|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
En marto, kiam la vintro rompiĝis kaj la tagoj iĝis pli sunaj, kaj frostoj iĝis ne tiom krakantaj, en Khara-n alveturis helpanto por Vlaĉjo – juna, puflipa kaj tre bona knabo Baĉjo Belov, kuracisto el Leningrado. Li, kiel antaŭe Bogoslovskij kun Tod-Ĵin, trafis en glacitruon, vidis dum la vojo aron da malsataj lupoj, alveturigis kun si bonan, «de la paĉjo, ĉu vi scias?», fusilon, amason da kuglingoj, pulvo, fiŝfadenoj, hokoj, pulvoŝtopiloj kaj gvidlibroj pri medicino. Havis li ankaŭ flaskon kun konjako, kaj portreton de «simple unu amikino, eblas diri, de la infaneco», kaj pipon, kiun li fumis, «vidu, simple, pro neniofarado». Al Vlaĉjo Baĉjo rigardis demalsupre supren, al malsanuloj rilatis respekte, pri Tuŝ li diris, ke en ŝi li vidas «vekiĝantan nacian dignon de milionoj da bonegaj homoj». Vlaĉjo parolis kun Baĉjo per malvigla tono de ĉion vidinta kaj ĉion scianta maljunulo. Ja alie kun la puflipa doktoro ne eblis. Li de tempo al tempo faradis demandojn:
– Diru, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉu tigroj ĉi tie ekzistas?
– Mi persone ne havis honoron ilin renkonti.
– Kaj guloj?
– Pri tio vi parolu kun avo Abataj.
– Kaj venenaj serpentoj? Kaj pardonu, se ili ekzistas, do kiaj nome kaj kiel vi luktas kontraŭ serpenta veneno?
– Pri serpentoj mi, Baĉjo, ne aŭdis, – diris Vlaĉjo, sed, rememorinte Bogoslovskij-on, korektis sin: – Pardonu, Bazilo...
– Ivanoviĉ, – konfuziĝinte, diris Baĉjo.
– Bazilo Ivanoviĉ. Ne aŭdis mi pri serpentoj, kaj lukti kontraŭ ilia veneno mi ne havis okazon.
– Bedaŭrinde. Sed mi speciale kunveturigis monografion «Venenaj serpentoj».
– En tio mi per nenio povas helpi.
– Nu, kaj ĝenerale iaj eksterordinaraj kazoj estis?
– Ĉi tie ĉio, Bazilo Ivanoviĉ, estas eksterordinara.
– Ne, mi en alia senco, Vladimiro Atanazijeviĉ. Vidu, mi havas korespontantan legitimilon de junulara ĵurnalo, kaj mi dezirus, se vi, kompreneble, ne havas kontraŭdirojn, fojfoje skribi tiajn artikoletojn, skizojn, ĝenerale prilumi nian ĉiutagan vivon.
– Do prilumu bonvole. Sed nur sen malutilo al viaj rektaj devoj, ĉar ĉi tie vi ilin havos nemalmulte...
Ili loĝis duope en unu ĉambro. En vesperoj Baĉjo aŭ verkadis ĉiam unu saman skizon sub titolo «Ĉiutaga vivo de N-a malsanulejo», aŭ skribadis longegajn leterojn. Foje al Vlaĉjo hazarde trafis folio, kiun li legis: «...rinda, kolosa homo. Lia fera volo kaj scienca antaŭvido, lia idea fideleco al sia afero donas al mi rajton pensi, mia fora amo, ke V. A. Ustimenko estas ĝuste tiu karaktero, kiun mi devas definitive preni kiel bazon...»
Plue Vlaĉjo ne legis. Li subite ekhontis pro io, kvazaŭ li trompis Vlaĉjon. Sed li ja ne trompis!
Kaj ankaŭ kun Abataj Baĉjo amikiĝis. La maljunulo nun iomete parolis ruse, Tuŝ helpadis al ili ambaŭ, kaj Baĉjo longe aŭskultadis senruzajn, sed tre ridindajn fabelojn de la avo kaj eĉ enskribadis por sia estonta «broŝuro» pri la malsanulejo en Khara.
Laboro plu estis tre multa, sed kun la veno de Belov por Vlaĉjo iĝis multe pli facile, kaj Ustimenko kun plezuro preskaŭ ĉiutage diradis pri tio al Baĉjo, kaj tiu ridinde ruĝiĝadis, gratadis sin kaj respondadis:
– Ja kion... Vi min tro laŭdas, Vladimiro Atanazijeviĉ... Se ne estus vi...
Kaj laboris ankoraŭ pli diligente, pli energie, pli multe. Pro laŭdoj li fariĝadis pli bona, pro ajna, eĉ tute senofenda riproĉo por longe afliktiĝadis, morniĝadis, liaj vivaj, ĉiam gajaj okuloj estingiĝadis.
Nun Ustimenko povis kvankam por nelonge, sed tamen forlasi sian malsanulejon. Rajde li veturis al la Urĉupa minejo kaj ekzamenis tie ĉiujn malsanulojn kaj sanulojn – tio estis longa, skrupula, sed necesa laboro. Vizitis li fiŝistojn en Ostju-Be, multajn nomadojn de Ĝiŝĉi. Lin akompanadis plej ofte Madi-Danzi, en la pakoj estis io el necesa ilaro, medikamentoj, tendo, dormosakoj. Kaj la animo de Vlaĉjo ĝojis, kiam la ĉevalo certe paŝadis sur preskaŭ nevidebla pado en tajgo aŭ super roka deklivo apud Taa-Hao, kiam murmuregis sube sojloj de la bolanta rivero, kaj supre forte kaj egale varmigis la aŭtuna, bonkora suno; estis agrable vidi bruan kaj ĝojan ekscitiĝon en tuta nomadejo, kiam renkonten are kuris infanoj, kaj post ili solide, trankvile eliradis sciantaj sian valoron viroj – patroj kaj avoj, kiam afable klinsalutadis virinoj kaj ĉiu mastro, kaj ĉiu mastrino vokis ĝuste al si, en sian jurton por tagmanĝo, por vespermanĝo, aŭ simple por deca konversacio; estis agrable fari la kutiman ĝentilan demandon pri sano de la brutaro kaj aŭdi la saman demandon – kun ridemaj fajreroj en la okuloj de la demandanto, ĉar ĉiuj sciis: la rusa doktoro ne havas brutaron, sed kiel do oni komencu konversacion?
Jes, en tiuj jurtoj, ĉe tiuj fajrejoj, en minejaj loĝejoj kaj en fiŝistaj restadejoj renkonteblis kaj pedikoj, kaj trakomo, kaj sifiliso. Estis terurigaj vidaĵoj, pro kiuj Vlaĉjo, homo kutimiĝinta, sentis abomenon. Sed, suprenfaldinte la manikojn de la kitelo kaj lavinte siajn grandajn manojn, li faradis ĉion, kion li povis, kaj poste sendadis la malsanulon sur brankardo, specialmaniere alfiksita al du ĉevaloj, en sian malsanulejon kun letereto al Baĉjo. La malsanulejo ĉiam estis troplenigita, sed tio estis malsanulejo; el tie homoj eliradis, plej ofte, sanaj, kaj ĉiam pli malproksimen, de nomadejo al nomadejo kuris onidiro pri tio, kia mirinda, neordinara doktoro loĝas en Khara. Kaj ĉiam malpli kredis nomadoj al ŝamanoj kaj lamaoj, ĉiam pli profunde en tajgon kaj tundron foriradis tiuj. Kaj ĉiam pli granda kaj intensa iĝadis tie, malproksime de Khara, ilia kolero pri Vlaĉjo, pri lia malsanulejo, pri la nova doktoro Baĉjo, pri Tuŝ, kiu laboris kune kun tiuj rusoj, eĉ pri avo Abataj.
Tamen, Vlaĉjo dume tion ne sentis. Lamaoj kaj ŝamanoj ne plu malhelpadis al li, kaj li forgesis pri ili, kiel forgesis pri Markelov. Tro multe li okupiĝis pri la afero, tro multe kaj koncentrite laboris, por memori pri tio, aŭ tiuj, kiuj nuntempe malaperis de sur lia vojo.
Jam aŭtune, en septembro, oni lin vekis ĉe mateniĝo. El senorda rakonto de sendita knabo li nur komprenis, ke okazis io malbona kaj ke necesas helpi al homoj, troviĝantaj malproksime de ĉi tie, kiom malproksime – la elturmentita kaj timigita knabo klarigi ne povis.
Madi-Danzi selis ĉevalojn, alligis la pakojn. La mateno estis malvarma, Vlaĉjo frostotreme oscedis, neniel povis fine vekiĝi. En la tagmezo finfine klariĝis, ke da vojo estas pli ol cent kilometroj, kaj kiom pli – la knabo same ne sciis, ke da vunditoj estas ne unu, sed tri, ke la unua, probable, jam «perdis la aĝon», kaj la aliaj du, eble, ĝisatendos.
La vojo estis malfacila, komence laŭ la bordo, ĉi tie Vlaĉjo jam iam veturis, kaj poste por mallongigo de la vojo – tra tajgo. Branĉoj vipadis la vizaĝon, ŝiradis la veston, la ĉevaloj snufadis, lace movadis la flankojn. Sur maldensejo apud Ĝem-Ĉu – en tiu vilaĝo Vlaĉjo iam estis – ili renkontis ĉirkaŭ dek rajdantojn; laŭ rubandoj, enplektitaj en la kolhararojn kaj vostojn de la ĉevaloj, Ustimenko komprenis, ke la viktimoj jam estas priŝamanitaj. Danzi ekscitite ekparolis kun maljunulo, ĵetanta malsimpatiajn rigardojn al Vlaĉjo; el la interparolo estis klare, ke tie – ĉe la vunditoj – komandas la fuĝinta el Khara ŝamano Ogu. La knabo veturis al la doktoro memvole, forkuris, la maljunulo minacis nun al li per kruela puno.
Nur en krepusko Vlaĉjo kun Danzi kaj la knabo, kies nomo estis Lamzi, ĝisveturis altan, kovritan de pinoj monteton apud brua rivero Taa-Hao. Sur la subventa flanko de la monteto brulis ses lignofajroj; en krepusko sur la fono de fulganta flamo figuroj de homoj ŝajnis grandegaj. Ĉirkaŭ kvindek rajdistoj baris al Vlaĉjo la vojon, haltis en atendo. Ĉiuj, eĉ knaboj, havis fusilojn. Probable, ili drinkis laktan brandon, – supozis Danzi kaj konsilis forveturi, dum ili estas netuŝitaj.
– Ili estas tre ebriaj, jes, tiel, – diris Madi-Danzi, – malbone estos, tute malbone!
Vlaĉjo deĉevaliĝis, ĵetis la kondukilon al Danzi; larĝe disstarigante la piedojn, li ekiris rekte al la rajdantoj. Ili ne disiris, la tuboj de la ĉasfusiloj obtuze rigardis al la Vlaĉja vizaĝo. Sentante, ke li timas, sed, sciante, ke alie agi ne eblas, li forpuŝis de si ĉevalan muzelon, premis per la ŝultro al ies piedingo, sakris kaj komencis leviĝi sur la monteton. Malantaŭe, iomete flanke, pepante pro timo kaj penante esti kiel eble plej proksima al la doktoro, paŝetis Lamzi – la filo de tiu, kiu, probable, jam «perdis la aĝon».
Inter flamoj de fumaj lignofajroj du homoj kuŝis, unu sidis sur branĉaj apogiloj, subtenantaj lin sub la akseloj. Liaj okuloj kun sufera sopiro rigardis foren. Plej probable, li jam nenion vidis, ĉar ne rekonis eĉ la propran filon. Apud la patro de Lamzi sidis ŝamano Ogu, kaj Vlaĉjo momente ĉesis ion timi, kiam li komprenis, kio nun okazas.
Apud la mortanto estis preparita ĉio, kion li povus bezoni en tiu malproksima vivo, en la sekva vica vivo, kiel ŝatis esprimi Danzi; ĉi tie estis kaj tabako, kaj alumetoj, kaj lakta brando, estis ankaŭ viando, estis paro da novaj piedvestoj, estis ankaŭ skurĝo. Lin – ankoraŭ vivan – oni estis jam akompanantaj for, kaj Vlaĉjo rompis per sia apero kaj per sia enmiksiĝo la leĝon de morto, kiu jam estis proklamita de ŝamano Ogu. Plenumon de la leĝo de morto estis gardantaj la rajdantoj, instruitaj de la ŝamano: se la patro Lamzi restos viva – do Ogu mortos, li ne plu vivos kiel ŝamano.
– Ĉio estas preta por vi, ĉio estas bone preparita, nenio estas forgesita, iru do, vi ne plu havas aĝon, – estis diranta ŝamano Ogu, ankoraŭ ne vidante Vlaĉjon kaj ne aŭdante liajn paŝojn pro krakado de branĉoj en la flamo. – Iru, ne atendu...
– Iru for, sorĉisto! – kriis Vlaĉjo. Ogu malrapide returniĝis, ekvidis la Vlaĉjajn botojn kaj ekstaris. Li ekstaris, sed tio estis ne tiu Ogu, kiu forkuradis de Vlaĉjo en Khara, tio estis alia – sufiĉe impertinenta mastro de tajgo, kaj ankoraŭ ebria, kaj ankoraŭ kun tranĉilo en la mano, kun granda tranĉilo, per kiu li ĵus rabotis viandon por longa vojaĝo por la patro de Lamzi. Kaj la tranĉilon li nun tenis por bato – kun la tranĉrando supren, por murdi la malamatan rusan doktoron per bato al la ventro, kaj ankoraŭ turni la tranĉilon, – Ogu sciis, kiel murdi, kvankam ne sciis, kiel kuraci.
Dum kelkaj sekundoj ili staris unu antaŭ la alia en brilo de la lignofajroj, prilumanta iliajn vizaĝojn. En la maldekstra mano de la ŝamano tintetadis la tamburino. Sur lia alta ĉapo estis brodita abomena similaĵo de homo. Ŝamano Ogu estis ĉi tie, por plenumi la leĝon de morto, – kaj li estis defendanta la morton, kaj Vlaĉjo venis ĉi tien, por redoni al la homo la vivon, – kaj li estis defendanta la vivon, defendanta, tute forgesinte subite pri si mem. Kaj, kaptinte la brakon de la ŝamano super lia mano, li tiel premis per sia dua mano lian pojnon, ke la sorĉisto faligis la tranĉilon kaj retiriĝis en mallumon, trans la lignofajron, ion ŝrikante el tie kaj batante la tamburinon.
Kaj Vlaĉjo kliniĝis super la patro de Lamzi.
Certe, la morto estis proksima, sed kontraŭ ĝi ankoraŭ eblis batali.
Demetinte la vatan jakon, Ustimenko okupiĝis pri la afero, kaj la du aliaj ĉasistoj, kiuj kuŝis apud la lignofajroj, alterne kun ĝemoj komencis rakonti al li, kiel ĉio okazis. Li aŭskultis malatente, sed iaj fragmentaj frazoj atingadis lin – pri sukcesa ĉaso kaj pri tio, kiel finiĝis kartoĉoj, kaj pri tio, kiel la malfavorantoj de la ĉasistoj, tajgaj diabloj Zumbr kaj Kur, probable, sukcesis kruci la vojon al la patro de Lamzi, la plej glora ĉasisto. Eksplodis kartoĉo – jen kio okazis, eksplodis, kiam la patro de Lamzi estis preparanta kartoĉojn. Ili ĉiuj sidis tre proksime, sed la patro de Lamzi kliniĝis super la kartoĉo, tial la tuta ŝargo batis en lian bruston.
– Gardu vin! – per lepora voĉo kriis Lamzi, kaj tuj Vlaĉjo aŭdis malantaŭ si sekan klakon.
Li returniĝis.
Je dek paŝoj for de li, tute blanka, tenante dutuban fusilon en la mano, staris ŝamano Ogu. Li ellasis ambaŭ ĉanojn, sed la dutuba fusilo de la patro de Lamzi ne estis ŝargita. Nur tial Vlaĉjo «konservis la aĝon» – en tajgo oni scipovas pafi, kaj ŝamano Ogu ne mistrafus.
Vlaĉjo paŝis al la ŝamano, sed Ogu ĵetis la fusilon kaj ekrampis al Ustimenko. Li rampis kaj riverencadis, rampis kaj almetadis la vizaĝon al la tero. Nun li serĉis defendon de la homo, kiun li deziris murdi. Nur Ustimenko povis savi lin – rompintan la leĝon de morto, lin – kiu intencis pafi al la dorso. Kaj, ĉirkaŭkaptinte la boton de Vlaĉjo, li alpremis al ĝi sian vangon kaj komencis hurli kaj peti, jelpante kaj ĝemante...
– Prenu! Ĉu vi aŭdas? – kriis Ustimenko. – Prenu la fusilon kaj ŝargu ĝin – ekstaru malantaŭ mia dorso, ĉar mi devas labori. Prenu vi, Lamzi. Ankoraŭ eblas, ke via patro ne «perdos la aĝon». Sed mi ne povas kuraci, se oni pafas al mia dorso. Kaj la ŝamano foriraĉu al diablo!
Li estis tre kolera, Vlaĉjo, kaj denove ial al li rememoriĝis Anjo Jolkina kaj Svetlanjo.
La knabo Lamzi ŝovis du kartoĉojn en la tubojn kaj ekstaris al la dorso de Vlaĉjo. Kaj la rajdantoj, deĉevaliĝinte, unu post la alia, aliradis pli proksime, por rigardi al tiu homo, pri kiu Ogu rakontis, ke li ne scipovas kuraci, sed scipovas nur mortigi – li mortigis du homojn en sia malsanulejo, kaj poste eĉ malhonoris ilin – distranĉis iliajn malvivajn korpojn, por ŝteli en sian rezervon la bonajn, sanajn ĉasistajn korojn.
Sed Ustimenko tute neniun vidis. Li estis laboranta: en neegala ruĝeta lumo de la estingiĝantaj lignofajroj Vlaĉjo pririgardis la vundon, de kiu estis iranta sufoka odoro de putrado. La vundo troviĝis ĉe la dekstra rando de la brustosto, ĝiaj randoj nekroziĝis, la eliran aperturon Vlaĉjo ne vidis.
– Kiom da tagoj li estas sur tiu damnita apogilo? – demandis Ustimenko.
– Kvin! – serveme respondis Madi-Danzi. – Jes, tiel, kvin. Ili ne komprenas, ili estas malsaĝaj, stultuloj, jes...
Plu esplorante la vundon, Vlaĉjo ordonis al Danzi porti la instrumentojn, ĵeti multe da branĉoj en la lignofajrojn kaj prepari lavadon de la manoj por la operacio.
Ŝamano Ogu jam sukcesis enŝovi en la vundojn pecojn de kuraca vulpa pelto, malsekigita per salivo de lupo kaj per fandita graso de sciuro. Necesis operacii senprokraste, sed la patro de Lamzi sufokiĝadis, se oni metadis lin sur la dorson. Kaj neniu povis doni al li narkozon.
Vlaĉjo verŝis duonon de trinkokruĉo da alkoholo kaj, diluinte per akvo, alportis al la sekiĝintaj lipoj de la patro de Lamzi.
– Trinku, amiko! – diris Ustimenko laŭte kaj forte. – Vi estas viva, vi ne «perdos la aĝon». Se vi trinkos unuglute, vi pli bone fartos. Aŭskultu, amiko! Ne eniru en la malsanon, ne cedu al ĝi, kaj baldaŭ vi denove iros ĉasi.
La okuloj, plenaj de sufero, malrapide malfermiĝis.
– Trinku! – ordonis Ustimenko.
Kaj, kiam la patro de Lamzi suspiris kun faciliĝo, li injektis al li morfinon.
Li komencis esplori la vundon en lumo de la lignofajroj, fulge kaj varmege brulantaj. Ĉirkaŭe kiel senmova muro, barante lin disde la ĝemanta kaj hurlanta Ogu, staris la ĉasistoj. La patro de Lamzi spiris rasle, la knabo tremegis kaj plorsingultadis apud la ŝultro de Vlaĉjo. En kronoj de pinoj fajfis vento, malproksime sube bolis malkvietaj akvoj de Taa-Hao. La du aliaj vunditoj, leviĝinte kaj forgesinte pri propraj suferoj, rigardis al la manoj de Vlaĉjo, al la brilanta pinĉilo, al la kolera, indigna, streĉita vizaĝo de la rusa doktoro.
Profundo de la vundo estis ĉirkaŭ dek unu centimetroj; ĉe esploro de la vundo per la fingro Vlaĉjo sentis sur ĝia fundo grandajn plumbograjnojn, buletojn de la kuraca pelto kaj feltan pulvoŝtopilon. Ĉion ĉi li eltiris.
Ripozinte dum minuto, Vlaĉjo surmetis humidan vindon kun tamponoj kaj leviĝis. La patro de Lamzi spiris pli egalmezure, la pulso estis ankoraŭ mola, sed multe pli bona, ol antaŭe. Ne malpli ol horon li malŝparis por la du aliaj ĉasistoj. Kun ili same jam sukcesis labori la damnita ŝamano Ogu. Kaj krome, ili estis brulvunditaj.
Kun batanta koro, kun pikdoloro en la flanko kaj kun dolorantaj kruroj Vlaĉjo ekstaris. Plu fulge kaj arde brulis la grandegaj lignofajroj. La ĉasistoj en siaj mallongaj rangiferaj peltmanteloj, senĉapaj, brunflavaj, staris kiel muro – ili ne atendis, ke la doktoro tiel abrupte kaj subite turniĝos al ili.
– Nu? – demandis Ustimenko en la lingvo, kiun ili komprenis. – Nu? Por kio do vi renkontis min kiel malamikon? Kion mi faris al vi malbonan? Ja via ŝamano Ogu deziris mortpafi min, kaj vi vidis tion, kaj neniu el vi eĉ moviĝis.
– Ni ne kuraĝis! – diris ies kruda voĉo. – Tiam ni timis la ŝamanon. Li povis neniigi nin ĉiujn.
– Li nenion povas! – diris Ustimenko. – Li estas malkuraĝa stultulo! Li ne laboras, kiel vi, li nur priŝtelas vin, kaj vi lin timas.
– Ne, – diris alia ĉasisto. – Nun ne. Nun mi mortigos lin.
– Kaj ankaŭ tio ne estos! – kriis Vlaĉjo. – Li ne estos murdita, ĉu vi aŭdas? Mi ne permesos al vi!
Matene ĉiuj tri vunditoj estis portitaj sur floson, alkondukitan dum la nokto el la restadejo. Ŝamano Ogu ĝis tiam rampadis ĉe la piedoj de Vlaĉjo, kiam tiu ordonis al li same iri sur la floson, sed anticipe Ogu devis ĵeti al Taa-Hao sian altan ĉapon, la tamburinon kaj la bastonon kun vivaj ŝtonoj. La ŝamano laŭte ekhurlis, la ĉasistoj ekridis. Vlaĉjo staris sur la floso kun kunpremitaj lipoj, malgrasiĝinta, nerazita.
– Pardonu min! – kriis Ogu.
– Vi veturos kun mi tiel, kiel mi diris, aŭ ne veturos tute, – diris Ustimenko. – Ĉu vi komprenis, Ogu?
Kaj Ogu, tremante kaj plorsingultante, ĵetis en la potencajn akvojn de Taa-Hao ĉiujn signojn de sia ŝamaneco. Kvankam tio estis mirinda, tamen li kredis je sia ĉapo, sia tamburino kaj sia bastono. Kredis, kaj, kiam la ĉapo ekbalanciĝis sur la akvo, por ĉiam humiliĝis. Nur demandis Vlaĉjon:
– Kion do mi nun faros? Kiel mi nutros min?
– Vi venados al mi en la malsanulejon kaj fendados brullignon. Por tio vi estos sata.
– Sed mi ne scipovas fendi lignon! – ofendiĝis Ogu.
Vlaĉjo levis la ŝultrojn. En la vojo li kun neniu parolis, li sentis amaron kaj ofendiĝon. Dum longaj jaroj li rememoradis la sekan klakon de la ĉanoj de la dutuba fusilo malantaŭ la dorso. La floson kondukis maljuna loka loĝanto Hiĝik, la vunditoj pigre interparoladis, observadis, kiel la floso fortimigas anasojn, anserojn, kiel ĝi timigis urogalon sur la bordo. Vespere aŭdiĝis la muĝantaj sojloj; la patro de Lamzi, la eksa ŝamano Ogu kaj la du aliaj vunditoj komence grimpis pli alte – sur konstruaĵon kiel larĝa lignolito, poste, lasinte tie la solan patron de Lamzi, malleviĝis por ĵeti al la sojlo oferon – monon kaj biskotojn kun salo.
– Ĉiuj tenu sin! – ordonis Hiĝik.
La floso krute kliniĝis, la pruo subakviĝis, la pobo leviĝis, tuŝinte ŝtonojn. Ondego kun ŝaŭmo, hurlanta, brua, trakuris, la floso estis turnita maldekstren, dekstren, la sojlo restis malantaŭe. La patro de Lamzi humile demandis, ĉu ili ĵetis ankaŭ lian oferon – malnovan fusilan kuglingon. Poste, anhelante, li turnis sin al Vlaĉjo:
– Ĉu vi resanigos min, doktoro?
Vlaĉjo suspiris, ridetis: ĉu li povis koleri al homoj, kiuj ĵetas al sojlo oferon?
Novembre Vlaĉjo forigis al la patro de Lamzi sekvestron de la brustosto, sub kiu fiksiĝis metala butono kaj du plumbograjnoj. Kaj en la sama novembro al li en la malsanulejon venis la filino de Markelov kun peto viziti la grave ekmalsanintan patron.
– Kio okazis al li? – demandis Ustimenko.
– Ĉu eblas kompreni? – morne respondis Pelagia. – Li grincas per la dentoj, kaj fino. Kaj vodkon drinkas ĝis maldeco. Maldikiĝis, eĉ unu nokton ne dormas.
– Ĉu estas li, kiu min vokas, aŭ vi?
– Mi! – mallevinte la okulojn, diris la junulino.
Vespere, kunpreninte elektran lanternon, stetoskopon kaj kelkajn tablojdojn de luminalo, Vlaĉjo ekiris al Markelov-oj. Ekbojis koleregaj ĉenhundoj, elpafiĝis sur la peronon la timigita komizo, ekparolis per mizera voĉo:
– Bonvenu! Ili atendas! Pelagia Jegorovna tre atendas, bonvenu...
En la vestiblo estis nekutima odoro de kupreso, benzoo, io alia tre dolĉa. Pelagia, strange belvestita, bruante per silkoj, brilante per ringoj kaj multekosta broĉo, diris flustre:
– Vi prefere mem al li eniru, ĉu? Mi petas! Faru komplezon pro Dio. Kvazaŭ vi iris pretere – kaj vizitis. Pretere, sen neceso, aŭ, eble, por respekti. Li delonge vin atendas, ofte parolas pri vi, sed nur, pardonu, ne kiel pri doktoro, sed nur tiel... Mencias...
Vlaĉjo levis la ŝultrojn, frapis; ne aŭdinte respondon, eniris. En la grandega, malalta, varmege hejtita ĉambro el angulo en angulon, klininte la kapon, svingante, kvazaŭ kapro, la grizharan barbon, kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso, en nigra longa ĉemizo estis iranta Markelov, suspiradis, ion balbutadis por si mem. Vlaĉjon li rimarkis ne tuj, kaj ekvidinte – ne miris, nur demandis:
– Ĉu vi? Pro kio mi meritis honoron, sinjoro-kamarado doktoro?
Io afekta, ne vera ŝajnis al Vlaĉjo en la voĉo de Markelov. Kaj la okuloj, nur antaŭnelonge estintaj senhontaj, rigardis kvankam ankoraŭ impertinente, sed ankaŭ maltrankvile, kaj streĉite, kaj timigite.
– Ĉu por afero vi bonvenis? Aŭ simple najbare? Kaj por kia neceso vi Markelov-on bezonas?
– Jen, mi iris pretere kaj vizitis, – atente fiksrigardante al Markelov, trankvile respondis Vlaĉjo. – Ni ne renkontiĝis dum, verŝajne, pli ol jaro, – kaj jen mi pensis, kial ne viziti, ĉu vi ne malsanas...
Jegoro Tomiĉ subridis:
– Ĉu kuraci vi decidis Markelov-on? Tro multe, fraĉjo, estas por vi, suĉinfano, da honoro. Markelov vin ĉiujn postvivos, jes!
Vlaĉjo silentis. La maljunulo atente kaj maltrankvile fiksrigardis al lia krudiĝinta pro vento vizaĝo kun forta, obstina mentono, serĉis per la rigardo liajn okulojn.
– Ĉu preteriris kaj vizitis? Ruzas vi, doktoro, hipokritas. Penjo vokis, neniu alia. Ĉu? Silentas vi? Tamen, mi ĝojas, ke vi venis, ni sidu, drinku. Mi havas marsalvinon admirindan. Tamen, marsalvino estas por dolĉaj drinkemuloj. Sed mi kun vi drinku konjakon. Ĉu vi drinkos kun mi?
– Drinkos.
– Kaj se mi estas via klasa malamiko kaj ekspluatanto? Kial vi rigardaĉas? Mi scias, mi ĉion, fraĉjo, scias, mi nun du viajn ĵurnalojn legas – abonas.
Li paŝis tra la ĉambro, disŝovis blusilkan kurtenon sur ringoj – tie en profundo, malforte prilumita, malfermiĝis preĝoĉambro kun pupitro; apude senorde kuŝis antikve presitaj libroj en bovledaj bindaĵoj; ankoraŭ videblis novaj revuoj kaj stako da ĵurnaloj. Kolere susurante per papero, Markelov elportis el la preĝoĉambro kelkajn numerojn de «Pravda», kelkajn de «Izvestija», skuis ilin antaŭ Vlaĉjo.
– Jen mi legas. Kaj kio? Kolĥozoj, vi skribas, plano, jarkvino, sovĥozoj, diversaj laborantoj ricevas ordenojn pro sukcesoj. Kaj mi scias! Sed mi do kien iru? Ĉu reen – en la regnon de obskuro, tondi ŝafojn?
– Kiajn ŝafojn? – ne komprenis Vlaĉjo.
– Figura esprimo, prenita de la patroj de la kredo. Signifas – indiĝenon premi forte, ke el li suko iru. Ili estas niaj nutrantoj, ni estas iliaj bonfarantoj. Ĉu komprenis vi?
La okuloj de Markelov rigardis kaj kolere, kaj sufere, la ruĝa buŝo en la grizhariĝinta barbo tordiĝis, la vizaĝo tremis, kvazaŭ pro doloro. Ĵetinte la ĵurnalojn, li aliris al la pordo, vokis Pelagia-n, atente ŝin pririgardis, subridis:
– Belvestiĝis, bovinaĉo. Ĉiam malpura iradas, kaj hodiaŭ en silkoj kaj en oro. Por kiu? Ĉu por la doktoro? Li vin ne prenos kiel edzinon, vi por li estas seninteresa, lin trans la limo virino-kamarado atendas, sed ne rompopeco de eksa vivo!
Pelagia estis malrapide ruĝiĝanta, ĉiam pli kaj pli malalte mallevante la kapon, ŝiaj manoj estis rapide fingrumantaj franĝon de la ŝalo.
– Konjakon «Martell» portu – tie estas, jen, prenu la ŝlosilojn, kaj ŝlosi ne forgesu, alie la patrino ĉion eldrinkos, – subridis li denove al la flanko de Vlaĉjo. – Ŝi ĉe ni estas postrestaĵo de alkoholismo, drinketas por gajo. Ankaŭ alportu peklitajn kukumojn, anetajn. Iuj drinkas konjakon kun citroneto, sed ni, pro nia stulteco, kun kukumeto. Kaj ankoraŭ ion al la dokta gasto doktoro-kamarado pli grasan, pli sukan, vidu – maldika. Kaj turniĝu pli rapide, tro multe da viando vi kreskigis per kolonia nutraĵo, ekspluatantino – «malnova mondo», – aldonis li ree, strabante al Vlaĉjo per la perpleksaj, elturmentitaj okuloj. – Iru!
La filino, riverencinte en antikva maniero, sensone foriris. Markelov elprenis el post malnova, tegita per tapiŝo, trivita fotelo komencitan botelon, avide glutis el la kolo, demandis:
– Kiel mi plu vivu, diru? Foriris ĉi tien de la caro-patro miaj avoj, instruadis ili min siamaniere, demandadis: «Diru al mi, frato, – kiu mortis, sed ne putris?» Mi vigle respondadis: «La Dipatrino, tiu mortis, sed ne putris, kaj viva estis prenita sur la ĉielon!» Ankoraŭ demandadis komplikaĵon: «Kaj kiu, junulo, kreitaĵo ne estis en la arkeo de Noa?» Respondadis mi: «Fiŝo, ĉar ĝi ankaŭ en akvo povas vivi kaj spiron fari». Ĉu malbone? Instruis ili ankoraŭ, ke mi estu super la loka popolo, ĉar alia fremdulo – de alia nacio – povas super mi leviĝi kaj priŝteli la ĉi-lokan popolon pli forte ol mi. Instruis miaj gepatroj min akrigi la dentojn, ĉar homo por homo estas lupo. Kaj alveturinta malnovkredanta monaĥino balbutadis pri la unuaj ĉieloj, kiuj estas: humileco, komprenado, abstinado, mizerikordo, frateco, konkordo, amo. Do elturniĝu – kiel kombini tiajn dentojn kun frateco, ekzemple? Kiel kombini mizerikordon kaj la instruon fari por la indiĝeno vodkon – por si malmultekostan, kaj por li kapturnan? Kiel kombini amon kaj la patran instruon malheligi zibelon – fumkolorigi, por ke ties prezo estu triobla? Kun abstinado kaj komprenado samtempe oni instruis, kiel iun paganon, alikredanon, se li obstinos, en tajgo sensone mortigi, – okazis tiaĵo. Instruis, ke por ni ĉio estas permesita, ĉar ni estas de la malnova, vera kredo, kaj en la geheno ni ne brulos. Scias ni, kiu sin per hufo krucosignas, kaj kiu per tri fingroj[130], sed ni estis baptitaj de la patroj de la kredo, kaj pro tio al ni ĉio estos pardonita. Kaj instruiĝis mi bone, kvankam multon el la instruo abomenis, sangon de indiĝenoj mi mem ne verŝis, estas naŭze, sed sur miaj forpasintaj gepatroj tiu sango – kaj nemalgranda – kuŝas kaj krias. Kaj pro tio ĉe mi nun okazis en la cerbo turniĝo. Ĉu ekzistas tia malsano?
– Mi ne scias, ne aŭdis! – diris Vlaĉjo.
– Vi aŭdos! – promesis Markelov.
Eniris kun pleto Pelagia. Jegoro Tomiĉ prenis botelon, lerte per la polmo elbatis la korkon el ĝi, ĵetis timigan rigardon al la filino, tamen ne forpelis ŝin, sed ordonis sidi kaj kun humileco aŭskulti.
– Des pli en silkoj! Tamen, aŭskultu, kamarado doktoro. Turniĝo kaj galimatio, ĉu tiel?
Pelagia verŝis konjakon en grandajn verdvitrajn glasojn, alportis al Vlaĉjo. Li lipis ĝin, maljunulo Markelov eltrinkis sian glason ĝis la fundo, krakmaĉis peklitan kukumon.
– Galimatio! – ripetis Jegoro Tomiĉ. – Jen penseto: por kio, ekzemple, vivas homo?
Vlaĉjo skuiĝis: al li ŝajnis, ke Markelov mokas lin, eltreninte eksteren en ebrio liajn, Vlaĉjajn, pensojn.
– Ĉu por kapitalo? – demandis Jegoro Tomiĉ. – Nu, bone, tradicio estas tia: de la avoj al ni. Sed la kapitalo estas por kio? Ĉu por la heredantino? Ni supozu! Sed se ŝi, stultulinaĉo, en ĝi eĉ sencon ne vidas? Tiam kiele? Jen, supozu, komencis mi diablumi, do, esprimante laŭ via maniero, laŭ la ĵurnaloj, okazas en mi demoraliziĝo. Sed por kio mi al tio rezistu, kiam en nenio alia ekzistas senco? Nu, ankoraŭ en la bankon mi transportos ioman monon, ankoraŭ unu, du, tri alikredanojn, paganojn, lerte kaj eĉ kun rido mi trompos, sed por kio? Nekompreneble kaj malklare mi parolas kaj konfuze, sed vi aŭskultu, se venis...
– Ja mi aŭskultas.
– Jene. Vi, doktoro, kompreni devas, ke ekzistas tiaj malsanoj, kiuj estas ne en la ventro kaj ne en la brusto, sed multe pli malbone. Jen komprenu...
Li verŝis ankoraŭ, eltrinkis, viŝis la buŝon, ekparolis firme:
– Ĝisvivis mi ĝis abomeneco, ĉar koncipita estis en abomenaĵo, en malĉasto, en malpuro. Teni min je kio mi ne havas, la vojon mi perdis, blindiĝas. Edzino mia estas, frato, stulta, estas en ŝi multe da karno kaj lardo, sed homo ne videblas. Jen Penjon mi kompatas, pereos la knabino.
– Ne indas, patro! – petis Pelagia.
– Ne indas – do ne indas.
Markelov por nelonge enpensiĝis, glutante konjakon. Vlaĉjo silentis, la konata kerosena lampo sen lampŝirmilo estis tranĉanta la okulojn.
– Gustumu pirogon, bonvolu! – el profundo de la ĉambro diris Pelagia.
Vlaĉjo prenis pecon de pirogo.
– Ŝin mi, jes, kompatas, – penseme ripetis Markelov. – Sed pri ĉio cetera mi fajfas. Por mi mem restis tute malmulte, kaj la jaroj estas multaj, kaj la vojo estas netrovebla. Ja mi estas radike ĉi-loka, el Khara. Mia tombejo estas ĉi tie, tie estas mia familia tombokelo, ni ĉiuj havis firmajn karakterojn; la tombokelon, el rusaj brikoj konstruitan, alveturigis oni el trans multaj miloj da verstoj, por ke la postmorta ripozo estu propra. Ekde paganaj maljunuloj kaj ĝis lasta nazmuka knabo mian faman familion oni konas ĉi tie kaj timas. Timas, ĉu vi komprenas? Sed vin oni konas – kaj ne timas. Je multaj centoj da verstoj same konas – kaj neniom timas. Vi estas de rusa deveno, kaj mi estas de rusa deveno. Pro kio tiel, diru?
Plorsingultinte, malpleniginte ankoraŭ duonon de la glaso, li frostotreme kuntiriĝis, diris:
– Kaj donacojn de mi ili ne prenas – timas donacon preni, atendas insidon. Pri mia bonkoreco ili ne kredas. Sed mi, eble, vere bonkoriĝis? Ĉu?
Kaj flustris kun amaro kaj kolero:
– Murdi vin deziris tiam ŝamanoj – mi aŭdis, scias. Vi, stultulo, pro kio vian vivon oferas? Mi ja, kompreneble, pro oro. Sed vi? Kian vi tian salajron grandan havas? Kia por vi estos rekompenco pro via ĉi-loka bagno? Ĉu? Mi, jen, hodiaŭ, morgaŭ, kiam deziros, en Kalifornion veturos aŭ en la eternan urbon Romo, por mi ĉio eblas. Sed por vi? Kaj virinon vi, stultulo, ne havas, kaj vodkon ne drinkas. Kaj jen – ĉi tie vi estas kiom da tempo? Jarojn! Vidis mi antaŭnelonge per la propraj okuloj: iris vi supren laŭ pado, ĵetiĝis al vi hundo mordi, tiam virino, edzino de Sain-Belek, tiun hundon per paliso forpelis. Sed mi? Kiu de mi hundon forpelos? Diru, klarigu, helpu, se la homo turniĝon havas? Respondu al mi, maljunulo, vi, kamarado, por kio do vivas homo?
– Por afero! – morne kaj apenaŭ aŭdeble diris Vlaĉjo.
– Kio?
– Por afero.
– Nu, kaj la afero estas por kio? Kaj ĉu mi aferon ne faradis? Ĉu mi senokupe sidis? Ja vi, hundido, eĉ ne sonĝis, kiajn ni vojojn en tajgo kaj tra ĉi-lokaj pereigaj marĉoj trairadis, kiajn ni kaj kie noktojn noktadis, kiaj lupoj al ni la gorĝon ŝiradis, kiel ĉi-lokaj eksterlandanoj al mia patro, kiel al urso, per kartoĉego pafis. Ĉu batalo ne estas afero?
– Ne, ne afero. Monon vi faradis, sed ne aferon.
– Do, profitemo?
– Profitemo.
– Kaj ne ekzistas por mi saviĝo el tiu ĉi mia turniĝo?
– Ĉu vi min kiel kuraciston demandas?
– Lasu ja vian kuracadon, estas ridinde por mi pri ĝi aŭdi. Mi vin kiel rusan homon demandas...
– Mi kaj vi estas rusoj, sed malsamaj rusoj, – levante al Markelov firman rigardon, diris Vlaĉjo. – Mi estas sovetia ruso, kaj vi estas nur etna, eksa ruso, laŭ la brika tombokelo, sed ne laŭ homeco. Ruso nun estas tute alia, ol antaŭe, al nuna ruso laboranta homo per kartoĉego ne pafos. Tial vi timas, sed mi ne.
Markelov, evidente, ne aŭskultis.
– Bone, – diris li malamike. – Al kiu oni incensas, tiu riverencas. Vi al mi nur unu aferon diru: ĉu mi donacu mian havaĵon al la malsanulejo? Eble, tiam mi iĝos ne malpli bona, ol vi, sinjoro-kamarado?
– Ĝi estas ne via – tiu havaĵo. Kaj donaci rabitaĵon estas stulte.
Jegoro Tomiĉ ne miris, nur aliris pli proksime, demandis:
– Kaj ĉu pardoni al ŝamano Ogu ne estas stulte? Li al vi pafi deziris, kaj nun vi lin nutras? Pendumi lin tie sur branĉo kaj la kalkanojn al la putinido bruligi super lignofajro, oni por ĉiam memorus.
– Ogu ne kulpas, – malvarme diris Vlaĉjo, – kulpas vi.
– Ĉu denove mi? Aŭskultu, Penjo, ankaŭ ĉi tie mi kulpas. Ĉu? Lertas la doktoro, tre lertas. Per kio do mi, kara amiko, kulpas?
– Ja vi mem scias: dum jarcentoj...
– Ĉesu galimation babili, – interrompis Markelov. – Mi anstataŭ vi zorgis – skribis al kiu necesas kion necesas, – sidigos oni vian ŝamanon trans bonan kradon.
– Mi ne permesos.
– Ne permesos? – miris Markelov.
– Neniuokaze permesos!
– Ĉu laŭ kristanismo?
– Kristanismo neniel rilatas al tio.
– Nu, do prenu tion diablo! Fine mi ankoraŭ demandos: kia estas tiu afero, ke por ĝi vivu homo?
– Ajna utila por homoj afero – jen ĉio, – same kiel antaŭe morne kaj eĉ kolere diris Ustimenko. – Ajna.
– Homoj estas sterko!
– Tiam eĉ ne necesas por ni perdi tempon! – diris, leviĝante, Vlaĉjo. – Tamen, pensas mi, Jegoro Tomiĉ, nur tre malbona homo povas aserti, ke homoj estas sterko.
– Ja mi ĝuste estas malbona! – kun subrido respondis Markelov.
Kaj kriis al la dorso de Vlaĉjo:
– Venu iam instrui min, malkleran.
– Mi ne venos! – diris Vlaĉjo. – Malfacile estas kun vi. Kaj senutile...
Ili ankoraŭfoje rigardis unu al la alia – Markelov perplekse, kaj Vlaĉjo trankvile kaj malgaje.
Sur la perono, sub malvarma pluveto, tremis la komizo.
– Do, ĉu baldaŭ li? – flustre demandis li Vlaĉjon.
– Kio – baldaŭ?
– Ja mankas forto toleri. Batas li treege, tute perdis sian dignon. Morti por li estus nun ĝusta tempo, eĉ ne eblas ĉion ĉi al vi, sinjoro doktoro, rakonti.
Vlaĉjo bruligis la lanternon, ekpaŝis al sia malsanulejo. Baĉjo Belov, kuŝante en pura lito, ankaŭ lavita mem, belaspekta, estis leganta kun admiro iajn sentimentalajn versaĵetojn.
– Kaj sen vi Oŝ naskis, – diris li, – ni ĵus antaŭnelonge finis. Bonega knabo.
Lavinte sin, surmetinte la kitelon, Vlaĉjo iris al Oŝ. Tiu ankoraŭ dormetis, en la akuŝejo oni estis purigantaj, avo Abataj kaŭre en la koridoro, ĉe lumo de brulantaj en la forno brulŝtipoj, damludis kun malsana ĉasisto Kuri. En la kvara ĉambro ekĝemis operaciita hodiaŭ dekjara knabo Khem. Vlaĉjo sidis iom ĉe li, kalkulis la pulson, tuŝis – ĉu la kruro estas varma. La kruro estis varma, knabo Khem ne devis nun resti invalido. Elirante el la kvara, li ekvidis Tuŝ-on – kun lumantaj okuloj, malpeza kaj maldika, ŝi estis facile kaj rapide iranta renkonten al li.
– Nu, do kio pri Moskvo? – demandis Vlaĉjo. – Ĉu vi veturos, Tuŝ?
– Ne, – rigardante en lian vizaĝon, ĝoje respondis ŝi.
– Kial?
– Ankoraŭ malklera estas mi, jes, tiel, – respondis ŝi. – Tie oni ridos. Poste mi veturos. Kiam vi diros – veturu, Tuŝ, estas tempo! Tiel, jes, ĉu?
Li ne povis rigardi en ŝiajn okulojn, tiel ili lumis kaj tiom senfine karesa kaj varma estis tiu lumo.
Duan domon de la malsanulejo oni ekkonstruis printempe. En la tago de la komenco de la konstruado alveturis ankoraŭ unu kuracistino – nejuna, solida, malrapidema – Sofia Ivanovna. Antaŭ ĉio, kaj en tre kategoria formo, la ĵus veninta Soldatenkova postulis forigi el la malsanulejo ŝamanon Ogu.
– Estas eĉ strange! – ekkriis Sofia Ivanovna. – Eksa pastro, aŭ kiel li ĉi tie nomiĝas, ŝamano, fendas brullignon por la kuirejo. Mi mem vidis. Tio estas simple mirinde! Kaj por la malsanulaj ĉambroj li fendas brullignon. Tre, tre strange!
– Li ja ne sorĉas en la malsanulejo! – morne kontraŭdiris Ustimenko. – Kaj tiu homo ne plu estas ŝamano. Li havas nek tamburinon, nek bastonon.
– Kiel strange! Kleriko ĉiam estas kleriko – ĉu kun bastono, ĉu sen. Kaj, krome, mi scias, ke li faris kontraŭ vi teroragon.
– Kian agon?
– Terorisman agon. Kaj vi montris molkarakterecon kaj inteligencian bonkorecon, ne juĝiginte la sentaŭgulon. Al atakoj de klasa malamiko necesas respondi firme, ĉu vi komprenas?
– Li estas ne klasa malamiko, sed malfeliĉa, misvojiĝinta homo, – diris Vlaĉjo malmilde. – Kaj vi ne rajtas min instrui, vi ĉi tie estas dum kelkaj tagoj, sed mi...
– Ĉu tiel vi reagas al kritiko? – subridis Soldatenkova. – Do, ion similan mi supozis: memtrankviliĝo, ripozado sur siaj laŭroj, reciproka laŭdado...
Mirinde, kiel tiu ĉi virino por ĉio havis pretajn vortojn; por ŝi estis simple vivi en tiu ĉi mondo!
– Mallonge dirante, Ogu ĉi tie laboris kaj plu laboros! – ekstarante, diris Vlaĉjo. – Se al vi tio ne konvenas – skribu al Tod-Ĵin, li estas informita pri tuta tiu historio. Kaj sur tio ni finu. Kiun vi ankoraŭ opinias klase fremda elemento?
Sofia Ivanovna suspiris:
– Necesas esplori. Kompreneble, ne ĉio ĉi tie estas malbona, estas ankaŭ kelkaj atingoj, estas ankaŭ niaj, fidelaj al ni homoj.
Laboris Soldatenkova diligente, multe kaj enuige. El ŝia vidpunkto, en la malsanulejo estis tro mallonge skribataj malsanhistorioj kaj ĝenerale malbone statis la dokumentado. Kaj Sofia Ivanovna «radikale» ŝanĝis tiun staton. Ŝi skribadis longe, detale, fundamente, skribadis kaj matene, kaj tage, kaj vespere, ŝiaj fingroj kaj eĉ vangoj estis ĉiam en inko, ŝi sulkadis la frunton kaj suspiradis:
– Multon ankoraŭ necesas en la metodaro korekti, kamarado ĉefkuracisto, multon, tre multon. Eĉ estas strange, ke ĉio ĉi estas tiel neglektata, tre strange. Mi dume ankoraŭ esploras, kaj post ioma tempo ni konversacios, parolos kun tuta senkompateco, malfermite, sen riverencoj...
Foje en malhela, malfrua vespero al Ustimenko venis Pelagia Markelova. Ŝiaj okuloj ŝvelis pro larmoj, ŝi longe nenion povis diri, poste petis:
– Prenu min, sinjoro doktoro, al laboro. Mi ĉion scipovas, vi ne bedaŭros...
– Kaj la patro kiel al tio rigardos?
– Kion li povas rigardi! – kun kolero respondis Pelagia. – Ĉu li estas homo nun? Tute maldika iĝis, drinkas de mateno ĝis nokto, sen ajna kompreno librojn legas kaj insultas.
– Sed li ja ne permesos al vi labori!
– Mi povus loĝi ĉe la malsanulejo. En ajna angulo, kie oni ordonos. Ĉi tie estus mia sorto. Prenu min, sinjoro doktoro, alie mi, vere, pendumiĝos, sur vi estos peko. Prenu!
Kaj ŝi komencis malleviĝi sur la genuojn.
– Nu, vi tion ĉesu! – kriis Ustimenko. – Ĉu vi aŭdas? Tuj ĉesu...
Kun etato en la mano eniris Sofia Ivanovna, interesiĝis, en kio estas la afero. Vlaĉjo klarigis. Peneme sulkinte la frunton, la doktorino demandis:
– Aĥ, tio estas Markelov, ĉu? La loka Rockefeller. Aŭdis mi, certe, certe...
Turninte sin al Pelagia, Vlaĉjo ordonis:
– Morgaŭ venu por laboro. Matene. Sed mi avertas – ni havas multajn aferojn, la laboro estas malfacila kaj mallaboremulojn ni ne bezonas...
Kiam post la junulino fermiĝis la pordo, Vlaĉjo diris:
– Donu la etaton.
Subskribinte, li suspiris, trairis la ĉambron, rigardis en la nigran, senkurtenan fenestron, ŝaltis la ricevilon. Jam dum monato li atendis novajn pilojn, la malnovaj estis preskaŭ elĉerpitaj. En la etero estis ia pelmelo, Moskvon li longe ne povis kapti, sed subite aŭdis ian slavan radiostacion kaj rigidiĝis: Hitlero atakis la Sovetunion. Tie estis okazanta milito, grandega batalo, senekzempla en historio de la homaro.
Kantetante, kun suprenfalditaj manikoj de la kitelo, eniris Baĉjo. Vlaĉjo kriis al li, ke li eksilentu. Enkuris Soldatenkova, paliĝinta, perpleksa. Malantaŭ li en la koridoro vidiĝis Tuŝ, Danzi, maljuna Abataj. Iom post iom Vlaĉjo komprenis: la dudek duan de junio je la tria horo kaj tridek minutoj la faŝistoj komencis ofensivon sur grandega fronto – de la Nigra ĝis la Balta maro. Nun iu feldmarŝalo von Bock, iuj Guderian, Strauß kaj Hoth estis strebantaj al ĉelimaj urboj, kaj al kiuj nome – kompreni ne estis eble. Kaj poste orkestro ekludis tangon, en la etero aŭdiĝis gruntado kaj fajfado. Baĉjo diris:
– Nekredebla afero! Provoko! Absurdo!
Ĉe mateniĝo Vlaĉjo sendis telegramon al Tod-Ĵin kun peto nomumi ĉefkuracisto Baĉjon Belov-on. Respondo venis post du horoj, kaj Ustimenko komprenis, ke li povas veturi al la Sovetunio, des pli ke Bogoslovskij jam elflugis al Moskvo.
Karavano el Khara estis prepariĝanta ekiri morgaŭ, pri tio al Vlaĉjo malgaje diris Tuŝ. Kaj proponis helpi paki la aĵojn.
– Ja kion mi paku? – respondis Vlaĉjo. – Jen la dorsosakon mi pakos, kaj finite. Iru, Tuŝ, eĉ sen mi vi havas multan laboron.
Tuŝ foriris.
Ustimenko penis kapti ion en la etero, sed aŭdis nur bojantan paroladon de faŝisto el hitleraj satelitoj, nenion komprenis kaj malŝaltis la ricevilon. «Ne gravas! – konsolis sin Vlaĉjo. – Ne timindas! Post monato, maksimume, mi estos en la fronto. Nur ne indas nervoziĝi!»
En tiu momento li ekvidis blankan vizaĝon de Madi-Danzi. Tiu, kiel evidentiĝis, jam delonge staris en la pordo: lia suba makzelo tremis kaj la voĉo raŭkis, kiam li penis paroli.
– Mi tute vin ne komprenas! – koleriĝis Ustimenko.
– Nigra flago super jurto, – raŭkis Madi-Danzi. – Tarbagana malsano baldaŭ venos al Khara. En Ĝavan-Ilir jam iras nigra morto. Iru, kamarado doktoro, iru, mi ne enlasis maljunulon ĉi tien, li alportis teruran sciigon kaj mem estas mortonta. Estos tiel, kiel antaŭ multaj jaroj, kiam en Khara mortis ĉiuj, eĉ plej malgrandaj infanoj, mortis ĉiuj, kiuj ne fuĝis ĝustatempe.
Tarbagana malsano kaj nigra morto oni ĉi tie nomis peston. La lasta kaj tre grava eksplodo estis en la deksesa jaro. Vlaĉjo plurfoje aŭdis de lokaj malnovloĝantoj, kiel fuĝis tiam la reganto de la provinco, kiel freneziĝis homoj kaj kiel neniu forigadis kadavrojn...
La kalva maljunulo kun kaviĝintaj vangoj, sendenta, elturmentita, estis sidanta kaŭre apud la malsanuleja perono kaj rakontanta al avo Abataj, Ogu, Sofia Ivanovna kaj doktoro Baĉjo pri la tarbagana malsano. Tuŝ estis tradukanta.
En la nuna printempo inter ĉasistoj al tarbaganoj[131] – felaj bestetoj – iris onidiro, ke por felo de tarbagano aĉetistoj en faktorioj pagos kvin-ses-oble pli multe, ol en la pasintaj jaroj. Tiu onidiro aperis eksterlande, ĝin alportis ĉasistoj el Pes-Va – rezidejo de guberniestro de la Lando de Suno. Pelton de tarbagano oni nun farbas kaj prilaboras tiel, ke por ĝi peltistoj akiras nekredeblan monon. Certe, ĉasistoj deziris riĉiĝi. Kaj ili komencis kaptadi ĉiujn tarbaganojn, eĉ tiujn, kiuj silentas, sed ja estas sciate, ke se tarbagano silentas, tiam ĝin oni ne tuŝu – ĝi estas malsana. Sana tarbagano balbutas: «Ne timu, ne timu!» – tion same ĉiuj scias.
La maljunulo trinkis akvon el blanka emajlita trinkpoteto, ekfumis pipon.
– Li rakontu, kion li vidis mem! – ordonis Ustimenko.
Sed la maljunulo ne hastis. Ne sufiĉas, ke la ĉasistoj mortigadis malsanajn tarbaganojn, ili ankoraŭ eĉ manĝis ilian viandon. La unua ekmalsanis la pli juna frato Mung-Vo. Ambaŭ ili – kaj la pli aĝa, kaj la pli juna – lerte metadis maŝojn super tarbaganaj ternestoj kaj estis opiniataj bonaj pafistoj. La pli juna Mung-Vo ekmalsanis en la stepo kaj tie mortis. La pli aĝa lin enterigis.
– La bubona formo! – diris Soldatenkova.
– Enterigis kaj ankoraŭ longe ĉasadis, al li fortunis, – tradukis Tuŝ. – Kaj post kelkaj tagoj oni vidis lin, kiel li iris en sian restadejon, ŝanceliĝante, kiel ebria. Se homo tiel ŝanceliĝas, li certe havas tarbaganan malsanon kaj tute baldaŭ li «perdos la aĝon».
– La pli aĝa ekmalsanis je la pulma formo – tiel plej ofte okazas, – klarigis Sofia Ivanovna. – En tiaj situacioj necesas fari klarigan laboron inter aktivularo de la loĝantaro.
– Aktivularo, pasivularo! – kolere grumblis doktoro Baĉjo.
La maljunulo finrakontis: la pli aĝa Mung-Vo ne sukcesis eĉ eniri en la jurton kaj nur sukcesis ordoni, ke sur stango super la jurto oni levu nigran flagon, ĉifonon, – en la stepo homoj scias: se super jurto estas nigra ĉifono, do ĉi tie estas morto. Kaj neniu aliru proksime.
– Demandu la civitanon: ĉu li estis en kontakto kun la malsanuloj? – ordonis Sofia Ivanovna al Tuŝ. Tuŝ ne komprenis.
– Ĉu li nur vidis la nigran flagon aŭ estis tie, en la loko, en la jurto? – klarigis Baĉjo.
La maljunulo subridis: ne, li estas sufiĉe saĝa, por eĉ ne proksimiĝi al la tarbagana malsano. Tiam, antaŭ multaj jaroj, mortis ĉiuj liaj parencoj, kaj li bone scias, kio estas tiu malsano.
Matene la pli aĝa Mung-Vo komencis sputi sangon. Kaj post kelkaj tagoj super la tuta nomadejo jam flirtis nigraj ĉifonoj – la tarbagana malsano eniris en Ĝavan-Ilir-on. La maljunulo selis virĉevalon kaj alrajdis ĉi tien, al la granda sovetia ŝamano. Pri li iras diversaj bonaj rakontoj. Se la rusa ŝamano vere estas tiel granda, kiel rakontas homoj, li helpu. Kaj se ne – li tuj diru, kaj lin oni ne plu zorgigos.
– Kiu amas honoron, amu ankaŭ laboron! – rimarkis Sofia Ivanovna kaj foriris en la malsanulejon.
Vlaĉjo ordonis al Tuŝ traduki al la maljunulo, ke li mem dume nenion povas fari, sed li penos voki multajn doktorojn, tutan taĉmenton, kiuj, certe, helpos. Kaj, doninte al Baĉjo kaj Tuŝ ordonon pri izolado de la maljunulo, li ekiris al la reganto de la provinco Khara – Zdaba.
La reganto akceptis Ustimenkon seke. Tute proksime kuŝis la limo, trans kiu estis prosperanta la guberniestro de la Lando de Suno. Se Hitlero formanĝos Rusion, la Lando de Suno okupacios Khara-n, kaj tiam al la reganto oni rememorigos liajn rilatojn kun la sovetia kuracisto. Tial Zdaba eĉ ne proponis al Vlaĉjo sidiĝi. Sed, aŭdinte pri la tarbagana malsano, la reganto tuj ŝanĝiĝis. Li kriis, ke al Vlaĉjo oni donu teon, kaj ordonis al sia sekretario senprokraste konektiĝi telefone kun la departemento pri sanprotektado. En la departemento neniu respondis, kaj Vlaĉjo, uzinte tion, konsilis telefoni hejmen al Tod-Ĵin.
Por feliĉo, por grandega feliĉo, Tod-Ĵin prenis la parolilon, kaj Vlaĉjo mem rakontis al li pri ĉio okazinta en la regiono Ĝavan-Ilir. En la aŭskultilo estis klakado kaj siblado. Tod-Ĵin silentis.
– Turnu vin por helpo en la kontraŭepidemian departementon en Moskvo, – diris Vlaĉjo. – Oni al vi helpos.
– Milito! – diris Tod-Ĵin.
– Helpos! – ripetis Vlaĉjo. – Nepre helpos! Mi garantias, ĉu vi aŭdas, kamarado Tod-Ĵin? Tie estas saĝaj homoj, ili komprenas, kia plago trafis vian respublikon, ili nepre helpos.
– Bone, tiel, jes, – penseme kaj malrapide prononcis Tod-Ĵin kaj ordonis transdoni la parolilon al la reganto.
Post kvaronhoro la reganto ordonis al komandanto de la garnizono – maldika kaj grizhara maljuna leŭtenanto – starigi kordonojn, por ke neniu eniru kaj eliru la regionon Ĝavan-Ilir. La leŭtenanto aŭskultis silente, kunfrapante la kalkanumojn, almetante la manon al la longa viziero de sia blank-arĝenta kaskedo. Kaj en la postkorto de la domo de la reganto tiutempe oni estis ŝarĝantaj kamelojn, ĉevalojn, ĉaregojn, ploris virinoj – la filinoj, la edzinoj de la filoj, la edzino de la reganto mem: estis terure fuĝi en montojn el ĉi tie, el palaco kun tutaj ses ĉambroj, ne kalkulante du vintrajn jurtojn en la korto.
Nokte Vlaĉjo ricevis telegramon – longan, sur kelkaj folioj. Tod-Ĵin sciigis, ke Moskvo helpis, aviadiloj kun medikamentoj, medicina ilaro kaj kuracistoj jam elflugis. La ekspedicion estras profesoro Barinov. Tod-Ĵin mem kun sekretario de la CK de la Labora partio alflugos morgaŭ. Poste estis instrukcioj kaj konsiloj al Vlaĉjo, transdonitaj de Barinov el la aviadilo.
Legante kaj relegante la telegramon, Ustimenko aŭdis, kiel en la najbara ĉambro Sofia Ivanovna instruis Tuŝ-on pri maniero de surmetado de kontraŭpesta kostumo.
– Jes, mi scias, tio estas enua, – per sia viskoza voĉo estis parolanta Soldatenkova, – sed rimedoj de persona profilaktiko ludas tre grandan rolon en nia laboro. Nenio heroa estas en tio, ke vi infektiĝos je pesto kaj pereos pro propra malordemo. Komence oni surmetas la kombineon, ĉu vi vidas? La rubandetojn de la pantalono necesas ligi dense...
– Ĉu kontraŭ puloj? – altvoĉe demandis Tuŝ.
– Puloj de ronĝuloj post morto de siaj mastroj forlasas ties kadavrojn kaj nestojn, – kvazaŭ legante, daŭrigis Soldatenkova. – Tiel nomataj liberaj puloj volonte transloĝiĝas sur homojn. Nun rigardu, kamaradino Tuŝ, la suban randon de la kapuĉo necesas ŝovi sub la kolumon de la kombineo. Kaj, fine, la enspiratoron. La spaco ĉe la flankoj de la nazo estas plenigata per vato – per buletoj...
Vlaĉjo eliris en la koridoron, mallaŭte frapis al Soldatenkova. Ili ambaŭ – kaj Sofia Ivanovna, kaj Tuŝ – staris meze de la ĉambro en la kontraŭpestaj kombineoj.
– Kaj kiel mi tion komprenu? – demandis Ustimenko.
– Ja mi laŭ la specialeco estas epidemiologo, – diris Sofia Ivanovna. – Kaj jen naskiĝis penso: mi kaj Tuŝ veturu sur la lokon, faru nekropsion, esploru proksime. Faru helpon. Kostumojn ni havas, mikroskopon ni disponas, lizolo, fenolo, sublimaĵo estas. Certe, vi estas la ĉefkuracisto, sed mi supozas...
– Veturu! – diris Ustimenko.
– Probable, necesas oficvojaĝa legitimilo? – demandis Soldatenkova.
– Ne, Sofia Ivanovna, ne necesas. Tie estas neniu, al kiu vi povas ĝin montri.
– Kia sovaĝeco! – levis la ŝultrojn Soldatenkova. – Vera mezepoko. Feŭdismo. Mi intencis fari konversacion kun sanitara aktivularo, ĝenerale planis vicon da aranĝoj.
En la pordon enŝoviĝis dormema Baĉjo, demandis:
– Eble, ankaŭ mi veturu?
– Por kio? – demandis Soldatenkova. – Enterigi la dissekcitan kadavron ni povos ankaŭ duope. Kaj da kostumoj ni havas nur du. Ankaŭ senhomigi la malsanulejon ni ne rajtas. Kaj ĝenerale tio ne estas celkonforma. Oni ĉiam agu celkonforme, kaj ne celkonforme agi ne necesas. Cetere, ĉi tien ĝis la fino de tuta tiu historio mi, kompreneble, ne revenos. Vi, plej verŝajne, serĉu nin en la loko de Mung-Vo...
Antaŭ la forveturo Soldatenkova alportis al Vlaĉjo leteron kaj diris:
– Se al mi io okazas, mi petas, transsendu tiun koverton al mia filino. Ŝi estas ĉe mi sola. Ŝia patro nin forlasis, li nun havas alian familion, kaj mi kun Anjo restis duope. Sed tio ne gravas! Geedzeco devas konstruiĝi sur reciproka amo; se tiu ne ekzistas, tiam tio ne estas geedzeco. Ĝis revido, Vladimiro Atanazijeviĉ.
Kaj ili forveturis – malgranda, maldika, nigrahara Tuŝ kaj korpulenta Sofia Ivanovna, – forveturis rajde, kaj post ili tiriĝis ŝarĝitaj ĉevaloj kun tendoj, ŝprucigilo, fosiloj, medikamentoj, provianto en specialaj, hermetikaj ujoj. Por adiaŭo Soldatenkova diris:
– Kaj kontrolu, mi petas, Vladimiro Atanazijeviĉ, tion, kion vi nomas kancelariaĵo. Mi ĵus ordigis tiun aferon, kaj jen mi devas urĝe ĝin forlasi...
– Kiele? – demandis Vlaĉjo Baĉjon, kiam la malgranda karavano malaperis el la vidkampo.
– Mi neniam atendis! – ekriis doktoro Baĉjo.
Vespere la loĝantaro de Khara ekvidis la unuan aviadilon, tre similan al tiu maŝino, sur kiu iam alflugis en sian patrourbon la Vlaĉja forpasinta patro Atanazio Petroviĉ. Aerodromo ĉi tie ne ekzistis, kaj la aviadilo longe elektadis por si alterigan placeton, la motoro zumis, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, maltrankvile kaj demande, la maŝino kelkfoje tute alproksimiĝadis al la tero, poste ree leviĝadis.
Finfine ili alteriĝis.
Ili estis tri en la aviadilo – mallongnaza piloto, tute juna, kun blanka buklo de senkoloriĝintaj haroj, Tod-Ĵin kaj sekretario de la CK de la Labora partio – brose tondita, granda, ĉirkaŭ kvindekjara homo. Al la reganto de la provinco la sekretario de la CK ne donis la manon, deiris kun li flanken kaj tie ekparolis mallaŭte, kun furiozo. Zdaba ion pepadis, riverencadis, Tod-Ĵin malmilde diris al Vlaĉjo:
– Nun la kamarado sekretario de la CK mem laboros ĉi tie. Tio estas bonega kamarado, ili tenis lin dum multaj jaroj en ĉenoj kaj ligna kaĝo, jes, tiel. Lin tre konas la popolo, al li kredas homoj de laboro, kaj tiuj ĉi lin timas. Ili timu.
La sekretario de la CK surĉevaliĝis kaj ekveturis kun la leŭtenanto por pririgardi la kordonojn. En lumo de torĉoj loĝantoj de Khara dum la tuta nokto preparadis aerodromon por tiuj pezaj transportaj aviadiloj, kiuj jam dum multaj horoj kaj en tago, kaj en stela nokto estis flugantaj el Saratov por haltigi la nigran morton. La piloto kun buklo Paŭĉjo ĉe mateniĝo estis manĝanta frititan kokinon, altrinkante ĝin per malvarma lakto, kaj demandis Vlaĉjon:
– Ĉu ĝi estas tre infekta, tiu pesto? Ĉu vere? Laŭ mi, estas pli da paniko, ol da afero! Mi persone havis hundinon – dorotita ĝi estis, nomiĝis Kuglo, do ĝi same havis peston, kaj mi ĝin sur la manoj tenis, kaj la patrino, kaj la fratino – kaj nenio! Neniu infektiĝis! Kaj la fratino estas tro kompatema, do ŝi la hundinon eĉ kisis.
– Tio estas alia pesto! – diris Vlaĉjo.
– Kion signifas – alia? Pesto estas pesto! – skuis la buklon Paŭĉjo.
Poste li interesiĝis:
– Kaj kial mi tiel ŝatas ostojn ronĝi? Ĉu tio estas atavismo, kamarado doktoro? Ĉu ekzistas por tio scienca klarigo?
Vlaĉjo demandis lin pri la milito.
– Dume ili premas, – diris Paŭĉjo. – Forte premas! Perdis ni, certe, provizore iujn regionojn. Sed, vidu, pensas mi, tio estas kiel via pesto, ne vane oni diras: bruna pesto. Ĝis ni mobiliziĝos kiel necesas, ĝi nin voros. Sed kiam ni disvolviĝos plene – estos ordo! La ĉefa estas – konservi trankvilon kaj spiritĉeeston. Ja ne povas pesto vori la homaron! Nu, kaj faŝismo ne povas neniigi la Sovetan potencon.
Iom poste aliris Tod-Ĵin, demandis Vlaĉjon, ĉu indas starigi por renkonto de la doktoroj el Moskvo honorgardon, ĉu tio decas kaj kion pri tio diras diplomatiaj lernolibroj. Vlaĉjo ne sciis. La piloto Paŭĉjo same ne sciis, sed diris, ke tio «ne malutilos». La sekretario de la CK pensis iom kaj diris, ke renkonti necesas kun honorgardo kaj orkestro, kiu ludu «La Internacion».
Je la sesa horo de mateno Vlaĉjo, kiel estis interkonsentite, rajde veturis al disforkiĝo de vojoj ĉe granda blanka ŝtono. Ĉi tie jam lokiĝis kvarantena posteno – soldatoj de la respublika armeo kun karabenoj tralasadis neniun el la regiono Ĝavan-Ilir.
Tuŝ sidis surĉevale, atendis; ŝia malgranda longhara virĉevaleto balancadis la kapon, forpelante ojstrojn. Vento blovis al la dorso de Vlaĉjo, kaj li ne devis krii, sed kompatinda Tuŝ eĉ ruĝiĝis pro streĉo.
– Lizolo necesas, – kriis ŝi, – tre multe! La pulma formo, jes! Mortintoj multas, malsanuloj multas, manĝigi necesas, unu-du doktoroj ne helpos, granda epidemio! Kaj vakcino necesas, multe da vakcino...
La nigraj haroj de Tuŝ hirtiĝis, la soldatoj de la kvarantena posteno rigardis al la juna virino kun timo kaj admiro.
– Vi estas bravulino, Tuŝ! – kriis Vlaĉjo. – Baldaŭ ni ĉiuj venos por helpi al vi. El Rusio jam flugas doktoroj, multaj doktoroj, tre multaj! En aero, sur aviadiloj! Iomete ankoraŭ paciencu, Tuŝ, kelkajn horojn!
– Ni paciencos! – kriis ŝi.
Kaj, svinginte la skurĝon, ŝi forrajdis al la jurtoj, sur kiuj pendis nigraj ĉifonoj.
Kaj tiutempe sur la alterigan placeton en Khara jam estis alteriĝanta la unua transporta maŝino. Sur la fuzelaĝo kaj la flugiloj de la aviadilo estis ruĝaj krucoj kaj la identigaj signoj de la USSR. Dudek kvar soldatoj de la garnizono – en blankaj jaketoj kaj duonepoletoj kun arĝentaj monogramoj – prezentis la karabenojn por saluto. La orkestrestro svingis la taktobastonon, la malgranda orkestro ludis «La Internacion». La gorĝo de Vlaĉjo spasmis, – verŝajne, la sendormaj noktoj montris sin.
Sub sonoj de «La Internacio» en la aviadilo malfermiĝis pordeto, la aviadisto-meĥanikisto ĵetis aluminian eskalon. Tod-Ĵin kaj la sekretario de la CK staris senmove, almetinte la manojn al la vizieroj.
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel',
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en ĉiel'.[132]
La rusaj doktoroj kaj doktorinoj, tute ordinaraj, kvazaŭ en Voroneĵ aŭ Lebedjanj, en ĉifitaj jakoj, manteloj, kun kofroj, tekoj, valizoj, kantis, viciĝinte apud la maŝino. Ili ne sciis, kio estas honorgardo, pli ĝuste – ne estis komprenantaj, ke ilin povas renkonti honorgardo. Kaj kiam la grizhara leŭtenanto, stampante paŝojn kaj alte levante la piedojn, ekkondukis siajn soldatojn preter la gastoj, tiuj eĉ rigidiĝis por momento, kaj profesoro Barinov, akceptinte la raporton, diris ĝentile:
– Dankon, mi tre ĝojas.
La soldatoj foriris, maljuna doktoro kun ventreto, en trikita veŝto, Ŝumilov, interesiĝis de Vlaĉjo:
– Do, ĉu tio estas la centro de la epidemio?
Alia, pli juna, plendis:
– Ŝajne mi havas flugmalsanon.
Juna doktorino diris al doktoro Baĉjo:
– Kiel mi deziras varman supon! Mi en Moskvo dum kvar tagoj ne sukcesis tagmanĝi, kaj en la aero estis nur seka manĝaĵo. Ĉu tie ĉi oni ne intencas nin manĝigi?
Manĝigi oni intencis. «Sinjorino kuiristo» dum la nokto faris ĉion, kion ŝi povis. Kaj avo Abataj helpis al ŝi, kaj la eksa ŝamano Ogu knedis paston. La tabloj estis starigitaj ĉi tie, apud la alteriga placeto. Aŭskultante Vlaĉjon, Arkadio Valentenoviĉ Barinov kun plezuro manĝis varmegan barĉon. Kaj, rigardante deflanke al la maldika vizaĝo de la profesoro, al lia eksmoda kaprobarbo, al rompita branĉo de la okulvitroj, al faltoj ĉe la okuloj, Vlaĉjo pensis pri tio, ke ne ekzistis en la dudeka jarcento epidemio de pesto, kontraŭ kiu ne luktis tiu ĉi malgrasa, malalta maljunuleto. Tiun manon premis Gamaleja en Odeso, Zabolotnij en Hindio kaj Mongolio; tiu maljunuleto konis Deminskij-on, li kuracis pestmalsanulojn en Manĉurio kaj preskaŭ mortis dum la astraĥana epidemio. Li laboris en laboratorio de la «pesta fuorto» apud Kronŝtadto, li konis doktoron Viĵnikeviĉ, kaj li sepultis lin, same kiel sepultis Ŝrajber-on. Kaj ne cedis. En siaj sepdek jaroj li ree estas en pesta epidemio.
– Tiel, tiel! – kapjesadis Barinov, aŭskultante Vlaĉjon. – Tiel, mi komprenas, tiel...
Dum la doktorojn, flegistinojn, sanitaristojn oni manĝigis, venis dua maŝino, kun ilaro, poste tria. Miloj da loĝantoj de Khara staris ringe ĉirkaŭ la alteriga placeto, interparolante pro respekto al la mirindaj gastoj flustre, sed ĉar flustris ĉiuj, ŝajnis, ke bruas vento. Oni flustris precipe pri Vlaĉjo. Tio estas li – tiom potenca homo, ke sufiĉis por li deziri, kaj ĉi tien alflugis tiuj grandegaj maŝinoj. Kaj la eksa ŝamano Ogu trapuŝiĝadis de homo al homo kaj siblis:
– Li ĉion povas – la granda sovetia doktoro Vlaĉjo! Mi ne vane konsentis al li helpi. Li longe petis min, kaj mi konsentis. Baldaŭ mi lernos de li ĉion, kredu min!
Vespere Vlaĉjo kun la Saratov-aj pestologoj estis jam en la loko de la centro de la epidemio – en Ĝavan-Ilir. Barinov, Tod-Ĵin kaj Ustimenko veturis apude, «tri prodoj», kiel, subridinte, diris Arkadio Valentenoviĉ. Kaj malantaŭe en silento veturis aliaj doktoroj, sanitaristoj, sukuristoj, flegistinoj, desinfektistoj kun sia grandampleksa armilaro – ŝprucigiloj, maskoj, boteloj, ladvazoj, kaj kiam Vlaĉjo retrorigardadis, al li ŝajnis, ke moviĝas nevenkebla, disciplinita, bone armita, sperta armeo. Kaj li sentis fierecon, ke li same estas soldato de tiu armeo.
Je ĉirkaŭ tricent metroj antaŭ la unua centro de infekto, kiam en la roza antaŭsunsubira ĉielo jam klare vidiĝis makabraj nigraj ĉifonoj super jurtoj, Barinov ordonis «vestiĝi», kaj ankaŭ tio rememorigis al Vlaĉjo militan ordonon – «vestiĝu!» sonis kiel «ataku!».
La homoj deĉevaliĝis, komencis surmeti kaŭĉukajn botojn, kombineojn, ligi rubandetojn, helpadis unu al la alia sen ŝercoj, silente. Kaj tiu koncentriteco, trankvilo jam multan fojon hodiaŭ rememorigis al Vlaĉjo armeon.
– Ho, ho, – subite fanfaronis Barinov, – jen, vidu, mi tute ne pensis, ke mi ankoraŭ scipovas sidi en selo. Kaj la kokcigo ne doloras, kiel okazadis en la juneco.
Kondukante la ĉevalon per la kondukilo, li kolere aldonis:
– Sed barĉon mi ne devus tromanĝi. Kiomfoje mi promesis al mi – ne trouzi grasan manĝaĵon...
La jurto kun nigraj ĉifonoj sur stangoj estis iĝanta pli proksima; apud Vlaĉjo, raŭke kaj plende muĝante, kuris nemelkita bovino, Barinov al ĝi diris:
– Huŝ vi, bovino! Ni ja ne scipovas melki!
Lia voĉo el sub la enspiratoro sonis obtuze. Sofia Ivanovna kaj Tuŝ kune staris ĉe la unua, granda jurto. Ili ambaŭ apenaŭ tenis sin sur la piedoj pro laco. Aŭskultinte Soldatenkova-n, Barinov ordonis al ŝi kaj Tuŝ iri ripozi; kaj tiam Vlaĉjo denove aŭdis, kiel la civila profesoro scipovas ordoni kiel generalo. Tendaron por la kuracistoj jam estis disvolvanta la «kantonmentigisto» de la taĉmento doktoro Loboda. Tie estis tendaj dometoj, laboratorioj kaj tenejoj. Estis ankaŭ lago kaj belaj rokoj Kik-Ĵub. Sed malgraŭ tio, ke ĉio tie estis preparita por nokto, neniu el la kuracistoj, flegistinoj, sanitaristoj dormis. Prilumante malhelajn, malvivajn jurtojn per karbidaj kaj elektraj lanternoj, la homoj elportadis kadavrojn, purigadis kaj seninfektadis la loĝejojn, manĝigadis kaj trinkigadis malsanulojn, aŭskultumadis la pulmojn, koron, pulson, atendis ordonojn de Barinov kaj lia supera asistanto Ŝumilov. Blankaj figuroj de medicinistoj – en enspiratoroj, en ŝirmokulvitroj, en kaŭĉukaj botoj – moviĝis mallerte, sed sensone; ĝemoj kaj balbutado de malsanuloj miksiĝadis kun nelaŭtaj, obtuzaj voĉoj de kuracistoj, kun siblado de ŝprucigiloj, kun sombra susurado de pluvo, komenciĝinta en la noktomezo.
En la kontraŭpestaj kostumoj estis varmege, glueca ŝvito surverŝadis la vizaĝon, la dorson, la ŝultrojn, la manoj en la gantoj malfacile tenis injektilon, eĉ stetoskopon uzi estis maloportune. La sango puŝe batis en la oreloj de Ustimenko, matene komencis turniĝi la kapo, sed Barinov tenis sin, kiel do povus cedi Vlaĉjo?
Dum la tuta longa nokto ili veturadis de nomadejo al nomadejo, apartigante malsanulojn disde sanuloj, mezuradis temperaturon, vakcinadis, distribuadis jurtojn – kie estu izolejo, kie oni kuiru manĝaĵon, kie tenu sanulojn. Tod-Ĵin severe instruadis elturmentitajn, timigitajn homojn; lia voĉo sonis kiel nedisputebla forto, al li nenie, neniam, neniu kontraŭdiris.
En la kvara nomadejo, «inspektita» de ili dum tiu senfina nokto, Vlaĉjo unua eniris en la jurton, kie kuŝis nur mortintoj. Kliniĝante, en radio de la elektra lanterno li vidis nudigitajn per konvulsio glatajn, ankoraŭ junajn dentojn, okulblankajn okulojn, kramfe kunpremitajn manojn. Kaj ĉi tie, en silento de morto, al li ŝajnis infana, malforta, apenaŭ aŭdebla ploro.
– Silenton! – ordonis li al la sanitaristoj, priverŝantaj el la ŝprucigilo la plankon de la sensona jurto.
Li paŝis antaŭen kaj haltis: mortinta patrino estis brakumanta kaj alpremanta al la brusto ankoraŭ vivan infanon. Kaj la infano malforte baraktis kaj ploris, kunpremita de la malvarmaj manoj de la kadavro.
Ustimenko kliniĝis. Tod-Ĵin helpis al li, sanitaristo akceptis la infanon, sukuristino forportis ĝin en alian jurton, kie estis aranĝata izolejo.
Venis humida, neelteneble sufoka mateniĝo, la stepon ŝirmis kurteno de pluvo. Barinov sidis sub gumtola markezo, esplorante mapon de la epidemia regiono. Apude radiisto estis agordanta la sendoricevilon, vokante la bazon de la ekspedicio – Kik-Ĵub-on, doktoron Loboda-n. La enspiratoro de Barinov pendis sur la brusto, la ŝirmokulvitrojn li metis en la poŝon, la kapuĉon deĵetis sur la dorson.
– Ĉu vi laciĝis? – demandis li Vlaĉjon.
– Neniom! – brave respondis Ustimenko.
De malantaŭe aliris Tod-Ĵin, eniris sub la gumtolan markezon, diris malmilde:
– Multe da malfeliĉo, jes, tiel. Kaj kiel tion fini, kamarado profesoro, kiel tute?
Arkadio Valentenoviĉ forte enspiris cigaredan fumon, estingis la cigaredstumpon kaj respondis penseme:
– Kiel kuracisto mi devas diri al vi, kara kamarado: tiun malfeliĉon, tiun teruraĵon eblas likvidi nur helpe de ŝtata rearanĝo. En la Sovetunio ne plu estas pesto, same kiel ne estas variolo, ne estas multaj epidemiaj malsanoj. Kaj tute antaŭnelonge, en mia memoro, en Rusio ĉiujare mortadis pro variolo kvardek mil homoj kaj ne malpli ol ducent mil restadis kripluloj – blindaj, surdaj, ĝenerale, nelaborkapablaj.
– Parolas Stricjuk! – ĝoje ekkriegis la radiisto. – Parolas Stricjuk! Kamarado Loboda, donu al ni dudek termometrojn, emajlitajn sitelojn, sendu hokstangon kaj tion...
Movante la lipojn, Stricjuk rigardis en notlibreton, poste turnis sin al Vlaĉjo, diris:
– Mi ne povas elparoli, kamarado doktoro.
– «Fonendoskopo»! – legis Vlaĉjo kaj ripetis en la ebonitan funelon: – Fo-nen-do-sko-pon!
El termoso ili trinkis varmegan kakaon, eksidis en la selojn. La radiisto plu kriegis:
– Ĉemizojn infanajn – unu. Ja ne, ho dio, infanajn! Infanon oni trovis ĉe patrino! La patrino mortis, kaj la infanon oni prenis!
– Stricjuk, ne malpurigu la eteron! – ordonis Barinov, levante la kondukilon.
Kaj subite ili ekaŭdis obtuzan, malproksiman mitralan pafserion.
– Kio estas tio? – demandis Vlaĉjo.
Tod-Ĵin leviĝis en la piedingoj, fiksaŭskultis. Vipis ankoraŭ kelkaj pafserioj.
– Ĉi tie tute proksime iras la limo, – diris Tod-Ĵin. – La akso iras: Berlino – Romo – Tokio. Faŝismo, jes! Ni veturu!
Li batis per la skurĝo la ĉevalon, kliniĝis al la selarko. Vento tuj ekfajfis en la oreloj de Vlaĉjo, la ĉevaloj de galopo transiris al plengalopo, ronkante, kvazaŭ flugis sen vojo, en humida valo. Ili rapidis dum ne pli ol dek kvin minutoj, kaj Vlaĉjo ĉiam retrorigardadis al Barinov. Finfine ili elrajdis sur montodeklivon, kaj Ustimenko tuj ekvidis respublikajn limgardistojn en mallongaj manteloj, ekvidis furiozantan, flavan, longan flamon kaj ekaŭdis zumadon de aviadiloj super sia kapo. Tio estis iliaj aviadiloj, kun dukoloraj rondoj sur la flugiloj kaj kun mallongaj, kvazaŭ stumpigitaj fuzelaĝoj, iliaj militaj, sturmaj maŝinoj.
– Mi ne komprenas! – perplekse diris Barinov. – Ĉi tie estas incendio, ĉu?
Apenaŭ spirante, pugniginte la manojn, Vlaĉjo rigardis ne deŝirante; tie, trans la linio de la ŝtata limo, trans la kordono de la respubliko, la armeo de la imperiestro estis luktanta kontraŭ la epidemio de pesto. Verŝajne, per flamĵetiloj ili bruligis la ĉeliman vilaĝon, kaj nun taĉmentoj de mitralistoj estis falĉantaj per pafserioj ĉiujn, kiuj penis elŝiriĝi el la flamo. Mitralojn kaj mitralistojn Vlaĉjo kalkulis tre multe, kaj poste li distingis ankaŭ flamĵetilojn sur motorciklaj kromĉaroj. Kaj pli alte, sur monteto, staris kanonoj – baterio, kaj la faŭkoj de la kanonoj estis rigardantaj al la brulanta vilaĝo...
– Ne eblas! – diris Arkadio Valentenoviĉ. – Ĉu? Aŭ...
Li eksilentis. El la flamo aperis kelkaj etaj homaj figuroj – levante la manojn, ili kuris sub pluvo, ili elŝiriĝis, ili saviĝis...
Kaj tiam kelkaj mitraloj samtempe faris mallongajn pafseriojn. La malgrandaj, kvazaŭ ludilaj, soldatetoj en siaj kakiaj uniformoj kaj malaltaj ĉapetoj faris tute mallongajn pafseriojn, ja estas facile mortigi neadekvatan, freneziĝintan homon.
Tamen unu ankoraŭ estis kuranta. Li ĵetiĝis flanken, rekten, ankoraŭ maldekstren. Li kuris al la limo. Li sciis – ĉi tie oni lin arestos, metos en izolejon, sed ne mortigos. Ĉi tie oni lin ne povas mortigi!
Sed ili mortigis lin tie!
Ili faris longan pafserion, kaj la homo, ankoraŭfoje ĵetiĝinte flanken, falis.
Tiam en subite estiĝinta silento ekbruegis motorciklo kun flamĵetilo. Kaj flava akra pikilo de flamo batis al la sterniĝintaj, malgrandaj, senmovaj, jam mortigitaj homoj. Vlaĉjo forturniĝis: liaj dentoj frapadis, la okuloj nebuliĝis. Kaj la vilaĝo plu brulis kaj brulis sub eta pluvo, plu ululis kaj ĝemis flamo kaj nigraj, densaj fostoj de fumo malrapide kliniĝadis al la tero, kvazaŭ timante leviĝi alten.
– Aŭskultu! – diris subite Barinov al Tod-Ĵin. – Oni diru al la komandanto de ilia sanitara grupo, ke mi deziras paroli kun li. Mi estas profesoro Barinov, honora membro de ilia Akademio de sciencoj, partopreninto de tiuj internaciaj konferencoj, en kiuj kunsidis ankaŭ ili.
Tod-Ĵin alvokis al si oficiron-limgardiston, la oficiro ekiris al la fermita bariero, parolis kun kapitano-limgardisto de la imperiestra armeo. La kapitano mansalutis. La limgardisto same mansalutis. Soldatoj de la imperiestra armeo, ekzercante sin, estis luktantaj apud siaj mitraloj, ĵetante rigardojn al la brulanta vilaĝo, la aviadiloj forflugis.
Dusida motorciklo, farbita per ranaj koloroj, knarante per la bremsoj, haltis ĉe la barilo; el la kromĉaro eliris malalta, tre eleganta oficiro en kakio, en fortaj okulvitroj, en alta kaskedo, en lakitaj kruringoj. Barinov, kunpreminte la makzelojn, tuŝis per la kalkanumoj la ĉevalon. Tod-Ĵin kaj Vlaĉjo ekmoviĝis post li. La kuracisto de la imperiestra armeo estis finfumanta cigaredon, kiam ili alveturis. Aŭdinte la nomon de Barinov kun ĉiuj liaj titoloj kaj postenoj, la kuracisto mansalutis, forte turninte la polmon antaŭen. Respektege tenante la manon ĉe la viziero, tiu milita doktoro raportis, ke li havis feliĉon studi verkojn de profesoro Barinov kiel en berlinaj laboratorioj, tiel ankaŭ en la patrolanda instituto de eksperimenta epidemiologio. Kio koncernas la nunan laboron de la speciala kontraŭpesta taĉmento, kiun la profesoro bonvolas observi, do, certe, tiu bildo faras pezan impreson, sed kion fari, se mortokvanto ĉe la pulma formo de pesto atingas cent procentojn? Kompreneble, la plej racia kaj humana solvo estas forbruligi la trafitajn de la epidemio lokojn, des pli ke la malsano nun disvastiĝis nur inter neplenvalora, degeneranta kaj, ĝenerale, senutila etno. Tamen, tiu ĉi demando, certe, ne estas disputinda, kiel ĝenerale ĉiuj ordonoj de la supera epidemiologia centro de la imperio.
Kaj la eleganta kuracisto kun maldikegaj lipharetoj super la maldika lipo kunfrapis la kalkanumojn.
– Transdonu al via akademio, ke mi ne deziras esti ĝia honora membro! – laŭte angle diris Barinov. – Kaj vi mem memoru! Kiam oni vin juĝos kaj se mi ĝisvivos, tiam mi trudiĝos esti akuzanto. Kaj mi parolos nome de ĉiuj doktoroj, fordonintaj la vivon en lukto kontraŭ pesto! Mi havas rajton je tio. Ĉu vi komprenis?
– Mi komprenis! – flaviĝinte kaj plu tenante la manon ĉe la viziero, respondis la milita kuracisto. – Sed apenaŭ la profesoro ĝisvivos la tagon de la supozata juĝo. Tiaj malvenkoj en la okcidento, tia venka marŝado de la armeoj de la Führer!
Kaj, rapide kunfrapinte la kalkanumojn, li sidiĝis en la kromĉaron de sia motorciklo.
Kiam ili elveturis el la valo, Barinov viŝis sian malsekan pro pluvo vizaĝon per tuko kaj plendis:
– Mi tre deziris skurĝi lin. Al la muzelo! Atendu, mi ĝisvivos la juĝon.
– Vi ĝisvivos! – morne promesis Vlaĉjo.
En tiu ĉi tago ili vizitis ankoraŭ ses nomadejojn. Kaj vespere en la tendaro eksonoris sonorilo – Barinov kunvokis konsiliĝon. Nun ĉiutage okazadis tiaj konsiliĝoj, kaj ĉiam ili rememorigadis Vlaĉjon pri tio, kion li legis en libroj pri kunsidoj de militaj konsilioj aŭ staboj antaŭ decidaj bataloj.
En tiuj kuracistaj konsiliĝoj same, kiel en militkonsilioj, estis koncize kaj seke sciigataj skoltaj informoj pri fortoj de la malamiko, estis raportataj propraj perdoj, estis kalkulata armilaro, municioj – serumo, vakcino, tendara ekipaĵo, transportiloj. Ĉi tie sur la tablo kuŝis mapo, kaj la militestro (ĝuste tiel lin nomadis doktoroj: nia generalo Barinov) longe enpensiĝadis pri strekumitaj nigraj kvadratoj: ĉi tie estis la malamiko – pesto. Ankaŭ kampa telefono kun zumilo estis en la tendo de la generalo, kaj la radiisto alportadis foliojn de radiogramoj kaj rapide metadis ilin sur la tablon antaŭ Arkadio Valentenoviĉ. Kaj la komisaro Tod-Ĵin komunikiĝadis de ĉi tie rekte kun la prezidanto de la kontraŭpesta triopo de la respubliko en Khara, ĉiutage raportante al la konsilio:
– Ĉio estas bonorda. Malsanuloj ekster la infekta zono ne estas, tiel, jes!
La kuracistoj renkontiĝadis nur en la konsiliĝoj. Dum la tuta cetera tempo la rusaj doktoroj, flegistinoj, sukuristoj tage kaj nokte bataladis kontraŭ la pesto, kontraŭ la damnita nigra morto, kontraŭ la tarbagana malsano, kiu povus forvori tutan tiun ĉi malgrandan landon, ties brutobredistojn kaj terkulturistojn, ties ĉasistojn kaj laboristojn, maljunulojn, junulojn, infanojn, ties morgaŭan matenon.
Siajn doktorojn Barinov restigadis dormi devige. Kaj severe kontroladis tiujn, kiuj rompas la enkondukitan de li laboran horaron. Dormi kaj bone manĝi estis ordonite: elturmentita kuracisto povus fari teruran, nekorekteblan eraron kaj infektiĝi je pesto, kiel diradis Arkadio Valentenoviĉ, «pro konfuzo».
– Tio estas prava! – aprobis la piloto Paŭĉjo. – Ĉe ni en aviado oni same severe rigardas al tiaj malordoj. Se vi ne satdormos dum ducent-tricent minutoj – libere povas enĉerkiĝi. Ekdormos vi en la maŝino, aŭ ĝenerale apatio kaptos.
En sia aeroplano Paŭĉjo (li ŝatis diri «aeroplano», sed ne «aviadilo») flugadis tre malalte de oriento al okcidento kaj de nordo al sudo tra la tuta regiono de la eksplodo de la epidemio – rigardadis al nomadejoj, ĉu estas ie nigra ĉifono, ĉu pafos el raketpistolo kuracistoj, vokante helpon, ĉu fumas fajrejoj, ĉu ĉio, ĝenerale, estas «en ordeto», kiel esprimadis la energia, nigra, raŭka doktoro Loboda. Tre malalte Paŭĉjo traflugadis super la kapoj de tiuj homoj, kiuj estis neniigantaj tarbaganojn, svingadis de supre la manon en ganto kun funelo, kvazaŭ dirante – saluton, mi simple preterveture interesiĝis. Kaj alteriĝadis apud la tendaro, lavadis sin sub duŝo, manĝadis, denove ekflugadis. Kuracistoj, sukuristoj, flegistinoj mezuradis temperaturon al la tuta loĝantaro de la regiono, injektadis serumon al malsanuloj, vakcinadis sanulojn, sanitaristoj enterigadis mortintojn; al malproksimaj nomadejoj, kie estis malsanuloj, alveturadis marŝa kuirejo kun varmega manĝaĵo, ĝin manĝis kaj resaniĝantoj, kaj kuracistoj, kaj tiuj, kiuj estis tenataj en izolejoj.
Barinov ofte flugadis kun Paŭĉjo laŭ vokoj de radiistoj – konsiladis pri malfacilaj kazoj. Kaj foje en la konsiliĝo li diris:
– Mi povas gratuli kamaradojn! Nun estas klare, ke la epidemio estas lokalizita, malpligrandiĝas, post kelkaj tagoj ni ĉion ĉi tie finos.
En tiu nokto ĉiuj kuracistoj, kunveturintaj en la tendaron, unuafoje satdormis ne laŭ ordono, sed por sia plezuro. Matene dum matenmanĝo al Vlaĉjo oni donis radiogramon de doktoro Baĉjo – el Khara. Tiu en histeriaj esprimoj estis postulanta vokon al «vera afero». Sofia Ivanovna diris:
– Ĉiu homo devas fari tion, kion li faras, tio estas lia devo. Kaj tion, kion li ne faras, faras aliaj...
Vlaĉjo subridis. Nun lin neniam plu incitadis Sofia Ivanovna. Li sciis la valoron de Soldatenkova – ŝian veran, homan valoron.
Vendrede la tendaron oni komencis forigi. Ustimenko ĵus revenis post ĉirkaŭveturado de siaj nomadejoj, deĉevaliĝis kaj ekfartis malbone: li ŝanceliĝis unu fojon, duan. Doktoro Loboda aliris al li pli proksime, diris singarde:
– Vi malvarmumis, verŝajne?
– Eble! – seke respondis Vlaĉjo.
Kaj mem, malforte ridetante, ekiris en la izolejon. Li ne plu dubis, ke tio estas pesto. Estis pikado en la flanko, la irado estis ebria, kiel ĉe pestaj malsanuloj. Kaj la lango estis krete blanka, karaktera.
Tuj kiam li kuŝiĝis, eniris Barinov en kitelo, sed sen enspiratoro.
– Vestu vin kiel necesas! – diris Ustimenko. – Alie mi ĵetos al vi tabureton.
– Kaj vi min ne instruu! – krietis Barinov.
– Mi ripetas – mi ĵetos al vi tabureton. Mi havas peston.
Arkadio Valentenoviĉ eliris. Ustimenko mezuris temperaturon – estis tridek ok gradoj kaj ses dekonoj. Ree venis Barinov kaj Loboda, jam en enspiratoroj, malantaŭ iliaj dorsoj vidiĝis Tuŝ. Kiel tio estis stranga – aŭdi iliajn obtuzajn voĉojn, kaj mem sidi sen ŝirmokulvitroj, sen kombineo, sen enspiratoro.
Dum ili estis portantaj lian pituiton en la laboratorion, Vlaĉjo skribis leterojn. Lia kapo turniĝis, en la buŝo estis seke, tiel seke, ke li senĉese trinkadis. Kaj skribis:
«Banjo! Tiu letero estas desinfektita, vi ne timu. Okazis stulta historio. Kiam vi legos tiujn ĉi liniojn, min oni jam enterigos. Nun mi iomete malfortiĝis, morti mi ne deziras, kaj estas stulte, mi vin, Banjo, amas kaj neniam ĉesis ami. Komprenu...»
Ree venis Barinov, diris laŭte kaj gaje:
– Mi opinias, kolego, ke tio estas krupa pneŭmonio...
Vlaĉjo atente rigardis en la fermitajn per la ŝirmokulvitroj okulojn de Barinov kaj respondis:
– Vi ja mem rakontis, ke tiel oni ordinare konsolas ekmalsanintajn kuracistojn.
– Vi prefere kuŝiĝu! – ordonis Barinov.
En la pordo ree staris Tuŝ. Ŝi alportis poŝton – leterojn de Banjo kaj de Aglaja. Barbara skribis el la fronto. «Mi estas en la floto», – legis Vlaĉjo, kaj denove pri teatro. Estis ankaŭ pri milito kelkaj vortoj, kaj pri tio, kiel por Vlaĉjo kun lia karaktero estas malfacile, probable, kuraci diversajn «bronkitojn-apendicitojn». Kaj onklino Aglaja same skribis pri la milito.
Vlaĉjo tusis, sango en la pituito ne estis. Vespere trans la fenestro aperis la piloto Paŭĉjo – almetis al la vitro letereton: «Estas konjako, ĉu vi drinkos, doktoro?» Ustimenko montris al li spitsignon kaj kuŝiĝis sur la liton.
Dua analizo laŭ Gram ree nenion montris. Necesis atendi.
Ĉe la pordo, trans la muro, ĉiam sidis Tuŝ; li aŭdis ŝiajn karakterajn malpezajn paŝojn, ŝian flustron. Kelkfoje venadis Soldatenkova kaj demandadis Vlaĉjon, kvazaŭ li estus etulo:
– Nu? Kiel ni fartas? Ĉu ni manĝis?
– Ni deziras, ke ĉiuj iru al diablo kun sia delikateco! – diris Vlaĉjo.
En la mano li tenis termometron. Tridek naŭ kaj ses. Kaj al li naŭzis, terure naŭzis.
Nokte ĉe lia lito sidis doktoro Loboda. Vlaĉjo deliris. Loboda-n anstataŭis dika Ŝumilov. Pro neniofarado li prenis de sur la tablo nefinskribitan de Vlaĉjo leteron al onklino Aglaja kaj legis: «Estas diable domaĝe, ke nenio estas farita. Kaj se vi, onklino, vidus tiun grandegan armeon de epidemiologoj, se vi komprenus, kiaj tio estas homoj! Jen, ekzemple, doktoro Ŝumilov. Aspekte li estas simple dika stumpo, rakontas stultajn anekdotoj, mem la unua ridegas...»
«Malvere! – konfuziĝis kaj ofendiĝis Ŝumilov. – Kiam mi la unua ridegas?»
Metinte la leteron sur la tablon, li kalkulis al la dormanta Vlaĉjo pulson kaj subite rimarkis karakteran blankan triangulon – sur la mentono kaj ĉe la nazo.
– Tuŝ! – kriis li. – Helpu al mi!
Duope ili kuŝigis delirantan Vlaĉjon sur la dorson, kaj Ŝumilov defleksis sur Ustimenko la ĉemizon.
– Ekzantemo! – per feliĉa voĉo diris lin. – Ĉu vi vidas, Tuŝ? Kaj tio estas ĝusta, ke mi estas dika stumpo! Ne nur stumpo, sed ankoraŭ stultulo! Veku tuj Barinov-on! Senprokraste!
Per siaj mallongaj fingroj li malligis la ligilon de la respiratoro, deŝiris la okulvitrojn, deskuis la kapuĉon. Lia dika, grandvanga vizaĝo, ruĝa pro varmego, estis feliĉa.
– Skarlatino! – diris li al Barinov. – Skarlatineto! Kaj kia bona, karaktera, krestomatia, por studento! Por kio do mi kaj vi taŭgas? Ĉu ni ĉion forgesis? La knabineton ja li de la mortinta patrino el brakumo elprenis. La knabineto ja havas skarlatinon. Ho dio, kiel ni hontinde konfuziĝis! Vi rigardu al la ekzantemo: kontinua kampo de hiperemio. Kaj la vizaĝo: skarlatina «papilio», sendube. Jen kiele, kamarado profesoro...
– Hm, jes, – diris Barinov. – Kiu ne pekis, kiu ne eraris? Necesas, verŝajne, Paŭĉjon veki, li por la serumo flugu, ni ja por la knabino ĝin tutan eluzis.
Paŭĉjon oni vekis.
Post ioma tempo Tuŝ mallaŭte demandis:
– Ĉu tio estas ne pesto ĉe li, jes, tiel, kamarado profesoro?
– Ne, karulino, tio estas skarlatino! – diris Ŝumilov, per tuta sia vizaĝo radiante ĝojon. – Skarlatineto. Skarlatinjo.
Barinov plu rigardis al Vlaĉjo. Poste li subite diris:
– Ĉu vi scias, Hipolito Zaĥaroviĉ? Tie, en la manĝejo, estas ĉampano. Ni iru kaj eldrinku botelon. Je niaj anstataŭontoj! Je tiaj ĉi knaboj!
Ili foriris, kaj Tuŝ restis. Ŝi longe aŭskultis, kiel deliras Vlaĉjo, poste prenis lian grandan varmegan manon kaj kisis...
Matene la tuta grupo de profesoro Barinov forveturis al Khara. En la sama tago la tri pezaj aviadiloj ekflugis de sur la alteriga placeto de Khara kaj, farinte adiaŭan rondon super la urbo, prenis kurson al Moskvo. Forflugis la ekspedicio neatendite, dum forta pluvego. La doktorojn adiaŭis nur Tod-Ĵin.
– Ilin kuŝigu en la randan jurton, – deliris tiutempe Vlaĉjo. – En la plej randan. Kaj malpermesu iradon. Mal-per-mesu!..
La duan de oktobro Ustimenko estis forveturanta el Khara. Matene li ĉirkaŭiris la malsanulejon, adiaŭis la malsanulojn, avon Abataj, serĉis Tuŝ-on, sed nenie ŝin trovis. Pelagia Markelova estis lavanta la operaciejon, li etendis al ŝi la manon, diris:
– Nu, kiel vi laboras? Ĉu normale?
– Bone! – konfuzite mallevinte la okulojn, diris ŝi. – Al mi estas bone, sed Sofia Ivanovna...
– Sofia Ivanovna estas bonega homo! – severe interrompis Vlaĉjo. – Kaj bonega kuracisto. Nek vi nek mi rajtas ŝin juĝi! Tiele. Adiaŭ, Pelagia Jegorovna.
Li kaj Baĉjo Belov brakumis unu la alian kaj trifoje interkisiĝis.
– Ĝis la Nova jaro ni la faŝistojn frakasos! – diris la nova ĉefkuracisto. – Ĉe ili kun benzino estas malfacilega stato. Kaj necesas atendi internan eksplodon. Mi pri tio pensis. Ĉu vi pensis?
– Pensis! – kun rideto respondis Ustimenko.
Li ial ĉiam deziris rideti, kiam li konversaciis kun Baĉjo.
Je la naŭa horo li eliris al la karavano – sep rajdantoj kaj kelkaj ŝarĝaj ĉevaloj. Estis treege varme, Khara suferis pro subita aŭtuna varmego. Madi-Danzi tenis super doktoro Baĉjo sunombrelon, li ne plu donis al Vlaĉjo ajnan atenton. Sofia Ivanovna severe ordonis al Vlaĉjo sendi el la centro iajn formularojn kaj ŝnuritajn kontolibrojn. Li deziris kisi ŝin, sed ŝi koleris pri konfuzo en la kvaronjara raporto, kaj la lasta, kion de ŝi aŭdis Ustimenko, estis vortoj, ke al ŝi io estas «eĉ stranga», kio nome – estis neinterese.
La malsanuloj rigardis en la fenestrojn, avo Abataj estis streĉanta la selzonojn, pakojn, selsakojn, komandadis, ordonadis. Malproksime el sub la frunto rigardis la eksa ŝamano Ogu. Vlaĉjo vokis lin pli proksimen, Ogu koleriĝis:
– Por kio malbone faris – la tamburinon, la bastonon faligis al akvo, al Taa-Hao? Ŝorĉi ne povas mi por via bona vojaĝo, por kio tiel, ĉu, jes?
– Mi iel elturniĝos! – subridis Vlaĉjo. – Kaj pri tiu fiaĵo forgesu eĉ pensi. Tod-Ĵin-on mi vidos, diros: Ogu nun estas homo. Tod-Ĵin prenos vin kiel brankardiston, sed se vi vodkon drinkos – doktoro Baĉjo vin elpelos. Adiaŭ!
Li eksidis en la selon kaj nur nun ekvidis Tuŝ-on. Alpremiĝinte al la pordego de la malsanulejo, ŝi ridetis al Vlaĉjo per tremantaj lipoj.
– Mi skribos al vi, – diris Vlaĉjo, tuŝinte la virĉevalon per la kalkanumoj kaj alrajdinte al Tuŝ. – Mi skribos al vi grandan leteron. Kaj doktoro Baĉjo legos. Ĉu bone?
– Ne bone! – skuis la nigrajn harligojn Tuŝ. – Kiam vi skribos, mi mem ellernos bone legi. Tio ja estos ne baldaŭ? Ĉu, tiel, jes?
Kaj per la malgranda mano ŝi prenis lian piedingon, sed tuj forlasis ĝin, ĉar se virino prenas piedingon, tio signifas, ke sur la ĉevalo sidas viro, kiu ŝin amas. Sed Vlaĉjo ne amis ŝin.
– Ĝis revido al ĉiuj! – diris Vlaĉjo.
La karavano ekiris. Avo Abataj ekkuris apud la ĉevalo de Vlaĉjo. Kaj ju pli malproksime levadis polvon la ĉevaloj de la karavano en Khara, des pli multe da homoj kunvenadis ĉirkaŭe. Konataj kaj duonkonataj homoj iris apud Vlaĉjo kaj etendadis al li acidan fromaĝon, kiun, estis sciate, li ŝatis.
– Prenu kurut-on! – kriis oni al li. – Prenu, vi manĝos kurut-on en la milito!
– Prenu arĉi-on! – kriis oni al li, etendante sekigitan kazeon. – Arĉi ne malfreŝiĝos. Vi konservos ĝin ĝis la fino de la milito kaj post la milito rememoros nin.
– Prenu biŝtak-on! – kriis oni al li, etendante globetojn de rangifera fromaĝo. – Prenu, doktoro Vlaĉjo! Ĉu vi ne rekonis min? Vi... konservis al mi la aĝon... ankoraŭ tiam, kiam ni timis vian malsanulejon!
Li rekonadis kaj ne rekonadis, ridetadis per firma, algluiĝinta rideto kaj rapide glutadis larmojn. Polvo iĝadis ĉiam pli densa, neniu vidis kaj ne povis vidi, ke doktoro Vlaĉjo ploras. Li, verŝajne, ŝvitis; estis vere tre varmege, kaj sur liaj ŝultroj estis vatita jako.
– Vi savis Khara-n el la nigra morto! – kriis oni al li. – Ni neniam forgesos vin!
Ne, ne li savis, ne! Peston ne eblas venki unuope. Kaj ne pro kortuŝeco aperis la larmoj sur la okuloj de Vlaĉjo, ne! Tio estis strangaj, fieraj larmoj. Larmoj de feliĉo de homo, apartenanta al civitanoj de tiu granda lando, kiu povas venki la nigran morton! La nevenkeblan nigran morton, la teruran tarbaganan malsanon, peston! Kaj nun la popolo de Khara estis adiaŭanta ne simple la kuraciston Ustimenko – ĝi estis adiaŭanta amikon, fraton, civitanon de la lando de laboristoj kaj kamparanoj, de la lando de la labora popolo, de la lando de racio kaj bono.
– Venku viajn malamikojn! – kriis oni al li el la homamaso, ĉirkaŭanta la karavanon.
– Ni venkos niajn malamikojn! – kvazaŭ riverencante, flustris Vlaĉjo kaj vidis antaŭ si kaj Barinov-on, kaj Loboda-n, kaj Ŝumilov-on.
– Via popolo estu feliĉa, ĉar ĝi meritas feliĉon!
– Jes, ĝi meritas feliĉon! – ripetadis Vlaĉjo kaj rememoradis la piloton Paŭĉjo, Bogoslovskij-on, onklinon Aglaja.
– Kaj vi resanigu viajn vunditojn, kiel vi resanigis nin!
– Mi resanigos! – ĵuradis Vlaĉjo.
– Revenu, doktoro Vlaĉjo!..
La ĉevaloj ronkadis kaj timadis, la homamaso iĝadis ĉiam pli granda, kaj ĉe elveturo el Khara Vlaĉjo ekvidis la patron de Lamzi, kiu staris super la vojo kun siaj ĉasistoj. Da ili estis multe, ĉirkaŭ kvindek, kaj ĉiuj ili tenis fusilojn sur la postkoloj de la ĉevaloj. Vlaĉjon ili renkontis per salvo supren – unu fojon kaj duan, kaj poste iliaj bonegaj, malgrandaj, longharaj ĉevaloj ekiris antaŭen galope, por ke malproksimaj nomadejoj prepariĝu adiaŭi la sovetian doktoron Vlaĉjo.
Kaj la nomadejoj prepariĝis, kaj Vlaĉjo Ustimenko fiksrigardis al vizaĝoj, skrupule rememorante, kiu estis ĉe li en ambulatoria akcepto, kiun li ekzamenis en jurto, kiun operaciis, kiun kuracis en la malsanulejo.
Sed bone distingi li neniun povis – nun ili ĉiuj estis ridetantaj, kaj tiam, kiam li havis kun ili aferon, ili estis suferantaj. Nun ili ĉiuj sunbruniĝis kaj fortikiĝis, kaj kiam oni alveturigadis ilin al li, ili estis palaj kaj maldikaj. Nun ili estis retenantaj siajn ĉevalojn, kaj tiam ili kuŝis, aŭ estis kondukataj sub la brakoj, aŭ enportataj sur brankardo. Ĉu eblis nun kompreni, por kiu el tiuj rajdantoj li «konservis la aĝon»?
Esence, tio estis negrava. Grava estis alio – li faris ĉi tie sian aferon. Faris ĉiam, faris per tutaj fortoj. Kaj la homoj komprenis tion. Probable, eblis operacii pli bone, ol li, sed li tamen ĉi tie faris «ioman» utilon.
«Ioman! – pensis Ustimenko. – Bagatelan! Tamen la ekspedicio de doktoro Barinov – ĉu ĝi estas malgranda? Kaj mi ja estas ĝia ero. Ero de ĉio kune, ero de mia lando».
Kaj li rigardis malproksimen, tien, kie furiozis la milito kaj kie lin atendis la afero, al kiu li servis.
FINO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.