|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
En dimanĉa aŭgusta tago Barbara, Vlaĉjo kaj lia amiko Boĉjo Gubin veturis por kolekti fungojn al stacio Goreliŝĉi. Komence ili prenadis ĉiajn fungojn, poste nur noblajn boletojn. La tago estis grizeta, varma, kun pluveto. Ili malsekiĝis, pli ĝuste ne malsekiĝis, sed tre humidiĝis. Ili aranĝis lignofajron, rostis terpomon en braĝo. Vlaĉjo rakontis:
– Ne fantazii, ne elpensadi, sed serĉi, kion faras kaj portas kun si la naturo – tiel asertis Bacon. Estas ankaŭ pli mallonga formulo: la naturon venkas tiu, kiu ĝin obeas. Sed konsentu – sur tia pensado ne eblas veturi malproksime: ĉi tie ĉio estas saĝa, sed ankaŭ treege pasiva. Aliflanke...
Barbara, forturniĝinte pro ĝentileco, ekdormetis. La respektema Boĉjo Gubin subite laŭte oscedis, sur liaj bonkoraj okuloj aperis larmoj. Vlaĉjo ofendiĝis kaj saltis al Gubin: ekflugis folioj, malnovaj pinaj pingloj, Gubin trafis per la piedo en la bruletantan lignofajron, ekŝrikis. Vekiĝis Barbara. La knaboj estis petolantaj, fosante putretantan arbaran grundon, ŝrikante pro ĝojo de ekzisto, pro tio, ke ili estas fortaj, junaj, sanaj.
– Ankaŭ mi, – kriis Barbara, – kaj mi, kaj mi! Amaso!
Ŝi falis sur ilin ambaŭ desupre, kaj tuj ĉiuj tri ĝeniĝis. La okuloj de Banjo iĝis perpleksaj.
– Kiaj stultuloj! – diris ŝi, preskaŭ ekplorinte. Ŝi korektis la jupon, fleksis la krurojn. Vlaĉjo kaj Boĉjo ne rigardis unu al la alia.
– Kaj vi ne enmiksiĝu! – iom poste diris Ustimenko. – Se du batiĝas – la tria ne enmiksiĝas... Kie estas mia tranĉilo, Boĉjo?
Kaj ili ambaŭ ŝajnigis, ke ili serĉas la tranĉilon.
Estis tiom ĝene, ke Boriso eĉ komencis kanteti, sed konfuziĝis kaj transiris al siaj versoj:
Verŝiĝas pluvoj de aŭtun',
Brasikan supon faras nun
Kampara ul', kaj kantas harmoniko,
Eniras ni en novan domon de amiko...
– Ho, Boriso, – diris Ustimenko, – por kio vi tion legas?
Poste ili ekiris al la stacio. La pluveto ankoraŭ ne ĉesis. Knaretadis la pezaj korboj kun fungoj. Vespere, lacaj kaj koleretaj, ĉiuj tri eliris al la fervojo kaj ekvidis homamason. Apud la reloj mem, terure tordiĝante kaj stertorante, ankoraŭ en konscio, kuŝis juna paŝtisto ĉirkaŭ dekkvar-jara. Kaj ŝpaloj, kaj reloj, kaj fervoja balasto, priverŝita per grasa mazuto, – ĉio estis en sango. Aparte de la paŝtisto kuŝis la piedo en piedĉifono kaj malnova galoŝo, apude plorkriis maljunulino, morne silentis kamparanoj, ne sciante, kion fari kun la knabo. Nemalproksime konvulsiis ŝafo, same trafinta sub la trajnon.
Vlaĉjo traŝiriĝis tra la homamaso, deŝiris de si la ĉemizon, haste, griza pro teruro, komencis mallerte surmeti premligilon sur la gambostumpon. Iu estis helpanta lin – nur poste li komprenis, ke tio estis Banjo. Kamparano en truita pajla ĉapelo serveme donis al Vlaĉjo la fortranĉitan piedon. Vlaĉjo minace sendis lin al diablo. Boĉjo forkuris al la stacio. Post ĉirkaŭ dudek minutoj venis drezino kun kuracisto kaj brankardo.
– Kiu surmetis la premligilon? – demandis la maljuna fervoja kuracisto.
La kamparano en pajloĉapelo almontris Vlaĉjon.
– Ĉu studento?
Vlaĉjo ne respondis.
– Ebriaj ili ĉiuj estas, diabloj! – plendis la kuracisto. – Templofesto estas hodiaŭ. Nu, kial vi hurlas? – kriis li al la nigra maljunulino. – Ĉu la ŝafon bedaŭras?
Kaj, kape almontrinte la drezinon, ordonis al Vlaĉjo:
– Sidiĝu!
En la malgranda stacia hospitaleto la kuracisto ordonis doni al Vlaĉjo kitelon kaj komencis injekti kontraŭtetanosan serumon. Por momento Vlaĉjo eksentis sin malbone. Kvazaŭ en sonĝo li aŭdis la grumbleman voĉon:
– Nu, brave. Por la unua studjaro estas nemalbone. La ĉefa estas tio, ke vi havas lerton. Kial vi tiel paliĝis? Flegistino, donu al li flari amoniakon. Kaj li eliru al la aero.
Apud la hospitaleto sur benko sidis Banjo kaj Boriso.
– Kie do estas via korbo? – demandis Boĉjo.
Ustimenko ŝultrolevis. Li sentis naŭzon. «Ne iĝos mi kuracisto! – pensis li kun angoro. – Neniam iĝos!»
Kaj estis domaĝe, ke malaperis la korbo. Ne bedaŭrinde, iru ĝi al diablo, sed iel iomete hontinde.
Post du tagoj en la regiona ĵurnalo Ustimenko legis artikoleton pri modesta sovetia studento, kiu, montrinte inĝeniecon kaj kuraĝon, ne dirante eĉ pri scioj, malaperis, ne dirinte sian nomon. Fine estis ankaŭ moralaĵo pri tio, ke nur en nia lando eblas tiaj sennomaj herooj. Boĉjo Gubin rakontis tiun historion al la tuta klaso, kaj kiam Vlaĉjo la unuan de septembro eniris en sian klason dek «b», al li oni aranĝis veran ovacion. Kaj onklino Aglaja vespere diris:
– Nu, sennoma heroo, rakontu ĉion laŭ ordo. Al mi estas interese.
– Ĉu Banjo denuncis?
– Ni supozu.
– Vidu, mi aĉetis «Kurson de militkampa kirurgio».
– Nu, kaj?
– Tie mi legis tion. Sed kuracisto mi ne iĝos. Estas hontinde, sed ĉio ekturniĝis antaŭ mi...
– Komence ĉe ĉiuj turniĝas, – diris la onklino, per brilantaj okuloj rigardante al la nevo. – Kiam mi el lavistinoj trafis al laborista fakultato, ĉu vi scias, kiel al mi ĉio turniĝis?
Barbara post tiu okazo en la stacio tute kvietiĝis kaj pri nenio kontraŭdiradis al Vlaĉjo. Nur sola Eŭgeno rilatis al la okazintaĵo ironie.
– Kaj la fungojn do oni ŝtelis? – demandis li per intence aĉa voĉo. – Do, jen «semu racian, bonkoran fervore!»[28]
– Eble, vi deziras ricevi al la muzelo? – interesiĝis Vlaĉjo.
– Knabaĉo! – severe diris Eŭgeno. – Ĉiam vi batiĝas!
– Estas okazoj, kiam disputi estas sensence, – respondis Vlaĉjo. – Doni baton unufoje – kaj fino!
– Sed kio pri juĝo? – prudente interesiĝis Eŭgeno. – Ĉu vi pensas, ke mi ne turnus min al juĝo en tia okazo? Kaj aljuĝus oni al vi, karulo, reedukajn laborojn...
Vlaĉjo kun miro ekrigardis al Eŭgeĉjo. Sed tiu ne ŝercis – senzorga, en bone alĝustigita uniforma ĉemizo kun leda balteo. Tiajn oni eĉ sur afiŝoj pentras. «Ĉu mi, vere, frapegu lin?» – pensis Vlaĉjo. Sed subite enuiĝis, suspiris kaj foriris.
Ankoraŭ lernante en la lernejo, Vlaĉjo ekvivis per la vivo de la Instituto Seĉenov. Boĉjo Gubin diris al li, ke ĉe iuj katedroj de la medicina instituto ekzistas libere viziteblaj studentaj rondetoj, kaj Ustimenko komencis vizitadi rondeton de patologo Ganiĉev. La dika, malalta, tute kalva profesoro sufiĉe rapide rimarkis la longkolan junulon kun nekonata vizaĝo kaj, pri nenio demandante lin, ofte rakontadis kvazaŭ al li sola. En la lernejo la aferoj de Vlaĉjo iris glate, sed la instruistoj rilatis al li streĉite, kaj kelkaj malsimpatie. En pedagogiaj konsiliĝoj lin oni nomadis «mirinfano», kaj instruestrino Tatjana Jefimovna plurfoje deklaradis en kategoria formo, ke Ustimenko Vladimiro estas individuisto kun malklara mondpercepto kaj ke nenion bonan ŝi atendas de tiu memfida junulo. Ne ĉiuj instruistoj samopiniis kun la instruestrino, sed disputi kun ŝi signifis kvereli, kaj kvereli neniu deziris. Kaj ju pli longe, des pli multe Vlaĉjo incitadis la pedagogojn, incitadis per silentema koncentriteco, alternanta kun knabecaj, bruaj petoloj, incitadis per malvarma fremdeco, incitadis per tiu interna vivo, kiu iris en li preter la lernejaj normoj, incitadis per tio, ke li estis «per si mem» kaj ĉiam serĉadis, anstataŭ uzi neŝanceleblajn veraĵojn de lernolibroj.
«Medicino! – pasie pensadis Vlaĉjo en noktoj. – Ho, pli baldaŭ, tie ĉio estas ekzakta, klara, tie estas la sola, la vera afero!»
Sed kun nebonkora rideto diris Teodoro Vladimiroviĉ Ganiĉev:
– Cent fojojn pensu, antaŭ ol veni al ni. Hipokrato insiste rekomendis al kuracisto konservi bonan aspekton, kiu estus agrabla por malsanulo, sed tio, se pripensi, ne tiom simplas! Ne tiom simplas por memamo ankaŭ sekvi la alian hipokratan konsilon pri tio, ke se kuracisto perpleksiĝas, tiam li sen timo alvoku aliajn kuracistojn, kiuj klarigus al li la staton de la malsanulo kaj necesajn ĉi-okaze rimedojn...
Kaj konsilis:
– Legu Goeton, karaj amikoj! Per la buŝo de Mefistofelo estas prononcataj tre amaraj veraĵoj, ne perdintaj signifon ankaŭ nuntempe. Se iu el vi aŭskultis la operon de Gounod, do tio ankoraŭ ne sufiĉas. Legu kaj pensu, meditu, serĉu, esploru, ĉu sufiĉos al ĉiu el vi fortoj por en la praktiko ne cedi al la plej granda tento – senpensa plenumado de sia devo...
Germanlingve, tuj tradukante, takte frapetante per la dika piedo en brile vaksita ŝuo, li laŭtlegis:
La spiriton de medicino kompreni facilas:
Vi skrupule esploras kaj la grandan,
Kaj la malgrandan mondon, por finfine
Lasi ĉion iri laŭ la dia deziro...
Malmilde kaj kolere li rakontis al la junularo pri korporaciemo en la historio de medicino, pri orgojlaj kaj stultaj maljunuloj, kiuj estingadis penson de talenta junulo nur tial, ke la penso estis enportanta perturbon, parkere citis tekston de ĵuro por tiuj, kiuj en antaŭlonge pasintaj tempoj estis finantaj la faman universitaton en Bolonjo.
– «Vi devas ĵuri, – kolere brilante per la okuloj, solene kaj eĉ orgojle prononcis Teodoro Vladimiroviĉ, – ĵuri, ke vi konservos tiun instruon, kiu estas publike predikata en la Bolonja universitato kaj aliaj famaj lernejoj, konforme al tiuj aŭtoroj, jam aprobitaj de tiomaj jarcentoj, kiuj estas klarigataj kaj eksplikataj de la universitataj doktoroj kaj de la profesoroj mem. Nome, vi neniam permesos, ke antaŭ vi oni kontestu kaj humiligu Aristotelon, Galenon, Hipokraton kaj aliajn kaj ties principojn kaj konkludojn...»
– Jen, bonvolu vidi, kio estis inventita kaj aranĝita en formo de ĵuro: maŝo sur la kolo de la scienco! Maŝo! – komentis Ganiĉev. – Ĉar ĉio sia, nova, estis nepre ligita kun revizio de io antaŭe aprobita, kaj revizio de ne nur la grandaj Aristotelo, Galeno kaj Hipokrato, sed ankaŭ de aliaj – diablo scias de kiuj aliaj – kondukis al la respektinda moŝto generalo de inkvizicio, kaj de tie al ŝtiparumo. Estis nature, ke multaj talentaj homoj de tiuj tempoj, anstataŭ fari la aferon, uzadis plene la vortojn de nia patro Hipokrato: «La arto estas longa, la vivo estas mallonga, la eksperimento estas danĝera, la rezonoj estas nefidindaj!» Alian vojon elektis Giordano Bruo, ne similan al vojetoj de diplomitaj kretenoj de sia tempo: «Mi estas akademiano de neekzistanta akademio, – diris pri si la granda Bruno, – kaj mi ne havas kolegojn inter respektindaj patroj de malklero!» Finiĝis tio, kiel vi scias, tragike...
Tiu dika homo instruadis pri duboj, li deziris anticipe liberigi la instituton disde diligentaj parkerigantoj, de dorlotinfanoj, de enuantaj junuloj, ankoraŭ ne determinintaj siajn kapablojn. Li instruadis pri eterna serĉado, aludadis, ke neniaj manlibroj de kuracisto, lernolibroj kaj bone enskribitaj lekcioj helpos al estontaj «Eskulapidoj», kiel li ŝatis esprimi, se ili ne serĉados senĉese mem.
– Sed ja lernolibroj tamen ne estas abolitaj? – demandis foje Ganiĉev-on rozvanga, rondokula blonduleto-dekklasano – Vlaĉja najbaro Ŝervud.
– Ekzistas malsamaj lernolibroj, – penseme respondis Ganiĉev. – Al ni, ekzemple, en mia tempo oni rekomendis por trankviligo de suferanto, kaj ankaŭ de liaj proksimuloj kaj por subteno de honoro de medicino preskribi tiel nomatajn «indiferentajn» rimedojn. Farmakologio en mia tempo estis konatiganta nin kun grandega kvanto de rimedoj, sendube nenion donantaj. Same konforme al lernolibroj oni instruadis tutajn generaciojn de kuracistoj diagnozi surbaze de tio, kiu rimedo helpas. Ĉu vi komprenas? «Ex juvantibus».
– Strange! – diris Ŝervud.
– Kaj en antikvaj tempoj, – daŭrigis Ganiĉev, – oni kuracadis per ĉio ajn: per kuracparoloj, per astrologio, podagron kaj reŭmatismon – per rana hepato, renajn malsanojn – per bildo de leono sur ora kampo, ikteron – per verukherba tizano, ĉar tiu tizano estas flava; oni opiniis ankaŭ, ke la cerbo ŝanĝas sian volumenon konforme al la lunaj fazoj, kaj maraj tajdoj influas moviĝon de la sango. Moliero tute prave rimarkis per la buŝo de sia Veraldo, ke la tuta pompo de tia kuracarto konsistas en solena galimatio, en scienca babilado, substituanta la sencon per vortoj, kaj rezultojn – per promesoj.
– Ĉu ankaŭ en nia tempo tiaj aferoj okazas? – insiste demandis la rondokululo.
– Lernolibrojn skribas homoj, kaj instruas medicinajn sciencojn same homoj, – daŭrigis Ganiĉev, kvazaŭ ne aŭdante la scivoleman blonduleton. – Kaj eĉ grandaj kuracistoj estis homoj. Ekzistas danĝera, mi eĉ kuraĝus esprimi, malutila, malnobla, putra tendenco – deklari la grandajn kuracistojn de la pasinteco kvazaŭ ekster homa juĝo, ĉiel stompante tiujn absurdaĵojn kaj erarojn, kiujn faradis la plej grandaj homoj de la pasinteco. Tio bremsas progreson de la scienco. Niaj grandaj sciencistoj-samtempanoj same, kompreneble, faras erarojn kaj, okazas, eldiras absurdaĵojn. Per tiuj eraroj, ĉar ili estis faritaj de respektinduloj aŭ eĉ de akademianoj, oni plenŝtopas la kapojn al homoj. Sed vi devas pensi mem, alie vi estos ne veraj kuracistoj, sed molieraj, pri kiuj estis skribite: «Ili al vi diros latine, ke via filino estas malsana!»
– Maljuna cinikulo! – flustris al Vlaĉjo la rondokula Ŝervud.
– Kaj vi estas juna kreteno! – respondis Ustimenko.
– Aŭskultu! – ekkriis Ŝervud.
– Ĉu vi havas demandon? – demandis Ganiĉev.
Vlaĉjo silentis.
Jam en la unua lerna kvaronjaro forpasis tiu tempo, kiam li faradis demandojn, al kiuj ne ĉiuj pedagogoj povis respondi. Sed respondi mem al la demandoj de la instruistoj tiel, kiel ili tion dezirus, li ne povis pro sia denaska kruda honesteco. Kaj tial voko de Vlaĉjo al la klasa tabulo ĉiam estis spektaklo por la klaso. Kompreneble, li sciis malpli, ol la pedagogo; certe, liaj scioj estis pli supraĵaj, ol scioj de la instruisto, sed li ĉiam sciis pli vaste kaj ofte diradis tion, kio ne nur ne estis en la lernolibro, sed pri kio ne sciis ankaŭ la instruisto. Kaj plurfoje okazadis, ke Vlaĉjo per siaj respondoj vekadis penson de la klaso dek «b», kaj la lernejanoj feliĉe senmoviĝadis, aŭskultante vortan duelon de Adamo kaj Vlaĉjo.
– Tio estas purega ideismo, mistiko, popaĵo! – kriadis Adamo.
– Marksistoj devas kompreni la fakton, jam elirintan el la stadio de eksperimento, sed ne simple insulti la fakton mem! – firme kaj trankvile respondadis Ustimenko. – Mi donis al vi fakton, kaj vi insultas.
Kaj li trankvile iradis al sia loko, dum Adamo per malfirma mano unue skribadis en la klaslibro noton «du», kaj poste ŝanĝadis ĝin al «kvin»[29]. Ĉe tuta sia limigiteco Georgo Adamoviĉ estis honesta homo. Kaj la kamaradoj kaŝe aprobe montradis al Vlaĉjo dikfingron kaj skribadis unu al la alia leteretojn kun tiaj vortoj: «Jen kiele!», «Fiero de la klaso!», «Estas interese, kio li iĝos?» Sed Vlaĉjo nenion el tio rimarkadis, aŭdadis kaj vidadis. Li jam estis sidanta ĉe sia lerneja tablo, legante novan libron pri sangocirkulado, kiun li ricevis nur ĝis la morgaŭa vespero, ĝis la leciono de la instituta rondeto. En la deksesa jarcento hispana kuracisto Servet preskaŭ tute solvis la enigmon de sangocirkulado, sed finis sian vivon ŝtiparumita. Ho, fiuloj!
– Kion vi balbutas? – demandis Vlaĉjon lia najbaro laŭ la tablo Riĵikov.
– Ĉu? – miris Ustimenko.
Tamen al la instituto li apenaŭ studentiĝis. Elektinte por ekzamena eseo «Patrojn kaj filojn» de Turgenev, li okupiĝis nur pri Bazarov kaj kun sia karaktera pasieco kaj eĉ obsedo nomis Bazarov-on «metanto de novaj, ankoraŭ ne konataj vojoj en la rusa scienco», kaj la kompatindan aŭtoron – «nobela Oblomov, kiu skribis sole cele de firmigo de arto por arto, kaj eĉ pli probable – cele de pasigo de tempo, libera de aŭskultado de koloraturoj de Viardot»[30]. Tiu eksmoda frazo tiom plaĉis al Vlaĉjo, ke li eĉ substrekis ĝin per onda linio, kompreneble, tute ne supozante, ke la ekzamenantino ĝuste post tiu frazo prenos valerian-konvalan tinkturon. Fragmentoj el la Vlaĉja eseo estis legataj dum la kunsido de la akcepta komisiono, sub ĉies rido kaj malaprobaj ekkrioj. Ne ridis nur Ganiĉev. Kaj ĉar en la instituto li havis ĉies respekton, iomete ligitan kun timo, ĉiuj rimarkis, kiel li ne ridas.
– Kompreneble, sensencaĵon skribis la junulo, – diris Ganiĉev penseme kaj malgaje. – Krudan sensencaĵon. Sed li ja tiele pen-sas! La afero, karaj amikoj, estas en tio, ke li ne penis plenumi la ekzamenon kaj flati al ni, li ne penis montri sin al ni en plej profita aspekto, li defendis Bazarov-on. Pro juneco ne sciis aŭ simple ne sukcesis ekscii la juna Ustimenko, ke sinjoron Bazarov ne li la unua defendas en Rusujo. Nu kaj, ofendiĝinte, li tro fervoris. Sed pripensu, karaj kolegoj, pripensu la fakton mem de tiu furioza defendo. Junulo, preskaŭ knabo defendis la rusan sciencon. Ja en tiu eseo estas vera doloro, la knabo en Bazarov ekvidis kaj Seĉenov-on, kaj Meĉnikov-on, kaj Pirogov-on[31]. Permesu al mi eldiri iun sakrilegian penson: se Ivano Sergijeviĉ Turgenev ĝisvivus niajn tagojn kaj legus tiun eseon, li ne ofendiĝus. Li iomete ridus, sed tute ne ofendiĝus kaj eble eĉ estus kortuŝita. Ĉar se forigi tiun absurdaĵon, kiu estis skribita en ekscitita stato, do restas civitismo. Ĉu ne? Kaj kio koncernas nian instituton, nian alma mater[32], do en la stilo de nia pretendanto mi vidas karakteron de estonta agema kuracisto, de kuracisto, pardonu altan stilon, batalema – kompreneble, netolereman, sed neordinaran, persisteman, grandan. Kaj ni tiajn homojn ege bezonas, konsiderante ankaŭ la plagon, ligitan kun deziro de kelkaj tavoloj de la junularo studentiĝi al altlernejo, al kiu – por ili tio estas tutegala, nur por iĝi studento. Do, okazas, ke ni diplomas vere fraŭlinojn kun alta klero, sed ne kuracistojn, esprimante malnove. Okazas ankaŭ, ke ni diplomas ankaŭ simpatiajn kuracistojn, sed...
Ganiĉev oblikve ridetis kaj svingis la manon.
– Kio koncernas Ustimenkon, do mi konas lin laŭ la rondeto. Kaj mi diras kun plena responso pri miaj vortoj: iu povas pensi alie, sed mi dezirus havi ne nur tian lernanton, sed ankaŭ tian disĉiplon, se, kompreneble, tiu furiozulo okupiĝos pri patologio. Iam, vidu, oni deziras transdoni sian katedron ne en fremdajn manojn, sed... Tamen, se la kamaradoj dubas, eblus fari kun li interparolon.
La kamaradoj dubis, kaj la interparolo estis fiksita por la dua horo posttagmeze. Ekde la dekdua horo Ustimenko iradis en la longa duonmalluma instituta koridoro. Ĉi tie li renkontis Eŭgeĉjon Stepanov-on, kutime kun globigitaj okuloj, sed viglan kaj gajetan.
– Kion vi faras ĉi tie? – miris Vlaĉjo.
– Kiel kion? Mi studentiĝas! – siavice miris Eŭgeĉjo. – Mi ja konsiliĝis kun vi. La patreto, interalie, estas kontenta – li ja vin nesciate pro kio estimas kaj ĝojis, ke ni lernos kune. Mi jam konatiĝis kun triajaraj studentoj, aŭdis ilian romancon, sufiĉe simpatian.
– Kian romancon? – miris Vlaĉjo.
– Jen aŭskultu! Nomiĝas «Al amiko-prosektoro».
Eŭgeno eksidis sur fenestrobreton, rondigis la ruĝan buŝon kaj kantis agrable (li plurfoje kantadis kaj hejme, kaj en lernejaj vesperkunvenoj, kaj eĉ en amatoraj spektakloj):
Kiam ŝiros vi ĉiujn fadenojn
Kaj kuŝigos min sur la marmoron,
Gardu min por ne falu ĉagrene
sur ŝtonplankon la ruĝa koro...
Lin jam aŭskultis kelkaj homoj, kaj li estis klariganta al siaj estontaj samkursanoj:
– La plej interesa estas, ke tiujn vortojn skribis Garŝin – patologo. Pikante, ĉu ne? Ĉu vi deziras, kamaradoj estontaj studentoj, mi kantos ankoraŭ unu malnovan medicinan kanton? Pri dissekcejo, kie ni pasigos nemalmultan tempon.
Tra la koridoro trairis du ekzamenantoj. Eŭgeĉjo atendis, ĝis kiam ili foriris, kaj kantis preskaŭ flustre:
Miru pri knabo, kiu frekventas
La kadavrejon, haladzon sentas,
Certe por lerni li tien iras,
Kaj ĉiam ree erari timas...
Estis mirinde, kiel Eŭgeno scipovis plaĉi al ĉiuj. Jen, li kantis en koridoro, kaj jam havas kamaradojn. Ili iras brakenbrake, ridegas, familiare nomas unu la alian per antaŭnomoj, kaj Eŭgeĉjo vokas Vlaĉjon:
– He vi, estonta Pirogov-Sklifosovskij-Burdenko[33], iru al ni en kolektivon. Konatiĝu: Anjo Jolkina, Svetlana, Ogurcov...
Dum la interparolo kun ekzamenantoj Vlaĉjo sidis longbraka, kun akraj vangostoj, kun flokaj brovoj, koleris, rigardis al ĉiuj demandantoj rekte en la okulojn kaj respondadis diskrete, mallonge, eĉ avare, sed kun tia energio de sia propra, persona rilato al la fako, kiun li elektis sia specialeco, ke preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de la interparolo nur ĝoje interŝanĝadis rigardojn kaj eĉ palpebrumojn. Kun malsimpatio rigardis al Vlaĉjo nur unu homo, de la plej profesora aspekto – kalva, kun tondita barbeto, kun ringoj sur la fingroj – Genadio Tarasoviĉ Ĵovtjak. Ustimenko lin estis evidente per io incitanta – probable per sia nerespektemo. Tamen, ĉio finiĝis bone: Ĵovtjak, ĵetinte rigardon al horloĝo kun brelokoj, foriris por konsilado, kaj Vlaĉjon oni favore forpermesis.
– M-jes, agrable! – diris dekano Paŭlo Sergijeviĉ. – Agrable estas, kiam vi renkontas tian knabon. Sidis mi, vidu, kaj pensis: en la Novrusia universitato[34], almenaŭ en mia kurso, tia Ustimenko ne estis. Cetere, plaĉis al mi ankoraŭ unu, tia juna, rozvanga. Tiu certe ne estas elstara, sed tre agrabla junulo. La aspekto estas altira... Kia estas lia nomo?
Kaj Paŭlo Sergijeviĉ ŝajnigis, ke forgesis la familinomon de Eŭgeĉjo Stepanov. Sed ĉar iu sciis, ke Eŭgeno vizitadas la domon de Paŭlo Sergijeviĉ kaj, krome, ke li kantadas tie romancojn, plaĉas al la dekana filino Iraida, do al Paŭlo Sergijeviĉ oni sufloris la familinomon, kaj li kapjesis:
– Jes, jes, ŝajne, tiel, vere Stepanov. Plaĉa junulo kaj bona, sendube. En mia tempo tiajn oni nomadis popola knabo. Rusa, stepa, kuraĝa, vasta...
Sed sentinte, ke li iom troigis, Paŭlo Sergijeviĉ revenis al Ustimenko kaj nomis lin «modelo de estonta sovetia medicinisto».
– Jene! – minace ĝojante, respondis Ganiĉev. – Tio estas ne «perfekta lernanto» kun ruĝaj makuloj sur la vangoj. Li scias, kion li deziras. Estas ne moda vorto, sed ĉi-okaze konvena: idea junulo. Kun tia, certe, nesesas turmentiĝi, sed tio meritas rezulton. Sed arogantulo, kia arogantulo!
Kaj oni ne povis kompreni – ĉu plaĉas al Ganiĉev, ke Vlaĉjo estas arogantulo, aŭ ne plaĉas. Pli probable plaĉis.
– Kaj Ĵovtjak el li ne elkreskos! – aldonis Teodoro Vladimiroviĉ. – En neniu grado. Tion mi garantias. Kvankam mi ne negas, ke la respektinda Genadio Tarasoviĉ havas certan agrablecon, ĉu vi memoras, kiel ĉe Gogolo – damo, agrabla en ĉiuj rilatoj, aŭ, ekzemple, Ŝponjka same estis agrablega sinjoreto...
En tiu tago, kiam Vlaĉjo iĝis studento, sur malgranda ridinda verda aviadilo alflugis Atanazio Petroviĉ. La aerodromo estis ĉe la bordo mem de Unĉo, la patro elgrimpis el la maŝino, streĉante la krurojn, kvazaŭ longe veturis en ĉaro, – senĉapa, tute ordinara. Aliaj aviadistoj salte ekstaris de sur la herbo, salutante lin, kaj laŭ iliaj vizaĝoj estis kompreneble, ke ili konas kaj respektas la patron de Vlaĉjo, kaj Vlaĉjo subite ruĝiĝis, sentante, kiel li mem fieras pri Atanazio Petroviĉ – pri tiu ĉi lia ĉiama ekstera ordinareco kaj simpleco, pri liaj ridemaj sulkoj apud la okuloj, pri lia kvieta, kvazaŭ kaŝita forto, pri vasteco de lia animo...
– Ĉu Rodiono ne alvenis? – demandis patro.
– Ne, «ne alvenis»! – ridetis Vlaĉjo.
Laŭ la militista kutimo la patro neniam diris «venis», sed «alvenis», ne diris «manĝi», sed «nutri sin», ne diris «mi kuŝiĝos dormi», sed «mi iros ripozi».
– Ridas vi pri la maljunulo, kanajlo! – diris Atanazio Petroviĉ kaj forte puŝis Vlaĉjon al la ŝultro.
Vlaĉjo iomete ŝanceliĝis, sed ne falis. La militaj aviadistoj estis interparolantaj pri io. «Verŝajne, pri la patro!» – pensis Vlaĉjo.
Onklino Aglaja estis en kunsido de la buroo, kaj ŝi venis nur al solena tagmanĝo, preparita nokte kaj frumatene. Por tagmanĝi, aŭ, kiel li ŝatis esprimi en antaŭĝuo de bongusta manĝaĵo, «mordeti», venis ankaŭ Eŭgeno, same studentiĝinta al la instituto, kvankam ne sen respektiva premo de Iraida al sia patrino, kaj de tiu – al dekano Paŭlo Sergijeviĉ. Tamen Eŭgeno enŝoviĝis en la instituton iel mallerte, unue lin oni ne enskribis, kaj poste, post longaj interparoloj, «alskribis» al la listo, kaj Eŭgeno pro tio sentis sin tiel, kvazaŭ li longe kuradis post tramo, ensaltis en ĝin dum veturado kaj plu ne povas restarigi la spiradon. Sed lia humoro estis bonega kaj eĉ venka. Fakte ja neniu sciis, kiel ĉio ĉi estis «aranĝita», krom, eble, la dekano. Nu, kaj al tiu ne necesas montri, ke Eŭgeĉjo dankas kaj tiel plu...
Ankaŭ Rodiono Metodjeviĉ ĝojis: ja estas tamen io en tiu knabo, se li sen specialaj kapabloj, dorlotita de la panjo, aniĝis al la instituto. Tie estas pura afero – konkurso, ne eblas ĉikani.
– Nu, do, se mi maljuniĝos – vi min kuracos! – diris li al Eŭgeĉjo. – Ĉu konsentite?
Al Ustimenkoj Stepanov venis en civila vesto, kaj nur laŭ lia purpure sunbruniĝinta vizaĝo kaj laŭ la balanca, risorta irmaniero eblis kompreni, ke li estas maristo. Barbara-n Rodiono Metodjeviĉ eĉ por minuto ne lasadis foriri de si, same kiel Vlaĉjon. Drinkinte glaseton da vodko, li apetite grakadis kaj diradis:
– Drinku, fraĉjoj, ni ĉi tie, sur ĉiel' estos alie, kaj se eblos drinki tie, drinku tie kaj ĉi tie...
Iom poste venis avo Metodo – bonaspekta, post banejo, en veŝto, el sub kiu estis elŝovita silka ĉemizo.
– Eksidu, radiko de tuta nia gento! – diris Rodiono Metodjeviĉ. – Kaj ĝoju, vi ĝisvivis: via nepo estas studento-medicinisto, Vlado same! Je tio ni drinku grandan kalikon!
– En termezuristojn iri estus pli bone! – deklaris la avo.
Li pri ĉio havis sian opinion.
– Kial sen uniformo? – demandis li la filon. – Vi estas en granda rango, do portu, por ke homoj vidu. Mi kiam de la japana milito venis, longe la epoletojn ne demetadis – ja estis ia respekto. Kiam demetis – tuj mi iĝis kampulo nudpieda.
Kaj demandis de Aglaja:
– La haringon vi kontraŭ kiom aĉetis?
– Kontraŭ mono! – diris onklino Aglaja.
– Kaj la ŝafaĵon?
– Lasu, avo! – diris Rodiono Metodjeviĉ. – Ĉu por vi ne estas egale?
– Mi tion por konversacio! – klarigis avo Metodo.
Barbara alpremiĝadis al la patro, flustre petadis:
– Loĝu iomete kun ni, paĉjo, mi vin tre petas. Prenu forpermeson, lasu viajn vaporŝipojn...
– Ne vaporŝipojn, sed militŝipojn! – edife diris Stepanov. – Kaj da vi ĉi tie ĉe mi estas nur tri, kaj tie multe. Komprenu vi mem, filino.
– Eŭgeĉjo estas ia malbona! – plendis Banjo. – Ne komprenas mi lin.
– Ni esploros.
Atanazio Petroviĉ alportis gitaron kun banto, fingrumante la kordojn, ekkantis:
Aĥ vi nokto, vi nokt' malhela!
Nokt' malhela, vi, nokt' aŭtuna!
Kial, nokt', vi morniĝis tiel?
Eĉ ne unu stelet' en vi estas...
Aglaja per forta, malalta voĉo daŭrigis:
Eĉ ne unu stelet' en vi estas...
Ĉiuj ial malgajis, nur avo Metodo iomete prancis, sed poste ankaŭ li kvietiĝis.
– Kio okazis? – demandis Aglaja. – Ŝajne neniu venis, sed duono de la kanto malaperis.
Stepanov ofte kuntiradis la brovojn, Atanazio Petroviĉ metis la gitaron sur la sofon, fiksrigardante al la filo. Eŭgeĉjo tiutempe estis flustre klariganta al Vlaĉjo, ke li devas urĝe «fuĝi», – la afero estas en tio, ke unu kompanio iras trans Unĉon por rosti verajn ŝaŝlikojn sur pikrostiloj, estos kaj Iraida, kaj Miĉjo Ŝervud, eble, la dekano mem «bonvenos», ĉu klaras?
– Klaras! – kun malsimpatio respondis Vlaĉjo.
En krepusko ili konversaciis pri la estonteco de Banjo. Vlaĉjo konsilis aniĝi al medicina instituto. Atanazio Petroviĉ parolis pri la teĥnologia, onklino Aglaja silentis kaj ridetis. Obstine kuntirinte la brovojn, Barbara diris kun fero en la voĉo:
– Mi laboros en arto!
– Kiel do tiel? – miris la iomete ebriiĝinta avo.
– Nu... en teatro, ekzemple, – ankoraŭ pli laŭte kaj eĉ kolere diris Banjo.
– Nu, same... laboro! – oscedis la avo.
– Kaj ĉu talenton vi havas? – singarde demandis Rodiono Metodjeviĉ. – Mi, komprenu, Banjeto, nenion ofendan al vi deziras diri, sed via muzika orelo, ekzemple, ne tro... Kaj vi mem... kiel rapo... dikfortika, tiajn aktorinojn mi ial ne vidis.
– Mi kreskos! – morne promesis Barbara. – Kaj da farunaĵoj mi manĝu malpli. Kio koncernas la voĉajn kapablojn, do mi ja ne intencas iri en operon – tio estas unue, kaj due – la voĉo trejneblas.
Vlaĉjo rigardis al Banjo kun kompato. Ŝi montris al li la langon kaj forturnis sin.
Vespere, pli poste, Atanazio Petroviĉ estis leganta iun maldikan buntan libron. Oportune metinte la piedojn sur la flankan apogilon de la sofo, li nehaste fumis kaj miris:
– Jen, mirinde! Oni skribas, ke birdo aglo estas la sola en la mondo plumhavulo, kiu povas rigardi rekte al la suno. De tio devenas la esprimo – okuloj de aglo. Ĉu vi aŭdis, Vladimiro?
– Ne, ne aŭdis.
– Belaj ili estas, diabloj! – daŭrigis la patro. – Mi ankoraŭ kiam flugadis sur «Sopwith», kontemplis: iras ĝi rekte al la frunto de la maŝino, ne deziras flankeniĝi. Kuraĝaj birdoj...
Aglaja reveme ridetis, aŭskultante la fraton, ŝiaj malhelaj pupiloj flagris. Sur la tablo alte kantis la samovaro, kaj ŝajnis, ke ĉiam ili tiele estis, ĉiuj triope, kune, kaj ĉiam nepre estos kune...
Sed ĉe la mateniĝo la patro forflugis. Akompani sin por adiaŭo li malpermesis.
– Longaj adiaŭoj – troaj larmoj, – diris li gaje, ĝistrinkis teon, puŝis la filon al la ŝultro, kiel dum la renkontiĝo, brakumis la fratinon kaj eliris.
Vlaĉjo transfleksiĝis el la fenestro.
La patro staris sur la perono, ĵetante rigardon al la griziĝanta ĉielo. «Okuloj de aglo», – ial rememoris Vlaĉjo. Lanterno prilumis la senĉapan kapon de Atanazio Petroviĉ, la kaskedon li tenis en la mano. Tia sian patron Vlaĉjo Ustimenko vidis lastan fojon en la vivo, tia lin li memorfiksis por ĉiam: homo staras sur perono kaj rigardas al la ĉielo – tie estas lia aviadista vojo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.