La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AFERO, AL KIU VI SERVAS

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro sepa

Ambulanco

La somero estis seka, tute sen pluvoj, kun oftaj, polvaj, sufokaj fulmotondroj kaj subitaj kirloventoj. Trans Unĉo brulis arbaroj, la fumo rampis al la urbo. Kaj ankaŭ en la urbo mem plioftiĝis incendioj – dum fulmotondro forbrulis la Koĉera antaŭurbo, la malnovaj staploj en la Rivera strato apud la albordiĝejoj.

Vlaĉjo laboris kiel brankardisto en ambulanco. Da aŭtoj estis nur du – tre malnovaj, trivitaj «Renault», kun malaltaj kargujoj kaj mallongaj radiatoroj. Tamen risortaj kaleŝoj kun ruĝaj krucoj kaj tremantaj vitroj, farbitaj blanke, estis abundaj, kaj la ĉevaloj estis tenataj en perfekta ordo. Ustimenko ordinare sidadis apud la koĉero, sur la boko, kaj ĉiam maltrankviladis – ĉu ni sukcesos alveturi ĝustatempe. Poste kun ligna skatolo en la mano li akompanadis la kuraciston. La skatolo same estis kun ruĝa kruco. Vlaĉjo mem frapadis ĉe la pordo de kabano aŭ sonorigadis ĉe la pordo de domo, de loĝejo, kaj al demando el trans la pordo: «Kiu estas?» – respondadis malpacience: «Ambulanco!»

Li jam vidis la morton ne unu kaj ne du fojojn. Vidis gravegajn, nereturneblajn sangelfluojn. Vidis agonion. Kaj vidis revenon de homo «el tie», kiel li nomis tion por si mem. Por la maljuna, tre miopa kuracisto Mikeŝin en tio, kion Vlaĉjo nomis «reveno», ne estis miraklo. Sed Ustimenko spertis preskaŭ pian feliĉon, energie helpante al Antono Romanoviĉ. Kaj morne desperiĝadis, kiam miraklo ne okazadis, kiam Mikeŝin, korektante la okulvitrojn per sia karaktera gesto, tusetante, leviĝadis, por eliri el la ĉambro, kie «la scienco estis senforta».

– Ĉi tie, vidu, jen kia afero, – diradis tiam Mikeŝin, engrimpante en la kaleŝon, – ĉi tie, Vlaĉjo, ni venis tro malfrue. Se du horojn pli frue, tiam, eble...

La pordeto frapfermiĝadis, la kaleŝo, bruante sur pavimŝtonoj, balanciĝante, forveturadis. Vlaĉjo timis kaj hontis retroturniĝi: ŝajnis, post li rigardas la malamantaj okuloj de parencoj de la mortinto, ŝajnis, ili ĉiuj malbenas la sciencon, Mikeŝin-on, Ustimenkon. Sed sekva voko forgesigis la ĵus travivitajn emociojn, la homo antaŭ la okuloj de Vlaĉjo revenis al la vivo tre rapide, post kiam al li estis injektita kamforo kun kafeino kaj morfino. La gravegaj suferoj malaperis, la malsanulo mirigite ĉirkaŭrigardis – la injektilo, la ampoloj, la manoj de Mikeŝin, lia sperta cerbo revenigis lin «el tie».

– Jen tiele! – diris Mikeŝin kaj same korektis la branĉojn de la okulvitroj malantaŭ la oreloj. – Kaj nun, vidu, kvieto – kaj ĉio normaliĝos.

«Normaliĝos! – deziris krii Vlaĉjo. – Vi, edzino, filino, vi ĉiuj, kiel vi rajtas ne kompreni, ja tiu ĉi homo, kiu nun petas ion acidan, – li ja estis mortinta...»

Kaj la kaleŝo denove bruis sur malnovaj pavimŝtonoj de la Ĉarpentista antaŭurbo, kaj koĉero Snimŝĉikov, glatumante per unu mano sian «riĉan» barbon, antaŭdiris:

– Nepre hodiaŭ da vokoj estos grandega amaso. Mi per la koro sentas. Kaj en banejon mi ne povos iri!

Speciale afekciis Vlaĉjon unu, esence, simpla historio, en kiu li vidis veran miraklon kaj kiun li enmemorigis por multaj jaroj: post noktomezo, meze de aŭgusto, oni vokis ilin al la Oblikva strato – en domalkonstruaĵon al iu Beljakov. En malalta, pura ĉambro, sur larĝa lito estis malfacile kaj sufere mortanta jam nejuna, ekstreme elturmentita homo. Lia larĝa, ripa brusto leviĝadis malglate, la okulkavoj, la vangoj – ĉio estis kovrita de ŝvito, longdaŭraj kramfoj devigadis Beljakov-on grinci per la dentoj kaj ĝemi. Maldika adoleskulo-lernejano rapide diris al Mikeŝin:

– Unue la paĉjo ĉiam maltrankvilis, jen ekstaras, jen eksidas, jen en la vestiblon subite kuris, poste, kamarado doktoro, li komencis tremi. Tia tremego fariĝis, mi neniam ion similan vidis... Kaj ekdeziris manĝi. Li proponas: ni, Anatolo (Anatolo estas mi), ni vespermanĝu...

– Kaj kio estas tio? – demandis Mikeŝin, tenante per du fingroj malplenan ampolon.

– Ĉu tio? Li insulinon al si injektas, – diris la adoleskulo. – Li havas diabeton.

Mikeŝin kapjesis. Dum sekundo aŭ du li fiksrigardis al la vizaĝo de Beljakov, poste ordonis tuj doni sukeron. Beljakov-on denove tordis kramfo, tiel, ke krakis la lito, sed Mikeŝin turnis lin sur la dorson kaj rapide, per lertaj, malgrandaj movoj komencis ŝuti en lian buŝon kristalsukeron. Kaj al Vlaĉjo tiutempe li ordonis prepariĝi al envejna injekto de glukoza solvaĵo. Post ĉirkaŭ dudek minutoj, kiam la kramfoj ĉesis, Mikeŝin faris ankoraŭ injekton de adrenalino. Beljakov kuŝis langvora, miranta. La maldika knabo, snufante, ploris en angulo pro la travivita timo, kaj Antono Romanoviĉ parolis:

– Tio, karulo, ĉe vi estis superdozo de insulino. Se ankoraŭfoje, de kio vin savu dio, kiel diradis niaj avoj, se ankoraŭfoje vi eksentos ion tian – tuj prenu pecon da blanka pano aŭ du pecetojn da sukero, sed tuj, senprokraste. Kun tiu afero ne ŝercu. Kaj morgaŭ venu al la polikliniko.

En la malluma vestiblo Mikeŝin subite insultis, kriis:

– Ĉu mi estas popo? Aŭ ĉefpastro?

Kaj, engrimpante en la kaleŝon, klarigis:

– Tiu knabo penis kisi mian manon.

Vlaĉjo grimpis sur la bokon, diris al Snimŝĉikov per sufokita voĉo:

– Estas nenio pli majesta, ol la scienco, kamarado Snimŝĉikov. Nun Antono Romanoviĉ litere savis homon de morto, de neevitebla morto.

– De neevitebla savi ne eblas! – severe interrompis Vlaĉjon la koĉero. – De evitebla eblas. Vi kun ni veturas tute mallonge, sed mi dum pli ol dudek jaroj al via scienco rigardas... Savis, kiele! Eĉ profesoroj ne savas, ne nur nia okulvitrulo.

Snimŝĉikov estis skeptikulo kaj Mikeŝin-on neniom estimis. Tro ofte tiu diradis «bonvolu», «mi petas», «ĉu vi tiel komplezus». Kaj palton Antono Romanoviĉ portadis dum la tuta jaro unu kaj saman – «eternsezonan», kiel difinis la koĉero.

Estis la tria horo de nokto, la luno ruliĝis super la urbo, super ties polvaj placoj, super la eksa Nobela ĝardeno, super la eksa Negocista domo, super la kupoloj de la ĉefpreĝejo kaj super la larĝa Unĉo. Bojis, bruis per ĉenoj en kortoj de la Oblikva strato koleraj, nemanĝigitaj hundoj. El Zareĉje blovis arbara brulodoro. Kiam ili alveturis al la ambulanca stacio, Mikeŝin elgrimpis el la kaleŝo, demetis la blankan ĉapeton, diris raŭkete:

– Kia paradizo, ĉu, Vlaĉjo?

– Dankon al vi, Antono Romanoviĉ, – balbutis Ustimenko.

– Pro kio?

– Pro tio, ke vi... nu, instruas min, eble.

– Ĉu mi? Instruas? – sincere miris Mikeŝin.

– Ne en tiu senco. Sed, ekzemple, hodiaŭ... – tute konfuziĝis Vlaĉjo.

– Aĥ, hodiaŭ! – malgaje diris Mikeŝin. – Tiu Beljakov, ĉu? Ja tio estas artifiko, plej elementa kazo.

Kaj en la voĉo de Antono Romanoviĉ aŭdiĝis por Vlaĉjo konata, Polunin-a intonacio – iom moka, ironia, iom laca.

Antaŭ komenco mem de la lernojaro en Zareĉje ekbrulis lignaj tenejoj. La incendio komenciĝis antaŭ mateno, momente, en barako, en kiu dormis ŝarĝistoj, neniu vekiĝis ĝustatempe. Blovis forta, puŝa vento, portis braĝojn, bruligantan cindron; la nigraj ĉevaloj de Snimŝĉikov ronkadis, retropaŝadis, turniĝadis de la vojo al foskavo. Fajrobrigadoj unu post alia kuradis, bruante per sonoriloj, tra la ponto trans Unĉon; fajrobrigadistoj en fumantaj gumtolaj roboj trenadis el la fajro brulvunditajn homojn, brankardistoj kure portadis la viktimojn pluen, al siaj kaleŝoj kaj aŭtomobiloj. Kiam finiĝis tiu terura tago, Mikeŝin diris:

– Kaj brulvundojn ni entute ne scipovas kuraci.

Liaj okuloj estis inflamaj, la blankan ĉapeton li perdis, la haroj staris, kiel plumoj, la lipoj sekiĝis.

En tiu malfacila tago Vlaĉjo vidis Barbara-n: ŝi iris laŭ la Lenina strato kaj rekonis lin – sur la boko, ŝi eĉ iom levis la manon, sed svingi ne decidiĝis. Tro elturmentita kaj severa estis lia vizaĝo.

En komenco de la unua semestro de la nuna lernojaro por Vlaĉjo jam multo restis malantaŭe: kaj la signoj de inflamo, kiuj iam estis parkerigataj kiel versoj: calor, dolor, tumor, rubor et functio laesa, kio signifis – febro, doloro, tumoro, ruĝo kaj funkcilezo. Malantaŭe restis ankaŭ la certeco, ke kompreni la esencon de la fako estas ne tiom malfacile. Malantaŭe restis ankaŭ disputoj pri enigmoj de la mezepoka medicino kaj pri doktoro Paracelsus, kiu kuracis malsanan koron de homo per folioj en formo de koro, kaj malsanojn de renoj – per folioj en formo de renoj. Malantaŭe, fore malantaŭe restis malkuraĝo antaŭ la peza pordo de la dissekcejo, super kiu estis elĉizitaj la vortoj: «Ĉi tie la morto volonte helpas al la vivo». Ĉi tie Vlaĉjo sentis sin certa, preskaŭ trankvila, la morto nun estis ne mistero, sed «sennaza kanajlo», kontraŭ kiu li havos malfacilajn kaj ĉiutagajn batalojn. Sed kiel fari tiujn batalojn?

Kadavro ne plu timigis Vlaĉjon. Sed li ekmalbonfartis, kiam sur la dissekca tablo li ekvidis korpon de deknaŭjara sportisto – sunbrunan, bonegan, trejnitan por longa kaj sana vivo. Kiel oni povis ne savi tiun homon? Kial ĉi tie venkis la damnita «sennaza kanajlo»? Kaj kiom da tempo ankoraŭ la kuracistoj suspirados, perplekse dismovados la manojn, babilados pri tio, ke la scienco kaŝas en si multe da ne rivelita kaj de ĝi mem ne ekkonita forto?

Tre multaj aferoj restis malantaŭe, sed kiom da pordoj li ankoraŭ estas malkovronta kaj kio atendas lin trans tiuj pordoj?

Subite kun junula senkompromiseco kaj kategorieco li komencis dividi profesorojn kaj instruistojn al talentaj kaj senkapablaj. Sed Paĉo sufiĉe racie al li respondis, ke Leo Tolstoj, Ĉajkovskij, Mendelejev, Lomonosov, Majakovskij, Ŝoloĥov[66] necesas al la homaro ĝuste tial, ke ili estas unuopaj geniuloj, dum la kuracistoj ne povas esti nur geniuloj. «Da geniuloj ne sufiĉos, – diris Maljunulo, – de la Nigra maro ĝis la Barenca[67]. Ĉu klaras tio al vi, fantaziema Vladimiro?»

La jaro komenciĝis malfacile.

Lumante por aliaj, forbruli mem – iĝis ne tiom simpla afero. Antaŭ ĉio necesis lerni «lumi» ne fuŝe. Sed kiel, se la sperta Mikeŝin – bona kaj diligenta doktoro – plurfoje dum la somero diradis al Vlaĉjo:

– Tion, kolego, ni ankoraŭ ne scipovas.

Aŭ:

– La procezo estas nereturnebla.

Aŭ ankoraŭ:

– Aŭskultu, Vlaĉjo, kial vi vin turmentas, ni ja eĉ nazkataron ne scipovas bone kuraci!

La saĝulo Polunin fojfoje respondadis al demando pri preskribo:

– Nenio necesas. Tio forpasos!

Malsanulinon, bluokulan blankhaŭtan polinon Daŝevskaja-n en la kliniko de Polunin estis prizorganta Ustimenko.

– Forpasos! – diris Polunin.

– Kiel forpasos? – miris Vlaĉjo.

– Tiel! Simple forpasos!

– Ĉu memstare?

– Nu, kvieto, racia nutrado, dormo, konversacioj kun vi – vi ja estas ne stulta junulo, kvankam troe surjoza (Polunin ĉiam diradis popollingvece anstataŭ serioza – surjoza). Kaj kun tempo ĉio forpasos. Ĉu vi deziras kontraŭdiri?

Kontraŭdiri li ne povis.

Profesoro Ĵovtjak mem

Strangaj observoj maltrankviligis Ustimenkon: ju pli ageme kaj klopode oni kuracas malsanulon, ju pli oni faras super li ĉiajn procedurojn, ju pli ofte donas kuracilojn, des pli dankema li iĝas. Kaj se oni donas malmulte da kuraciloj, se ne devigas gluti sondilon kaj ne tre interesiĝas pri la analizoj, malsanuloj fojfoje eĉ plendas, ke oni ilin malmulte kuracas. «Malmulte, malbone kaj tute ne atente». Vlaĉjo ankaŭ rimarkis, ke plej popularaj ĉe malsanuloj estas «bonkoraj» doktoroj, tute sendepende de profundeco de scioj, de seriozeco, de talenteco de tiu aŭ alia kuracisto. Malsanuloj ŝatas ankaŭ profesoran aspekton de kuracisto – barbon, sigelringojn sur la manoj, kun respekto kaj estimo rigardas al «ĉefpastraj» eliroj de kelkaj medicinaj agantoj, sciantaj valoron de pompo en sia metio.

– Kia solida! – aŭdis foje Vlaĉjo admiran rimarkon de malsana maljunulino Jevsejeva, rilatan al memcerta kaj stulta, sed doktoro kaj profesoro Ĵovtjak. – Tuj videblas, ke li ne estas kiel la nunaj – vera profesoro!

Bena rideto, «kapro» el fingroj, montrita al infano, anektodo – ĉio apartenis al la arsenalo de Ĵovtjak, li nenion abomenis uzi por sia populareco, kaj malsanuloj kvazaŭ ekfloradis renkontante lin, dum la severa, silentema kaj moroza Postnikov, havanta, interalie, nenian sciencan titolon, nemalofte kaŭzadis riproĉojn de tiuj samaj homoj, kiujn li eltiris el tie, kien profesoro Ĵovtjak neniam eĉ penis rigardi, preferante en tiuj riskaj kazoj agi per la manoj de Postnikov. Kaj en tiuj raregaj kaj tute nevenkeblaj kazoj, kiam Ivano Demetrijeviĉ «malsukcesis», profesoro Ĵovtjak longe kaj riproĉe balancadis sian bonaspektan kapon kun parfumita kalvaĵo kaj parolis per velura voĉo:

– Aĥ, kolego, kiel vi mistrafis! Por kio necesis operacii neoperacieblan? Por kio riski la statistikon? Li povus ankaŭ hejme, inter karaj proksimuloj bonorde forpasi, kaj vi al mi plusajn rezultojn al minusaj ŝanĝas. Kaj kia por vi mem de tio estas profito? Ne, vi tion bonvolu lasi, mian manieron ne rompu. Ni havas aŭtoritaton, kaj ankoraŭ du tiaj viaj riskoj – kaj oni pri mi persone komencos klaĉi, ke profesoro Ĵovtjak ne kontrolis. Sed mi estas ne lasta homo en la urbo kaj en la provinco, mi tute ne deziras pro via komplezo rompi al mi la kolon.

Prezentadis sin Genadio Tarasoviĉ, malsame de Ganiĉev kaj Polunin, ekskluzive tiel:

– Profesoro Ĵovtjak!

Operaciis li malofte, malbele, sed tre koketis kaj ĉe tio ŝatis eldiradi de ĉiuj konatajn veraĵojn, «citadis citaĵojn», kiel esprimis pri li foje en kolero Polunin. Sen Postnikov la ĉefo tute nenion kuraĝis riski, kaj Ivano Demetrijeviĉ ĉiam staris apud Ĵovtjak, kvazaŭ apud studento, tenante pinĉtenajlon en la mano. Kaj ĉiuj vidis, kiel Postnikov nervozas, kaj ĉiuj hontis, iomete hontis eĉ Ĵovtjak mem; ĉiuokaze, Vlaĉjo per la propraj oreloj aŭdis, kiel, lavante sin post speciale mallerta operacio, la ĉefo diris per sufiĉe mizera voĉo:

– Aĥ, maljuneco! Sed iam mi faradis...

– Kion faradis? – malmilde interesiĝis Postnikov.

Fojfoje li subite longe, kvazaŭ enpensiĝinte, rigardadis per siaj lakt-glaciaj, nepenetreblaj okuloj al la flegita, kun asiria barbeto, vizaĝo de la ĉefo, kaj neniu povis kompreni, pri kio li tiam pensas. Kaj Ĵovtjak, ĵus elokventinta, subite konfuziĝadis, ruĝiĝadis, rompadis je duonvorto sian prelegon-paroladon kaj, ekhastinte, malaperadis.

Malamante Ivanon Demetrijeviĉ-on, li, tamen, tute ne povis labori sen li. La kliniko plene kuŝis sur la ŝultroj de Postnikov, praktike studentojn instruadis Postnikov, plej malsimplajn operaciojn faradis Postnikov; cirkulis onidiroj, ke kelkajn artikolojn anstataŭ la ĉefo verkas Postnikov. Ĵovtjak estis treege okupita, ĉie li estis konsilanto (kompreneble, en malfacilaj kazoj kunprenante la silenteman Postnikov-on), veturadis kun estraro por ĉasado, partoprenadis kunsidojn afereme kaj severe, ne malŝatis – certe, kiam tio estis permesita – repliki venene, malfermadis regionajn kaj urbajn konferencojn de kuracistoj, sciis, kiom longe necesas aplaŭdi, starante en prezidantaro, kaj ĉiujn siajn paroladojn komencadis tiel:

– Karaj kamaradoj! Permesu antaŭ ĉio laŭ komisio de la kolektivo de sciencistoj de la Instituto Seĉenov saluti vin! (Ĉi tie li mem, Genadio Tarasoviĉ, aplaŭdadis kaj malfermadis longan notlibreton). Mi komencu per ciferoj. En la 1911-a jaro ni havis en la regiono da kuŝlokoj nur cent dudek du...

– Aŭskultu, aŭskultu! – diradis ĉe tio Polunin. – Tuj vi ekscios frapantan novaĵon – evidentiĝos, ke ĉe Nikolaĉo[68] la sanprotektado estis malpli bona, ol ĉe la Soveta potenco.

Kaj li neniam eraradis. Ĵovtjak remaĉadis konatajn de ĉiuj veraĵojn, kritikadis estraron ne pli alte ol regiona financestro, en la prezidantaro oni interflustradis, skribadis unu al la alia leteretojn, en la halo staris egalmezura, ne silentiĝanta bruo de voĉoj. Kaj Ĵovtjak, nenion atentante, plu paroladis kaj paroladis pri siaj kuŝlokoj, multiplikadis mezum-jarajn kuŝlokojn al nombro de tagoj en jaro, analizadis la kuŝlokan fonduson, indikadis mezuman grandon de la dua elemento de la funkcio de kuŝloko, analizadis la kuŝlokan etaton kaj finfine post tria plilongigo de la paroltempo kun alte levita kapo forlasadis la tribunon.

– Por kio li faras tion? – demandis foje Vlaĉjo Polunin-on.

– Eĉ terebintino por io utilas! – enigme respondis Prov Jakovleviĉ.

– Kia terebintino? – ne komprenis Vlaĉjo.

– Legu «Fruktojn de meditoj» de Kosmo Prutkov[69]. Samloke estis dirite: «Fervoro ĉion venkas». Kaj ankoraŭ estas unu mallonga aforismo: «Salutu estrojn!»

Kun malgaja subrido Polunin forturnis sin de Vlaĉjo.

Studentojn, speciale tiujn, pri kiuj oni diris, ke ili estas kapablaj, Ĵovtjak favoris. Favoris li ankaŭ Eŭgeĉjon Stepanov-on – la redaktoron de la instituta ĵurnalo. Favoris ankaŭ la severan Paĉon-Maljunulon – por ajna okazo: lin maltrankviligis, kiam li sentis malaprobon, eĉ silentan. Sed plej multe li favoris Vlaĉjon, kaj tial, ke pri Vlaĉjo oni diris kiel pri tre kapabla studento, kaj ankaŭ tial, ke Vlaĉjo rigardis al li neelteneble malsimpatie. Sed malgraŭ tuta favorado de Genadio Tarasoviĉ al la morna Ustimenko, tiu rapide komprenis la bombastan profesoron kaj ekmalamis lin same arde kaj pasie, kiel ekamis la severan kaj malgajan Postnikov-on. Eĉ eblas, ke Vlaĉjo ne komprenis la esencon de Ĵovtjak, sed simple kun sia karaktera observemo rimarkis specialan, emfazitan ĝentilecon, eĉ mokan galantecon de Polunin rilate al la ĉefo de la kirurgia kliniko.

Stulta Ĵovtjak ne komprenis, ke Polunin estas tiel ĝentila nur al homoj, profunde malestimataj de li, kaj Vlaĉjo konis kaj Polunin-on, kaj Ganiĉev-on, rimarkis, kiel ili interŝanĝas rigardojn, aŭskultante «beletron» de Genadio Tarasoviĉ, kaj foje ankaŭ notis por si mallongan interparolon de ambaŭ profesoroj, okazintan sur ilia ŝatata benko en la parko:

– Kaj estas prave, ke ni lin malestimas, – per enua voĉo diris Ganiĉev. – Malestimo, Prov Jakovleviĉ, estas malamo en stato de kvieto.

– Ĉu ne tro fruas por ni transiri en la staton de kvieto? – gale interesiĝis Polunin. – Kaj ĉu ne tro indiferentan pozicion ni okupas rilate al tiu servila kaj senskrupula fripono?

Ganiĉev respondis malvigle:

– Aĥ, lasu! Ni nian aferon faras honeste, kion vi ankoraŭ deziras? Ja se kun li kvereli, kiom da tempo por tio malŝpariĝos?

Vlaĉjo, sidante sur la najbara benko, tusis, por ke ne estu, kvazaŭ li subaŭskultas. Polunin ĵetis al li pigran rigardon, tiris sin kaj diris frazon, por longe memorfiksiĝintan al Ustimenko:

– Nia plago, Teodoro Vladimiroviĉ, estas malvigleco. Mia en malpli granda, via en pli granda grado. Ni vidas kanajlon, necesas lin senkompate bati, sed kion faras ni? Subridas...

Vlaĉjo ensorbis tion. «Malvigleco, – pensis li, – malvigleco! Pravas Polunin. Ĉu aĝo lacigas homojn? Sed Ĵovtjak estas tre vigla. Li, probable, eĉ mordi scipovas!»

Ekde tiu tempo por Vlaĉjo la stelo de Ganiĉev komencis malheliĝi kaj ekbrulis la nova – de Postnikov. Diligenta, pedanta, severa, kun elstarantaj pikiloj de la grizaj lipharoj, Ivano Demetrijeviĉ same rimarkis Vlaĉjon kaj permesis al li ne nur ĉeesti, sed eĉ helpi, ĉiam instruante pri la afero, kiun li mem plenumadis kun tia brilo, ke Vlaĉjo eĉ senspiriĝadis pro envio.

Al admiraj rakontoj de Vlaĉjo pri Postnikov la kurso reagis malsame. «Li estas, sendube, vera homo!» – konsentis Paĉo. «Sed kial li tamen ne estas eĉ kandidato pri sciencoj[70]?» – dubis Anjo Jolkina. Kaj Eŭgeĉjo Stepanov balbutis: «Vi ĉiam havas ravan ekstazon, Vladimiro! Kompreneble, estas nenio speciala, bona praktika kuracisto, neniu negas. Sed Anjo pravas. En nia lando ne havi eĉ Svetlana deklaris, ke Genadio Tarasoviĉ al ŝi imponas – bonanima, simpla, ĝentila. Ogurcov impetis defendi Postnikov-on, Saĉjo Poleŝĉuk ial nomis Svetlana-n ŝlemilo, kaj Miĉjo Ŝervud por ajna okazo silentis. Li nun ne permesadis al si babili superfluaĵojn, kaj krome ekzamenas ja ne Postnikov, sed Ĵovtjak.

Ivano Demetrijeviĉ

Ĉio komenciĝis de tio, ke Vlaĉjo vidis, kiel Postnikov venis al Prov Jakovleviĉ en la terapian klinikon por konsilado, kiel li eksidis sur tabureton, farbitan per blanka emajlo, kliniĝis al malsana termezuristo Dobrodomov kaj okupiĝis pri perkutado. En la ĉambro, kie kuŝis kvin homoj, estis absoluta silento. Polunin avertis, ke oni ne bruu. Ivano Demetrijeviĉ faris perkutadon per la fingroj, li agnoskis nek plesimetrojn, nek marteletojn. Mallarĝigante la malvarmajn okulojn, Postnikov perkutis jen forte kaj ofte, jen per apenaŭ distingeblaj movoj de la fingroj. Pasis ne malpli ol tridek minutoj. La egalmezura obtuza sono estis inspiranta dormeton, Vlaĉjo ne sen incitiĝo pensis: «Koketas kamarado kirurgo, ludas spektaklon!»

Subite Postnikov malfleksiĝis, prenis el la manoj de flegistino bokalon kun joda tinkturo kaj per peniko metis sur la lividan haŭton de Dobrodomov kvadraton:

– Ĉi tie estas absceso. Movu lin al mi en la kirurgion.

Li ekstaris de la tabureto, ne forgesis kovri la termezuriston per la litkovrilo kaj, alte portante sian kapon, foriris el la ĉambro.

– Ĉu vi vidis? – admire demandis Prov Jakovleviĉ Vlaĉjon.

– Vidis! – aŭtomate ripetis Vlaĉjo.

– Kaj kion vi vidis?

– Bonege!

Marde Dobrodomov estis operaciita, kaj la diagnozo de Postnikov estis plene konfirmita. Polunin konsilis al Vlaĉjo:

– Nun lernu de Ivano Demetrijeviĉ, kiel flegi malsanulon post tia operacio. Ambroise Paré[71] en la deksesa jarcento diris: «Mi ilin operaciis, nun Dio ilin kuracu». Do, lernu de la dio. Postnikov estas kuracisto-stratego, ne empiriulo, tre pensanta kuracisto. Lernante de li, kio per si mem estas nesenutila, vi preparos vin al laboro en ajnaj kondiĉoj, ja kiu scias, eble, estos milito. Radioskopia aparato ne ĉie troveblas. Mi devas averti: se malĝentilos Postnikov, ne ofendiĝu, li estas aferema homo kaj ne eltenas, kiam oni malhelpas al la afero. Kaj vantajn scivolulojn li ne eltenas. Sed ĝenerale prenu de li kiel eble plej multe, ĉerpu, elegante dirante, el tiu fonto per tutaj manplenoj, poste vi dankos...

Ustimenko transdiris la vortojn de Polunin al siaj samkursanoj. Eŭgeno indignis:

– Nu, mia karulo, mi ne deziras prepari min al kondiĉoj, en kiuj eĉ radiografio mankos. Kaj mi eĉ malfacile imagas al mi tiajn kondiĉojn. Kaj ĝenerale ia fiodoro venas de la rezonoj de via Polunin, io tia...

– Ĉu denove? – minace demandis Paĉo.

– Jes, denove! – bataleme diris Stepanov. – Denove! Ganiĉev, Polunin, nun Postnikov – ne niaj tio estas homoj, jen kio! Ne niaj! Tia estas mia vidpunkto.

Post proksimume du semajnoj Polunin interesiĝis:

– Ĉu vi ĉerpas?

– Ĉerpas.

– Kaj kiele?

– Ricevas.

– Jen, vi maldikiĝis.

– Mi ankoraŭ tro malmulte scias! – plendis Ustimenko. – Terure malmulte.

Prov Jakovleviĉ butonis la mantelon per ĉiuj butonoj, etendis al Vlaĉjo sian grandan varman manon:

– Ĝis revido. Kaj ke vi scias malmulte – tio ne gravas. Anstataŭ vi via Stepanov scias multe, kaj ĉion por meza poento.

Vlaĉjo suspiris kaj, pro laco trenante la piedojn, revenis laŭ la acera aleo de la klinika parko al la malalta domo de la operacia kirurgio. Ĉi tie, en laboratorio, estis suferanta trikolora, elturmentita de Ustimenko strathundo Ŝarik.

Ferminte la pordon, Vlaĉjo turnis la ŝaltilon kaj vokis la hundon. Ŝarik malforte bojetis en sia malalta kaĝo kaj apenaŭ svingetis la voston. «Mi ĝin turmentas, kaj ĝi al mi voston svingas!» – kolere pensis Vlaĉjo. Kiam li iun kompatis, li nepre koleris.

En silento de la laboratorio estis afereme ronĝantaj siajn brasikstumpojn kunikloj, moviĝantaj en vitraj bokaloj blankaj musoj, suspiris sur tablo eksperimenta hundo de Miĉjo Ŝervud. Apude, trans la pordo estis laboranta Postnikov – Vlaĉjo aŭdis lian karakteran «nu-nu». Ĉi tie Ivano Demetrijeviĉ pasigadis ne malpli ol du horojn dum tago, eksperimentadis, meditadis, ree eksperimentadis. «En la estrata de mi kliniko», – rememoris Vlaĉjo profesoron Ĵovtjak.

Al la pordeto Ŝarik apenaŭ alrampis. Ĝi estis senĉese lekanta la suturojn kaj forte, sufere tremanta.

– Elrampu, stultulo! – flustre diris Vlaĉjo. – Mi al vi viandbulon alportis kaj sukeron. Jen, prenu, Ŝarik...

Li mem deziris manĝi, la viandbulon li alportis por si, propre ne viandbulon, sed bulkon kun viandbulo. Sed ĉar Ŝarik ne deziris manĝi la bulkon, do laŭ rajto de malplej forta ĝi ricevis la viandbulon, kaj Ustimenko formanĝis la bulkon.

– Aĥ, ĉu al vi ne plaĉas? – demandis Vlaĉjo. – Ĉu por vi eĉ viandbulo ne konvenas?

Ŝarik malvigle flaris la viandbulon, poste forturniĝis, metis la kapon sur la antaŭajn krurojn kaj fermis la humidajn, suferantajn okulojn. Tiam Vlaĉjo derompis pecon de la viandbulo, moligis per la fingroj kaj ŝovis sub la lipon de la hundo. Tiutempe, demetante de la manoj kaŭĉukajn gantojn, eniris Postnikov.

– Mankin ekmalsanis, anginon li havas, – ekparolis Postnikov, – la animaloj estis ne manĝigitaj (Mankin, maljuna flegisto, responsis pri manĝigado de la eksperimentaj bestoj). Hodiaŭ mi kaj Alla manĝigis la arkeon iel-tiel...

La beleta Alla palpebrumis al Vlaĉjo el trans la ŝultro de Postnikov. Ivano Demetrijeviĉ finfine deŝiris de la maldekstra mano la klakintan ganton, ĵetis ĝin sur la tablon, frapis per la ungo la bokalon kun musoj.

– Mi konsilas al vi, Ustimenko, preni vian Ŝarik-on hejmen, – daŭrigis Postnikov. – Post la ektomio, farita de vi, ĉi tie vi la hundon ne resanigos. Kaj en hejmaj kondiĉoj, eble, vi sukcesos restarigi fortojn de la animalo. Tamen, tio estas via afero. Ŝervud, ekzemple, deklaris al mi, ke liaj gepatroj ne ŝatas hundojn.

Vespere Vlaĉjo alveturigis Ŝarik-on hejmen kaj telefonis al Barbara.

– Jen kio, Stepanova, – diris li seke, per voĉo, simila al tiu de Postnikov. – Veturu al mi tuj, urĝe...

– Sed mi nun... – komencis Barbara, sed Ustimenko interrompis:

– Kion vi nun faras – tio estas via afero, sed alveturi vi devas, kaj ĝuste nun!

Onklino Aglaja ne estis hejme. Por Ŝarik li sternis malnovan vatan litkovrilon en sia nesto. La hundo plu tremis, lekadis sin, eĉ ĝemadis per homa voĉo. Vlaĉjo varmigis por la hundo lakton, tiel, ke ĝi estu nur varmeta, dolĉigis ĝin, kirlis tie ovon. Ŝarik flaris kaj forturnis sin.

«Ĉi tie medicinisto, ŝajne, devas transdoni siajn funkciojn al ĉerkisto», – pensis Vlaĉjo per malnova frazo el iu libro. Kaj kun malamo ĵetis oblikvan rigardon al la reproduktaĵo de la «Leciono de anatomio». Provu lumi por aliaj, se vi eĉ hundon ne povas kuraci, kvankam scias precize, kio al tiu okazas.

Kiam venis Banjo, li plu sidis super Ŝarik kaj estis manĝanta malvarman kuiritan terpomon.

– Hundeto! – kriis Barbara. – Ĉu vi por mi hundeton aĉetis?

– Ho, nu ne kriu! – petis Ustimenko.

– Ĉu ĝi estas malsana? Ĉu vi ĝin kuracas? Vlaĉo, resanigu por mi la hundeton! – denove ekbabilis Banjo. – Ĝi estas bonrasa, ĉu?

Kaj ŝi sidiĝis apud Vlaĉjo kaŭre.

– Ĉu ĝi min ne mordos?

– Mi fortranĉis de ĝi grandan pecon de la intestaro, – morne diris Vlaĉjo. – Kaj ankoraŭ ion mi devis fari al ĝi. Kaj ĝi lekas miajn manojn kaj rilatas al mi kamaradece. Plej probable, tio estas la sola viva estaĵo, kiu opinias min kuracisto.

– Kaj mi? Ĉu mi ne opinias vin kuracisto?

– Unuvorte, Ŝarik-on mi devas kuraci. Kaj vi al mi helpos. Ĉu klaras?

– Klaras.

– Do okupiĝu pri ĝi, kaj mi veturas por la tuta nokto en la klinikon. Se io okazos, telefonu al la kirurgiejo, skribu la numeron...

Banjo obeeme skribis. Li lavis sin en la banĉambro, manĝis ion tre strangan, frititan de Banjo sur pato, «fantazio» – diris pri tiu manĝaĵo Banjo, – kaj forveturis, forgesinte eĉ adiaŭi ŝin. Tamen, li ĉiam forgesadis saluti, adiaŭi, demandi pri novaĵoj, razi kaj tondi sin, forgesadis fari tion, kion Banjo nomis «konduti home», kaj Eŭgeno – «plenumi socian higienon».

La pordo frapfermiĝis, Banjo trovis en sia poŝo malnovan bombonon, lavis ĝin sub akvokrano kaj ŝovis ĝin en la buŝon de la distriĝinta Ŝarik. Tiu krakigis ĝin kaj svingis la voston. Tiam Barbara elŝutis sub la lipharan kaj barban hundan buŝegon la tutan sukerujon. Ŝarik prove lekis la sukeron, kaj post minuto sur la planko ne restis eĉ unu grajneto.

– Saĝa hundo, kia hundo hunda, hundeto, – parolis Barbara per tiu voĉo, per kiu parolas homoj inter kvar okuloj kun animaloj – per speciala, stulta voĉo, – hundeta hundaĉo, manĝu la lakton, Ŝarik Ŝarikoviĉ, vi manĝos, kaj al vi novaj intestoj elkreskos, vi mia hundeto bonega, tamen vi estos ne Ŝarik, sed Erns! Jes! Saĝa, minaca, belega Erns!

Vlaĉjo estis rulanta el la pansejo rulliton, kiam la deĵoranta flegistino Alla vokis lin al telefono. Estis la dekunua horo, la malsanuloj en la kliniko de profesoro Ĵovtjak jam estis ekdormantaj, paroli necesis preskaŭ flustre.

– Ĝi manĝas! – kriis Banjo en la orelon de Vlaĉjo. – Manĝas! Kaj la lakton trinkis.

– Mi dankas! – diris Vlaĉjo.

– Kaj ĝia nomo nun estas ne Ŝarik, sed Erns! Laŭ literoj: Eleonora, ro, nu kia estas nomo por ro – Ruriko, Nikolao, Sergio. Ĉu ĝin necesas elkonduki? Aŭ, vi scias, mi trovis ĉi tie tian truitan kaserolon...

– Mi tre dankas! – diris Vlaĉjo kaj surmetis la parolilon.

– Ustimenko, ĉu vi la rulliton ĉi tie lasos? – demandis Alla, ĵetinte al Vlaĉjo brilan rigardon de siaj luksaj pupiloj; al ŝi li tre plaĉis, tiu furioza studento kun vilaj okulharoj kaj ankoraŭ pufaj lipoj. – Ĉu mi al vi montru, kie devas esti rullitoj?

Tamen, kvankam ŝi estis preskaŭ enamiĝinta al Vlaĉjo, Alla petis lin sidi ĉe ŝia tablo dum unu aŭ du horoj, kaj mem kuŝiĝis dormi. Ŝi estis el tiuj homoj, kiuj opinias, ke, kiel ajn penu, ĉiujn aferojn sur la tero vi ne faros, kaj eĉ ne ĝeniĝis diri, ke sia sano estas «pli kara». Pri tiaj Vlaĉjo pensis, ke ili ĉiuj estas el la «armeo» de Anjo Jolkina. Kaj nur miris, kial Postnikov ne komprenas, kia ŝi estas, tiu Alla, kaj kvankam severe, tamen laŭdas ŝin, dum ŝi estas mensogo mem.

Pasis du horoj, kaj tri, kaj kvar, Alla plu dormis. Vlaĉjo iradis al sonoroj en malsanulajn ĉambrojn, injektis al unu malsanulo morfinon, al alia helpis pli oportune kuŝigi la operaciitan kruron, kun la tria li sidis, ĉar tiu timis. Kaj je la kvara horo de mateno deĵoranta kuracistino-kirurgo, tre alta, akranaza – Luŝnikova – telefonis hejmen al Postnikov pri urĝa operacio. Kaj ĝuste al Postnikov, sed ne al Ĵovtjak.

Vlaĉjo staris tiel proksime de la telefono, ke aŭdis la kutiman respondon de Ivano Demetrijeviĉ:

– Sukceson!

Alla, freŝa, satdorminta, ankoraŭfoje brilis al Vlaĉjo per la okuloj kaj flustris:

– Mi ŝatas dormeti!

Vlaĉjo forturniĝis.

Dum la operacio eniris Postnikov, liaj dornaj lipharoj staris kiel pikiloj, la lakt-bluaj okuloj rigardis trankvile, malvarme, kvazaŭ du etaj glacieroj. Li ĉiam venadis tiel – ne enmiksiĝante ĝis tiu momento, kiam lia konsilo, aŭ ordono, aŭ helpo iĝadis necesaj. Kaj se ĉio iris bonorde, li foriradis silente, per firmaj, risortaj, ankoraŭ junaj paŝoj, alte portante la kapon.

Forirante hodiaŭ, li diris al Vlaĉjo:

– Morgaŭ estas dimanĉo, se vi havas nenion pli bonan en perspektivo, venu al mi post la oka de vespero. Sed ne pli malfrue ol la naŭa.

– Dankon! – per perpleksa voĉo diris Vlaĉjo.

– Ne dankinde! – kapjesis Postnikov.

– Kio, ĉu li vin al si invitis, ĉu vere? – ekdemandis Alla, tuj kiam Postnikov malaperis trans la angulo de la koridoro. – Ĉu en sian loĝejon, vere?

– Jes.

– Diable, kia vi estas fortuna!

Ni havas malsamajn vojojn

Je la sesa horo de mateno li malŝlosis la pordon per sia ŝlosilo. La trikolora Ŝarik, malforte paŝante, balancante la postaĵon, ekiris renkonten al Vlaĉjo. Banjo, vestita, submetinte la manon sub la vangon, estis dormanta sur lia lito. La tablolampo estis ombrita tiel, ke la lumo ne falu sur tiun lokon, kie devus kuŝi Ŝarik. Kaj la truita kaserolo, elegante kovrita per rozkolora kovrilo el kartono, staris apud la lito de la estonta Erns.

– Vlaĉjo, – mallaŭte vokis onklino Aglaja.

En ŝtrumpetoj, penante ne knarigi planktabulojn, li eniris en ŝian ĉambron. Kovrita ĝis la ŝultroj, ŝi karese rigardis al li per siaj facile strabaj okuloj.

– Ĉu vi elturmentiĝis?

– Iomete!

Kaj li flustre komencis rakonti al ŝi, kiel hodiaŭ lin invitis Postnikov. Por momento al Vlaĉjo ŝajnis, ke la onklino same deziras ion rakonti al li, sed li forgesis pri tio, ĉar li ekdeziris ankaŭ sciigi diversajn institutajn novaĵojn, kaj poste tuj necesis dormi. Dormo ĉiam tordadis lin momente, per unu bato faligadis. Ekdormante, falante kune kun la klaplito en ion molan kaj komfortan, li aŭdis ankoraŭ la onklinan voĉon pri iaj ŝiaj novaĵoj, sed aŭskulti li ne povis – li dormis.

– Jen tiele, Ŝarik, – suspiris Aglaja kaj glatumis la estontan Erns-on sur malmola hararo apud la orelo. – Neniu pri mi interesiĝas.

Ŝarik snufis per la nazo kaj singarde gratis sin – ĝi sin tre gardis kaj ĉiel zorgis pri sia sano.

– Kaj por mi ĉio pri li estas interesa! – glatumante la hundon malantaŭ la orelo, mallaŭte diris Aglaja. – Kial tiel? Nu, ne jelpu, ne doloras al vi, kia hipokondria hundo!

Ili matenmanĝis triope, malgraŭ koleraj telefonaj paroloj de avo Metodo, kiu kriis en la parolilon, ke «knabino ĉe aliaj homoj ne noktumu kaj ilian manĝon ne formanĝu – ni ja ne mizeraj almozuloj estas, sian domon havas kaj pri matenmanĝo nin la dio ne ofendis». Aglaja ĵetadis streĉitajn rigardojn al Vlaĉjo – ĉu li demandos pri ŝiaj hieraŭaj novaĵoj, sed li ne demandis. Barbara penis instrui la gajiĝintan eksan Ŝarik-on doni manegon, ĝi distrite oscedadis, forturniĝadis.

– Kiel vi pensas, ĉu Erns resaniĝos? – demandis Banjo Vlaĉjon.

– U hu! – respondis li.

– Sed kial ĝi ĉiam oscedas? Ĉu tio ne estas hipoksio?

Ustimenko silentis.

– Li ne degnas respondi al ni, mizeruloj! – dirs Banjo al Aglaja Petrovna. – Granda homo, estonta lucerno.

– Kaj distriĝema, kiel ĉiuj granduloj! – konfirmis Aglaja.

– Tamen grandaj homoj ne neglektas ordinarajn civitanojn, ĉu vere? – interesiĝis Barbara. – Sed via nevo neglektas.

Duope Aglaja kaj Banjo sidiĝis sur unu seĝon kaj, brakuminte unu la alian, komencis paroli pri Vlaĉjo tiel, kvazaŭ li tute ne ĉeestis.

– Li estas el tiuj, kiuj interesiĝas nur pri si.

– Pufa aŭtoritato. Pli da fikcio, ol da racio.

Vlaĉjo ĵetis vakan rigardon al la onklino kaj al Banjo, demandis, kioma horo estas, kaj ree komencis fosi en siaj epitomoj.

– Ankoraŭ el li, eble, nenio rezultos! – supozis Aglaja. – Ekstere li estas scienco mem, kaj interne – malpleno.

Barbara malgaje konsentis:

– Rigardi estas abomene.

– Certe, abomene! – konfirmis Aglaja. – Ja fundamentajn sciojn li havas nur je groŝo, nur solan fasonon. En nia laborista fakultato tiajn oni nomadis «barono de Ŝaŭmov».

– Sed eble, Aglaja Petrovna, li simple estas ŝtipkapulo kaj parkeriganto?

– Tute certe. Kun limigita mensa horizonto.

– Aŭskultu! – per mizera voĉo diris Vlaĉjo. – Pro kio vi min tiel atakas?

Kaj subite Aglaja ekploris. Sed ne tiel, kiel ordinare ploras virinoj, sed speciale, en sia maniero. Ŝi eĉ ridis, sed larmoj tiutempe, kiel ŝprucoj, flugis el ŝiaj okuloj.

– Kial vi, pri kio? – tute konfuziĝinte, demandis Vlacĵo.

Sed nun estis senutile demandi ŝin. Ŝi ne respondis, kaptante per la fingroj grandajn, kiel pizoj, larmojn. Barbara verŝis akvon, Aglaja aliris la fenestron, malfermis ĝin, elŝoviĝis eksteren. Estis videble, kiel tremeras ŝiaj ŝultroj. Poste, subite trankviliĝinte, ŝi diris:

– Ne atentu, infanoj. Mi iel laciĝis dum tiu ĉi tempo, tiel okazas. Vi vivas, vivas – kaj laciĝas. Nu, kaj nun por mi estas tute malfacile. Ĉu mi superos?

– Kion? – mallaŭte demandis Banjo.

– Ĉion, – penseme respondis Aglaja.

Surmetis mantelon kaj foriris.

Poste Banjo, ŝajnigante sin bona knabino, lavis manĝilaron, kaj Vlaĉjo legis ĵurnalon kaj subite komprenis, pri kiu sia novaĵo deziris hieraŭ rakonti la onklino. En la «Unĉanska laboristo» estis presita artikoleto pri konferenco de pedagogoj de la Kamenska distrikto kaj pri tio, ke tie elpaŝis estro de la regiona departemento pri popola edukado k-dino Ustimenko A. P.

– Ĉu vi komprenas, Banjo? – demandis Vlaĉjo. – Ho, mi estas porko! Certe, al ŝi estas tre malfacile, unuaj tagoj de tia laboro, kaj hieraŭ, kiam mi revenis... Ho, kiel aĉe!

Banjo eksidis, malligis rubandetojn de la antaŭtuko, ĵetis la viŝtukon sur la tablon.

– Nu diru ion! – ordonis Vlaĉjo.

– Kion?

– Ja mi ne tiom kulpas.

– Pri tio nenio fareblas, – suspiris Barbara. – Vi estas tia! Via plej ĉefa afero estas ne ĉi tie, sed tie.

– Kie tie? Kaj kio estas la ĉefa?

– Ne koleru! – petis Banjo malgaje. – Eble, tio estas bona, sed tio estas malfacila, Vlaĉjo. Tie, en la instituto, vi, probable, tute ne estas egoisto, sed ĉi tie tio estas eĉ timiga.

Mirinde, kiom saĝa povis esti tiu knabino. Kaj kiel ŝi scipovis diveni la plej esencan. Sed ŝi tuj elbuŝigis sovaĝan stultaĵon.

– Al mi ciganino aŭguris, – diris Banjo, – en la pasinta dimanĉo. Vorton de honoro... ĉu vi kredas – vorton de junpioniro! Tia terura ciganino, maljuna, longnaza, la okuloj estas jen tiaj! Aŭguris ŝi, ke... nu, pri mi kaj vi. Kvazaŭ vi min ne bezonas. Kvazaŭ vi kaj mi havas malsamajn vojojn...

Vlaĉjo silentis, forturninte sin, rigardis al ruĝaj grapoloj de sorpoj sub la malfermita fenestro, kuntiriĝis pro malvarma aŭtuna vento.

– Nu, bone, Banjo, mi, certe, estas porko, – deprimite konsentis li, – sed ne tiom. Vi vidos, mi ŝanĝiĝos radikale. Mi estos delikata kaj... kiel tio nomiĝas... ekzistas ankoraŭ ĉiaj sakarinaj vortoj...

– Vi ne povos.

– Sed eble povos?

– Ne povos! – ripetis Barbara, rigardante rekte al la okuloj de Vlaĉjo. – Tiam tio estos ne vi. Tio estos alia homo. Sed mi bezonas, ke ĝuste vi ne foriru laŭ malsama vojo. Vi!

– Kaj vi? – demandis li.

– Kion mi?

– Ja ankaŭ vi povas foriri laŭ malsama vojo. Via stulta ciganino diris, ke ni havas malsamajn vojojn, sed ne mi sola.

Li aliris al Barbara kaj prenis ŝiajn brakojn super la manoj. Amante ŝin, li neniel povis decidiĝi diri tion per vortoj. Eĉ ne tiom ne povis decidiĝi, kiom simple hontis. Li diros: mi vin amas, kaj ŝi respondos: kaj kio do? Banjo povus diri ĉion ajn. Sed ŝi ja mem sen tio ĉion komprenas.

– Ĉu vi komprenas, rufulino? – demandis li.

– Kion? – simplanime respondis ŝi.

Tiam li premis ŝiajn pojnojn. Neniel Vlaĉjo povis dekutimiĝi de tiuj lernejaj knabecaj aferoj – tiri ŝin je la harligoj, elturni la manojn. Sed nun nenio rezultis – al iliaj malgrandaj batiĝoj venis fino. La sento de kompato kaj kareso estis multe pli forta ol la knabeco, kiu ankoraŭ restis en li.

– Ĉu tut-tute nenion vi komprenas?

– Nenion! – kaŝante la vizaĝon, respondis Barbara.

– Tiam gardu vin! – malmilde diris Vlaĉjo kaj, maloportune altirinte ŝin al si, alpremis ŝian dorson al la fenestrobreto.

Malvarma vento vipis lian vangon kaj bruis per branĉoj de la sorpujo trans la malfermita fenestro, sed li nenion el tio rimarkis, li ne sentis, kiel Banjo, liberiginte la manojn, puŝis lin per la polmoj; li rekonsciiĝis nur tiam, kiam inter siaj lipoj kaj la rozkolora buŝo de Banjo li ekvidis ŝian manplaton, kiun ŝi lerte submetis en la lasta momento.

– Jen! – diris ŝi.

– Kaj tre stulte! – plu sufokiĝante, koleriĝis Vlaĉjo.

– Vi devas deklari pri via amo! – korektante la harojn, sen rideto ordonis Barbara. – Ĉu vi komprenas? Por mikroboj kaj por Pasteŭro kun Koch vi havas tempon, kaj ĉu por Stepanova ne havas? Ne timu – mi ne ridos.

– Kaj ĉu proponi la manon kaj la koron?

– La koron – jes, kaj vian manon mi ne bezonas!

– Do, ĉu vi ne iĝos mia edzino?

– Tio estas mia afero!

– Sed mi supozis, ke ĉio estas decidita.

– Kiel tiel? – miris Barbara.

– Sufiĉe simple: ni geedziĝos.

– En via libera tempo, ĉu tiel, Vlaĉjeto?

Li silentis, palpebrumante: la koro plu rapide batis en lia brusto. Kaj Banjo, alte levinte la kubutojn, estis volvanta sur la nuko sian plenaĝulinan hararanĝon.

– Mi vin tre amas, Barbeto! – diris Vlaĉjo.

– Ĉu kamaradece? – ruze interesiĝis ŝi.

Vlaĉjo iomete konfuziĝis.

– Kaj ankaŭ kiel kamaradon.

– Ĉu en liberaj horoj?

– Sed kion vi, propre, deziras? Ĉu eburan turon?

– Ankaŭ turon estus nemalbone! – cedeme konsentis Barbara. – Kaj eĉ pli bone, – kabanon sur lago. Kaj ke vi estu kun mi kaj ankoraŭ tiaj blankaj ŝafidoj. Ŝarik-on ni prenu alinomitan...

Ŝiaj okuloj ruze lumis.

– Terure vi timas esti sentimentala, Voĉjo, – diris ŝi, – terure. Tiel timas, kvazaŭ pli ol morton. Sed ja tio estas malgaja. Dum vi turnadis al mi la manojn aŭ la harligojn tiradis, estis almenaŭ ia romantiko, kaj nun estas «koncizete», kie ŝatas esprimi nia Eŭgeĉjo: vi edziniĝos al mi – kaj punkto. Aĥ vi, Voĉjo, Vladimiro. Fojfoje al mi ŝajnas, ke mi estas multe pli aĝa, ol vi.

– Mi ne komprenas, pro kio mi tiom malbonas?

– Kaj vi ja ne malbonas. Vi eĉ bonas. Certe, en la libera tempo.

Ne rigardante al li, ŝi estis balaanta per la mano panerojn de sur la tablo, kaj ankoraŭfoje Vlaĉjo pensis, kiel ĝuste Banjo vidas kaj kiel precize rezonas. Kia miraklo estas juneco? Ŝi estas tute ankoraŭ knabino, sed jam scipovas rimarki ridindan kaj aĉan, scipovas puni per vorto, scipovas tuŝi la doloran punkton.

Li tre multe estis punita de Banjo en tiu ĉi tago.

Li nur povis kuntiriĝi.

Sed poste ŝi lin laŭdis:

– Laboranto el vi rezultos nemalbona.

– Ĉu nure? Nemalbona? – ofendiĝis li. – Kaj el vi laboranto estos nenia, vi povas al mi kredi.

– Ne ĉiuj en tiu ĉi peka mondo estas geniuloj.

– Tio estas triviala.

– Kaj riproĉi min pri mia ordinareco – ĉu tio ne estas triviala?

– Ĉesu, tio tedis! – ordonis Vlaĉjo.

– Ĉu vi scias, kio en vi ankoraŭ estas malbona, – kvazaŭ ne aŭdante lin, diris Banjo, – ĉu vi scias? Vi estas senkompata! Aĥ, kia vi estas senkompata, Voĉjo, kia vi estas turmentanto! Tion ne eblas bone klarigi, sed vi aŭ malamegas, aŭ amegas.

– Vin mi amegas, – kolere grumblis Vlaĉjo, – speciale kiam vi ne faras longajn paroladojn.

Frapante per la ungegoj, en la kuirĉambron venis Ŝarik-Erns, kelkfoje turniĝis ĉe la piedoj de Vlaĉjo kaj kuŝiĝis. Barbara deklamis, kiel ĉiam, malprecize:

Drinkos mi ĉe brulanta kamen'...
Hundo povus min savi el splen'..
.[72]

Ŝi koleris, sur ŝiaj vangoj brulis ruĝaj makuloj.

– Kaj min vi bezonas ĉu vi scias por kio? – demandis Banjo iom poste. – Ĉu vi scias? Mi, Voĉjeto, scipovas aŭskulti vian deliron ne tiam, kiam al mi estas interese, sed kiam vi deziras satparoli, kiam vi bezonas, ke oni vin aŭskultu. Mi scias valoron kaj de vi, kaj de mi. Certe, ĉio via estas pli interesa kaj grava. Kaj por vi ĉio, kio okazas kun mi, estas tute ne grava kaj tute ne interesa. Ĉio, kion mi havas, – ĉio ĉi estas nepre stulta. Ĉu vi diros, ne? Kaj se vi deziras, do hieraŭ en unu libro mi legis trafajn vortojn, legis kaj memorfiksis: «En iliaj rilatoj estiĝis aŭtuno». Tio estas pri ni.

– Vi tamen estas ankoraŭ tute knabino! – degne rimarkis Vlaĉjo.

Sed ĝuste tion li ne devis diri. Barbara ofendiĝis, foriris kaj eĉ frapis per la pordo. Vlaĉjo restis sola kun siaj malgajaj pensoj kaj kun la malsana Ŝarik. Kaj, necesas doni justecon al li, faris bonan lavon al si pro sia indiferenteco, pro malmildeco, pro aroganteco, pro damnita egoismo, eĉ pro malnobleco rilate al onklino Aglaja. Li diris al si vortojn multe pli severajn, ol ĵus diris al li Banjo. Li ĵuris ĉesigi tiun porkecon. Kaj ĉu li kulpis, ke tiutempe, kiam li insultadis sin, iom post iom, kvazaŭ flustre, en li komencis vagi delonge, kaŝe venantaj al li pensoj pri ebleco de grupigo de malsanoj, pri rompoj de kemio de la homa korpo, kaj li kaŝe, ŝtele, ĝeniĝante pri si mem, prenis el la etaĝero la libron de Gamaleja, por ankoraŭfoje relegi nur unu interesan alineon. Nur unu, por rememorigi al si la ideon, kontroli...

Sed tuj iĝis necesa manlibro – kaj li, nature, ne aŭdis, kiel Aglaja Petrovna malŝlosis per sia ŝlosilo la pordon, kiel ŝi eniris en lian neston, kiel demandis:

– Ĉu ni tagmanĝos, frenezuleto?

– M-m-m! – diris li, foliumante la manlibron.

– Ĉu Barbara antaŭlonge foriris?

– Kiun?

Kaj nur irante al Postnikov Vlaĉjo rememoris, ke li ree nenion demandis de la onklino.

Mi – drinkas!

Kiel stranga estis tio, kion li ĉi tie ekvidis, kiel malsimila al tio, kion li atendis! En sia imago li pentris Ivanon Demetrijeviĉ-on ankaŭ hejme kiel malmildan asketon, loĝantan en morna ĉambreto kun lito, tablo kaj taburetoj, inter libroj, kiujn, laŭ la Vlaĉja imago, Postnikov havis abunde. «Li, certe, proponos teon, – rezonis Vlaĉjo, – mi prefere rifuzu!»

La pordon malfermis Polunin, en antaŭtuko, en plej ordinara antaŭtuko, kian surmetadis, mastrumante hejme, Barbara. Kaj Ganiĉev estis zonita sur la ventro per viŝtuko, kaj ankoraŭ iu nekonata dikmalalta homo, tre sunbruna, en malmola amelita kolumo, kun vizaĝo iomete kalmuka, same estis zonita per kruda larĝa viŝtuko. Kaj la manoj de ĉiuj tri, kaj ĉe Ganiĉev ankaŭ la vizaĝo, estis kovritaj per faruno. «Kion ili faras?» – por momento eĉ ektimis Vlaĉjo, sed lin oni tuj sidigis al grandega kuireja tablo, sur kiu estis farataj pelmenoj[73]. Postnikov, platigante paston per rulo, kapsalutis Vlaĉjon, Polunin diris: «Konatiĝu, Ustimenko, kun Nikolao Eŭgenjeviĉ», kaj la sunbrunulo atente kvazaŭ palpis Vlaĉjon per rigardo kaj rapide, emfazante sonon «o», diris:

– Tre agrable, saluton, mi estas Bogoslovskij.

Vlaĉjo streĉiĝis kaj rememoris – tiun familinomon li plurfoje aŭdis kaj de Polunin, kaj de Postnikov, kaj ankaŭ en la urbo oni ofte menciadis Bogoslovskij-on – li estis ĉefkuracisto de malsanulejo en Nigra Ravino kaj samtie estris la kirurgian fakon. Pri tiu doktoro kun razita kapo, simila al kamparano, oni rakontis multe da interesa, kaj Vlaĉjo komencis scivole ĵetadi rigardojn al la «di-benita kuracisto», kiel diris foje pri Bogoslovskij ne malavara pri laŭdoj Prov Jakovleviĉ. Kaj la konversacio inter ĉiuj tri daŭris.

– Kaj la lasta, – diris Polunin, – mi ne plu tedos vin, alie vi koleros. En la historio de medicino, finfine, ekzistas la sola honestulo, kaj ties nomo estas la Tempo. Ĉu vi ne konsentas?

Bogoslovskij apenaŭ rimarkeble ridetis.

– Jen kion diris! La sola! Ĉiam vi, Prov Jakovleviĉ, troigas – la unusola en la tuta historio de medicino.

– Ja temas ne pri subjektiva honesteco, sed pri alia, objektiva. – Polunin lerte ĵetis kelkajn bele modlitajn pelmenojn sur kuirpleton, kovritan per faruno, kaj konsilis: – Vi, Nikolao Eŭgenjeviĉ, kontrolu mem per mensa rigardo. La plej honestaj pioniroj, erarante, defendadis sin, kaj la plej honestaj homoj, same erarante, kontraŭadis la veraĵojn, nun nekontesteblajn. Kiom da jaroj mi vivas kaj ĉiam pensas...

– Jaroj faras ne saĝulojn, sed nur maljunulojn, ne fanfaronu! – rimarkis Postnikov. – Mi scias laŭ mi mem.

Li formetis la rulon kaj lerte per longaj fingroj komencis knedi pelmenojn. Sed Vlaĉjo ne sukcesis kun tiuj – la farĉo eliĝis tra krevinta pasto, la randoj ne kungluiĝis. Tamen, neniu tion rimarkis aŭ ĉiuj ŝajnigis, ke ili ne rimarkas.

La akvo sur la fornelo jam estis bolanta, Polunin proponis sin por primeti la tablon kaj vokis kun si en la ĉambron Vlaĉjon.

– Pelmenojn Postnikov kuiras senkomparajn, – diris Prov Jakovleviĉ, metante telerojn. – Oni manĝas ilin diversmaniere, sed ĉi tie estas klasiko en pura formo. Sen trivialeco, sen eklektiko, pelmenoj sen ajna ornamaĉo. Ĉu vi vodkon drinkas?

– Drinkas! – iom tro vigle mensogis Vlaĉjo.

– Ĉu vi scipovas?

– Sed kion en tio necesas scipovi?

– Ho ne, vi ne pravas!

Portante el malgranda bufedo telerojn, glasetojn, pladojn, forkojn, tranĉilojn, Vlaĉjo iom post iom pririgardis la tutan ĉambron. Probable, ĉi tie estis tre bone iam, sed nun ĉio iĝis iomete neprizorgita, iomete neloĝata. Kvazaŭ por la mastro estis neinterese venadi ĉi tien, kvazaŭ li aŭ hodiaŭ alveturis, aŭ intencas forveturi. Tapiŝo sur la planko kuŝis oblikve, kurteno kun ŝirita subŝtofo pendis nur sur unu fenestro, tablotukon necesis preni el valizo. Libroj kuŝis kaj sur la planko, kaj sur la vestoŝranko, kaj sur la fenestrobretoj. La lampo ne brulis. Kaj sur la skribotablo sidis pigre tiranta sin virkato, el tiuj, kiujn oni nomas «rubejaj», al ĝi ĉi tie ĉio estis permesata, kaj odoro ĉi tie estis ne homa, sed virkata.

– Pelmenoj estas nia tradicio, – diris Polunin, bruligante cigaredon, – unufoje dum jaro, en la tago de lia naskiĝo. Postnikov estas vidvo, ni venas sen edzinoj, ĉion faras fraŭlece. Ni nepre rememoras Olga-n.

– Kaj kiu estas Olga?

– Ĉu Olga Miĥajlovna? Lia forpasinta edzino, jen rigardu.

Vlaĉjo levis la kapon kaj kvazaŭ renkontiĝis per rigardo kun la vivaj, ridantaj, ankoraŭ junaj okuloj de ĉarma virino kun pufaj, probable, tre molaj haroj. Ŝia hararanĝo estis stranga, «antaŭrevolucia», pensis Vlaĉjo, en la mano ŝi tenis stetoskopon.

– Ĉu ŝi same estis kuracisto?

– Jes. Kaj tre bona.

– Kaj pro kio ŝi mortis?

– Ŝi infektiĝis, – forte enspirante fumon de la dika cigaredo, diris Polunin. – En la dekoka jaro. En milita hospitalo. En la sama hospitalo ŝi mortis.

– Kiel do? – demandis Vlaĉjo.

Kaj subite li ekvidis fotaĵon de Alla, tiu sama, kiu diradis pri si, ke ŝi «ŝatas dormeti». La fotaĵo estis en bela leda kadro kun kupraj anguloj, kaj rigardis Alla defie, kvazaŭ asertante, ke ĝuste ŝi estas ĉi tie vera mastrino, sed ne tiu, kiu mortis en la dekoka jaro en hospitalo.

– Do, – diris Vlaĉjo, alterne rigardante jen al la fotaĵo de Alla, jen al la portreto de Olga Miĥajlovna, – do, ĉu Ivano Demetrijeviĉ amis sian edzinon?

– Tre! – trankvile kaj firme respondis Polunin. – Kaj ankaŭ nun amas kaj memoras...

– Kial do ĉi tie estas Alla? – malmilde diris Ustimenko. – Jen fotaĵo.

– Ĉu vi jam juĝis? – morne subridis Polunin. – Ĉu jam sukcesis juĝi? Malfacila el vi kreskos frukto, Ustimenko, treege malfacila. Mi konsilas: estu pli facila kun homoj, speciale se tio estas veraj homoj.

Vlaĉjo deziris respondi, sed ne sukcesis.

Ivano Demetrijeviĉ per la piedo malfermis la pordon, enportis grandegan supan bovlon. Antaŭ pelmenoj ili drinkis malvarman galangan vodkon – po plena glaseto, turniĝinte al la portreto. Neniu diris eĉ unu vorton; tamen, la forpasintinon konis nur Polunin. La pelmenoj estis vere mirindaj – aromaj, malpezaj, terure varmegaj. Postnikov al ĉiu aparte pipris «speciale», regaladis gaje, diradis, ke li ŝatas «regalon kun bona riverenco». Post la galanga ili drinkis la pipran, post la pipra iris la sorpa kun ribaj folioj, poste mistera «gudauta vodko» – «por ĉiuj vodkoj ĉefguberniestro», kiel ĝin prezentis Ivano Demetrijeviĉ. Vlaĉjo ebriiĝis tuj, ruĝiĝis, eksvingis la manojn, faligis la tranĉilon.

– Vi prenu malpli da vodko, pli da pelmenoj! – konsilis Polunin.

Li mem drinkis, ne tintigante pokalojn, karafo da hiperika vodko staris apud lia kubuto, li verŝadis al si ne en pokalon, sed en pezan verdvitran glaseton.

– Je vi, Prov Jakovleviĉ! – proklamis Ustimenko.

– Prefere per pelmeno! – proponis Polunin.

– Sed mi ne estas knabo!

– Certe, kiu disputas?

Estis gaje, bonguste kaj brue.

Kaj iomete honte pri tiu stulta interparolo, kiun Vlaĉjo komencis kun Polunin koncerne de la fotaĵo de Alla. Vere, en la mondo okazas ĉiel!..

– En mia ĉevalejo... – rakontis Bogoslovskij.

– Ĉu vi havas ĉevalejon, sed ne malsanulejon? – demandis Vlaĉjo.

– Ĉe la malsanulejo mi havas helpan mastrumaĵon, – seke klarigis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

«Ho, ŝajne mi estas ebria! – kun maltrankvilo pensis Vlaĉjo kaj komencis pli manĝi pelmenojn. – Ĉefe mi silentu!»

Por sekundo la belaj teleroj kun pentritaj bluaj kavaliroj, damoj, mueliloj, boatoj kaj hundetoj ekflugis antaŭ li. Sed li kunpremis la dentojn, kaj la teleroj kun bildoj haltis. «La ĉefa estas volforto!» – diris al si Vlaĉjo. La teleroj ree ekmoviĝis: «T-p-r!»

Aĥ, kiel estis bonege! Kiel interese ili konversaciis, se nur li kapablus aŭdi ĉion, sed ne fragmentajn frazojn!

– Ĉesu! Ĉiu reto finfine konsistas el truoj! – subite diris Polunin.

«Kiel bonege! – denove streĉiĝis Ustimenko. – Kaj kiel ĝuste! Tio plaĉos al Banjo. Tamen, ŝi koleras pri mi».

Kun grandega peno li kvazaŭ traŝovis sin en ilian saĝan konversacion. Sed nun ili estis parolantaj tute ne pri reto, sed pri kirurgio.

– Spas pravas, – sidante kontraŭ Vlaĉjo, laŭte pensis Postnikov. – Spas en ĉio pravas...

«Ĉu li pri Kristo diras?» – ebrie miregis Ustimenko kaj ne tuj komprenis, ke temas pri profesoro Spasokukockij[74].

– Kirurgo ofte ne scipovas uzi instrumentojn, – daŭrigis Ivano Demetrijeviĉ. – Mi nun ĝuas, observante laboron de ĉarpentisto, lignaĵisto, tajloro. Kiel ili aristokrate agas per ĉizilo, segilo, kudrilo, kiom da artifikoj havas ĉiu el ili – tre celkonformaj, precize kalkulitaj, sed ni – okazas, ĉu vi scias, kiel knaboj mokas knabinojn: kiel vi ŝtonon ĵetas? – knabinece; same ankaŭ ni knabinece agas per instrumentoj. Diablo prenu! Lignaĵisto kaj tajloro havas aferon kun tabulo aŭ peco de drapo, sed ni kun homaj vivoj...

– Prave, mi absolute konsentas! – kriis Vlaĉjo. Kaj ĵaluze pensis: «Ĉu li pri la samo parolas kun Alla?»

– Mi tre ĝojas, ke vi konsentas! – kapjesis Postnikov. – Nikolao Eŭgenjeviĉ, almetu al la junulo pelmenojn.

Vlaĉjo manĝis ankoraŭ plenan teleron. «Ĉu junulo? – pensis li. – Kiel mi tion komprenu?»

– Interalie! – penante paroli sobre kaj ĝuste, deklaris Ustimenko. – Se mia memoro min ne erarigas, profesoro Spasokukockij estas aŭtoro de la slogano: «Eĉ ne unu guto da sango sur la fingroj de kirurgo post herniotomio». Ĉu tiel?

– Ĝuste tiel! – konfirmis Bogoslovskij, per ridantaj okuloj rigardante al Vlaĉjo. – Sed por kio vi tion mencias?

– Mi simple demandis, – forte movante la lipojn, diris Vlaĉjo. – Permesis al mi fari demandon. Tamen, pardonu. Ĉu mi, ŝajne, malhelpis? Kaj ankoraŭ du vortojn, pli ĝuste, unu gravan, vivgravan demandon: pri opinioj de Sergio Ivanoviĉ pri scienca laboro...

Ĉiuj silentis. Timiga silento estiĝis ĉe la tablo. Ustimenko denove kunpremis la dentojn: «Ĉu vi pensas, ke mi estas ebria? Jen vi tuj vidos, ĉu mi estas ebria aŭ ne!» Kaj, koncentrinte ĉiujn siajn fortojn, diligente kaj laŭte elparolante ĉiun silabon, Vlaĉjo demandis:

– Ĉu estas vero, ke al Sergio Ivanoviĉ Spasokukockij apartenas vortoj pri tio, ke nur scienca iniciato karakterizas kapablojn de scienca laboranto?

– Vero! – atente rigardante al Vlaĉjo per siaj ĉi-foje tute ne malvarmaj okuloj, diris Postnikov. – Spasokukockij ankaŭ ĉiam avertas kontraŭ multiplikado de siaj sciencaj laboraĵoj, tio estas kontraŭ babilado pri unu kaj samo sub malsamaj saŭcoj.

– Bonege! – ree malfortiĝante, diris Vlaĉjo.

La terura momento pasis. Li eltenis. Kaj nun li povas direkti sin al la sofo kvazaŭ por meditoj.

– Ha, kateto! – diris li vigle al la rubeja kato. – Bonan tagon, kateto!

Kaj fermis la okulojn. La kato tuj ekronronis sur liaj genuoj. Meditis Vlaĉjo sufiĉe longe, ĉiuokaze, la pelmenoj estis antaŭlonge formetitaj, kaj ĉiuj estis trinkantaj densan, kiel gudro, nigran kafon, kiam li revenis al la tablo.

– Jes, se junulo scius, se maljunulo povus, – aŭdis li vortojn de Postnikov.

– Pri kio temas? – per ĉifita voĉo demandis Vlaĉjo de Bogoslovskij.

– Ĉu vi dormetis?

– Ne, iom enpensiĝis.

– Ha, malfermita koro, ni ja scias, ke reale tiuj bonuloj ĉe tablo evidentiĝas malbonuloj en afero, – estis kolere diranta Polunin. – Kaj ĝenerale, Teodoro Vladimiroviĉ, ĉio ĉi apartenas al tiuj ĉarmaj rezonoj, ke bonaj homoj preskaŭ ĉiam estas ebriaj homoj, kaj ebriaj homoj nepre estas bonaj homoj.

Vlaĉjo alŝovis al si grandan tason da kafo, etendis la manon al konjako.

– Ustimenko, sufiĉas! – ordonis Polunin.

– Ĉu vi pensas, ke mi estas ebria? – minace demandis Vlaĉjo. – Mi nun ankoraŭ «bacos», kaj nenio okazos.

– Okazos! Kaj sidu trankvile! Ja vi jam dormis!

– Eble mi entute foriru?

– Entute ne necesas, sed al la plenaĝuloj ne malhelpu.

Ili denove disputis pri Ĵovtjak, sed en ĉeesto de Vlaĉjo ne nomadis lian familinomon, verŝajne pro pedagogiaj konsideroj. Ganiĉev koleriĝis, svingis la manon, diris, ke Polunin estas nekonvinkebla, kaj alportis de la najbaroj de Postnikov gitaron kun granda bunta banto.

– Jen lernu! – diris Prov Jakovleviĉ al Vlaĉjo. – «Apud ponto kaj rivero»[75] latine.

Kaj ekkantis nelaŭte, kun akompano de la gitaro:

– «Propter flumen, propter pontem...»

Kaj poste li komencis rakonti:

– Ĉio estas laŭ liaj vortoj, ĉio estas preciza, tieluloj ja pri nenio ĝeniĝas. Li ja estas el helpkuracistoj. Ruza bestio, ruza, rare ruza.

– Ruza, sed iom mafruiĝis naskiĝi, – subtile ridante, interrompis Bogoslovskij. – Ne lia tempo nun estas.

Ganiĉev, fingrumante la kordojn, melankolie, kvazaŭ muzikdeklamante, prononcis:

– Por tiaj ĉiam estas ilia tempo, ho, ĉiam ĝi estas por ili – la tempo...

– Sed aŭskultu ja, diablo prenu! – kriis Polunin. – Tielaĵojn vi ne ofte aŭdos. Naskis ĉe ili iam dum la milito, apud Voloĉinsko, edzino de ĉefleŭtenanto, naskita zu Stackelberg und Waldeck. Tion mi bone memorfiksis, ĉar nia servila lakeo tiujn ĉi «zu» kaj «und» elparolis kun pasio kaj admiro. Ŝi naskis, kaj ĉiuj kuracistoj al ŝi ne plaĉas, ne sufiĉe, vidu, ili atentas ŝian «und-zu»-bebeton. La satanino lacpelis la servosoldatojn; eĉ la ĉefleŭtenanto mem petis valerianon. Tiam nia aglo sugestis voki lin. «Mi, diras, via oficira moŝto, ĉion diligente prilaboros, vi estos pri mi tre kontenta». Li venis. Epoletojn kaj tunikon al li pruntedonis konata kuracisto. Do, venis nia aganto, nia unua ĉevalo en la ĉevalejo de la medicina servo de la regiono, venis, portante kun si ĉevalajn instrumentojn – «prunteprenis de veterinaro» – kompreneble, de konvenaj ampleksoj. Ankaŭ busolo kun tripiedo estis prenita de sapeistoj. Konsterniĝis sinjorino zu Stackelberg unu Waldeck, miris, kortuŝiĝis kaj por ĉiam ekkredis pri medicino post kiam la malklera Ĥlestakovo ŝin kun la ido mezuradis per la ĉevalaj instrumentoj, la busolon al ŝi direktadis kaj post du horoj faris diagnozon: «Ĉio estas bona, sed la infano estas iom nervoza kaj postulas specialan atenton, ne eblan en la apudfrontaj kondiĉoj». La «zu» forveturis, malliginte la manojn al la ĉefleŭtenanto, kiu havis amintrigon kun flegistino, nia aglo ricevis cent rublojn de la sinjorino kaj same cent de la sinjoro. Ĝuste tiam li firme decidis iĝi kuracisto, ĉar komprenis, ke al astroj, spite al Seneko, kondukas tute ne tiom dorna vojo. Kaj li uzis sian devenon. Kiu nun povas kontroli, ĉu vere la kamarado estas el donecaj ministoj aŭ, kiel kelkaj diras, el ruza negocista familio. Spuroj jam ne kapteblas.

– Ni kaptos! – firme diris Bogoslovskij.

– Ĉu? – miris Ganiĉev.

– Se ne nun, do poste.

– Ĉesu, Nikolao Eŭgenjeviĉ, – lace diris Postnikov. – Li estas tute ne la plej malbona. Kaj ĉefe, li estas eterna. Kaj antaŭe tiaj ekzistis, kaj nun ekzistas.

– Dum vi ĉiuj timos lin – li estos eterna, – severe kaj malsimpatie respondis Bogoslovskij. – Kaj kiam oni ĉesos labori anstataŭ li, skribi artikolojn, fari diagnozojn...

Polunin levis la manon:

– Fino! Ni ĉiuj iru hejmen! Alie ni interbatiĝos.

Sur la strato li proponis:

– Ni ankoraŭ iom promenu! Ja estas ankoraŭ tute frue, ĉu?

Sed Bogoslovskij kaj Ganiĉev rifuzis pro malfrua tempo, tamen Vlaĉjo, certe, iris. La vespero estis malvarma, regis malfrua aŭtuno, sub la piedoj kraketadis maldika glacio. Polunin malalte surŝovis la ĉapelon, levis la kolumon de la palto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.