|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
En la monato februaro de la 1919-a jaro eksa matroso de dua rango de drednaŭto «Petropavlovsko» Rodiono Stepanov estis neatendite por si nomumita vickomandanto de la Petrograda fervoja nodo, kaj post kelkaj tagoj – komandanto. Ĝis marto Rodiono Metodjeviĉ dormadis sur tablo en sia ofica kabineto, poste li subite terure laciĝis kaj, decidinte satdormi, postulis por si ordonon por «ia orloploĝejo». Ricevinte grizan paperon kun nedistingebla subskribo kaj pala sigelo, li iris al la indikita adreso sur la Furŝtata strato, forte, per la matrosa tatuita pugno, frapis la kverkan pordon kaj, ne rigardante al la virino, kiu malfermis al li, eniris en grandan ĉambron kun veneciaj fenestroj, kun pezaj kurtenoj kaj grandega marokena sofo.
El havaĵo li kunportis du subĉemizojn, tre bonajn, de nederlanda kotonaĵo, donitajn al la komandejo laŭ ordono, porcion da humida, peza pano, ses havanajn cigarojn, revolveron «Nagant», duonfunton da flava sukero kaj malnovan armean tornistron.
Enirinte en la ĉambron, malvarman sed tamen nekutime komfortan post tiuj jaroj, kiujn travivis Rodiono Stepanov, la komandanto de la nodo tuj falis sur la sofon kaj, malforte ĝeminte, perdis la konscion. Tio, kion li opiniis laco, estis komenco de ekzantema tifo.
La ĉambristino de gesinjoroj Gogolev-oj, Alevtina[8], Alja, kiel ŝin nomadis asiza advokato Boriso Visarionoviĉ Gogolev, restinta post fuĝo de siaj gemastroj kun kvinmonata filo, longe aŭskultadis ĝemojn de la «damnita komisaro», poste, ektiminte, ke, se io okazos, oni respondigos ŝin, timeme eniris en la kabineton.
– Akvon! – graŭlis la matroso.
Evidentiĝis, ke li ne ĝemis dum tuta tiu tempo – li petis akvon!
Alevtina alportis akvon kaj kun mieno de abomeno (Gogolev-oj tre dresadis la servistaron pri puremo) donis al la matroso trinki el maldika servica ĉina taso. Poste kun Eŭgeĉjo sur la manoj ŝi kuris sur la sekvan etaĝon al loĝinta tie tre moda peterburga ginekologo von Pappe. Gustavo Alfredoviĉ estis trinkanta veran kafon[9] kaj komence kategorie rifuzis kuraci la komisaron, sed, pripensinte, decidis, ke la damnita Alevtina povas denunci lin, kaj eniris en la kabineton de Gogolev.
– Tifo! – diris li per sia virineca, alta voĉo. – Atentu, Alevtina, ke li pedikojn ĉi tie ne disvastigu, li pereigos kaj vin, kaj vian Eŭgeĉjon.
La eksa ĉambristino rigardis al la doktoro malgaje. Por ajna okazo, por mildigi malĝentilecon de siaj vortoj, Gustavo Alfredoviĉ montris al Eŭgeĉjo «kapron» per la fingroj kaj aldonis:
– Kion devas elteni la suferanta popolo!
Tiumomente la rigardo de la doktoro falis sur la cigarojn.
– Nu, tion mi forprenos, – diris li hasteme. – Tion komisaroj eĉ tute ne bezonas.
– Bezonas! – aŭdiĝis de la sofo firma, kvankam malforta, voĉo de Stepanov. – Kaj vin, burĝa muzelo, ne bezonas!
Kaj, turninte sin al Alevtina, la komisaro ordonis:
– Forpelu lin, sinjorino, kiel hundon!
Verŝajne, tial, ke Rodiono Metodjeviĉ estis malbone konscianta, li diris ankoraŭ kelkajn sakrajn vortojn, pro kiuj von Pappe konsterniĝis kaj forfuĝis, kaj Alevtina estis sendita de la komisaro al la komandejo de la fervojstacio por ke oni tie donu al ŝi necesan porcion, sendu «taŭgan doktoron» kaj «helpu iomete», kiel esprimis Stepanov. «Vere, ja ne indas morti vane!»
– Ne estas celkonforme el vidpunkto de la monda revolucio, – diris per mallaŭta, sed samtempe firma voĉo la komisaro. – Ĝuste tiel tie transdiru, sinjorino: necelkonforme. Ĉu vi komprenas?
Alevtina plu ne moviĝis.
– Do, ĉu sabotado? – demandis Stepanov. – Konsideru en la cerbo: se mi kadavriĝos – oni vin respondigos.
– Ja mi iros, – respondis Alevtina, – sed kiel vi estos ĉi tie?
La komisaro duonridis kaj ordonis:
– Aŭskultu verson pri nia frataro!
Ŝi, subpremita de tiu homo, timigite alsidiĝis sur randon de fotelo, kaj li parkere deklamis:
Herooj, vagantoj de mar', albatrosoj,
Vi – gastoj ĉe tablo de tondraj festenoj,
Vi – gento de agloj, matrosoj, matrosoj,
Al vi mia kanto el vortoj rubenaj.[10]
Kaj demandis:
– Ĉu klaras al vi, sinjorino?
Liaj okuloj estis ridantaj.
Alevtina, kun la infano sur la manoj, ekiris longan vojon. Post du horoj al la komisaro venis tuta delegacio – ĉiuj ili estis trafumaĵitaj, elturmentitaj, sed strange gajaj homoj. Kaj malgraŭ tio, ke ili ĉiuj diradis vortojn, de kiuj Alevtina dekutimiĝis en la domo de Gogolev-oj, tiuj homoj ŝajnis al ŝi neatendite proksimaj kaj tre ĉarmaj, speciale la maljuna virino en kaptuko de flegistino, faltoplena, kun krudaj, nodohavaj kamparanaj manoj.
– Vi vidvinas, ĉu? – demandis ŝi Alevtina-n.
Tiu mallevis la okulojn.
– Nu, tiam eĉ pli amare, – diris la maljuna virino. – Sed vi, kamaradino, ne ploru. Nun tiuj ĉi tempoj finiĝis, nun tutpopolan subtenon vi havos...
Ĉio estis ĉi tie stranga, neordinara, neatendita: tio, kio ŝajnis antaŭe tiel hontinda kaj humiliga, havis subite tutpopolan subtenon, tio, ke la maljunulino nomis Alevtina-n «kamaradino», tio, ke la homoj, kiujn ŝi mense nomadis «kruduloj», kaj Gogolev – «brutoj», estis kun ŝi ĝentilaj kaj eĉ invitis ŝin kune kun ili manĝi supon el ĉevalaĵo kun grio, – ĉio ĉi iel momente transformis kaj ŝanĝis la vivon por Alevtina. Ŝi komencis iradi pli certe, ne plu mallevadis la okulojn, ne hontis pri tio, ke ŝi ne havas nek havis edzon.
La komisaro resaniĝadis rapide.
Alevtina malfermis sekretan tenejon, elprenis el tie litan tolaĵon, vendis antikvan porcelanan lustron, aĉetis manĝaĵojn, eĉ pecon da lardo, kiun en Petrogrado oni nomadis «speko». Kaj kiam al Stepanov tro kreskis barbo, ŝi, iom hezitinte, elprenis el flava, de angla ledo necesujo de la fuĝinta mastro sep bonegajn razilojn kun indiko sur ĉiu de tago de semajno: lundo, mardo kaj tiel plu.
– Por kio do li, diablo, bezonis sep razilojn? – miris Stepanov.
– «Metalo devas ripozi!» – ripetis Alevtina la frazon de Gogolev. – Tial por ĉiu tago estas aparta razilo.
– Jen putinidoj! – gaje sakris la komisaro.
La razilon kun surskribo «dimanĉo» li lasis por si, kaj la ceterajn disdonis al siaj kamaradoj.
– Vi ne rajtas! – ŝrikis Alevtina. – Ili estas ne viaj, jen venos Boriso Visarionoviĉ!
– Kaj por kio li venu? – trankvile kontraŭdiris Stepanov.
– Tio estas liaj raziloj!
– Unun, vere, eblus por li lasi, sed sep estas tro multe, – juĝis Rodiono Metodjeviĉ. – Nun, sinjorineto, ĉio ĉi apartenas al la popolo. Kaj ne indas kluki.
– Tutegale Boriso Visarionoviĉ vin punos.
– Sed eble, mi lin punos?
Kaj ree liaj okuloj ridis.
Pensante pri io sia, li ofte kantetadis:
Nur flagretas koridore
La lanterno de gardist',
Kaj nur tintas spron' sonore
De l' gardisto en vivtrist'...[11]
– Ĉu vi ankaŭ en prizono teniĝis? – demandis foje Alevtina.
– Ne, civitanino, en prizono mi ne teniĝis, sed nur teniĝis mi en la malliberejo de popoloj, nomata Rusia imperio.
Alevtina ne komprenis, sed por ajna okazo kompate suspiris. Al Boriso Visarionoviĉ siatempe venadis iaj barbaj, hirtaj, tre multe parolantaj sinjoroj, pri kiuj la edzino de la asiza advokato esprimadis en tiu senco, ke ili estas «suferantoj por la popolo». Poste dum kelka tempo tiuj suferantoj iradis en uniformaj tunikoj, en kruringoj, veturadis en aŭtomobiloj kaj kune kun Gogolev malaperis. Nenion eblis kompreni. Sed ĉiam per pli kaj pli longaj rigardoj fiksrigardadis Alevtina al sia komisaro, ĉiam pli longe konversaciadis kun li, ĉiam pli atente aŭskultadis liajn abruptajn rakontojn. Kaj ŝi mem fojfoje rimarkadis sur si atentan rigardon de Rodiono Metodjeviĉ.
Ĵus ekstarinte de la lito post la malsano, Stepanov ordonis al Alevtina malkovri ĉiujn kaŝejojn de la Gogolev-a loĝejo. Alevtina ekploris, ekkriis ankaŭ la eta Eŭgeĉjo.
– Ne por mi, – morne diris Rodiono Metodjeviĉ. – For de mi kaj de vi. Necesas rekvizicii, sed ne vendadi pomalgrande.
Alevtina ekploregis pli laŭte. Tiel ploregi ŝi ellernis de la edzino de Gogolev – Viktoria Lvovna. Kaj Eŭgeĉjo sekvis lin per tuta sia malgranda forto, sed sufiĉe stride. Tamen Stepanov plenumis rekvizicion laŭ ĉiuj reguloj. Malsekiginte per la lango inkokrajonon, li skribis liston de «burĝaj superfluaĵoj de eksa civitano Gogolev» kaj per vaksosigelilo, aparteninta al Boriso Visarionoviĉ, per same lia vakso sigelis ĉiujn kofrojn, ŝrankojn, tenejojn kaj kaŝejojn.
– Vi estas ia frenezulo! – diris Alevtina, ankoraŭ plorsingultante. – Povus uzadi kaj uzadi!
– Mi estas ne frenezulo, sed revolucia maristo! – mentore diris Rodiono. – Ni vian Nikolaĉon[12] ne por tio renversis, ke ni mem uzu kaŝe. Ni lin por la tuta popolo renversis... Kaj la lustron mi, interalie, enskribis kiel venditan cele de resanigo de mi el tifo.
La rekvizicio kaj la krioj de Alevtina lacigis Stepanov-on, kaj li ekkuŝis. En tiu ĉi vespero ŝi ial rakontis al li sian vivon. Li aŭskultis silente, kuŝante sur la sofo, submetinte la potencajn manojn sub la nukon. Liaj okuloj estis duonfermitaj.
– Ĉu tiele batis al la vangoj? – demandis Rodiono subite.
– Batis! – mordante la lipojn, kapjesis Alevtina.
– Do, kiom da jaroj vi tiam aĝis?
– Ankoraŭ ne estis dek ses.
– Parazitoj, putinidoj, tiel vian dipatrinon, – diris Rodiono.
– Kial vi sakras?
– Kompatas mi vin, tial sakras.
Iom poste li demandis:
– Eŭgeĉjo kies estas?
– Venadis unu bicikla soldato, suboficiro, tia simpatia... – ree plorsingultis Alevtina.
– Ne ploru. Kaj kien li malaperis?
– Kiu scias ja...
– Mi diris, ne ploru! Nun nova vivo malfermiĝis. Vi bezonas lerni. Al ajna posteno vi eliros memstare.
– Mi ja estas malklera!
– Kaj ĉu mi?
– Nu kaj vi estos kiel estas – malklera matroso.
Rodiono Metodjeviĉ ne ofendiĝis, sed ridetis en krepusko kaj diris:
– Jen vi mensogas, Alja! Malkleraj matrosoj al la proletara revolucio ne necesas. Kiam ni venkos la hidron[13] – mi iros lerni.
Alevtina kaŝe, deflanke ĵetis rigardon al Stepanov kaj miris pri tiu potenca, nevenkebla certeco, kiun radiis li. Kaj li estis diranta nelaŭte, rigardante al la skulptita plafono de la asiza advokato Gogolev:
– Venis mi al la floto, vere, kiel malklera kamparano el la Voznesenskaj arbaroj, ĉu vi aŭdis pri tiaj? Mia patro estis tute analfabeta. Mi atingis rangon de instruktoro-ministo, poste estis degradita al «Petropavlovsko» kiel matroso de dua grado. Mia kapo bone laboris. Mi en «Aŭroro» estis, kiam ĝi al la Vintra palaco pafis...[14]
– Ĉu vi pafadis al la Vintra palaco? – teruriĝis Alevtina.
– Aliaj pafadis. Kaj ni, kvankam senkugle, pafis nur unufoje. Mi tiun honoron ne ricevis, – kun rideto diris Stepanov. – Sed tamen mi sur «Aŭroro» servis...
Kaj li prenis la manon de Alevtina.
Ŝi obeeme kaj kviete kliniĝis al li. Li forturniĝis kaj petis:
– Sidiĝu, Alja, for de mi. Infektos mi vin per tifo, kia plezuro...
Alevtina silente ridetis: nun ŝi estos komisaredzino! Tiajn virbovetojn estas facile kapti per ŝnureto. Kompatema! Ja li eĉ tordiĝis tuta, kiam ŝi rakontis, kiel oni ŝin batis. Sed, interalie, nenio speciala estis, ŝi frakasis flakonon kaj ricevis laŭmerite...
– Instruu al mi tiun kanton, kiun vi kantas! – petis ŝi Stepanov-on.
– Kiun?
– Pri lanterno! Kiel tristas gardisto...
– Nu, aŭskultu! – konsentis Stepanov kaj mallaŭte ekkantis:
Nokt' mallumas – jen momento,
Firmas tamen ŝtona mur',
Kaj pordegon en atento
Tenas fero de serur'...
Post monato ili ekvivis, kiel edzo kaj edzino. Eŭgeno nun havis familinomon Stepanov, Alevtina estis edzino de komisaro, ne ĉambristino, ne servistino de gesinjoroj Gogolev-oj, ŝi estis al si mem mastrino, respektinda virino. Por ke tute forgesiĝu la malamata pasinteco, ŝi petis Rodionon transloĝiĝi al alia parto de la urbo – al la insulo Vasiljevskij aŭ almenaŭ al la Viborga rando[15].
– Kial «almenaŭ»? – kuntirinte la brovojn, demandis Stepanov. – Cerbumu, kion vi babilas!
– Tial, ke en la Viborga estas solaj laboruloj, – diris ŝi, – kruduloj.
– Stultulino! – tranĉe respondis Stepanov. – Vi mem el kiaj nobeloj devenas?
– Ne el nobeloj, sed mi estas edzino de elstara homo, – mallevinte la okulojn, diris Alevtina.
Ili transloĝiĝis al Vasiljevskij. Venis malsata printempo. Stepanov longe restadis en sia nodo, ofte ne noktadis hejme, kaj kiam li faladis apud la flankon de Alevtina, li grincadis per la dentoj kaj kriadis terurajn vortojn:
– Sabotuloj, kanajloj, mortpafigos mi vin, tiam estos malfrue...
Blankaj, danĝeraj, maltrankvilaj noktoj kuradis trans la nudaj, senkurtenaj fenestroj. Alevtina fiksrigardadis al la juna, morte elturmentita vizaĝo de la edzo, al liaj profundiĝintaj okulkavoj, al liaj sekaj lipoj kaj revis pasie, kun sopiro, kun kora doloro: li estu estro, la plej ĉefa, unu super ĉiuj, oni lin timu, kaj ŝi, Alevtina, veturu en ruĝa, grandokula, potenca aŭtomobilo, en kiu veturadis fojfoje la edzino de la asiza advokato Gogolev. Freneza honoramo ronĝis ŝin. Nur ŝi ĝisvivu la horon, tiam ŝi montros, tiam ĉiuj vidos. Kaj dume ŝi atendadis la edzon, legadis ĝissate librojn pri vivo de princoj, baronoj kaj markizoj, vestadis Eŭgeĉjon en ĉion sinjoran, kiel vestadis la geedzoj Gogolev-oj sian Guĉjon: per puntaj, veluraj vestaĵoj, per iaj specialaj beretoj kaj kufoj. Kaj karotan surogatan teon ŝi verŝadis en fajnajn saksajn tasojn.
Aŭtune Stepanov forveturis je dispono de la Revmilitkonsilio de la Astraĥana floto. Iuj amikoj de Rodiono vizitadis Alevtina-n, konsiladis al ŝi iri labori, alportadis manĝoporciojn. Ŝi estis seka kun ili, kunpremadis la lipojn, ne parolis longe. Ĉion, kion rajtis kaj ne tute rajtis la edzo, ŝi ricevadis en malplenaj petrogradaj vartenejoj. Kaj necesajn el ŝia vidpunkto vortojn ŝi baldaŭ ellernis prononci.
– Nestiĝis ĉi tie vi, ŝakristoj! – diradis ŝi, tenante sur la manoj dikvizaĝan Eŭgeĉjon en intence malriĉa kufo. – Kaj komisaredzino malsatas. Atendu, jen mi iros al ĈK[16], por vi ĉiuj estos varmege. Oni vin skuos, burĝaj idaĉoj. Oni starigos al muro[17] kelkajn – tuj troviĝos marmelado.
Marmelado troviĝis, sed tamen estis tre malfacile. La grandokula aŭtomobilo ne aperadis, pri silkoj kaj ĉapeloj el nigra pajlo neniu eĉ pensis. Sed Alevtina atendis, atendadis obstine, kolere, eĉ furioze. Ŝi iam devigos «la sian» fari ĉion! Ŝin ne kontentigos ŝercoj, ne tian virinon li trovis. Kaj belegan mondon de aĵoj – multekostaj, diversaj, mirindaj – viziis ŝi en sia malplena ĉambro: iajn subite de skulptita ligno kun kupro ŝrankojn, plenigitajn per aromaj roboj, seĝojn de Chippendale – ŝi memoris tiun nomon, – flakonojn, peltajn ĉirkaŭkolojn, zibelajn manteletojn, gantojn, kanapetojn, silkajn negliĝojn, tapiŝojn, banĉambron, tute bluan, kiel ĉe barono Rozenau sur la Furŝtata strato, vualojn, skatolojn da pudro, servicojn, servoĉaretojn. Ŝi ĉion ĉi vidis antaŭe kaj deziris, ke ĝi apartenu al ŝi, deziris malfermadi pordojn el ĉambro al ĉambro kaj esti mastrino, posedantino, proprulino...
– Ĉambrovico! – per sekaj lipoj flustradis ŝi, kaj al ŝi ŝajnis, ke tiu vorto estas belega. – Norda eksprestrajno! Julie, ŝirmu la kamenon per ekrano!
Aŭ ĉokoladajn bombonojn en grandegaj skatoloj...
Ne gravas, ŝi atendos!
Ŝi atendos longe, sed ĝisatendos sian revon.
Kaj Rodiono Metodjeviĉ tiutempe estis vaganta tra Ukrainio, kaptanta Paĉjon Maĥnoo[18]. Dum tri mil verstoj foriradis Maĥnoo, ne akceptante batalon, senfortigante la stepanovan taĉmenton. Ie proksime sur stepaj vojetoj veturadis maĥnoaj mitraldroŝkoj, en riĉaj bienetoj la maĥnoanoj lasadis mokajn leteretojn; grizharaj, mornaj kulakoj regaladis la stepanovajn homojn nur per sola akvo. Kaj en noktoj de tiu varmega somero bruadis tute pacaj, eĉ komfortaj fulmotondroj, verŝiĝadis abundaj varmaj pluvoj.
Kune kun plenrajtigito de la Revolucia milita konsilio kaj kun kvar aliaj ĈK-anoj Stepanov estis sendita en taĉmentojn de Maĥnoo por kontrakti interpaciĝon kaj por demoralizi la trupojn de la Paĉjo. Ĉiuj ses komunistoj, nomumitaj de Frunze[19] al tiu afero, elirante el la vagono de la komandanto de la Suda fronto, havis nenian esperon, ke ili revenos vivaj.
En Starobelsko, en malalta ĥato, plene traaromigita per parfumo, sur plummatraco, en afekta pozo kuŝis Nestoro Maĥnoo – variolmarkita, ŝvitkovrita, flavokula. Ĉirkaŭe sidis kaj staris proksimuloj de Maĥnoo en astrakanaj kalpakoj, ŝovitaj sur la nukojn.
– Eble, sen armiloj ni parolu? – demandis la Paĉjo kaj skuis siajn longajn harojn. – Armilojn mi ne ŝatas, mi estas homo paca, bona.
– Vi estas bona! – respondis Stepanov, sed la maŭseron[20] lasis ĉe si.
Dum tri monatoj Rodiono Metodjeviĉ preskaŭ ne dormis: Maĥnoo povis en ajna minuto mortigi ĉiujn ses, kiuj krome loĝis dise en liaj trupoj. Sed la malrapida, skrupula laboro estis donanta siajn fruktojn: ĉiam pli kaj pli multe la maĥnoanoj dubis pri sia Paĉjo, ĉiam pli firme paroladis pri paciĝo kun la bolŝevistoj. Kaj kiam aperis dekreto de la Soveta potenco pri fiksado de la tero por naŭ jaroj al la kamparanoj, Rodiono Stepanov jam ne havis kaŭzojn pensi, ke maĥnoanoj lin tranĉmurdos.
Tamen, iujn memoraĵojn de tiu tempo Stepanov konservis por la tuta vivo: super la pojno blankis cikatro de pistola kuglo, obusa fragmento lezis la skapolon, longe doloradis vundo de la kruro.
...Foje en kvieta vespero la divizio, kies komisaro estis la balta matroso Stepanov, eliris al la bordo de la Azova maro. La batalantoj enakviĝis por lavi sin, kaj Rodiono Metodjeviĉ subite eksopiris kaj eksentis, ke li nepre devas servi maran servon, ke sen maro al li estos morto, ke tempas reveni al sia vera afero.
Kaj komenciĝis vivo tiom malfacila, ke kompare kun ĝi la jaroj de la intercivitana milito ŝajnis bagateloj: necesis lerni. Necesis superi algebron, geometrion, trigonometrion, necesis desegni, necesis legi angle, germane, scii historion, necesis prepariĝi al tio, ke post ioma tempo ne stari sur ŝipestra ponteto apud marmilitspecialisto-fioficiro, sed mem komandi torpedŝipon aŭ drednaŭton, aŭ eĉ eskadron.
Dandaj, mokemaj, rafinitaj instruistoj kun senemociaj okuloj skrupule kontroladis sciojn de estontaj militmaristoj pri ĉiuj fakoj multe pli malmilde, ol ili iam estis ekzamenantaj nobelajn filojn. Laboristaj knaboj, eksaj matrosoj, marartileriistoj, marministoj, trapasintaj tutan inferon de la intercivitana milito, ankoraŭ ne plene satdormintaj por tiuj jaroj, starante en atentopozo, aŭskultadis edifojn de siaj pedagogoj, iuj el kiuj nur antaŭnelonge degnis agnoski la Sovetan potencon. Kaj ofte, tre ofte aŭdadis Stepanov malvarmajn vortojn:
– Kial vi ne komprenas? Tial, karuloj, vi ne komprenas, ke por vi mankas ĝenerala eduko. Kaj ĝi ne tuj akireblas. Kun patrina lakto ĝin oni ensuĉas – tiun edukon. Kaj intelekto, tiom necesa por mara komandanto, same estas donata ne per parkerado, sed – pardonu, mi ne estas marksisto – per deveno...
Rodiono Stepanov, kursano, paliĝante, silentis. «Mensogas vi, kontrulo[21], – pensis li, – mensogas, vi vidos ankoraŭ, kiaj ni iĝos post dek-dudek jaroj. Vidos, ektimos, sed malfrue estos, ni iĝos intelektuloj pli bonaj, ol vi, ŝlemiloj!»
Li dormadis kvar horojn dum diurno, ne pli. Sed per la malnova razilo kun surskribo «dimanĉo» sur la tenilo li razadis sin ĉiutage. Kun vortaro, ankoraŭ iomete tro akcentante la vokalon «o», li jam legadis angle ne nur specialajn marajn terminojn kaj frazojn, sed eĉ tutajn artikolojn, en kiuj estis rakontataj okazoj el marmilita praktiko: ili povis taŭgi al li. Kaj kun siaj kamaradoj-militmaristoj – baltmaranoj, nigramaranoj, azovanoj – li penadis longe interparoli angle, kaj tiel, kiel, ŝajnis al ili, devis konversacii lordoj en ilia militflota departemento – tra la dentoj, fumante, nenien hastante. Samtempe ankaŭ la supera matematiko eklumis por Rodiono Metodjeviĉ per speciala lumo, komencis ne nur timigi, sed ankaŭ ĝojigi. Ĝuste tiu danda kaj rafinita instruisto, kiu ankoraŭ tiel antaŭnelonge klarigis al Stepanov nepran heredecon de intelekto, nun foje diris pretere:
– Kapabla kanajlo estas tiu Stepanov.
Probable, tiuj hazarde aŭditaj de Rodiono Metodjeviĉ vortoj estis por li la plej alta laŭdo en tiuj jaroj: la malamiko agnoskis sin venkita, tio ja ion valoris.
Alevtina, oscedante kaj tiriĝante, konstante plendadis, ke ŝi laciĝis kaj enuas. Ŝi tute nenion faradis, sed ofte gastadis ĉe iuj, kiel ŝi esprimadis, «damoj», kaj tiuj «damoj» vizitadis ŝin. Deŝovinte la etfingrojn, ili trinkadis teon el maldikaj, preskaŭ diafanaj tasoj, karesadis Eŭgeĉjon, malvigle, dormeme konversaciadis. Kaj iliaj konversacioj estis strangaj, kaj la vortoj estis nekonataj. Hararanĝo nomiĝis «bebikopf», Eŭgeĉjon ili trovis simila al «infanto en ekzilo», la seĝojn ili opiniis – unu «moderna», dua «rokoka»; pri Vladimira klubo estis rakontate, ke oni tie «faras kapitalojn el firma valuto». Kaj parfumojn ili akiradis parizajn – unu por ĉiuj botelon da Chanel.
Kun Stepanov ili parolis malofte, sed ĉiam ŝerce respekte. Lin ili kutimis nomi «nia estonta Nelsono», aŭ Marato, aŭ «ne nul', sed ĉio estos li»[22]. Responde al tiuj alparoloj li deziris sakri, kiel en la malnovaj, antaŭrevoluciaj tempoj, aŭ subite preni kaj ĵeti tion, kion Alevtina nomadis «malnova saksa porcelano», sur la plankon kaj frakasi al pecetoj. Sed nenion tian li, certe, faradis, sed, morniĝinte, eksidadis ĉe la lama skribotablo al siaj libroj, epitomoj kaj kajeroj.
Banjo estis ankoraŭ tute eta. Ŝin Alevtina amis multe malpli, ol Eŭgeĉjon. Eŭgeĉjo ĉiam vekadis en ŝi ian kompaton, kaj Rodiono Metodjeviĉ plurfoje aŭdis, kiel flustris ŝi super la dormanta filo amarajn vortojn:
– Orfeto mia povra, duonfileto, knabeto, stulteta, ne permesos vin ofendi la panjo, al neniu permesos, ne timu, orfeto...
– Ja kiu lin ofendas? – indignis foje Stepanov. – Kian stultaĵon vi babilas? Li mem ĉiujn ofendos, iĝis netolerebla, hieraŭ botelon da tuĉo li frakasis, kaj kiam mi minacis, ke la orelojn al li ŝiros...
– Se li estus via, vi ne minacus! – respondis Alevtina. – Banjon vi neniam eĉ per fingro tuŝas!
– Sed ĉu lin mi iam tuŝis? – perpleksiĝis Rodion Metodjeviĉ.
Alevtina silentis, flustrante super la dormanta Eŭgeĉjo. Stepanov ŝultrolevis, ree turniĝis al siaj desegnoj. Egalmezure tiktakadis la horloĝo sur la muro, snufadis Banjo en sia liteto, susuradis per libraj paĝoj Alevtina. Ŝajne jen familio, sed kio estas tio – familio?
Por pensi mankis tempo. Li ĉiam hastis. Hastis la tempo, hastis la lando, li ne povis postiĝi. Kaj ĵurnaloj, kaj libroj, kaj kunvenoj, kaj mitingoj, kaj prelegoj «por dezirantoj» – ĉio estis por li interesa, ĉie li devis veni ĝustatempe. Kaj kiam Alevtina plendadis per vortoj de Gogoleva «pri sia enuo», Rodiono Metodjeviĉ incitiĝadis, palpebrumadis, silentadis. Kaj foje, koleriĝinte, diris:
– Mi por vi, Alja, ne estas cirko. Cent fojojn al vi estis dirite: okupiĝu vi mem pri iu afero. Ne ekzistas nun por vi malfermitaj vojoj – lernu eĉ al popolkomisaro...
– Mi mian laboron jam forlaboris! – furioze respondis ŝi. – Forsuferis ekde deksesjara aĝo. Eĉ dekkvinjara. Kaj mi rajtas nun ripozi kiel homo. Kvankam ĉu bonas ripozo kun vi, vi eĉ servistinon ne povas dungi...
– Ĉu por vi? Servistinon? – miris li. – Kaj de kie vi prenis tiajn postrestajn vortojn? Mastrumistino – ni nun diras, sed tute ne servistino.
– Dungu mastrumistinon! – subridis ŝi. – Por mi estas tutegale, kia nomo, sed mi ne devas post la revolucio...
– Stultulino! – lace insultis Stepanov.
– Vi mem estas stultulo! – respondis ŝi. – Revolucia matroso! Kion vi havas pro viaj vundoj? Ĉu situacion en la socio? Ĉu vi almenaŭ kvinĉambran loĝejon ricevis? Vi jam grizhariĝi komencis, sed plu parkeras, kiel gimnaziano! De salajro al salajro ni vivas, se ne miaj kombinaĵoj...
– Kiaj kombinaĵoj? – blankiĝante, demandis li. – Kiaj tiaj povas esti kombinaĵoj?
Ŝi ektimis kaj ne respondis.
Baldaŭ ĉe Eŭgeĉjo troviĝis tuberkulozo. Kuracistoj diris, ke li nepre ne loĝu en Petrogrado. Alevtina maltrankviliĝis, rememoris pri la Voznesenskaj arbaroj, komencis pridemandadi la edzon pri ilia gubernia urbo. Kuracistoj unuanime aprobis kaj la arbarojn, kaj la klimaton, kaj la riveron Unĉo. En majo de la 1923-a jaro Rodiono Metodjeviĉ veturigis sian familion en la urbon, el kiu iam oni sendis lin servi al la caro kaj la patrujo.
Lia proksima amiko aviadisto Atanazio Ustimenko estis samurbano, Aglaja, la fratino de Atanazio, trovis loĝejon en la Proleta strato. La vidvo Atanazio kaj la «pajlovidvo» Stepanov forveturis reen al Petrogrado por lerni plu. En vagono de la malrapide iranta trajno ili drinkis vodkon, almanĝetis kuiritan kokidon kaj komencis kun ardo rememoradi la intercivitanan militon, kiel Atanazio flugadis sur «Sopwith», kiel li ĵetadis al blankuloj vimplojn kun proklamoj kaj kiel li estis faligita en la dudeka jaro.
– Ĉu vi edziĝi intencas? – demandis Rodiono.
– Verdire, ne. Rigardis mi al via Valentena kaj decidis – ne, spit!
– Al kia Valentena? Al Alevtina!
– Ŝi ordonis nomi Valentena, – oscedis Atanazio. – Pri Alevtina ŝi ordonis forgesi. Ĉu ni drinku ankoraŭ?
Ili drinkis ankoraŭ po glaseto, almanĝetis nun maceritan pomon.
– Filo via bonas, – diris Stepanov. – Li plaĉis al mi.
– Ĉu Vlaĉjo? Nemalbona knabo, nur petolema...
...En Leningradon[23] eksa Alevtina, nuna Valentena, ne deziris reveni, kaj Stepanov eĉ ne tre insistis. Li loĝis plejparte sur ŝipo aŭ en Kronŝtadto[24], kie li luis ĉambron ĉe maljunulino, vidvino de ferdekestro. Dum la tuta libera tempo (kaj ĝi estis tre nemulta) Stepanov legadis. Li aĝis preskaŭ tridek jarojn, kiam li unuafoje legis «Militon kaj pacon», «Pasintecon kaj meditojn», «Kozakojn», «Ĉambron n-ro 6», «Heroon de nia tempo»[25]. La edzinon li ne amis, tio estis evidenta por li same kiel tio, ke ŝi ne amas sian edzon. Sed ami li deziris, deziris laŭtlegi al virino, sed ne al supera asistanto de ŝipestro Miĥaljuk, pri tio, kiel kantas Nataŝa Rostova ĉe la onklo[26], li deziris ne kun Miĥaljuk, sed kun amata virino dum blanka nokto promeni al la monumento de Petro, deziris atendi leterojn, skribi ilin.
Kaj subite la vivo de Stepanov strange, abrupte kaj ĝoje ŝanĝiĝis.
Valentena skribis al li, ke ŝi ne povas regi Banjon – ŝi estas aroganta, akralanga, ne obeas, necesas meti ŝin sur la ĝustan lokon. Estus bone, ke la patro alveturu kaj uzu iajn rimedojn.
Stepanov pripensis kaj ordonis sendi Barbara-n al Kronŝtadto.
Li renkontis ŝin en Leningrado.
Kaj, ne komprenante mem, kio okazas al li, levis ŝin sur la manojn kaj komencis kisi la efelidkovritan frunton, la harligetojn, la kolon, la malfortajn ŝultrojn. Banjo jelpetadis kaj per tuta sia korpo alpremiĝadis al la kruda tolo de la patra blanka marista tuniko.
Granda feliĉo de patreco malfermiĝis al li.
«Ne povas homo vivi sen amo, – pensis Stepanov en tiuj tagoj. – Ne povas kaj ne devas. Nu, se mi ne sukcesis kun geedzeco, do jen sukcesis kun la filino. Ŝin eblas ami, eblas ami feliĉe!»
La ferdekestra vidvino nodis por Banjo bluajn bantojn, Stepanov surmetis sur la knabinon lakitajn ŝuojn, prenis ŝian manon kaj kondukis sur sian ŝipon. La tago estis venta, polva, varmega, de la akvo blovis humido, li estis kondukanta Banjon en sian veran hejmon, al siaj, vere parencaj homoj, kaj la mentono, tranĉita hodiaŭ dum razado, tremeradis. Dum la vojo la patro kaj la filino konversaciis, kiel plenaĝuloj. Banjo metadis la piedojn per pintoj iomete internen, miradis pri mevoj, pri tio, kiom «multas» akvo, kia «tro» hela estas la ĉielo. Kaj li demandis ŝin, pro kio ŝi ne aŭskultas la panjon, kial ŝi arogantas, malĝentilas.
– Aj, nu kial vi! – diris Banjo. – Tiel bonas ĉio, kaj vi – kvazaŭ la panjo!
Ŝi estis nek aroganta, nek malĝentila. Ŝi estis sendependa, interne libera, tre bonkora. La legendo pri tio, ke Banjo estas aroganta, komenciĝis de ŝia unua lerneja tago. En la dua leciono la eta Stepanova leviĝis, diligente kolektis ĉiujn siajn librojn kaj kajerojn kaj ekiris al la pordo. La instruistino indigne vokis Banjon. Tiu respondis jam el trans la sojlo:
– Mi deziras manĝi.
Kaj foriris tute el la lernejo, malgranda, kun harligeto, firma, severmiena. «Eŭgeno tion neniam farus!» – ekkriis Alevtina. Kaj Eŭgeno konfirmis, ke ĉio en tiu ĉi historio estas terura.
Poste Banjo donacis sian novan antaŭtukon al najbara knabino, deklarinte, ke ŝi havas du antaŭtukojn, kaj la najbarino havas neniun. Kaj rimenon de Eŭgeĉjo ŝi donacis al oĉjo Saĉjo, stukisto, – Eŭgeĉjo havis multajn rimenojn, kaj oĉjo Saĉjo zonadis sin per ŝnuro. Valentena Andrejevna punbatis Barbara-n. La knabino ne ploris, sed al la patrino ŝi neniam plu alpremiĝadis karese.
«Bubino!» – difinis oni Barbara-n sur la ŝipo, kaj ĉiuj ekamis ŝin. Diablo scias kiel oni ŝin dorlotadis kaj en la salono, kaj sur la teŭgo, kaj sur la pobferdeko, ĉie, kie aperadis ŝia ruĝa jupo. Neniam ŝi trudpetadis, nek ploradis, nek lamentis, ĉiam volonte obeadis, kaj ĉiam ĝoje mirigita estis rigardo de ŝiaj larĝe malfermitaj, brilantaj okuloj...
Vintre Barbara lernis en kronŝtadta lernejo, kaj ankaŭ tio estis tempo, feliĉa por Stepanov. Vespere ili kune iradis en kinejon, duope veturadis en Leningradon, en teatron, kun Banjaj amikinoj li okupiĝadis pri dekumaj frakcioj kaj kune kun ili solvadis matematikajn problemojn kun kestoj kaj basenoj. Kaj poste Banjo sidadis ĉe samovaro kaj enverŝadis teon, kaj Stepanov pensadis malmodeste kaj preskaŭ laŭte: «Kia filino al mi naskiĝis! Kia Barbara Stepanova! Oni ne trovos tian en la mondo!»
Printempe mortis la maljuna ferdekestra vidvino, kaj Stepanov devis iri al marvojaĝo. La tuta ŝipo adiaŭis Banjon. Tute ŝvela pro larmoj, apenaŭ movante la krurojn, ŝi etendadis siajn maldikajn brakojn sur la kolojn de ĉiuj ruĝflotanoj kaj komandantoj, per la molaj infanaj lipoj tuŝadis la krudajn vangojn kaj invitadis:
– Alveturu al ni, oĉjo Miĉjo, ankaŭ ni havas bonan riveron.
Aŭ:
– Alveturu al ni, oĉjo Peĉjo, vorton de pioniro, alveturu.
Aŭ ankoraŭ:
– Oĉjo Koĉjo, nu alvenu post la malmobilizo por ĉiam...
Vintre Stepanov veturis al sia familio. En tiun ĉi domon li eniris kiel fremda homo. Eŭgeĉjo, kuŝante sur sofo, estis leganta dikan libron kun bildoj, sur la kapo de la filo estis reto. En alia ĉambro same forte odoris parfumo, kiel en la ĥato de Nestoro Maĥnoo. Valentena Andrejevna estis en teatro, Barbara – ĉe amikino. Eŭgeĉjo tiris sin, demandis:
– Nu, kio nova estas, paĉjo?
– Nenio grava, – respondis Stepanov. – Kaj kion vi legas?
– «Niva»-n de la 1894-a jaro[27], – diris Eŭgeno. – Tedega!
– Por kio do vi legas, se ĝi estas tedega?
– Sed kion mi faru?
Poste venis Valentena Andrejevna, rozkolora, beliĝinta, en pelta mantelo, diris ironie:
– Ho, bonvenis, granda marvojaĝisto! Kia feliĉo!
Nun ŝi ellernis paroli per ironia tono. Teon ili trinkis el ia speciala tekruĉo, fromaĝo estis tranĉita tre maldike, kolbaso – tute diafane, kaj neniu demandis Rodionon Metodjeviĉ-on, ĉu li deziras tagmanĝi, ĉu doni al li post la vojaĝo, frosto kaj laco glaseton da vodko, ĉu friti bonan ovaĵon.
– Interalie, mi ne skribis pri tio, – diris la edzino, – vi ja bonvolas montri al Barbara ĉiujn miajn leterojn, sed ŝi iĝis tute neeltenebla. Ĉiam malaperadas inter siaj junpioniroj, kantas krudajn kantojn, miajn riproĉojn ŝi ingo.. igro...
– Ĉu vi intencas diri: ignoras? – demandis Stepanov.
– Tute! – kun incitiĝo diris Valentena. – Kaj ĝenerale ŝi estas tro, tro sovetia.
Rodiono Metodjeviĉ kuntiris la brovojn, sur liaj vangoj aperis ruĝaj makuloj.
– Kiel do mi tion komprenu?
– Ja tre simple!
– Klarigu, se simple.
– Nu, ŝi stultas kiel ŝtipo! – balanciĝante sur seĝo, diris Eŭgeno. – Kaj taksas sin tro alte.
Rodiono Metodjeviĉ anstataŭ du semajnoj restis hejme dum tri tagoj. Tutajn tiujn tri tagojn li pasigis kun Barbara, iradis kun ŝi en la glitejon, vizitadis Ustimenkojn – la onklinon Aglaja kaj Vlaĉjon, iris en teatron kaj eĉ en kunveno de junpionira taĉmento faris prelegon pri sovetia milita floto. Al Banjo la prelego ne tre plaĉis.
– Vi tro populare rakontis, paĉjo, – diris Banjo. – Niaj geknaboj estas kleraj, ne necesas al ili ĉion maĉi.
Stepanov purpure ruĝiĝis.
– Jen, tiele vi vivas, vivas, – kun suspiro diris Barbara, – kaj vin oni plu opinias infano.
Kaj proponis:
– Ĉu vi scias? Ni ne iru hejmen por vespermanĝo, sed ĉi tie estas manĝejo numero ses, tie estas tia bonega salato! Kaj ankaŭ viandbuloj bonaj okazas...
Forbalaante de sur la laktolo panerojn kaj ne rigardante al la patro, Barbara demandis:
– Kiam vi unuafoje enamiĝis, paĉjo? Kiam estis jam maljuna, ĉu?
– Nu, ne tute, – konfuziĝis Stepanov.
– Sed mi scias, ke okazas fruaj amoj, kaj tre fortaj! – forturniĝinte, diris Banjo. – Jes, jes, tre fortaj, terure fortaj.
Rodiono Metodjeviĉ konsternite ridetis. Ankaŭ tiun ĉi, la lastan, oni forprenas de li. Ho ne, ŝi estas ankoraŭ tro juna!
– Ne hastu enamiĝi, – petis li nelaŭte. – Vi ankoraŭ havos tempon!
Sed Banjo ne aŭdis lin. Aŭ ne aŭskultis.
Nokte li forveturis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.