|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Tio okazis al li en la naŭa klaso de la lernejo; subite Vlaĉjo malvarmiĝis pri ĉio, eĉ pri la ŝaka rondeto, kiu tuj sen li disfalis, eĉ pri la instruisto Smorodin, kiu ĝis nun opiniis Ustimenkon sia plej bona lernanto, eĉ pri Banjo Stepanova, kun kiu li ankoraŭ dum la novembraj ferioj kuradis sur la klifon de la malrapide fluanta Unĉo. La vivo – tia gaja kaj kurioza, tia plenplena kaj brue klopoda, tia interesa en ĉiuj siaj detaloj – subite kvazaŭ haltis, kaj ĉio ĉirkaŭ Vlaĉjo haltis, fiksaŭskultante streĉe kaj timeme, kvazaŭ dirante: kio estos plu, knabo, ni vidu!
Okazis, ŝajne, nenio speciala.
Simple li kun Banjo iris en kinejon. Dum tiu vespero estis ordinara aŭtuna pluveto. Banjo diradis siajn stultaĵojn pri «arto de teatro» (ŝi estis la ĉefa aktorino en la amatora aktora rondeto de la 29-a lernejo), sur la ekrano promenadis iaj memkontentaj, de speciala raso, kokinoj. Kaj poste Vlaĉjo eksnufis kaj retenis la spiradon.
– Silentu! – diris li al Banjo.
– Kial vi? – miris ŝi.
– Ĉu vi silentos?! – siblis li.
Sur la ekrano sciencisto estis prenanta en injektilon ian likvaĵon. Tio estis grandfrunta, mallarĝlipa, videble elturmentita homo. Nenio simpatia aŭ, kiel ŝatis esprimi la panjo de Banjo, fascina estis trovebla en la aspekto de tiu granda pioniro. Kaj sian laboron li estis faranta ne tute lerte – verŝajne, li koleris pri tiuj homoj, kiuj estis filmantaj lin. Tiaj homoj tre malŝatas, ke oni fotas ilin, kaj jen ankoraŭ tiuj filmistoj!
La kondamnitan kobajon Banjo kompatis.
– Ĉarmeta, kia kompatinda! – diris Stepanova kaj timeme ĵetis rigardon al Vlaĉjo.
Sed li eĉ ne ĉitis Banjon. Li estis tuta kvazaŭ lumanta, aŭskultante la homon en blanka ĉapeto kaj blanka kitelo, kiu estis severe diranta al la spektejo pri saĝa maljunulo Eskulapo kaj lia filino Panaceo.
– Mi nenion komprenas! – flustre plendis Banjo. – Nu absolute nenion. Ĉu vi komprenas, Vladimiro?
Li kapjesis. Kaj poste, kiam estis demonstrata ludfilmo, Vlaĉjo sidis morna, ronĝis siajn ungojn kaj pensis. Kaj eĉ fojon ne ridetis, kvankam la filmo estis ridinda. Li ĝenerale scipovis subite apartiĝi disde ĉiuj, komencadis vivi ne per babilado, sed per meditoj, kvazaŭ kaŝadis sin en iu ternesto. Kaj hodiaŭ, akompanante Banjon hejmen el la kinejo «Avanulo», li same estis iranta ne kun ŝi, sed tute aparte, per si mem.
– Pri kio vi pensas? – demandis Banjo.
– Pri nenio! – grumblis li, tuta absorbita de siaj pensoj.
– Tre gaje estas kun vi! – diris Banjo. – Rideginde! Litere la ventro povas krevi pro ridego.
– Kio? – demandis li.
Tiel ili disiĝis por proksimume tri monatoj – Banjo estis ofendiĝema kaj memama, kaj antaŭ li malkovriĝis ankoraŭ nekonata mondo de serĉado kaj mensa tumulto, de malkovrado de jam antaŭlonge malkovritaj veraĵoj, la mondo de sendormaj noktoj, la mondo de senlimaj scioj, en kiu li estis nenio, bagatelo, polva grajno, trafinta en tempeston. Li estis turnata kaj taŭzata inter vortoj, pro kiuj necesis ĉiuminute konsulti enciklopedion; li estis traŝiriĝanta tra libroj, en kiuj li tre malmulte komprenis; estis horoj, kiam li preskaŭ ploris pro konscio de propra senforteco, sed estis momentoj, kiam al li ŝajnis, ke li komprenas, kompetentas, ke li estas preskaŭ malfremda almenaŭ en tiu ĉi subĉapitro, sur tiu ĉi paĝo, ke nun necesas nur pli profunde fosi kaj ĉio iros bonege. Kaj poste li denove faladis en mallumon, ja li estis ankoraŭ juna, «stultuleto», kiel nomadis lin lia onklino Aglaja.
– Kio estas tio? – demandis ŝi en unu tre malvarma vespero, enrigardinte en la Vlaĉjan «neston» – tiel delonge nomiĝis en la loĝejo lia mallarĝa ĉambro.
– Kie «kio»? – ne komprenis Vlaĉjo, malfacile deŝirante sin de libro.
– Jen ja! Ĉu vi komencis aĉetadi pentraĵojn?
– Tio estas ne pentraĵoj, sed kopio de tolbildo de Rembranto «Leciono de anatomio de doktoro Tulpius»...
– A ha! – kapjesis Aglaja. – Sed por kio vi, stultuleto, bezonas «Lecionon de anatomio»?
– Por tio mi, Aglaja Petrovna, bezonas «Lecionon de anatomio», ke mi estos kuracisto, – forte tiriĝante kaj dolĉe oscedante, diris Vlaĉjo. – Tia estas mia decido.
– Aldonu ankoraŭ «por hodiaŭ», – konsilis la onklino. – En via aĝo decidoj ŝanĝiĝas sufiĉe ofte. Mi tre bone memoras, kiel vi intencis iĝi aviadisto, kaj poste detektivo.
Vlaĉjo silentis kaj ridetis: jes, efektive, ŝajne estis io tia.
– Ĉu tiu Tulpius estis bona doktoro? – demandis Aglaja.
– Li estis nederlandano, – fiksrigardante al la kopio, rufiĝinta pro malnoveco, diris Vlaĉjo, – van Tulp. Li estis kuracisto de malriĉuloj, profesoro de anatomio en Amsterdamo. Sur portretoj lin oni ordinare pentras kun kandelo kaj kun devizo de kuracisto. Nun tiu devizo proverbiĝis: «Lumante por aliaj, mi forbrulas mem».
– Bele! – suspiris Aglaja. – Nur pensu, kiajn aferojn vi eksciis. Kaj per libroj ŝtopis la tutan neston.
Ŝi malfermis anatomian atlason, kiun Vlaĉjo prenis en biblioteko, kaj ŝrumpis:
– Kiaj teruraĵoj! Ni iru trinki teon, estas malfrue. Iru, estonta Tulpius...
Ĝis la vintraj ferioj Vlaĉjo Ustimenko, lernanto de la klaso 9b, kaptis tiom da malbonaj notoj, ke li eĉ mem miris. Necesis kun iu priparoli tion. Kolere paŝante sur knaranta neĝo, li ekiris al la strato Proleta, al Barbara. «Lumante por aliaj, mi forbrulas mem, – perplekse pensis li. – Lumante por aliaj...» Mirinde stulte alkroĉiĝis subite tiu frazo.
– Sed ŝi ne estas hejme, ŝi estas en provludo, – sciigis Eŭgeno, vicfrato de Banjo, rondvizaĝa, iomete langvora, kun reto sur la kapo (Eŭgeno tre zorgis pri sia aspekto kaj ŝatis, ke la haroj kuŝu glate, – por tio li aranĝadis ĉiajn komplikitajn artifikojn). Eŭgeĉjo estis leganta «Fizikon», komforte instalinte sin sur sofo. En la domo agrable odoris vanila kekso, en la apuda ĉambro sinjorino Lis – amikino de la panjo de Eŭgeĉjo, Valentena Andrejevna, – ludis pianon, kaj el tie aŭdiĝis voĉoj: la laca – de Valentena Andrejevna, la basa – de Daĉjo, fama motorciklisto, aŭtomobilisto kaj tenisisto, kaj krome ankoraŭ ĉefa sporta juĝisto en la urbo kaj la regiono.
– Ĉu aŭton vi ne deziras akiri? – demandis Eŭgeĉjo. – Daĉjo vendas. «Hispano-suiza» de 1914, bone funkcias. Li jam du vendis, kaj aĉetis la novan. Jen artifikulo, vere brava. Mi envias al la kamarado.
Vlaĉjo silentis.
– Vivas mi kiel hundo, – diris Eŭgeĉjo per tirata voĉo. – Ni parkerigas, parkerigas, sed kia estas utilo? Tamen, necesas lerni, – prononcis li per alia, vigle aferema tono. – Ĝuste kion mi faras. Kaj pri vi cirkulas onidiroj, ke vi ĝenerale tute ne laboras pri vi.
– Ne laboras, – indiferente konfesis Vlaĉjo.
– Jen, vidu! Tio ja estas malbona! Kio koncernas min, do por mi kelkaj fakoj ĝenerale estas lerneblaj tre malfacile, kun kolosa streĉo. Kaj konsideru krome – mi havis tuberkulozon.
– Ftizulo, ha! – subridis Ustimenko, rigardante al la rozkolora Eŭgeno.
– Ekstera aspekto en tio estas treege trompa, – ofendite deklaris Eŭgeno. – Ĝenerale tuberkulozon oni ne komprenu kiel...
«Ĝenerale» estis la ŝatata vorteto de Eŭgeno. Oni lin ĝuste tiel nomadis – «Ĝenerale». Li longe rakontadis pri tuberkulozo kaj pri tio, kiel lin oni nur malfacile savis el tiu terura malsano, litere elflegis, uzinte ĉiujn rimedojn – ĝis aloo kaj mielo kun lardo.
– Patrina amo kapablas movi montojn! – diris Eŭgeno patose. Li fojfoje ŝatis enmeti tian frazeton, sed Vlaĉjo longe oscedis, kaj Eŭgeno ĉesis rakonti pri tuberkulozo. Nun li komencis juĝi Vlaĉjon.
– Kaj de la kolektivo vi deŝiriĝis, – estis diranta li per bondezira tono, – kaj ĝenerale en vi estas tia fermiteco. Malbone. Necesas komsomola vervo, viglo, vivĝojo! Ne indas forgesi, ke vi kaj mi lernas ne en burĝa kolegio, sed en nia, sovetia, bona, labora lernejo.
– De kie vi scias, ke mia lernejo estas bona? – demandis Vlaĉjo.
– Ĉiuj niaj lernejoj ĝenerale estas pli bonaj ol la burĝaj kolegioj. – Li neatendite palpebrumis al Vlaĉjo. – Rebatu!
Ustimenko perpleksiĝis kaj ne povis rebati, kaj Eŭgeno daŭrigis:
– Se estas malfacilaĵoj – kolektivo de lernejanoj kaj pedagogoj helpos. Ĉu ĉe vi estas ne unueca kolektivo? Unueca. Do ĝi helpos. Ĉe vi ja estas Vlaĉjo Suĥareviĉ, via samnomulo, – ŝtipkapulo, certe, sed plena de bonaj intencoj. Mi pri li aŭdis, ke li ĉiam helpas al malantaŭaj lernantoj. Petu lin – li helpos.
En la apuda ĉambro sukplene ekridis Daĉjo. Eŭgeĉjo leviĝis, plaŭdante per la pantofloj, dense fermis la pordon kaj kun zorgigita vizaĝo diris:
– Mi tute ne scias, kion mi faru? Tage kaj nokte ĉi tie rezidas kamarado aŭta kaj motorcikla ŝakristo. Kion mia panjeto trovis en li? Ho, kiam venos la Mara Teruro – estos gaja konversacio.
Vlaĉjo malsprite palpebrumis. «Mara Teruro» – ĉu tiel, evidente, Eŭgeno nomis sian duonpatron? Pro sendormaj noktoj, pasigitaj ĉe libroj, neniel rilatantaj al la lerneja programo, al Vlaĉjo doloris la nuko kaj ŝajnis, ke en la okulojn trafis sablo.
– Kaj kial «estos gaja konversacio»? – demandis Vlaĉjo.
– Ĉu vi ne divenas?
– Ne.
– Mi opinias, ke por edzoj estas abomenaj jen tiaj situacioj!
Kaj Eŭgeno kapmontris al la pordo, trans kiu nun estis rideganta sinjorino Lis. Sed Vlaĉjo ree nenion komprenis.
– Bone, – diris li, – sed tamen kion fari?
– Ĝenerale vi devas ekregi vin, – rekomendis Eŭgeĉjo. – Se diri amike, kiel viro al viro, do vi, certe, estas pli kapabla, ol mi, sed vi disĵetas vin, amiko. Certe, tio estas enuego, sed la lernejon necesas fini. Hodiaŭ estas paĉjo, sed morgaŭ ni restas vidalvide kun la sorto. Ne eblas ja iĝi ŝarĝistoj.
Kaj, ĵetinte «Fizikon» sur la sofon, Eŭgeno komencis edifi Vlaĉjon. Kiel ĉiam, li estis tre bondezira, sed pro Eŭgeĉjaj edifoj Vlacjo havis tian senton, kvazaŭ li tromanĝis tofeojn. Certe, Eŭgeno pravis, sed iel ne tiel, iel flanken kaj iel senhonte pravis. Rigardante rekte antaŭ sin per siaj travideblaj okuloj, Eŭgeno parolis tire:
– Ekzemple, amiko. Tio estas via afero, sed por la lernejo estas agrable, ke ĝi havu bonan aktoran rondeton kaj artajn spektaklojn. En pedagogiaj konsiliĝoj oni tion konsideras. Aŭ murgazeton. Mi, ekzemple, jam dum dua jaro estas redaktoro. Mi ne bezonas tion, kiel hundo «saluton», sed ili ja tion bezonas. Ĉu al vi ŝajnas, ke por tio necesas multa tempo? Sed mi kalkulis: ĉiuj pedagogoj scias pri mia redaktoreco kaj ne povas ne konsideri miajn ĝenerale sociajn taskojn. Kaj la pedagogoj ja estas homoj. Ili legos ion flatan pri si, dankon aŭ varmajn vortojn. Jen vi interesiĝas pri natursciencoj. Bonege. Tiajn aferojn lernejo ŝatas, sed en kadroj, kara mia amiko, en kadroj, en la lernejaj kadroj ja. Necesas kolekti aktivularon kaj iri al pedagogo. Tiel kaj tiel, jen ni, geknaboj, tre petas vin gvidi natursciencan rondeton. Vi kaj nur vi... Ĉu vi komprenis?
Eŭgeno elprenis el ŝranketo cigaredon, ekfumis kaj tiriĝis.
– Ĉu klaras?
– Kaj vi ne estas stulta, – respondis Vlaĉjo.
– Sur tio mi staras! – suspiris Eŭgeno. Kaj interesiĝis: – Ĉu vi Barbaran-n atendos?
Vlaĉjo morne ekiris hejmen. Kaj ankoraŭ longe sur la strato al li ŝajnis, ke odoras vanilaj kukoj, kaj aŭdiĝis la tira Eŭgeĉja voĉo. Ĉe la angulo, apud la monumento al Radiŝĉev, li renkontis Barbara-n. Ŝi iris kun siaj knaboj kaj mansvingis al li. En la seka frosta aero aŭdeblis, kiel estis prancanta Seĉjo Ŝapiro – ilia ĉefreĝisoro:
– Mi subtenas la principojn de biomeĥaniko kaj tute kontraŭas al la doktrino de Stanislavskij[1]. Kun tuta mia estimo...
«Stultuletoj!» – maljunulece pensis Vlaĉjo. Kaj miris: ankoraŭ tiom antaŭnelonge ĉio ĉi por li mem estis interesa.
«Ba-am!» – tire sonis alte en la ĉielo. Tio estis sonorado en la ĉefpreĝejo, hodiaŭ ja estis sabato. – «Ba-am!».
Iru for monaĥoj,
Kaj tuta popa ĥor'!
Ni sur ĉielon grimpos,
Kaj pelos diojn for...
Renkonten iris geknaboj el la lerneja kontraŭreligia rondeto. Vlaĉjo haltis kaj diris al Gala Anoĥina – la prezidantino:
– «For, for!» Kiom valoras tia propagando? Vi prefere aŭskultu prelegon pri inkvizicio...
La rondetanoj dense ĉirkaŭis Gala-n kaj Vlaĉjon. Ili tre gajis kaj tute ne deziris aŭskulti malgajaĵojn pri Giordano Bruno, aŭ Bruno Nolano, kiel nomis la grandan homon Ustimenko. Kaj pri Miguel Servet ili nun ne deziris scii; lin oni bruligis dufoje: unue – pupon, kaj poste – lin mem, vive, kune kun la libroj, kiujn li verkis. Kaj la patron de katedro de anatomio Andreon Vesalion ili same neniigis, tiuj damnitaj inkviziciistoj. Ili sendis lin pilgrimi al sanktaj lokoj; kaj la ŝipo, sur kiu veturis Vesalio, dronis.
– Saboto, certe! – diris Vlaĉja kamarado Gubin. – Tio estis intence farita.
– Sed Galileo cedis, – daŭrigis Vlaĉjo, – ektimis. Li metis la manon sur ilian Evangelion kaj deklaris, ke li fleksas genuojn antaŭ la respektinda moŝto generalo de inkvizicio kaj ĵuras estontece kredi ĉion tion, kion agnoskas vera kaj pri kio instruas la eklezio. Kvankam, li jam maljuna estis...
«Ba-am!» – aŭdiĝis de la sonorilejo – «Ba-am, ba-am!»
– Nu, bone, ni iru, geknaboj! – diris Gala. – Interalie, Ustimenko, vi mem povus fari tian prelegon.
Kaj ili foriris ĉiuj kune, iomete ĝenitaj de la Vlaĉja klereco, de la kolera brilo de liaj okuloj kaj de lia maldikeco.
– Instruas, instruas, – malkontente diris Anoĥina. – Jen troviĝis instruisto.
– Ne diru tiel, – kontraŭis Boĉjo Gubin. – Li vere estas kamarado kaj pensanta, kaj leganta.
Jam en la antaŭĉambro, ne ŝaltante lumon, per sola odoro de tabako kaj ledo li komprenis, ke venis la patro. Ne demetinte la palton, kun krio Vlaĉjo ĵetiĝis en lian ĉambron. Atanazio Petroviĉ sidis ĉe la tablo en sia karaktera pozo – tre rekte – kaj legis ĵurnalon. Li estis en bone gladita, dande almezurita uniforma ĉemizo kun aviadistaj galonoj, kaj sur lia maniko ore brilis ĉevronoj; la rimeno pendis sur la seĝa dorsapogilo, kaj tio signifis, ke la patro estas tute hejme kaj nenien hodiaŭ intencas iri. Ili salute manpremis unu la alian, kiel ĉiam; la patro facile duonfermis la okulojn kaj altiris al si Vlaĉjon. Kisi unu la alian ili ne sukcesis, ili ne scipovis tion, sed Atanazio Petroviĉ facile brakumis la filon kaj ordonis al li demeti la palton kaj eksidi por vespermanĝo. Onklino Aglaja enportis el la kuirĉambro siberiajn pirogojn kun fiŝo. Ŝiaj okuloj ridis pro ĝojo, la vangoj brulis. Ŝi sinforgese amis la fraton, fieris pri li kaj liajn venojn ĉiam faradis festoj.
– Raportu! – ordonis la patro, drinkinte glaseton da malvarma vodko.
Vlaĉjo raportis, ne mensoginte eĉ vorton. Atanazio Petroviĉ per siaj grandaj manoj tenis pecon de pirogo kaj ne deŝirante rigardis al la filo.
– Mensogas li ĉion! – ekkriis Aglaja. – Ne povas ĉio ĉi esti. Li tiel lernis, preskaŭ la unua en la lernejo...
– Kaŭzoj? – demandis la patro, ignorinte la ekkrion de la fratino.
– Pri tio poste! – diris Vlaĉjo. – Sed, mallonge dirante, la afero estas en tio, ke mi firme decidis esti sciencisto.
Atanazio Petroviĉ eĉ ne permesis al si rideti.
– Li dum tutaj noktoj studas, – ree ekparolis la onklino, – da libroj alportis teruran amason, kaj nun jen kia donaco... Mensogas, ĉion mensogas!
Poste, kiam, lacigita de sia gastamo, onklino Aglaja ekdormis, ambaŭ Ustimenkoj sidis apude, kaj Vlaĉjo aŭskultis la patron.
– Por mi estas malfacile juĝi, – estis diranta Atanazio Petroviĉ, enspirante cigaredan fumon. – Mi estas homo malklera, mi estas milita aviadisto, sed mi supozas, ke ĉia scienco devas havi sub si fundamenton. Jen, ekzemple, nia metio – aero. Ŝajnas – la stirstangon al si, la stirstangon de si – ĉio simplas. Sed tamen...
Ili sidis apude, kaj Vlaĉjo ne vidis, kien rigardas la patro, sed sentis lian seriozan, severan kaj trankvilan rigardon, kiel sentis per sia maldika, ankoraŭ knaba ŝultro liajn potencajn muskolojn. Kaj li sentis trankvilan kaj plenan feliĉon. Tiu homo kun malmola profilo, kun faltoj sur la vizaĝo, hardita de vento, tiu kuraĝa kaj heroa aviadisto estis lia, Vlaĉja, patro, kaj paroli kun li egale, mediteme elektante necesajn vortojn – kia tio estis kun nenio komparebla sento!
– Tamen tiu simpleco, filo, ne tiom simplas, – penseme daŭrigis Atanazio Petroviĉ. – Certe, por fari nur ne malpli bone, ol aliulo, nenio speciala necesas, sed por je paŝo, je du paŝoj puŝi la aviadon antaŭen, por tio necesas ri-i-iĉa fundamento: per impeto, salto, aroganteco vi nenion atingos. Pri tio vi min kredu, mi estas homo maljuna, dum vi nur-nure intencas ekiri laŭ la viva vojo...
Poste, jam nokte, ili transiris en la Vlaĉjan neston, kaj ĉi tie, inter disĵetitaj libroj, revuoj, epitomoj, sub la Rembranta «Leciono de anatomio», la filo komencis rakonti al la patro, kio estas naturaj sciencoj. Atanazio Petroviĉ sidis sur la Vlaĉja lito, atente kaj firme rigardis al la Vlaĉja maldikiĝinta kaj ruĝvanga vizaĝo kaj aŭskultis liajn febrajn rezonojn pri tio, kiel marŝas la medicina scienco, kio estas vera noviganto, laŭ kiaj vojoj iras serĉoj de artefarita albumino, kiel oni operacios la homan koron...
– Nu, tion vi, amiketo, fantazias, – diris Atanazio Petroviĉ. – Operacioj de la koro – tio estas tro.
– Ĉu tro? – ŝrikis Vlaĉjo. – Ĉu tro? Pardonu, patro, sed viaj vortoj rememorigas al mi tiujn homojn, kiuj mokis rusan kuraciston Filipov, kiu jam en la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento suturis korojn de animaloj. Kaj germano Rehn en la naŭdek sesa jaro suturis vundon de la koro, kaj la malsanulo restis viva. Konservativuloj en scienco...
– Nu-nu, – paceme grumblis la patro, – nu-nu, noviganto, frakasu plu. Kaj ĉu ankaŭ la kapojn vi alsuturos reen?
– Ne ridinde! – ofendiĝis Vlaĉjo. – Interalie, vi estas aviadisto, kaj revoj pri fluganta homo...
– Bone, bone, – interrompis Atanazio Petroviĉ, – mi ĉion komprenas, sed tamen militoj...
– Kio militoj? – ne komprenis Vlaĉjo.
– Ĉu vi ĵurnalojn legas?
– Legas. Ne tute regule, verdire, sed legas.
– Necesas tute regule. Kaj necesas kompreni, kio estas Hitler, Goebbels, Himmler kaj tiu porko, kiu nomas sin aviadisto – Hering. Kaj ankaŭ Krupp von Bohlen. Al ni foje venis unu komisaro, homo de granda saĝo. Li donis profundan analizon – certe, ne por disbabilado – speciale por ni, militistoj. Do jen, filĉjo, kuiriĝos baldaŭ kaĉo, mi timas, bremsos ĝi ĉiujn ĉi artefaritajn albuminojn.
– Ĉu bremsos? – malgaje demandis Vlaĉjo.
– Nepre. Sen imperiistoj de ĉiuj landoj, certe, la scienco forte impetus antaŭen.
Li malbutonis la kolumon de la uniforma ĉemizo, enpensiĝis por momento, poste kun subrido – malgaja kaj iomete konfuzita – diris:
– Leviĝas supren nia genero. Via avo estis ĉaristo en Ĥarkova gubernio, mi, vidu, militisto, aviadisto, komandas regimenton, kaj filo mia artefaritan albuminon kuiros, sciencisto. Ne vivas panjo via – ŝi ĝojus. Nu, ek, rakontu plu...
Post la noktomezo Vlaĉjo tute ekfantaziis. Revojn li montradis kiel ĉiutagajn sciencajn faktojn, tre malproksimaj aferoj ŝajnis al li realaj. La patro suspiradis, sed liaj okuloj rigardis gaje.
– Ĉe ni estas unu tia, milita inĝeniero Pronin, – subite interrompis Atanazio Petroviĉ. – Bona viro, scianta, sed lin longe aŭskulti estas danĝere.
– Kial? – demandis Vlaĉjo.
– Tial, ke li sub la piedojn ne rigardas. Nur antaŭen. Kaj sur padeto povas renkontiĝi holmeto, kaj ankoraŭ io... se vi surpaŝos – necesos la botojn viŝi. Kuŝiĝu, filo, dormi.
Kaj, rimarkinte, ke Vlaĉjo ĉagreniĝis, aldonis:
– Tamen malproksimen rigardi estas pli bone, ol nur sub la piedojn. Sed ankaŭ sub la piedojn necesas.
Matene Vlaĉjo trovis monon, lasitan de la patro, kaj letereton pri tio, ke li aĉetadu librojn senĝene kaj ĉion, kio necesos por «plej baldaŭa, filo, fabrikado de artefarita albumino». La subskribo estis oficiala: «A. Ustimenko», poste alskribaĵo: «Tamen, dum la afero iras, lernu, kiel devas laborista civitano. Mi firme esperas».
Da mono estis nemalmulte – stako da tridekrublaj kaj ankoraŭ du stakoj da malgrandaj biletoj, – nu, ĝenerale, tuta riĉaĵo, kaj Vlaĉjo decidis senprokraste aĉeti por si la aĵon, pri kiu li delonge kaj rave revis...
Vendejo de lerniloj, antaŭnelonge malfermita, estis nemalproksime de la urba bazaro, apud la glitejo. Ĉi tie ĉe vendotablo kun pirogetoj Ustimenko renkontis Banjon. Ŝi estis manĝanta du pirogetojn kune, firme kunpreminte ilin per la fingroj, – unu kun viando, alian kun brasiko. Sur ŝia brako pendis sketiloj. Aŭdeblis, kiel trans la alta barilo de la glitejo ludas blovorkestro.
– Ĉu vi deziras pirogeton? – demandis Banjo per tia voĉo, kvazaŭ ili intervidiĝis hieraŭ. – Bongustaj! Mi frititajn ŝatas pli, ol bakitajn, speciale se manĝi paron kune...
Grandaj, pezaj flokoj de neĝo estis falantaj sur la Banjan ĉapeton, sur la pirogetojn, sur la manikon de la palto.
– Ree degelos la glitejo, ĉu, Vladimiro? Kia terura vintro!
Kaj miris:
– Kia vi estas maldikega!
«Dum-dum-dum, – klakadis trans la barilo timbaloj, – dum-dum-dum».
– Ĉu vi jam sketis?
– Sketis! – por ajna okazo mensogis Banjo. «Ho, kiel mi tamen estas enamiĝinta al li! – kun batanta koro pensis ŝi. – Tio eĉ estas malbela».
– Ni iru aĉeti skeleton.
– Kion, kion?
– Homan skeleton! – prononcis Vlaĉjo. – En la vendejo de lerniloj. Tie en la montrofenestro estas. Mi vidis.
– Ĉu por la lernejo?
– Por kia lernejo! – ekkoleris Vlaĉjo. – Por mi persone.
– Ĉu por vi? – fingromontris lin Banjo.
Kaj ili ekiris. Sed en la vendejo de lerniloj ĉio evidentiĝis tute alia, ol supozis Vlaĉjo. Kalva, tre malagrabla homo kun plena buŝo da oraj dentoj diris al Vlaĉjo, ke skeletoj de homoj kaj animaloj estas vendataj nur al lernejoj kaj nur laŭ anticipaj mendoj, per nekontanta mono. Al privataj personoj neniaj skeletoj povas esti vendataj.
– Sed se li estas sciencisto? – diris Banjo, kapalmontrinte Vlaĉjon. Ŝi neniam hezitis trovi vortojn.
– Sciencistoj akiras pere de sciencaj institucioj.
– Sed se li ne anas en scienca institucio?
– Do li estas egala al privata persono! – brilinte per la oraj dentoj, diris la vendisto.
– Ĉu do ni ŝakros vian skeleton? – ekkoleris Banjo. – La homo bezonas, la homo dediĉis sin al la scienco...
Vlaĉjo eliris: li hontis. Ĉiam ŝi aranĝas skandalojn – tiu Barbara. Sed ŝi plu restadis kaj restadis. Post ĉirkaŭ dudek minutoj li revenis en la vendejon: Banjo estis skribanta en la plendolibron per sia grandlitera, ankoraŭ infana skribmaniero. Vlaĉjo ĵetis rigardon super ŝia ŝultro kaj legis: «Rifuzon de vendo de skeletoj per kontanta mono eblas nomi fuŝado...»
– Banjo! – flustris li.
– Ĉesu bredi inteligencian ceremoniojn! – bruskis ŝi.
– Sed tio ja estas ridinda!
«Fuŝado aŭ io pli malbone...» – skribis Barbara.
– Malbona, – flustre korektis Vlaĉjo.
– Ili komprenos! – diris Barbara. – Kaj foriru, Ustimenko, lasu min konduki ĉi aferon ĝis la logika fino!
Ŝiaj vangoj brulis. Kaj ĉarma oblikveta buklo pendis apud la orelo, apud la eta orelo kun blua orelornamaĵo en la lobo.
Tiel nenio rezultis kun la skeleto. Tamen en vendejo de malnovaj libroj, kiu estis sur la placo «Deka Oktobro»[2], apud la ĉefpreĝejo, Vlaĉjo aĉetis anatomian atlason de eldono de la mil naŭcenta jaro, nemultekostan kaj sufiĉe puran. Barbara iris apude, tintante per la sketiloj, en oblikvigita flanken ĉapeto, ruĝa, kaj parolis pri tio, kiom multe ankoraŭ estas da burokrateco kaj kiel senkompate necesas lukti kontraŭ tiuj damnitaj postrestaĵoj.
– Ĉu Rodiono Metodjeviĉ skribas? – demandis Vlaĉjo.
– Dimanĉe estis letero, – respondis Barbara kaj de burokrateco transsaltis al sciigo pri tio, ke, eble, ŝi havos du biletojn por spektaklo de la Moskva Arta teatro «Oĉjo Ivaĉjo»[3]. – Ili jam alveturis, – diradis Barbara, – ĉiuj loĝas en la Moskva gastejo. Zinjo Krjukova vidis du el ili. Kiujn ĝuste – ŝi ne komprenis, sed, eble, kamaradon Kaĉalov kaj kamaradon Livanov. Ambaŭ en peltaj paltoj. Ĉu vi ree pri io pensas?
– Vere, en via absorbiteco de teatro estas io psikopatia, – diris Vlaĉjo. – Kaj se diri serioze, Barbara, kiu bezonas tiun arton? Senutilaĵo, tempoperdo, sensenca konsumado de nervaj ĉeloj, purega idioteco.
Ili denove iomete kverelis, sed tamen ne ĝis malpaco. En tiu ĉi dimanĉo Barbara ekvidis en Vlaĉjo tion, kion ankoraŭ ne komprenis en li plenaĝaj, saĝaj, kleraj homoj: ŝi komprenis Vlaĉjan neordinarecon. Kaj kun ĝoja miro ŝi eniris en lian neston, en kiu ŝi ne estis tiom longe, eksidis sur laman seĝon kaj, malfermetinte la buŝon, komencis aŭskulti Vlaĉjajn pensojn pri Pasteŭro kaj Koch, pri Pavlov kaj Meĉnikov, pri Pirogov kaj Zaĥarjin, pri eblo de lukto kontraŭ malignaj tumoroj kaj, certe, pri artefarita albumino. Por tagmanĝo ŝi same restis ĉe Vlaĉjo kaj ĉe la supo diris:
– Ĉu vi scias, Vlaĉjo, mi havas veturmalsanon.
– Kiel tio? – demandis li.
– Ja vi dum tri horoj rakontadis sen paŭzo.
– A ha! – ne sen malica ĝojo rimarkis onklino Aglaja. – Bone al vi, sed al mi kielas? Mi venas post laboro, la kapo estas kiel kaldrono, laca, elturmentita, kaj li gurdas pri siaj bakterioj.
Al «Oĉjo Ivaĉjo» Vlaĉjo tamen iris. La turnea spektaklo de la Moskva Arta teatro tiom ekscitis la tutan urbon, ke al la nova Domo de kulturo ne eblis trapuŝiĝi. Homoj kun torditaj vizaĝoj per raŭkaj voĉoj jam sur la Komunisma strato petadis superfluan bileton. Speciale kompatinda estis iu maljuna militisto, kiu en malespero diris, ke li «petas» ne por si, sed por la filino.
– Amasa psikozo! – diris Vlaĉjo. – Pri tio ion skribis la fama Krepelin.
Barbara pacience suspiris: «Do estu Krepelin».
Iliaj biletoj estis bonaj – la unua vico de la balkono. Vlaĉjo aĉetis programfolion kaj kun aspekto de supereco komencis pririgardi la parteron kaj la plenŝtopitajn loĝiojn.
Sed jen kun apenaŭ aŭdebla susuro dismoviĝis la kurteno, kaj komenciĝis miraklo. Kian, ŝajne, rilaton havis la filo de aviadisto Ustimenko al ĉio tio, kio okazis kun Sonjo, kun oĉjo Ivaĉjo, kun doktoro Astrov kaj aliaj homoj, venintaj el alia tempo, el la mondo, kiun konis nek Banjo, nek Vlaĉjo, nek iliaj patroj, nek eĉ iliaj avoj? Kaj kion ne faris Vlaĉjo, por ne senhonoriĝi antaŭ Barbara? Li kaj kalkuladis ĝis dek, kaj ĝis doloro kunpremadis la dentojn, kaj penis pensi pri fremdaj aferoj – sed damnitaj, stultaj, sensencaj larmoj gutadis kaj gutadis de sur lia nazo, kaj unu eĉ falis sur la Banjan manon, kiam ŝi etendis ĝin al la programfolio. Kaj en la lasta akto Vlaĉjo tute disfalis: li jam ne kalkuladis plu, kaj ne grincis per la dentoj, li tuta kliniĝis antaŭen kaj kolere rigardis al homaj suferoj, donante al si iajn ĵurojn, kunpremante ŝvitajn polmojn kaj forviŝante ĉiam ekbolantajn larmojn...
Jam ĉio estis tute finiĝanta, kiam apude mallaŭte ŝrikis kaj komencis ion flustri per svena voĉo maljuna virino en susuranta silka robo. Vlaĉjo ĉitis ŝin, sed ŝi ne trankviliĝis kaj komencis leviĝi. Al ŝi oni komencis ĉiti, ŝi ŝrikis. Feliĉe, la spektaklo finiĝis. Tra vualo de larmoj Vlaĉjo ekvidis verdan vizaĝon de sia najbarino, ŝian torditan buŝon, pretan al strida kriego por la tuta spektejo.
– Musoj! Musoj! Musoj! – susuris alia virino en verda robo.
– Kaj kio eksterordinara? – diris Vlaĉjo, demetante de la genuoj de la najbarino sian malsovaĝan blankan muson. – Kaj kio terura? Mi ĝin hodiaŭ preskaŭ ne manĝigis. Ĝi enuiĝis, elrampis.
Tamen oni lin kondukis en policejon. La arto ne mildigis la korojn de la najbaroj de Vlaĉjo en la unua vico de la Domo de kulturo. Plorinte en «Oĉjo Ivaĉjo», ili per feraj voĉoj gurdadis al la maljuna policano pri fiintenca huliganaĵo flanke de tiu junulo. Kaj la policano skribis protokolon. Banjo sidis en angulo kaj palpebrumadis al Vlaĉjo. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi pri io kulpas.
Kiam la plendantoj foriris, la policano demandis:
– Kaj kie estas via muso?
– Jen! – diris Vlaĉjo.
– Ha, blanka! – miris la policano.
– Mi havas multajn, – informis Vlaĉjo. – Por eksperimentoj. Sed, vidu, mi kutimiĝis, kompatas ilin. Ili estas saĝaj, kaj tiu ĉi estas malsovaĝa. Jen, prenu!
La policano iom tenis la muson sur sia bruna manplato, interesiĝis, per kio Vlaĉjo manĝigas ilin, siajn musojn, – kaj forpermesis lin.
– Dankon, kamarado estro! – diris Barbara. – Do, jen, vidu, la tuta humoro perdiĝis. Tia impresa spektaklo – kaj jen, subite oni prenas kaj kondukas en policejon.
Dum Barbara parolis, la liphara policano fiksrigardis al ŝi per firma kaj malmilda rigardo, poste demandis:
– Pro kio, fraŭlino, via persono ŝajne konata estas por mi?
– Ja batiĝo estis, ĉu vi memoras? – diris Banjo.
– Mi ĉiujn batiĝojn ne povas memori, – diris la policano. – Mi havas tian postenon...
– Nu, en via glitejo okazis batiĝo hieraŭ. Nur hieraŭ. Ne povis vi la hieraŭan batiĝon forgesi.
Kaj ŝi, iomete ruĝiĝinte, rakontis, kiel hieraŭ en la glitejo batiĝis knaboj, kiel neniu ilin penis disigi, sed ŝi enŝoviĝis, kaj al ŝi same trafis batoj. Tamen ŝi ne ektimis, sed enŝoviĝis plu kaj komencis ŝriki, al ŝiaj krioj venis helpo...
– Aĥ jes, – per oficiala voĉo prononcis la policano. – Stepanova estas via familinomo. Stepanova Barbara. Nu do, iru...
Sur la strato Barbara ekparolis pri teatro. Laŭ ŝia opinio, la kanto de la Moskva Arta teatro jam estis finita. Sed ankaŭ Vsevolod Mejerhold estis cedanta iujn poziciojn. Ekzemple, «La damo kun kamelioj» estas tute ne tio, kio estis «La lasta batalo».
– Sed ĉu vi vidis tiujn spektaklojn? – demandis Ustimenko.
– Ne vidis, sed legis pri ili! – ekkriis Barbara. – Mi ja observas laŭ revuoj kaj ĉiujn recenzojn legas. Kaj ni multon pridiskutas en nia studio...
Stranga estis tiu ĉi vespero. Pri nenio ili samopiniis, sed tamen neniel povis disiĝi. Ili promenadis, sidadis sur benko, frostiĝadis kaj ĉiam sentis, ke ili simple ne povas esti unu sen la alia. Sed kial? Ili ne sciis tion.
Kaj tamen Ustimenko Vladimiro[4] transiris en la dekan klason. En la pedagogia konsiliĝo oni multe parolis pri li, speciale ofendita estis Smorodin. La maljunulo sentis sin perfidita. «Pensu! – ekkriadis li. – Nur imagu al vi! Tiu junulaĉo demandis min: sed por kio entute necesas beletro? Ĝi malmagnetas! Kaj
Aliaj pedagogoj same parolis pri Vlaĉjo per ofenditaj voĉoj. Li povus esti fiero de la lernejo, sed falis al mezbonaj notoj, kaj la ĉefa estas tiu indiferenteco en li. De kie?
Maljuna Anna Filipovna kontraŭdiris: ne tiom malbonas Ustimenko Vladimiro, li havas multajn plusojn, ne eblas senbaze negi ĉiujn virtojn de la knabo. Sed entute (Anna Filipovna kun timeto ĵetis rigardon al la incitita instruestrino Tatjana Jefimovna), entute Ustimenko vere sendiscipliniĝis, necesas uzi urĝajn rimedojn.
– Oni babilas, ke li estas absorbita de natursciencoj, – diris la fizikisto Georgo Adamoviĉ, kiun la lernejanoj nomadis Adamo, – sed tio, laŭ mia opinio, estas absurdo. Se la junulo vere estas absorbita de scienco, tiam li ne saltos el la klasa fenestro, ankaŭ instigante aliajn siajn kamaradojn al tiu huligana ago. Mi petas pripensi: kun krio «ĉapajevanoj[5], sekvu min!» la grandaĝa stultulo sursaltas fenestrobreton.
La instruestrino Tatjana Jefimovna frapis la tablon per krajono. Ŝi ne deziris koncentri la atenton de la pedagogia konsiliĝo sur la historio kun la fenestro, ĉar ankaŭ ŝia filo Teĉjo saltis, kaj ŝi, pensinte pri ĉiama sentakteco de Adamo, iomete defendis Vlaĉjon.
– La knabo kreskas sen patrino kaj, fakte, sen patro, – diris ŝi. – Lia onklino – responsa kamaradino – same ne ĉiam povas prizorgi Ustimenkon Vladimiron. Mi, kompreneble, kiel instruistino de matematiko, same ne kontentas pri li...
En ĉiu el la pedagogoj parolis ofendita fiereco. Kaj neniu pensis, kiel tio ofte okazas al instruistoj, pri tio, ke Vlaĉjo troviĝas en ia ekstrema situacio, ke li implikiĝis, sed ne tiel, kiel implikiĝas malspritaj maldiligentuloj, sed ĝuste tiel, kiel tio okazas al talentaj homoj.
Estis decidite interparoli kun kamarado Ustimenko Atanazio Petroviĉ, kaj se li forestos – kun kamaradino Ustimenko Aglaja Petrovna.
Matene Aglaja Petrovna venis en la lernejon. Severa Tatjana Jefimovna akceptis la onklinon de Vlaĉjo seke.
La instruestrino parolis tra la nazo kaj mungadis: ŝi havis gripon, kiun ŝi nomadis malnovmaniere – «influenco».
– Mi ne negas, – aŭdis Aglaja Petrovna, – Ustimenko Vladimiro estas ne senkapabla. Des pli malbone por li. Ni supozu, ke li estas absorbita de siaj natursciencoj. Bonege! Sed ne li sola... nun miloj kaj miloj da junaj civitanoj de nia senlima Patrujo konstruas radiricevilojn aŭ aviadilmodelojn, sed tamen ili plu plej serioze laboras pri si.
Onklino Aglaja subite oscedis. La instruestrino rimarkis kaj ekkoleris:
– Kompreneble, ankaŭ vi mem laboras en la sistemo de popola edukado, sed ne delonge, tre ne delonge. Kaj la Rabkrin[6], kie vi laboris antaŭe, havas siajn specifaĵojn, same, kiel ankaŭ la lernejoj de kampara junularo, kiujn vi estras nune.
– Tio estas vero, – indiferente konsentis Aglaja Petrovna, – sed ankaŭ lernejoj de kampara junularo same estas sovetiaj lernejoj.
– Kaj ni havas ne caran gimnazion, ne eklezian seminarion, ni havas ĝuste sovetian lernejon.
– Aĥ, mi ja scias tion! – ekkriis onklino Aglaja. – Kaj ni ne perdu tempon por ĝeneralaĵoj. Vi urĝe, eĉ senprokraste, invitis min, kiom mi komprenas...
– Mi invitis vin, – jam tute ekbolis Tatjana Jefimovna, – por komuniki al vi tre malagrablan novaĵon[7]: se via nevo ne okupiĝos pri si kaj, pardonu, vi ne okupiĝos pri li, se Ustimenkon Vladimiron ne komencos serioze zorgigi honoro de la lernejo, se li ne komprenos, ke ni edukas ne individuajn geniulojn...
– Tatjana Jefimovna, – interrompis ŝin onklino Aglaja, – vi ja invitis min ne por tio. Vlaĉjo mem al mi diris: la afero estas en alio. Se mi ne eraras, knaboj saltis en fenestron post leciono de fiziko kaj...
La instruestrino mallevis la okulojn: ŝi ne sciis, ke Ustimenko mem pri ĉio rakontos al sia onklino. Kaj ankoraŭ Teĉjo...
– Saltoj en fenestron estas petolo, – ekparolis ŝi, penante ne nervoziĝi. – Malbona, fia, sed petolo. Sed kio koncernas la konversacion pri iniciatinto de tiu petolo... Vidu, Aglaja Petrovna, via nevo en tre kategoria kaj eĉ malĝentila formo rifuzis nomi la iniciatinton.
– Ke en la malĝentila – estas malbone, sed ke li ne estas denuncanto, estas bone, – rigardante rekte en la okulojn de la instruestrino, diris Aglaja Petrovna. – Homon, kiu denuncas en lernejo, laŭ mi, fidi en batalo nepenseblas.
– Ĉu tiele?
– Jes, tiele! – firme prononcis onklino Aglaja. – Tamen, pri tio ekzistas malsamaj opinioj. Kaj tio estas treege bedaŭrinda.
Ŝi leviĝis, diketa, rozvanga, kun ironia rigardo de la nigraj mallarĝaj okuloj.
– Do, konfida konversacio kun instruisto... – komencis Tatjana Jefimovna, sed onklino Aglaja interrompis ŝin.
– Konfida – tio estas unu afero, sed denunco – estas alia. Denuncado ĉiam estas abomena. Vi devas strebi, ke viaj lernejanoj diru veron rekte kaj malkaŝe unu al la alia, sed ne sciigu ĉi tie, en via kabineto, iajn informojn nur al vi... Ĝis revido!
Tatjana Jefimovna ne respondis, kaj onklino Aglaja pensis: «Ho, scipovas mi krei malamikojn!»
Kaj sur la strato ŝi eksplodis: «Jen kiu estras instruadon! Ratino!»
Vlaĉjo estis sidanta hejme, trinkanta lakton kaj leganta pri tiroido. Li eĉ forgesis pri tio, ke la onklinon oni invitis en la lernejon. En liaj okuloj estis esprimo de ekstazo.
– Ĉu vi komprenas, onjo Aglaja, – diris li, – tiroido estas admirinda aĵo. Vi aŭskultu! Ne, tio estas mirinda...
Ĉirkaŭ la ruĝaj lipoj li havis laktajn «lipharojn», la okuloj milde kaj ĝoje lumis, li tuta estis ia ankoraŭ grandorela, longbraka, nefinita. Aglaja alvenis lin, klinis lin al si kaj kisis lian netonditan kolon. Ĉirkaŭ du fojojn dum jaro ŝi permesadis al si tiajn karesojn.
– En la sekva jaro tio ne estu! – diris Aglaja kiel eble plej severe. – Ĉu vi aŭdas, Vladimĉjo?
– Kio tio? – distrite demandis li.
– Nu jen tio kun saltoj en fenestron, kun malbonegaj notoj. Ĉu ne estos?
– Ne estos, – same distrite diris Vlaĉjo. – Sed vi pri tiroido ne aŭskultas...
– Ne, mi aŭskultas. Tamen, mi malbone aŭskultas, mi ja devas iri labori, min atendas homoj.
– Nu, iru! – permesis Vlaĉjo.
Aglaja malgaje duonridis:
– Li permesis. Sen demandi, kio estas nova, onklino Aglaja, kial vi nun estas malgaja, kaj hieraŭ estis gaja, – tion mi de vi ne ĝisatendos. Jen mi enamiĝos, edziniĝos kaj lasos vin sola.
«Kio estas al ŝi?» – por sekundo miris Vlaĉjo kaj tuj forgesis pri ĉio, restinte kun siaj libroj kaj pensoj pri la legitaĵo.
Estis jam tute somero, vento dispelis nubojn, trans la fenestro pri io gaja kaj sekreta interflustradis aceroj. Ree ien malaperis peco da tempo. Varmigi manĝaĵon ne estis deziro. Vlaĉjo manĝis panon kaj trinkis ian duonacidiĝintan lakton. Poste li rimarkis, ke komenciĝis krepusko, kaj devis ŝalti lampon. Post ioma tempo venis zorgigita Eŭgeĉjo Stepanov, ludis iom kun la blankaj musoj, balanciĝis iom en rompita balancseĝo kaj plendis:
– Oldulo, mi brulas.
– En kiu senco?
– En tiu, ke la patraĉo degnis sendi leteron: rekomendas al mi iri en milit-maristan lernejon.
– Ĉu Rodiono Metodjeviĉ?
– Li.
– Do iru.
– Sed tio ja estas malfacila.
Vlaĉjo ŝultrolevis.
– En la letero eĉ versoj estas, – diris Eŭgeĉjo kaj eltiris el la poŝo ĉifitan koverton. – La Mara Teruro se ekfuriozas – fino!
Kaj, susurinte per la folio, Eŭgeno laŭtlegis:
Standardon de lukt' vi levadis decide,
Ne restis sen pago kaj sang' kaj ofend'.
Ĉe akvoj Baltmaraj kaj bordoj Taŭridaj
Por nepoj vi estos fascina legend'.
– Nu? – demandis Ustimenko.
– Kaj mi deziras nenian «fascinan legendon», – kun hela rideto respondis Eŭgeno. – Ĉu vi komprenis?
Li kaŝis la koverton, suspiris kaj aldonis:
– Kia «standardo de lukto»? Dank' al dio, la revolucio okazis, kion li ankoraŭ bezonas!
Ho, se forirus Eŭgeĉjo! Kaj kio estas tiu maniero venadi gaste! Ĉu li tiom enuas kun si mem? Sed li ne foriradis. Li balanciĝadis kaj plendadis:
– Vidu, mi ne havas interesojn. Mi ankoraŭ ne trovis min mem...
– Vi trovos!
– Kion mi trovos?
– Vi ja ion ne trovis. Do jen mi diras – vi trovos.
Eŭgeĉjo por nelonge ofendiĝis.
– Mi venis kiel al amiko, – diris li, – sed vi eĉ ne aŭskultas: mi min mem ne trovis.
– A-a! – tiris Vlaĉjo kaj komencis kvazaŭ preĝi mense: «Foriru, foriru, nu, Eŭgeĉjo, foriru».
Sed Eŭgeĉjo ne foriris: li eĉ ne havis, kien iri. Li jam amuzadis sin hodiaŭ ĉiel: dufoje estis en kinejo, rigardis al alveturigita en la zooĝardenon ĝirafo, manĝis glaciaĵon, pafis en pafejo.
– Kaj Barbanjo diris, ke vi intencas iĝi granda homo, – diris Eŭgeno. – Ĉu tio estas vero?
– Pri kio vi parolas? – miris Vlaĉjo.
– Ĉu al sciencistoj vi intencas penetri?
– Ĉu vi freneziĝis? Penetri! Ja por mi estas interese!
– Interese! – tiris Eŭgeĉjo. – Kio en tio estas interesa? Pri tio oni poste lernigas, probable, en medicina instituto, lernigas kaj instruas...
Sed subite liaj okuloj ekbrilis, kaj li demandis:
– Sed eble mi iru en la medicinan? Kiel vi pensas? Ankaŭ tie estas diversaj specialecoj, nu, kirurgio, terapio, sed estas ja ankaŭ kuracistoj-administristoj?
– Kiel? – ne komprenis Vlaĉjo.
– Ja ne estas nepre fari ĉion mem – tranĉi kadavrojn, fosi en internaĵoj, rigardi en mikroskopon. Ja devas iu estri...
– Verŝajne, ankaŭ estras spertaj doktoroj, profesoroj! – diris Vlaĉjo. – Kiu alia estru, se ne tiu, kiu pli multe scias?
– Ĉu vi pensas? – nefideme demandis Eŭgeĉjo.
Li gratis malantaŭ la orelo, poste konsentis:
– Ŝajne, vi pravas. Al la patrino la apendicon eltranĉis profesoro Ĵovtjak, la plej fama ĉe ni. Li ankaŭ nun iam vizitas. Do li rakontis: kuracisto – tio estas ankoraŭ bagatelo. La ĉefa estas poste – fari rangojn aŭ disertojn, mi ne memoras precize. Kvazaŭe fari kandidatan diserton – tio signifas fervojan bileton ĉie en malmola vagono, kaj la doktoran – ĉie en la mola kuriera. Ĝenerale estas iom malfacile. Sed kial, aliflanke, ne penetri? Kamarado Ĵovtjak nenion specialan per si prezentas, sed iĝis granda homo. Kaj estro krome. Aŭ li estas bona profesoro?
Eŭgeno ekstaris sur siajn mallongajn krurojn, reordigis la jakon, kudritan ĉe la sama tajloro, kiu kudris al Daĉjo, faris severan vizaĝon kaj diris laŭte:
– Doktoro Stepanov Eŭgeno Rodionoviĉ.
Silentis iom kaj aldonis:
– Aŭ profesoro Stepanov. Ĉar se iĝi kuracisto, tiam ne simpla, sed granda. Profesoro! Kiel vi konsilas?
En la travideblaj okuloj de Eŭgeĉjo brilis ironiaj fajreroj, kaj Vlaĉjo, kiel ofte al li okazadis en ĉeesto de Eŭgeĉjo, eksentis sin stultulo. Ne tute plena stultulo, sed ia stulteta.
Alveturis el la laborejo onklino Aglaja kaj tuj ekkoleris:
– Pro kiu diablo! Vi eĉ viandbulon varmigi ne scipovas. Kaj kial vi hejme sidas, malfeliĉo mia?
Li kulpe ridetis responde al ŝi. Kiel ŝi amis tiun lian rideton, kiel li estis valora por ŝi, tiu knabo, ekde tiu tago, kiam en trimonata aĝo li restis sur ŝiaj manoj! Kaj jen jam homo.
– Longkolulo! – diris ŝi. – Jen kiu vi estas! Tre multe da kolo.
Eŭgeno same manĝis viandbulojn kaj pigre plendadis:
– Hejme estas teruraĵoj. Ĉio estas farata, kiel deziras Daĉjo, Barbara intencas forlasi la penatojn... kverelo post kverelo...
– Prefere vi ne klacu! – petis Aglaja.
– Por mi estas tutegale. Mi al vi amike rakontas, – suspiris Eŭgeno. – Komprenu, Aglaja Petrovna, ankaŭ por mi ne estas facile. La tempo estas decida, necesas elekti mian vivan vojon. La patro skribas severajn leterojn, plenajn de edukaj sentencoj. Barbara kantas «Terpomon» kun siaj komsomolanoj kaj forveturas por tuta somero por gvidi junpioniran taĉmenton, kaj mi ĉi tie elturniĝu...
– Veturu kiel junpionira taĉmentestro, – subridis Aglaja.
– Ĉu do mi?
– Do vi!
– Ne, tio ne taŭgos. Mi ne havas sanon de Banjo, mia sango estas alia.
– Ja ni scias, – ekstarante de la tablo, diris Aglaja, – via sango estas blua.
Eŭgeĉjo ne ofendiĝis. Li scipovis ignori malagrablaĵojn. Kaj al ĉio, kion diradis Aglaja Petrovna aŭ lia vicpatro, li ĉiam rilatis iomete ironie, kvazaŭ estis pli aĝa ol ili.
– Interalie, pri sango, – diris Eŭgeno. – Mi kun Vladimiro konsiliĝis iomete, kaj mi, ŝajne, decidis dediĉi min same al medicino!
– Kia ĝojo por ĝi! – subridis Aglaja.
– Kaj kio? Profesoro Ĵovtjak vizitadas la panjon, ankaŭ mi lin konas, li havas aŭtoritaton, en iu okazo helpos...
– Aŭskultu, kara Eŭgeĉjo, ĉio ĉi, interalie, estas sufiĉe abomena! – subite eksplodis Aglaja Petrovna. – Ĉu vi mem ne komprenas?
Eŭgeno eĉ kunfrapis la manojn.
– Ho dio! – sincere diris li. – Ja la vivo estas la vivo! Estas bone al Vlaĉjo, se li estas tia terure talenta, sed kielas al mi? Per sola ortodokseco ne eblas vivi, tion ĉiuj komprenas.
Kaj li komencis klarigi, kial li ne povas iri al la floto:
– Mi sendube havas marmalsanon. Mi eĉ riveran balanciĝon ne povas elteni. Kaj ĝenerale la maro estas tute ne mia tereno. Juĝu vi mem...
Finfine Eŭgeno foriris, onklino Aglaja, elturmentiĝinte dum la tago, ekkuŝis dormi, kaj Vlaĉjo restis en kvieto. En malfrua nokto la elektra lampo subite eksiblis, forbrulonte, kaj Vlaĉjo ektimis, ke li restos en mallumo kaj ne finlegos la ĉapitron, sed la lampo siblis iom kaj ne estingiĝis, kaj Vlaĉjo plu legadis, kunpremante la polmojn, kaj, salte ekstarinte, ekiradis en sia nesto, flustrante:
– Kiel bone, kiel mirinde, kiel bele! Ĉion povas la racio, ĉion!
«Kaj tiam tiu homo, – legis Vlaĉjo, – tiu soleca serĉanto, kaŭzante furiozan malamon de unuj kaj feliĉan admiran tremon de aliaj, elŝiris, finfine, la medicinon el katenoj de la tradicio, kiu, estinte iam gloro de la scienco, iĝadis kun paso de jaroj ĝia malhonoro!»
La vizaĝo de Ustimenko brulis, febrotremo trakuradis la dorson. Nun li estis multe pli komprenanta en tiaj temoj – Ustimenko Vladimiro, pri kiu oni tiel malsimpatie parolis en la pedagogia konsiliĝo de la lernejo numero dudek naŭ. Li komprenis pli multe, sed ankoraŭ tute ne ĉion...
Estis jam la kvara horo, kiam knaris la pordo, kaj, dormema, kun harligoj malantaŭ la ŝultroj, eniris onklino Aglaja.
– Mi vin elpelos el la hejmo! – diris ŝi. – Kial vi arogas fari vin kriplulo? Rigardu, al kio vi similas? Kiam ĉio ĉi finiĝos?
– Neniam! – sen rideto respondis Vlaĉjo. – Neniam, onjo Aglaja! Kaj vi ne koleru. Ni prefere ion mangu, al mi eĉ naŭzas pro malsato.
Silente li sola formanĝis ovaĵon el ses ovoj, grandegan pecon de pano kun butero, acidlakton kaj ĉirkaŭrigardis, serĉante ankoraŭ manĝon.
– Sufiĉas! – diris la onklino. – Vi krevos!
– La homo ĉion povas! – diris li, plu restante en siaj pensoj.
– Ĉu vi diras pri manĝo? – kun rideto demandis Aglaja Petrovna.
Li timigite ekrigardis al ŝi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.