|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Nokton li pasigis en gastejo, en numero kun banĉambro, kun granda fenestro, kun ventolilo. Kaj, vekiĝinte, li longe ne povis kompreni, kie li estas, kia urbo tio estas, por kio li estas ĉi tie.
En la departemento pri popola sanprotektado lin akceptis maldika oficisto en oraj okulvitroj, malantaŭ kiuj briletis atentaj, saĝaj kaj malagrablaj bidoj de la malhelaj okuletoj. La parolo de la oficisto verŝiĝis glate, la tradukisto – korpulenta viro en ĥalato, surmetita super jako, – parolis per mallongaj, abruptaj frazoj:
– Sinjoro departementa reprezentanto bedaŭras. Rusa kuracisto havos malfacilan vojon kaj malfacilan laboron. Tre malfacile. Tro malfacile. Multe tre malfacile. Nia komuna bedaŭro estas senlima. Kvarcent kilometroj rajde aŭ atendi sledan vojon laŭ rivero sur jungaĵoj. Ankaŭ granda frosto. Malbone. Somere sur ĉevalo tra tajgo kaj Ĉasista montpasejo.
La oficisto riverencis, en liaj maldikaj, grandartikaj fingroj rapide kuris laktokoloraj rozarioj.
– Printempe kaj aŭtune veturo ne eblas! – diris la tradukisto. – Riveroj superbordiĝas, marĉoj estas netraireblaj. Tiel, ĉu? Ĉasista montpasejo ne eblas, Khara estas malproksima loko, tiel, ĉu? Khara havis kuraciston neniam. Rusa kuracisto havos multan laboron...
Ree verŝiĝis la glatflua parolo de la oficisto, ree li ekmovis la pergamenajn lipojn, sed la tradukisto sukcesis traduki nenion. Per potenca mano estis larĝe malfermita la pordo, eniris homo, aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, en larĝa svetero, en vadbotoj, kun malmilda esprimo de la negaja vizaĝo, tranĉita de fruaj faltoj.
Deskuante cigaredan cindron sur la plankon, doninte nenian atenton al servilaj riverencoj de la oficisto kaj la tradukisto, li eksidis, ekparolis nelaŭte, per agrabla, raŭketa voĉo:
– Saluton, kamarado. Ili timigas verŝajne, ĉu? Sed vi ne timu, kamarado. Mi lernis en la granda Moskvo, mi scias, ke por vi, kamarado, tio ne estas timinda...
Li kun videbla plezuro prononcadis la vorton «kamarado» kaj ofte per mallonga moviĝo tuŝadis la kubuton de Vlaĉjo.
– Komplike – jes, kaj malfacile – jes, sed ne timinde. Kvankam, eble, iomete timinde, sed ne por vi, kiuj faris tian revolucion.
La tradukisto tusis, la homo en svetero subite koleriĝis:
– Vi povas iri el ĉi tie, bonvolu, mi vin ne bezonas, kaj sinjoro inspektoro de la departemento sidos sen vi. Vi povas tute foriri.
La tradukisto malalte riverencis, alpremis la manojn al la brusto kaj ne foriris. La maldika oficisto plu staris. En la larĝan, plene malfermitan fenestron torente lumis sunaj radioj, el la larĝa strato aŭdiĝis pigra piedfrapado de kameloj, akraj gorĝaj krioj de kamelistoj, melodia tintado de kamelaj sonoriletoj. La homo en svetero parolis, kuntirante la densajn brovojn, rigardante rekte antaŭ si – en la torenton de varmega suna lumo:
– Antaŭe ĉi tie, en la ĉefurbo, ni havis unu kuraciston por tuta nia lando. Poste, kamarado, ni aĉetis servon de sukuristo el la fremdula legio, fripono, fiaventuristo, certe, spiono, sentaŭgulo, jes! Li veturadis sur ĉevaloj kun siaj servistoj kaj korpogardistoj, ili ĉiuj havis fusilojn, li vendadis kuracilojn de ĉiuj malsanoj kontraŭ feloj de zibeloj kaj sciuroj. Vakcini variolon kostis unu zibelon. Liaj homoj kaptadis kaj rabadis ĉion, kion ili povis preni, kamarado, jes, kaj tio havis nomon honorario. En Moskvo oni min instruis, ke estas ŝamana medicino, lamaa medicino, sed pri tia medicino en Rusio, kamarado, oni ne sciis. Sed nia popolo sciis. Tiu Morrison alveturigis opion, ankaŭ morfinon alveturigis, kaj liaj homoj kriis, ke la granda resanigisto vendas feliĉajn sonĝojn. Unu feliĉa sonĝo kostis tri zibelojn, jes, kamarado, kaj se du feliĉaj sonĝoj, tiam kvin zibelojn. Morrison estis pli terura ol ŝamano, pli terura ol plej terura lamao, Morrison diris, ke li estas resanigisto, sed li estis morto por nia popolo, jen kiel, kamarado, jes. Li faris tiel, ke nia popolo kuraciĝas ĉe ŝamanoj kaj lamaoj, sed por feliĉaj sonĝoj venas al rusaj kuracistoj. Sed rusaj kamaradoj ne donas feliĉajn sonĝojn, tio estas bona, ĉu vere, tiel? Ili ne prenas zibelojn, sciurojn, prenas nenion. Nia potenca najbaro estas neprofitema, ĝi sola estas neprofitema, kaj ĝiaj homoj estas neprofitemaj, kaj ili instruas senprofite, kamarado, kaj ĉiu via homo ĉi tie instruas nin pri nia estonteco, jes, tiel, ĉu? Nia granda najbaro helpas al ni en nia lukto kontraŭ malklereco, kamarado, kontraŭ mallumo, kontraŭ malsanoj. Kaj ni...
La homo en svetero ekfumis alian cigaredon, silentis iom, kvazaŭ forgesinte, pri kio li parolis, poste koleriĝis ĝis tio, ke ruĝaj makuloj vidiĝis sub lia flaveta haŭto:
– Sed por ni estas malfacile pro ni mem, ĉu vi komprenas? Ni estas malsamaj ĉi tie, kamarado; mi pensas, tio tuj videblas. Ne ĉiuj ankoraŭ rigardas al tiu flanko, al kiu necesas rigardi. Kelkaj rigardas tien, kien forveturis la sentaŭgulo el la fremdula legio, kelkaj, por kiuj tio estas profita, jes. Sed ju pli nia popolo, kamarado, vidas bonon kaj aferojn de vi, des pli atente ĝi rigardas al via flanko. Jen, tion mi tre malmulte al vi diris, kamarado, sed vi komprenis, tiel, jes, ĉu?
– Jes, mi komprenis! – respondis Ustimenko.
– Ankoraŭ: lamaa medicino kaj ŝamanoj estas ne tiom simple, sed ankaŭ ne tiom tute neeble malfacile, kamarado. Eble, vi longe atendos, sed tio estas necese. Iam, eble, tre danĝere. Sed kamarado ne devas timi, ĉar se vi timos, tiam lamaoj, kaj ŝamanoj, kaj aliaj tre ĝojos, jen, jes, ĉu, kamarado, vi ankaŭ tion komprenis?
– Komprenis! – firme respondis Ustimenko kaj demandis: – Kie mi povus intervidiĝi kun doktoro Bogoslovskij?
– Doktoro Bogoslovskij? – redemandis la homo en svetero kaj ĝoje, larĝe, unuafoje dum la tuta konversacio ridetis. – Doktoron Bogoslovskij vidas tuta nia lando, ĉiuj niaj homoj, ĉiuj jurtoj, sed li ne povas esti en la departemento, ne, li nur laboras, jes, jen, li ĉiam veturas kaj laboras. Li vizitas ĉiujn kuracistojn, li helpas al ĉiuj, kaj tre helpas. Ni venos al vi ankaŭ, ne tiom baldaŭ, sed ni venos, jes, ĉu?
– Venu! – diris Vlaĉjo. – Kaj lasta demando: al kiu mi devas doni la medikamentojn?
– La medikamentojn akceptos oficisto el la departemento, – ekstarante, respondis la homo en svetero. – Se necesos, vi al mi skribu ĉi tien. Tod-Ĵin mia nomo estas. Skribu en la rusa, kion vi bezonas. Tod-Ĵin, ĉu vi memorfiksis?
Li etendis al Ustimenko la fortan, maldikan, varmegan, tre sekan manon. La inspektoro de la departemento riverencis trifoje, multe pli profunde, ol necesis. La tradukisto, retropaŝante, malfermis antaŭ Vlaĉjo la pordon.
Ĝis malfrua vespero Vlaĉjo estis fordonanta la medikamentojn, kaj ĉe sunleviĝo oni lin vekis. En la korto de la gastejo kondukistoj, kverelante, jam estis ŝarĝantaj malgrandajn, fortikajn ŝarĝoĉevaletojn. Kraĉadis senhara kamelo, iuj kaprazitaj, malpuraj homoj, kaŭrante, ludis ĵetkubojn, malalta maljunuleto flustre proponis al Vlaĉjo aĉeti oron en brikoj – ĉio vere estis kiel en sonĝo...
Kiam la karavano prepariĝis al ekiro, subite venis Tod-Ĵin. Sur li estis trivita leda jako, sur la femuro pendis pistolo; la kondukistoj, ekvidinte lin, respekte rigidiĝis. La malvarma suno apenaŭ leviĝis, la aero estis travidebla, en silento Tod-Ĵin diris al la kondukistoj mallongan paroladon, kelkfoje ĉe tio turninte la kapon al Vlaĉjo. Kaj la kondukistoj ĉiufoje ĉe tio same rigardis al Vlaĉjo.
– Nun adiaŭ, kamarado! – diris Tod-Ĵin, kiam Vlaĉjo estis sidiĝanta en la selon.
De malsupre supren li ekrigardis al la Vlaĉjaj okuloj per hela, malmilda kaj vigliga, kiel fontakvo, rigardo. La karavano malrapide ekiris preter Tod-Ĵin, kaj Vlaĉjo ial rememoris majfestan militan paradon.
Kvarcent kilometrojn ili pasis dum ses tagoj. En la dua tago Vlaĉjo sidis en la selo flanke, en la tria li kuŝis sur ĝi per la ventro. «Timinde – ne, kamarado, sed malfacile – jes», – rememoris li la voĉon de Tod-Ĵin. La kondukistoj subridadis neofende, donadis iajn konsilojn, kiujn Ustimenko ne komprenis, faradis bivakojn pli ofte, ol necesis. Krom ĉio cetera, turmentis damnitaj moskitoj. En kontraŭmoskita vualo estis sufoke, ĉe lignofajro Vlaĉjo ne scipovis sidi ĉe tiu flanko, kien fumis humidaj branĉoj, lia vizaĝo monstre ŝvelis pro mordoj. Manĝi duonkuiritan viandon al li estis abomene, li nur senfine trinkadis akvon el flasko kaj mallaŭte sakradis.
Sur la montopasejo unu ĉevalo falis en abismon, kaj Ustimenko kun teruro pensis, ke li perdis aŭtoklavon kaj nun ne havas kie sterilizi instrumentojn. Pereis ankaŭ boteloj kun amoniako kaj oportuna marŝa operacia tablo.
Vespere de la sesa tago de la vojaĝo al Ustimenko malkovriĝis jurtoj kaj domoj de Khara, la vilaĝo, kie li devis organizi sian ambulatorion kaj hospitalon. Nekomprenebla timideco subite kaptis lin. Kiel li sukcesos ĉi tie? La unua kuracisto! Kun malklara, maltrankvila sento li fiksrigardis la malaltajn konstruaĵojn, malproksime disĵetitajn sub pezaj pro humido nuboj, fiksaŭskultis raŭkan bojadon de akradentaj, gratitaj hundoj, rigardis al loĝantoj de Khara, kiuj, siavice, kun respekta miro rigardis al la longa karavano kaj al la rusa kuracisto, pri kies veno laŭte, ne deĉevaliĝante, sciigadis la kondukistoj.
– Jen vi vidas antaŭ vi la plej lertan resanigiston kaj kuraciston! – diversvoĉe lace, sed vigle kriis ili. – Jen ĝoju!
– Ĝoju kaj rigardu al li!
– Vidu, kiom da utilaj kuraciloj li kunveturigas! Kaj ĉiujn ĉi kuracilojn li donos al suferantoj, neniun trompos kaj neniun ofendos!
– Iru al la granda kuracisto, ĉiuj malsanuloj!
– Kaj lamuloj!
– Kaj surduloj!
– Kaj blinduloj!
– Ne ekzistas tia malsano, kiun ne elkuracus la granda kuracisto!
Ho dio, se scius Vlaĉjo Ustimenko, apenaŭ sidanta en sia alta selo, kion kriis la kondukistoj, se li nur scius! Sed de kie li povus tion scii? Li ja ne komprenis, ke tiuj knaboj, kun kiuj li manĝis, dormis, laboris kaj silentis, jam sukcesis aprezi forton de lia animo, simplecon de la karaktero, la kuraĝan koron, same kiel ne sciis Vlaĉjo pri ordono de Tod-Ĵin, ke la veno de Vlaĉjo en Khara-n estu dece anoncita. Kompreneble, la kondukistoj penis. Tod-Ĵin ne estis tia homo, kies ordonon oni plenumas duonforte. Se anonci, do anonci! Kaj la kondukistoj anoncis Vlaĉjon ne malpli bone, ol ian faman lamaon.
Krepuskis, pluvis...
La karavano, moviĝante en amaso de gapantoj, atingis la placon.
Sur la placo ili haltis. La virĉevalo de Vlaĉjo komencis karese mordeti la postkolon de la ĉevalino de la ĉefkondukisto. Ĉirkaŭe, sub malvarma pluvo, senmove, senparole rigidiĝis homamaso; la homoj estis nekompreneble, takse pririgardantaj Vlaĉjon, lian vatitan jakon, liajn botojn, la fusilon trans la dorso, la selon, la bridon, la virĉevalon...
– Bonan venon, – trapuŝiĝante tra la homamaso, forte premante al la homoj per sia grandega, forta ŝultro, klinsalutante kaj gaje brilante per la okuloj, diris al Vlaĉjo barba, ciganaspekta, krispa viro en longa ĉemizo, kvazaŭ el teatraĵo de Ostrovskij[117]. – Veturu post mi, doktoro, panon-salon mi petas gustumi, karan gaston ni atendas. Ja ne rigardu kun suspekto, Markelov estas mia familinomo, ni estas de la malnova kredo[118], ne de vi ni ĉi tien foriris, de la caro – diablo estas lia patro.
Vlaĉjo tuŝis per la kalkanumoj la flankojn de la vaporanta ĉevalo[119], la karavano ekiris sekve. Svelta, bela, gazelokula junulino renkontis Ustimenkon vere per pano kaj salo, malalte riverencis, donis pladon kun ronda pano sur viŝtuko, kun salujo. Ne sciante, kion li faru, palpebrumante per siaj vilaj okulharoj, stulte ridetante, Vlaĉjo diris:
– Nu kial vi! Vere, ne necesas! Por kio!
Kaj Markelov de malantaŭe insistis:
– Akceptu, kiel eblas rifuzi, akceptu kaj la filinon kisu!
Vlaĉjo kisis la firman vangon de Pelagia Markelova, diris al la mastro de la domo, ke «ja la zorgo estas tute superflua», kaj ĉirkaŭrigardis, serĉante siajn kondukistojn. Ili ĉiuj sidis en la seloj, lacaj, ridetis.
– Mi estas ne sola, kamarado Markelov, kun amikoj...
– Ne gravas, ni ilin manĝigos, por ĉiuj sufiĉos, – respondis Jegoro Tomiĉ, – sed, patro mia, ne ofendiĝu, ili estas alikredanoj, paganoj, en la domon mi ilin ne enlasos.
En tumulto de senvestiĝo, riverencoj en la vestiblo de la grandega, sub fera tegmento, ligna domo, en konfuzo antaŭ tio, ke necesis plenumi «riton de eksido» post ses tagnoktoj da veturado sur ĉevalo, sidiĝinte tamen iel-tiel flanke al la tablo, primetita per peklaĵoj kaj maceraĵoj, per fritaĵoj kaj kuiraĵoj, per pirogoj kaj kukoj, per vodkoj kaj brandoj, Ustimenko komence ne komprenis la vortojn de Markelov pri «alikredanoj», kaj kiam eltrinkis la unuan glaseton da bruliganta gorĝon viskio «Blanka ĉevalo» – miris: ĉe la tablo sidis nur Markelov kun siaj dika edzino kaj filino, kaj humilaspekta komizo. Sed, kompreninte la demandan rigardon de Ustimenko, Jegoro Tomiĉ bonanime respondis:
– Ni manĝigas, ne ofendos, ni komprenas, kaj vi, patrino, rigardu, kian bonan najbaron al ni Dio sendis: eĉ pri kondukistoj la koro doloras, kvankam ili estas indiĝenoj...
Sur la tablo inter regalaĵoj hele brulis urba, peterburga («S.-Peterburgo» – legis Vlaĉjo sur la arĝenta piedo) kerosena lampo[120]. Manĝaĵo estis tro grasa, sed en ĉion oni ankoraŭ aldonadis buteron, priverŝadis per fritita lardo, grivoj, metadis acidkremon. Sur la fenestroj pendis kurtenoj – ĉu silkaj, ĉu brokaĵaj, Vlaĉjo ne sciis, – sur la muroj, sur muraj tapiŝoj estis algluitaj familiaj fotaĵoj, kaj en la centro mem de la plej ĉefa, plej bunta tapiŝo en ora kadro Vlaĉjo rimarkis pentraĵon «Ploso ĉe Volgo»[121] – reproduktaĵon, farbitan hejme.
– Ni vivas, ne plendas, – ŝvitante pro abunda manĝo, forte laborante per la fortikaj makzeloj, flarante jen pecon de pirogo, jen frititan fiŝon, jen pufan blinon, diris la mastro. – Kaj niaj avoj ne plendis, kaj la patroj. Pri Rusio, certe, ni iom sopiras, sed ankaŭ ĉi tie kun tiuj sovaĝuloj ni kutimiĝis, ni por ili kiel patroj estas, ili nin, kiel infanoj, respektas, peko estus plendi. Sed ne nur ĉi tie – nin en la ĉefurbo ĉiuj konas, ni por ili estas bonfarantoj, de ni al ili estas granda utilo, de nia stato, de la kapitalo, de tio, ke ni impostojn pagas sen trompo, ĉar kun trompo vivi estas, certe, peko...
Vlaĉjo silente manĝis, atente rigardis. Ĉu li pensis antaŭe, ke tio vere ekzistas – kun tiuj kurtenoj, kun tapiŝoj, kun antikva, ankoraŭ kun funelo, gramofono, kun ŝargostangaj, avaj fusiloj, pendigitaj sur la muroj? Kaj samloke, sur la tablo, sur punta tablotuketo – plej nova fotilo kun optiko de Zeiss; samloke bonega, same nova, fusilo de Sauer, kaj super la sofo – du aŭtomataj fusiloj, super kiuj en riĉa kadro estas ĝiszona portreto de maljunulo, simila per sia vizaĝaĉo al fotaĵoj de Greĉjo Rasputin.
– Do pri kio vi okupiĝas? – demandis finfine Ustimenko.
– Ĉu ni? Ni, kara gasto, pri komerco okupiĝas, pri feloj; nia firmao, iam nomita «Markelov kaj filoj», estas ĉie konata, eĉ trans la oceano en Usono, ankaŭ kun Grandbritio ni komercas, kun sinjoroj japanaj peltistoj, ĉio estas en ordo, grandajn enspezojn ni atingis. Antaŭnelonge venis al ni ĉefkomizo de la firmao de fratoj Guritsu, loĝis ĉi tie, mi ĉasis kun li, ŝvitbanis en mia banejo, li bonan aron da zibeloj forveturigis...
Pelagia, ne deŝirante la rigardon disde Vlaĉjo, pinĉadis per la fingroj franĝon de malnova ŝalo, tute nenion manĝis, nur fojfoje per la dentoj kaptadis trinkokruĉon kun malvarma ŝaŭma kvaso.
Post la vespermanĝo Jegoro Tomiĉ faris mallongan preĝon, viŝis sin per viŝtuko, prenis de sur najlo kaskedon, bruligis lanternon, ekiris kun Vlaĉjo por montri, kie estos nun malsanulejo kaj ambulatorio. Ustimenko, tute nenion komprenante en tiu stranga «eksterlando», obeeme sekvis. En humida mallumo de la Markelov-a korto ilin ambaŭ ĉirkaŭis la kondukistoj, ekpaŝis sur ŝmacanta koto al malfortika, el vergoj, garbejo. La pordego malfermiĝis kun animŝiranta knaro, en angulon – en mallumon kun pepado ĵetiĝis dikaj ratoj. Markelov, alte levinte la lanternon, diris:
– Ĉi tie! Kaj eĉ tio estas tro por tiuj sovaĝuloj. Ne meritas ili zorgon kaj laboron. Por malvarmaj tempoj vi hejtfornon metos, mi havas feran, ne novan, vere, sed por ili pli bona ne necesas. Loĝos vi ĉe mi, en la supra ĉambro, manĝos vi same ĉe mi. Per mia manĝaĵo – ĉu vi vidis? – vi bone dikiĝos. Kaj la manĝaĵo ja estas rusa, malsame de la ĉi tiea popolo.
La kondukistoj subite ion ekparolis rapide kaj neoobeeme. La plej maldika el ili – mense Vlaĉjo nomis lin Juĉjo – tiris la manikon de Markelov, ekparolis, elirante antaŭen, penante ankaŭ al Vlaĉjo ion klarigi, verŝajne ion por ĉiuj ekstreme gravan.
– Ja foriru vi, simio, – ridetante, svingis la manon Jegoro Tomiĉ, sed Vlaĉjo rimarkis, ke la rideto estis ia kvazaŭe timida.
– Pri kio li diras? – demandis Ustimenko.
– Aĥ, nu, babilas tiel, ke mi eĉ kompreni ne povas, – ankoraŭfoje svingis la manon Markelov.
Sed nun la kondukistoj ekparolis ĉiuj kune, laŭte, kolere. Tiu, kiun Vlaĉjo mense nomis Juĉjo, kaptis la baskon de lia vatita jako, tiris al la elirejo el la garbejo, en ŝmacantan noktan mallumon. Vento blovis puŝe, obtuze zumis pluvego. Markelov raŭke kriis al la kondukistoj, ili ne trankviliĝis, ĉiam pli ofte, pli insiste aŭdis Ustimenko la konatan nomon – Tod-Ĵin. Evidente, la afero estis en tio, ke ili sciis ion, ligitan kun Tod-Ĵin, kion tute ne sciis Vlaĉjo kaj kion pro iaj kaŭzoj tute ne deziris scii Markelov.
Lumante por si per elektra lanterno, li obeeme sekvis Juĉjon, ne plu aŭskultante avertajn ekkriojn de Markelov. La kondukistoj per la tuta kompanio atingis ilin; malantaŭe, ne atentante la vojon, rigardante kiel bovo al ruĝa tuko, iris Jegoro Tomiĉ.
Kaj subite Vlaĉjo tuj komprenis ĉion: la kondukistoj kondukis lin al konstruaĵo, vere tute taŭga kaj por ambulatorio, kaj por malgranda hospitalo. La domo estis longa, altkvalite konstruita, kun bonaj fenestroj, kun ĉefa kaj akcesora enirejoj, kun kuirĉambro kaj du ŝedoj.
– Tod-Ĵin! – diris Juĉjo, severe kaj venke rigardante al Markelov kaj Vlaĉjo. – Tod-Ĵin!
– Stultaĵojn ili babilas, Vladimiro Atanazijeviĉ, sovaĝa popolo, vere simioj, – penante reteni sin en sia humileco, respondis Markelov. – Je Dio, estas hontinde aŭskulti – tutan faktorion fordoni por malsanulejo, por kiu?
– Do ĉu tio estas faktorio? – demandis Ustimenko.
– Estis faktorio de unu sama felisto, mi lian gorĝon ŝiris, – rapide, jam sen ajna humileco, terure strabante per siaj ciganaj, sangaj okuloj, ekparolis Markelov. – Li leviĝis el sia stato, ŝovis sian nazon kien maldecas, tiom alte pri si pensis, ke, jen, palacon por si konstruis. Nun revenis al sia vomitaĵo, kiel tiu hundo. En bastan ĉumon[122]...
– Do, kies nun estas la faktorio? – demandis Vlaĉjo morne.
– Dume nenies, sed estos mia! – kun defio en la voĉo diris Markelov. – Mi al ĝi celiĝis, kaj nia karaktero estas tia – Markelov-a, kion ni celis, tion ni prenis. Mi, povas esti, eĉ parte ĝin antaŭpagis – tion neniu scias.
– Sed ja Tod-Ĵin indikis ĝuste tiun konstruaĵon por malsanulejo?
– Do li prenu, okaze se li juran aĉetkontrakton havas.
– Do kion ni faru?
– Ja laŭ mia konsilo faru, kara gasto, – en la garbejo aranĝu malsanulejon. Mi diris – mi helpos. Sed la faktorion mi neniel, karulo mia, fordoni povas. Ĉe ni ja proprieto, dankon al Dio, ankoraŭ ne estas abolita, ne...
– M-mi ne scias, – kuntirante la brovojn, diris Vlaĉjo, – mi ne scias, Jegoro Tomiĉ. Pri proprieto – ĉio ĉi min ne koncernas, sed mi pensas, ke se vi antaŭpagis, tiam la departemento pri popola sano tiun antaŭpagon al vi redonos. Tamen, vi mem interkonsentu kun kiu necesas, sed mi estas nur kuracisto, ekskluzive kuracisto, kaj por tio mi ĉi tien venis. Tial ni ĉi tie nun malŝarĝiĝos, kaj la cetero estas via afero.
– Do, ne sukcesis vi veni kaj tuj estas kontraŭ mi?
– Mi ne vin bezonas, sed malsanulejon.
– Ĉu malsanulejon? Sed ĉu, juna sinjoro, sen Markelov ĉi tie io povas bone fariĝi? Se vi, eble, riverencus al mi, tiam mi al vi la tutan faktorion por via institucio ĉe mia karaktero donacus. Eble, mi delonge deziras filantropaĵon fari? Kaj eble, de mi al vi ankoraŭ salajro irus, por ke vi mian familion kuracu...
– Ĉu vi scias? – diris Vlaĉjo. – Lasu min, sinjoro Markelov, en kvieto. Mi bezonas nek vian filantropion, nek vian salajron stultan. Iru, mi petas. Pro la regalo mi dankas. Tamen, kiom ĝi kostas?
Kaj, ŝovinte la manon en la poŝon de sia malpura, en sekiĝinta argilo, pantalono, li eltrenis monujon, aĉetitan ankoraŭ en Moskvo.
– Kiom mi al vi ŝuldas?
– Aj, kia vi estas fajro, knabo, – kun mallaŭta subrido diris Markelov. – Fajro! Ek – kaj ekbrulis. Vane! Sed mi tiajn ŝatas. Disponu mian faktorion, uzu. Kaj atendu – eble Markelov mem al vi kuraciĝi venos. Atendu, esperu!
Li forte frapis Vlaĉjon al la ŝultro, tiris la stumpan nazon de Juĉjo per la fingroj, batis ankoraŭ unu kondukiston per la genuo kaj foriris eĉ kvazaŭ amiko, en bona humoro.
En la domo estiĝis silento.
Silento kaj mallumo.
Vlaĉjo denove bruligis sian lanternon, ĉirkaŭrigardis, aŭskultis, kiel tamburas la pluvo sur la tegmento, kaj per gestoj ordonis porti la pakojn ĉi tien, en la faktorion. Kaj post du tagoj lokaj Khara-aj ĉarpentistoj kaj lignaĵistoj jam surŝutadis la subterejon, riparadis la truiĝintan pro tempo subplankon, metadis la plankon, fornisto konstruadis hejtfornojn, lama maljuna metiisto korektadis pordajn serurojn, ĉarnirojn, bakujon en la fornelo. En la ŝedon oni alveturigadis brullignon – multe da brulligno: vintroj ĉi tie estis severaj, frostaj kaj neĝaj. Kaj Vlaĉjo en la vestiblo, tute malpuriĝinta, pentris sur lado mallerte, kiel pentras infanoj, hometojn – malsanaj hometoj estis irantaj en tiun ĉi domon. Unu estis apogiĝanta sur bastono, alia estis portanta la brakon en splinto, la trian oni veturigis sur rangifero. Kaj ankaŭ sin mem Vlaĉjo pentris – en blanka kitelo li staras sur la perono kaj ridetas larĝege. Por pentri la rideton li ne havis modelon, kaj tial Vlaĉjo pentris sian buŝon kiel lunarkon – tra la tuta vizaĝo. Dum li estis pentranta, neniu laboris – ĉiuj rigardis kaj miris. Sed tamen tiun ĉi ŝildon li ne kuraĝis pendigi super la ĉefa pordo de sia hospitalo kaj ambulatorio.
Dufoje ĉi tien venadis Markelov kun grandega longhara hundo. Li haltadis, rigardadis, levadis la kaskedon, se rimarkadis Vlaĉjon, kaj, fajfante, iradis pluen.
Antaŭ la sepa de novembro Vlaĉjo finis ĉiujn laborojn pri riparado kaj ekipado de sia vera malsanulejo kun ambulatorio, operaciejo, propra loĝa ĉambro, kuirejo, tenejo kaj aliaj necesaj ejoj. Nun li havis ankaŭ tradukiston – fleksiĝeman, lertan, ĉiam egale gajan lokan loĝanton Madi-Danzi; havis li ankaŭ kuiristinon – maljunan kaj treege timidan ĉininon, dio scias kiamaniere trafintan ĉi tien jam en la pasinta jarcento, ŝin Danzi tute serioze nomadis «sinjorino kuiristo»; estis ankaŭ flegisto – la sama Danzi.
Vespere, antaŭ la sepa de novembro, Vlacjo kunvenigis tutan sian «personaron» en varme hejtita kuirĉambro, senkorkigis botelon da Masandra[123] portovino, ordonis bele primeti la tablon kaj enverŝis la vinon en trinkpotetojn. Egale kaj laŭte tiktakis sur la muro horloĝo, same veninta el Moskvo.
– En tiu ĉi tago antaŭ multaj jaroj, – diris Vlaĉjo, – laboristoj kaj kamparanoj en mia Patrujo sub gvido de Lenino renversis potencon de kapitalistoj kaj bienuloj por ĉiam. Ni drinku je la laborula popolo, kiu tion faris.
Danzi tradukis, «sinjorino kuiristo» subite ekploris per feliĉaj larmoj.
– Kio estas al ŝi? – demandis Vlaĉjo kaj karese prenis la faltan, similan al ansera piedo, manon de la maljunulino. «Sinjorino kuiristo» ekploris eĉ pli forte.
– Kiu scias, kial li ploras, ĉu? – diris Danzi. – Li, eble, rememoris pri io, jes? Li same estis juna, jes, havis infanoj, edzo, jes? Kaj nun li estas sola, kaj se vi, doktoro Vlaĉjo, ne aŭskultus mi kaj ne prenus li, li pereus ĉi tie, ĉu? Li deziras potenco de laboristoj kaj kamparanoj, jen.
– Kaj ĉu vi deziras? – demandis Vlaĉjo kaj tuj ektimis, ke li okupiĝas pri propagando kaj agitado.
La maljunulino plu ploris. «Ĉi tie estas ne timinde, sed komplike», – diris Tod-Ĵin. Jen kion signifas «komplike», – pensis Vlaĉjo, turnante antaŭ si sur la tablo glason kun portovino. Tamen li fajfas pri tio! Li montros al ili ĉiuj, kio estas homo, sendita de la lando de laboristoj kaj kamparanoj. Ili vidos. Kaj vidos la popolo – kuraĝaj kaj silentemaj tajgaj ĉasistoj, nomadoj kun sunbrunaj vizaĝoj, fiŝistoj kun frostvunditaj manoj – ili ĉiuj vidos. Kaj ili komprenos tiam, kio estas ĉiuj Markelov-oj! Komprenos, se ne komprenis ĝis nun.
– Bonan nokton! – diris Ustimenko, ekstarante.
Matene en lian ĉambron eniris Danzi kaj sciigis, ke sur la perono sidas lamao kaj sidos dum la tuta tago por tio, ke en la malsanulejon ne venu iu malsanulo.
– Ĉu vi lin dungis? – demandis Vlaĉjo.
– Ĉu mi? – miris Danzi.
Dum la tuta tago faladis malseka neĝo per grandaj flokoj, kaj la lamao senmove sidadis sur la malsanuleja perono. En la tagmanĝa tempo la kompatema «sinjorino kuiristo» elportis por li varman manĝon. Vlaĉjo furioziĝis kaj kriis al sia «personaro». La lamao manĝis la ŝtatan malsanulejan supon kaj konversaciis kun Markelov, kiu, apogante sin sur peza bastonego, staris malproksime kaj ĵetadis al la eksa domo de la faktorio rigardojn per siaj frenezaj ciganaj okuloj. Tio estis vere diablo scias kio, se pripensi...
Kaj kiam komenciĝis krepusko, Danzi, kvankam sufiĉe timide, diris, ke la lamao deziras eniri por deca konversacio, ke li estas bona homo kaj krome malsana. Vlaĉjo mense kraĉis kaj enlasis la lamaon en la ĉambron, kiu nomiĝis «akceptejo». Danzi tre riverencis al la lamao, kaj la lamao, ne rimarkante la flegiston, riverencis al Ustimenko. Sur la tablo, kovrita per blanka laktolo, en kandelingo brulis kandelo. En krudaj, nefarbitaj ŝranketoj estis kuraciloj – la lamao divenis tion, avide ĵetis rigardojn al la fermitaj pordetoj, flaris vaton en glaso, tuŝis per la fingro lignajn spatelojn, amare, longe suspiris.
– Nu? – demandis Vlaĉjo.
Danzi gratis per la nuda kalkano alian nudan piedon, rapide ekdemandis la lamaon, tiu respondis same rapide, per pepanta voĉo. La afero ĉe la lamao estis nelonga, simpla: se Vlaĉjo pagus al li ĉiumonate salajron, tiam li, lamao, ne deadmonadus malsanulojn veni en la malsanulejon de Vlaĉjo. Nurnure. Salajro estu negranda, sed regula, sen prokrastoj. Kaj plie, la lamao povus eĉ sendi al Ustimenko malsanulojn, kiujn li kaj aliaj lamaoj ne povas kuraci.
Vlaĉjo aŭskultis morne kaj rememoris, kiel Bogoslovskij rakontis al li pri memmortigoj de zemstvaj kuracistoj. Poste li levis la kapon kaj ekrigardis al la virineca, tute serioza, senhara, stulta vizaĝo de la lamao. Ankoraŭ iomete parolis Danzi, kaj Vlaĉjo iĝis ridema.
– Bone, li iru for! – diris Vlaĉjo. Kaj kun forto frapfermis unu pordon, poste alian, poste li ŝlosis sin en sia ĉambro kun mallarĝa lito ĉe la muro, kun varme hejtita forno, kun malgranda tableto ĉe la fenestro, kun fotaĵoj de Banjo, de la patro kaj onklino Aglaja...
Tiel komenciĝis tiu malfacila, stulta, absurda vintro.
Nokte estiĝis tridekgrada frosto; en anguloj aperis arĝenteca prujno, traboj de la eksa faktorio kraketadis, kaj hidrargo en la ekstera termometro plu faladis.
Madi-Danzi sendezire ekhejtis ĉiujn grandegajn malsanulejajn fornojn.
Hejtis li longe, da fornoj estis sep, Madi-Danzi laciĝis; en la malhelaj ĉambroj sombre blankis okupitaj de neniu litoj kun puraj tolaĵoj kaj litkovriloj.
– Ne plu necesas hejti, ĉu, jes? – demandis Danzi.
– Necesas.
– Ne necesas!
– Vi faros, kiel mi ordonas, Madi-Danzi, – severe diris Ustimenko. – Alie mi vin elpelos. Ne ŝercu kun mi – memoru tion.
– Morgaŭ venos malsanuloj? – demandis Danzi. – Multaj malsanuloj? Por ili mi hejtos ĉiuj fornoj, jes?
«La lingvo estis donita al la homo por kaŝi siajn pensojn!» – rememoris Vlaĉjo ies frazon kaj foriris en sian ĉambron.
En la sekva tago la temperaturo estis tridek tri sub la nulo. Malsanuloj estis neniom.
– Ankoraŭ hejti fornoj? – demandis Danzi.
– Jes, hejti!
– Ĉiuj fornoj?
– Jes, ĉiujn fornojn!
– Malsanuloj venos?
Ustimenko ne respondis.
«Sinjorino kuiristo» kuiris sur sia fornelo manĝon por tri malsanuloj. Sed eĉ tri ne estis. En la malsanulejon – ekipitan, varman, puran – venadis neniu. Ĉiumatene Vlaĉjo surmetadis la kitelon kaj dum du horoj paŝadis en atendo el angulo al angulo en la akceptejo. Ja ili devis veni!
Ne, ili ne estis.
Ili malsanis en siaj jurtoj, en terkabanoj de la minejo, en bastaj kabanetoj «alaĉek». Ili pereadis tie sub hurlado de ŝamanoj, sub bruo kaj tintado de tamburino, sub mallaŭta balbutado de freneziĝinta lamao, sub lamentado de edzinoj kaj infanoj. Ili pereadis pro malsanoj, kiujn Vlaĉjo povus venki, sed li – sana, juna, forta – ĵetiĝadis ĉi tie el angulo en angulon, por kio?
Madi-Danzi rakontis kun subrido de supereco:
– Hieraŭ ne venis al nia malsanulejo Sagan-ool, mi demandas, jes, ĉu? «Mi iros venigi rusa doktoro, li kuracos vi!» Sagan-ool ne povas paroli, anstataŭ li ŝamano Sarma respondas: «El via doktoro eliru la animo». Hodiaŭ mortis Sagan-ool, mi eniris, apud la mortinto sidas Sarma, metas taso kun fandita butero, metas tabako, panico, ankoraŭ taso kun lakta brando, ordonas: «Vi mortis! Jen por vi ĉiuj donacoj, iru!» Kia popolo, kia stulta popolo, komprenas nenio, jes, ĉu?
Vlaĉjo aŭskultis kuntirinte la brovojn: ili ja ne nur ne vokas – ili ne enlasos, se li venos! Kiu ĉion ĉi faras? Por kio? Ja pereas, pereas homoj.
Kaj Danzi rakontis moke kaj gaje:
– Ili alportis ĉerko – ŝtipo. Alligis al ĝi mortinta Sagan-ool per bona ŝnuro, firma, el ĉevala haro, ne eblas, ke mortinto deŝiriĝu, malfermis felton de la jurto ekstere, eltrenis, ne tra la enirejo, ne, jes, tiel ne eblas, jes, ke mortinto sciu kie estas pordo, li revenos, malbone estos, kaj veturigis al montoj, sur ĉevalo, ne rekte, sed tiel, tiel, tiel...
Li per la mano montris, kiel zigzage oni veturigis la mortinton al la montoj, montris, kiel oni forlasis lin tie kaj singarde, por miksi la spurojn, revenis reen.
– Sen vojo, tiel, ĉu! – diris Danzi. – Laŭ vojo Sagan-ool reveni povas, malbone, jen tiel ili faras, kaj vi, doktoro Vlaĉjo, sidas ĉi tie. Vi, eble, kulpas, por kio malbone parolis kun la lamao, ĉu, jes? Nun baldaŭ oni elpelos ni ĉiuj: kaj vi, kaj «sinjorino kuiristo», kaj mi. «Sinjorino kuiristo» mortos, ŝi estas maljuna, vi malproksime veturos – sata estos, sed mi? Ĉi tie salajro ne estas, de li salajro ne estos, kiel mi vivos, ĉu, jes?
Danzi eĉ ekploris pro kompato pri si.
Matene Vlaĉjo faradis gimnastikon – komence dek minutojn, poste dek kvin. Antaŭ matenmanĝo, en malnova svetero, en pugnogantoj, eliradis fendi lignon. Frostiĝintaj ŝtipoj disflugadis kun krako. Kolere kaj longe, ĝis furiozo, Vlaĉjo enpikadis kojnojn en rezinriĉajn stumpojn; snufante kaj sakrante, batadis per hakilo, ĝis atingo de la celo. Poste li matenmanĝadis, sidiĝadis sur tabureton por longe. Komforte kraketadis en la faŭko de la vorema forno dikaj ŝtipoj. Rigardante al flagrantaj malhelruĝaj braĝoj, Ustimenko faradis mirindajn laŭ teĥniko kaj kuraĝo operaciojn – en ajnaj kondiĉoj, kiel instruis Bogoslovskij kaj Postnikov. Dum tiu tempo li senfine multe tralegis. Teorie li, probable, scipovis kaj povis ĉion. Sed malsanuloj ne venadis al li, la malsanulejo estis malplena, kun ĉiu tago ĉiam pli timinde iĝadis al Vlaĉjo vivi en tiu senokupeco de la animo, nenion farante, nur kun siaj pensoj – laborante vane, operaciante en imago, kuracante en revoj.
«Tio estas ne kirurgo, sed artrajdisto!» – legis li foje pri iu tro fervora tranĉisto. Ho, kiel Vlaĉjo estus singarda, pripensema, konsiderema, se venus al li tiu longe atendata malsanulo! Per kia atento li ĉirkaŭigus la homon, konfidintan al li sian vivon! Artrajdisto! Ne, li ne artrajdus en la operaciejo.
Kaj, kvazaŭ misfortune, al li skribis kaj Postnikov, kaj Ganiĉev, kaj Paĉo, kaj Ogurcov.
Ivano Demetrijeviĉ rememoradis kazojn el sia malnova kampara praktiko, Paĉo fanfaronis pri abundo de laboro, Ogurcov impete dubis pri siaj propraj fortoj, Ganiĉev avertadis Vlaĉjon pri tio, ke Ustimenko ne komencu tro frue ĝeneraligi sian sperton, «ja tio estas nun danĝera kutimo, – skribis Teodoro Vladimiroviĉ, – unuj verkas siajn laboraĵojn, por montri al la mondo, ke estas farita malkovro, aliaj – por fiksi ĉe si prioritaton, triaj – por rememorigi al la homaro pri loĝanta en urbo N. Petro Ivanoviĉ Dobĉinskij, kaj kvaraj, ili estas tre multaj, – por
Vlaĉjo respondadis mallonge, seke kaj enigme: ili pensu, kion ili deziras!
En Kristnasko lin invitis Markelov. Ustimenko ne iris, stulte pretekstinte okupitecon. Tiam Jegoro Tomiĉ venis mem – kun pomaditaj bukloj, en amelita subvesto, aroma, gaje mokema, eĉ bonanima.
– Ho, kiom vi estas okupita, karulo, – diris li, rigardante al la malplenaj ĉambroj, – kiom da homoj vi kuracas, kia vi estas laboranto! Ĉio estas hejtita, ĉio estas sternita, el la kuirejo odoras brasiksupo, sed niaj sovaĝuloj ja ne venas. Kaj ne atendu, doktoro, ne atendu, karulo, ne atendu, simpla animo, ili ne venos. Ili havas sian medicinon, ili pri ĝi ne ofendiĝas.
Li eksidis mastre en la tria ĉambro, etendis siajn longajn krurojn, plendis:
– Jen kien, vidu, niaj impostoj iras, nia ŝvite perlaborita mono. Por vi, fajfuloj. Ni laboras, vagas kaj en tundro, kaj en tajgo, kaj en ĉiuj forgesitaj de Dio lokoj, komercas, civilizas, kaj al ni kion? Ĉu spitsignon? Sed al kuŝemuloj, pigruloj kaj ceteraj indiĝenoj – varmajn ĉambrojn. Ne bone, jes, ne bone.
Sidis Markelov longe, poste foliumis Vlaĉjajn librojn, poste puŝis per la pugno lian matracon:
– Malmole vi dormas! Ĉu mi donacu al vi plummatracon, doktoro?
Madi-Danzi ĝoje hihiadis ĉe la pordo, frotadis la manojn, riverencadis.
– Do, ĉu vi ne venos? – demandis Markelov. – Nu, estu laŭ vi. Mi al vi kun malfermita animo, kaj vi – kiel vi deziras.
Restinte sola, Vlaĉjo komencis skribi leteron al Bogoslovskij. Kunpreminte la dentojn, trinkante el trinkokruĉo per grandaj glutoj malvarman akvon, li skribis ĝis la unua horo de nokto. Tio estis letero, plena de furiozo, malfeliĉo, ofendiĝo kaj riproĉoj. Por kio Bogoslovskij lin vokis ĉi tien? Ĉu pro bona rilato al li? Li bezonas nenies bonajn rilatojn, li estas per si mem homo, kaj, interalie, tia homo, kiu ne permesos malŝpari popolan monon sen ajna utilo por vivtenado de la laborantoj, por hejtado, por nutrado. Eble, tio estas moko de tiuj dekstraj elementoj, de tiuj parencoj de nojonoj kaj bajoj[124], kiuj ankoraŭ sidas en la registaro? Aŭ, eble, li, Ustimenko, necesas ĉi tie por burokrataj raportoj, ke en Khara estas malfermita hospitalo kaj funkcias ambulatorio? Do, interalie, li ĉiumonate informas pri rezultoj de sia tiel nomata laboro, kaj tio neniun interesas, tute neniun. Mallonge dirante, li ne intencas vane manĝi panon, ne intencas sidi ĉi tie senokupe. Li postulas, ke oni lin revoku. Kaj se li skribas per nesufiĉe diplomatia lingvaĵo, do oni lin pardonu kaj akceptu certigojn pri respekto...
La letero estis sur kvar paĝoj, kaj Vlaĉjo ne relegis ĝin. Estu kio estas. Tiel ne povis daŭri plu.
En februaro li ricevis novjaran gratulon de bonkora Eŭgeĉjo Stepanov. La poŝtkarto estis gaja, vigla, kun spritaĵoj, kun evidenta deziro ne havi malamikojn en la mondo. «Vi evidentiĝis la plej saĝa el ni ĉiuj, vilaĝa doktoro, idea kuracisto, – skribis Eŭgeno. – Zatiruĥi transformiĝis al eksterlando. Tamen, en mi parolas envio: ja estas interese – karavanejoj, muezinoj, orientaj spicoj, belulinoj sub ĉadoroj, – ekzoteco estas ekzoteco. Verŝajne kiam krepuskas, vi surmetas frakon kaj iras en vesperan klubon, ĉu, ruzulo?»
Kion Ustimenko povis respondi al tio?
Tamen, Eŭgeno neniam bone sciis geografion.
Li nur ne deziris pensi, ke Barbara same opinias, kvazaŭ Vlaĉjo estas «la plej saĝa» kaj en frako iras al «vespera klubo».
La radion Vlaĉjo aŭskultis malmulte: strange, sed li ial ĝeniĝadis, kiam trans miloj da kilometroj al li venadis trankvila voĉo de la radioparolisto: «Parolas Moskvo». Kvazaŭ el tie oni demandadis: kaj kion vi ĉi tie faras, kara amiko? Ĉu al vi estas varme, hele, kaj ne blovas? Ja ni vin sendis labori, sed vi kion faras? Ĉu vi havas komplikaĵojn? Objektivajn malfacilaĵojn, kamarado kuracisto?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.