La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AFERO, AL KIU VI SERVAS

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro dekdua

Ĵuro

Iel strange ĉio finiĝis, ofende strange. La rektoron, probable, vokis la estraro, aŭ al li tedis sidi en prezidantaro, ĉar li transdonis sian prezidadon al la dekano, kaj tiam parolpermeson petis Genadio Tarasoviĉ Ĵovtjak. Parolis li longe, bombaste kaj ree komparadis sian ŝatatan 1911-an jaron kun la nuna, poste listigadis «edukitojn de nia instituto, iĝintajn sciencaj laborantoj», poste nomadis instruistojn kaj forgesis nomi Polunin-on. El la aŭlo oni kriis:

– Kaj Prov Jakovleviĉ?

– Polunin-on nomu!

– Ni omaĝu memoron de Polunin!

– Mi nomis nur la nun vivantajn, – diris Ĵovtjak. – Kio koncernas profesoron Polunin, do mi kun plezuro proponos omaĝi lian karan memoron ĝuste per starado.

«Kun plezuro» sonis dubsence, tra la aŭlo trakuris rumoro. Genadio Tarasoviĉ, farinte konvenan al la okazo mienon, silente staris ĉe la katedro dum necesa tempo. Poste per modere malgaja voĉo li proponis:

– Mi petas sidiĝi!

Oni eksidis. Ĵovtjak ankoraŭ parolis ĉirkaŭ dek minutojn kaj foriris, akompanata per malmultaj aplaŭdoj. La dekano – la patro de Iraida – murmuris ion, diris, ke tempas fini. La rektoro plu ne revenadis, kaj li estis saĝa homo, kaj io simila ĉe li, certe, ne okazus. Eĉ diplomojn la dekano enmanigadis haste, konfuzante familinomojn kaj ŝercetante, kvankam ekzistas minutoj en la homa vivo, kiam ŝerci tute ne indas. Tiuj ŝercoj indignigis eĉ Eŭgenon. Tamen, kun la patro de Iraida li havis siajn malbonajn rilatojn.

– Permesu sur tio nian solenan kunsidon opinii fermita, – kartave diris Paŭlo Sergijeviĉ. – Nun al la vivo, karaj junuloj!

– Hm-je-es, – diris Ogurcov, frotante la nukon. – Prave Petro la Unua notis: se servi – tiam ne kartavi, kaj se kartavi – tiam ne servi. Do, ĉu fino?

– Kial fino? – morne kontraŭdiris Ustimenko. – Tio estas nur komenco!

La aŭlo malpleniĝis. Onjo Sima, purigistino, bruante per benkoj, komencis lavi la plankon per ŝvabrilo. Paĉo sidis sur fenestrobreto, foliumante trivitan dikan kajeron.

– Jen mi trovis, – diris li, – ĉar kun ni oni agis malĝentile, ni mem diru ĵuron.

Anjo tuj ektimis. Ŝi estis diligenta knabino kaj tre malŝatis nekompreneblajn vortojn, akrajn frazojn, neatenditajn agojn.

– Novaĵoj! – levinte la brovojn, miris ŝi. – Kian tian ĵuron?

Paĉo pensis iom, suspiris, demandis:

– Ĉu vi eĉ ĵuri timas, Anjo? Ĉu vi pensas, ke ni estas framasonoj?

Anjo por ajna okazo svingis la manon kaj foriris el la aŭlo. Frapis ŝiaj kalkanumoj, odoris bona parfumo, kaj Anjo malaperis, laŭdante sin pro tio, ke ŝi, kiel ĉiam, evidentiĝis saĝulino.

– Jen ĉe mi antaŭlonge estas elskribite en la kajeron, – diris Maljunulo. – Ni, se la estraro ne elpensis, mem faru. Ĝi, certe, ĝenerale malnoviĝis, sed io en tio estas.

Desaltinte de la fenestrobreto, li ordonis per severa, komandanta voĉo:

– Ripetu post mi. Tio, vidu, estimataj kolegoj, estas malnova «fakultata promeso», onidire aprobita de la avo Hipokrato mem. Ripetu!

Kaj Paĉo komencis legi:

– «Akceptante kun profunda danko donatajn al mi de la scienco rajtojn de kuracisto kaj komprenante tutan gravecon de la devoj, metataj sur min per tiu titolo...»

– ...tiu titolo! – laŭte, per ektremintaj voĉoj prononcis ĉiuj ses junaj kuracistoj.

– «...mi donas promeson dum tuta mia vivo per nenio rompi honoron de la stato, en kiun mi nun eniras...»

Ĉe Paĉo, ĉe Maljunulo Paĉo, la plej fera homo en la kurso, subite io pepis en la gorĝo, li viŝis larmon kaj transdonis la paperon al Ogurcov. Kaj onjo Sima, la purigistino, fama en la instituto pro sia malamo al studentoj, jam estis puŝanta iliajn piedojn per la ŝvabrilo kaj koleris:

– Foriru de ĉi tie, kiom necesas peti...

– Huŝ! – per furioza voĉo kriis Maljunulo. Sed la humoro jam estis rompita, la Hipokratan ĵuron neniu deziris legi.

– Bone, fino! – diris Paĉo. – Ni opiniu la incidenton elperĉita[112]. Kiam mi elkreskos granda, mi rememoros la pasiigan kaj kortuŝan bildon de nia lernofino. Se vivus Polunin, li al ili montrus.

– Ĉu rilate de trifingra fajfo, kiel esprimis kamarado Majakovskij? – demandis Ogurcov.

– Ankoraŭ ŝi per ŝvabrilo la piedojn batas! – plende diris Maljunulo. – Mi estas ne hunda vosto, mi estas kuracisto kun diplomo, mi povas montri!

Sur la ŝtuparo ĉiuj jam ekridis.

En la parkon Vlaĉjo iris sola. Kaj ne por adiaŭi la domojn de la klinikoj – li estis neniom sentimentala, – sed simple por sidi iomete kaj rekonsciiĝi. Ja li tre laciĝis dum tiuj ĉi tagoj. Sed tuj kiam li turnis sin al la acera aleo, li renkontis Ganiĉev-on. Preteriri estis jam neeble, kaj konversacii li tre ne deziris, des pli, ke Vlaĉjo bonege sciis, pri kio parolos la patologo.

– Ĉu vi ricevis diplomon?

– Ricevis.

– Ĉu ĉio estis bela?

– Kiel en fabelo, – malgaje diris Vlaĉjo.

– En nia instituto oni tion scipovas! – konsentis Ganiĉev. – Kraĉi en la animon en la plej bona tago de la vivo de junulo – pri tio ili estas majstroj.

– Kaj vi? – neatendite malĝentilis Vlaĉjo.

– Kio mi?

– Kaj vi kial tie ne estis? Vin oni timas kaj estimas. Kun vi oni al neniu kraĉus en la animon. Kial do vi sidas ĉi tie sur benko?

– Aŭskultu, Ustimenko! – ekkoleris Ganiĉev. – Ĉu vi komprenas, kion vi diras? Mi estas maljuna homo, mi laciĝis, tie estas sufoke...

– Polunin kun lia malsana koro tie nepre estus, – bruske interrompis Ganiĉev-on Vlaĉjo. – Kaj pri maljuneco kaj laco, pardonu, sed al mi tion aŭskulti estas malgrable, Teodoro Vladimiroviĉ. Ĉu vi memoras, kiel Polunin diris, ke la plej granda malamiko de la scienco, progreso, civilizo kaj simple de la kuracista metio estas malvigleco. Kaj nun vi, amiko de Polunin, predikas ĝuste tiun malviglecon. Aĥ, por kio ja mi...

Li svingis la manon.

– Bone, diablo vin prenu, – per kulpa, sed ofendita voĉo diris Ganiĉev. – Junularo estas senkompata popolo.

– Kaj ĉu vi kompaton bezonas? Ĉu ne tro frue?

Nun ili rigardis en la okulojn unu de la alia.

– Via fajrobrigada maljunulo Skripnjuk, pri kiu vi tiel kortuŝe rakontis al mi, – diris Vlaĉjo, – kompaton, verŝajne, ne petis. Kaj ne pri tio mi diras, – kun sopiro kaj doloro ekparolis li, – kredu, ne ofendiĝu, sed pri alio – kial tiom multaj homoj juĝas, koleras, sed mem sidas jen sur benko, anstataŭ ol lukti kontraŭ tio, pri kio ili koleras kaj kion juĝas? Klarigu al mi.

Liaj malgajaj okuloj atente fiksrigardis al la okuloj de Ganiĉev. Kaj Teodoro Vladimiroviĉ ne eltenis, forturnis sin...

– Finfine, vi pravas, – diris li milde, – ne en ĉio, certe, sed en kelkaj detaloj. Tamen, mi vin haltigis ne por ekscii vian opinion pri mia persono. Mi bezonas respondon: ĉu vi restas en mia katedro aŭ ne.

– Certe, ne!

– Bonege! Nu, kaj se Polunin estus viva, ĉu vi restus ĉe li?

– Ankaŭ ĉe li mi ne restus, – pensinte, respondis Ustimenko. – Post ĉirkaŭ kvin jaroj mi, eble, al li venus...

– Ĉu vi bonvolus?

– Bonvolus.

– Sed kial?

– Kaj vi, kaj li instruis nin pri alio.

– Nin! – ekkriis Ganiĉev. – Vin en la larĝa senco, sed ne vin persone.

– Sergio Ivanoviĉ Spasokukockij estis siatempe zemstva kuracisto, – kolere ŝirante la vortojn, ekparolis Vlaĉjo, – kaj vi mem al ni pri li rakontis. Kaj vi mem pruvadis, ke la profundaj praktikaj radikoj de liaj sciencaj streboj kreskas ankaŭ ĝis nun el tiu tempo mem, kiam li estis zemstva kuracisto. Ĝuste vi al ni parolis pri multfaceteco de sciencaj interesoj de Spasokukockij, pri profundeco de penetro en la esencon de la problemo – ha, por kio mi al vi viajn vortojn ripetas...

– La scienco, – per teda voĉo ekparolis Ganiĉev, sed Vlaĉjo ne aŭskultis lin: li komprenis, ke Teodoro Vladimiroviĉ deziras al li bonon, sed ankaŭ deziras por si disĉiplon. Sed li, Ustimenko, ne deziris esti ies disĉiplo, li deziris fari aferon.

Kaj, ne aŭskultante, li atendis, ĝis findiros Ganiĉev, ĝuis kvieton, tion, ke hodiaŭ ne necesas ien hasti, varman, irizan, aroman lumon de sunmakuloj, ĝojis, rigardante al ridinda, kalva batalema pasero, kun la flanko antaŭen ofensivanta al tuta aro de siaj fratoj-paseroj.

– Kaj ĉio ĉi por tio, ke poste mi de vi petu temon por disertaĵo? – demandis Ustimenko, kiam Ganiĉev finis sian parolon.

– Sed vi ja ne petos! Vi mem ĝin trovos!

– Por kio do mi trovu, Teodoro Vladimiroviĉ, se mi havas por tio nenian internan bezonon. Spasokukockij por skeleta etendado memstare faris krampon kun aletŝraŭbingoj de sketiloj kaj spokoj el fortepiana kordo. Mi ne scias – ĉu tio estas scienca agado aŭ ne, sed ĝin diktis viva bezono de la afero, sed ne deziro havi sciencan titolon. Aŭ la lavado de la manoj per amoniako, aŭ la kanaleta pinĉilo por stomako, aŭ, finfine, la demandoj de sanga transfuzo. Kaj tio, kio estas farata sub lia gvido, iras el postuloj de la vivo de la kliniko, kaj la kliniko ĉe li ĉiam estas ligita kun la juneco, kun la zemstva malsanulejo. Ĉu mi malpravas? Aŭ prenu Pirogov-on. Ĉiuj scias, ke ili malmilde rilatis al ĉiaj trudaj disertaĵoj kaj al sciencistoj-homunkuloj. Kaj Rudnev – tre facile kaj afable. Do mi persone estas por Pirogov. Ne necesas multobligi artefaritajn sciencajn agantojn. Tio estas kaj multekosta, kaj al la scienco malutila, kaj al la afero ne helpas. Tiel mi persone opinias kaj pensas.

– Sed kiu vi estas, por opinii aŭ ne opinii, persone pensi aŭ persone ne pensi! – tute koleriĝis kaj ĉagreniĝis Ganiĉev. – Kiu vi estas, klarigu al mi?

– Diplomita kuracisto.

– Malmodeste, Ustimenko.

– Sed kial mi devas pensi, ke modesteco en mia laboro estas bona afero? Jen mi veturos en sovaĝejon, en izolejon, kaj estos ĝis tio modesta, ke pro ĉiu kazo per sanitara aviadilaro vokos konsilanton. Ĉu tiel?

Ganiĉev tiris sin, oscedis, suspiris:

– Ho dio!

– Ĉu vi laciĝis pro mi? – kompate demandis Vlaĉjo.

– Ne laciĝis, sed ĉio estas iel neordinare stulta. Vi ja estas talenta homo.

– Ja mi scias! – ekkriis Vlaĉjo. – Mi pri tio neniom dubas, alie mi forlasus la instituton, ĉar kaj vi, kaj Polunin, kaj Postnikov instruis nin pri tio, ke kuracisto devas esti ne nur scianta, sed ankaŭ talenta. Kaj mi deziras esti kuracisto.

– Nu bone, foriraĉu, – diris Ganiĉev, – mi tutegale vin premos laŭ la komsomola linio.

Kaj vere premis.

Al Zatiruĥi!

Nur post kelkaj tagoj da persistaj bataloj Vlaĉjo sukcesis akiri nomumon al vilaĝo Zatiruĥi, je ducent kilometroj for de la fervojo.

– Kaj ankoraŭ sur pramo transriveriĝi necesas! – volupte promesis Ganiĉev.

– Mi transriveriĝos! – respondis Vlaĉjo.

Ĝenerale, al li estis agrable, ke pro li okazas tia tumulto en la instituto. Paĉo same «nomumiĝis» al malproksima vilaĝa malsanulejo, Ogurcov forveturis al Kamenka, sed multaj ankoraŭ restis, iradis al la estraro, veturadis al Moskvo kun leteroj.

Sur la mapo de la regiono Vlaĉjo sian Zatiruĥi-n ne trovis. Elveturi li devis post semajno. Onklino Aglaja aŭskultis Vlaĉjan rakonton pri lia estonteco sen ajna ĝojo.

– Do ĉu vi veturos? – demandis ŝi.

– Veturos.

– Sed tie ja ne estas malsanulejo?

– Estas ambulatorio. Malsanulejon mi konstruos.

– Ĉu vi mem?

– Mi mem.

– Kaj ĉu vin oni instruis konstrui?

– Kaj ĉu vin, eksan lavistinon, oni instruis regi ŝtaton?

– Nu, la ŝtaton mi ne regas.

– Nu, kaj mi mem persone konstrui ne devos. Mi regos la konstruadon kaj donados gvidajn indikojn.

Aglaja suspiris.

Vlaĉjo rigardis al ŝi malmilde – kontraŭdiri al li ne indis.

«Ŝatas mi tiujn parolojn pri tio, ke nia junularo estas malbona!» – pensis Aglaja kaj, ankoraŭfoje suspirinte, iris aĉeti por Vlaĉjo altajn botojn, peltjakon, peltĉapelon, feltbotojn. Kaj Vlaĉjo, kvazaŭ sobriĝinte, teruriĝis. «Kio pri Banjo? Kiel nun estos? Ja tio signifas – tute sen ŝi? Nun, kiam ĉiuminute necesas konsiliĝi kun ŝi, nun, kiam ĉio komenciĝas denove? Kiele do?» – perplekse kaj sopire pensis li, ne trovante por si lokon hejme.

Kaj li kuris al Stepanov-oj.

– Saluteton! – diris al li Eŭgeno, malferminte la pordon. – Eniru, Herr Professor[113]. Estas kelkaj treege simpatiaj novaĵetoj...

Pro varmega vetero Eŭgeno estis en mallonga pantalono, kiun al ŝi kudris Valentena Andrejevna, la panjo, el speciala ŝtofo. Tiu pantalono nomiĝis ne pantalono, sed ial «ŝorto». Sur liaj haroj estis la reto, kaj fumis li nun pipon, donacitan de Daĉjo, kun kiu Eŭgeno post vico de grandaj kolizioj estigis kvankam iom ironiajn, sed, ĝenerale, kamaradajn rilatojn.

Barbara same estis hejme; duonkuŝante sur la divano, ŝi legis versaĵojn. «Antologio» – estis ore skribite sur la bindaĵo, kaj avo Metodo estis kuiranta kvassupon.

– Ĝuste al tagmanĝo mem, – dubsence diris li. – Kvassupon vi manĝos, knabo...

– Pro kio vi estas ĉagrenita? – demandis Vlaĉjo Barbara-n.

– Kaj vi kiel pensas? – kolere respondis ŝi kaj foriris el la ĉambro.

– Tiele, kara amiko! – frapante sin per la polmoj al la femuroj, diris Eŭgeno. – Se mia kara Iraida ne forlasus min pro la somerdomo kaj la infano, mi, eble, tute freneziĝus.

Li ĵetadis misterajn rigardojn al Vlaĉjo.

– Do, kiajn vi havas novaĵojn? – sombre interesiĝis Ustimenko.

– Kaj mi, Herr Doktor, kaj vi.

Tuta lia aspekto esprimis kontentecon pri si mem, pri sia ŝorto, pri siaj mallongaj fortikaj kruroj, pri siaj kvankam iomete grasetaj, tamen muskoloj, pri la farto, sano, proksima estonteco, pri la kvassupo, kiun li manĝos.

– Do, al Zatiruĥi ni ne veturas.

– Kiele?

– Tiele, Vladimiro Atanazijeviĉ. La urba departemento pri sanprotektado direktis al respektivaj organizaĵoj postulon pri du specialistoj persone: vi laboros kiel asistanto en la unua urba malsanulejo «Pariza Komunumo», kaj mi, estante sanitara kuracisto, iras en la aparaton de la departemento. Kiele?

Vlaĉjo morne silentis.

Knaris la pordo – ĉe la lintelo haltis Barbara en alia, freŝa, blanka robo.

– «Kaj sur vizaĝo lia alta ne reflektiĝis emoci'!»[114] – deklamis Eŭgeno. – Vi kvazaŭe eĉ malkontentas, kamarado estonta asistanto? Aŭ vi opinias, ke filo de la homo, heroe oferinta sian vivon por libero de Hispanio, devas veturi al Zatiruĥi, kaj Anjo, Svetlana, Alla kaj nia diligenta Miĉjo aranĝos sin en urboj?

Vlaĉjo sidis, mallevinte la kapon, ne rigardante al Eŭgeno. Kaj tiu tute pasiiĝis, tre bruis, komencis eĉ krieti.

– Por mi en ĉeesto de Barbara estas ĝene disvolvi tiun temon, – estis parolanta Eŭgeno, – esence, tio estas eĉ ne tute dece, tamen ja kun tiaj, kiel vi, oni devas: pensu, vi, sankta simpleco aŭ io pli malbona, sed pensu – en Zatiruĥi ne estas eĉ klubo, ĉu vere?

– Ne estas! – kapjesis Vlaĉjo.

– Kaj Domo de kulturo, kompreneble, ne estas, kaj teatra rondeto, kaj spektakloj. Ĉu estas ĉio ĉi aŭ, krom via ambulatorio, tie oni povas kalkuli pri nenio?

– Sed li, probable, eĉ ne interesiĝis! – kriis Barbara. – Por kio tiu granda homo bezonas tiajn detalojn?

– Rigardu, al kiu ŝi similas! – diris Eŭgeno kaj metis la manon sur la ŝultron de Banjo. – Rigardu atente! Vian feran koron per nenio eblas tuŝi, vi fajfas, vi estas okupita nur pri vi mem, pri via «interna mondo», kiel patose vin senkulpigas Barbara, sed min vi ne trompos. Se vi havas aferon sur la tero kaj alvokiĝon al tiu afero, do ankaŭ ŝi havas kaj aferon, kaj alvokiĝon. Egoismo estas sankta afero, sed nur ĝis tiam, kiam egoisto komencas iri sur kadavroj. Kaj vi, kiom mi komprenas, estas ne tiom simpla. Vi, probable, estas la plej saĝa en nia kurso, vi nur aspektas kiel ŝafo. Kaj via idea veturo al Zatiruĥi – tio estas komenco de kariero, jes, jes, ne okulumu al mi, tio estas komenco de granda vojo de «kampara doktoro». Vi de la malsupro mem deziras komenci, ne perdante tempon al adaptiĝo en la urbo, vi tie du jarojn pasigos, tamen revenos kiel mastro kaj komencos leviĝi. Sed ŝi dum tiuj du jaroj kun vi, ŝi, Barbara, pereos en la sovaĝejo... Ŝia...

– Ĉesu! – petis Barbara.

– Ŝia talento malaperos! – ekkriis Eŭgeĉjo. – Kaj kiu responsos pri ĉio ĉi? Kiu? Ĉu vi ne komprenas, kian krimon vi faras pro viaj egoismaj konsideroj kaj kalkuloj? Ĉu vere...

– Bone, sufiĉas, – diris Ustimenko, leviĝante kaj kun kurba, falsa rideto fiksrigardante al Barbara. – Mi jam delonge asertadis, ke vi ĉiuj estas unu familio – kaj via Valentena Andrejevna, kaj via Daĉjo, kaj vi kun Eŭgeno. Fiulo, Eŭgeĉjo, ankaŭ tial estas fiulo, ke li en tute ĉiuj homoj suspektas kaŝitan fiulon. Jen vi hodiaŭ uzis la vorton «kariero», ĝi restu sur via konscienco, sed vi, vi, Banjo, kial do vi silentis?

Liaj lipoj infanece ektremis, sed li momente ekregis sin kaj ekparolis pli mallaŭte, per neatendite trankvila voĉo:

– Do mi al vi diros, kial vi silentis. Vi tial ne respondis al via fraĉjo, ke vi mem tiel rezonas en profundo de la animo. Kaj se vi tiel rezonas, do por kio vi min bezonas? Por kio min – fiulon kaj konformiston, kalkulintan sian vivon anticipe laŭ karieraj konsideroj? Ĉu vi vivon de fiulo deziras kun mi dividi? Ĉu en suferoj de fiulo vi deziras partopreni? Sed ja mi, Banjo, ne estas tiu. Kaj vi ne povas tion ne kompreni. Vi eĉ komprenas, sed Eŭgeno estas pli forta, via panjo estas pli forta, kaj jen nun vi al mi kredas kaj komprenas min, mi ja vidas, kaj iom poste ili al vi ĉion klarigos el sia vidpunkto, kaj ĉio estos ekstere neordinare simila, tamen tio estos ne pri mi kaj ne pri aliaj tiaj, kiel mi, tio estos pri Eŭgeĉjo. Sed ĉu vi ĉiuj pensas, ke la mondo estas loĝata de Eŭgeĉjoj? Malvero! Kaj ne ploru, Banjo, tio nun jam tute ne konvenas, mi vin neniom ofendas, mi diras tion, kion mi pensas; tiu interparolo, certe, estas la lasta, kaj vi ambaŭ devas ja scii, kion mi pensas. Tamen, eble eĉ ne devas. Kaj plej probable eĉ ne devas. Kaj entute tio estas absurdo – pri si mem paroli, sin pravigi, pruvi. Klaras, mi ripetas, nur unu afero klaras, Banjo, ke se vi kun li konsentis kaj silentis...

– Mi ne konsentis, – diris Banjo. – Mi nur en tio...

– Kaj por mi eĉ en tio – multas! – respondis Ustimenko. – Vian geologion vi forlasis, lernas vi nur formale – do, vi direktis vian vivon flanken, aŭskultas kretenojn, kiuj flustras al vi pri via kvazaŭa talento, sed talenton, Banjo, vi ne havas, vi havas nur kelkajn simiajn kapablojn, sed tio taŭgas por hejma amikvespero, sed ne por afero, ne por laboro, ne por devo...

– Mi ne komprenas, por kio vi aŭskultu tiun galimation? – demandis Eŭgeno, bruligante la pipon, donacitan de Daĉjo. – Tio ja, finfine, estas ofenda!

– Ĉio ĉi estas tre amara, – proksime alirinte al Banjo, preskaŭ flustre diris Vlaĉjo. – Tio estas amara, kaj, verŝajne, mi ne havis pli aĉan tagon en la vivo, sed nenio fareblas. Ĝis revido!

– Ĝis revido! – diris ŝi, levante al li la rigardon. Sed li intence forturnis la okulojn, ĉar estis malfacile vidi tiun malfeliĉon en la ankoraŭ infanaj okuloj de Banjo.

La avo elŝoviĝis el al kuirĉambro, ordonis primeti la tablon «por kvassupo».

– Nu do, saluteton! – kriis Eŭgeno al la dorso de Vlaĉjo.

– Bruto! – tra la dentoj diris al la frato Barbara.

Vlaĉjon ŝi kuratingis, kiam li estis leviĝanta sur traman placeton. Li eĉ kvazaŭ ne miris, aŭdinte ŝian voĉon. La tramo skuiĝadis kaj tremis sur juntoj kaj turnoj. Vlaĉjo, rigardante flanken, super la eta Banja orelo kun orelornamaĵo, diris:

– Vi veturos en Moskvon aŭ en alian grandan urbon, studentiĝos, eble, al teatra altlernejo, ekbrilos lumoj de scenejo, oni alportos florojn, kio tie ankoraŭ okazas? Mi evidentiĝos, por ĉies feliĉo, malprava. Sed tiam des pli, por kio vi bezonas Zatiruĥi-n? La plej ĉefa, pri kio nun temas, – ni malsame rilatas al la vivo, kaj kvankam estis tempo, kiam vi min kvazaŭe komprenis, do tiam vi tute min ne komprenis, sed estis infana ludo pri kompreno. Ĉu tio estas malvero?

– Vlaĉjo, – diris ŝi.

– Adiaŭ, Banjo! – respondis li. – Adiaŭ! Se vi havos liberan tempon – skribu. Mi respondos. Sed plie ni ne daŭrigu tiun ĉi funebraĵon...

Dum veturado li desaltis de sur la tramo, kuris apud la vagono kelkajn metrojn kaj tuj forturnis sin. Tia li estis homo – forturniĝadis eĉ en tiuj okazoj, kiam li estis malprava.

«Probable, en mia stato endas ebriiĝi! – pensis Vlaĉjo, ekvidinte ŝildon kun botelo kaj biera kruĉo. – Aŭ komenci fumi!» Sed li tuj forgesis pri tiuj pensoj, subpremita de obtuza malfeliĉo.

Adiaŭ, Banjo!

Dum kelkaj tagoj li nenien eliradis, kuŝadis en sia nesto, pensadis, nokte ne povis dormi. Dufoje li turnis la telefonan krankon, por telefoni al Banjo, sed tamen ne telefonis. Kaj foje en varmega tagmezo oni alportis al li grandan koverton kun sep sigeloj el Moskvo, el la popolkomisarejo. Subskribi pri ricevo de la koverto li devis dufoje, kaj ne per krajono, sed per inko.

En la koverto estis granda papero, en kiu estis dirite, ke Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ devas senprokraste veturi en Moskvon por dispono de la Popolkomisarejo pri sanprotektado al kamarado Usolcev. Al la granda papero estis aldonita letereto de Bogoslovskij. Nikolao Eŭgenjeviĉ skribis, ke «laŭ via kaj mia interkonsento» li rekomendas Vlaĉjon al k-do Usolcev por plenumo de tiu responsa, grava kaj interesa laboro, pri kiu ili, tio estas Vlaĉjo kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ, «konversaciis sur la albordiĝejo en Nigra Ravino». La letereto estis datita ankoraŭ per la naŭa majo de la nuna jaro.

Vespere al Vlaĉjo hejmen venis duope Postnikov kaj Ganiĉev. Aglaja Petrovna estis metanta Vlaĉjajn aĵojn en valizon. Vlaĉjo fosis en libroj.

– Kien li intencas vojaĝi? – ruze mallarĝigante la okulojn, demandis Teodoro Vladimiroviĉ.

– Jen, mi tian aĵon ricevis, – respondis Ustimenko, montrante la koverton el la popokomisarejo. – Mi ne povas kompreni, en kio estas la afero.

– La afero estas nekomplika, – respondis Ivano Demetrijeviĉ. – Eksterlando.

– Kia eksterlando? – svingis la manojn Aglaja. – La knabo estas ankoraŭ tute ne adaptita, kaj tie...

– La knabo estas neadaptita, sed komprenema! – glatigante siajn lipharojn, diris Postnikov. – Kaj fidi lin eblas. Tial tri homoj lin rekomendis – Bogoslovskij, kiu tie jam laboras, profesoro Ganiĉev, kiu deziris fari el Ustimenko patologon, kaj mi, kiu vidas en via nevo nemalbonan, certe, post ioma tempo, praktikan kirurgon. Usolcev, subskribinta la leteron, siatempe estis nia disĉiplo kaj, okazas, konsiliĝas kun ni... Mi esperas, ĉio estas komprenebla?

– Kaj kia eksterlando? – demandis Vlaĉjo.

– Ĉiuokaze, ne Parizo, – respondis Ganiĉev. – Mi supozas – Azio, kaj malfacila. Ĉu por vi konvenas?

Por adiaŭo ili trinkis ĉampanon. Vlaĉjo estis kaj malgaja, kaj distrita, Postnikov silentis, Ganiĉev, etendante al Vlaĉjo la manon, diris:

– Nu, sukceson. Skribu el tie. Kaj kredu, karulo, mi bedaŭras, sincere bedaŭras, ke vi ne restis kun mi.

En la vagonon Aglaja eniris kune kun Vlaĉjo.

– Bone satdormu dum la vojo, – petis ŝi, – tute elturmentita knabo iĝis, al ikono similas, sed ne al homo.

Pli ol diurnon Vlaĉjo tradormis. Poste li formanĝis tuj ĉiujn preparitajn de la onklino buterpanojn, bulkon kun marcipano, kvar kuiritajn ovojn kaj ree kuŝiĝis dormi: li satdormadis por tuta tiu tempo, vidis neniajn sonĝojn, sed ankaŭ ne sentis ĝojon, definitive vekiĝinte. Io tre kara, tre ĉefa kaj treege grava en lia vivo por ĉiam forpasis.

En Moskvo en la stacidomo li razis kaj tondis sin, purigis la ŝuojn ĉe knabo-ŝupurigisto, aĉetis por ajna okazo skatolon da cigaredoj kaj ekveturis al kamarado Usolcev. Li estis akceptita tuj. La eksa disĉiplo de Ganiĉev evidentiĝis diketa homo, aĝa ĉirkaŭ tridek kvin, kun simpla kaj krudeta vizaĝo de soldato, tondita maŝine, en ĉemizo de kruda tolo.

– Ni pensas direkti vin eksterlanden, en la N-an respublikon, – diris Usolcev, rapide kaj neafable palpante per la okuloj la vizaĝon de Vlaĉjo. – Ni esperas, ke vi pravigos la donitan al vi konfidon kaj aplikos ĉiujn fortojn por tio, ke poste oni vin tie rememoru nur per bonaj vortoj. Kaj vin, kaj, sekve, tiun landon, en kiu vi ricevis edukon kaj kiu formis vin, kiel civitanon...

Usolcev parolis per ŝablonaj oficaj vortoj, sed lia voĉo ĉe tio estis tute ne ofica kaj la okuloj iĝis neatendite gajaj.

– Ĉu cigaredeton vi ne havas? – demandis li subite.

Vlaĉjo memoris, ke li aĉetis skatolon da cigaredoj, sed respondis, ke li ne fumas: estis malagrable pensi – jen li aĉetis cigaredojn kaj komplezis al estro.

– La eksterlando estas tute ne tia, kia ni ĝin imagas, – daŭrigis Usolcev. – Koktel-halon vi tie ne trovos, kinejon apenaŭ, sed ŝamanoj kaj diversa internacia kanajlaro abundas. Vivos vi treege malfacile, laboros same tre nefacile. Helpantojn en la senco de suba medicina personaro vi tie ne trovos ĝis tiam, kiam vi pruvos, ke vi kuracas pli bone, ol ŝamanoj, kaj kiam, sekve, tieaj kamaradoj deziros al vi helpi, lerninte de vi mem.

Li rigardis al Vlaĉjo atente, ne palpebrumante, atendis.

– Ĉu vi decidis?

– Decidis.

– Kion do vi decidis?

– Mi veturos.

– Ĉu vi ne timos? Ne skribos al panjo kaj paĉjo – prenu min el ĉi tie? Pripensu, vi ja estas tre juna.

– Mi ne havas panjon kaj paĉjon, – seke respondis Vlaĉjo. – Kaj kio koncernas mian junecon, do mi estas kuracisto, la cetero havas nenian signifon.

– Do, aranĝu la formalaĵojn! – diris Usolcev. – La daŭro de la kontrakto estas tri jaroj.

La formalaĵoj estis aranĝataj sufiĉe longe, sed multe pli da tempo, energio kaj fortoj bezonis Ustimenko por aranĝi sin mem por tiu malfacila vojaĝo. Kaj kiam kaj kirurgiaj ilaroj, kaj medikamentoj, kaj libroj, kaj vestaĵoj estis aĉetitaj, tiam da ĉio ĉi evidentiĝis tiom multe, ke Vlaĉjo tute ne havis kie turniĝi en la malgranda ĉambro de la ĵus konstruita komforta gastejo «Moskvo».

Por akompani la nevon antaŭ la vojaĝo eksterlanden alveturis onklino Aglaja, kaj el Kronŝtadto, kvazaŭ eĉ hazarde, subite aperis Rodiono Metodjeviĉ. Nun li estis jam veselkapitano, ĝoje plendis, ke li estas okupita dum tuta diurno, kaj petis Vlaĉjon, ke tiu persvadu la obstinan onklinon transloĝiĝi al la bonega urbo Leningrado aŭ al Oranienbaŭmo, se ŝi timas loĝi sur insulo. Sed Aglaja ridis, kaj Vlaĉjo vidis, kiel ŝi kaŝe kisas la grizharan tempion de la edzo. Por Vlaĉjo Stepanov alveturigis donacon – radiricevilon kaj rezervon da anodaj sekaj piloj, por aŭskulti radielsendojn sen elektro.

– Tie ĝi treege necesos, – diris Rodiono Metodjeviĉ, instruante Vlaĉjon uzi la radiricevilon. – Tie, fraĉjo, malproksime de ĉio tiu aĵo por vi estos plej utila...

Vlaĉjo iom malgajis kaj iomete kompatis sin mem, sed kaj tiu malgajo, kaj tiu kompato tute dronis en tiu grandega, speciala sento de responso, kiu kaptadis lin, kiam li pensis, kiel li transveturos la limon kaj kiel li komencos labori en la eksterlando – nebula, nedifinita kaj sendube tre malfacila. Li eĉ sentis teruron ĉe penso pri soleco tie, eksterlande, sed li peladis ĉion ĉi for de si – ja Bogoslovskij fidas lin, kial li mem ne fidu al si?

– Vi prefere iru promeni en Moskvo, – per tono de maljunulo diris Vlaĉo al la onklino kaj Stepanov, – por kio vi kun mi ĉi tie putru?

Sed Rodiono Metodjeviĉ kaj la onklino nenien foriris. Eltrinkinte botelon da mineralakvo, Stepanov demetis sian belan tunikon kun larĝa ora galono, kaj, restinte en striita subĉemizo, ludante per la muskoloj (li tre ĝeniĝis pri la tatuaĵo sur la brakoj – pri ĉiuj tiuj serpentoj, tigroj, disŝiritaj ĉenoj kaj sloganoj de blua koloro), Rodiono Metodjeviĉ ĉirkaŭrigardis la Vlaĉjan, kiel li esprimis, «mastrumaĵon», pensis iom kaj kun mirinda lerteco unue ĉion ordigis, kaj poste komencis paki la personan kaj la ofican havaĵon. Kaj la onklino tuj tegadis la kestojn, valizojn kaj pakojn per paktolo. Laborante, ili ambaŭ – la edzo kaj la edzino – ridinde kantis iun neaŭditan de Vlaĉjo kanteton, kaj laŭ tiu nova kanteto estis videble, ke ili havas sian, apartan, jam nekonatan por Vlaĉjo vivon.

Ekkantadis alte kaj rapide Rodiono Metodjeviĉ:

Trans pordego de vilaĝo
Nekutime por pejzaĝo –
El trans-transe de arbar'
Venas sono de fanfar'...

Kaj la onklino, klinante malantaŭen la kapon kaj ruze brilante per la okuloj, daŭrigadis la rekantaĵon:

Dur-dum-dum, dur-dum-dum,
Dur-dum-dum, aĥ dur-dum-dum!

Kantis ŝi intence per densa voĉo kaj ĉarme demande, kaj Rodiono Metodjeviĉ sonigis alte, kiel faradis tion, «amuzante diablojn», avo Metodo:

Sonas laŭte sela knaro,
Enveturas la husaroj,
Sur ĉiu brilas doloman',
Trumpetistoj en avan'...

Kaj ree, dismordante krudan fadenon per akraj, etaj, blankaj dentoj, subtenadis Aglaja:

Dur-dum-dum, dur-dum-dum,
Dur-dum-dum, aĥ dur-dum-dum!

Stepanov ree ekkantadis:

Oficiroj – al la ĥatoj,
Stalojn prenis la soldatoj,
En garbejo sen kandel' –
Trumpetistoj en malhel'...

Ridetante, aŭskultis Vlaĉjo:

Dur-dum-dum, dur-dum-dum,
Dur-dum-dum, aĥ dur-dum-dum!

– Ĉu lerte? – demandis Stepanov.

– Kie do vi ellernis? – miris Vlaĉjo.

– Tie, Vladimiro, kie estas kaj libero, kaj dorloto, kaj kvoto[115], – ruĝiĝinte, respondis Aglaja. – Ni mem ellernis...

Tagmanĝi ili iris en grandan, novan, duonmalplenan restoracion. Malgraŭ tio, ke vizitantoj estis tre malmultaj, kelnero longe ne alvenadis, kaj Rodiono Metodjeviĉ komencis ruĝiĝi kaj koleri. La ĉefkelnero kun mirinde aroganta vizaĝo kaj sataj vangoj super la amelita kolumo sciigis, ke hodiaŭ estas granda veno de eksterlandaj turistoj kaj ke «a» (ĉe tio li fleksis la dikan montrofingron sur la mano) la kuirejo ne sukcesas kaj «b» (ĉe tio li fleksis la same dikan ringofingron) unuavice ĉi tie estas priservataj ĝuste eksterlandaj turistoj. Tiam li riverencis al la dorso de sata sinjoro en felpa jako.

– Kaj vi pendigu ŝildon, ke sovetiaj civitanoj estas priservataj duavice! – konsilis Stepanov. – Ĝuste tiel: «duavice»!

Sed Aglaja metis sian polmon sur lian malhelhaŭtan manon, kaj li ekpalpebrumis kaj tuj gajiĝis.

– Ĉu vi iam pensis pri tio, kio estas anima lakeeco? – demandis li la edzinon, kaj ili, kvazaŭ forgesinte pri Vlaĉjo, komencis konversacii unu kun la alia. Kaj li manĝis sian supon el peklitaj kukumoj kaj pensis pri Banjo, pri tio, ke li povus same sidi kun ŝi duope kaj paroli pri diversaj aferoj, kaj poste kune veturi al tiu malfacila, interesa kaj mistera laboro, kiu atendis lin. Sur la scenejon per sombra vico leviĝis la orkestranoj, ekmovis la seĝojn, iu ĉefa – ĉu la ĉefviolono – serioze, laŭte kaj estre blovpurigis la nazon.

– Ankoraŭ unu konjakon! – ordonis la eksterlandano en la felpa jako.

– Probable tio estas ĉio, Rodiono, – kvazaŭ el malproksime aŭdiĝis al Vlaĉjo la onklina voĉo. – Vi, cetere, ĉiam, kiam estas kolera, iĝas terure maljusta.

Vlaĉjo finmanĝis viandbulon, oscedis kaj diris:

– Interalie, ankaŭ mi ĉi tie sidas. Vi ambaŭ alveturis el malsamaj urboj por akompani min, kaj tuj forgesis pri tio. Ja estas malbone!

En la stacio Stepanov kaj Aglaja staris ĝis la ekveturo mem de la trajno. La onklino estis en blanka mantelo, en silka ŝalo, surĵetita sur la ŝultrojn, en ŝiaj malhelaj haroj bele brilis iu ekzota kombilo – ŝi fojfoje ŝatis tiajn ciganajn aĵojn. Rodiono Metodjeviĉ tenis sin tre rekte, kaj kiam la trajno ekiris, almetis la manplaton al la viziero de la kaskedo, kvazaŭ en parado. Ankoraŭ longe Vlaĉjo vidis Aglaja-n, kiel ŝi kuris sur la perono, dispuŝante akompanantojn kaj alte levinte la manon. Hela brilo de elektraj lampoj prilumis ŝian levitan supren, sunbrunan, iomete vangostan vizaĝon kun brilantaj pro larmoj okuloj...

Kaj poste la onklino perdiĝis en la homamaso, vento forte batis en la koridoron de la vagono, klakigis la kurtenojn. Estis forkurantaj malantaŭen la lumoj de Moskvo, restis malantaŭe Moskvo, la urbo, kiu sendis Vlaĉjon, Vladimiron Atanazijeviĉ-on, kuraciston Ustimenko V. A., labori eksterlanden.

Vlaĉjo venis eksterlanden!

Post ses tagoj da veturado Vlaĉjon kovris pikanta barbo. Li, fakte, intence ne razis sin, malgraŭ tio, ke kaj li mem havis razilon, kaj la najbaro en la kupeo – maljuna kuracisto kun ronda kalvaĵo – plurfoje proponis la sian. Ĉe la limo indis esti pli solida!

Sed ĉi tie, sur la limo, la aspekto de kuracisto Ustimenko altiris nenies atenton. La limgardistoj kontrolis la dokumentojn, la doganistoj – la pakojn kaj valizojn. Estis profunda, venta, humida nokto. Ie nemalproksime hurlis kaj tondris monta rivereto. Vlaĉjo trinkis fortan teon el granda dikvitra glaso kaj atendis. La trajno, komforte lumante per la hel-flavaj varmaj fenestroj, ankoraŭ staris ĉe la perono de la stacio Medveĵatnoje. En la restoracia halo iradis malgranda japano en okulvitroj kun tre saĝa falta vizaĝeto, altaj rufaj angloj, kaj kun ili – bela, svelta, forte ŝminkita virino...

Sonis du sonoroj, tria, longe fajfis la ĉefkonduktoro. Tremigante la teron, la peza trajno ekiris en mallumon de la pluva nokto, al la arko, dividanta la ŝtatojn. Vlaĉjo fintrinkis teon, pagis per lasta sovetia mono. Poste alvenis kvar homoj, profunde riverencis al Vlaĉjo, komencis ŝarĝi la havaĵon en la kargujon de kamiono. Parolis tiuj homoj ne ruse, ili estis jam «eksterlandaj». Fine, kiam ĉio estis metita, kovrita per gumtolo kaj ligita per ŝnuroj, la limgardisto kun tri «kubetoj»[116] premis al Vlaĉjo la manon, diris kun rjazanja akĉento:

– Nu, sukceson al vi, kamarado doktoro!

– Estu sana! – respondis Vlaĉjo, kiel diradis fojfoje Rodiono Metodjeviĉ.

La kamiono malrapide ekiris kaj post kvaronhoro haltis. Homoj kun kerosenaj lanternoj, en vakstolaj manteloj, en kaskedoj kun grandaj vizieroj – limgardistoj de la limanta lando – longe kontroladis Vlaĉjajn paperojn, doganistoj palpadis kaj renversadis la pakojn. Vlaĉjo dormetis. La monta rivereto, ŝajnis, roris super la kapo mem. Verŝajne, pasis multa tempo, ĝis la oficiro-limgardisto, salutante per du fingroj, tute alie, ol tion faradis la niaj, kun scivolemo fiksrigardis la sovetian kuraciston, montris siajn flavetajn pro tabako, maldensajn dentojn, dufoje svingis la lanternon. La ŝoforo ŝaltis la lumĵetilojn, en la humida aero malrapide, kun knaro leviĝis peza bariero. La aŭtomobilo, pene bruante per ĉiuj siaj maljunaj korpopartoj, kvazaŭ sendezire, ekleviĝis en senstela, humida obskuro sur la monton. Matene iĝis malvarme, vespere – varmiĝis. La kunuloj de Vlaĉjo dormis en la kargujo, ludis tie iun nekompreneblan ludon, en bivakoj ili manĝadis, deŝirante per la dentoj duonkuiritan ŝafaĵon. En la dua tago de la vojo Ustimenko ekvidis – en la ĉielo, super la serpentumanta vojo glate ŝvebis grandega, kiel aviadilo, aglo. Poste nokte la aŭtomobilo transrampis sekiĝintan kuŝejon de rivero, trafis en densan koton, ree eliris sur kamparan vojon. Kune kun ĉiuj Vlaĉjo puŝadis la glitantan surloke kamionon antaŭen, poste submetadis tabulojn sub la radojn, fosadis, puŝadis la malakran radiatoron malantaŭen. Kaj, same kiel tiuj, kiuj veturis kun li, ellernis krii:

– Ehe-he hop! Hop ĵ!

Ĉe sunleviĝo ili preteris grandan nomadejon. El jurtoj rojis fumoj, ĉevaloj kun abundaj kolhararoj, kun flirtantaj en vento longaj vostoj, fajrokulaj, longe kuradis antaŭ la kamiono. En alia nomadejo Vlaĉjo manĝis strangan, amar-salan kaj tre bongustan supon kun pecoj de ŝafa lardo, en la tria – trinkis teon. Larĝvangostaj homoj atente pririgardadis lin, kelkaj tuŝadis liajn firmajn, el jufto, botojn, laŭdis. Vlaĉjo al neniu ridetadis kaj neniun klinsalutadis, ne glatumis la kapojn de infanoj kaj ne diradis tiujn vortojn, kiujn li jam sukcesis ellerni. La plej humiliga al li ŝajnis kaĵoli la popolon. Li estis si mem, eĉ iomete pli severa. Li atente aŭskultadis, rigardadis, memorfiksante, kiel oni manĝas, kiel trinkas, kiel salutas, kiel dankas. Li serĉis tiujn trajtojn, pro kiuj poste li estimu tiun ĉi landon kaj ties homojn, li serĉis la karakteron de la popolo, ties distingajn, ĉefajn karakterizaĵojn. Dume tio estis malfacila, eĉ neebla – trovi kaj kompreni, sed unu afero por li iĝis klara: ĉiuj ĉi misiistaj intelektulaj rezonoj pri «grandaj infanoj» estas mensogo. Kun tiuj ne tro babilemaj, gastamaj kaj severaj homoj oni devis teni sin egale, trankvile, serioze kaj estime.

Fine de la tria diurno de la vojo, ripozante apud jurto sur feltotapiŝo, Vlaĉjo ekvidis ŝamanojn. Ili staris nemalproksime kaj estis pririgardantaj la rusan kuraciston, interparolante inter si. Vespera stepa vento movetadis iliajn sorĉajn atributojn – pendantajn sur la zonoj felojn de pegoj, sekajn radikojn, ursajn manegojn, ungegojn de reĝaj agloj. Kaj iu sonorileto ĉiam melodie tintadis en la malpura, kvazaŭ grasmakulita tamburino de la maljuna ŝamano.

«Tio estas miaj malamikoj, – pensis Vlaĉjo. – Kontraŭ ili mi estas luktonta».

– Pi-ra-mi-do-no! – subite diris pli juna ŝamano kaj riverencis al Vlacjo.

– Ĉu? – ne komprenis Ustimenko, tiom nekredebla estis tiu vorto ĉi tie, inter nomadoj, sub stepa vento.

– Pi-ra-mi-do-no! – ripetis la ŝamano kaj, farinte suferantan vizaĝon, almetis la manon al la tempio: – Piramidono!

Kapjesinte, Vlaĉjo ekiris al la kamiono. Li devis sufiĉe longe klopodi, antaŭ ol li sukcesis eltiri el zinkita kesto skatolon kun tablojdoj. Kaj ankaŭ apotekan koverton Vlaĉjo elprenis. Sub vento, sub malgaja hurlado de fava hundo, li skribis latine: «Pyramidoni 0,3». La ŝamano profunde riverencis, ŝovis tuj du tablojdojn sub la vangon kaj komencis ion longe klarigi al la ŝoforo. Poste la ŝoforo klarigis al Ustimenko, ke la ŝamano ne konsilas al Vlaĉjo sidi sur feltotapiŝo, ĉar tiu, kiu sidas sur feltotapiŝo, estas malgranda ŝamano, kaj granda ŝamano, la ĉefa, devas sidiĝi nur sur blankan ĉevalinan felon. Tiu, kiu sidas sur blanka felo, multe pli perlaboras, ol tiu, kiu humiliĝas ĝis feltotapiŝo. Tiel la ŝamano dankis Vlaĉjon pro la piramidono.

...Ili noktis en stepo ĉe rivero Kazirla-Haa. Ĉe mateniĝo Vlaĉjo vidis grandegajn gregojn da ŝafoj, fumojn de paŝtistaj lignofajroj, vidis perdiĝantajn en nebulo, malforte konturitajn masojn de foraj montoj.

Iom poste ili elveturis sur mirindan vojon, pavimitan per fendiĝintaj, plataj ŝtonoj. Apud la vojo kvazaŭ dormis griza, ŝtona, grandorela, kun senlipa buŝo, kun enfalintaj strabaj okulkavoj malgranda, soleca nano.

– Ĉingis-Ĥano! – diris la ŝoforo al Vlaĉjo.

Kaj per gestoj klarigis, ke tiu ĉi vojo same estis konstruita de homoj de Ĉingis-Ĥano, tamen ne nun, sed antaŭlonge, tute antaŭlonge.

Vlaĉjo kapjesis – li rememoris subite Postnikov-on kaj liajn vortojn pri tio, kiom longe la homaro memoras ĉiajn ĉingis-ĥanojn.

Renkonten kuris montaj branĉoj, krutaj, potencaj, altaj. Super la neĝaj ĉapoj fumis nuboj. Vlaĉjo sciis – hodiaŭ ili transpasos la montoĉenon kaj estos en la ĉefurbo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.