tiom da jaroj suferis? Aliaj ĉion havas: personajn aŭtojn, somerdomojn, en Gagron[60] vojaĝas trifoje dum jaro...
Komenciĝis la malnova historio – larmoj. Nun ŝi postulos valerianon, poste Eŭgeno kalkulos al ŝi pulsobatojn. Ne, li ne plu povis tiel.
– Ni divorcu pace, – ekparolis li per trankvila, kvankam iomete raŭka voĉo. – Vi transloĝiĝos al Daĉjo...
– Tre bele, – diris ŝi. – Mi – en unu ĉambro, kaj vi restos ĉi tie kiel sinjoro. Ne sukcesos vi, kamarado Stepanov!
– Do, la afero estas en la ĉambro?
– Kaj en ĉio cetera. Mi ne deziras resti mizerulino. Kion ni akiris dum la vivo – ĉion dividu duone!
Stepanov kapjesis, paroli li ne plu povis. Kaj Valentena Andrejevna post dek minutoj jam ageme kaj vigle telefonis el la antaŭĉambro, ion rakontadis al siaj amikinoj, po iomete al ĉiu ploris, kaj al iu plendis:
– Aĥ, karulino, vi ja scias: el krudulo ne fareblas noblulo.
Necesis fini senprokraste. Ĝisatendinte Barbara-n, li kunvenigis ĉiujn en la manĝoĉambro, eltrinkis grandan glason da malvarma akvo, diris per abruptaj vortoj:
– Mi kaj Alja decidis divorci. Vi estas plenaĝaj homoj, ĉion komprenas mem. Sed unu demandon devas decidi vi. Kiu deziras resti kun mi, kiu foriros... kun la panjo.
Barbara silentis, firme alkroĉiĝinte al la maniko de lia uniforma tuniko. Ruĝaj makuloj brulis sur ŝiaj vangoj. Eŭgeno, en la reto sur la kapo, en striita piĵamo, estis promenanta apud la bufedo.
– Eŭgeĉjo! – preĝe ekkriis Valentena Andrejevna. – Eŭgeĉjo, kiel vi povas ankoraŭ pensi?
Eŭgeĉjo estingis cigaredstumpon, subridis kaj diris, mallarĝiginte la okulojn:
– Vi estas stranga homo, panjo! Ĉu vi supozas, ke mi ŝanĝos Rodionon Metodjeviĉ-on al tiu... pardonu min... solida, bela, eleganta, sed tamen fripono...
Stepanov rigardis al Eŭgeno, ne deŝirante la rigardon. Kion signifis tiuj vortoj? Kion li pensis en tiuj minutoj?
– Ne enprofundiĝante en superfluajn detalojn, – diris Eŭgeĉjo, – mi dezirus resti filo de la homo, al kiu mi ŝuldas ĉion. Kaj ankaŭ por vi, panjeto, estos multe pli simple: vi estas libera, juna, la vivo rekomenciĝas. Ĉu tiel?
Li brakumis ŝin je la ŝultroj, kisis kaj foriris.
Matene en sia aŭtomobilo alveturis ekstreme incitita pri io Daĉjo, seke salutis Rodionon Metodjeviĉ-on kaj trairis en la ĉambron de Valentena Andrejevna. Poste li frapis al la pordo de Stepanov.
– Ni devas interparoli kiel viro kun viro, – diris li, eksidante kaj alpremante per la fingro tabakon en la pipo. – Necesas precizigi loĝejajn demandojn, ĉion, kio koncernas posedaĵon, kaj ceteron. Valentena Andrejevna nervoziĝas, vi forveturas...
– Jes, mi forveturas, – interrompis Daĉjon Stepanov. – Precizigi vi povas ĉion kun Eŭgeno, li estas knabo kun kapo. Tiele.
Kaj li forturniĝis al la fenestro.
Estis aŭdeble, kiel ili foriris – Alevtina kaj ŝia Daĉjo, kiel frapis la ĉefpordo kaj deveturis de la domo la aŭtomobilo. Kviete eniris Barbara, demandis:
– Paĉjo, ĉu vi deziras teon?
– Ne, – melankolie respondis li.
– Kaj ĉu vi deziras, mi kuiros por vi kafon?
– Kaj kafon mi ne deziras.
– Eble, tiam vi vodkon drinkos?
Stepanov subridis:
– Do, vi tiel decidis min konsoli? Ne necesas, filinjo. Mi estas eltenema viro...
– Eble, vi deziras, ke mi kaj Eŭgeĉjo transloĝiĝu al vi en Kronŝtadton?
Rodiono Metodjeviĉ pripensis iom, poste diris:
– Vidu, mia ora knabino, mi diras al vi konfide: transloĝiĝi por vi dume ne havas sencon, ĉar mi mem ne scias, kie mi estos morgaŭ.
– Kiel do?
– Jen tiel. Oni povas sendi min en longdaŭran afervojaĝon. Atanazio Petroviĉ jam antaŭ du semajnoj forveturis.
Barbara alpremiĝis al la ŝultro de la patro, diris flustre:
– Mi komprenas, mi komprenas, paĉjo. Sed Vlaĉjo ja nenion scias...
– Kaj ni poste al li venos, tiam li ekscios.
Dum Barbara kaj Rodiono Metodjeviĉ ne estis hejme, Eŭgeno gaje kaj furioze marĉandis kun Daĉjo pri aĵoj, libroj, mebloj, ŝanĝo de la loĝejo. Daĉjo finfine plendis:
– Aŭskultu, kial vi faras el mi stultulon? Ja mi ne estas knabo.
– Kaj ankaŭ mi ne estas knabo! – diris Eŭgeno. – Mi dividas nian havaĵon je kvar partoj: tri kvaronoj estas niaj, la cetero estas via. Iru al ajna juristo – alia eliro ne ekzistas. Kaj ĝenerale, tio estas eĉ ridinda, Danielo Jakovleviĉ: vi enamiĝis, vi estas amata, kaj jen ia baraktado kun aĵoj. Tio estas maldeca, se vi deziras. Temo por satiro...
– Kaj la piano?
– Ne piano, sed starpiano. Kaj por kio vi ĝin bezonas? La panjo ja ne ludas...
– Vi estas ia ŝtono, – koleriĝis Danielo Jakovleviĉ.
Stepanov forveturis per vespera trajno.
Ekde tiu tago Vlaĉjo kaj Banjo iĝis ankoraŭ pli proksimaj unu al la alia. Nun ili havis unu komunan sekreton, sekreton kontraŭ ĉiuj, havis unu komunan fieron kaj unu komunan, konstantan maltrankvilon – maltrankvilon pri la patroj: pri la aviadisto Ustimenko kaj la militmaristo Stepanov. Neniu estis inicita pri tiu sekreto – eĉ onklino Aglaja. Tiel Vlaĉjo interkonsentis kun Rodiono Metodjeviĉ: ne necesas ankoraŭ ĉiutage kaj ĉiunokte pensi pri la vivo de la frato. Al Aglaja estis dirite, ke Atanazio Petroviĉ foriris por instrukciado.
– Ĉu en Hispanion? – demandis ŝi severe.
– Ni ne rajtas scii! – dense ruĝiĝante, respondis Stepanov: li tute ne scipovis mensogi.
La onklino kapjesis. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi nenion scias. Mapon de Hispanio ili pendigis intence ne en la Vlaĉja ĉambro, sed ĉe Barbara. Sed Aglaja kaŝe de Vlaĉjo aĉetis mapon ankaŭ por si. Ŝi pririgardadis ĝin nokte, ŝlosinte sin disde la nevo. Atanazio estis tie – ŝi sciis tion. Li ne povis ne esti tie, same kiel la mortinta edzo de Aglaja nepre estus tie. Ŝi konis tiun generacion de bolŝevistoj, de tiuj knaboj, trapasintaj akvon, fajron kaj fanfarojn, laŭtvoĉaj, neniam malgajantaj, duonkleraj dum la jaroj de la intercivitana milito kaj nun finintaj akademiojn. Ili ĉion povis, tiuj ŝtalaj homoj: en terura frostego ili povis batali por Permjo kaj en terura varmego sabri basmaĉojn[61] en Turkestano; malsataj, ili kun ĝuo unuafoje en la vivo aŭskultis «Eŭgenon Onegin-on»[62] kaj, ankoraŭ ne malvarmiĝinte post profundaj atakoj en malfrontojn de la kontraŭulo, eksidis sur lernejajn benkojn kaj studis du anglajn kazojn – la ĝeneralan kaj la posesivan.
Dum horoj sola en nokta silento ŝi fiksrigardadis la mapon, kaj en ŝiaj oreloj sonis vortoj de la kanto, kiun tiel ŝatis Atanazio kaj la mortinta edzo Greĉjo:
For, bienul', riĉulo – ni iras al batal'!
For, ĉiu sangsuĉulo, pereu kapital'!
Ni, ruĝaj batalantoj, ni staras kiel fer'
Por kampoj kaj por ĥatoj, por de l' popol' liber'...
Trans la fenestroj fajfis malvarma novembra vento. Vlaĉjo, metinte la manojn sur la nukon, rigardadis en mallumon, per sakraj vortoj insultadis la toreistojn de Sevilo, kiuj obeis al ribela generalo Queipo de Llano. Kaj poste en dormeto li sonĝis insulon Minorko kaj la valencian ekspedicion sur militŝipo «Almirante Miranda». La krozŝipo haltigas la maŝinojn, Rodiono Metodjeviĉ rigardas en binoklon, kaj hidroplanoj, kondukataj de la patro, ekflugas supren, en la dense bluan ĉielon de Hispanio. Kaj la plej bonaj aviadistoj, la plej fidelaj knaboj de la tuta mondo: italoj, germanoj, francoj, bulgaroj – ĉiuj kondukas siajn maŝinojn post la unua, la patra...
Latino miksiĝis en la laca cerbo kun hispanaj nomoj de urboj; Zaragozo subite konfuziĝis kun musculus rectus abdominis – muskolo de ventro. Bargaso kuniĝis kun quadriceps femoris, – kiel antaŭlonge li dissekcis kadavron lastfoje! Necesus, probable, nepre komenci vizitadi Ganiĉev-on. Kaj la elŝipiĝo sur Ibizo? Kio tie okazas nun? Kial silentas ĵurnaloj?
Banjo komencis porti hispanan ĉapeton. Ŝi maldikiĝis, pliaĝiĝis. La leteroj «el tie» venadis al ŝia nomo. Propre, «el tie» leteroj ne estis. Simple nekonata kamarado transdonadis regule salutojn kaj sciigadis, ke ĉio estas en ordo. Alie ne povis esti, rezonis Vlaĉjo kaj Banjo. Estus ridinde, se ili esperus pri alio. Al faŝistoj ne eblas doni pretekston por provoko.
Ien malproksimen, tute malproksimen foriris tiuj vivaj bagateloj, kiuj ŝajnis iam gravaj. Kun teruro nun pensis Barbara, ke ŝi ne ĉiam estis hejme, kiam la patro atendis ŝin. La patro, kiu militas nun por libero de la tuta mondo tie, en tia fora, mirinda kaj nekomprenebla Hispanio. Li, probable, jam parolas hispane kun sia ĉarma akcentado je «o», kaj, eble, ĉiam serĉas, kie trinki fortan teon. Ja hispanoj, probable, ne trinkas teon? Kaj neniu povis respondi por Banjo al la demando: ĉu hispanoj iam trinkas teon aŭ nur kafon?
Vlaĉjo morniĝadis kun ĉiu malbona novaĵo en ĵurnaloj kaj ekfloradis kun ĉiu bona. Al li ŝajnis, ke tie, kie militas Atanazio Petroviĉ kun siaj agloj, ne povas esti malbone. Li viziis lin, la patron, kun heliĝintaj pro suno haroj, pure razitan, fiksrigardantan al la fora ĉielo. Jen li engrimpas en aviadilon, almezuras – ĉu estas oportune, komandas:
– For de la helico!
Kiel hispane estas «for de la helico»? Amiko estas «amigo», malamiko – «enemigo», sed kiel estas «for de la helico»? Ho, se li povus vidi ilin ĉiujn: Enrique-n Líster-on, generalon Lukacs[63], la patron, kiel oni lin tie nun nomas? Kiel diri «Atanazio» en la hispana? Kaj kiel diri «Rodiono Metodjeviĉ» en la hispana? Ĉu ili intervidiĝas – la maristo kaj la aviadisto?
Kaj ĉiam pli kaj pli multe pensadis Vlaĉjo pri tio, por kio vivas la homo. Ĉiam pli li iĝadis fremda disde la samkursanoj-parkerigantoj, la samkursanoj, pridiskutantaj la problemon, kiel ili restu ĉe la instituto, en la postdiploma kurso; la samkursanoj, saĝetaj gejunuloj, taksantaj, kun kiu specialeco estas pli da ŝancoj resti en la urbo, kaj malpli – trafi al la periferio.
Kaj paĉjoj kaj panjoj?
Tiuj plorantaj panjoj ĉe la pordo de la rektoro; tiuj paĉjoj – en uniformaj tunikoj kaj civilaj jakoj – «premantaj» al la dekano; tiuj leteretoj kun peto «helpi» al tiu aŭ alia studento, vican fojon fuŝinta tiun fakon, kiun devas scii ĉiu kuracisto!
Al li en la buroon de la komsomola ĉelo kun tio oni eĉ ne provis veni. Kaj eĉ dekano Paŭlo Sergijeviĉ, malforta homo, fojfoje turnadis sin al Ustimenko por helpo, kiam atakoj iĝadis tro abundaj kaj minacaj. Kaj Vlaĉjo defendadis la dekanon kontraŭ la atakantoj – abrupte, krude, senkompate.
– Bigoto! – diris al li Anjo Jolkina.
Li malgaje subridis.
– Ustimenko la sola finos la Instituton Seĉenov, – esprimis pri li Svetlana. – La sola inda!
– La plej ortodoksa el ortodoksuloj! – sarkasmis Miĉjo Ŝervud.
Vlaĉjo, mallarĝiginte la okulojn, ekrigardis en la nebonkorajn, helajn, globajn okulojn de Ŝervud. Tiu knabo havas bonan estontecon! Li jam nun, tute nenion havante en la animo, serĉas temon por defendo de kandidata disertaĵo tuj post fino de la instituto. Sed kiu ja bezonas iliajn eĉ bonajn poentojn, iliajn ekzamenojn, iliaj disertaĵojn? Kiu, krom ili mem?
Ĝuste en tiu tempo Vlaĉjo speciale kaj kore proksimiĝis kun Maljunulo, aŭ Paĉo, kiel oni nomis en la kurso Paŭlon Ĉirkov-on, trafintan en la instituton aĝa tridek kvar jarojn.
Paĉo estis silentema, seka, mokema. Liaj helbluaj malgrandaj okuloj havis trajton subite fiksrigardi iun longe kaj atente, kvazaŭ du malvarmaj pikiloj. Lerni por Paĉo estis malfacile, pli malfacile, ol por ĉiuj en la instituto, sed tamen li lernis funde kaj sciis multe pli, ol multaj kapablaj studentoj. Ofte Ustimenko helpadis al li. Paĉo neniam dankadis, ne premadis la manon, nur suspiradis:
– Kapabla vi estas, Vladimiro!
Tamen sen ajna envio, sed kun ia severa tenero. Ili ambaŭ kiel vosto sekvadis Ganiĉev-on kaj Polunin-on, kaj ilin ambaŭ en unu sama tago Ganiĉev restigis en la aŭditorio, fermis la pordon kaj severe diris al ili:
– Jen kio, duonestimataj. Ekde certa tempo mi komencis rimarki, ke, eble eĉ ne sen mia partopreno, vi infektiĝis je abomena kaj hontinda malsano, nomata medicina nihilismo. Vortoj «ĉarlataneco», «scienca demagogio», «latina kuirlibro» regule elflugas el viaj, pardonu, bebaj buŝoj. Vi ankoraŭ estas duonsciantoj, kaj ne vi, diabloj, moku pri jarcentoj da tragikaj serĉadoj de la vero. Mi kaj profesoro Polunin ekscitas vian penson, sed ne alvokas vin al mokoj pri la moderna stato de la scienco. Serĉu, sed ne moku! Vi ne rajtas moki! La granda homa racio ankoraŭ sen ajnaj aparatoj ĉe aŭskultumo de la koro precize determinas, kiu ĝuste el ties valvoj funkcias malĝuste kaj en kio estas esenco de tiu malĝusteco – ĉu en insuficienco aŭ en konstriktiĝo de la valvo. Kaj sendolorigiloj! Kaj vakcinoj!
Li koleriĝis, tre laŭte purigis la nazon kaj ordonis:
– Iru! Legu Pirogov-on! Kaj faru konkludojn!
Li etendis al ili libron kun legosignoj, kaj ili foriris.
– Li ĉagreniĝis! – diris Paĉo.
– Mi kulpas, – diris Vlaĉjo. – Ĉu vi memoras, mi komencis hieraŭ paroli pri ĉarlataneco en farmakologio? Li tiam grumblis: kiam la kapo doloras, ĉu vi piramidonon manĝas?
Vespere, kune kun Paĉo, sidante sur lia lito en la komunloĝejo, ili legis Pirogov-on.
– Jen kia cifero, – diris Paĉo, fermante la okulojn, lacigitajn dum la tago. – Tri kvaronoj de operaciatoj mortas pro sepsemio!
– Tio estis en la tempoj de Pirogov, – diris Vlaĉjo.
– Kompreneble.
– «Mi nenion pozitivan scias diri pri tiu terura plago de la kirurgia praktiko. En ĝi ĉio estas mistera: kaj la origino, kaj la maniero de disvolviĝo...»
Vlaĉjo foliumis la libron, elprenis legosignon kaj trovis ankoraŭ unu lokon:
– Jen aŭskultu: «Se mi retrorigardos al la tombejo, kie estas enterigitaj la infektitoj en hospitaloj, tiam mi ne scias, pri kio pli mi miru: ĉu pri stoicismo de kirurgoj, plu inventantaj novajn operaciojn, aŭ pri la fido, kiun ankoraŭ plu havas la hospitaloj ĉe la socio...»
– Kiaj konkludoj? – demandis Paĉo.
– Lister.
– Kontraŭsepso.
– Ĝuste! – diris Vlaĉjo. – Vi estas terure divenema, Maljunulo! Diru ankoraŭ, ke kirurgoj el mizeraj sklavoj de sepsemio iĝis ties mastroj, kaj ĉio estos tute en la stilo de nia Ogurcov. Li ŝatas tiel esprimiĝi.
– Kaj kio? Patoso iam ne malhelpas, – serioze diris Paĉo. – Ni ĉiam klakas per la langoj, sed por esti kuracisto, necesas, certe, pri estonta Lister nepre kredi.
– Per sola kredo vi ne estos sata, – suspiris Vlaĉjo. – Ĉu vi memoras, kiel estis ĉe la helenoj? Kaj poste? Krizipo malpermesadis al febraj malsanuloj manĝi, Dioksipo – trinki, Silvio nepre devigadis ŝviti, altestimata patro Broussais eltiradis al ili sangon ĝis konsciperdo, kaj Kerry sidigadis en malvarmajn kuvojn...[64]
– Lasu, ni ja legis Veresajev-on, – kolere diris Pacĵo.
– Ja li estis bonega doktoro.
– Aŭskultu, iru hejmen, – ordonis Maljunulo. – Mia kapo eĉ sen tio zumas.
Sed Ustimenko ne foriris. Paĉo komencis demeti siajn malnovajn, trivitajn botojn, revenis aliaj knaboj, kaj Vlaĉjo plu filozofis.
– Fiziologio jam donis tre multe, – parolis li, – kaj kun ĉiu tago donas ĉiam pli kaj pli. Ie mi legis, ke fiziologio esence estas teoria medicino. Jen el ĝi necesas eltiri necesajn aplikojn, tiam estos kreita aplika, praktika medicino. Sed tiu kuirlibro...
– Do, ĉu ni ĝis tiam sidu kaj nenion faru? – demandis Saĉjo Poleŝĉuk. – Ĉu tiel?
Ĉiuj ekkriis en la ĉambro. Paĉo aŭtomate komencis piedvesti sin. Tiu kutimo restis al li jam de la intercivitana milito: kiam en la ĉambro leviĝadis bruo, li, duondormanta, piedvestadis sin.
– Ĉu foriri en superstelajn terenojn de pura scienco? – atakis Vlaĉjon maldensdenta efelida Ogurcov. – Diru, Ustimenko! Kaj entute, kial vi babilas pri tiu ĉi sensencaĵo?
– Kial sensencaĵo? – enmiksiĝis Miĉjo Ŝervud. – Ustimenko pravas. Unu saĝa araba kuracisto skribis, se iu memoras: «Al honesta homo povas doni ĝuon teorio de kuraca arto, sed lia konscienco neniam permesos al li transiri al kuraca praktiko, kiom ajn vastaj estu liaj scioj...»
– Kiele? – tenore demandis Paĉo.
Ŝervud ripetis.
– Jen konkludo! – borante per siaj bluaj okuletoj Vlaĉjon, ekparolis Maljunulo. – Jen saĝaĵo! Ni estas honestaj ĝis tiom, ke ni nur ĝuos teorion de kuraca arto. Ni, vidu, ĝis tiom estas puraj kaj konsciencaj, ke, ĝis la teorio ne estos ĝisfine kompleta, kraĉos al la popolo. Virinoj mortadu pro akuŝoj, beboj mortaĉu centope, nian sovetian popolon falĉadu difterio, tifo, hispana gripo – ni nenien veturos! Ni en laboratorioj science harfendados, ni prefere pri ĉio dubos kaj plene malfidos nian aferon, tio estas pli trankvila...
Li ekstaris, trinkis glason da akvo kaj en silento ekparolis ree, sed kun tia forto kaj pasio, kun tia konvinkiĝo en la voĉo, kian Vlaĉjo ankoraŭ neniam aŭdis:
– Nian regimenton komandis iu Ĵilin, heroa, legenda homo. Kaj en marŝo lin kaptis malsano. Neĝvento blovas, malvarmo, manĝo mankas, kaj la regimentestro deliras, diras sensencaĵojn, ni nenion povas kompreni. Ĉe ni estis helpkuracisto, maljunulo, kun familinomo Tutoĉkin, mobilizita; ni por li lanugan kusenon sur la selon alligadis, ridinda ĉevalisto! Li pririgardis Ĵilin-on, diras: morbilo. Morbileto, diras. Kaj ĉe Ĵilin la koro ne eltenas. Kontraŭ fabela mono ni akiris heliantoleon, en tiu boligita oleo ni solvis kamforon, komencis fari injektojn. Jen tiajn furunkojn havis Ĵilin! Sed tamen li ree eksidis en la selon kaj kondukis la regimenton kontraŭ la blankuloj. Nu? Ĉu tio estas scienco? Ĉu empirio? Oni min ĉi tie kreskigu kaj instruu esti tia, kiel Tutoĉkin, por ke el miaj manoj mortinto revenu en la ordon tia, kiel Ĵilin, – poste legenda komandanto de divizio kaj armeo. Oni faru min tia! Kaj mi diras al vi kiel komunisto: ni devas kompreni tutan komplikecon kaj malfacilecon de nia afero; mi diras, kiel Ganiĉev kaj Polunin nin instruas: ni devas al ĉiu nova malsanulo rilati kun plena konscio de noveco kaj neekkoniteco de la malsano, ni devas serĉi, ne trankviliĝi, tamen ni devas fari la aferon. Kaj tiuj arabaj teorioj de kamarado Ŝervud estas fiaĵo, kaj ilin necesas ataki. Ankaŭ al vi, kamarado Ustimenko, mi rekomendas pensi. Jen, patoso al vi ne plaĉas. Sed al mi patoso plaĉas. Kaj fino. Tempas dormi.
Maljunulo ree komencis senbotiĝi, Vlaĉjo silente eliris el la komunloĝejo, malleviĝis laŭ la ŝtupoj, submetis la brulantan vizaĝon al malvarma, frosta vento. En neĝoblovo blinde flagris flavaj rondaj stratlanternoj. Li hontis, terure hontis. Kaj lin finbatis Ŝervud, kiu ekparolis per diligentaj, glataj frazoj:
– Mi tre petas vin, Ustimenko, subteni min, se Paĉo decidos levi skandalon. Mi havas mian propran, racie ellaboritan opinion pri la aferoj, li havas la sian, sed li deziras, ke ĉiuj opiniu tiel, kiel opinias li, dum mi...
– Mi en ĉio konsentas kun Maljunulo, – diris Vlaĉjo, – kaj pri nenio konsentas kun via arabo. Al tiuj opinioj necesas bati! Kaj bati senkompate!
– Aĥ, ĉu tiele? – demandis Ŝervud.
– Jes, tiele! – konfirmis Vlaĉjo. – Kaj se vi ĝuste tiujn opiniojn metos en la bazon de via estonta kandidata disertaĵo, tiam vi dupe misos!
– En la bazon de mia estonta disertaĵo estos metitaj opinioj, konformantaj al nia mondrigardo, sed ne iaj aliaj, Ustimenko! Kaj la esprimo «dupe» estas el krimula slango, kaj por vi tute ne konvenas!
Ŝervud tiris per la manoj la defalantan palton kaj revenis en la komunloĝejon. Vlaĉjo ekkuris post tramo, ensaltis en ĝin dum iro, diris «kanajlo» kaj ekveturis al Banjo por penti kaj plendi pri si mem. Stepanov-oj loĝis nun sur la Bela strato. La pordon malfermis avo Metodo: Rodiono Metodjeviĉ ordonis al Banjo loĝigi la maljunulon ĉe si kaj ne plu lasi lin forveturi sub ajna preteksto.
– Bona gasto ĉiam al vespermanĝo venas, – diris avo Metodo dubsence kaj direktis sin al la kuirĉambro, de kie venis apetitveka odoro de fritata terpomo.
– Ĉu Vlaĉjo? – demandis Barbara.
– Ja kiu alia povas! – respondis el la kuirĉambro la avo. Kaj kriis: – Barbara, voku la katon, li la acidkremon flaras!
Banjo eliris renkonten, rozkolora, en lanuga ŝalo. Kato Ciro estis frotanta sin je ŝiaj kruroj.
– Kaj tamen, Vladeto, geologino mi ne povas iĝi, – diris Banjo angore. – Nun mi decidis firme – mi iĝos aktorino. Senrevene. Kial vi tiel rigardas?
– Unue finu la faklernejon! – petis Vlaĉjo.
– Por kio?
– Ĉar vi... Mi ja konas vin... Vi ne povos esti aktorino...
– Ĉu mi estas ne talenta?
Li silentis, malgaje rigardante al ŝi el sub siaj longaj okulharoj. Ŝi atendis, volviĝinte en sian ŝalon. Ciro plu estis frotiĝanta je ŝiaj fortikaj, sveltaj kruroj.
– Vidu, Banjeto, – diris Vlaĉjo, – la afero estas en tio, rufulino, ke ni ĵus disputis en la komunloĝejo. Por mi estas malfacile klarigi, sed la ĉefa, kiel mi komprenas, estas en tio, ke la afero, kiun vi faras, estu interesa kaj necesa ne nur por vi sola, sed por ĉiuj – por la socio, la popolo. Tiam ĝi iĝas por ĉiam interesa kaj necesa. Kaj se nur por vi, do ĝi subite sensenciĝas.
– Kial vi en la vestiblo staras, iru en la domon, – ordonis avo Metodo el la kuirĉambro. – La terpomo prepariĝis. Barbara, primetu la tablon. Kaj kukumojn alportu.
Dum la vespermanĝo ili silentis. La avo tre ŝatis partopreni konversaciojn kaj tre kategorie eldiradis sian opinion. Tial kutime paroladis li sola – kaj ĝissate. Sed nun li havis malbonan humoron, nur mallaŭdis Ciron:
– Dorlotita supermezure. Musojn ne kaptas, palpebrumas al ili, hieraŭ rato venis, kaj li fuĝis. Ĉu forhaki al li la voston?
– Por kio do? – maltrankviliĝis Barbara.
– Por tio, ke senvosta kato estas pli lerta, – metante en sian teleron acidan brasikon, diris la avo. – En Siberio kamparanoj al ĉiuj katoj vostojn forhakas. Juĝu vi mem – fortegaj frostoj, la katego eniras en la domon malrapide, la vosto estas longa. Dum vi la katon enlasas – malvarmo penetros. Kaj se la kato estas mallongigita – aritmetike duoble pli rapide ĝi eniras kaj eliras. Kaj pli lertas en mastrumado. Ĉar timas, ke ĝin oni eĉ pli mallongigos.
– Se vi, avo, ĝin mallongigos, mi el la hejmo foriros! – diris Barbara. Kaj plendis al Vlaĉjo: – Vera Maljuta Skuratov[65] estas tiu avo.
Poste Banjo en la kuirĉambro lavis la manĝilaron, kaj Vlaĉjo kruele mallaŭdadis sin kaj laŭdadis Paĉon. Venis Eŭgeno, severe riproĉis Vlaĉjon:
– Kial vi ne estis en la klubo? Ĉiam vi neglektas publikajn aranĝojn. Al ni, studentoj, venis kun vizito fama verkisto Leo Gulin. Ni, sovetia studentaro, pridiskutas lian libron, diskutas vigle, kamaradece, sed du trionoj de la geknaboj ne venas. Tio estas ia malĝentilaĵo.
– Sed se mi ne legis Leon Gulin-on? – demandis Vlaĉjo.
– Tio estas bedaŭrinda fakto de via biografio. Leo Gulin vojaĝas tra Sovetunio kaj faras renkontiĝojn kun leganta aktivularo.
– Bone, do enskribu nin en la pasivularon, – koleriĝis Barbara. – Kial vi alkroĉiĝis, vere?
– Por via utilo ja, – ofendite diris Eŭgeno. – Kiel vi ne komprenas, je dio, la vivo estas la vivo, necesas, ke oni vin rimarku, vidu, aŭdu. Ĉu por vespermanĝo estas nur terpomo? – ne ŝanĝante intonacion, demandis li. Kaj, forte laborante per la makzeloj, li komencis rakonti, kiel li elpaŝis en la pridiskuto de Gulin kaj ne rekte, sed tamen esprimis tiun penson, ke en persono de studento Ŝemjakin la verkisto vole aŭ nevole kalumniis la sovetian studentaron, montrinte nian homon karieristo, lerta fripono.
– Ĉu vi mem la libron legis? – demandis Barbara.
– Mi trarigardis antaŭ la pridiskuto. Kaj kritikajn artikolojn mi trarigardis en la legejo, do mi orientiĝis, vi povas ne zorgi pri mi...
– Ho, malproksimen vi iros, nia Eŭgeneto! – suspiris Barbara.
– Ja mi, fratineto, proksime eĉ ne intencas halti. Mi ne povas proksime, tiam ĉiuj distingos, ke Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov estas ne tre talenta homo. Kaj se pli malproksime, kaj eĉ, se dio donos, pli alte...
– Foriru! – kriis Banjo. – Foriru, Eŭgeĉjo, kara!
En la sekva tago Vlaĉjo aliris al Paĉo kaj diris, ke li pri ĉio kun tiu konsentas kaj la stultan nihilismon vere necesas fini. Maljunulo rilatis al la pento de Vlaĉjo treege trankvile, kaj Ustimenko eĉ iomete ofendiĝis. Sed ne por longe. Ili tuj ekparolis pri tiel nomata bona spirado. Ustimenko legis pri tiu bona spirado hodiaŭ matene, dum veturis al la instituto, kaj rakontis al Maljunulo, ke turkaj resanigistoj ordinare longe sorĉas super siaj malsanuloj, ĉirkaŭpendigas ilin per amuletoj, balbutas sorĉparolojn, fumizas, dancas, muĝas, kaj fine forte blovas al la paciento. Sed vere kuraci homojn povas nur haĝulo – resanigisto kun bona spiro. Kaj vere, laŭ kredigo de la aŭtoro de la broŝuro – granda kuracisto, longe esplorinta en Turkio resanigistojn, – la bona spiro ludas tre grandan rolon: malsanuloj resaniĝas.
Paĉo pensis iom, frotis per sia karaktera movo la lacajn okulojn, poste diris:
– Mi persone pensas, ke ĉi tie la afero estas en fido de la malsanulo al la kuracisto. Kion mi kaj vi, Ustimenko, valoros, se ĉe preciza diagnozo de malsano, ĉe normala kuracado ni ne ekposedos, pardonu, la animon de la malsanulo? Malsanulo, kiel soldato en batalo, devas senrezerve kredi al sia komandanto: li ne embarasos, kun li ni kaj la malamikon frakasos, kaj mem restos vivaj kaj sanaj.
– Verŝajne, prave...
Ekde tiu tago Vlaĉjo kaj Maljunulo, pri nenio interkonsentinte anticipe, ĉiam lernadis kune. Paĉo venadis vespere al Ustimenkoj, formanĝadis grandan teleron da barĉo, ekfumadis manfaritan cigaredon el kampara tabako, kaj ili ambaŭ okupiĝadis pri la afero. Maljunulo estis nekredeble persista, Vlaĉjo – talenta. Paĉo fojfoje longe restadis sur unu loko, Ustimenko multe devancadis lin, sed iam nur supraĵe. Paĉo levadis pezajn tavolojn de scio, Vlaĉjo fantaziis. Per voĉoj, raŭkaj pro disputoj, ili longe kvereladis, sed unu sen la alia tute ne povis esti.
– Kiam ni finos la instituton – estus bone, se ni trafus en unu malsanulejon! – diris foje Vlaĉjo.
– Ne indas! – morne respondis Paĉo. – Ni kutimiĝis malĝentili unu al la alia. Sed en malsanulejo ĉu vi scias kiel necesas? «Pardonu, Paŭlo Lukiĉ». – «Ne, tute ne pardonpetinde, Vladimiro Atanazijeviĉ»... Necesas teni sin aŭtoritate.
Tiel venis printempo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.