La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AFERO, AL KIU VI SERVAS

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro kvara

Donacoj

Jam mateniĝis, kiam Atanazio Petroviĉ venis al la aerodromo. Nemalproksime, apud Unĉo, estis pasumanta Stepanov en sia blanka marista tuniko.

– Mi ja diris, ne necesas! – morne diris Ustimenko. – Por kio vi ne satdormis?

– Sendormeco, – respondis Stepanov. – Ja mi al vi ne malhelpas, flugu. Al la vosto mi ne kroĉiĝos...

Aliris deĵoranto, li iom interparolis kun Atanazio Petroviĉ. Poste venis ankoraŭ du uloj. Ustimenko aŭskultis la motoron kaj ekfumis kun Stepanov.

– Kiam ni intervidiĝos? – demandis Rodiono Metodjeviĉ.

– Nu, supozeble, ne baldaŭ...

– Kie vi pasigos feriojn?

– Mi deziras per kuracoŝlimoj kuraciĝi, – diris Ustimenko. – La vundo, kvankam malnova, doloras. Kial vi estas malgaja, maristo?

– Aĥ ne, normale! – kun suspiro diris Rodiono Metodjeviĉ.

La motoro ree ekzumis, eksilentis kaj ree ekzumis. La teĥnikistoj estis ion kontrolantaj. Ustimenko premis la manon de Stepanov per sia malmola, forta polmo, surmetis gantojn kaj facile, kiel knabo, engrimpis en la maŝinon. Iom klopodis tie, bone sidigante sin, kriis siajn aviadistajn komandajn vortojn, kaj la aviadilo, saltetante, ekkuris laŭ la kurejo. Kaj post kelkaj minutoj la nigra punkto dissolviĝis en la ĉielo.

«Kiel mi tamen vivu? – pensis Stepanov. – Ja tiel ne plu eblas? Aŭ eblas? Aŭ aliaj homoj same tiel vivas, sed ne pensas pri tio, ne turmentas sin?»

Tamen, li ne rajtis pensi pri ĉio ĉi en stato de maljusta incitiĝo, kaj nun li estis incitita. Sed trankvilo ne tiom facile troveblis, kiam afero koncernis Eŭgenon, same kiel li ĝis nun ne povis esti tute trankvila kun Alevtina.

Li estis nek trankvila, nek – ŝajnis al li – justa kun ili, ĉar li treege severe rilatis al si mem. Kaj li ree, je mila fojo, imagis ŝian vizaĝon, hararanĝon, faritan en frizejo, kaj tiun rigardon, kiun li rimarkis sur si hieraŭ, en la tago de veno: rigardon de humila malamo.

– Mi forveturas al la somerdomo, – diris ŝi al li, tuj kiam li eniris. – Ne eblas dum tuta somero spiradi varmegon kaj polvon. Eĉ sen tio mi kun tiuj ekzamenoj tute elturmentiĝis.

– Kun kiaj ekzamenoj? – ne komprenis li.

– Kun Eŭgeno.

– Ĉu vi helpis al li prepariĝi? – ne retenis sin Stepanov.

– Mi estis kreanta por li kondiĉojn! – diris Alevtina. – Vi ĝis nun ne povas tiel vivteni vian familion, ke mi havu almenaŭ unu servistinon...

– Ĉu denove sama kanto? – blankiĝante pro furiozo, demandis li. – Ĉu al vi plaĉas tiuj nomoj de tiu tempo, kiam oni vin...

– Silentu! – ŝrikis ŝi.

Plej multe tiu eksa ĉambristino timis, ke iu ekscios pri ŝia pasinteco: kvazaŭ ŝi estis ŝtelistino aŭ murdadis homojn!

Tiele ili renkontiĝis – la edzo kaj la edzino.

Ŝi deziris, ke li forveturu, kaj Eŭgeno deziris, sed li decidis ne forveturi. Li havis Banjon, kaj krome – kien li iru nun, kiam la ŝipo estas metita en dokon, al kuracloko li veturi ne deziris, kaj lin oni preskaŭ perforte elpelis el la floto por ripozo. Alevtina veturu al la somerdomo, al sia amikino, sed li restos. Ĉi tie estas kviete, sub la fenestroj kreskas poploj kaj betuloj, eblas preni duŝon, kuŝi kun libro, vespere iri en la urban ĝardenon kaj aŭskulti muzikon, kaj kiam Banjo liberiĝos, – ho, tiam ili vojaĝos sur vaporŝipo aŭ entute elpensos ion mirindan...

Kaj dume por ĉiuj estu bone!

Finfine Eŭgeno estas studento. Eble, li malpravas rilate al la knabo; eble, la tuta afero vere estas en tio, ke tiu estas lia duonfilo. Necesas ĉion ĉi rompi, necesas aranĝi hodiaŭ tagon de feliĉo por ĉiuj! Kaj por Vlaĉjo Ustimenko, kaj por Aglaja, kaj por avo Metodo, kaj por Eŭgeno, kaj por Barbara. Kompreneble, li kulpas antaŭ Eŭgeĉjo. Banjon li gastigis ĉe si en Kronŝtadto, kaj Eŭgeno restis kun Alevtina. Kaj ĉu li iam interparolis serioze kun sia duonfilo? Ne, necesas ĉion ordigi, necesas, finfine, trovi ŝlosilon al la animo de tiu estonta medicinisto!

Plena de tiuj meditoj, li razis sin en la loĝejo, kie ĉiuj ankoraŭ dormis, prenis duŝon, prenis multe da mono kaj ekiris al vendejoj. En brokantejo li aĉetis fotilon, en nutraĵvendejo – pirogetojn kaj tortetojn, sardinojn, fragojn, vinon kaj ankoraŭ ĉion plej multekostan kaj bongustan. Rodiono Metodjeviĉ havis malsatan, malfacilan infanecon, kaj li neniam estis malŝparulo, bone sciante, kion kostas mono, sed en tiu ĉi memorinda por li tago li malŝparadis sen kalkulo, gaje, eĉ feliĉe. Por Barbara li aĉetis ruĝan trikitan bluzon, por avo Metodo – novajn ŝuojn, por Vlaĉjo Ustimenko – verkaron de Herzen[35] en bonaj bindaĵoj kun ledaj librodorsoj. Kaj por la vespero li akiris por ĉiuj biletojn al opero «Faŭsto». En la urbo estis turneantaj moskvaj aktoroj, kaj akiri biletojn estis tre malfacile. Graketante pro ĝeno, Stepanov iris al dika, tre solida administranto, diris, ke li estas komandanto de ŝipo en ripozo kaj dezirus...

– Ĉiuj dezirus, – impertinente respondis la administranto. – Bedaŭrinde, nia Domo de kulturo estas ne kaŭĉuka.

Tamen ses biletojn en la dekoka vico Rodiono Metodjeviĉ akiris. Kaj, viŝante la ŝvitkovritan frunton per tuko, eksidis en taksion, plenŝtopitan per aĉetaĵoj.

Barbara jam estis forkurinta, kiam li alveturis, kaj Eŭgeno per malvigla voĉo estis parolanta telefone.

– Estas tede, sed necese! – aŭdis Rodiono Metodjeviĉ. – Li ja estas dekano, kiu scias, kiel aranĝiĝos la vivo. Ne kraĉu, infano, en puton, ĉar ĝi taŭgos por trinki...

– Kaj mi aŭdis alie, – malmilde diris Rodiono Metodjeviĉ, enirante en la manĝoĉambron, – ne trinku el puto – ĝi taŭgos por kraĉi.

Eŭgeĉjo kovris la parolilon per la manplato kaj ĵetis oblikvan rigardon al la patro.

– Sprite, sed ne realisme, – respondis li al Stepanov. – La vivo, kara paĉjo, estas ne tiom simpla afero.

Kaj, sidiĝinte en fotelon, li malvigle kaj longe ekparolis kun iu sia kamarado. Sur Eŭgeno estis lia damnita reto por haroj, kaj, parolante, li ĉiam tiradis sin kaj oscedadis. Sed Rodiono Metodjeviĉ tamen ne cedis al la malamika sento, kaptinta lin. Li ree diris al si, ke infanoj neniam kulpas, sed pri ĉio kulpas iliaj gepatroj. Li apartenis al tiuj homoj, kiuj scipovas kruele kulpigi sin mem eĉ tiam, kiam ili absolute pri nenio kulpas, ne dirante eĉ pri tiuj okazoj, kiam kulpo estas malrekta. Kaj li denove, kvankam jam malnature, komencis voki en si tiun emocion, kiun li sentis matene, kaj, dum Eŭgeno babilis, dismetis sur la tablo la donacojn, kaj supre – la biletojn al la opero.

Eŭgeno finparolis, surmetis la parolilon, ankoraŭ tiris sin kaj, pigre paŝante per siaj mallongaj kruroj, aliris pli proksime.

– Tio estas bona fotilo, – diris Rodiono Metodjeviĉ, – solida aparato. Ni produktas unuaklasan optikon, kaj scipovi foti estas iam agrable...

La vortoj estis pene elirantaj el lia gorĝo. Kaj la frazo rezultis stulta, longa, kaj lia voĉo estis ia kvazaŭ petanta.

– Spegulaj fotiloj, verŝajne, estas pli oportunaj, – penseme respondis Eŭgeno. – Jen Iraida, la filino de nia dekano, havas spegulfotilon de Zeiss, ĝi aspektas bele, ŝike. Sed por tiu diablaĵo ankoraŭ stativo necesas. Tro grandamplekse, verŝajne.

– Stativon mi aĉetis, – kun preteco, pli rapide, ol necesis, diris Stepanov, – sen stativo, vi tute pravas, sen stativo ne eblas foti. Sed por komenco tia aparato, Eŭgeĉjo, estas tre bona. Ĉe ni ankoraŭ en la instruejo estis unu knabo, cetere, same Eŭgeno, li faradis artajn fotojn: abelon, vidu, li tre nature sur fagopiro fotis, tia vila ĝi estis, la foton oni eĉ en ĵurnalo presis, laŭ konkurso, kaj la aparato estis multe malpli bona, ol la via.

– Ja mi ne diras, ke ĝi estas malbona. La aparateto nemalbonas, nur grandampleksas, nun tiajn fotilojn neniu el niaj knaboj portas.

– Kaj kiuj estas tiuj – viaj knaboj?

– Nu, vi ja scias: Kirillov, Boĉjo, Semjakin, mi kun ili ofte renkontiĝas, pasigas tempon...

Rodiono Metodjeviĉ kapjesadis al ĉiu nomo, kvankam li tute neniun konis.

– Kaj Ustimenkon vi kial ne nomas? – demandis Rodiono Metodjeviĉ kaj etendis antaŭen la kolon. – Kie do estas Vlaĉjo? Ĉu li nesufiĉe bonas por vi?

Eŭgeno facile paliĝis. En la okuloj aperis la konata al Stepanov esprimo de humila kolero.

– Vidu, paĉjo, – starante malproksime de Rodiono Metodjeviĉ, diris li. – Vidu, mi ĵuras, mi neniam komprenas, kion vi de mi deziras? Via Vlaĉjo estas obsedato, maniulo, kaj ni estas simplaj knaboj. Mi ne estas certa, eble, el li vere kreiĝos granda homo, mi ne disputas, sed, se vi deziras, ni estas junaj, kaj ni ŝatas preni de la vivo ĉion gajan kaj bonan...

– Do, klaras! – kapjesis Stepanov.

– Finfine la Soveta potenco estas Soveta potenco, – iomete vigliĝinte kaj pli paceme, eĉ konfide daŭrigis Eŭgeno. – Kaj ne por tio vi kaj la panjo tiom travivis kaj vi ĉiuj batalis, ke viaj infanoj vidu nenion gajan aŭ ĝenerale feliĉan...

– Klaras! – interrompis Stepanov.

Al li estis sufoke, li malfermis la fenestron kaj trinkis varmetan akvon el karafo. «Ne kverelu, ne kverelu! – ripetadis li al si mem. – Komprenu! Tio estis ŝi, Alevtina, kiu sugestis tiujn aĵojn al Eŭgeno. Tion faris ŝi, ŝi malbonigas la knabon». Kaj por ŝanĝi temon, li demandis, kiel la panjo vivas en la somerdomo.

– Enuo tie estas tedega, – respondis Eŭgeno, metinte la piedon sur la seĝon kaj nodante la laĉon bante. – Tie najbare ja loĝas ŝia tajlorino, Lucie Miĥajlovna...

– Ĉu francino?

– Kial francino? Rusino. Ŝi amikas kun la panjo, sed ili same tre kverelas. Hieraŭ Lucie al ŝi organdion fuŝis...

– Kion fuŝis?

– Tio estas tia ŝtofo bunta, malmola – organdio.

– Komprenite! – diris Stepanov, kvankam li nenion komprenis. – Nun ankoraŭ unu demando: kio estas tiu bildo nova ĉe vi?

Kaj Stepanov ĵetis rigardon al vitro, briletanta sub radioj de la matena suno. Sub la vitro estis pentrita rufa, sabla, enua kampo kaj kelkaj vegetaĵoj, kovritaj per dornaj verukoj.

– Kaktoj, – indiferente diris Eŭgeno. – Nova panja hobio. Ŝi kun Lucie ilin bredas.

– Ĉu kaktojn?

– A ha.

– Ĉu konfitaĵon ili kuiras el kaktoj?

– Tute ne konfitaĵon, – kun rideto diris Eŭgeĉjo. – Tio estas bela, ĉu vi komprenas? Simple pro beleco.

– Nu, kaj kie estas la akvario? Mi ĝin ne vidas.

– La akvarion oni forportis. La fiŝoj tie infektiĝis per io, ĉiuj mortis. Kaj ne kadavriĝis, rimarku, sed mortis. La panjo koleras, se oni diras «kadavriĝis».

– Mortis! – ripetis Rodiono Metodjeviĉ. – Do, klaras. Nu, kaj pri la kaktoj mi tamen ne komprenis: ĉu ili floras bele aŭ havas bonan odoron?

– Tute ne, simple verdaj dornaĵoj. Tio estas moda, ĉu vi komprenas? Estas mode ekkrii: «Dio, kiel ĉarme!» Jen ĉio!

– Nu, bone, ne indas pri tio paroli! – diris Stepanov. – Ni jen kion faros: atendos iomete Barbara-n, poste tagmanĝos per ĉiaj almanĝaĵoj kun Vlaĉjo kaj Aglaja kaj moviĝos al la teatro. Kiel vi opinias?

Eŭgeno silentis.

– «Faŭsto» de Gounod, opero, – post paŭzo aldonis Stepanov. – Mefistofelon kantas Sverliĥin, reala voĉego.

– Sverliĥin – tio estas bona, sed nenion ni, paĉjo, sukcesos, – diris Eŭgeno penseme. – Mi hodiaŭ estas invitita, kaj rifuzi estas embarase. Kaj tage ni ĉiuj interkonsentis iri al futbala matĉo. La unĉanskanoj ludas kontraŭ «Torpedo» – tio ne estas bagatelo... Do vi sen mi iel iru...

– Klaras! – jam multan fojon diris Rodiono Metodjeviĉ. – Komprenite...

Kaj, klininte la kapon, eliris el la ĉambro.

Avo

Barbara plu ne venadis, la tago daŭris malplena, sensenca, sufoka.

Finfine venis avo Metodo, alportis faskon da juna cepo, rafanetojn, envolvitajn en ĵurnalon, ladvazon da kvaso. La avo alveturadis al la filo precipe kiam Valentena Andrejevna forestis, en ŝia ĉeesto li ne kuraĝis longe loĝi. Ŝin furiozigadis, kiam li iradis en la loĝejo nudpieda, en ĉemizo sen zono, aŭ, drinkinte glaseton, per alta kaj kortuŝita voĉo kantadis: «Aĥ vi povra, povra kudristino, deksesjara eklaboris vi», aŭ subite regaladis gastojn: «Manĝu, mi petas, ni ankoraŭ multe havas!» Loĝinte nemulte, la avo iĝadis ia hasteme timigita, komencadis ofte palpebrumi, riverencadis pli malalte, ol necesis, eksilentadis kaj forveturadis en sian vilaĝon, en la malplenan lignodomon, odorantan je plumoj kaj cindro.

Sen Valentena Andrejevna (mense avo Metodo nomadis la bofilinon «Satanina Andrejevna») li loĝis pli firme, fumetadis sian pipon ne nur en la kuirĉambro, sed eĉ en la koridoro kaj laŭte rakontadis al Barbara siajn rememorojn, sed kiam al Eŭgeno venadis kamaradoj, la avo eksilentadis kaj tute ne aperadis, dirante kun duonrido, ke al li ankaŭ ĉi tie ne blovas, dum tie sinjoridoj gastas. Kaj foje Rodiono Metodjeviĉ vidis, kiel iu kamarado de Eŭgeĉjo ordonis al la avo iri aĉeti cigaredojn.

La koro de Stepanov doloris, kiam li vidis, kiel humiliĝas la eĉ sen tio humila avo, sed Alevtina tiel ruĝiĝadis, kiam la avo eliradis al gastoj, ke Stepanov, ne sciante, kiun li pli kompatu – ĉu la avon aŭ la edzinon, sentis kaj amaron, kaj faciliĝon, akompanante la maljunulon al la stacidomo kaj ŝovante en lian poŝon plian monon «por ajna okazo».

Ili tagmanĝis duope, ne ĝisatendinte Banjon. La avo sidis en neproporcie longa jako, barba, liaj malgrandaj helaj, kiel ĉe la filo, okuloj kun severa respekto rigardis al Rodiono Metodjeviĉ, kaj, parolante kun li, li nomadis lin Rodiono, sed tiel, ke eblis pensi, kvazaŭ li prononcas ankaŭ la patronomon[36]. La pirogetojn kaj sardinojn la avo pro delikatemo ne manĝis, sed enŝovadis en la buŝon cepon per faskoj, dirante ĉe tio, ke cepo, evidente, nun bone rikoltiĝis, ĉar ĝi kostas malmulte. Per tiu komplikita maniero la patro estis aludanta al la filo, ke li ne malŝparas monon vane kaj la interesojn de Rodiono Metodjeviĉ en mastrumado li strikte gardas.

Duope ili lavis la manĝilaron, kaj Stepanov proponis:

– Jen kio, paĉjo, ĉu ni veturu nun en la teatron? Ĉu vi deziras? Ja vi ŝajne nenie estis, escepte de cirko.

– Eblas ankaŭ en teatron! – purigante siajn dentojn per alumeto, diris la avo. – Mi ne kontraŭas. Kien homoj – tien mi, kial ne!

Sed liaj okuloj iĝis zorgemaj, kaj li komencis ofte palpebrumi, kvazaŭ ektiminte.

Finfine aperis Barbara kun Vlaĉjo. Dum la tuta tago Rodiono Metodjeviĉ atendis ŝin, kaj ŝi, kiel evidentiĝis, estis veturanta kun Vlaĉjo al kudrejo por almezuri «unuan veran kostumon – studentajn jakon kaj pantalonon».

– Kiaj tiaj studentaj? – malsimpatie demandis Stepanov.

– Nu, ŝi babilas stultaĵon, – respondis Vlaĉjo. – El la patra uniformo oni transkudris por mi. Banjo ja nepre bezonas komandi...

Li eksidis sur la sofon kaj tuj enprofundiĝis en iun libron, kaj Banjo, aĥante pro admiro, manĝis pirogetojn kaj tortetojn kune, altrinkadis cepon per kvaso, poste ŝovis la fingron en salujon, ĉirkaŭlekis ĝin kaj diris:

– Grandioze!

Tuj post la tetrinkado la avo komencis prepariĝi al teatro – purigis en la kuirĉambro la botojn, longe ial iradis tra la loĝejo en subvesto, kaj poste, zorgeme palpebrumante, jen enigadis la krurumojn de la pantalono en la botojn, jen metadis ilin ekstere, sur la bototubojn. Kaj Rodiono Metodjeviĉ fumis kaj pensis pri tio, ke dum ĉiuj ĉi jaroj li ne aĉetis por la maljunulo decan kostumon. «Kaktoj, – listigadis li mense la incitantajn vortojn, – organdio, akvario!»

– Prenu kaj surmetu mian civilan kostumon, – diris Stepanov, – vi estas ne alta, ĝi ĝuste konvenos. Ne malhonorigu min, vestu vin kulture...

La maljunulo cedis al la vortoj «ne malhonorigu min», surmetis ĉemizon kun kuspita kolumo kaj bluan ĉeviotan kostumon. Antaŭ la spegulo li faris minacan vizaĝon kaj diris:

– Jen kiele! Aj, tien vian dipatrinon!

Aglaja-n ili kunprenis, irante al la teatro. Ŝi jam estis atendanta sur la perono – festa, en blanka robo, tre ruĝvanga, kun krepuske briletantaj okuloj.

En la teatro la avo fingromontradis al la scenejo kaj laŭte, ĝeniĝante pri neniu, ne atentante ĉitadon, demandadis:

– Kiu estas tiu? Kial li? Kiu estas lia edzino?

Aŭ grakadis kaj koleris:

– Stultulo! Nu, stultulo kaj stultulo! Ĉu animon vendi? Aj-aj!

Ĉirkaŭe oni mallaŭte subridadis, kaj Rodiono Metodjeviĉ ridetis kaj interŝanĝadis rigardojn kun Aglaja: mirinde scipovis silenti kaj rideti tiu virino!

Dum la interakto la avo, promenante, strebis trairi preter spegulo kaj ĉiufoje ĉe tio faradis minacan, nealireblan vizaĝon, aldirante per solaj lipoj:

– Nu, kiele! Jen, kiele!

Pleje al la avo plaĉis Mefistofelo.

– Ruza, evidente, – diris li, – ĝuste diablo. Atingis la sian. Ne, tio estas tia afero – ne ligiĝu kun li! Ĉu mi prave diras, Banjo?

Post la teatro

Ili vespermanĝis hejme. Eŭgeno ankoraŭ forestis. Barbara pri io interflustradis kun Vlaĉjo, kaj al Stepanov ŝajnis, ke ŝi afektas; la avo kun bedaŭro demetis la ĉeviotan kostumon, drinkis vodkon kaj foriris dormi. Aglaja kaj Rodiono Metodjeviĉ sidis ĉe la fenestro; ŝi, ne plendante, rakontis al li, ke ŝi laciĝas, – senfortigas veturado tra la regiono, senvojeco, stulta, burokrata rilato al la afero de iuj filaborantoj.

– La juneco ja forpasis, – diris ŝi subite, – la fortoj jam estas ne tiaj. Iufoje mi krias vane; okazas, ke mi iun ofendas...

Kunmetinte la malgrandajn sunbrunajn manojn sur la genuo, ŝi mallevis la okulojn, poste ekrigardis al Rodiono Metodjeviĉ rekte en la okulojn kaj demandis:

– Ĉu por vi same estas ne facile, Rodiono? Vidas mi – la tempioj komencis grizhariĝi...

Li kulpe ridetis kaj verŝis por si vinon.

– En la floto mi ne plendas, Aglanjo, sed ĉi tie ĉio iel... Ne sukcesis, ne realiĝis, eble... Jen Eŭgeno...

– Kio Eŭgeno? – demandis Aglaja.

– Mi ne komprenas! – kun angoro diris Stepanov. – Mi tute lin ne komprenas...

– Sed jen Vladimiro komprenas. Kaj sufiĉe ĝuste. Vlaĉjo! – vokis ŝi la nevon. – Rakontu al Rodiono Metodjeviĉ tion, pri kio vi kun mi parolis antaŭnelonge rilate de Eŭgeĉjo.

– Nu, ne indas! – skuis la kapon Vlaĉjo.

– Parolu, – diris Rodiono Metodjeviĉ, – ne kompatu...

– Mi povas malĝentile diri, – diris Vlaĉjo, ekstarante de la sofo. – Mi delikate ne scipovas...

Rodiono Metodjeviĉ penis rideti:

– Delikate mi ne petas.

– Mi ne scias, kiu pri tio kulpas, mi ne povas juĝi, – diris Vlaĉjo, – sed via Eŭgeno ĉiam iel flanken vivas, ĉu vi komprenas? Mi al li antaŭnelonge tion en persona konversacio eldiris, tial mi ne ĝeniĝas ankaŭ al vi rekte la samon ripeti.

Li skuis la kapon, pensis iom kaj ekparolis per glata, obtuzeta, malmilda voĉo:

– Pro tio, kion mi al li eldiris, li nomis min lektoro, bonkonduta knabo kaj per aliaj agrablaj vortoj, ŝajne eĉ karieristo. Sed por mi tio ne gravas, mi tiel pensas kaj alie pensi ne povas. Ĉiu homo en nia ŝtato devas vivi per fruktoj de sia laboro, nur de sia, sed ne de patra aŭ ava, ĉu prave, Rodiono Metodjeviĉ?

– Nu, prave! – ial kolere respondis Stepanov.

– Jen mi kun Barbara antaŭnelonge rezonadis pri la serpo kaj martelo. Pli bone ne eblas elpensi – serpo kaj martelo! Ili estas simbolo de nia socia ordo, kaj en tiun simbolon estis metita multe pli da senco, ol nur laboristoj kaj kamparanoj. En tiu simbolo estas la tuta leĝo de nia vivo, la ĉefa leĝo, ĉu ne tiel, Rodiono Metodjeviĉ?

– Bedaŭrinde, ankoraŭ ne por ĉiuj, – jam ne kolere, sed malgaje konfirmis Stepanov. – Jen ankaŭ Banjo ion kombinas, ne kompreneble kion, ĉu geologio, ĉu teatra arto, kaj pri la socia utilo...

– Nun mi kulpas! – ofendiĝis Barbara. – Jam oni ne rajtas heziti kun elekto de specialeco.

– Kaj kio? – malmilde interrompis Vlaĉjo. – Vere, vi tro multe hezitas. Tamen ne pri vi temas. Eŭgeno, Rodiono Metodjeviĉ, vivas aparte, por mi estas malagrable al vi tion diri, sed li vivas ne per si, sed per vi, tio estas, pli ĝuste, per via helpo, sed ĉe tio aparte de tiu simbolo, pri kiu mi ĵus diris. Kaj li ne tiom spekulas, tute ne, per vi li neniom spekulas, sed li vin tenas en rezervo – eble por io vi taŭgos. Kaj li havas malĝustan teorion: li opinias, ke vi devas al Banjo kaj li krei luksan vivon, ĉar vi mem kaj Valentena Andrejevna spertis vivon malfacilan kaj pezan. Li kaj liaj amikoj, ja kelkajn mi konas, ili estas certaj, ke la revolucio estis farita por ili persone, por tio, ke antaŭ ĉio ili vivu en sato kaj varmo. Tio estas malĝusta, kaj ankaŭ vi malpravas en tio, ke ĉio estas por la infanoj, sed mi ne diros, vi koleriĝos...

– Ion tian mi supozis, – prononcis Rodiono Metodjeviĉ, – ion tiaspecan, sed ĉu vin ĉiujn eblas kompreni? Diablo vin ĉiujn scias, kia vi estas popolo...

Kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso, li paŝadis el angulo en angulon en la manĝoĉambro per sia firma irmaniero. Lia vizaĝo estis konsternita, preskaŭ malfeliĉa.

– Eŭgeno estas konformisto, – nelaŭte, sed tre firme diris Vlaĉjo. – Juna, sed en pura formo. Jam tute preta.

Stepanov sulkiĝis.

– Ĉu tio estas ĝusta? – demandis li.

Vlaĉjo silente ŝultrolevis.

– Ni iam iomete ŝatas tro kompliki! – diris Aglaja. – Certe, la vivo estas malsimpla afero, sed, ekzemple, denuncanto en lernejo – ĉu tio ne estas jam karaktero? Mi al vi, Rodiono, ĝuste kaj malĝentile diros – mi vian Eŭgeĉjon delonge malŝatas kaj pensas, ke vi devas kun li ne nur eduklaboron fari, sed eĉ lukton, ĝis kio ajn...

– Do ĝis kio ĝuste? – kun amara duonrido demandis Stepanov. – Ĉu vi ne komprenas, ke rilate al Eŭgeĉjo miaj rajtoj ne nur estas limigitaj, sed ili ne ekzistas. Devoj ekzistas, sed rajtoj ne. Nu, por kio paroli pri tio...

Eniris la avo en flota nigra uniforma palto, surmetita super la subvesto, demandis:

– Ĉu kvason vi ne vidis? Mi tri ĉerpilojn da akvo eltrinkis, ne helpas. Kaj ŝajne mi ne manĝis ion tian...

Li ĉirkaŭrigardis ĉiujn, konfuziĝis, rimarkinte la ligilojn de sia kalsono, kaj foriris serĉi sian kvason.

– Tiele! – diris Rodiono Metodjeviĉ. – Gaja vespero. Nu, pardonu min...

Adiaŭinte la gastojn, li kisis Barbara-n kaj, ekvidinte kompaton en ŝiaj okuloj, diris, ke li deziras dormi. Kion ajn, sed kompaton al si li ne eltenadis. Banjo longe snufadis en la banujo, poste ankaŭ ŝi kvietiĝis. Stepanov revenis en la manĝoĉambron, verŝis por si malvarman teon, komencis paŝadi en la ĉambro el angulo en angulon.

Eŭgeno revenis malfrue, malfermis la pordon per sia ŝlosilo kaj eniris en la manĝoĉambron. La patro plu estis iranta el angulo en angulon kun cigaredo en la mano.

– Bonan vesperon! – salutis Eŭgeno.

– Bonan vesperon! – respondis Stepanov. Kaj aldonis, ke eblus venadi pli frue. Tamen, li ne koleris. Al li simple ŝajnis, ke al li nevokite venis fremda homo.

Tiu fremda junulo eksidis al la tablo kaj komencis vespermanĝi, ial tro rapide rakontante, kiel ludis la dekstra flanko kaj kiel ili ĉiuj post la matĉo veturis al somerdomo de Ŝilin, kiel ili tie trinkis glacimalvarman limonadon, banis sin kaj ĝenerale pasigis la tempon. Rodiono Metodjeviĉ silentis kaj aŭskultis. Eble, se simple silente aŭskulti, troviĝos la perdita ŝlosilo. Ja estis tempo kiam li longe portadis la etan, malsanan, muknazan Eŭgeĉjon sur la manoj, kiam li akiradis por li en la malsata Petrogrado sukeron, akiradis, humiliĝante. Estis tempo, kiam li montradis al Eŭgeĉjo literojn. Kiel do? Ĉu konformisto? Tio estas fremda homo? Homo, kiu ĉion faras nur por si mem?

Kaj denove, jam ne sciate kioman fojon, Rodiono Metodjeviĉ faris al si la saman demandon: kiam, kiel, kial tio okazis?

Kaj subite li komprenis – kial.

Tio kvazaŭ lumiĝis por li: tial, ke estis tempo, kiam la tuta vivo de Alevtina koncentriĝis sur Eŭgeĉjo. Li estis ĉio, ĉio estis farata por li, al li estis permesita ĉio. Ĉu rajtis Rodiono Metodjeviĉ, elturmentita kaj laca, sendi la knabon por aĉeti botelon da biero, cigaredojn aŭ alumetojn? La knabo devis nur sperti ĝojojn, kaj se ne ĝojojn, do lerni. La infaneco estas la plej feliĉa tempo, asertadis Alevtina. Kaj se Stepanov kontraŭis, ŝi diris:

– Vi tiel pensas, ĉar li por vi ne estas parenca. Orfo, certe... Sciu, mi ne permesos lin ofendi. Memoru...

Antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj dum familia tagmanĝo Eŭgeno diris abomenan impertinentaĵon al Rodiono Metodjeviĉ. Kiel ĉiuj bonkoraj homoj, Stepanov estis ekkolerema. Neniun vidante, preskaŭ perdante la konscion pro furiozo, li kaptis de la tablo stakon da teleroj kaj ĵetis ilin sur la plankon. Ekŝrikis Alevtina, ekpendis sur la patro la eta Banjo. Eŭgeno, paliĝinta, diris trankvile:

– Frenezulo psikmalsana!

Stepanov foriris el la manĝoĉambro. El trans la muro aŭdeblis, kiel Alevtina estis ion rapide kaj milde diranta al Eŭgeno, aŭdeblis, kiel tiu respondis:

– Ja iru li al diablo, maljuna stultulo!

Poste Eŭgeno kantetadis. Li iradis en la koridoro, frapadis per la piedoj kaj intence kantetadis. Kantetadis, sentante siajn fortojn, sian potencon, kantetadis, komprenante tutan senhelpecon de la duonpatro. Certe, kial Eŭgeĉjo ne kantetu? Li ja estas nervoza knabo, kaj lia patro estas krudulo, kampulo, bruto. Tiu lasta vorto el la leksikono de sinjorino Gogoleva tre enradikiĝis ĉe Alevtina.

Kaj jen elkreskis fremda junulo.

Nun li estis sidanta, maĉanta pirogetojn, sardinojn, berojn, trinkis teon. Kaj, strange, lia rigardo estis varma kaj karesa. Li rigardis al Rodiono Metodjeviĉ alie, ol antaŭe. Ho, kia konata rigardo! Tia rigardo aperadis ĉe Alevtina, kiam, elturmentinte la edzon per siaj konstantaj riproĉoj, ŝi deziris pacon en la hejmo. Kaj ankaŭ Eŭgeno deziris pacon en la hejmo, deziris bonajn rilatojn, deziris konformiĝi al la duonpatro – divenis Rodiono Metodjeviĉ – nur konformiĝi, nenion pli.

Kun severa scivolemo fiksrigardis Rodiono Metodjeviĉ al tiu fremda junulo. Li estis knabo kiel knabo: pura, sunbruna vizaĝo, travideblaj okuloj, molaj haroj, blankaj dentoj. Kaj la rigardo estis malfermita, rekta. Rodiono Metodjeviĉ havis ekzercitan okulon pri homoj: miloj trapasis liajn manojn – malnoblajn kaj fiajn homojn li distingadis disde la veraj rapide, tuj, eraradis malofte, preskaŭ neniam.

– Kaj jen ankoraŭ, paĉjo, – diris Eŭgeno. – Mi havas peton al vi. Nia dekano estas tre simpatia maljunulo, ne elstara, sed al mi persone li rilatas bonege. Morgaŭ estas naskiĝtago de lia filino, mi amikas kun ŝi. Mi kaj vi estas invititaj...

– Kaj mi kiel rilatas al tio?

– Nu, vi rakontos pri io, vi havas tre riĉan biografion. Almenaŭ pri Nestoro Maĥnoo. Aŭ kiel vi en la ĈK laboris. Ĉu vi havas ridindajn historiojn? Ni iru, vere, ili tre petis...

– Mi pensos! – kun peno respondis Rodiono Metodjeviĉ.

Kaj komencis serĉi en la poŝoj cigaredojn, kiuj kuŝis antaŭ li sur la tablo. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.