|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Ili vespermanĝis malfrue en la kuirĉambro, ĉe la tablo, pro la veno de Rodiono Metodjeviĉ kovrita per rozkolora franĝa tablotuko. Ankaŭ telertuketoj estis metitaj – tiom amelitaj, ke ili ŝajnis ladaj. Pri la telertuketoj ili iomete parolis – la avo ĉagrenite suspiris: li neniel povis ekregi amelon, unu ĝia speco, laŭ liaj vortoj, «prenis tro forte», la alia «ne sufiĉis».
– Lasu vi, paĉjo, – diris Rodiono Metodjeviĉ, – por kia diablo ni bezonas amelitajn telertuketojn!
– Kiel homoj, tiel ni, – levinte supren la kurban fingron, respondis Metodo. – Via edzino eksa de sur amelo manĝas, kaj ĉe vi estu ne malpli bone. Alie ŝi babilos per la lango: forgesita estas mia eksa malfeliĉa edzo. Por kio?
Hodiaŭ matene la avo drinketis vodkon kaj nun iom post iom «aldonadis al la malnova gisto» – unu- aŭ dufoje dum jaro li ŝatis permesi al si «amuzi diablojn», kiel tion nomadis Barbara. Li sidis en nova jako, veŝto kaj pantalono, aĉetitaj de la filo en Leningrado. Kaj maĉadis, forte kliniĝinte super la tablo kaj etendinte malproksime antaŭen la kolon, por ne faligi ion el la buŝo sur la novan kostumon.
– Ĉu vi amuziĝas? – demandis Eŭgeno, enirante en la kuirĉambron.
– Ni ripozas, – respondis Rodiono Metodjeviĉ. – Voku Iraida-n, vi ambaŭ sidus kun ni.
– Ne eblas, paĉjo, ni estas invititaj en iun domon, kien ne eblas malfruiĝi.
Li singarde, el sub la frunto pririgardis la vicpatron: tiu estis penseme turnanta la malplenan glaseton en la fingroj. Rodiono Metodjeviĉ jam sufiĉe drinkis hodiaŭ, sed estis tute sobra, nur ofte suspiradis, enpensiĝadis kaj fojfoje fajfadis iun marŝeton. Kaj estis strange vidi lin en la striita matrosa subĉemizo – ja povus li almenaŭ dum la unua vespero sidi en la uniforma tuniko kun du novaj, brilantaj ordenoj? Sed jen li sidas, turnas la glaseton!
– Kiel fartas la panjo? – neatendite diris la patro.
– Nu, kiel al vi diri, – respondis Eŭgeno. – Nun ŝi estas gvidanta tajlorino en la urbo. Daĉjo ŝin eĉ al teatro lokis, ŝi ellernis historion de kostumo kaj tie vestas diversajn Ludovikojn kaj Ferdinandojn.
– Do, ĉu ŝajne privata entrepreno?
Eŭgeno tiris sin kaj iomete oscedis:
– Kial privata? Mi ja al vi diris – ŝi laboras en la teatro kaj tie estas tre estimata. Ja ne stultulo estas Daĉjo! Se privata – tuj financa inspektisto kaj ceteraj malfacilaĵoj...
– Jes, mi komprenis, – kapjesis Stepanov. Li ĉiam diradis, ke li komprenas kaj kapjesadis, se li estis tute nenion komprenanta. – Nu, kaj vi kiel saltas?
Eŭgeĉjo pigre sciigis, ke li estas preskaŭ kuracisto, ke pri la geedzeco kun Iraido li ne povas plendi, ke la vivo iras, ĝenerale, normale kaj ke la patro de Iraida plejparte garantiis al Eŭgeno eblecon resti ĉe la instituto.
– Do kio, el vi sciencisto elkoviĝis? – demandis Stepanov.
– Sciencisto aŭ ne, sed ni havis studentan rondeton sciencan, kaj ni certajn temojn ellaboris. Unu laboraĵo nia estis publikigita en la instituta heroldo.
– Kies via?
– Nia, de la rondetanoj.
– Kaj kiom da vi estas?
– Dek ses.
– Do, kolektivo, – diris Rodiono Metodjeviĉ. – Komprenite. Antaŭe estis, ni supozu, Zinger, aŭ Kiseljov, aŭ Mendelejev, kaj da vi estas dek ses. Ĉu ankaŭ Vlado kun vi laboris?
Eŭgeno mallevis la palpebrojn, por ke la patro ne rimarku furiozon, kiu kaptis lin. Kion deziras tiu persista turmentanto? Kial li alkroĉiĝis? Kial tiuj mokaj intonacioj? Nu, revenis li el Hispanio, nu, enterigis amikojn, sed tio ja estas lia servo, devo, ŝuldo. Se oni sendus Stepanov-on Eŭgenon, ankaŭ li veturus. Kaj ajna studento veturus! Ĉu ili estas ne sovetiaj homoj?
– Do, ĉu ĉio estas en ordo? – demandis Rodiono Metodjeviĉ Eŭgeĉjon.
– En plena! – kun certa defio respondis tiu.
– Do, bone...
– Ankaŭ mi supozas, ke nemalbone. Specialecon mi jam elektis por mi – mi iros laŭ la administra linio. Nikolao Ivanoviĉ Pirogov instruis, ke kuracisto en milito estas antaŭ ĉio administranto. En tiu tereno, paĉjo, ĉe ni estas ne ĉio en bona ordo.
– Ĉu en la tereno de administrantoj? – interesiĝis Stepanov. – Laŭ mi, ĝuste en tio ĉe ni ĉio estas konvena. Da estroj sufiĉas, sed da laborantoj...
Eŭgeno prenis de sur telero tranĉaĵon de fromaĝo, maĉis kaj suspiris:
– Ĉio ĉi ne tiom simplas...
Tiutempe, feliĉe, sonoris telefono, kaj eblis foriri. La avo kaj Rodiono Metodjeviĉ restis ĉe la tablo duope. En la koridoro Eŭgeno diris al Iraida:
– Tiu kamarado frenezigos min. Li estas tuta en siaj dudekaj jaroj, kaj ni nun travivas alian tempon. Kaj la tempo estas alia, kaj la kantoj estas aliaj. Kaj ĝenerale...
Li svingis la manon.
– Li tamen havas elturmentitan aspekton, – suspiris Iraida. – Indus organizi kuracistan konsiliĝon, inviti paĉjon, Genadion Tarasoviĉ-on. Ho dio mia, mi tute perdas la kapon pro tiu hundo, – koleriĝis ŝi, ekvidinte, kiel Ŝarik eliras el la kuirĉambro. – Estas simple ridinde – infano, kaj samloke ĉiam tiu strathundo...
– Bone, vestiĝu, ni malfruas, – ordonis Eŭgeno. – Kaj kombu vin dece, al vi tiuj hartufoj tute ne konvenas. Da ĉenetoj indus malpli, por kio turni al vi ĉies atenton, ni ja estas simplaj geknaboj, sovetia studentaro, tamen vi ĉiam havas tiun manieron, se ni vizitas iun – ŝiri al la homoj la okulojn.
– Aĥ, ĉesu! – ĝemis Iraida.
En la kuirĉambro aŭdeblis, kiel frapis la pordo. Kultura vartistino, kiu estis dungita pro tio, ke ŝia familinomo estis von Herz, kaj la nomo Paŭlina Hugovna, – kantis al la eta Stepanov-a nepo germanan lulkanton. Granda kofro de Hugovna staris en la koridoro, kaj la maljunulino minacis, ke ŝi testamentos al Juĉjo tutan sian mirindan heredaĵon, nur kies parto konserviĝas ĉi tie sub seruro.
– Kiel vi kun ŝi kunloĝas, paĉjo? – demandis Rodiono Metodjeviĉ, tranĉante por si pecon de pirogo.
– Kiel kunloĝas? Normale, – respondis avo Metodo. – Ŝi al mi: krudulo, Metodaĉo, olda hundo, mi al ŝi reen: malpurulino aŭ, ekzemple, ankoraŭ kiel oni en la vilaĝo diris...
– Ĉu plene?
– Ja por kio toleri?
– Do, vi ne enuas, ĉu?
La maljunulo pensis iom, respondis detale:
– Pro kio do enui? Barbara-n necesas nutri, la loĝejon purigi, kuiri, al bazaro iri, pri brulligno zorgi. Hugovna – tio ja estas nura interbabilado, sed ne afero. Eŭgeĉjo kun Injo venos – malsataj, kie ili supon manĝos? Al la avo! Ĉu ni ankoraŭ glutu po glaseto?
– Po glaseto ni glutu.
Rodiono Metodjeviĉ verŝis malvarman vodkon; la avo gardeme prenis la glaseton, tenis ĝin iom per sia raspa mano, demandis per neatendite dolĉa voĉo:
– Kaj pro kio ĝi estas tia bongusta, diablo ĝin prenu? Ĉu, Metodjeviĉ?
Nun li nomadis la filon per la patronomo, tiel al li ŝajnis pli dece. La okuloj de la avo rigardis gaje, li jam bone drinkis, bone almanĝis kaj nun sidis, kontenta pri si, ĉe la tablo, kiun li primetis por la alveturo de Rodiono Metodjeviĉ per pirogoj, bakitaj laŭ recepto de Aglaja, per fritita viando, per ŝprucantaj sur pato krustaj kolbasetoj. Kaj kukumoj estis bonegaj, kaj ankaŭ ruĝa fermentinta brasiko bele aspektis inter aliaj manĝaĵoj. Ĉio estis «kiel decas», kiel ŝatis esprimi la avo, drinkinte.
– Do, vi kun dekoracio venis, – diris li, viŝante la lipharojn kaj la barbon. – Kun registaraj ordenoj, altaj dekoracioj. Certe, ni gratulas. Sed kie vi estis do, fileto didonita?
– Kie mi estis, paĉjo, tie mi jam ne estas.
– Ofendas vi, Metodjeviĉ. Mi estas homo sekreta.
– Sekreta, kopio al bazaro, – diris Stepanov. – Viajn sekretojn tuta nia Bela strato scias.
La avo en ioma perplekso hastis al la fornelo, kvazaŭe tie, en la bakujo, trovarmiĝis pola manĝaĵo bigoso. Kaj eltreninte la stufujon, diris:
– Aŭskultu, Metodjeviĉ, necesus por ni pri kalkulado okupiĝi. Nemalmulta via mono restis de la mastrumado, kiam estos akcepto?
Rodiono Metodjeviĉ diris, ke neniam. Li distrite, al malgrandaj pecetoj, rompadis la pirogon kaj manĝadis, rigardante al la muro antaŭ si.
– Kiel do neniam? – ofendiĝis la avo. Li delonge kaj skrupule ŝparadis monon, marĉandante en la bazaro; serĉadis brullignon pli malmultekostan, mem lavadis littukojn kaj viŝtukojn, lavadis eĉ la plankojn, se Barbara ne havis tempon, kaj jen subite «neniam». – Ne, Metodjeviĉ, – koleriĝis la maljunulo, – tiel ne taŭgos. Mi por vi en la mastrumaĵo ne estas ŝarĝo, mi zorgas por ke al vi estu pli bone, mi al vi ĉiun dian tagon tra Barbanjo letere raportojn skribas, kaj vi – «neniam».
– Do kiel puno pri la kalkuloj kaj raportoj mi al vi la restaĵon persone donas por peltmantelo, – severe diris Rodiono Metodjeviĉ. – Ni iru morgaŭ en vendejon kaj aĉetu peltan mantelon kaj peltan ĉapon.
La avo pensis iom kaj respondis:
– Tio ne indas. Hugovna pendumiĝos.
– Se pendumiĝos – ni enterigos.
– Ne, ne indas! – ripetis la avo. – Se tiel, prefere al Barbara aĉetu peltan palton. Ĉi tie nemalproksime, vidis mi, oni vendas riĉan palton.
– Palton al Banjo ni ankaŭ sen via mono aĉetos, sed por vi tutegale peltmantelon.
– Peltmantelo min ne interesas. Banjon vere necesas vesti. La knabino estas matura por edziniĝo. Dotaĵon ni aranĝu – litkovrilon, kusenojn, ĉion kiel decas...
Rodiono Metodjeviĉ sulkiĝis, al li ĉiam estis malagrable pensi pri tio, kiel Banjo edziniĝos.
– Lasu, ĉio ĉi tedis! – diris li. – Ni prefere drinku, rememoru Atanazion forpasintan.
En la koridoro longe sonoris la sonorilo. Hugovna, malgraŭ tio, ke ŝi estis proksime de la pordo, malfermi ne iris. Rodiono Metodjeviĉ premis la riglilon, ĉirkaŭrigardis Vlacĵon kaj tie, sur la ŝtuparplaceto, brakumis lin. Malantaŭe staris Aglaja kaj Banjo.
– Mi lin, paĉjo, el laboratorio eltiris, – diris Banjo. – Vi ne miru, ke li tiel strange odoras...
Kun Aglaja Rodiono Metodjeviĉ same interkisis. La avo estis lerte metanta sur la tablon purajn telerojn, glasetojn, transverŝis vodkon en karafon kun galanga radiko, kun ribaj burĝonoj, kun ruĝa pipro.
– Nu, sidiĝu, – diris Rodiono Metodjeviĉ, – ni rememoru Atanazion, poste mi ĉion rakontos.
Li levis glaseton per sia tatuita, nuda ĝis la kubuto, brako, tenis iom kaj diris nelaŭte:
– Ni rememoru komuniston, ukrainon, patron vian, Vladimiro, fraton vian, Aglaja, kaj amikon mian – Atanazion Petroviĉ-on Ustimenkon, heroe pereintan en batalo por libero de la hispana popolo. Li ripozu trankvile en la madrida tero...
La avo krucosignis sin, ĉiuj eltrinkis silente. Vlaĉjo kun peno manĝis pirogon. Hugovna ree ekkantis sian lulkanton. Rodiono Metodjeviĉ ekfumis, lia rigardo iĝis peza, nebonkora.
– Koncize, – ekparolis li. – Sep «Junkers»-oj iris al Madrido per kojna ordo – tion mi mem vidis. La ceteron mi ne vidis, aŭdis de homoj. Maŝinoj «Junkers»-oj estas trimotoraj, pezaj, pilotoj en ili estas germanoj, faŝistoj. Atanazio sola komencis la batalon. Verŝajne, tre malfacile al li estis, ĝis akompanaj aviadiloj sukcesis ekflugi, io malhelpis al ili. Bombojn la «Junkers»-oj ĉi-foje sur Madridon ne ĵetis. Du maŝinojn Atanazio faligis, ambaŭ frakasiĝis. Poste...
Rodiono Metodjeviĉ forte enspiris fumon, diris nelaŭte, sed klare:
– Poste lia maŝino ekbrulis. Li deziris estingi la flamon per falado. Kaj forbrulis. Forbrulis nia Atanazio Petroviĉ en aero super Madrido. Enterigis oni lin tie, en Madrido, da homoj estis mi ne scias, kiom da miloj, patrinoj portis infanojn sur la manoj, adiaŭis lin kaj aviadistoj, kaj tankistoj, kaj infanterianoj. Ke li estas ruso – komprenis ĉiuj. La ĉerkon ili portis ne kiel ĉe ni oni portas, sed stare, malfermitan. Eblis pensi, ke Atanazio marŝas kun ĉiuj hispanoj kune. Lian vizaĝon la fajro malmulte tuŝis, nur la harojn... Ili kantis «La Internacion». Ankaŭ kantis hispanajn kantojn, la «Varsovian kanton», en la tombejo oni trifoje salvis. Sur la tombo estis metita blanka ŝtono.
Vlaĉjo rigardis al Stepanov per senpalpebruma rigardo. Aglaja mallaŭte ploris, Barbara, per la fingroj viŝante la larmojn, forturnis sin al la fenestro. Avo Metodo aŭskultis sulkinte la frunton, morne.
– Havis mi fotaĵojn, – daŭrigis Rodiono Metodjeviĉ, – mi devis ilin forlasi. Estis iuj leteretoj kaj letero de via patro al vi, Vladimiro, por ajna okazo li ĝin skribis, – nenio restis... Sed laŭ la memoro mi rakontos. Diradis li, Atanazio, ofte en la lasta tempo al hispanoj tiajn vortojn: «Se vi laciĝis – vigliĝu, se vi malfortiĝis – streĉiĝu, se vi forgesis – rememoru: la revolucio ne finiĝis». Ankoraŭ legis mi kun li en libera tempo lordon Georgo Bajrono, kiu ankaŭ per tio estis bona, ke por Grekio multon utilan plenumis. Kaj jen kelkajn versojn ofte Atanazio ripetadis, subridante, kvazaŭ eĉ ŝerce, sed, certe, sen ajnaj ŝercoj. Mi iomete memorfiksis:
Mortint' ne dormas en alarm' – ĉu povas mi?
Tiranoj premas al la mond' – ĉu cedi nun?
Rikolto pretas – ĉu prokrasti pli?
Kuŝejo dornas – mi ne kuŝu plu!
En ĉiu tag' por mi kantas trumpet'
Al ĝi respondas l' kor'....
Do li ofte ĝuste tiel diradis, demandadis: «Ĉu kantas trumpet', Rodiono?» Kaj mi al li respondadis: «Kantas! Speciale de viaj regaloj – jen verdaj olivoj, jen sepio en propra inko, jen vi ankoraŭ iun hispanan novaĵon eltrovas!» Tiele. Kaj plie mi ne havas kion rakonti.
Rodiono Metodjeviĉ skrupule bruligis cigaredon kaj eksilentis por longe, kiel li scipovis tion fari, tute ne interesiĝante pri siaj gastoj: probable, li enpensiĝis, rememoradis tombojn, lasitajn tie, vivulojn, kiuj ankaŭ ĝis nun suferas en franciaj koncentrejoj trans pikdrato, kaj tiujn virinojn en nigraj fermitaj roboj, kiuj, alpreminte al la brusto mortintajn infanojn, kuŝis sur polva placo de vilaĝo Rambla en provinco Kordovo. Kune kun la forpasinta Atanazio Rodiono Metodjeviĉ rigardis al tiuj «ŝtonumitaj» edzinoj de kontraŭfaŝistoj. Tiam, interrigardinte, ili komprenis: io nova, ankoraŭ ne spertita laŭ forto de krueleco proksimiĝas al la senzorge dancanta mondo. Al tio, ankoraŭ ĝele nedifinita, ankoraŭ malklara, ankoraŭ kaŝanta sin en densa krepusko, oni devis tuj kaj per ĉiuj fortoj kontraŭstari, alie la mondo, facilanima, vivanta nur per hodiaŭa tago, la mondo, kantanta kanzonetojn kaj gaje leganta satiraĵojn pri siaj prezidentoj kaj ministroj, la mondo de lukto por pano kaj spektaĵoj, tre baldaŭ, tute baldaŭ estos farita amasoj de fumantaj ruinoj, super kiuj kun venka graŭlo flugos grandegaj bombaviadiloj kun svastikoj sur la fuzelaĝoj.
«Komenciĝis!» – diris tiam Rodiono Metodjeviĉ.
«Je la tuta povo!» – respondis Atanazio.
– Jen akonraŭ estis okazo, – ekparolis Stepanov, fiksrigardante al Vlaĉjo per siaj observemaj malvarmetaj okuloj. – Tra la vilaĝo Rambla mi veturis kun via patro. Tie ĉiuj edzinoj de kontraŭfaŝistoj kune kun la infanoj kaj eĉ suĉinfanoj estis elkondukitaj sur la placon kaj en polvo, malkaŝe, estis ĝismorte ŝtonumitaj. Ili ekstaris kune, tiuj virinoj, brakumiĝis, kaj oni ilin per ŝtonegoj – tielaj...
– Ĉu tion estas penseble venki duonvoĉe? – demandis li. – Ja eĉ mi kaj Atanazio, ne tre grandaj kapoj responsaj kaj ŝtataj, komprenis – flanke ĝi ne preteriros, ĝi komenciĝis, je la tuta povo la afero ekiris. Kaj turnas ĝi al tio, ke, kiel ili proponas, ne estu du mondoj kaj du sistemoj, sed estu nur la sola sistemo, kiun al ili iliaj konkerantoj alportos. Tie ili faris provon, kiel interkonsentos la terglobo – ĉu kontraŭ ni aŭ ne? Se ĝi ne interkonsentos – ni prepariĝos kaj komencos, ĉar, se ili tie ne interkonsentis, do jam nenie kaj neniam interkonsentos, kaj li, tio estas Hitlero, nur bezonas ĝuste, ke neniu kaj nenie interkonsentu, tiam li komencos po unu faligi ĉiujn. Ĉu vi komprenas?
– Komprenas, – diris Vlaĉjo.
– Drinku vodkon, – konsilis Rodiono Metodjeviĉ. – Hodiaŭ mi kun tiu reveno tian tagon efelidan havas – dum la tuta tago mi drinkas vodkon. Estas eĉ mirinde, kiom multe da tempo pasis, sed mi eĉ unufoje ne satdormis.
Li maltrankvile rigardis ĉirkaŭe, kaj ĉiuj rimarkis, ke li estas elturmentita, tiu fortika, kvazaŭ trasalita de maraj ventoj homo, tiu ĉiam trankvila, en ĉiuj vivaj okazoj subridanta, forte razita, muskola Stepanov – vere «heroo de ventoj, vaganto de mar', albatroso», kiel ŝatis ŝerci li, rememorante la mallertajn versojn de la tempoj de la intercivitana milito.
– Ĉu vi ne malvarmumis, paĉjo? – mallaŭte demandis Banjo.
Rodiono Metodjeviĉ brakumis ŝin per unu brako, firme alpremis al si, diris malgaje:
– Mi estas sana, filinjo, tute sana, nur laciĝis iomete, kaj pensoj min ĝenas enuaj. Jen, ekzemple, ĉiam al ni ŝajnas, ke faŝismo verŝajne pasos pretere, kiel pluvoj pasas. Sed pasi pretere ĝi ne povas – mi delonge, jam antaŭ Hispanio, observas kaj meditas. Ekzemple, por kio germana aeronaŭto iu Hugo Eckener en Usonon venis sur sia DR-3 «Friedrichshafen»? Por psikologia premo al usonanoj – jen kian ni forton havas. Por kio germana ŝipo «Bremeno» konkeris la bluan rubandon, kaj ĝuste en la novjorka haveno, sed ne en sia propra? Ree por timigo! Kaj aviadistoj iliaj, kaj boksistoj, kaj kinofilmoj – ĉie estas germana forto, germana venko, germana supereco, germana pugno. Kaj ili en Eŭropo kaj trans la oceano plu dancas – stultuloj... Thälmann estas en prizono – kion tio signifas? «La miljara imperio» – kion tio signifas? La germana delegacio forlasis Ĝenevon – por kio? Nun en Londono estis fondita «Anglo-germana amikaro», ĝi disvastigas inter britoj hitlerajn ideojn, sidigis kiel prezidanton lordon Mount Temple, kaj li estas grandulo en la brita kemia industrio. Chamberlain estas ŝlemilo, aŭ aĉetita, aŭ tute kreteno. Do, pensas mi, la terglobeto ne havas pri kiu kalkuli, krom pri ni.
– Do, ĉu estos milito? – demandis Barbara.
– Estos eventoj nemalgrandaj, – turninte sin al Aglaja, diris Stepanov, – kaj nia tasko estas nian popolon kaj speciale la junularon teni en stato de mobiliza preteco. Vi, Aglaja Petrovna, estras la edukadon, konsideru miajn konsilojn. Armeaj komisariatoj ne povas sukcesi kun tiu afero, se ni mem nian junularon ne hardos idee. Ekzistas ankoraŭ ĉe ni kaj facilanimeco, kaj troa optimismo, sed mi nun vidis kaj flaris multon – ne simpla laboro nin atendas. Do, ĉu ni eble drinku je tio, ke tion, kion mi vidis, kaj vi, por via feliĉo, dume ne renkontis, ni finfine venku?
– Kion do? – demandis, palpebrumante, la avo.
– La malamikon, avo! – sen rideto respondis Stepanov.
– Tiam kial ne, kiel homoj, tiel mi, – diris la avo, ĝeniĝanta ĝenerale «amuzi diablojn» en ĉeesto de Barbara. Kaj sciigis al Aglaja: – Ĉu vi en teon eglanterion aldonas? Bona afero. Kaj kostas malpli, kaj odoras kiel pura fojno.
– Teo ja, avo, je fojno odori ne devas, – rimarkis Rodiono Metodjeviĉ. – Kaj kio koncernas malmultan koston, do infuzu fojnon – kaj la problemo estos solvita.
– Fojno, fojno, – mokimitis la avo, – sekrete, kopio al bazaro. Sed ankaŭ mi mian tutan komprenon havas. En Hispanio vi, Metodjeviĉ, estis, jen kie. Estas lando – Hispanio. Pri ĝi en radio oni ĉiam parolas. Kaj eĉ verso estas farita, Barbara ĝin ripetadas: «Granada provinc' estas en Hispani'»[105].
Kaj, venke ĉirkaŭrigardinte, la avo subite ekkantis per enua, virineca voĉo:
Se mi povus, se mi scius,
Se mi konus, junulino,
Mian sorton, aĥ, amaran
En edzina feliĉeco...
Al li ŝajnis, ke se homoj sidas ĉe tablo – drinkas kaj almanĝas, tiam la devo de la mastro estas subteni gajon kaj unua komenci kanton. Sed la kultura Hugovna frapis per sia seka pugneto al la muro, kaj kun kantado li devis fini.
– Juĉjo ilia estas terure nerva knabo, – diris Barbara. – Profesoron Persijanov ili konsultas, li simple ne povas kompreni – pro kio la knabo estas tiom nerva.
– Jen profesoroj! – diris avo. – Venis kaj tuj la Jegoran[106] postaĵon kisas. Aĥ, kiaj vi estas belaj, aĥ kiaj vi knabetoj! Kaj monon ili donas al li kvindek rublojn, mi eĉ ne tion kontraŭ duoncento faros...
– Nu kial vi, avo! – ne konsentis Barbara. – Profesoro Persijanov estas elstara, li estas en via instituto, ĉu vere, Vlaĉjo?
– Estis, sed foriris, – diris Ustimenko, – kaj tute li ne estas elstara, simple lin patrinoj ŝatas pro tio, ke li al ĉiuj diras, kvazaŭ tiu ĉi infano estas unika en la mondo.
– Do altkvalita infano, ĉu? – demandis Stepanov.
Banjo rimarkis kun bedaŭro:
– Tia solida, ĉiam ŝercas, gaja.
Sed Vlaĉjo jam kvazaŭ ne aŭdis, pensis pri io sia. Kaj dum tuta tiu ĉi longa kaj malfacila vespero li kvazaŭ subite ien malaperadis kaj poste perplekse demandadis:
– Ha? Ĉu vi al mi?
Rodiono Metodjeviĉ iris ilin akompani. Barbara kun la avo restis lavi telerojn. Stepanov ekrigardis al la filino, poste al Vlaĉjo, sed nenion diris. Kiam ili estis elirantaj, sur la ŝtuparo ili renkontis Boĉjon Gubin-on – belan, altan, en bona malbutonita palto kaj en mola ĉapelo.
– Saluton, ĉu Banjo estas hejme? – demandis Boriso ial Vlaĉjon.
– Hejme, – indiferente respondis Ustimenko, kaj Rodiono Metodjeviĉ ree ĵetis rigardon al li.
– Kiu estas tiu knabo? – demandis Stepanov.
– Ha, Gubin Boriso. Ĉu vi lin ne rekonis? Li nun en nia urbo estas fama persono. Versaĵojn verkas, recenzojn en la ĵurnalo, kaj se vi iras kun li sur strato, tiam vi ofte aŭdas: jen Gubin. Bona knabo kaj kapabla. Barbara lin tre laŭdas, asertas, ke li estas facila homo kaj ne turmentanto, kiel iuj.
– Turmentanto, supozeble, estas vi?
– Eble! – malvigle respondis Vlaĉjo.
Kaj ekiris antaŭen, morne enpensiĝinte, profunde ŝovinte la manojn en la poŝojn. Aglaja kaj Rodiono Metodjeviĉ pri io nelaŭte interparolis malantaŭe.
Ekde tiu vespero Stepanov preskaŭ ĉiutage venadis al Vlaĉjo – tiel tiu pensis komence, sed poste kun malgaja mirego komprenis, ke Rodiono Metodjeviĉ venadas tute ne al li, sed al onklino Aglaja. Li longe rakontadis al ŝi sola, kaj ŝi aŭskultadis, apoginte la belan kapon per la manoj kaj rigardante al unu punkto – al malnova tablolampo sub brodita ŝtofa lampŝirmilo. Rodiono Metodjeviĉ en la mara tuniko kun oraj galonoj sur la manikoj, purpure sunbruna, kun griziĝantaj tempioj kaj malhelaj tufoj-brovoj paŝadis el unu angulo en alian tra la onklina ĉambro kaj rakontadis, duonridante kaj nenion demandante. Vlaĉjo ja sciis, kiel facile kaj ĝoje estis rakonti al ŝi. Kaj foje li unuafoje en la vivo aŭdis, kiel Aglaja kantas ne por si, sed por alia homo. Verŝajne, ili ne rimarkis, kiel frapis la ĉefpordo kaj kiel li eniris, kaj Vlaĉjo sidiĝis sur la randon de la bankuvo kaj ĝue aŭskultis kun viŝtuko en la manoj. Aglaja kantis nelaŭte, sed tiel simple kaj tiel malkaŝe, kun tia sincereco de kvieta kaj anima konversacio, kiel kantas nur rusaj virinoj:
Kial, nokto, vi malsereniĝis?
Eĉ ne unu stelet' en vi estas!
Kun kiu mi vin, nokton, noktumos,
Kun kiu vin, aŭtunan, pasigos?
Mankas paĉjo al mi, mankas panjo;
Nur sola estas kara koramik',
Sed eĉ li ne en am' kun mi vivas...
La onklino ĝiskantis, Vlaĉjo tuj, kun forto malfermis la kranon, la akvo kun sonoro ekverŝiĝis en la bankuvon. Sed rigli sin li ne sukcesis, Aglaja eniris en la antaŭĉambron en nova, bela robo, demandis, feliĉe brilante per la okuloj:
– Ĉu vi antaŭlonge venis?
– Kiel vi kantis – mi aŭdis! – respondis li morne.
– Ne juĝu! – petis ŝi. – Ne juĝu, knabo...
Vlaĉjo kun miro rigardis al ŝi. Li ankoraŭ neniam vidis Aglaja-n tia. Pri la onklino oni diris, ke ŝi estas bela, kaj ankaŭ li mem rimarkadis tion. Sed tia belega, lumanta, malpeza, tute ankoraŭ juna li ŝin eĉ imagi al si ne povis.
La akvo kun gluglado estis pleniganta la bluetan bankuvon. Vlaĉjo staris maldika, kun elstarantaj klavikloj, en pantaloneto, nerazita, kaj ŝi, tenante per la varmega mano lian kubuton, estis diranta al li per rapida, karesa, apenaŭ aŭdebla flustro:
– Mi ja delonge lin amis, delonge, tre delonge. Sed tiam tio estis malfacila kaj por li kaj por mi. Sed nun mi estas feliĉa, mia knabo, tute feliĉa. Pensu, konsideru vi mem, Greĉjo pereis en la dudek unua jaro, kaj ankaŭ vi pli aŭ malpli frue foriros de mi, li estas sola nun, por kio do ni – li kaj mi – perdu unu la alian? Mi vidas laŭ viaj okuloj, ke vi malaprobas, sed pro kio?
– Ne malaprobas mi, – rigardante en la onklinajn lumantajn okulojn, respondis Vlaĉjo. – Sed simple... vi ĉiuj min forlasas... Kaj Banjo, kaj vi, kaj Paĉo. Nur ne lasu min, onklino, – petis li. – Kiel mi estos sola? Ja estos enue, ĉu?
La bankuvo momente tropleniĝis, Vlaĉjo glitstumblis sur la kahela planko, el la ĉambro eliris Rodiono Metodjeviĉ kaj diris plende:
– Forlasis min ĉiuj, plorinde!
– Vidu! – kapmontris Aglaja al Stepanov. – Kion do mi faru?
Dum la vespermanĝo Vlaĉjo enketis, kaj Rodiono Metodjeviĉ kaj Aglaja facile kaj eĉ ĝoje ĉion konfesadis.
– Do, ĉu ankaŭ korespondado estis? – demandis Vlaĉjo.
– Kompreneble, jes, – diris la onklino. – Per tio vi ne ŝmiros, tio estas fromaĝo, kaj butero estas en la buterujo.
– Kaj ĉu en Leningrado, kiam vi veturis, vi intervidiĝis?
– Jes ja, intervidiĝis, – diris Rodiono Metodjeviĉ. – Kaj en la Ermitejo ni estis, kaj en la Rusa muzeo, kaj sur la Isaakon grimpis[107].
– Ĉu en via aĝo?
– Impertinentulo! – diris la onklino.
– Kaj ĉu pri Hispanio vi sciis?
– Pri Hispanio mi ne sciis, sed divenis, – verŝante al Stepanov teon, diris Aglaja. – Kaj flanke de Rodiono Metodjeviĉ estis ne tre saĝe kaŝi de mi tiun vojaĝon.
– Mi ne deziris, ke vi troe maltrankvilu.
– Kio do nun estos? – demandis Vlaĉjo. – Ja mi persone estas kontraŭ tio, ke vi transloĝiĝu.
– Kaj en kio estas via afero kun Barbara? – demandis Rodiono Metodjeviĉ.
– En nenio, – diris Vlaĉjo. – Simple, probable, tio estas vero, ke mi havas malfacilan karakteron. Kio ŝajnas al mi stulta kaj negrava en la vivo – pri tio mi ĝuste tiel diras. Kaj mi rezultas tirano. Ŝi eĉ nomas min despoto. Tamen, ŝi estas kaj pli juna ol mi, kaj, certe, ĉio ĉe ŝi estas alie. Mi ne juĝas, Rodiono Metodjeviĉ, mi simple ne povas, kiel ŝi.
– Mensogas vi, vi juĝas! – diris Stepanov. – Ĝenerale vi vane ŝin juĝas. Se vi ŝin perdos, alian tian vi ne trovos. Mi ne svatas, mi vin... kiel mi esprimu... estimas, eble, ĝuste tial mi diras: postulu, sed postulu homece.
– Mi postulas de ĉiu, kiel de mia pereinta patro, – subite paliĝante, diris Vlaĉjo. – De mi mem unuavice. Kaj de ĉiuj. Alie al mi ne konvenas.
Rodiono Metodjeviĉ ekrigardis al Aglaja, poste al Vlaĉjo.
– Ĉu vi freneziĝis?
– Ne! – diris Ustimenko. – Tute mi, Rodiono Metodjeviĉ, ne freneziĝis. Tamen mi opinias, – li subite aŭdis, ke li parolas tute kiel la forpasinta Prov Jakovleviĉ Polunin, – tamen mi permesas al mi opinii, ke la senco de la homa ekzisto konsistas en plej alta postulemo al si mem, en tia, kian havis mia patro, kiam li elflugis sola kontraŭ sep «Junkers»-oj. Li ja tute ne strebis iĝi ofero, ĉu vere? Sed li ankaŭ ne nur sian devon plenumis. Li tiam, en tiuj sekundoj, sola portis responson pri sortoj de la monda revolucio.
– Ja ne maltrankvilu vi tiel! – diris la onklino. – Vi tuta estas blanka.
– Ja mi ne maltrankvilas. Mi nur ĉiam pensas, ke se ĉiuj estus tiaj, kiel mia paĉjo, tiam, eble, eĉ militoj jam ne estus, kaj kanceron ni kuracus, kiel kuracas nazkataron aŭ pirozon, kaj pri tuberkulozo ni forgesus. Ja la plejmulto rezonas pri sia persona utilo, ne komprenante tute tion, ke socia utilo ĝuste alportos la personan, sed en tiaj grandiozaj skaloj, kiujn tiuj individuoj eĉ ne sonĝis...
Li unuglute eltrinkis la malvarmiĝintan teon kaj, palpebrumante per la vilaj okulharoj, petis:
– Bonvolu pardoni min. Sed tamen tre malfacile okazas. Hodiaŭ en la instituto unu kanajlo nomis min perfidulo kaj ne kamarado pro tio, ke mi rifuzis peti de Ganiĉev reekzamenon por tiu ulo. Malfacile... Kaj rifuzis mi tial, ke mi bonege scias – tiu ulaĉo nepre restos en la urbo kaj ankoraŭ komandos, kaj sciojn li havas malmultajn, kapo lia estas malakra, pensoj liaj estas mizeraj.
– Ĉu vi tion pri Eŭgeno diras? – demandis Stepanov.
– Mi iros dormi! – ne respondante al la demando, diris Vlaĉjo. – Mi laciĝas.
Dense ferminte la pordon malantaŭ si, li telefonis al Maljunulo en la komunloĝejon. Paĉo aliris al la telefono kolera.
– Nu, kio, ĉu bonas esti edzo? – demandis Vlaĉjo.
– Iru al diablo! – respondis Maljunulo.
– Konsideru, feliĉa novedzo, ke se vi morgaŭ ne venos ree por studado, tiam inter ni estos ĉio kaj por ĉiam finita. Ogurcov al mi jam aludis kaj proponis sin por anstataŭi vin.
– Tio estas via afero.
– Ĉu vi venos morgaŭ?
– Mi venos! – diris Paĉo kaj aldonis, silentinte iom: – Ja vere, vi estas malfacila ulo, Vlado!
– Sur tio mi staras! – vigle respondis Ustimenko.
Kaj Rodiono Metodjeviĉ, paŝante tiutempe en la ĉambro de Aglaja kun cigaredo en la mano, estis diranta pri tio, ke Vlaĉjo, certe, estas prava, tamen nun li havas, kiel diras kartludantoj, «troon», sed ne esence, nur forme.
– Tiaj homoj fojfoje pafmortigas sin! – morne diris Aglaja.
– Tiaj – neniam! – trankvile respondis Stepanov.
Akompaninte Rodionon Metodjeviĉ-on, Aglaja demetis la novan robon, vestis sin pli varme, aŭskultis, kiel egalmezure spiras Vlaĉjo, kaj eliris sola sur la straton. Busoj ankoraŭ estis veturantaj, ŝi facile ensaltis en la naŭan numeron «Stacidomo – Ravinetoj» kaj, enpensiĝinte, ĝisveturis la placon.
...En tiuj tempoj ĉi tie vice staradis veturigistoj, la droŝkoj odoris je malnova ledo kaj gudro, kaj tie, trans la ĝardeneto, sur kies loko nun estas ronda parko, antaŭe estis stacidoma bazaro – oni vendadis frititan tripon, fiŝon, hejmefaritajn kolbasojn, peklitajn kukumojn, flavan hejmefaritan brandon. Jen la placo, jen la ŝtona domo de la eksa urbestro Knjazev, kaj jen ankaŭ la ligna dometo kun alkonstruaĵo kaj teraso, kun ŝutroj kaj betulo ĉe la barilpordo. Kiel elkreskis, kiel beliĝis la betulo, kiel estas bone, ke ĝi konserviĝis kaj ke ĝiaj burĝonoj jam ŝvelas, malgraŭ malfrua kaj malvarma printempo!
Kaj subite Aglaja sentis, ke ŝiajn okulojn plenigis larmoj: tie, ĉe la betulo, apud la dometo kun teraso, la prezidanto de la gubernia ĈK Kondratjev, Greĉjo Kondratjev, diris al ŝi, forveturante por kelkaj tagoj en Moskvon, ke kiam li revenos, tiam – ĉu ŝi deziras tion aŭ ne – estos «mallaŭta nupto». Li ĝuste tiel diris tiam tiujn strangajn vortojn: «mallaŭta nupto» – kaj sendezire klarigis:
– Vi tute kaj por ĉiam al mi transloĝiĝos. Kaj homojn inviti – ne necesas. Ili drinkos, krios «amare!»[108] Vi estas mia edzino – kiun tio koncernas? Ĉu vi transloĝiĝos?
Ŝi kapjesis.
– Vi transloĝiĝos! – ankoraŭfoje diris li. – Transloĝiĝos, kaj ni komencos vivon. Sed bazitan sur nova, komunisma moralo. Sen teruraj antaŭjuĝoj de la pasinteco. Geedzeco estas amo, kaj sen amo geedzeco ne estas, sed estas nur sola hipokrita, burĝa bigoteco. Ĝis tiel nomataj prostituejoj.
– Kiaj ejoj? – demandis la juna Aglaja.
– Tion mi al vi poste, post la reveno, klarigos, – severe respondis la prezidanto de la gubernia ĈK Kondratjev. – Aŭskultu plu. Se vi ĉesos ami min – ne timu. Komencu novan vivon kun alia kamarado. Certe, tio por mi tute ne estos gaja donaceto. Sed nia nova socio ne toleros malegalan amon. Kaj kompaton en geedzeco ĝi same ne toleros. Tiel opinias mi, kaj ankaŭ kamarado Ĥolodilin, preleganto el «Politika klerigado» diris. Ĉu vi lin ne aŭdis?
– Ne, – kulpe respondis Aglaja, – ni havis lecionon pri mitrala pafado.
– Post la reveno mi skoldos vian militinstruktoron, – diris Kondratjev, – ĉiam li fuŝigas politikan klerigadon. Kaj nun plu...
Ili staris ĉe la betulo longe – li kun ledjako, pendanta sur la brako, kun maŭsero en flava skatolo sur la flanko, ŝi en robo, kudrita el gazo. Tio estis ŝia plej ĉefa, plej vera, plej bela robo. Ŝi mem farbis la gazon al intensa blua koloro, amelis ĝin kaj alkudris malgrandan blankan kolumeton. Kaj tia rezultis robo, ke ŝi eĉ ĝeniĝis eliri en ĝi publike, – probable, tio estis la plej bona robo en la urbo. Kaj Kondratjev rigardis al Aglaja Ustimenko mire kaj feliĉe, balancis la kapon kaj diris:
– Kiele! El kiu do ĝi estas ŝtofo?
La trajno foriris, kaj en la tago de reveno de Greĉjo Kondratjev Aglaja longe banadis sin en la varma rivero Unĉo, ploris kaj pensis: «Jen finiĝis via juneco, Aglaja, finiĝis via libero, nun ĝis la morto estos vi edziniĝinta virino. Ne simple virino – civitanino, tamen edziniĝinta...»
En sufoka antaŭfulmotondra krepusko ŝi kolektis sian pakon kaj venis al Kondratjev ĉi tien, en tiun ĉi dometon kun teraseto. Gregoro Romanoviĉ atendis ŝin, starante meze de la ĉambro, firme zonita, en soldata ĉemizo. Ĉio estis purigita, de sur la muro ien malproksimen rigardis Karlo Markso, sur ŝranketo apud mallarĝa lito kuŝis staketo da libroj, sur kartluda inkrustita tableto staris kraketanta kandelo. La okuloj de Kondratjev estis larĝe malfermitaj, kaj li rigardadis al Aglaja dum tuta ilia mallonga vivo, kiel al miraklo. Ŝi ne vidis la edzon murdita, ŝi estis tiam en tifo, kaj li restis por ŝi tia – staras kaj rigardas, timida kaj kvieta, aŭdiĝas, kiel ruliĝas tondro – ĉiam murmuras kaj ne povas bati.
– Nun aŭskultu pri nia komuna plua vivo, – iomete forturniĝinte, por ne vidi la infane simplaniman vizaĝon de Aglaja, ekparolis Kondratjev. – Mi en severa afero servas, min ĉiaj uloj penas ŝmiri, por la feran revolucian leĝecon detrui. Nenion, de neniu, neniam, Aglanjo, akceptu, neniajn donacojn, nenion, forgesu! Kaj plue, en la gubernia ĈK ekzistas poroperacia faetono duĉevala. La ĉevaloj nemalbonas, ni ilin nutras, por ke ili aspektu bone. Por privataj necesoj ni ne veturas – ekskluzive por urĝaj aferoj. Se mi vidos vin en tiu nia faetono – mi vin malhonorigos, kie ajn tio okazu.
Kaj demandis:
– Ĉu vi ion por manĝi ne kunhavas?
En la vespero de ilia «mallaŭta nupto» ili manĝis malfreŝan panon de Aglaja kaj altrinkis ĝin per lakto. Kaj post ne pli ol duonjaro al kamarado Kondratjev alveturis la «operacia» faetono – la ĈK-anoj iris en distrikton por kapti murdiston, perfortulon kaj rabiston, eksan baronon Tadde. El tiu vojaĝo Greĉjo Kondratjev ne revenis: la rotestra adjutanto Tadde en la lasta batalo ĵetis sub sin kaj sub la prezidanton de la gubernia ĈK grenadon.
Post la ekzantema tifo Aglaja trovis sin vidvino. Por memoro pri la edzo oni donis al ŝi lian maŭseron kun donaca surskribo, kaj por omaĝi Kondratjev-on sendis la vidvinon al lernado. Ĝuste el tiu ĉi dometo kun betulo apud la barilpordo ŝi tiam forveturis en la mirindan Moskvon. Kaj neniam plu estis ĉi tie.
– Kiel do mi vivu? – mallaŭte demandis ŝi, apogiĝinte per la ŝultro sur la trunko de la betulo. – Kiele?
La vizaĝoj miksiĝis antaŭ ŝi – Greĉjo kaj Rodiono Metodjeviĉ. Kaj tiu mallonga feliĉa tempo miksiĝis kun la nuna. Ĉu kulpas ŝi antaŭ Kondratjev? Kiel demandi? Kiun? Kiu respondos?
El la stacidomo per aŭtomata telefono ŝi telefonis al Stepanov. Rodiono Metodjeviĉ, kvazaŭ li atendis, tuj respondis per raŭketa voĉo.
– Stepanov aŭskultas.
– Ni veturu kiam vi deziras, – nelaŭte diris Aglaja. – Mi povas ekferii almenaŭ sabate.
– Akceptite! – serioze, nehaste diris Stepanov. – Ĉio estos preparita.
Surmetinte la parolilon, li revenis en la manĝoĉambron, kie estis kolere studanta Barbara, ekfumis cigaredon, iris el angulo en angulon kaj sciigis:
– Mi forveturas, Banjo.
– U hu, – respondis ŝi.
– Ne sola mi forveturas.
– Ĉu kun Aglaja Petrovna? – ne levante rigardon de lernolibro de geologio, demandis Barbara.
– Kun ŝi.
Banjo demetis la libron, leviĝis, aliris al la patro proksime, ĵetis la manojn sur lian kolon kaj trifoje firme kisis lian vangon.
Kaj sabate ili ĉiuj – Barbara, Vlaĉjo, Eŭgeno kun Iraida kaj Boĉjo Gubin – akompanis Aglaja-n kaj Rodionon Metodjeviĉ-on ĝis trajno al Soĉio[109]. La vespero okazis printempa, jam tute varma, humida kaj malhela. La fenestro en la kupeo de hel-ĉokolad-kolora internacia vagono estis levita; tie, sur la tableto, kovrita per amelita tuketo, en bokalo staris helflavaj malgrandaj mimozoj. Kaj botelo da ĉampano staris apud la mimozoj.
– Se vojaĝi, tiam nur en internacia vagono, – diris Eŭgeno, kun sciavido enrigardante en la fenestron, – rigardu, kamaradoj, kiel ĉi tie ĉio estas racie kaj oportune organizita. Ne, burĝoj estis spertaj pri komforto.
Rodiono Metodjeviĉ, juniĝinta, en bone kudrita malhelblua uniforma tuniko kun oro sur la manikoj, en unu maldika danda ganto, staris sur la perono; Aglaja estis instruanta tra la fenestro – el la malgranda ĉambreto, plena de tapiŝetoj, tegoj, kupro kaj kristalo:
– Varmajn manĝaĵojn manĝu nepre kaj ĉiutage, ĉu vi aŭdas, Vladimiro? Ne pigru, komprenu: tio vere gravas por vi, vi estas maldika, dormas malmulte, estas elturmentita, kaj ankoraŭ la ŝtataj ekzamenoj. Aŭskultu, ja ne sufiĉas tio, ke vi mem studas, vi ankaŭ eterne al iu helpas. Necesas manĝi supon, ĉu vi aŭdas? Por vi najbarino Slepneva ĉion aĉetados kaj kuirados, sed ne forgesu kaj ne plenŝtopu la stomakon per sola pano. Ĉu vi aŭdas?
– Vi, Barbara, povus prizorgi lin! – flustre diris Stepanov.
– Vladimiro, vi povas ĉiutage venadi al mi tagmanĝi! – proponis Gubin. – Mia panjo tre bone mastrumas.
– Ja li ankaŭ ĉe ni povas! – grandanime diris Eŭgeno. – Li donados sian kotizon, kaj en ordo.
Barbara silentis, mordante la lipojn: ŝi por li estas sur la tria loko aŭ eĉ sur la kvina – por tiu homo. Unue scienco, poste la instituto, poste pensoj, ideoj, libroj – ĉio ajn, kaj jam poste, en la plej libera tempo, – ŝi. En ripozo pro manko de okupiĝoj aŭ se estas neniu, kiu aŭskultus liajn rezonadojn.
Boĉjo Gubin prenis ŝian brakon, kaj ŝi ne deprenis ĝin: Vlado vidu. Sed li eĉ tion ne vidis. Li staris denove enpensiĝinta, kvazaŭ estis per si mem sur la perono. Pri kio li povas nun pensi? Ĉu pri ia cekumo?
– Ni ankoraŭ sukcesos trafi al kinejo! – flustre diris Boĉjo.
– Bone! – kapjesis ŝi.
– Nu, adiaŭ, fraĉjoj! – per streĉita voĉo diris Rodiono Metodjeviĉ. – Mi el la Nigra maro iros rekte al la Balta.
– A ha! – respondis Banjo.
La longdistanca trajno malrapide komencis trairi sian longan distancon. Vlaĉjo, atendante neniun, ekiris laŭ la perono al la elirejo sur la placon.
– Mi ne iros en kinejon! – diris Barbara.
– Kaj kien? – zorgeme demandis Boriso.
– Mi nenien iros. Mi laciĝis.
– Eble, ni trinkos ĉe vi teon?
– Kaj teon ni ne trinkos. Ja estis dirite: mi laciĝis.
Kaj Eŭgeno estis diranta al Iraida:
– Se lerte kaj saĝe kombini la personajn kaj la sociajn interesojn, se ne esti revulo, se ne stultumi, ne lamenti, ne enui kaj scipovi kompreni la cirkonstancojn, tiam aŭtomobilo, internacia vagono kaj varma maro povas iĝi sama ĉiutagaĵo, kiel nia avenkaĉo matene, ĉu vere, mia suno? Cetere, ĉu al vi ne ŝajnas, ke vi iomete subfalas? Ja eblas kaj rideti ĝustatempe, kaj esti vigla, kiam tio necesas, kaj vestiĝi pli elegante. Vizitu la panjon, kaĵolu, ŝi transkudros por vi la someran palton en tian longan ĵaketon. Tio nun estas moda.
– Al mi doloras la kapo, – diris Iraida.
– Al vi, suneto, ĉiam io doloras, – per malamanta voĉo, sed nelaŭte kaj, eblis eĉ pensi, karese respondis Eŭgeno. – Sed vi, ĝenerale, estas sana, kaj manĝas bone, kaj ĉio ĉe vi estas tute normala. Vi simple devas regi vin.
La longdistanca trajno tiutempe preteris stacion Kapeljuĥi. Rodiono Metodjeviĉ, starante en la koridoro, demetis la kaskedon, per blanka tuko forte viŝis la frunton. La vagonservistino, lerte renversante la divanon en la kupeo – kun la lito supren, demandis:
– Eble, civitanino deziras ŝanĝi la lokon, ĉi tie en najbara kupeo same veturas damo?
– Ne, la civitanino restos ĉi tie kun sia edzo! – firme, sen rideto respondis Stepanov. – Kaj la «damo» en la najbara veturos sola. Krome, damoj kaj civitaninoj estas malsamaj homoj. Ĉu vi ne konsentas, kamarado vagonservistino?
La vagonservistino ĵetis rigardon al la vizaĝo de Stepanov, ekvidis liajn mokajn okulojn, la ordenojn sur la brusto, la oron sur la manikoj kaj konfuziĝis. Kaj li karese petis:
– Ĉu vi povus alporti al ni teon, kara mastrino?
Aglaja sidis sur la seĝo, en la angulo de la kupeo, apoginte la kapon per la manoj, kiel hejme, tre pala, ridetis. En la fenestron blovis varma, humida vento el kampoj, odoranta je venanta aŭtuno, je amara lokomotiva fumo. La flavaj mimozoj estis balanciĝantaj sur la tablo.
– Kiu deziras sandviĉojn, pirogetojn, alkoholajn kaj senalkoholajn trinkaĵojn? – oni severe demandadis en la koridoro.
– Jen tiele, – diris Rodiono Metodjeviĉ, eksidante sur la randon de la divano kaj respektege karese kaj profunde fiksrigardante al la malhelaj, nekompreneblaj okuloj de Aglaja.
– Kiele – tiele? – interesiĝis ŝi.
Li silentis.
– Jen tiele, jen tiamaniere, – mokimitis Aglaja. – Ĉesu ĝeniĝi pri vi mem. Ne timu vortojn. Ekzistas vorto «amo». Vi amas min, mi ja komprenas. Ni jam ne estas junaj, ni scias valoron de vortoj. Diru al mi, ke vi min amas.
– Ke vi min amas, – fascinite, per sia obtuzeta voĉo diris Rodiono Metodjeviĉ.
– Diru: mi vin amas.
– Mi vin amas, Aglanjo, – diris li. – Ja mi eĉ ne sciis tiam, kio estas tio. Sed mi eĉ en Hispanio, kiam renkontiĝadis kun Atanazio, ĉiam pri vi parolis. Li divenis. Li diris: edziĝu al ŝi, Rodiono, al alia vi nun neniam edziĝos.
– Sed ĉu vi al mi edziĝis? – kun subrido demandis Aglaja.
– Kiel?
– Ja ĉu vi al mi diris, ke vi prenas min kiel edzinon?
– Sed ĉu mi ne diris? – miris li.
– Mi al vi, Rodiono, precize transdonos, kion vi al mi diris. Vi diris: «Aglaja, mi veturas al Soĉio, ĉu ni veturu kune?» Kaj poste aldonis: «Jen tiamaniere». Tial, kara, mi pri la edzineco eksciis nur el via konversacio kun la vagonservistino.
Ŝi facile leviĝis, eksidis apud li, ŝovis la manon sub lian kubuton kaj, alpreminte la vizaĝon al lia ŝultro, plendis:
– Ne scipovas vi kun vortoj.
– Ne scipovas! – konfirmis li. – Sed vi ne ofendiĝu, Aglanjo. Mi homojn, kiuj scipovas kun vortoj, ne tiom timas, kiom ili estas iom klopodigaj. Jen la forpasinta Atanazio per kio ankoraŭ estis bona: superfluaj vortoj ne saltadis. Kaj ankaŭ vi silenti scipovas.
– Do, ĉu ni dum la tuta vivo tiel silentos?
– Ne, – firme, trankvile kaj karese diris Rodiono Metodjeviĉ. – Ni tutan nian vivon kiel necesas, homece travivos. Vi vidos.
Aglaja ankoraŭ pli dense alpremis al si lian kubuton.
– Pri kio vi pensas? – subite demandis li.
– Mi estas feliĉa, – kulpe respondis ŝi, – nur mi timas iomete, vi foriros en la maron...
– Kaj vi transloĝiĝos al Kronŝtadto aŭ al Oranienbaŭmo[110].
– Mi ne transloĝiĝos, – diris Aglaja. – Mi necesas ĉi tie. Kaj tie mi devos dungiĝi al ofico. Ne taŭgos, Rodiono. Sed ĉi tie mi vin eterne atendos. Eterne. Kaj ĉu vi scias, kio estas, kiam oni vin eterne atendas?
– Ne, mi ne scias.
– Jene! Nun vi scios.
Ŝi enpensiĝis. Rodiono Metodjeviĉ demandis: pri kio?
– Pri Vladeto, – diris Aglaja Petrovna. – Kiel li fartas tie sola?
Sed Vlaĉjo tiutempe estis tute ne sola. Ĉe li sidis deprimitaj kaj malĝojantaj Paĉo kaj Ogurcov. Antaŭ horo antaŭ la okuloj de ili ambaŭ mortis la kuracisto de la urba ambulanco Antono Romanoviĉ Mikeŝin, ĝuste tiu, kun kiu Vlaĉjo veturadis en la sanitara kaleŝo en la antaŭpasinta somero. Paĉo kaj Ogurcov deĵoris en la dua terapio, kiam en la akceptejon oni alveturigis Mikeŝin-on. Li estis ankoraŭ en konscio, rekonis ambaŭ studentojn, eĉ ion ŝercis, ke jen, rompis la ĉevalon krutaj vojoj, sed en la ĉambro lia farto malpliboniĝis, li ekmaltrankvilis, la konscio konfuziĝis, kaj en la krepusko la kara doktoro mortis.
– Necesas doni anoncon en la ĵurnalo, – diris Vlaĉjo, – la tuta urbo lin konis, al kiom da homoj li helpis! Ĉu vere, Paĉo?
Sed doni anoncon evidentiĝis ne tiom simpla afero. Unue, jam estis malfrue, kaj la ĉambro, en kiu oni akceptadis anoncojn, estis fermita. Kaj due, la sekretario de la redakcio de la «Unĉanska laboristo» – homo en bluzo, kun granda tondilo en la manoj kaj ial tre gaja – diris al la studentoj, ke la regiona gazeto ne povas informi pri ĉiuj mortoj, same kiel ne povas ĝojigi siajn legantojn per sciigoj pri ĉiuj naskiĝintaj civitanoj.
– Vi prefere ne spritu! – morne konsilis Paĉo. – Ni ĉi tien altreniĝis ne por gaji.
– Sed mi estas natura optimisto! – sciigis la sekretario. – Kaj krome, mi scias, ke ni estas mortemaj. Tiel do, karaj kamaradoj, mi per nenio povas helpi.
Ili devis atendi la redaktoron. La sekretario babiladis telefone, foriradis, revenadis, legadis humidan ĵurnalan gazetan folion, trinkis teon kun buterpano, la studentoj sidis sur malmola divaneto, silentis. Finfine, jam tute malfrue, venis la redaktoro – ĝuste tiu, kies subskribon Vlaĉjo vidis ĉiutage: «Responsa redaktoro M. S. Kuŝelev».
– Jes, mi vin aŭskultas, – diris M. S. Kuŝelev, kiam la tri studentoj ekstaris antaŭ lia grandega tablo.
Kaj aŭskultinte, li turnis la longharan kapon.
– Per nenio mi al vi, kamaradoj, povas helpi. Mi tre funebras, sed la forpasintan Mikeŝin-on mi ne konas.
– Mikeŝin savis centojn da homaj vivoj, se ne milojn, – ektondris Vlaĉjo. – Mikeŝin-on konas la tuta urbo, kaj estas tre malbone, ke vi, la redaktoro de la ĵurnalo, ne bonvolis lin koni. Sed tio estas via afero – ni bezonas anoncon.
– Anonco ne estos! – respondis M. S. Kuŝelev, enprofundiĝante en legadon de sama humida depreso, kian antaŭe legis la sekretario de la redakcio. – Kaj mi petas vin, kamaradoj, doni al mi eblon koncentriĝi – ĉe mi iras oficiala materialo.
Ili devis veturi hejmen al dekano Paŭlo Sergijeviĉ, poste en la klinikon al Postnikov, al loĝejoj de Ganiĉev kaj aliaj profesoroj, kaj, finfine, al Ĵovtjak. Genadio Tarasoviĉ, sidante sola en granda manĝoĉambro, estis manĝanta el kupronikela ujo bone odorantan manĝaĵon, altrinkanta ĝin per mineralakvo kaj leganta eksterlandan revuon kun titolo «Porcelano kaj fajenco». Sur la tablo, pli malproksime de la manĝo, Vlaĉjo rimarkis kelkajn polvajn, evidente, ĵus malvolvitajn statuetojn, fendiĝintan kruĉon, kurban teleron kaj trinkpoteton.
– Ha, nia junularo! – ekkriis Ĵovtjak. – Mi tre ĝojas, tre ĝojas, saluton al junaj kamaradoj, bonan tagon, karaj, sidiĝu.
Kovrinte sian manĝaĵon per brilanta kovrilo, li eltiris el la ringo tuketon, viŝis la lipojn kaj ekparolis per sata bonanima tenoreto:
– Vi trovis min en maloftaj liberaj horoj. Kiel ĉiuj ni, mi havas kelkajn pasietojn. Hodiaŭ estas sukcesa tago, mi trovis ion – jen altrenis en mian neston. Mi kolektas malnovajn porcelanaĵojn kaj fajencaĵojn.
– Kiel? – ne komprenis nedivenema en tiaj demandoj Paĉo.
– Tre simple, kolego. Mi estas kolektisto de la plej pura akvo. Ekzistas, ekzemple, homoj, kiuj kolektas poŝtmarkojn, alumetskatolojn, iuj kolektas pentraĵojn, bronzaĵojn, monerojn...
– Ĉu tiuj, kiun monon akumulas? – denove ne komprenis Paĉo.
– Ne, karulo, ĉi tie estas pasio senkulpa, alta, platona – ili kolektas ne monon, sed monsignojn. Kaj mi kolektas porcelanaĵojn kaj fajencaĵojn pro beleco de formoj, arto, gracieco, senartifikeco de la malnovaj majstroj. Jen, ekzemple, figureto...
Per dikaj fingroj Ĵovtjak prenis de sur la tablo malgrandan, polvan, delonge ne lavitan statueton, blovis al ĝi, ekrigardis per feliĉaj okuloj kaj diris:
– La Mejsena fabriko, mezo de la dekoka jarcento. Ĉu vi vidas? Du Kupidetoj tenas kandelingon. Ĉe unu la mano estas forbatita iomete, ĉe la Kupideto, sed tio ne gravas, vere ne gravas. Sed kiaj pozoj, ĉu? Senartifikeco? Ĉu vi vidas, kia senartifikeco?
– Mi vidas senartifikecon! – kun streĉo en la voĉo diris Ogurcov.
– Kaj tio estas jam la imperiestra porcelana fabriko – flakoneto por parfumo. Kaj neforgesuminoj sur ĝi estas, unika ekzemplero...
Li ankoraŭ longe montradus siajn hodiaŭajn akiraĵojn, se Paĉo ne eltirus el la poŝo la nekrologon kaj ne etendus ĝin al Genadio Tarasoviĉ. Tiu momente iel enuiĝis, maĉis per la lipoj, ekdubis.
– Kial, esence, tiel solene? Eble, simple sciigon, ĉu? Mikeŝin, Mikeŝin... – diris li, rememorante, sed, verŝajne, ne sukcesinte rememori, kiu estis Mikeŝin, demandis: – Kie mi subskribu? Ĉu lasta? Ĉu post docentoj?
– Vi povas ankaŭ la unua! – severe diris Paĉo. – Jen ĉi tie, antaŭ Paŭlo Sergijeviĉ, tute lokiĝos via subskribo. Nur subskribu per malgrandaj literoj, ja por la tipografio ne gravas, ĉiuj nomoj estos presitaj tutegale per unu sama tiparo.
– Tio estas ĝusta! – konsentis Ĵovtjak kaj komencis peni enŝovi sian nomon la unua. Kaj sian titolon – profesoro – li same skribis.
Dum Genadio Tarasoviĉ legis kaj skribis, Paĉo kun Vlaĉjo kaj Ogurcov ĉirkaŭrigardis la manĝoĉambron – bronzaĵojn, kristalaĵojn, vitroŝrankojn kaj ŝranketojn, en kiuj estis kolektitaj «objektoj de la pura pasio» de la profesoro – teleroj, servicoj, paŝtistoj kaj antikvaj, de lazura porcelano, pladoj, tasoj kaj tasetoj – oraj, bluaj, rozaj – multe da ĉio. Inter la ŝrankoj staris foteloj kaj divanoj, kovritaj per malnova brokaĵo, kaj sur la muroj pendis pentraĵoj, pentritaj per oleofarboj, en oraj kadroj – dikaj nudaj virinoj, ruĝvizaĝaĉa monaĥo, anĝeloj, flirtantaj en la lazura ĉielo.
– Nu, jene, – diris Genadio Tarasoviĉ, – mi ĉi tie forstrekis la vorton «neanstataŭigebla», estu simple – «perdo». Pli solide estos.
Paĉo kapjesis. Sur la strato li kolere rimarkis:
– Nemalbona pasieto, akaparis da fatraso je multaj miloj da rubloj. Mi memoras, mi elkulakigis unu tirĉevaliston, li tenis dek ses bovinojn, do lia edzino komencis al mi klarigi, ke li «bovinetojn vere ŝategas». Jen kia doktoro!
Ogurcov ne konsentis:
– Ne pravas vi, Paĉo. Li simple ne sian laboron en la vivo faras. Mi vidis en Moskvo tian vendejon – antikvaĵoj, ĉu? Jen, se li tie estus vendisto – tiam tio estus laŭ lia animo.
– Ĉu por utilo de la ŝtato? – demandis Paĉo. – Knabo vi ankoraŭ estas, jen kiu! Pasioj de civitanoj de tia tipo estas direktitaj precipe al kontentigo de apetitoj de sia poŝo, kredu min. Por «malfeliĉa tago» li kolektas, ĉar maltrankvilas vivi. Ne sian lokon li okupis, tial maltrankvilas.
La nekrologon kun «respektindaj» subskriboj la redaktoro M. S. Kuŝelev publikigis.
Oni enterigis Antonon Romanoviĉ-on en varma, tute somera mateno. Da homoj estis tridek-kvardek, ne pli, kaj ĝis la tombejo ĝisiris ne pli ol dek. Miĉjo Ŝervud, Svetlana, Alla Ŝerŝneva kaj Anjo estis nur ĉe elportado de la korpo, Eŭgeno trapasis duonvojon kaj forveturis en la urbon sur tramo. Blovis milda egala venteto, knaretadis neŝmiritaj aksoj de la blanka malnova funebra veturilo, la ĉevaloj same estis maljunaj, kun disbatitaj piedoj. Apud Vlaĉjo paŝis la barba koĉero de ambulanco – Snimŝĉikov, li estis kolere rakontanta:
– Nun mi en «Tirĉevala transportado» laboras, nia ambulanco transiris ekskluzive al aŭtomobiloj. Rapide ili, certe, veturas, sed ankaŭ enkotiĝas ofte. Mi pensas tiel, ke se nia mortinto plu en kaleŝo veturadus – li plu vivus. Sed jen aŭtomobilo – la aero, certe, estas venenita, kaj tial rezultis por kamarado Mikeŝin lasta komo...
Vlaĉjo ne aŭskultis, rigardis al la vidvino de Antono Romanoviĉ, kiel ŝi iris post la ĉerko – grizhariĝanta, maldika, mallonge tondita virino, iris sen ploro, rekta, eĉ severa. Sed ĉe la freŝa tombo ŝi subite malfortiĝis, ŝiaj kruroj fleksiĝis, kaj silente, sen ĝemo ŝi falis kun vizaĝo al la humida tero. La studentoj ĵetiĝis al ŝi, Postnikov ordone haltigis ilin:
– Ŝi kuŝu. Ne indas nun ŝin tuŝi.
Ogurcov snufis, forturniĝinte, la tombistoj, interparolante per krudaj voĉoj, kolektis la ŝpatojn, ŝnurojn, prepariĝis foriri. Iu el ili diris:
– Aldoni necesus, civitano kamarado, la grundon ni havas malfacilan...
Kaj denove estiĝis silento, nur alte sur betulo, en ties junaj folioj gaje kaj verve kantis iu birdo.
– Nu, bone, estu sana, – diris koĉero Snimŝĉikov. – Kiel oni diras, komence laboru, poste ripozu. Mi iros, rememoros la mortinton – kaj al la laboro.
Poste, kiam la vidvinon de Mikeŝin oni sukcesis sidigi sur fiakron, Postnikov, Vlaĉjo, Paĉo kaj Ogurcov ankoraŭfoje trairis la tombejon. Sur la tombo de Prov Jakovleviĉ Polunin nun kuŝis peza granita plato, kaj ĉe la piedoj kreskis maldika alta poplo. Kaj estis benketo, sur kiun ili triope eksidis, laciĝintaj kaj elturmentitaj dum tiuj ĉi tagoj. Kaj Postnikov foriris al la tombo de sia edzino.
– Ne estas skribite, ke profesoro, – diris Paĉo, pririgardante la platon. – Ĉu vi memoras, Ustimenko, kiel li ridis, ke en Germanio ekzistas rango de sekreta medicina konsilisto?
– Mi memoras, – respondis Vlaĉjo. – Mi pri li ĉion memoras. Mi memoras, kiel li subite ial koleriĝis kaj diris, ke homo povas esti profesoro kaj ĉe tio tute ne kuracisto.
Postnikov revenis ne baldaŭ, malgaja, silentema, viŝis per tuko la frunton, la lipharojn, same eksidis apud Vlaĉjo.
– Tiuj, al kiuj alveturas ambulanco, preskaŭ neniam interesiĝas pri familinomo de la kuracisto, nur se ili decidos plendi pri li, kio, kompreneble, same okazas sur nia planedo. Kaj se ĉio estas en ordo, se ĉio estas normala, do por kio, diru, scii la nomon de la homo, kiu ion «injektis», aŭ «donis gutojn», aŭ eĉ «distranĉis». Jen Ĉingis-Ĥanon ĉiuj konas; ankaŭ kuracisto, doktoro Guillotin, la scienca patro de gilotinado, estas konata, tamen, preskaŭ same, kiel iu doktoro Antoine Louis, kiu ekzerciĝis kun kadavroj en serĉado de plej bona senkapigado de mortkondamnitoj. Konas oni ankaŭ la plej grandan friponon de ĉiuj tempoj kaj popoloj – Talleyrand-on, oni scias pri Fouché, pri Gregoro Rasputin, oni interesiĝas pri Rothschild-oj, pri caroj kaj reĝoj, pri provokisto Azef[111], nu, kaj Mikeŝin... kion diri... estis tia ulo en okulvitroj, kaj nun li ne estas.
Li proksime kaj severe ekrigardis al la okuloj de Vlaĉjo kaj aldonis kun suspiro:
– Tiele, Ustimenko.
– Ne, ne tiele! – subite kaj malmilde diris Paĉo. – Ne konsentas mi kun vi, Ivano Demetrijeviĉ. Ĉio ĉi, certe, estis, sed tio ne devis esti! Kaj ne por tio ni prenis la potencon en niajn manojn, ne por tio ekzistas la bonegaj vortoj pri diktaturo de la proletaro, ne por tio ni, bolŝevistoj, komandas gazetaron, ke tiu putraĵo venenu la homan konscion. Kredu aŭ ne kredu, sed mi al vi ĵuras: venos tempo, kaj baldaŭ venos, kaj jam estas venanta, kaj ĝi jam estas, kiam tiaj, kiel Mikeŝin, iĝos popolaj herooj. Ankoraŭ ne ĉiuj tion komprenas, sed komprenos, ni devigos kompreni, kaj vi ne afliktiĝu...
Li rompis sian parolon same subite, kiel komencis, kaj subite, konfuziĝinte, tusis. Ogurcov kaj Vlaĉjo silentis. Kaj Postnikov subite per neordinara por li gaja voĉo respondis:
– Aĥ, bolŝevistoj, bolŝevistoj, mirinda vi estas popolo! Ĉion bonan vi nepre efektivigos!
– Ne efektivigos, sed jam evektivigas! – morne respondis Paĉo. – Kaj efektivigis multon. Kaj kion ni en la estonteco faros, tion neniu eĉ sonĝis.
– Malfacile estas al vi! – diris Postnikov.
– Ni ne plendas, tamen. Sed estus pli facile, se la intelektularo mem forigadus el sia medio tiajn profesorojn, kiel, ni supozu, via Genadio Tarasoviĉ. Estus multe pli facile.
Paĉo tiris supren la krurumojn de siaj rufiĝintaj botoj, strabis al Ivano Demetrijeviĉ kaj demandis:
– Ĉu vi ne ofendiĝis? Ja mi diris tutkore.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.