La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AFERO, AL KIU VI SERVAS

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro dekkvara

Kiel fartas via brutaro?

En vesperoj li legadis.

Kaj ne tiom koleris pri la legitaĵo, kiom iel ne komprenadis. Estis strange kaj eĉ ĝene legi pri homo, kiu longe-longe, sur multaj paĝoj, kaj en kuracloko en Alpoj, kaj en la revolucia Petrogrado, kaj ĉe Dono, kaj en la armeo de Kaledin[125], kaj en Moskvo neniel povas decidi, kio do estas la Soveta potenco, ĉu konvenas ĝi al li aŭ ne konvenas. Tiu homo amis, ĉesis ami, meditadis sub pluvo kaj en bona vetero (ĉiuj veteroj kaj odoroj estis detale kaj versimile priskribitaj: vere, fojno en humida vetero odoris ĝuste tiel, kaj ankaŭ suno dum mallonga aŭtuna pluvo lumis tute tiel), pafadis, fuĝadis, kaŝiĝadis, veturadis en vagonoj, navigadis sur vaporŝipoj kaj finfine denove flaris ĉiaspecajn fajnajn odorojn, distingante diversajn kolorojn kaj kontemplante specialajn pejzaĝojn, – la Sovetan potencon agnoskis, sed kun rezervoj.

«Jen kiele!» – miris Vlaĉjo, fermante la dikan volumon, sur kies lasta paĝo estis multsignife dirite, ke tio estas nur fino de «dilogio». Sekva el legitaj de li libroj estis verkita kun aludoj. En li la protagonisto estis por la Soveta potenco, sed same precipe observadis kaj rimarkadis diversajn naskmakulojn de kapitalismo. Ne sen veneno li spritis, sed faradis neniajn agojn, almenaŭ eĉ sensencajn, kiel, ekzemple, Pierre Bezuĥov, restinta kun sia celo en okupita de la francoj Moskvo[126]; male, tiu protagonisto okupiĝadis ekskluzive pri observado kaj ofte konkludadis, ke en tiu ĉi vivo «ne ĉio estas tiom simpla». Kaj tio vere estis tiom ne simpla, ke Vlaĉjo tute ĉesis kompreni tiun ĉi verkon, aĉetitan de li en Moskvo kontraŭ naŭ rubloj dudek kopekoj en bindaĵo, kaj formetis ĝin ĝis pli bonaj tempoj. Kaj sur la tria verko, kie la aŭtoro tre dense kaj detale priskribis sorton de rabisto en la postrevolucia Petrogrado, Vlaĉjo tute rompiĝis: tiu rabisto prirabadis homojn kaj senĉese rezonadis, kaj ĉirkaŭ li ĉiuj rezonadis, cetere treege stulte kaj longe, kaj finfine la rabisto pendumis sin, sed ne ĝisfine, kaj tiam Vlaĉjo ĉesis legi beletron, kaj revenis al interrompita volumo de «Eraroj kaj danĝeroj en kirurgiaj operacioj».

Ĝuste kiam li estis leganta tiun ĉi libron, okazis la evento, radikale ŝanĝinta lian vivon en Khara. Kun globigitaj okuloj, en defalantaj ŝuoj, en kalsono kun ligaĵoj (Vlaĉjo sukcesis rimarki, ke la kalsono estas ŝtata, kun stampo) en lian ĉambron enkuris Madi-Danzi kaj ne kriis, sed iel eĉ ŝrikis:

– Malsanuloj! Du! Rapide, jes, ĉu?

Vlaĉjo deŝovis la tabureton, kalkulis ĝis dek, por ne emocii kaj ne konduti tute stulte, surmetis la kitelon, la ĉapeton kaj eliris en la koridoron. Ĉe la enirpordo, ambaŭ glacikovritaj, en peltmanteloj kun pendoglacioj, en jakoj, surmetitaj super la peltmanteloj, – «hurme», en glacikovritaj peltaj botoj, staris silente nekonataj homoj. En malforta lumo de deklinea lampeto[127], tremanta en la manoj de Danzi, Vlaĉjo diris al la malsanuloj, ke ili senvestiĝu kaj eniru en la akcepteojn, sed responde aŭdis retenitan ridon kaj nur tiam, laŭ tiu retenita, karaktera rido, ion rememoris, sed tuj ree forgesis.

– Permesu! – diris Vlaĉjo.

– Ja kion permesi aŭ ne permesi, – aŭdis li ree la rapidan, kamparanan, gajan parolon kaj nun tuj, fine rekonis Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on Bogoslovskij-on, kiu estis malrapide demetanta de sur la kapo peltan ĉapelon kaj samtempe elgrimpanta el ĉiuj siaj glacikovritaj peltaj vestaĵoj. – Kion permesi aŭ ne permesi, – diris li, premante la manon de Vlaĉjo kaj ĉirkaŭrigardante lin iomete demalproksime – atente, severe kaj afable. – Vi prefere kamaradon Tod-Ĵin rekonu, vi lin ne tiom antaŭlonge vidis, por sukcesi forgesi. Kaj ordonu alporti vodkon, ni trafis en glacitruon, ho, tiu saltado de glacio en akvon kaj ree diablo scias kien, ho, tiuj sciuloj-spuristoj...

Kaj ŝutiĝis, ŝutiĝis la rapida parolo, kaj tuj al Vlaĉjo ŝajnis, ke li neniam kaj nenien forveturis el Nigra Ravino, ke ĉio nun estos bonege, trankvile, certe. Kaj Bogoslovskij jam estis enrigardanta en la malplenajn ĉambrojn, balancadis la kapon, forte frotante la manojn, kaj lamentis, retrorigardante al Tod-Ĵin:

– Malplene, malplene, vere malplene, eĉ unu viva animo ne estas...

Elrigardis «sinjorino kuiristo», svingis la manojn, ekkuris per paŝetoj por kuiri festan vespermanĝon. Danzi jam alportis flanelajn ĥalatojn, purajn, sekajn subvestojn, ŝtrumpetojn, babuŝojn, multfoje riverencis al Ustimenko: laŭ tio, kiel la doktoron Vlaĉjo salutis Tod-Ĵin, li komprenis – la malsanulejon oni ne fermos, lin, Madi-Danzi-on, ne elpelos, la salajron li ricevados plu.

– Ĉu vodkon do vi havas? – demandis Bogoslovskij.

– Alkoholon! – kulpe respondis Vlaĉjo.

– Des pli bone! Ĉu kuiras ĉe vi ĉinino? Bonege! Ne, alkoholon necesas trinki pura, altrinkante ĝin per akvo. Kio? Ĉu forte? Certe, certe, sed vi ja bonege, lerte, kiom ajn drinkas kaj neniam ebriiĝas, – ĉu vi memoras la pelmenojn ĉe Postnikov?

– Mi memoras! – feliĉe palpebrumante, respondis Vlaĉjo. – Mi ĉion memoras, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Do, vi mian leteron ricevis?

– Pri la letero kaj pri aferoj ni parolos morgaŭ. Kaj hodiaŭ ni estas nur gastoj, kaj gastoj malsekiĝintaj, frostiĝintaj kaj tre lacaj. Ordonu, ke oni preparu por ni litojn, kaj ankaŭ vi mem kuŝiĝu dormi, kaj morgaŭ ekde la mateno ni laboros.

– Sed vi al mi pro la letero ne ofendiĝis?

– Pri mi – ne. Sed pri vi ofendiĝis. La letero, karulo, estas iom dama, iomete histeria. Tamen, morgaŭ...

– Sed tamen kial dama?

Bogoslovskij pensis iom, alŝovis al si pli proksime teon, diris:

– Bone, kelkajn vortojn hodiaŭ. Vidu, kara mia junulo, en nia partio, en la bolŝevista, jam en la antaŭrevolucia tempo estis multaj kuracistoj. Ĉu vi neniam pensis pri tiu demando, kio nome kuraciston venigadis en la partion en tiuj malfacilaj jaroj? Ĉu? Kaj mi pensas, mi persone, ke venigadis doktorojn en la partion sento de plena sensenceco de medicina laboro en Rusio sen revolucia eksplodo, sen ŝanĝo de la ŝtata ordo, sen neniigo de la potenco de kapitalistoj, bienuloj, kulakoj.

Ĉiu pensanta doktoro konvinkiĝadis, ke liaj personaj penoj, same kiel penoj de centoj da honestaj homoj, en la ekzistanta monarkia ordo de la imperio kondukas al nenio kaj ne povas konduki al io ajn. Ja ni ĉiuj delonge estas konvinkitaj pri tio, ke la estonteco apartenas al la medicino profilaktika, preventa. Sed kia, diable, preventa medicino povis ekzisti en tiuj tempoj, kiam la plej genia organizisto Pirogov mem nenion aŭ preskaŭ nenion povis fari? Sekve, la afero estis en la sistemo. Vi trafis el la familio partia, el la Soveta ŝtato – de laboristoj kaj kamparanoj – ĉi tien, kie la cirkonstancoj estas tute aliaj, kaj... perpleksiĝis, eble. Pro juneco vi ne rimarkis tion progreseman, kio kreskas jam ĉi tie, pro fiereco ne skribis tuj, ekzemple, al kamarado Tod-Ĵin.

– Necesis skribi al mi tuj, jes! – diris Tod-Ĵin sekete. – Mi komprenus kaj venus.

– Kaj al mi vi skribis jam en stato de eksciteco, – daŭrigis Bogoslovskij. – Skribis, perdinte senton de la situacio, de la loko, de la socia aranĝo de la socio, kie kuracisto estas figuro nekonata.

– Iomete konata! – malmilde enmetis Tod-Ĵin. – Tiu kuracisto, kiu venis al ni ne el la Sovetunio, jes, tiel...

– Des pli. La situacio estas ne simpla, eĉ en la departemento pri popola sano estas malsamaj fortoj. Kion do vi pensis, vi venos – kaj estos kiel ĉe ni en la Sovetunio: se estas ia malordo, vi iras al sekretario de distrikta komitato, aŭ en sanitaran inspektejon, aŭ ankoraŭ pli alte – en la regionon? Necesas, karulo, kompreni, ke tiuj metodoj nur ĉe ni ekzisas, kie la ŝtato ne nur helpas al sanprotektado, sed ankaŭ responsas pri sano kaj vivo de ĉiu sia civitano, ĉar nia ŝtato estas ŝtato de laborantoj, sed ne de tiuj, kiuj uzas por siaj celoj laboron de civitanoj de kapitalisma ŝtato. Tamen, ni dormu, Vladimiro Atanazijeviĉ, kuŝiĝu, ĉar ekde la morgaŭa tago viaj ferioj por ĉiam finiĝos.

Vlaĉjo foriris en sian ĉambron, eksidis sur la liton, demetis la piedvestojn. Ĝenerale, Bogoslovskij lin hodiaŭ taŭge skoldis. Sed ĉu juste?

– Bona homo! – diris tiutempe Tod-Ĵin. – Pura, kiel tio, ĉu?

– Kiel vitro?

– Ne, pli bone. Tia estas...

– Kiel kristalo...

– Kiel kristalo. Malfacile al li estis, jes, kamarado Bogoslovskij! Pli frue mi devus veni. Tuj...

– La knabo estas bona, – penseme diris Bogoslovskij, – sed, vidu, tamen ankoraŭ knabo. Ne estas hardo. Li ne komprenas, kion signifas «vivbatalo». Ni iru pririgardi lian malsanulejon.

Madi-Danzi ekportis la lampon, «sinjorino kuiristo» paŝetis malantaŭe.

– Fendojn inter traboj li fermis per argilo, saĝe, – diris Bogoslovskij. – Ŝtopis per lano, kaj poste per argilo. Rimarku, tute ne blovas malvarmo. Kaj la litojn ŝpareme starigis, pripensite, aĥ vi kompatindulo. Ŝranketoj estas samaj, kiel ĉe mi en Nigra Ravino, – kun breto, memorfiksis, ruzulo, la konstruon. Eĉ desegnis, probable. Kaj nun ni rigardu la operaciejon. Ne, nur pensu, kian li aĵon elpensis anstataŭ aŭtoklavo, ĉu vi vidas? Simplaj zinkitaj siteloj, duoblaj feraj kovriloj, jes, ĉio estas tute racia kaj eĉ sprita, sterilizo per humida maniero. Vidu, la aperturo de la interna kovrilo ne koincidas kun la ekstera. Nu, ĉio estas komprenebla. Sur fornelon, poste ses horojn malvarmiĝas, ĉu vi komprenas?

– Ne tute, – diris Tod-Ĵin.

– Ses horoj daŭro estas, – enmiksiĝis Danzi, – ses horoj estas tia daŭro, jes, dum kiu el sporoj, kiuj ĉe unua bolado konserviĝis, denove tiuj bakterioj naskiĝas, ĉu, jes?

– Ĉu estis li, kiu pri tio vin instruis? – severe demandis Bogoslovskij.

– Instruis, – ektimis Danzi, – ĉiutage du horoj. Kaj poste, – haste ekparolis li, – poste duono de horo boligi necesas kun aldono de natria bikarbonato el kalkulo unu nul por unu tri nuloj de akvo, tiele, ĉu, jes? Sed neniu tute venis, – aldonis li per falinta voĉo. – Ankoraŭ plu mi povas rakonti...

– Ne necesas. Bravulo! – laŭdis Bogoslovskij.

– Do, ĉu bone? – interesiĝis Tod-Ĵin.

– Ni iru dormi! – decidis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

Kiam Vlaĉjo vekiĝis, Tod-Ĵin jam foriris. Bogoslovskij ĉe tableto en la larĝa koridoro trinkis teon. Madi-Danzi, starante ĉe la muro, kortuŝe rigardis al Nikolao Eŭgenjeviĉ – li ĝenerale scipovis rigardi kortuŝe al tiuj homoj, kiujn li opiniis estroj.

– Ĉu vi longe ne povis ekdormi hieraŭ? – demandis Bogoslovskij.

Li, kiel antaŭe, ĉiam ĉion divenadis.

– Longe.

– Ĉu vi ofendiĝis?

– Ne, sed...

– Vidu, tuj «sed». Sed vi tute nenion faris, por ke al vi amase venadu malsanuloj. Ĉi tie, kolego, necesas iĝi socia aganto, batalanto, soldato, sed ne ia dia elektito, kiu sidas kaj atendas bonan veteron. Jen, ekzemple, en Monguŝ malsanuloj amase venas, malgraŭ abundo de lamaoj kaj ŝamanoj; en Badan ni konstruas duan domon de malsanulejo, tie Melnikov tuj komprenis grandegan politikan signifon de sia laboro, sed ne nur tiun, kiel ni ŝatas esprimi, «humanecon», «humanismon»... Ĉi tie ne nur bonan aferon necesas fari, ĉe tie, kara Vladimiro Atanazijeviĉ, necesas devigi la popolon ekkredi al la kuracisto, kaj tio estas granda, grandega afero...

Li silentis iom, glutinte teon, ekfumis cigaredon.

– Siatempe en tiu ĉi lando sufiĉe diboĉis internaciaj kanajloj, nomante sin kuracistoj. Ĉu vi tion scias?

– Iomete scias.

– Ĉiaspecaj negocistoj, komercistoj, aĉetistoj, friponoj – ĉiuj ĉi latronoj flaris per sia damnita flarsento, ke ĉi-tieaj rangiferistoj, brutobredistoj, fiŝistoj, terkulturistoj kaj aliaj laborantoj ial ekkredis pri utilo de variola vakcinado, ĉu epidemioj falĉis popolon plene – nun ne eblas klarigi, sed ili ekkredis. Do, tiuj internaciaj friponoj uzis tion, akiris rezervon da pulvora vakcino kaj por ĉiu vakcinado prenis «decan prezon» – nurnure unu ŝafon. Vakcinadis komizoj, aŭ eĉ knaboj, kaj neniu, certe, interesiĝis, ĉu freŝa estas la vakcino, kaj kia ĝi venas ĉi tien el grandaj urboj de Eŭropo – vi mem imagas. Tute nature ĉe tia skalo de komerco eĉ tiu senutila vakcino por ĉiuj ne sufiĉis. Ili solvadis ĝin per glicerino, aŭ eĉ simple glicerinon uzadis por vakcinado. Pro tago de laboro, pro flakono da glicerino ricevadis tiu mister, monsieur aŭ alia el tiuj sinjoroj – gregon da ŝafoj, ĉirkaŭ tri centojn da kapoj. Kaj la plej interesa konsistas en tio, ke la instrumento, per kiu oni faradis entranĉadon, neniam estis desinfektata, imagu, neniam. Sekve, per trompa variolvakcinado estis disportata sifiliso en skaloj, kiujn eĉ konsideri ne eblas.

– Ĉu tio povas esti vero? – dolore sulkiĝante, demandis Ustimenko.

– Ĝuste, tio estas vero. Ja por bruto-koloniisto gravas nur lia dio – ĉu katolika, protestanta, budaisma, lia idolo, nomata plue Profito. Kaj la loka loĝanto por li, koloniisto, estas fremdulo, sovaĝulo, indiĝeno, kreita por lia, de la koloniisto, riĉiĝo. Kaj ni ĉi tie, Vladimiro Atanazijeviĉ, kiom ajn tio estu stranga, nun havas konsekvencojn de la krimoj, faritaj de la paladinoj de Profito, ni devas instigi la ĉi-tiean popolon ekvidi en ni tion, kio ni estas efektive. Nia kaj via tasko estas, kompreneble, malfacila, sed honoriga. Sovetia – kaj honesta, sovetia – kaj bonkora, sovetia – kaj zorgema, sovetia – kaj justa, sovetia – kaj senprofita – ĉio ĉi per nia laboro ĉi tie devas iĝi sinonimoj, ĉu vi komprenas min, Vladimiro Atanazijeviĉ?

Neniam, verŝajne, Vlaĉjo vidis Bogoslovskij-on tia emociita kaj tia mirinde bone incitita. Kaj denove, kiel en Nigra Ravino, Vlaĉjo-n plenigis envio al Nikolao Eŭgenjeviĉ, al lia interna, spirita, morala esenco, al tio, kiel larĝe kaj samtempe precize scipovis pensi Bogoslovskij, al tio, kiel li vivis – en la nomo de la afero, pro la afero, por la afero, kaj ĉe tio neniom ofere, sed iel ĝoje, gaje, tute fordonante sin al sia laboro. Jen preskaŭ ne operacias tiu bonega kirurgo. Kial? Tial, ke li estas okupita pri pli necesa laboro, plej grava, kaj neceso de tiu laboro, ĝia graveco por la socio estas ĝuste tiu rekompenco, kiu kompensas al li la provizore perditan ŝatatan kirurgion.

Ili ankoraŭ ne fintrinkis teon, kiam revenis gaja, kun ruza rigardo Tod-Ĵin. Demetis la prujnokovritan peltomantelon, eksidis kontraŭ la fenestro, tiel, ke sunaj radioj lumis rekte al lia vizaĝo, kaj enpensiĝis kun taso en la mano.

«Jen en kio estas la afero! – subite miris Vlaĉjo. – Li ja havas okulojn de aglo – li rigardas al la suno».

– Nu? – demandis Bogoslovskij.

– Ni tuj iros, tuj! – diris Tod-Ĵin. – Kaj Madi-Danzi iru kun ni. – Li subridis. – Multaj timas, ke ilin ĉi tie oni senigos je la aĝo – tiel ili nomas morton, kaj lamaoj flustras al ili pri tio, kaj ŝamanoj flustras, sed ni devas montri, ke ĉi tie oni ilin ne nur ne senigos je la aĝo, sed ankaŭ kuracos, jes, ĉu tiel? Kaj la kamarado, – li turnis sin al Vlaĉjo, – komencu fari sian aferon...

Tod-Ĵin denove enpensiĝis, rigardante al la blanka, malvarma, brilanta suno. En tiu ĉi mateno Vlaĉjo ne hakis brulŝtipojn, ne faris gimnastikon, ne legis, ne sidis en sia akceptejo. En tiu malvarma, venta mateno li, nevokita, iris en Khara-n devigi malsanajn homojn kuraciĝi. Sur knaranta neĝo kune kun li iris Bogoslovskij, Tod-Ĵin kaj ankoraŭ tri ĉi-tieaj konatoj de Tod-Ĵin. Pikanta, malvarma vento batadis en la vizaĝon de Vlaĉjo, hurladis en jurtoj, en kiujn ili venadis, sternadis sur pritretitajn plankojn de jurtoj mordantan, fulgan fumon de nevarmigantaj lignofajroj. Blekadis en brutkortoj apud domoj kaj enkreskintaj en neĝamasojn kabanoj frostiĝintaj kaprinoj, ŝafinoj kaj virŝafoj. Kaŝiĝadis en neĝa blovado, malproksime de la okuloj de Tod-Ĵin, la turmentantoj de Vlaĉjo – lamaoj kaj ŝamanoj. Raŭkis malsataj, koleraj hundoj. Brilis ie, jam en krepusko, per lupaj lumoj la okuloj de Markelov. Li paŝis en grandega peltmantelo, apogis sin sur bastonego, la doktorojn kaj Tod-Ĵin-on salutis afable, roris per malvarmuma voĉo: kial ili ne venas gasti al li. Tod-Ĵin haltis por ĝentila, laŭ la rito, konversacio.

– Kiel fartas kaj ĉu bone sanas via brutaro? – demandis li. Tiel oni devis ĉi tie komenci konversacion.

– Mia brutaro bone fartas, – diris Markelov. – Kaj ĉu via brutaro estas sana?

– Ankaŭ mia brutaro estas sana, jes, tiel, – diris Tod-Ĵin. – Ĉu estas sanaj vi kaj viaj parencoj?

Kiam la rito finiĝis, Tod-Ĵin, rigardante per siaj aglaj okuloj en la lupajn, senhontajn okulojn de Markelov, prononcis emfaze:

– Vi ne havos la faktorion, kiu estas okupita de la malsanulejo. Ĝi, pardonu, estas ne via, vi, pardonu, estas ŝtelisto, tiel, jes, vi deziris ŝteli ĝin, ĉu vere, sed aĉetkontrakton vi ne havas.

– Ni estas impostoj, civilizo, – ekroris Markelov, sed Tod-Ĵin interrompis lin.

– Jen kiel estos nome, – diris li, – kaj vi ricevos paperon kiel necesas. Nun mi deziros al via brutaro bonan vintrumadon kaj nutradon...

– Kaj ankaŭ al la via, – turnante sin dorse, diris Markelov.

Vlaĉjo, ne elteninte, hihiis, Tod-Ĵin ĵetis al li severan rigardon.

Kun riverencoj, kiel decas, ili eniris en jurton. Ĉi tie fumo mordis la okulojn, kaj ankaŭ ĉi tie ili konversaciis pri sano de la brutaro, poste pri sano de la gemastroj. Pri tio demandi estis jam tute superflue: la mastro staris proksime, elektraj lanternoj brilis hele, monstra sifilisa ulcero estis ronĝanta la malsupran lipon kaj la mentonon de la nealta, larĝŝultra, evidente tre forta homo.

– Neseksa, ĉu, tiel? – demandis Tod-Ĵin.

– Plej verŝajne! – respondis Bogoslovskij.

Tod-Ĵin ekparolis kun la mastro de la jurto en sia lingvo. La edzino de la mastro komencis malrapide malleviĝi sur la plankon, kovritan per feltotapiŝoj, fleksi la brakojn, hurli. Tod-Ĵin nenion el tio atentis. La mastro rigardis al li atente, la edzino alrampis al Vlaĉjo, alpremis lian manon al sia vizaĝo, ekhurlis pli laŭte. Tod-Ĵin plu parolis, ne haltante, fojfoje kapmontrante al Ustimenko kaj Bogoslovskij.

– Kol-Zal kaj ŝi iras en la malsanulejon, kamarado, – diris Tod-Ĵin al Vlaĉjo. – Ĉu vi ilin elkuracos, jes?

Vlaĉjo kapjesis: kun tiu formo de la malsano li scipovis lukti.

– Kiam?

– Baldaŭ.

– Kiam baldaŭ?

– Du monatoj, se kun garantio.

– Kaj la ulcero ne estos?

– La ulcero ne estos. Sed poste ankoraŭ longe necesos kuraciĝi.

– Se la ulcero ne estos, li iĝos via plej bona agitanto, kamarado, jes.

Kaj Tod-Ĵin ree ekparolis kun la mastro. La edzino ne plu hurlis, ŝi aŭskultis. Danzi mallaŭte tradukis al Ustimenko, ke temas pri tio, kiu gardos la brutaron. Tod-Ĵin promesis interkonsenti kun la najbaroj.

Mastron de alia jurto konis Madi-Danzi. Tiu maljuna homo kun enkaviĝintaj okuloj kaj griza pro suferoj vizaĝo havis nomon Sain-Belek. Li jam delonge ne povis moviĝi kaj tute senmoniĝis, kuraciĝante ĉe lamao Uja – la plej multekosta ĉi-tiea resanigisto. Kaj ankaŭ ŝamanoj lin kuracis, sed tiel, ke ne sciu la ofendiĝema lamao. Laŭ vortoj de Sain-Belek, oni kuracis lin tre bone, speciale Uja. Sain-Belek ĉiutage trinkadis sanktigitan ursan galon kaj metadis kompresojn el formika tizano. Sen la arto de la saĝega Uja, li, certe, antaŭlonge «perdus la aĝon».

Tod-Ĵin bruligis sian fortan elektran lanternon, Bogoslovskij eksidis sur la lignoliton, liaj lertaj manoj momente trovis tion, kion la lamao nomis «senditaĵo de la diablo» kaj amasiĝo de malbona ŝaŭmo.

– Ingvena hernio, – diris Nikolao Eŭgenjeviĉ per sia kamparana, aferema parolmaniero. – Necesas operacii.

– Ĉu li ne mortos? – demandis Tod-Ĵin.

– Mi esperas, ke ne.

Sain-Belek-on sub lamentado de lia familio sur brankardo oni ekportis en la malsanulejon. Danzi ekkuris antaŭen por prepari bankuvon, kaj ankaŭ por averti «sinjorinon kuiriston», kiu povus ektimi, ekvidinte, ke la malsanulejo iĝas malsanulejo. Tamen, ankaŭ Danzi mem iomete timis pri venantaj eventoj. Hejti fornojn ne estas kuraci homojn, kaj ankoraŭ jen la vorto «operacio».

La okuloj de Tod-Ĵin estis tute nepenetreblaj, kiam li ordonadis al iu homo iri al kamarado doktoro. Sed lin oni obeis. Kun li ne eblis disputi. Li aŭskultis neniajn kontraŭdirojn. Kaj rigardis rekte en la okulojn, rekte kaj severe.

Ankoraŭ en unu jurto ili trovis sufiĉe timigitan maljunulon, kiu preskaŭ nenion aŭdis. Bogoslovskij ruze subridis kaj diris, ke morgaŭ aŭ postmorgaŭ redonos al avo Abataj la aŭdon. Vlaĉjo tuj komprenis, en kio estas la afero, sed silentis. Al li estis gaje, ĝuste gaje, kiel okazadis en la infanaĝo. Certe, tio, kion ili faris hodiaŭ – Bogoslovskij, kaj li, kaj eĉ Tod-Ĵin, – estis, ĝenerale, ne tre solida, sed tio estis komenco, bonega komenco, pri sukceso ne eblis ne esti certa. La avo engrimpis en peltmantelon kaj mem ekiris en la malsanulejon. Tod-Ĵin kun subrido klarigis, ke la bofilino ne donas al Abataj eblecon kuraciĝi ĉe plej malbona ŝamano, sed ĉi tie oni promesas, ke post unu aŭ du tagoj ĉio estos en ordo.

Jen kiel, evidentiĝas, oni devas labori!

Vespere en la malsanulejo Vlaĉjo faris sian unuan rondvizitadon. La malsanuloj kuŝis sur la litoj, lavitaj en la bankuvo, koleraj kaj timigitaj. «Sinjorino kuiristo» metis al ĉiuj dolĉan kondensitan lakton en pladetoj, sed neniu manĝis. Evidentiĝis, ke la ruza lamao Uja interkaptis avon Abataj kaj kriis al li en la orelon, ke li tute certe scias: en la malsanulejo oni ĉiujn jam hodiaŭ venenos per terura veneno «mgnu».

– Sed por kio? – miris avo Abataj.

– Ili bezonas freŝan homan viandon! – sen konfuzo kriis la lamao. – Ili kuracas siajn vundojn, almetante al ili bonan homan viandon. Kaj ili ankaŭ sunsekigas homan viandon.

Avo Abataj jam ekiris reen al la jurto, sed kvazaŭ misfortune renkontis Tod-Ĵin-on kun kuracistoj. Certe, la maljunulo amikece sciigis al ĉiuj malsanuloj la «saĝaĵon», aŭditan de li de la lamao, kaj ĉiuj nun estis deprimitaj.

Sed, aliflanke, post la vespermanĝo ĉiuj kuŝantaj malsanuloj vidis fariĝintan miraklon. Kiu en Khara ne konis maljunan, bonkoran dikulinon Opaj! Kaj kiu ne sciis, ke ŝi baldaŭ «perdos la aĝon», ĉar ŝi ne havis, per kio spiri. Ŝi iĝadis blua, gratadis per la fingroj la teron, ŝiaj okuloj globiĝadis, kaj lamao Uja tenis sin malproksime de ŝi, ĉar li forprenis de la maljunulino kvar ĉevalojn kaj per nenio helpis al ŝi. Kaj nun al ŝi oni tuj helpis. Ŝin oni nur pikis, kaj ĉio tuj ĉesis. Ŝi preskaŭ tute «perdis la aĝon» en la koridoro, sed al ŝi aliris la juna doktoro kun vitra aĵo, el kiu elstaris pikilo, pikis la bonan Opaj-on, ŝi por ajna okazo ŝrikis, sed poste komencis rideti. Ŝi ridetis ĉiam pli kaj pli larĝe, kaj ĝissate ridetinte kaj spirinte, komencis paroladon. Nek Bogoslovskij, nek Vlaĉjo komprenis, pri kio parolas la maljunulino Opaj, sed klara estis nur unu afero – nun ĉi tie, en la malsanulejo, komenciĝos alia, tute alia vivo.

– Tamen tio iomete odoras je ĉarlatanaĵo! – diris Vlaĉjo al Bogoslovskij. – Nu, bronka astmo, nu, adrenalino, sed ja...

– Silentu, – diris Bogoslovskij.

Estis okazanta io interesa. Senĉese babilante, la maljunulino leviĝis kaj kaptis la pladeton kun kondensita lakto de avo Abataj. Ŝi nun havis tre koleran vizaĝon. En la vira ĉambro ĉiuj rigardis al ŝi kun timo. Poste maljunulino Opaj prilekis la pladeton kaj, venke brilante per la okuloj, foriris el la malsanulejo. Kaj al avo Abataj «sinjorino kuiristo» alportis alian pladeton, plenan ĝis la randoj, ĉar li preskaŭ ploris, kiam Tod-Ĵin komencis hontigi lin pro la klaĉo pri veneno kaj homa viando.

– Morgaŭ ni faros kelkajn malgrandajn miraklojn, – komforte duonridetante, diris Bogoslovskij, – kaj poste vi, kara Vladimiro Atanazijeviĉ, devos labori sen mirakloj. Sed laboron vi havos – tion mi al vi garantias...

Tod-Ĵin staris ĉe nigra glaciiĝinta fenestro en la koridoro kaj fumis siajn cigaredojn. Subite li turnis sin al Bogoslovskij kaj diris per malmilda, streĉita gorĝa voĉo:

– Mi deziras danki vin, kamarado, jes, danki pro la ĝojo, pro tio, ke vi ĝojas. Vin dankas ne mi, vin dankas nia popolo, jes, dankas, kvankam ankoraŭ ne komprenas, sed komprenos. Kaj vin, kamarado, – li turnis sin al Vlaĉjo, kaj Vlaĉjo kun miro, feliĉo kaj amo ekvidis, ke en la okuloj de aglo bolas larmoj, – kaj vin pri tio, ke vi komprenas, kaj ankoraŭ faros, kaj estos...

Li turniĝis kaj foriris ien malproksimen, en la finon mem de la koridoro, kaj Vlaĉjo kaj Bogoslovskij ankoraŭ longe sidis silente.

– Nu, bone, – diris finfine Bogoslovskij, – vespero lacigas, mateno freŝigas. Ordonu al via Sanĉo Pansa okupiĝi pri sterilizo por morgaŭ. Frue matene ni komencos operacii.

– Kiun unue?

– Nu... ni faru, probable, la hernion.

– Kaj se antaŭ la komenco de la operacia tago mi komencos tralavi cerumenajn ŝtopaĵojn al avo Abataj, kiel vi opinias, Nikolao Eŭgenjeviĉ? Li tuj komencos aŭdi pli bone, la humoro pli leviĝos en la ĉambroj?

Bogoslovskij subridis:

– Do, provu!

Je la sepa horo de mateno Vlaĉjo vokis Abataj-on en la akceptejon. Nikolao Eŭgenjeviĉ ankoraŭ dormis. Griziĝinta pro laboro Danzi (li dum la tuta nokto klopodis kun la sterilizujoj) staris solene en blanka kitelo, en ĉapeto – tute kiel ankoraŭ unu doktoro. Sur la tableto per blua flamo brulis alkoholbruliloj. Kaj al Vlaĉjo la maljunulo komence eĉ ne kuraĝis rigardi – tiel majesta estis tiu ruso: kaj kitelo, kaj ĉapeto, kaj sur la frunto – ronda, brilanta, nekredeble bela spegulo, fiksita sur la kapo, probable, honore al la maljuna Abataj. Se la bofilino tion vidus, kiel ŝi nun ekestimus la maljunulon.

– Kiel fartas via brutaro? – ĝentile komencis konversacion Abataj.

Danzi tradukis, ke la brutaro de la rusa doktoro fartas bonege. Kaj kiel fartas la brutaro de avo Abataj?

Tiam Abataj hezite paŭzis. Diri, ke lia brutaro same bone fartas, estis danĝere – la ruso povus ruzi kaj postuli pagon, kiel ŝamano aŭ lamao. Sed per kio li pagu? Tamen diri laŭte, ke nenian brutaron li havas, la maljunulo opiniis humilige por si. Tial li nur ĝentile tusis. Vi min ne kaptos! Neniu nun povos aserti, ke avo Abataj havas brutaron.

– Nu, bone! – diris Vlaĉjo. – Ni komencu!

La avo eksidis sur tabureton, sur lian kolon oni ligis viŝtukon. La granda rusa doktoro lerte, per pinĉilo, elprenis el brilanta kaseroleto miraklan stangon, kaj tre baldaŭ en la orelo de avo Abataj iĝis varme kaj agrable, tiel agrable, ke la maljunulo eĉ fermis la okulojn. Poste ankaŭ en la dua orelo same iĝis varme. Kaj la alkoholbruliloj plu brulis, kaj tio similis al ofera fajro, tamen multe pli bela, kaj la Plej Ĉefa Sovetia Ŝamano plu briladis per sia spegulo, probable forpelante per ĝi de la avo malbonajn spiritojn: diablojn «aza» kaj «kaj-bin-kun».

Nur unu afero turmentis la avon, ke neniu vidas, kiel lin priŝamanas la rusa doktoro. Neniu lamao tiel scipovas, neniu ŝamano! Se ankoraŭ la ruso almenaŭ iomete saltus kaj batus tamburinon, tiam, eble, aliaj malsanuloj vekiĝus kaj venus.

– Kaj tamburinon bati? – demandis la avo de Danzi.

– Silentu, avo, silentu, – severe respondis Danzi.

– Nur iomete batu, – ploreme petis la avo. – Iomete. Mi sciuron mortpafos, alportos.

– Ne malhelpu al la doktoro, avo!

– Kaj zibelon alportos.

– Mi diras, ne babilu!

Kaj subite la avo komprenis, ke li aŭdas multe pli bone, ol antaŭe. Danzi ja ne kriis, li nur parolis, kaj nelaŭte parolis, sed la avo aŭdis ĉiujn liajn vortojn.

– Hu! – ekkriis la avo. – Mi aŭdas! Hu!

Vlaĉjo singarde kaj metode estis ion faranta en la alia orelo. Kaj kiam li elprenis vaton, la avo komencis aŭdi eĉ pli bone.

Madi-Danzi gravmiene tradukis:

– Morgaŭ, kiam kamarado rusa doktoro kaj mi ankoraŭ kuracos vin, vi komencos aŭdi tiel bone, kiel sana infano. Iru, avo. Ripozu!

Vlaĉjo demetis de la kapo sian belegan spegulon, kaj la avo tute ekfieris: do, vere la spegulo estis surmetita nur por li. Kaj Danzi estingis la alkoholbrulilojn: do, ankaŭ ili brulis por Abataj. Kiele! Ne, certe, tia mirinda kuraco ne povis esti senpaga, kaj la avo avertis:

– Sed mi ja estas malriĉa homo!

– Tio nin ne interesas! – diris gravmiena Danzi.

– Mi per nenio povas danki!

– Vi povas riverenci al la doktoro, pli multan de vi neniu postulas.

Abataj, ĝemante, riverencis. Poste ĉio ekdancis antaŭ li – se riverenci, do riverenci, li ne avaras. Kaj li riverencadis ĝis tiam, kiam Vlaĉjo kaptis lian ŝultron kaj kriis, ke li tion ne toleros. La maljunulo suspiris, rigardante al la ruĝa, kolera vizaĝo de Vlaĉjo. Probable, li tamen postulas ĉevalon, aŭ rangiferojn, aŭ ŝafojn. Kaj probable li tuj elpelos lin for el la malsanulejo. Sed neniu la avon elpelis. Male, li komencis manĝi matenmanĝon – bonegan kaĉon, flanojn kun io glueca kaj dolĉa, teon kun lakto. Kaj la vekiĝintaj najbaroj pridemandadis lin per intence mallaŭtaj voĉoj, kaj li nehaste, gravmiene respondadis. Ili suferu iomete, ne ĉion tuj, iom post iom...

Je la naŭa Nikolao Eŭgenjeviĉ komencis lavi la manojn. Kaj sur li, kaj sur Ustimenko, kaj sur Danzi estis nun surmetitaj elpensitaj de Vlaĉjo kaj kudritaj de «sinjorino kuiristo» longaj jakoj el laktolo, super kiuj ili surmetis humidajn kitelojn. Ĉe la Vlaĉja metodo de sterilizado kiteloj kaj ĉio cetera necesa por operacio rezultadis humidaj.

– Operacios vi, – diris Bogoslovskij. – Mi nun estas kaj asistanto, kaj operacia flegisto.

Sain-Belek kuŝis sur la operacia tablo timigita, kvazaŭ leporo, turnadis la nazon, grumblis kaj plendis al Madi-Danzi:

– Kaj kial la doktoro ne fiksis sur sia kapo rondan spegulon? Kaj kial por mi oni verdajn fajrojn ne bruligis? Ĉu mi estas malpli bona ol avo Abataj? Avo Abataj estas mizerulo, preskaŭ almozulo, kaj mi, se deziros, eĉ ŝafojn povos donaci al tiuj doktoroj. Ili fiksu la spegulojn, diru al ili!

La hernio estis duflanka, grandega, kaj, certe, nereduktebla. Vlaĉjo staris, pensante. Bogoslovskij estis faranta lokan anestezion.

– Nu, kiel? – demandis li.

– Laŭ Spasokukockij.

– Tio estas memkomprenebla, – ridetis Bogoslovskij. – Ne estas dio, krom dio, kaj Mahometo estas lia profeto.

– Ja vere, – defie respondis Vlaĉjo. – Por mi Spasokukockij estas vera miraklo kaj kiel klinikisto, kaj kiel kirurgo, kaj kiel simple praktika kuracisto.

Li prenis el la mano de Bogoslovskij skalpelon kaj faris tranĉon je fingro super la ingvena faldo. Nudiĝis la aponeŭrozo de la ekstera oblikva muskolo de la abdomeno. Madi-Danzi malforte ĝemis, ekvidinte sangon, kaj komencis retropaŝi al la pordo.

– Revenu sur vian lokon! – ordonis al li Bogoslovskij. – Ĉu vi aŭdas?

Vlaĉjo dissekcis la subhaŭtan celulan histon kaj la fasciojn de Cowper. Nikolao Eŭgenjeviĉ asistis silente, ne gvidante kaj nur atente rigardante. Sangon li forigadis rapide kaj neordinare lerte. Sain-Belek fojfoje ĝemadis, fojfoje komencadis rezoni, sed tuj forgesadis, pri kio li parolis.

– Ĝis nun mi memoras frazon el la lernolibro, – diris Nikolao Eŭgenjeviĉ: – «Oni surmetas sur la mezan pecon de aponeŭrozo, kiel randon de surtuto sur alian randon, kaj alkudras al ĝi».

– Kaj alkudras al ĝi, – ripetis Vlaĉjo, singarde streĉante la ligaturon. Li sentis, ke la operacio estis farita bone, kaj estis en stato de ĝoja ekscitiĝo.

Sed des pli li devis konduti «en kadroj», kiel diradis Banjo. En ĉeesto de tia kirurgo, kiel Bogoslovskij, estus ridinde senti sin majstro de sia afero.

– Vi brave sukcesas! – tamen laŭdis lin Nikolao Eŭgenjeviĉ.

– Kun vi ja ne estas timinde! – sincere respondis Vlaĉjo, kiam ili ambaŭ lavis la manojn antaŭ la sekva operacio.

– Timinde, ne timinde, – grumblis Bogoslovskij kaj prenis pinĉtenajlon.

Ili operaciis virinon, ankoraŭ ne maljunan, nomatan Kuk-Bosta; ŝi jam delonge ne povis iri, ŝia ventro terure ŝvelis, lamao Uja fiksis la tempon, kiam ŝi «perdos la aĝon», tre baldaŭ. Bogoslovskij supozis gigantan kiston. Vlaĉjo incizis la peritoneon ĝis la pubia simfizo kaj per dika trokaro punkciis la antaŭan vandon de la kisto. Tuj en submetitan emajlitan sitelon ekiris likvaĵo – litro post litro. Sed, malgraŭ ĉiuj antaŭzorgoj, Kuk-Bosta preskaŭ pereis pro ŝoko. Dum Bogoslovskij estis faranta ĉion, kion oni devas fari en tiaj okazoj, damnita Madi-Danzi elglitis el la operaciejo kaj rakontis al ĉiuj, ke Kuk-Bosta «perdis la aĝon».

Vlaĉjo tiutempe elkondukis la kiston en la vundon de la abdomena vando kaj ekscizis ĝin. Bogoslovskij donis kudrilon, Ustimenko kudris la vundon per katguto. Kuk-Bosta nun spiris egale, profunde kaj trankvile.

– Brave! – diris Nikolao Eŭgenjeviĉ.

– Via disĉiplo! – respondis Vlaĉjo.

Duope ili transportis Kuk-Bosta-n en la ĉambron kaj kuŝigis ŝin sur la liton. Ankaŭ brankardistoj ili devis esti en tiuj tagoj de laboro kaj venkoj.

Malsanuloj babilis en la koridoro: Madi-Danzi mensogis, jen kia bona kuŝas Kuk-Bosta, spiras, la ventro ne plu elstaras; ne, la grandaj sovetiaj doktoroj ankaŭ ŝin ne «senigis je la aĝo».

Lavinte sin (por tiu ĉi tago ili ĉion finis – tiel al ili ŝajnis), Bogoslovskij ekfumis maldikan cigaredon. Vlaĉjo staris apude, pensis.

– Unu nestulta doktoro asertas, – diris Bogoslovskij, – ke virinoj estas multe pli kuraĝaj ol viroj. Kompreneble, viroj estas kuraĝaj sur batalkampo, sed tie ne ĉiu kuglo trafas en la frunton, iuj en arbustojn. Sed en la operaciejo nepre atendas tranĉilo, de ĝi nenien eblas saviĝi.

De malantaŭe, portante sur pleto teon, aliris Danzi.

– Jen ankoraŭ kuraĝulo, – subridis Bogoslovskij. – Kaj tio estas homo tute fidinda, ĉu ne, Vladimiro Atanazijeviĉ?

Danzi ridetis, riverencis.

– Ankoraŭ unu tia historio, kaj vi devos puŝe forpeli vian asistanton, Vladimiro Atanazijeviĉ, – serioze, laŭte kaj emfaze diris Bogoslovskij. – Estas abomene rigardi – sana viro, sed malkuraĝulo. Kaj ankaŭ panikigas la malsanulejon. Malordo. Fuĝis el la operaciejo kaj disbabilis, ke Kuk-Bosta mortis.

– Ŝi tiam mortis! – sufiĉe prave kontraŭdiris Madi-Danzi.

– Kaj nun vivas! – ŝmacante per la estingiĝinta cigaredo, diris Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Unuvorte, tio ne ripetiĝu.

Li ankoraŭ ne satfumis, kiam Tod-Ĵin kun kulpa vizaĝo alveturigis ankoraŭ du malsanulojn: junan vidvinon Tuŝ kun apendicito en sesa monato de gravedeco kaj ankoraŭ virinon kun mamito. Tuŝ estis en tre grava stato, kaj Bogoslovskij, strabinte al Ustimenko, mem komencis la operacion. Tuŝ deliris. Ŝi estis ankoraŭ tute juna – tiu deksesjar-aĝa vidvino; ĉi tie iris lukto samtempe por du vivoj, kaj lukto malfacila: la apendico estis enfermita de densaj komisuroj, kaj kiam Bogoslovskij ĝin trovis, evidentiĝis, ke la apendico estas perforita. Nikolao Eŭgenjeviĉ eĉ balancis la kapon kaj suspiris. Estis atendenda aborto, tion indikis ĉio, kaj rezistemo de la organismo de Tuŝ estis tia, ke apenaŭ tiu knabino-patrino povus venki peritoneiton.

La virinon kun mamito Ruda-n kaj ankoraŭ malsanulon Kun-Ĉen-Dodziba, turmentatan de strumo, ili lasis por morgaŭ. Lavante sin, Bogoslovskij diris:

– Ĉu ni perdos tiun Tuŝ-on? Ĉu? Domaĝe, diablo prenu, sed kion ni povas fari?

Tuŝ-on ili kuŝigis en apartan ĉambron. Dume apud ŝi deĵoris Danzi, por la nokto deĵoradon dividis Bogoslovskij kaj Vlaĉjo. Kiam ili kun Tod-Ĵin estis tagmanĝantaj, en la Vlaĉjan ĉambron enŝoviĝis avo Abataj kaj ekparolis, rigardante al Tod-Ĵin. Anstataŭ pago pro la kuraco la maljunulo proponis sin al la malsanulejo kiel hejtiston. Madi-Danzi nun estas granda homo, same doktoro (Tod-Ĵin apenaŭ rimarkeble ridetis), li estas ĉiam okupita, sed ĉu la fornojn necesas hejti? Necesas. Balai per balailo necesas? Certe, ĝis nun avo Abataj ne balais, sed tiun arton ĉe lia komprenemo, saĝo kaj lertaj manoj li iel ellernos. Kaj en la kuirejo li same povus helpi, tia laboristo en tuta Khara ne troveblas, – diris pri si la modesta avo, – li ja estas ĉu vi scias kia saĝa? Tio ne gravas, ke li estas ne tro juna. Tamen li scias multajn bonegajn fabelojn, kiujn li povas rakonti al malsanuloj. Ekzemple, pri saĝa birdo Ŝiŝkiŝ, kiel tiu trompis vulpon, aŭ pri maljunulo Teĉikej, kiel tiu akiris monujon grandan je kamela kolo, aŭ pri ruza kaj malica urso, kiu...

– Bone, – diris Tod-Ĵin, – mi konsiliĝos kun la doktoro, kamarado. Atendu.

Vlaĉjo aŭskultis Tod-Ĵin-on silente, poste respondis:

– Kiel vi opinias, tiel ni faros. Sed mi ankoraŭ homojn bezonos.

Tod-Ĵin turnis sin al la maljunulo.

– Ĉu mi restas? – demandis Abataj.

– Vi restas.

– Kio mi estos?

– Vi estos granda homo! – solene diris Tod-Ĵin. – Vi havos multajn malfacilajn kaj honorajn devojn.

– Ĉu mi estos ŝtatoficisto? – demandis Abataj, kiu ekde la nuna tago kutimiĝis miri tute pri nenio.

– Ne, avo, vi estos balaisto.

– Sed tio, mi esperas, estas ne mapli honore.

– Ho ne, – sen rideto respondis Tod-Ĵin. – Tio estas multe pli honore, ol esti ŝtatoficisto!

Abataj foriris, dezirinte sanon al la brutaro kaj la familioj de tiuj, kiuj estas tiel bonkoraj al li. En la ĉambro li kuŝiĝis sur la liton, glatumis per ambaŭ manoj sian kavan ventron kaj rakontis, ke baldaŭ li, avo Abataj, estos tiom dika, ke ĉiuj ne trovos vortojn por esprimi miron kaj admiron. La afero estas en tio, klarigis Abataj, ke la rusoj kaj Tod-Ĵin mem persvadis lin resti servi ĉe la malsanulejo. Kaj lia posteno estos pli malfacila, ol de ajna ŝtatoficisto.

– Mensogu pli! – diris kun ĝemo Sain-Belek. – Kiu bezonas mizerulojn, almozulojn? Se iun preni kiel ŝtatoficiston, tiam ili prenu min!

Noktomeze Tuŝ abortis mortnaskitan infanon. Vlaĉjo vekis Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on. Komenciĝis batalo por la vivo de Tuŝ mem. «En la tuta mondo ŝi estas sola, – diris pri ŝi Tod-Ĵin, – estus bone, se vi

Sed ŝi ne havis fortojn eĉ por suferi.

Sed tamen la juna virino Tuŝ restis viva. Tio estis malfacila, senekzemple malfacila por Vlaĉjo nokto, kaj la posta tago same estis tre malfacila – kun du komplikegaj operacioj, kaj ankoraŭ unu nokto pasis, ĝenerale, sen reala dormo. Nur pecoj de dormo. Nur en mateniĝo, en frosta mateniĝo, post la dua nokto la juna virino Tuŝ ekfartis pli bone. Fiziologia solvaĵo, solvaĵo de glukozo, envejnaj pogutaj injektoj entrenis ŝin reen el trans tiu sojlo, kien ŝi jam foriris. Kaj varmboteloj, kun kiuj Vlaĉjo kuradis dum tiuj noktoj de «sinjorino kuiristo» en la malgrandan trian ĉambron, kaj tio, kiel ili duope kun Bogoslovskij levadis tute senpezan, kiel plumo, Tuŝ-on, por ke ŝi duonsidu, kaj la sondilo – ĉio ĉi kune savis Tuŝ-on. Ankoraŭ post unu tago ŝi eĉ povis plori pri sia enterigita unuenaskito, kaj poste trinkis lakton kaj ekdormis. Vlaĉjo staris super ŝi kaj rigardis, kiel ŝi spiras. Kaj apud li – ŝultron al ŝultro – staris Tod-Ĵin kaj same rigardis. Rigardis per siaj sentimaj, malmildaj, senmovaj, ne timantaj sunon okuloj de aglo.

– Ŝi laboros ĉe vi en la malsanulejo, kamarado, jes, tiel, – diris Tod-Ĵin. – Ŝi estas saĝa kaj rapidkrura junulino, jes. Mi konis ŝian edzon, estis bona edzo, li mortis tial, ke vi ne estis ĉi tie, kamarado. Lin oni veturigis sur ĉevalo malproksimen, kaj li mortis, kaj kiam oni dissekcis la korpon, tiam evidentiĝis, ke li estis tute facile kuracebla. Li estis ano de nia partio ĉi tie – la unua, jes, tiel.

Kiam Tuŝ vekiĝis, Tod-Ĵin sola sidis sur tabureto apud ŝia lito. Ŝi ekrigardis al li kun miro. Li ekparolis nelaŭte:

– Ĉi tie, en la malsanulejo, oni savis al vi la aĝon, Tuŝ. Vi nun estas sola, Tuŝ. Sed se vi restos ĉi tie, vi ne estos sola. Homo devas fari bonajn agojn. Vi faros ilin ĉi tie. Poste, kun tempo, se vi meritos tiun altan honoron, ni sendos vin en la urbon de urboj, en Moskvon, por lerni. Vi estas ankoraŭ tute juna, vi povos sukcesi instruiĝi al doktoro, al homo, kiu donacas al homoj aĝon. Via edzo esperis kune kun vi forveturi por lerni. Vi devas plenumi lian deziron.

– Jes, – diris Tuŝ.

– Ĉu vi ĉion komprenis?

– Jes.

– Sed kial vi ploras?

– Mi ploras tial, Tod-Ĵin, ke mortis kaj mia edzo, kaj mia unuenaskito.

– Ne ploru, Tuŝ. Ili mortis tial, ke ni vivas ankoraŭ per sovaĝa kaj izolita vivo. Ĉe vi estis apendicito. Ĝi komenciĝis ne nun, sed pli frue. Ankoraŭ kiam mi gastis ĉe vi en la pasinta vintro. Se ni tiam havus doktoron, vi konservus vian unuenaskiton kaj vian edzon. Ĉu vi komprenis min?

– Jes!

– Adiaŭ, Tuŝ.

– Adiaŭ, Tod-Ĵin.

En tiu ĉi tago Bogoslovskij kaj Tod-Ĵin forveturis. Premante la manon de Vlaĉjo, Bogoslovskij diris:

– Ĝis revido, Vladimiro Atanazijeviĉ. Mi ĝojis vin vidi. Mi pensas, ni ankoraŭ renkontiĝos. Ĉiuokaze, kie ajn mi estos, se vi ne havas kontraŭdirojn, mi tiros vin al mi...

Li pensis iom kaj severe aldonis:

– Vi estas fidinda, tiel al mi ŝajnas.

Vlaĉjo staris ruĝega: probable, li vere estas nemalbona kuracisto, se Bogoslovskij diras al li tiajn vortojn. Kaj Tod-Ĵin petis:

– Tre, tute fidu al Tuŝ. Ŝi al vi bone helpos, jes. Kaj maljunulino Opaj – ŝi ankoraŭ povas helpi. Multaj povas helpi, se trovi al ili vojon. Jes, ĉu tiel?

– Jes! – diris Vlaĉjo.

Ili forveturis, kaj Ustimenko restis sola kun sia malsanulejo kaj kun siaj malsanuloj. Kaj ankoraŭ kun sia komenciĝanta famo.

Kiel timis li en tiu vespero! 

Denove sola

Avo Abataj vere nun aŭdis, kiel en juneco, kaj vilaĝo Khara admiris tiun etan miraklon. Ĉiuj surduloj ne nur el Khara, sed ankaŭ el malproksimaj restadejoj ekiris al Ustimenko. Kaj kiam li diradis, ke ne povas resanigi iun el surduloj, tiam ili ne kredis, proponadis danki per rangifero, ŝafo, ĉevalo, kaj unu kaduka maljunulo-vidvo promesis eĉ «tute bonan kamelon», – tiu maljunulo intencis edziĝi, kaj edziĝi surda estis iel iomete hontinde. Kaj avo Abataj, kiu senlime ekkredis al Vlaĉja medicina potenco, konsiladis:

– Vi lin malmulte petas. Necesas bone peti, longe, plori necesas, riverenci ĝis la tero mem. Li estas granda ŝamano!

Kun surduloj Vlaĉjo ne tre sukcesis. Tamen Kuk-Bosta, el kiu li kun Bogoslovskij eligis tri sitelojn da likvaĵo, kaj la bonkora dika Opaj, kaj la rapidkrura Tuŝ ĉie gloradis la sovetian doktoron Vlaĉjo, la rusan malsanulejon kaj rusajn novajn, ne tiajn homojn. Ne tiaj – tio signifis: ne Markelov-oj. Markelov-on oni ĉi tie timis kaj malamis; kial – Vlaĉjo ne tute bone sciis.

Jegor-on Tomiĉ-on Vlaĉjo renkontadis ofte, kiam iradis al vokoj al malproksimaj jurtoj de Khara. Markelov atente fiksrigardadis al Vlaĉjo, ĝentile salutadis, poste longe akompanadis per siaj nebonkoraj ciganaj okuloj. Foje al Vlaĉjo ŝajnis, ke Markelov deziras al li ion diri, kaj li haltis. Sed Markelov ekpaŝis for, apogante sin sur sia peza bastonego, trenante unu piedon.

Ekde kiam Ustimenkon oni komencis voki al malsanuloj, tre ŝanceliĝis la aferoj de lamao Uja kaj ŝamano Ogu. La ruza lamao eĉ forlasis Khara-n. Sed Ogu restis kaj intence iradis tra Khara en tuta sia kostumo por ekzorcado: al li ŝajnis, ke tiel li aspektas pli impone kaj timige. Sed avo Abataj mensogis, ke li aŭdis de la respektegindaj rusaj doktoroj, kiel Ogu intence alsorĉis malsanojn al multaj homoj, kaj, speciale, al Kuk-Bosta pro tio, ke ŝi ne findonis al li unu ŝafon, kaj al Ogu iĝis tute malbone. Li nun restis nur malbona sorĉisto, sed ne resanigisto, kaj malbonaj sorĉistoj tute ne necesas al homoj, nur eble por envulti iun, sed per tiaj enspezoj eĉ pasero sin ne povas nutri, ne dirante pri Ogu, kiu kaj drinkis vodkon, kaj sen viando ne scipovis tagmanĝi.

– Tute malbone nun iĝis al la damnita Ogu! – suspiradis avo Abataj.

Eĉ infanoj kriis al la dorso de la ŝamano diversajn maldecaĵojn, kiam li trenadis sin inter jurtoj, tintante per sia tamburino, en alta ĉapo, sur kiu per tendenoj estis brodita abomena homa vizaĝo, kun sia stango, ĉirkaŭvolvita per rubandoj, sur kiu pendis tri saketoj: en unu estis «ĉiela» ŝtono, en la dua – la «tera», kaj en la tria – nutraĵo por tiuj «vivaj» ŝtonoj.

– Redonu nian ŝafon, hundo! – kriis al la ŝamano unu bubo.

– Ne iru preter nia jurto! – pepis la dua.

– Ni vin ne timas! – kriis la tria, sed tio estis pura malvero. Ili ĉiuj lin timis, kaj tre timis!

Sufiĉis al ŝamano Ogu turni sian akretan vizaĝon, kaj ankaŭ fari teruran grimacon, kaj ankaŭ skui la stangon kun rubandoj, kaj tiam ĉiuj kuraĝuloj kun hurlo diskuradis, kaj poste longe tremadis kaj diradis sorĉformulojn kontraŭ envulto de la damnita sorĉisto: se li deziros – aperos en via ventro tri siteloj da akvo, kiel ĉe Kuk-Bosta, poste tranĉu kaj elverŝu, tio estas ho, kiel dolore!

Laboron Vlaĉjo havis tre multan, kaj nun li ne hontis, aŭskultante la malproksiman Moskvon, – li estis faranta sian aferon, kaj, probable, nemalbone. Ĝenerale, estas bone, ke ĉi tien oni sendis ĝuste lin. Verŝajne, sukcesus ankaŭ Paĉo, kaj Ogurcov, sed kio koncernas Svetlana-n kaj Anjon – apenaŭ...

Foje, aŭskultinte Moskvon, li agordis la ricevilon al Vieno, por aŭskulti muzikon, ekkuŝis kaj fermis la okulojn. Sed tuj eksidis sur la lito – anstataŭ muziko subite ekparolis aŭstria kanceliero Schuschnigg, ĵus reveninta el la Hitlera rezidejo Berchtesgaden.

Aŭdeble estis rare klare, kaj ĝis la noktomezo Vlaĉjo ĉion komprenis: faŝisto Seyß-Inquart deklaris, ke, anstataŭinte la eksan kancelieron, li petis Hitleron sendi en Aŭstrion armeon. Valsojn oni ne plu elsendadis, anstataŭ la Nefinita simfonio de Schubert, kiun Vlaĉjo tiel ofte aŭdis antaŭe, ektondris milita orkestro, kaj fine iuj feraj gorĝoj roris la nazian kanton pri Horst Wessel. Jen ĝi – estis komenciĝanta ĝuste tio, pri kio avertis la patro, kiam li diris pri tio, ke militoj «bremsos vian sciencon», tio, pri kio diris ankaŭ Rodiono Metodjeviĉ[128].

Vlaĉjo ankoraŭ iom klopodis ĉe la ricevilo.

Ĉiuj radiostacioj estis elsendantaj muzikon. «Ili dancas! – amare pensis Ustimenko. – Kaj Parizo dancas, kaj Londono, kaj Romo... Ho, se mi povus nun kun la onklino paroli, almenaŭ duonhoron, almenaŭ horon...»

Li intencis kuŝiĝi por dormi, sed al la pordo frapis «sinjorino kuiristo» – oni alveturigis el la minejo brulvunditan knabon.

Nun ofte okazadis tute sendormaj noktoj.

Kun la unuaj varmaj ventoj malaperis el Khara ŝamano Ogu. Homoj diris, ke, antaŭ ol foriri en la tajgon, li longe sorĉis antaŭ la malsanulejo, kaj homoj timis, ke la malsanulejo «falos sub la teron», aŭ mortos doktoro Vlaĉjo, aŭ okazos granda incendio. Sed tempo pasis, kaj nenio okazis.

La malbona ulcero de Kol-Zal preskaŭ tute malaperis. Nun, kiam loĝantoj de Khara ekvidis revenintan en sian jurton Kol-Zal-on kaj komprenis, ke tiun malsanon oni kuracas, malsanuloj venadis abunde. Kaj aliaj malsanuloj estis sufiĉaj. Nun litoj staris eĉ en la koridoro, kaj en la granda vestiblo, kaj en la malgranda koridoreto, kondukanta al la kuirejo, al «sinjorino kuiristo». Kaj du mortaj okazoj neniun fortimigis, Vlaĉjo ne avaris tempon kaj klarigis al la malsanuloj, ke tiuj du kompatinduloj tro longe ne zorgis pri siaj malsanoj – tiam jam nenia scienco povus fari ion ajn.

– Necesas veni al mi ĝustatempe, – diris li severe, – kaj tiam neniu «perdos la aĝon».

Sed oni ne vane diras, ke kirurgo mortas kun ĉiu sia paciento. Kaj tion spertis Vlaĉjo, sola dissekcante la kadavrojn de la pereintoj. Li ne kulpis pri tiuj mortoj, sed ĉu li ĉion faris, por savi la junan paŝtiston, veturigitan kun gravega peritoneito, kaj la maljunan ĉasiston, kiun vundis urso. «Ili ambaŭ mortis post la operacio – sekve, pro la operacio». Tamen, la ĉasisto dek unu tagojn kuŝis en la jurto, antaŭ ol la parencoj veturigis lin en la malsanulejon. Kaj denove la damnita frazo: post – sekve pro.

La mortintojn oni forveturigis, laŭ la rito, sur ĉevaloj en montojn. Vlaĉjo ne povis rigardi en la okulojn de la parencoj. «Svetlanjo, Eŭgeĉjo Stepanov! – rememoris li la institutajn gekamaradojn. – Miĉjo Ŝervud! Asistantoj, estontaj sciencaj lucernoj, parazitoj, kiel vi tie fartas?» Kaj tirante sin en sendorma, turmenta nokto sur sia mallarĝa lito, li revis: «Kiam ni renkontiĝos, mi al vi ĉion diros, brutoj!»

«Ĝenerale», kiel ŝatis esprimi Eŭgeno Stepanov, Vlaĉjo nekredeble laciĝadis, laciĝadis tiom, ke post la labora tago ne povis ekdormi. Matene kaj vespere li akceptadis en la ambulatorio kaj ne sukcesadis. Poste rondvizitadoj, preskriboj, vokoj. Ĉu li povis ne iri, kiam lin oni vokis al malsanulo? Kaj dufoje en semajno – operacioj. Operacioj sen helpantoj, sen kirurgia flegistino, sen asistantoj. Ja ne eblis opinii la malkuraĝan Danzi almenaŭ similaĵo de helpanto? Ho, kia tio estis turmento, kia bagno, kiom da fortoj kostis tiuj operacioj, kaj kia artifikulo iĝis Vlaĉjo, li povus eĉ en cirko elpaŝi! Kaj kiel li ellernis teni sin, kiel ne permesadis sendiscipliniĝi al siaj nervoj, kiujn li, kiel evidentiĝis, havis.

«Vi rompos vin, mia kara knabo! – skribis al li Aglaja. – Vi ne eltenos. Venu por ferii, ni veturu al la Nigra maro!»

Vlaĉjo malgaje ridetis. Ĉu ili povas reale kompreni tie, en la Sovetunio, ĉi-tieajn cirkonstancojn? Eĉ tiaj saĝaj homoj, kiel la onklino kaj Rodiono Metodjeviĉ. Por kiu li lasos la malsanulejon? Lasi nun tion, kio estis kreita kun tia peno, – signifis pereigi la aferon, ree semi malfidon, ree foriri el la okupitaj pozicioj. Tamen, Rodiono Metodjeviĉ komprenis. «Via patro ĝojus pri vi, – skribis al Vlaĉjo Stepanov, – vi povas min kredi. Kaj se pripensi, vi levis la stafetbastonon de Atanazio Petroviĉ kaj agas tiel, kiel li agis tie, kie mi estis kun li. Tamen vi gardu vin, en tio Aglanjo pravas».

La ĉarman virinon, nomatan Tuŝ, Vlaĉjo jam antaŭlonge komencis iom post iom kutimigi al laboro de kirurgia flegistino. Tio estis malfacilaj devoj, sed Tuŝ tiel penis, tiel arde deziris instruiĝi, tiel amare ploris, se Vlaĉjo al ŝi krietis, tiel rigardis en liajn okulojn, dezirante diveni liajn pensojn, por antaŭi ordonon, ke post ioma tempo li ĉesis koleri pri ŝi, sed nur milde diradis:

– Ne indas, Tuŝ, maltrankvili, kaj ĉio iros bonege.

Tuŝ estis tre komprenema, facile kaj rapide moviĝis, ŝiaj lertaj, malgrandaj, malhelhaŭtaj manoj ĝoje kaj precize plenumadis tion, kio necesis por malsanulo, por operacio, por la afero, kiun ŝi ankoraŭ nur lernis. Malsanuloj ĉiam vokadis Tuŝ-on, sen ŝi laboro iĝis malfacila, la plej malfacilan, malagrablan, malpuran laboron ŝi komencadis kaj finadis, kvazaŭ tio estis tute ne laboro, sed neatendite donita de la sorto feliĉo.

Vlaĉjon Tuŝ instruadis pri la lingvo de sia popolo. Kaj instruis ŝi same kun ĝojo, vigle kaj gaje, briletante per la malhelaj okuloj kun oraj randaĵoj de la pupiloj, iomete ridetante per la malgranda rozkolora buŝo.

Printempe Ustimenko kvankam kun peno, sed jam povis kompreni kaj ĉasistojn, kaj brutobredistojn, kaj terkulturistojn («trinkigantaj la teron per akvo» – tiel nomiĝis ili ĉi tie, ĉar ili fosadis kanaletojn), kaj li ne nur komprenis, sed iomete parolis, la plej gravan, sen kio estis malfacile. Kaj jam sen rideto al la tradicia saluto li respondadis, ke lia brutaro estas sana, kaj mem demandadis tion, kion devigis la jarcenta ĝentileco. Kaj Tuŝ, modeste mallevinte la okulojn, korektadis lin, kiam li faradis iujn erarojn.

Madi-Danzi malamis Tuŝ-on, sed kaŝis tion, supozante, ke la virino tutsimple necesas al Vlaĉjo, ĉar ŝi estas bela kaj juna virino, kaj Vlaĉjo estas bela kaj juna viro. Fojfoje li rimarkadis, kiel Tuŝ rigardas al Vlaĉjo, per kia adoro lumas ŝia rigardo, kaj rimarkadis ankaŭ, ke Vlaĉjo subite senkaŭze ruĝiĝadis en ĉeesto de Tuŝ, kaj por Danzi estis strange, ke Tuŝ tiel longe ne kuŝiĝas en liton kun la doktoro. Tamen, tio ne tre interesis lin. Multe pli malagrabla estis tio, ke Tuŝ iĝis nun pli ĉefa, ol Danzi, kaj eĉ avo Abataj provis fari al Madi-Danzi iajn ordonojn. Ĝenerale ili – Abataj kaj Tuŝ – ekstaris inter la doktoro kaj Danzi, malhelpante al tiu esti la plej ĉefa en Khara kaj la plej necesa homo por la doktoro.

Sed venki ilin li ne povis.

«Sinjorino kuiristo» tre amis Tuŝ-on, kaj avo Abataj same estis sur ilia flanko, unu kontraŭ tri Danzi tute ne povis venki kaj nur paciencis en atendo de tiu okazo, kiam el la ĉefurbo alveturos li kaj Danzi rakontos al li, ke tiuj tri ĉiuj estas «bolŝevistoj». Ĝuste tiel li diros al li: «bolŝevistoj»! Kaj ilin tri oni elpelos. Kio okazos poste – Madi-Danzi ne pensis.

En vesperoj, kiam en la malsanulejo iĝadis pli kviete, Vlaĉjo amare kaj karese longe pensadis pri Barbara. La sango arde batadis en la tempioj, la vizaĝo bruladis, li deziris voki: «Barbeto!» – por ke ŝi respondu, aliru, demandu, kiel antaŭe: «Kio, Vlaĉjo?»

Sed neniu aliradis. Ustimenko forte kunpremadis la dentojn, alŝovadis al si medicinan libron. Sed la imago de Barbara ne malaperadis, ĝin ne eblis facile forsvingi. Vlaĉjo skuadis la kapon, insultadis, devigadis sin pensi pri Banjo kiel eble plej malbone. Ŝi faru kion ajn! Li havas sian vivon, kaj ŝi la sian! Ĉiu iras laŭ sia vojo! Lumoj, floroj, kirlovento de valso, kisoj, kaj poste, kompreneble, tio, kion Eŭgeĉjo nomas «fiziologio». Ŝvito aperadis sur la frunto de Vlaĉjo, la manoj tremis, li sufokiĝadis, malfermadis la vazistason, poste ree eksidadis al la tablo. Tre malfacile por li estis devigi sin pripensi la legitan, sed tamen li legadis, li devis legi.

Tod-Ĵin abonigis al ĉiuj siaj doktoroj kaj librojn, kaj revuojn en diversaj lingvoj, kaj tio tre helpadis al Vlaĉjo – ja li ne povis esti en klinikoj, ne povis viziti konferencojn kaj sciencajn kunsidojn, li povis nur legi. Labori, legi, pensi.

Kaj skribi leterojn.

Nun li ofte skribadis al Bogoslovskij, multe kaj kun plezuro. Tio estis strangaj leteroj. Plejparte Vlaĉjo petadis konsilojn, kaj fojfoje skribadis ion similan al paroladoj, aŭ programoj, aŭ referaĵoj. Tiel, ekzemple, foje li skribis al Nikolao Eŭgenjeviĉ pri tio, ke estas malĝuste studentigi junulojn al altlernejoj tuj post la mezlernejo. «Jen, ekzemple, – skribis Vlaĉjo, – se niaj Anjoj kaj Svetlana-j laborus kiel brankardistinoj aŭ flegistinoj dum tri-kvar-kvin jaroj, tiam ili komprenus – ĉu deziras tiuj fraŭlinoj esti kuracistoj aŭ ili ĝenerale deziras akiri superan kleron je la ŝtata konto. Ĉu mi ne pravas?»

Bogoslovskij respondadis al ĉiu letero, disputante, sed ne edifante. Pri «Anjoj kaj Svetlana-j» li ne konsentis kun Vlaĉjo, respondinte, ke ĉi tie, laŭ lia opinio, necesas trakti ĉiun konkretan okazon aparte. «Ekzemple, por vi, – skribis Bogoslovskij, – tute ne havis sencon malŝpari viajn plej bonajn jarojn por labori kiel brankardisto, vi jam sen tio sciis, kio estas kio, ĉu vere? Mi kuraĝas pensi, ke ankaŭ mi tute ne bezonis labori dum kelkaj jaroj kiel flegisto».

Foje ĝuste en tiuj tagoj de malfacilaj meditoj pri sia afero, en la tagoj de laco, ekstrema incitiĝo pri ĉiuj kune «lakeoj kaj kaĵolistoj», kiuj vivas, kiel skribis Majakovskij, pli ĉarme kaj kun pli da kontanto, li ricevis subite leteron de Banjo. Per tuta sia tono, per la tre bona kaj eĉ iomete parfumita papero, per la dika koverto, per la ŝercoj – la letero de Banjo tuj ofendis Vlaĉjon. Banjo skribis, ke iel-tiel ŝi finis tiun «abomenan» geologian faklernejon, ke ŝiaj manoj estas malligitaj kaj, kvankam Rodiono Metodjeviĉ tre pri tio ne kunsentas, ŝi fine kaj definitive decidis foriri al teatro. Plej probable, en la nuna aŭtuno, ne pli malfrue, kaj eble eĉ pli frue ŝi transloĝiĝos al Moskvo en studion ĉe teatro, ĉe kiu nome – Vlaĉjo ne komprenis. Skribis ŝi ankaŭ pri tio, ke ili, verŝajne, intervidiĝos en maljuneco, kiam Vlaĉjo estos lucerno en iu moskva kliniko, ja ne ĉiam li vojaĝos eksterlande, ĉiuj grandaj profesoroj finfine revenas al la patrujo. Do, tiam li trovu ŝin – malgrandan aktorineton – ie en Moskvo kaj ne neglektu rememori kun ŝi la stultan infanecon...

Vlaĉjo dufoje relegis la leteron kaj eksidis por skribi la respondon.

Verŝajne, neniam en la vivo li skribis tiel longe, tiel kruele kaj kategorie. Tamen, li ne strebis esti kruela, tio okazis per si mem. Li rakontis al ŝi sian vivon ĉi tie, kaj tio, kiel li vivis, ne povis ne esti riproĉo al ŝi kaj al ĉiuj tiaj, kiel ŝi. Li ĝuste tiel skribis – ne «vi», sed «vi ĉiuj»: tiaj, kiel vi; vi – Eŭgenoj, Svetlana-j, Anjoj, Barbara-j! Vi ĉiuj supozas, ke mi surmetas vespere frakon, ĉu? Do jen legu, kiel mi vivas! Tio estis fiera krueleco, li ne plendis, li postulis de ĉiuj tian laboron kaj indignis pri la dizertintoj, mokis ilin, insultis ilin per ĉiuj maldecaj vortoj. Kaj pri sia estonta kirurgia flegistino Tuŝ skribis li al Banjo, skribis, ke ĉiuj ili kune ne meritas la plandumon de tiu Tuŝ, skribis pri la operacioj, kiujn li faras sola, pri vintraj neĝoŝtormoj kaj ŝamanoj, pri kvindekgradaj, krakantaj frostoj, pri Tod-Ĵin, skribis pri sia sopiro en tiu tempo, kiam al li venis neniu malsanulo, kaj skribis pri tio, ke li estas tute plene feliĉa, malgraŭ tio, ke ŝi perfidis lin.

«Vi perfidis min, mi ne timas tiun vorton, – skribis li, – vi povus veni ĉi tien kaj esti por mi fidela helpanto en tiu, kvankam ne glora, sed necesa afero, kiun mi faras. Vi estus narkozisto kaj asistanto, vi estus por mi edzino kaj kamarado, sed nun vi atendas viajn stultajn florojn kaj lumojn, ĉu? Kredu, ili ne ekzistas sur la tero, ekzistas nur kontentiĝo pri sia afero. Kio do vi estas nun? Ĉu geologo? Ne! Ĉu aktorino? Des pli ne! Kiel do vi povas trankvile vivi kaj eĉ ŝerci, portante ĉe tio la komsomolan insignon! Eliru el la komsomolo, vi, serĉanta vin mem!»

Diablo scias kio estis tiu letero, sed li ne relegis. Ja tre malfacile li vivis kaj laboris nun, malgraŭ ĉiuj vortoj pri vera feliĉo. Ja tro longaj estis noktoj, kiam li pripensadis operacion, kiun li faros matene; ja tro granda, preskaŭ neeltenebla estis responso pri homa vivo, konfidita al li; ja tre malfacile li meditadis pri devo kaj libero de volo, pri sia destino sur la tero, pri la rajto «sidi» ĉi tie, dum la Ruĝa Armeo sturmas la Mannerheim-linion[129].

Dufoje li skribis al Bogoslovskij postulojn sendi lin en la militantan armeon, kaj dufoje Nikolao Eŭgenjeviĉ seke respondis, ke, tute komprenante la emociojn de Vlaĉjo, li ne havas eblecon likvidi la malsanulejon en Khara.

En printempaj vesperoj Vlaĉjon komencis turmenti sopiro: subite li terure ekdeziris iri en teatron, en grandan, belan, festan teatron, kaj nepre kun Banjo. Por ke ŝi babilu sian ĉarman galimation, kaj li respondadu: «Ĉesu babili stultaĵojn», por ke ne estu odoro de malsanulejo, por ke estu poste larĝa, hela strato post pluvo, flakoj, en kiuj reflektiĝas elektraj lanternoj, kaj ke ne necesu leviĝi nokte, kiam al la pordo frapas Tuŝ: «Oni alveturigis tre malbonan, tiel, jes, tamen venkis. Li ordonis al si ne pensi pri tio, pri kio ne endis pensi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.