|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AFERO, AL KIU VI SERVASAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
– Ĉu vi memoras vian demandon al Postnikov, – demandis Polunin neatendite, – pri tio, ke nur scienca inciato karakterizas kapablojn de scienca laboranto? Ĉu vi memoras aŭ forgesis pro ebrio?
– Certe, mi memoras! – ofendite grumblis Vlaĉjo.
– Kaj ĉu pri Mstislavo Aleksandroviĉ Novinskij vi scias?
Ustimenko pri Novinskij sciis tute nenion.
– Tiam ni iru al mi! – severe ordonis Polunin. – Estas iom malvarme. Ni trinkos teon, ĉu?
Ili preteris la Bazaran placon, pasis preter la ĉefpreĝejo kaj malleviĝis malsupren, al la Rivera strato. Ĉi tie, en domalkonstruaĵo, proksime de riverhaveno, loĝis Polunin. Malŝlosinte per sia ŝlosilo, li preterlasis Vlaĉjon antaŭen, en varman kaj malhelan antaŭĉambron, turnis la ŝaltilon kaj malfermis la pordon en la kabineton. Vlaĉjo glatigis per la mano siajn hirtajn hartufojn, ĉirkaŭrigardis bretarojn kun libroj, flavajn lakitajn kestojn de sliparo, grandegan skribotablon, ŝarĝitan per manuskriptoj; aŭskultis pezajn paŝojn de Polunin en profundo de la kvieta loĝejo kaj, ŝtele turninte krankon de la eriksona flava telefona kesto, demetis la parolilon.
– Centra! – respondis la stacio.
– Ses tridek sep – longan vokon! – diris Vlaĉjo. Kaj, aŭdinte dorman voĉon de Banjo, ordonis: – Stepanova, ne dormu! Mi baldaŭ venos. Sed eble, ne baldaŭ. Atendu. Estas, pri kio paroli.
Paŝoj de Polunin aŭdiĝis pli proksime, virina voĉo, karese kaj hejmece oscedante, konsilis:
– Teo estas en la maldekstra kesto, Proĉjo, kaj marmelado...
– Ĉokolado-marmelado, – grumblis Polunin, – ankoraŭ ne estas eĉ la dekdua horo, sed ŝi kuŝiĝis... Ni povus paroli.
– Povus paroli, povus paroli, – ridinde mokimitante Prov-on Jakovleviĉ-on, diris la virino. – Dum dudek du jaroj vi ne lasas min dormi, povus paroli...
Polunin revenis, eksidis en profundan, trivitan ledan fotelon, per la kapo almontris la sliparon:
– Interesega okupiĝo. Por milito tio estas plej nova armilo, tia, ke ĝi povas antaŭdecidi rezulton de batalo. En tio treege gravas sistemigo. Mi mem inventis, pri kio mi supermezure fieras. Tie estas kolektitaj treege edifaj anekdotoj, kaj nepre nur sola vero. Do, ĉu vi deziras anekdoton pri Novinskij? Dume, antaŭ la teo. Mallonge.
Li eltiris keston de la sliparo por stranga vorto «ĉefserĝento», elprenis stakon da slipoj kun malgrandliteraj skribaĵoj, dismetis ilin ventumile, kvazaŭ ludkartojn.
– Ĉu Novinskij estis ĉefserĝento? – demandis Vlaĉjo.
– Tute ne, – kun mallaŭta subrido diris Polunin. – «Ĉefserĝento» sur tiu ĉi kesto signifas «ĉefserĝenton anstataŭ Voltero» el Gribojedov[76]. Ĉu vi memoras? Ja vi tion «trastudis», kiel nun ŝatas diri lernejanoj, ĉu? Do, Novinskij...
Elrektiĝinte al la dorso de la fotelo, iomete mallevinte la palpebrojn, klaketante per la slipoj kaj ne rigardante al ili, Polunin rakontis: en la 1877-a jaro, post plenumo de vico da eksperimentoj pri inokulado de malignaj tumoroj, Novinskij verkis disertaĵon, kiu havis mondan valoron. La disertaĵo nomiĝis «Koncerne demandon pri inokulado de malignaj neoplasmoj (eksperimenta studo)». Tiu laboraĵo servis kiel deirpunkto por disvolvo de la eksperimenta onkologio por multaj postaj jaroj. La kancero estis unuafoje vere atakita.
– Ĉu vi komprenas tion, Ustimenko?
– Jes, mi komprenas, Prov Jakovleviĉ.
– Kaj nun ĉu vi povas imagi al vi, ke tiu, tre probable, estonte granda sciencisto kaj vera pioniro, «okaze de subigo de la Dona kozaka regimento n-ro 2 al adjutanto-generalo grafo Loris-Melikov» estis sendita en tiun regimenton n-ro 2 kaj jam neniam plu povis okupiĝi pri scienco?
– Kiel do? – ektiminte furiozan esprimon de la okuloj de Polunin, demandis Vlaĉjo.
– Tiel do! – kriis Prov Jakovleviĉ. – Tiele! Ĉu devis kuracisto Novinskij plenumi la servon konforme al ĉiuj damnitaj rangotabeloj? Ĉu por rajto de lernado en la Medicin-kirurgia akademio li pro sia mizero ne pagis? Do servu al la caro kaj la patrujo! Ekmoviĝis paperoj, literinterŝanĝado, kaj kiel ajn batalis por Novinskij honestaj homoj, li tamen estis enpelita tien, kie eĉ diablo ne estis. «Servu», – ordonis gribojedov-a generalo-«ĉefserĝento», kaj perdis Rusio sian grandan filon, onkologio por multaj jaroj haltis, kaj poste, post la servado en armeo, necesis serĉi ekzistorimedojn, servon por sinnutrado, kie tiam eblis eksperimenti?
Polunin alportis tekruĉon, malmolan marmeladon en skatolo, verŝis por Vlaĉjo kaj si en glasojn. Suĉante estingiĝintan cigaredon, movante la cigaredingon per la lipoj, li ankoraŭfoje ĵetis rigardon al la slipoj, legis:
– «Estis nomumita al servo kiel veterinara kuracisto en S.-Peterburgo. Laŭ lia ofico li responsis pririgardadon de transportataj en la ĉefurbon porbuĉaj kaj porbredaj animaloj, kaj ankaŭ de ĉevaloj, kaj pririgardadon de ĉiuj animaloj, transportataj el la ĉefurbo». Jen, fakte, ĉio.
– Ĉu li mortis? – mallaŭte demandis Vlaĉjo.
– Tutcerte! – kun amara kolero respondis Polunin. – Nepre. Kaj nun estas tute forgesita. Nikolao Nikolajeviĉ Petrov en la deka jaro pri li ankoraŭ skribis, kaj jen eksterlandano Blumenthal antaŭnelonge publikigis libron, kaj ne estas tie nia Novinskij, sed estas samaj eksterlandanoj – Hanau kaj Moreau. Sed la afero estas ne en tio, la afero estas en alio, multe pli nekorektebla. Per sola parafo de «ĉefserĝento» estis haltigita, eble, plej granda erao en la scienco, ĉesigita florado de menso de eventuale granda sciencisto.
Prov Jakovleviĉ metis la slipojn reen, fermis la keston, pasis tra la kabineto el angulo en angulon, diris kun malgaja subrido:
– Jen temo por neseninteresa artikolo kun titolo, ni supozu: «Estu pli singardaj, sinjoroj generaloj!»
Kaj neatendite demandis:
– Ĉu plaĉis al vi Bogoslovskij?
Ne atendante respondon, li ekparolis ree:
– Absolute mirinda homego. En malgajaj kaj koleraj minutoj mi pensas pri li, kaj al mi iĝas pli facile. Ĝuste tiaj, kiel Nikolao Eŭgenjeviĉ, renversos la mondon, kreos en ĝi veran ordon, metos ĉion sur siajn lokojn. Mi supozas, ke vi havos kun li aferojn, aŭskultu, tio estas neseninteresa...
Vlaĉjo eltrinkis glason da teo ĝisfunde, la kapo nun iĝis tute freŝa, aŭskulti basan glatan voĉon de Polunin estis agrable. Prov Jakovleviĉ ekrajdis sur sia amata ĉevaleto – li parolis pri vera homo, ne koleris, sed admiris.
...Bogoslovskij alveturis al Nigra Ravino, estante ankoraŭ tute juna kuracisto, kun edzino-ginekologo Ksenia Nikolajevna kaj filino Sanjo. Tiam en la malsanulejo komandis iu Sutugin – membro de la «Unio de Arkanĝelo Mikaelo»[77], pogromisto, li servis iam fidele al bienistoj Vojceĥovskij-oj, al la nigraravina negocistaro, kaj de tiu varma kompanio estis iam sendita eĉ al Petrogrado, en la Dumaon, kun ia petskribo. Renkontis Sutugin Bogoslovskij-on, kompreneble, malamike: «Aĥ, bolŝevisteto? Nu, gustumu, kamarado bolŝevisteto, nian nigraravinan panon kaj salon[78]». Sutugin havis anglecan aspekton, fumadis cigarojn, portadis gamaŝojn, rajdpromenadis, banadis sin vintre en glacitruo, sed en la malsanulejo estis pedikoj, malvarmo, fiodoro, klozetoj ne funkciis (Polunin-on oni sendis tien por inspekti) – kaj en tiuj tempoj estis klare, ke Sutugin estas tute senkaŝa sabotulo. Kuraci li ne deziris, operaciojn ne faradis, por kelkaj kazoj li devis voki el la gubernia urbo kirurgon, sed al la flegistaro Sutugin strikte malpermesis aliri al la operaciitaj malsanuloj. Ne ni operaciis, do ne ni responsas. Kaj estis ankoraŭ unu formulo: «ju pli malbone, des pli bone».
Renkontis Sutugin Bogoslovskij-on kaj tuj interesiĝis, ĉu li ne estas filo de patro Eŭgeno Bogoslovskij, preposto de la Kamenska ĉefpreĝejo. «Jes, – respondas Nikolao Eŭgenjeviĉ, – filo». – «Kaj kiel do, – Sutugin demandas, – vi al komunistoj aliĝis, ĉu por konservi vin dum tiuj ĉi antikristaj tempoj?» – «Ne, – respondas Bogoslovskij, – ne por tio. Sed por tio, ke tiajn fiulojn, kiel vi, je kanonpafa distanco ne allasi al la popola sano!»
Nu, kaj la afero ekiris.
Bogoslovskij laboras, kaj la angleca Sutugin pri li skribas denuncojn. Kaj en la gubernian komitaton, kaj en la distriktan komitaton, kaj eĉ en armean komisariaton. Kaj ju pli bone laboras Nikolao Eŭgenjeviĉ, des pli multaj sur li falas kontrolkomisionoj, enketoj, vokoj, informpetoj.
Kaj la denuncoj estis ne anonimaj, sed tiaj, vidu, ke ne eblas forbruligi en forno. Ĉiuj havis ekspedadresojn, kaj tio estis adresoj de eksuloj, de la antaŭa kremo de la nigraravina socio, amikoj de Sutugin.
Komencis nervoziĝi nia Nikolao Eŭgenjeviĉ. Denuncoj kaj sekvantaj el ili revizioj, enketoj kaj informpetoj, kiel oni scias, ne kontribuas al fruktodona homa agado, sed laboro ja multas, nokte necesas dormi, sed ne pensi amarajn pensojn.
Sed foje en la malsanulejon venis sekretario de distrikta komitato de RKP[79] kamarado Komarec. Polunin konis lin. Tio estis flosisto de Unĉo, rufa belulo kaj fortulo, kantemulo kaj bravulo. Kune kun li venis tute juna virino, tiam laboranto de la gubernia komitato de RKP – iu Ustimenko Aglaja Petrovna, ĉu ŝi ne estas parenca al Vlaĉjo?
– Samnomulino, – morne mensogis Vlaĉjo: la onklinon multaj konis en la urbo, kaj li ne deziris esti konata kiel parenco de elstara virino.
– Ja mensogas vi, ĉu? Nu, kiel vi deziras!
Kaj Polunin ekrakontis plu.
Kunveniginte ĉiujn, kiuj tiam laboris en la Nigraravina distrikta malsanulejo, Komarec proponis konversacii pri bezonoj kaj perspektivoj de la institucio, kiu pro sia stranga arkitekturo estis nomata de la lokanoj «aeroplano». Venis ankaŭ multaj irkapablaj malsanuloj. Dum la konversacio evidentiĝis multaj bonaj aferoj, faritaj de Bogoslovskij mem. Tiam la juna Ustimenko leviĝis kaj laŭte, per glata voĉo legis ĉiujn denuncojn de kuracisto Sutugin, skribitajn de li sub diversaj nomoj kaj al Moskvo, kaj al la prokurorejo, kaj al la polico, kaj al la Rabkrin, kaj al GPU, kaj al la milita komisariato. Legis Ustimenko ankaŭ konkludojn de ĉiuj enketintoj. La laborantoj kaj la malsanuloj sidis sombre, ĉiuj sentis timon: la homoj jam konis sian Bogoslovskij-on, ŝatis lin kaj teruriĝis pri grado de falo de Sutugin. Kaj tiu plu ridetadis per vaganta, minaca kaj tima rideto.
– Nu, do kiel, verkisto? – demandis Komarec Sutugin-on. – Kiel vi opinias, kio estis ĉio ĉi?
Vitalio Viktoroviĉ Sutugin estis elpelita. Komarec kaj Aglaja Petrovna diris al Bogoslovskij multajn bonajn vortojn, konsilis forgesi tutan tiun fiaĵon kaj labori trankvile. Por fino ili pririgardis la tutan malsanulejon. Ĝi estis riparita, vaporhejtado funkciis, sed instrumentoj treege mankis. Mankis ankaŭ littolaĵoj, litkovriloj, litoj. Kaj malsanuloj aperadis ĉiam pli kaj pli multe, en tiu ĉi jaro unuafoje dum la tuta ekzisto de la «nigraravina aeroplano» ĉi tie estis faritaj pli ol ducent operacioj.
– Necesas pensi kaj pensi, – diris Komarec, – sed ni nepre helpos al vi.
Dum Komarec pensis, Nikolao Eŭgenjeviĉ veturis al Sibirco al vitroblova fabriko kaj aranĝis tie mitingon. La laboristoj rezoluciis: dekalkuli unutagan salajron por la nova malsanulejo. Kaj en segejo «Roza Luksemburg», kaj en brika fabriko, kaj en vapormaŝina muelejo «Soldatoj de revolucio» – ĉie oni dekalkulis unutagan salajron. La laborista klaso komprenis, kion signifas sia malsanulejo kaj kiel necesas aprezi tian doktoron, kiel Bogoslovskij.
Kolektinte sepcent kvardek kvar ĉervoncojn sep rublojn naŭ kopekojn, Nikolao Eŭgenjeviĉ enkudris la monbiletojn en ĉifonon, la ĉifonon Ksenia Nikolajevna per fortikaj fadenoj firme fiksis en la veŝto, kaj la ĉefkuracisto ekveturis al Moskvo. Tiutempe Sutugin skribis denuncon al la gubernia komitato. Kolektivo de laboristoj kvazaŭe turnis sin kun peto ĉesigi eltrudadon flanke de «uzurpa kuracisto» Bogoslovskij. Subskriboj estis distingeblaj, anstataŭ segisto Artjuĥov, vere ekzistanta, subskribis tre simile librotenisto Sidilev, anstataŭ elektristo – same li, en la librotenejo de la malsanulejo troviĝis kopieblaj subskriboj. Anstataŭ majstro-muelisto kaj kelkaj aliaj subskribis la edzino de la «verkisto» Vitalio Viktoroviĉ. Dum la lerte kompilitan falsan denuncon oni kontrolis, rekontrolis kaj dum definitive enketis la tutan fiaĵon, en Moskvon estis sendita telegramo, ke Bogoslovskij nenion aĉetu, kaj la monon transportu al la distrikta komitato. Nikolao Eŭgenjeviĉ, ankoraŭ nenion aĉetinta, la monon transkontigis en la distriktan komitaton al kamarado Komarec per poŝto, kaj mem mendis ĉion necesan por la malsanulejo pagoŝarĝe «al kamarado Komarec, Nigraravina distrikta komitato de la RKP». Dum la tuta revena vojo la ĉefkuracisto manĝadis nur solajn flavajn kukumojn kun pano.
La instrumentoj kaj ekipaĵo venis, Komarec, jam sukcesinta enketi la lastan «verkon» de la «verkisto», ordonis pripagi la sendaĵon. Sutugin estis finfine arestita, kaj la malsanulejo iĝis tute nerekonebla. Al Bogoslovskij oni komencis venadi por operacii malnovajn herniojn, malbone kunkreskintajn ostorompojn, por peti «eltreni» obusfragmenton, fiksiĝintan jam dum la imperiisma milito, ĉe Peremiŝlo, ekveturis el malproksimaj vilaĝoj kamparaninoj kun «ronĝado», «pikado», «pinĉado» kaj ceteraj enigmaj malsanoj. Servi en la «aeroplana monaĥejo» iĝis honoro, la okuloj de Bogoslovskij brilis. Ridante, rigardante per sia ridinda virkoka rigardo, li diradis:
– Se uzi ĉiujn kaŝitajn povojn de nia soveta ŝtata ordo, eblas fari diablo scias kion...
La segisto Artjuĥov, viro solida kaj pozitiva, iĝis estro de speciala triopo pri helpo al la malsanulejo. Komerca direktoro de la vitroblova fabriko en Sibirco, same ano de la triopo, senpage liveris por la malsanulejo difektitajn vitrajn vazojn. El la muelejo helpe de ano de la triopo Ĥolodkeviĉ en la malsanulejon estis liverata brano.
Ĉi tie disvolviĝis alia flanko de la talento de Bogoslovskij – lia mastrumemo, kompreno de tio, kio estas «nia ĉiutaga pano», kutimo al kampara vivo, energia amo al la tero kaj ties donacoj. Servo «Libro per poŝto» sendadis en la Nigraravinan malsanulejon ĉiujn novaĵojn pri brutobredado, pri nutrado de porkoj, legomĝardena mastrumado kaj agrokultivado. Konstruinte lavejon ĉe la malsanulejo, Bogoslovskij kaj la ekonomo de la malsanulejo Plemenĉuk malfermis en Nigra Ravino lavbutikon. En la distrikta urbo oni miris pri tia novaĵo, poste komencis alporti tolaĵojn por provo – ĉu ili ne estos forbruligitaj per lavsubstancoj. Sed nenio estis forbruligita. Per enspezoj de la entrepreno kun bela nomo «Neĝblankulino» Bogoslovskij aĉetis por la malsanulejo unuan bovinon kaj nomis ĝin same Neĝblankulino. De tio komenciĝis la afero. Post tri jaroj la malsanulejo havis jam sian gregon, la malsanuloj ricevadis sufiĉe da lakto, kazeo, acidkremo, la medicinaj laborantoj rajtis aĉeti en la helpa mastrumaĵo manĝaĵojn por persona konsumo. El najbara gubernio, el sovĥozo[80], la diketa Plemenĉuk alveturigis porkidojn. Fondiĝis bredejo. Post ankoraŭ ioma tempo ĉiusemajne estis buĉata porko. Tutan sian liberan tempon Nikolao Eŭgenjeviĉ pasigadis, komandante la mastrumaĵon, kun melkistinoj, kun ĉevalistoj, en kampoj. Somere la haŭto sur lia vizaĝo deskvamiĝadis, lia ĉemizo vespere forte odoris je ŝvito; alterne kun medicinaj revuoj li legadis pri akuŝoj ĉe bovinoj, pri insilado, pri kokbredado. Plemenĉuk plende suspiradis:
– Se ni povus aranĝi fromaĝejon, Nikolao Eŭgenjeviĉ, la afero estas ne tiom malsimpla, por mi eĉ iomete konata. Ni produktus fromaĝojn por vendo, delikatajn – limburgan, nederlandan, likvajn en skatoloj. Grandan monon el tia entrepreno eblas profiti. Kaj eble, post ioma tempo ni konstruus novan, kulturan kadavrejon.
– Troe vi, Plemenĉuk, al komerco deflankiĝas, – rifuzadis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Ne ŝatas mi tion.
Iom poste la ekonomo estis kaptita je ŝtelado. Alveturinta advokato furioze defendadis lin kaj, ĵetante al Bogoslovskij rigardojn de siaj stanaj okuletoj, aludadis al la juĝo, ke lia defendato kulpas nur pri tio, ke li plenumadis ordonojn de sia ĉefkuracisto. La juĝisto plurfoje interrompadis la advokaton, sed Nikolao Eŭgenjeviĉ sentis, ke li tamen estas en koto kaj pri io hontas. En la lasta vorto de la juĝato Plemenĉuk kun larmoj (li entute estis larmema) diris, ke se ne estus en la malsanulejo tia «atmosfero», li restus tute pura.
La juĝo kondamnis Plemenĉuk-on nur al tri jaroj, sed la prokuroro protestis la verdikton kaj obtenis kvin jarojn da mallibero.
Kaj la helpan mastrumaĵon oni komencis misfamigi. La damnita Plemenĉuk por longe malglorigis la necesan, gravan kaj utilan aferon. La edzino de la eksa ekonomo, laboranta en la distrikta financa fako kiel tajpistino, distribuadis ĉiajn onidirojn kaj klaĉojn, kontraŭ kiuj Nikolao Eŭgenjeviĉ ne havis fortojn lukti. Kaj nun nemalofte okazadis, ke malsanuloj, trinkante malvarman, ĵus el la glacitenejo, lakton, paroladis inter si pri tio, ke se oni ilin per ĉio provizas, tiam kiel do ŝtelas la malsanuleja estraro, kiel spekulas, kiajn kapitalojn akiras! Kaj ĉiam ĉe tio ili rememoradis la jam duonforgesitan ekonomon, nomante lin jen eksa ĉefkuracisto, jen edzino de la viculo, jen ĉefflegistino. Kaj prezidanto de la distrikta plenumkomitato, bonkora kaj afabla viro Vasilĉakov, foje diris:
– Ĉu ne tempas por vi, Nikolao Eŭgenjeviĉ, kara amiko, meti ordon en via mastrumaĵo? Ja popolo babilas pri diversaj aferoj.
– La ordo antaŭlonge estas metita, – respondis la ĉefkuracisto per laca voĉo. – Kaj ĉiujn buŝojn ne eblas ŝtopi.
Alveturadis revizioj; la revizoroj, surmetinte okulvitrojn, fosadis en libroj, faradis aktojn, prononcadis dubsencan revizoran «hm». Postuladis cirkulerojn, sur kies bazo en la Nigraravina malsanulejo estis aranĝita la helpa mastrumaĵo. Postuladis permeson de la popolkomisaro[81], de la respublikaj organoj, de la gubernio. La prezon de la lakto, liverata al la malsanuloj, ili nomis arbitra kaj, sidinte ankoraŭ kvar tagojn, altigis ĝin ĝis dudek naŭ kopekoj.
– Ja vi estas kuracisto, kirurgo, – diris konklude de la kvina revizio la ĉefa revizoro – viro kun spongeca nazo kaj pendanta lipo, – por kio vi, doktoro, malpurigu vian honestan nomon per tiuj bagateloj? Fordonu ĉion al la sovĥozo «La Unua de majo», ni ĉion formale aranĝos, transdono-akcepto – kaj finite. Legis mi siatempe libron pri doktoro Haass[82], li faradis sian humanegan aferon sen ajnaj abelkestoj, bovejoj, porkoj kaj kokoj.
Bogoslovskij levis la elturmentitan kapon, kaj la bone edukita, tre kultura revizoro aŭdis fiorituron[83] – kamparanan, krudan, precizan kaj koleran. La ĉefkuracisto estis sakremulo kaj ŝatis faciligi la animon, ne ĝenante sin. La lipo de la revizoro eĉ pli ekpendis, la spongeca, tubera nazo skarlatiĝis.
– Mi nun estas plenumanta oficajn devojn, – diris la revizoro.
– Mi same! – respondis Bogoslovskij. – Lastatempe vi ĉiuj, diablo vin disŝiru, forgesis, ke krom la helpa mastrumaĵo, mi havas la malsanulejon, en kiu mi estas ne nur ĉefkuracisto, sed ankaŭ estro de la kirurgia fako kun ĉiuj sekvantaj el tio konsekvencoj.
En tiu printempo al Bogoslovskij iĝis tute neelteneble. La kvieta Ksenia Nikolajevna kunvenigis la triopon sub prezido de la maljunulo Artjuĥov sekrete disde la edzo. Estis skribita letero kaj kolektitaj subskriboj de tiuj homoj, kiujn operaciis kaj kuracis Nikolao Eŭgenjeviĉ. La letero post longaj meditoj estis sendita persone al Aglaja Petrovna Ustimenko, kiun oni bone konis kaj en la urbo, kaj en la gubernio, kaj en Sibirco, kaj en Nigra Ravino. Ili pensis, ke venos Ustimenko mem, tamen ŝi ne venis, sed venis malalta, diketa, en fortaj okulvitroj korespondanto de la «Unĉanska laboristo». Ne kompreninte, en kio estas la afero, Bogoslovskij opiniis lin vica revizoro kaj parolis kun li sufiĉe malĝentile. Sed Ŝtub – tia estis la nomo de la dikmalalta sekciestro de la gubernia ĵurnalo – ne ofendiĝis. Ekloĝinte en la Domo de kamparano[84], li malvarme kaj trankvile okupiĝis pri sia laboro. Kaj la patosa letero de malsanuloj, kaj montoj da denuncoj neniom impresis lin. Li venis por trovi la veron. Kaj, agante laŭ sia sistemo, spirale – de malproksimo al la centro, – Ŝtub, ne malkvietigante Bogoslovskij-on, restarigis por si tagon post tago, monaton post monato la bonegan humanan, kuraĝan kaj partian laboron de la kampara doktoro. Eksciis li ankaŭ pri tio, ke kiam Bogoslovskij forlasis sian patron, preposton Eŭgeno, tiam la severa pastro malbenis sian solan idon el la ambono de la Kamenska preĝejo, eksciis li pri tio, kiel, fininte la medicinan instituton kaj havante eblon resti labori ĉe la katedro, Bogoslovskij direktis sin al vilaĝeto Ŝĉetinino, eksciis li ankaŭ pri tia grava detalo, kiel, ekzemple, tio, ke la familio de Nikolao Eŭgenjeviĉ neniam ricevis de la helpa mastrumaĵo ion ajn: nek lakton, nek mielon, nek ovojn, nek kazeon, nek porkaĵon. Eksciis la skrupula Ŝtub ankaŭ pri malsanuloj – ili nun alveturadis al Nigra Ravino ne nur el la distrikto, sed ankaŭ el la gubernio, eĉ el tre malproksimaj urboj. Estis ĉi tien alveturigita eĉ unu knabo-kriplulo el Astraĥano, alia, jam nejuna termezuristo, alveturis el Kalugo. Kirurgia flegistino Maria Nikolajevna, pediatro de la malsanulejo brunhara kaj energia Smuŝkeviĉ, brankardisto oĉjo Peĉjo, vicĉefkuracisto maljunulo Vinogradov, ĉeftolaĵistino onjo Panjo, ekonomo Rukaviŝnikov rakontis al Ŝtub multe da interesa.
Kaj saĝeta, ĉarmeta, energia doktorino Aleksandra Vasiljevna Petroviĥ rakontis al Ŝtub pri mineralakvo, malkovrita dum fosado de arteza puto. Pri tiu akvo sciis jam la «verkisto» Sutugin, en la guberniestra arkivo ekzistis letero de la malnova fripono, en kiu li proklamis la akvon sia proprieto, invokante tiun cirkonstancon, ke gesinjoroj Vojceĥovskij-oj donacis al li malkovritan de li fonton de kuraca akvo, nomita de li «Nigraravina». Sed ĉion ĉi Ŝtub elfosis poste, post la rakonto de Petroviĥ. Kaj ŝi sciigis al la ĵurnalisto, ke Bogoslovskij veturigis provaĵojn de la akvo al Moskvo, ricevis tie rezultojn de analizoj kaj longe penis persvadi iun tedan homon, ke tiu ordonu konstrui malgrandan fabriketon de mineralakvoj ĉe la malsanulejo. Sed tiu homo ĉiam oscedadis kaj diradis, ke nun estas ia simple epidemio pri mineralakvoj, ĉiuj trovas mineralakvojn, kaj ne estas sciate nur, kiu ilin trinkos. Kaj pri boteloj ekzistas malfacilaĵoj. Juĝante laŭ la karaktero de Bogoslovskij, la interparoloj finiĝis per fiorituro flanke de Nikolao Eŭgenjeviĉ, li revenis hejmen furioza, kunvenigis sian triopon kaj per ia mirinda memfinanca maniero komencis konstruadi tubojn por kondukado de la kuraca akvo en la malsanulajn ĉambrojn, en la pansejon, en la manĝejon por irkapablaj malsanuloj kaj en la kuirejon. La ekonomo Rukaviŝnikov alveturigis el la urbo maldikajn ferajn tubojn por priverŝadi per mineralakvo la malsanulejan legomĝardenon. La tero senprokraste redonis tion, kion ĝi prunteprenis: rikolto de la malsanuleja legomĝardeno kreskis preskaŭ duoble. Bogoslovskij konstruis forcejojn, la malsanuloj havis sufiĉe da frua verdaĵo – juna cepo, diversaj petroseloj kaj anetoj – kaj eĉ kukumojn ili manĝadis freŝaj tiam, kiam la nigraravinanoj pri tio eĉ ne pensis.
Speciale ridis kaj ĝojis Ŝtub, eksciinte de la maljunulo Artjuĥov, senmezure amanta Bogoslovskij-on, pri tiu «artifiko, kiun faris nia Nikolao Eŭgenjeviĉ kun la loka spitema popaĉo Eŭtimio».
La afero konsistis en tio, ke ĉefpreĝejo de Petro kaj Paŭlo, konstruita en la pasinta jarcento per mondonaco de negocistoj-panvendistoj fratoj Ĵukov-oj, havis ĉe si vastan parkon, iom post iom transirantan en tombejon por speciale elstaraj nigraravinanoj. La parko ankaŭ ĝis nun estis ŝatata loko de promenado de la loĝantoj de la distrikta urbo, sed la tombejo venis al sovaĝa stato, oni neniun entombigadis tie, kaj ĝia luksa gisa krado kun krucoj ekzistis kvazaŭ per si mem, bezonata de neniu kaj eĉ superflua. Kaj la damnita «aeroplan-malsanulejo» havis tute nenian barilon. Latison Bogoslovskij meti ne deziris, kaj por alta barilego, kiu ĉirkaŭus la tutan malsanulejon kun la legomĝardenoj, la ĝardeno, la servoj, neniel sufiĉis mono. Sed manko de barilo estis sentebla: malsanuloj promenas, kaj parencoj alportas al ili peklitajn fungojn, aŭ peklakvon, aŭ fermentigitan brasikon, aŭ eĉ boteleton da vodko.
Meditinte pri tio, Nikolao Eŭgenjeviĉ surmetis nigran, speciale por vizitado de Moskvo tajloritan kostumon kaj direktis sin al la loka popo patro Eŭtimio. Doktoro Bogoslovskij venadis al la malica kaj spitema nigraravina pastro, kiel al servo, ĉiuvespere, kaj atingis kunvokon de la preĝeja dekopo. Al la kunveno de la dekopo li kondukis sian triopon kun Artjuĥov ĉekape. Ĉi tie Nikolao Eŭgenjeviĉ montris sin profundega scianto de la sankta skribo, de la evangelio, de la psalmaro kaj de aliaj ekleziaj libroj. Okazis disputo – komence deca, poste kun bombastaĵoj, poste kun fiorituroj. Surbaze de bonege elektitaj citaĵoj el la patroj de la eklezio Bogoslovskij nekontesteble pruvis al la dekopo, ke la gisa krado devas esti transportita al la malsanulejo, ĉar prizorgo de suferantoj estas afero multe pli kristana, ol ornamado de temploj. Eŭtimio, disputante, trostreĉis la voĉon, opinioj de la anoj de la dekopo komence ŝanceliĝis, poste dividiĝis, poste ok homoj el la dek subtenis Bogoslovskij-on. La krado de la ĉefpreĝejo de Petro kaj Paŭlo fare de la malsanulejaj laborantoj estis transportita al la «aeroplano» kaj tie bonorde instalita. Kaj baldaŭ al la spitema Eŭtimio Nikolao Eŭgenjeviĉ tre sukcese faris herniotomion, kaj la maljuna popo, promenante en la malsanulejaj legomĝardenoj, baritaj per la preĝeja krado, trinkante mineralakvon kaj mirante pri bonega rikolto de kukumoj, cepo, brasiko kaj aliaj «di-glorantaj grenplantoj», kortuŝite kantetadis per raŭka tenoreto psalmojn, suspiradis kaj finfine konfesis al Nikolao Eŭgenjeviĉ, ke li estis malprava, spitante lin kaj insultante «per nigraj vortoj» en tiuj antaŭnelongaj tagoj.
Ŝtub estis en Nigra Ravino dum ĉirkaŭ monato. El la kancelario de la malsanulejo, el la persona dosiero de la ĉefkuracisto de li estis ŝtelita fotaĵo de Bogoslovskij. Tiun fotaĵon li refotis kaj forveturis. Kaj post semajno en la «Unĉanska laboristo» estis presita artikolo kun portreto de Bogoslovskij, legante kiun, Ksenia Nikolajevna ploris kaj diris al Sanjo:
– Vidu, filino, la patro estis prava. Al li estas malfacile, sed li ĉiam pravas. Kaj mi tre deziras, ke vi elkresku tia, kia estas li.
Sanjo same ploris: ŝi amis la patron, kaŝe suferis, kiam lin humiligadis ĉiuj ĉi revizoroj, subaŭskultadis konversaciojn de elturmentita Nikolao Eŭgenjeviĉ kun la patrino. Kaj jen al ĉio ĉi venis fino. Kiu li estas, tiu Ŝtub? Kial li ĉion scias? Kial ĉi tie ĉio estas vero? Ekzistas ja tiaj mirindaj homoj. La patro revenis tiutage malfrue, ia ne simila al si, konfuzita kaj ridema. Ksenia Nikolajevna bakis pirogon kun mirtelo, preskaŭ nokte venis aliaj doktoroj – Vinogradov, Aleksandra Vasiljevna Petroviĥ, Smuŝkeviĉ kun botelo da hejmefarita poma vino, la brankardisto oĉjo Peĉjo Semoĉkin, la kirurgia flegistino Maria Nikolajevna kun likvoro de propra faro. Venis ankaŭ Artjuĥov. Ili kantis «Gaudeamus igitur», «Kolportistojn», «Nigrajn okulojn» kaj «Mevon», kiel «amuze ĝin vundis ĉasist' nekonata», kaj kiel «ĝi mortis en densa scirpar'». Samtempe alrajdis la rufa Komarec, brakumis Bogoslovskij-on, kisis, diris paroladon «nome kaj komisie de...» kaj malaperis en stela varma nokto.
– Gazetaro, kiam ĝi konformas al alto de siaj taskoj, – estis diranta Smuŝkeviĉ, nigrahara kaj maldika kuracisto, – gazetaro, kiam ĝi estas responsa kaj komprenas sian mision, gazetaro...
– Aŭskultu, ni dancu, – petis Ksenia Nikolajevna, – ja mi kaj Niĉjo bone dancas, vorton de honesto! Kaj mazurkon, kaj polkon, kaj valson, kaj krakovjakon, kaj «Pas d'Espagne»...
Kaj Vinogradov, malbutoninte la ĉemizon kaj frotante per la mano sian harkovritan bruston, estis klariganta al Aleksandra Vasiljevna:
– Mi pensas, ke rezulto de nia disputo povas esti tia: faru aŭ konsilu fari al malsanulo nur tian operacion, pri kiu vi konsentus en la ekzistantaj cirkonstancoj por si mem aŭ por la plej proksima por vi homo.
– Tio estas banala! – ekkriis Aleksandra Vasiljevna. – Tion en la dekoka jarcento jam asertis iu anglo...
Ŝiaj vangoj brulis, kaj ŝi deziris danci. Sed kundancanto mankis. Smuŝkeviĉ estis plu rezonanta pri gazetaro.
– Nu, kaj ankaŭ mi, certe, estis en tiu festeno, – suspirinte, finis Polunin sian rakonton. – Tamen, ne tute en festeno, mi estis konsilanta tie. Sed la venkon de Bogoslovskij kaj de via parencino Aglaja Petrovna mi vidis per la propraj okuloj. Bona afero estis farita.
– Kaj ĉio ĉi nun estas en la sama sliparo? – demandis Vlaĉjo.
– Ne. Ĉi tie – en tiuj flavaj kestoj – estas nur mortintoj. Tio, Ustimenko, estas ĉerkoj. Kaj ĉio viva estas via. Kiam vi komencos kuraci, prenu ekzemplon de tiaj homoj, kia estas Bogoslovskij.
Horloĝo ie en profundo de la loĝejo sonoris la unuan horon, Vlaĉjo leviĝis. Polunin akompanis lin ĝis la barilpordo, ordonis por adiaŭo:
– Pensu. Tio helpas. Sed ne troe. La homo vivas sur la tero per siaj faroj.
Estis jam tute malfrue, kiam li aliris al la domo de Barbara. Sed devis ja ankaŭ li finfine satparoli.
– Ĉu vi rakontos? – demandis Barbara, submetante sub sin la piedojn.
– Mi rakontos. Vi ja ne koleras, rufulino?
Ŝi ne koleris. Ĉu ŝi povis serioze koleri pri li?
– Vi estas bona, kaj mi, certe, estas porko! – diris Vlaĉjo. – Sed komprenu, rufulino, la homo vivas sur la tero per siaj faroj!
Li konfuziĝis kaj aldonis:
– Tion ne mi diras, tion Polunin diras.
– Bone, rakontu ĉion! – ordonis Barbara. – Sed sinsekve, mi ne ŝatas malordon. Do, vi ekiris por pelmenoj al Postnikov. Jen vi eniris...
– Jen mi eniris, – komencis Vlaĉjo. – Eniris kaj komencis knedi...
Antaŭ sia forveturo por staĝo Vlaĉjo en la ĝardeno «Deka Oktobro» renkontis Prov-on Jakovleviĉ-on Polunin-on. En blanka konko estis bruanta per kupro milita orkestro, jam estis floranta siringo, maljunaj urbanoj promenadis en sovaĝsilkaj vestoj, steloj en la profunda malhela ĉielo ŝajnis varmaj. Kaj la mano de Banjo same estis varma.
– Ustimenko! – vokis Polunin.
Vlaĉjo forte kunpremis la kubuton de Banjo, komprenigate per tio, ke tuj okazos io interesa kaj grava. Kaj Barbara momente rekonis en la grandega viro Vlaĉjan legendan profesoron Polunin.
– Tenu vin, kvazaŭ vi estas tre saĝa! – konsilis Vlaĉjo kaj seke salutis: – Bonan tagon, Prov Jakovleviĉ.
Ju pli li alligiĝadis al Polunin kaj Postnikov, ju pli grandaj ŝajnis al li iliaj karakteroj, ju pli valora – ilia morala aspekto, des pli singarde li tenis sin kun ili, por ke ili ne pensu, ke li estas diligenta kaĵolisto kiel Miĉjo Ŝervud aŭ eĉ malpli bone – ke li trudas sin kiel amiko.
– Ĉu vi forveturas?
– Jes, mi veturas.
– Mi aŭdis, al Bogoslovskij en Nigran Ravinon? (Polunin bonege sciis, ke Vlaĉjo veturas ĝuste al Bogoslovskij).
– Jes, tien.
– Mi ĝojas pri vi. De Bogoslovskij povas lerni ne nur studento, sed ankaŭ kuracisto, eĉ sperta. Tamen, vi ja konas lin, ĉu?
Vlaĉjo iomete ruĝiĝis, rememorinte la aŭtunajn pelmenojn kaj tion, kiel li tiam vigle drinkis.
– Konatigu kun via kunulino, – ŝanĝis la temon Polunin.
– Banjo! – diris Barbara, etendante sian larĝan, ĉiam varman manplaton. Ŝi rigardis al la grandega Polunin jam tute demalsupre supren, eĉ levante la kapon.
– Ni sidu, spiru iom, – proponis Prov Jakovleviĉ. – Hodiaŭ estas tute sufoke, simple ne eblas kaŝiĝi de sufokeco.
Lia larĝa brusto estis pene leviĝanta sub maldika tolo de la ĉemizo, la rigardo estis malgaje streĉita, sed, frande ekfuminte dikan cigaredon kaj longe enspirinte la fumon, Polunin ekparolis:
– Pro stranga koincido ĝuste hodiaŭ mi pensis pri via estonteco kaj, speciale, ankaŭ pri Bogoslovskij, kvankam pri li ni jam interparolis sufiĉe. Mi petos vin nur pri jeno, Ustimenko... Kiam vi lernos de Nikolao Eŭgenjeviĉ, atentu, ekzemple, tiaspecajn detalojn: unue, estas sendube, ke bonan kirurgon malpli eblas ekkoni laŭ tio, kion li operacias, ol laŭ tio, kion li ne operacias...
– Bonege! – ekkriis Banjo.
– Ankaŭ mi pensas, ke bonege, – kapjesis Polunin, – ĉar, – daŭrigis li, – la operacio mem, kompreneble, en diversa grado, estas afero de teĥniko, sed sindeteno de ĝi estas majstra laboro de la racio, de severa memkritiko kaj precizega observado.
– Mi ne komprenas! – diris Banjo kaj sulkis la frunton.
– Silentu! – siblis Vlaĉjo.
– Kaj la dua, kion vi devas noti, laborante ĉe Bogoslovskij, – estis koncentrite diranta Polunin, – tio estas rolo de la personeco mem de la kuracisto en komunikado de tiu kun la malsanulo. Vidu, jen kia afero! Ekzistas malsanuloj, por kiuj kuracisto nur tiam estas kuracisto, kiam li estas profesoro. Sed oni povas esti profesoro kaj tute ne kuracisto.
– Tio estas via Ĵovtjak, ĉu tiel, Vlaĉjo, – demandis Banjo, – kiu la kalvaĵon parfumas, ĉu?
Prov Jakovleviĉ apenaŭ rimarkeble ridetis, kaj Vlaĉjo facile puŝis Banjon per la kubuto, por ke ŝi ne enmiksiĝu.
– Kaj tute ne kuracisto. Samtempe, – estis diranta Plunin, – kio koncernas min, do juĝu min kiel ajn, sed estas nenio hereza en tio, ke por mi fojfoje nia vilaĝa doktoro, armita per termometro kaj stetoskopo, estas pli proksima kaj per sia sperto, kaj per sia akreco de menso, kaj per observemo, kaj per klareco de penso, kaj ĉefe – per homeco. Jes, jes, radiografio, laboratorioj – ĉio ĉi estas grava kaj necesa, sed al homo oni deziras fidi pli ol al teĥnikaĵo. Kaj nia afero estas homa, tion nepre necesas kompreni. Do vi ci-rilate atentu la aranĝon de la afero ĉe Bogoslovskij, la idean esencon de lia laboro. Li estas doktoro idea, spirite forta, hardita batalanto. Li apogas sin ne nur sur teĥniko kaj scienco, sed plie sur personecoj de kuracistoj, ordinaraj kaj mirindaj samtempe. Kaj la plej bonaj kuracistoj estas, kompreneble, tiuj, kiuj kunigas en si kaj scion, kaj teĥnikon, kaj personajn kvalitojn. Do, ĝuste personajn kvalitojn vi prenu tie plej multe, prenu tiun nian veran fierecon, kiu devigis germanon Schweninger en minuto de malespero ĉe la lito de malsanulo ekkrii: «Vi neniam vidos min elĉerpinta ĉiujn miajn rimedojn!» Kaj mi emas supozi, ke ne rimedo en tiu ĉi okazo, sed la ekkrio, la spirita forto levis la malsanulon de la lito.
– Mi konsentas kun vi, – diris Banjo, – absolute konsentas!
– Tio estas tre agrabla, ke vi konsentas, – ĝentile kapjesis Polunin. – Ĉu vi same estas medicinistino?
– Ne. Mi persone laboras en arto. Pli ĝuste mi ankoraŭ lernas en faklernejo.
– Kaj ĉu pri la arto vi okupiĝas hejme?
– Ne, en studio.
– Eĉ tiele? Kaj kio estas tio – skulptarto, pentroarto?
– Ne, teatro, Prov Jakovleviĉ.
– Do, vi destinas vin iĝi aktorino?
– A ha. Nin instruas Estera Gregorjevna Meŝĉerjakova.
– Ja ĉu ŝi estas Estera? Ŝi estas Eŭdokia, kaj ŝia familinomo estas duobla – Meŝĉerjakova-Prusa.
Banjo kapjesis. Ĉe tuta ŝia fideleco al Meŝĉerjakova ŝi ĉiam iomete hontis, ke tiu havas duoblajn kaj la familinomon kaj la antaŭnomon.
– Stranga estas tio ĉe maljunaj aktoroj, – diris Polunin, – ĉe la junaj tio ne okazas. Kaj la maljunaj nepre ŝatas, ke estu duobla kaj belsona. Mi memoras, iam kuŝis en mia kliniko en sama ĉambro maljuna aktoro Vronskij-Golundo kaj eksa ŝtelisto-kasrompisto, specialisto pri malfermado de gardoŝrankoj. Do tiu ĉiam mokadis Golundon: «Mi, diras, havas ses familinomojn – Ŝkurin-Borovikov-Zunder-Prentkovskij-Ivanov-Kassis, do mi per ili almenaŭ bele vivis...» Do, bone. Kaj pri kio Meŝĉerjakova povas instrui?
– Kiel pri kio? – miris Banjo. – Ŝi havas bonegan teĥnikon.
– Sed ja aktorino ŝi estas sentalenta, ĉu? Vi min pardonu, mi petas, mi diras tute profane, sed mi pensas, ke oni povas lerni pri arto nur, probable, de talentaj homoj, ĉu? Kuracisto instruanta nepre devas, krom teĥnikon, havi ankoraŭ ian talenton.
– Talento de Meŝĉerjakova estas tre fajna, siaspeca, en tio vi ne pravas, – diris Banjo. – Kio koncernas teĥnikon, do ŝin Glama[85] mem laŭdis pri teĥniko.
– Aĥ, ĉu Glama? – kun sia karaktera subrido miris Polunin. – Nu, se Glama, tiam, certe, mi tute ne povas disputi. Sed ĉu vere Glama laŭdis? Kaj ĉu en laŭdoj estas la esenco? Jen, pardonu, ekzemple nian Ganiĉev-on – instruiston de Ustimenko – oni ĝuste treege ofte, kruele, eĉ ofende mallaŭdadis, sed Ganiĉev estas Ganiĉev, kaj tio ne estas ignorebla. Do jen tiele.
Kaj turnante sin nur al Vlaĉjo, Prov Jakovleviĉ diris:
– Mi ankoraŭfoje diras, ke mi tre ĝojas, ke vi veturas ĝuste al Bogoslovskij. Transdonu al li saluton kaj plej bonajn dezirojn... Kiam estos la vaporŝipo?
– Nokte. Je la tria horo.
– Do, ĝis la aŭtuno. Estas bedaŭrinde, ke vi malmulte laboros kun li. Ie mi legis, ke eĉ profesorojn necesas, antaŭ ol allasi ilin al studentoj, demandi: ĉu estis vi, via dokta moŝto, almenaŭ dum jaro vilaĝa kuracisto?
Li ekridis, etendis la manon.
– Ĝis la unua de septembro. Ĝis revido, estonta aktorino. Kiel Ĉeĥov[86] skribis al sia edzino? «Kara mia aktorineto!» Kaj interalie, Antono Paŭloviĉ estis elstara doktoro kaj en la plej alta senco de tiu vorto «vilaĝa doktoro».
Banjo kaj Vlaĉjo leviĝis. Kaj nur en Nigra Ravino el letero de Banjo Vlaĉjo eksciis, ke ĝuste en tiu ĉi nokto, ĝuste sur tiu ĉi benko, kie ili sidis triope, – Prov Jakovleviĉ Polunin mortis. Li havis tre malsanan koron, li neniam bone kuraciĝis kaj mortis momente, kun nefinfumita cigaredo en la mano. Eble, tio estis ĝuste tiu cigaredo, kiun li tiel frande fumis ĉe ili, eble, la orkestro estis plu ludanta «Sopiron pri patrujo», eble, li kun Banjo ankoraŭ ne foriris malproksime, kaj Polunin, ekfartinte malbone, eĉ vokis ilin. Ĉio povis esti. Sed neniu tion sciis kaj nun jam neniam ekscios.
Al la vaporŝipo Vlaĉjon akompanis sola Banjo, onklino Aglaja estis en distrikto. El personaj aĵoj Ustimenko prenis kun si paron de bonaj juftaj botoj, gumtolan pluvmantelon, tiom malmolan, ke ĝi povis stari, du volumojn de verkoj de Nikolao Ivanoviĉ Pirogov kaj aparte ligaĵon da libroj. Li ankoraŭ kunhavis volvaĵon kun haringoj, aĉetitaj pro insisto de avo Metodo, kiu asertis, ke en Nigra Ravino pri haringoj estas streĉita stato. Estis ankaŭ subvestaĵoj, pneŭmata kaŭĉuka kuseno, kovertoj, adresitaj per la mano de Banjo al «str. Bela, domo 6, loĝ. 5, k-dino Stepanova Barbara Rodionovna», Banja malgranda, amatora fotaĵo kaj fotaĵo de la patro de la tempoj de la intercivitana milito: la paĉjo, tute juna, terure simpla, afekte staras apud flugmaŝino «Sopwith» kaj ridetas – rigardu, homoj, kia mi estas sana, bona, jen tuta mi!
Paĉo jam forveturis, Ogurcov same. Banjo tremis – la nokto estis malvarma, kaj Barbara por la forveturo de Vlaĉjo havis kudritan novan, blankan, senmanikan robon. Ŝi deziris, ke li memoru ŝin tia – neordinara, mirinda. Sed li eĉ ne rimarkis tiun novan robon, ĉar estis absorbita de sia morgaŭa afero.
– He, jungeedzoj, liberigu la vojon! – ordonis matroso kun granda pako.
Interne de la vaporŝipo obtuze tremeradis la maŝino, la ponteto estis ŝanceliĝanta, la ŝipflanko frotiĝis je la albordiĝejo.
– Brakumu min, – petis Banjo, – al mi estas malvarme!
– Kiaj ridindaj teneraĵoj! – diris Vlaĉjo.
Tiam Barbara mem ŝoviĝis sub lian akselon kaj instaliĝis tiel, ke iĝis kun li sub lia jako. Tiel proksime ili ankoraŭ neniam estis, kaj Vlaĉjo kun ĝoja mirego ekrigardis en la Banjajn ruzajn kaj feliĉajn okulojn. Ŝiaj haroj bone kaj freŝe odoris per rivera humido, ŝia koro batis tute apude, la polmo estis en lia mano. Vlaĉjo mallevis la vilajn okulharojn, alpremis sian vangon al ŝia lanuga kapo, diris raŭke:
– Rufulino! Mi ja vin amas.
– Amas-amas, – tra subite dolĉaj larmoj respondis ŝi. – Sed ĉiam nur Pavlov, kaj Seĉenov, por kio estas naskita la homo, kaj Herzen. Tuj estos tria signalo, kisu min.
Vlaĉjo kisis ŝian fermitajn, malsekajn pro larmoj lipojn.
– Ne tiel, – diris ŝi, – tiel oni mortintojn kisas, kisu pasie!
Li koleriĝis, premis per la dentoj, ŝiaj lipoj cedis, la fortika, juna korpo alpremiĝis al li tute. Ie proksime super ili ekmuĝis la vaporŝipa sireno.
– Kaj nenio eksterordinara! – elturninte sin el liaj fortaj manoj, diris Barbara. – Sed en libro mi legis, ke kisoj iam estas acerbaj.
– Stultulino! – ofendiĝis li.
La ponteto estis elglitanta el sub liaj piedoj, Vlaĉjo saltis, la vaporŝipo «Unĉanska heroo» malrapide ekrampis al la ŝanelo de la larĝa rivero. Preskaŭ tutan nokton Ustimenko trasidis sur la ferdeko, balbutante: «Rufulino, ja mi vin amas, amas, amas!» Kaj kun sopiro li rememoradis horojn, kiujn ili povus pasigi kune, sed pasigis dise, rememoradis siajn stultajn spritaĵojn, mokojn, sian stultan ironian tonon kaj ŝiajn okulojn, ĉiam malfermitajn renkonten al lia rigardo, ŝian preton en ajna horo de tago kaj nokto intervidiĝi, ŝian ĉarman ridemon, ŝian penemon, kiam li longe rakontadis tion, kio interesis lin kaj ne povis esti interesa por ŝi. «Kara, kara, plej kara rufa Barbara! – pensis li, surpaŝante dormantajn ferdekajn pasaĝerojn kaj ne aŭdante insultojn, diratajn sekve al li. – Kara, kaj mi estas stultulo, impertinentulo, neniulo».
Antaŭ la mateno Vlaĉjon faligis dormo, poste li manĝis panon kun bolkuirita kolbaso, altrinkis varman akvon el ferdeka ujo, deziris ankoraŭ pensi pri Banjo, sed ne sukcesis: la vaporŝipo, plaŭdante per la padeloj kaj muĝante per la sireno, estis turnanta sin apud la albordiĝejo de Nigra Ravino...
– Saluton, Ustimenko! – diris al Vlaĉjo ankoraŭ pli sunbruna, ol tiam aŭtune, Bogoslovskij. – Ĉu vi min ne rekonis?
Li estis en indiena, multfoje lavita, malbutonita sur la brusto rusa ĉemizo, en artleda pantalono, kies krurumoj estis enbotigitaj, kun knuto en la mano. Kaj tiu ĉemizo, kaj la ŝovita sur la nukon kaskedeto multe pli konvenis al li, ol la drapa jako kaj malmola kolumo tie, en la ĉambro de Postnikov.
– Ĉu vi forveturas? – demandis Vlaĉjo, pensante, ke Nikolao Eŭgenjeviĉ iros nun al la ponteto, kaj eĉ cedante al li la vojon.
– Neniuokaze. Mi venis por renkonti vin.
Ilin oni puŝadis per kofroj, korboj, sakoj, sed tre multaj homoj ĉe tio salutadis Bogoslovskij-on. Vlaĉjo rigardis al la ĉefkuracisto kun mirego. Tio ja estas senekzemple – renkonti studenton-staĝanton. Se rakonti en la instituto – oni ne kredos.
– Siatempe, – kvazaŭ respondante al la pensoj de Vlaĉjo, ekparolis Bogoslovskij, – alveturis ankaŭ mi tiel ĉi, sed jam kun diplomo. Ĉevalojn oni por mi ne sendis, maljuna doktoro el eseroj[87], tamen nemalbona kuracisto, renkontis min kvazaŭ batis mian vizaĝon al tablo. Kaj veturi necesis dum du tagnoktoj. Por longe, vidu, restis amara sento...
Vigla griza ĉevaleto kun blankaj makuloj trenis risortan ĉareton supren, de la albordiĝejo en la urbon. Bogoslovskij sidis apud Vlaĉjo sur oportuna risorta sidilo, lerte tenis la kondukilojn, salutadis dekstren kaj maldekstren:
– Bonan tagon, Maria Vladimirovna, al Akinfiĉ respekton, saluton, Peĉjo, Elizabeta Nikanorovna, respekton!
Movante maldikan cigaredeton per la lango el unu buŝa angulo en la alian, per kamparana, rapida parolo li rakontis:
– Ĉambron por vi oni trovis kun plena pensiono kontraŭ malalta pago, la mastrino estas bona maljunulino, iu Daune – latvino, mirinda ĝardenistino, mi de ŝi multon utilan lernis. Lakton vi ricevados de la malsanulejo. Lakton vi, urbano, troviĝanta ĉe la fonto de la vivo, nepre devas trinki abunde, ĝis abomeno. Ĝi ĉe ni estas vendata laŭ memkosto – litro kostas dudek naŭ kopekojn. Anna Simonovna, saluton kaj bondezirojn! Rimarku, kolego, ĉefpreĝejon de Petro kaj Paŭlo, pri ĝi ni parolos speciale. Laboro vin atendas treege multa, tial vian nutradon atentu. Simono Trifonoviĉ, saluton. Obeos vi, kolego, ekskluzive min, mi estas prikantanto de unupersona ordonado, ties bardo kaj granda adoranto. Demokratia centralizismo estas granda afero...
La griza blankmakula gropo de la vigla ĉevaleto malheliĝis pro ŝvito, Bogoslovskij lerte per la knuto faligis ojstron, ekparolis pri «nuna rikolto». Vlaĉjo atente fiksrigardis al la manoj de Nikolao Eŭgenjeviĉ – ĉu tio ne estas halucino, ĉu ekzistas tiaj kirurgoj? Li parolas glate, vigle, la rigardo estas neordinare ruza, ia lakto laŭ memkosto, ĉevalon kondukas kiel koĉero laŭ la origino! Sed la manoj, aĥ kiaj manoj: grandegaj, larĝaj, fortaj, kovritaj per rufaj efelidoj, ho dio, kion eblas fari per tiaj manoj! Kaj denove, ĉu legante la pensojn de Vlaĉjo, ĉu interkaptinte lian rigardon, la mirinda doktoro diris:
– Mi denaske estas maldekstramanulo, kara mia kolego. Se denaskan difekton uzi celkoforme kaj racie, rezultoj estos tre fruktodonaj. Kaj kontraŭ Kolĉako[88] helpadis al mi la maldekstra mano, kaj en kirurgio. Bedaŭrinde, al neniu mi povas transdoni mian sperton ĉi-rilate. Se vi havas konatan studenton-maldekstramanulon, sendu lin al mi, mi el li bonegan kirurgon faros...
Ili veturis tra kampoj. En la lazura varmega ĉielo kantis alaŭdoj per altaj voĉoj. La ĉemizo sur la ŝultroj de Bogoslovskij iĝis ŝvita, en la aero staris agrabla odoro de ĉevala ŝvito, polva vojo, ledo, gudro.
– Jen jam nia «aeropolano» videblas, – diris Bogoslovskij, mallarĝigante la okulojn kaj almontrante per la knuta stango – per eterna koĉera gesto – malproksimen. – Eksa bieno de gesinjoroj Vojceĥovskij-oj. Dum la imperiisma milito tiuj rusaj patriotoj nenion pli bonan sukcesis elpensi, ol konstrui ĉe sia bieno hospitalon por kaptitaj aŭstraj oficiroj. Aŭstro, barono-arkitekto, konstruis tiun ĉi sovaĝan konstruaĵon.
Vlaĉjo okulumis, rigardis malsupren – en la valon. Ĉi tie, inter altaj betuloj kaj tilioj, stulte kaj impertinente aspektis la domo, konstruita en formo de aeroplano, kun flugiloj, fuzelaĝo, empeno. Kaj la nokto en la kabineto de Polunin, lia rakonto pri Bogoslovskij subite tiel klare rememoriĝis al Vlaĉjo, kvazaŭ ĉio ĉi estis nur hieraŭ.
– Ĉu vi drinkas? – neatendite demandis Bogoslovskij.
– Pri kio vi diras? – sufere ruĝiĝante, respondis Vlaĉjo.
– Pri vodko. Vi ja ĉe nia konatiĝo forte ebriiĝis, per kio impresis min tre malagrable.
– Tio okazis al mi nur unu fojon en la vivo, – per kunpremita voĉo diris Vlaĉjo. – Probable, mi ne kalkulis aŭ nesufiĉe almanĝadis.
– En psikologion ni ne enprofundiĝu, – interrompis Bogoslovskij. – Prefere jen rigardu al nia mastrumaĵo – de ĉi tie, de la deklivo ĉio bonege videblas. Ni siatempe devis korekti la fantaziaĵojn de la stulta barono...
Dirante al la ĉevalo «tpr!» kaj lerte retenante ĝin sur krutaĵo, li per la knuta stango montris al Vlaĉjo situon de la malsanulejaj servoj, la helpan mastrumaĵon, la laktejon, legomĝardenojn, la setlejon.
Ĉe la vilaĝa pordego bruis areto da infanoj, amuziĝante kun hundido. La tempo estis posttagmanĝa, dormema. Ĉi tie jam ĉiuj maloftaj pretepasantoj klinsalutadis Bogoslovskij-on. Haltiginte la ĉevalon apud blanka pura domo sub fera tegmento, Bogoslovskij malstreĉis la selzonon de la ĉevalo, malfermis la hejmece knarintan barilpordon kaj diris al iu en profundon de la ĝardeneto:
– Jen, Berta Ernestovna, mi petas ami kaj estimi, Vladimiro, kaj lia patronomo estas...
– Simple Vlaĉjo.
– Ne, ne simple, – severe kaj eĉ malmilde diris Bogoslovskij. – Vin oni nomados nur per la nomo kaj patronomo. Kaj se nia Maria Nikolajevna – maljuna kirurgia flegistino – nomos vin Vlaĉjo, vi korektos ŝin. Ĉu vi komprenis?
– Komprenis.
– Tiele! Do, Vladimiro...
– ...Atanazijeviĉ Ustimenko.
– Entute do Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko. Tre bone. Kaj nun ni iru rigardi, kie vi loĝos.
La maljunulino Daune, iomete ĝeniĝante, ekiris antaŭen, malfermis unu pordon, alian, tralasis la loĝanton en lian ĉambron. Odoris freŝe lavitaj plankoj, bakita pano, en malfermitaj malaltaj fenestroj sub trablovo bele tremeradis florantaj per grandaj rozkoloraj kalikoj neordinaraj konvolvuloj. Kaj tuj aperis hele frotpurigita, brue snufanta oblikva samovaro, bulkoj kun karvio, konfitaĵo en travidebla vazeto – mirinda, el rabarbo.
– Do kiel? – severe demandis Bogoslovskij.
– Lukse! – respondis Vlaĉjo.
– Monon vi pagos al Berta Ernestovna anticipe por monato, – same severe daŭrigis Nikolaŭ Eŭgenjeviĉ. – Kaj por la lakto vi donos monon – ŝi al vi alportados. Cimoj kaj cetera bestaro ĉi tie ne estas, mi garantias. Kaj nun ni eksidu kaj trinku teon, mi laciĝis hodiaŭ, operaciis kaj nokte ne satdormis – dufoje oni vokis al la malsanulejo.
Li eksidis, viŝis per grandega, tre pura tuko la vizaĝon, la kolon, mem infuzis teon per siaj lertaj manoj, verŝis por Vlaĉjo pli malfortan, por si tre fortan. Lia larĝvangosta, grandfrunta, sunbruna vizaĝo estis pensema, nun ĝi ŝajnis belega – vizaĝo de rusa kamparano, de rare sana, kaj morale, kaj fizike, homo.
Vlaĉjo same silentis, ĝuante kvieton, venteton, la bongustan teon, la ĉeeston de Bogoslovskij, kaj ne sen fiereco pensis: «Jen ja – sidas kun mi tia mirinda estaĵo, sidas kaj ne hastas. Do, ankaŭ mi por li estas interesa per io?»
Eltrinkinte duan tason kaj ankoraŭfoje viŝinte sin per la tuko, Bogoslovskij ekparolis, ne rigardante al Vlaĉjo, sufiĉe morne:
– Mi devas vin averti, Vladimiro Atanazijeviĉ, rilate de unu detalo. Vi estas knabo linda, via aĝo estas juna. Kio koncernas amon, enamiĝon, ĝis la plej alta empireo, kaj respektivajn emociojn, kondukantajn kun tempo nin ĉiujn en registrejojn pri la civila stato, aŭ kiel tio nomiĝas – ĉio ĉi estas via afero. Sed se vi, kolego, aŭdacos en mia malsanulejo kun la personaro ion entrepreni...
Kaj tiam tute neatendite, per ĉiutaga, morna kaj eĉ enua voĉo, Bogoslovskij eligis tian sukoplenan kaj pitoreskan fiorituron, ke Vlaĉjo eĉ ĉirkaŭrigardis – ĉu ne estas proksime la maljunulino Daune.
– Do tion, supre diritan, – denove kulture daŭrigis Nikolao Eŭgenjeviĉ, – mi neniel toleros kaj, se mi rimarkos, kaj mi rimarkos nepre, mi elpelos en la sama momento kaj eĉ ĉaron por veturi ĝis la albordiĝejo ne donos. Ĝuste en tiu senco al nia malsanulejo fiksiĝis nomo «Bogoslovska-aeroplana monaĥejo»[89]. Ĉu vi estas avertita?
– Avertita.
– Mi avertis, pardonu, tial, ke ekzistis precedenco. Kaj nun ni aliru al niaj aferoj.
Poste, jam en matura aĝo, rememorante tiun duhoran konversacion, Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko, homo tute ne malkuraĝa, kovriĝadis per tio, kio en la popolo nomiĝas «cigana ŝvito». Altrinkante kvinan tason da teo, ĵetante al Vlaĉjo kaptemajn, karese skrupulajn rigardojn, Bogoslovskij atakadis lin per tia hajlo de tute neatenditaj demandoj, tiel sondadis el ĉiuj flankoj liajn sciojn, tiel subite furioze ofensivadis, tiel dubigadis pri ĝusteco de siaj propraj respondoj, tiel redemandadis kun subrido, per tia torento de siaj damnitaj «nu, kaj se, ni supozu, al tiuj simptomoj ni aldonos...» superŝutadis kompatindan Vlaĉjon, ke tiu fine de la dua horo eĉ paliĝis kaj eksentis tiun naŭzon, kiun sentas komencantaj grimpistoj kaj novicoj-pasaĝeroj en aviadiloj.
– Ĉu vi laciĝis? – demandis Nikolao Eŭgenjeviĉ.
– Estas ia naŭzeto, – konfesis Vlaĉjo.
– Tial, ke vi dum nia konversacio tutan bovlon da konfitaĵo formanĝis, – rimarkis Bogoslovskij. – Tie estis ne malpli ol funto. Altrinku per teo. Tralavu vin.
«Certe, konfitaĵo! – kun kolero pensis Vlaĉjo. – Jen, konfitaĵon li kulpigas. Ŝajnigis sin simpatia! Diablo, sen ne homo!»
Kaj vere, io sataneca ŝajnis al li en la vangosta kirurgo-maldekstramanulo, en tio, kiel li kontente snufis kaj kiel strabe, virkokece rigardis al Vlaĉjo. Sed la malgrandan batalon Ustimenko gajnis, tion li sentis kaj komprenis. La unua batalo kun Bogoslovskij, tamen, estis vorta, estonte atendis praktika afero. Kaj Vlaĉjo eĉ turnis la kapon en antaŭsento de tiuj elprovoj, kiujn preparis por li la sorto en persono de la ĉefkuracisto de la Nigraravina malsanulejo Bogoslovskij Nikolao Eŭgenjeviĉ.
Kaj tiu tiutempe, eksidinte sur la fenestrobreton, jam interesiĝis de Berta, per kio ŝi intencas manĝigi la junan doktoron dum hodiaŭa tagmanĝo, kaj estis donanta al ŝi konsilojn pri tio, kiel devigi doktoron Vladimiron Atanazijeviĉ-on, bonan doktoron, sciantan doktoron, kvankam ankoraŭ junan doktoron, pli multe korekti per lakto sian sanon, subfositan per studado.
«Doktoro! – pensis Vlaĉjo. – Ja tio estas pri mi – doktoro! Mi ja ankoraŭ ne estas kuracisto, sed li min nomas jam doktoro!»
Kaj ree lin kaptis spirito de fiereco, tamen, por nelonge, tute por nelonge.
– Ĝis morgaŭ, – iel dubsence diris Bogoslovskij, – venu je la oka horo, kaj tiam ni vidos!
Kion signifis tiu «ni vidos»?
Strangan emocion li sentis: kaj de admiro pri tiu ĉi homo, kaj de furiozo. Sed da admiro estis multe pli.
«Kaj tute mi ne formanĝis tutan funton da konfitaĵo! – ree koleriĝis Vlaĉjo. – Ĉi tie eĉ estis tute malmulte». Li jam malsatiĝis, ne plu estis naŭzo, nur ĉe penso pri la morgaŭa tago venadis eta timo. Sed ia gaja timo. «Bone, ni atendu! – pensis Vlaĉjo. – Ankaŭ vi, kamarado Bogoslovskij, ne naskiĝis kirurgo. Ankaŭ vi estis, kiel mi!»
Treege, monstre satiĝinte per lakta supo, per varenikoj[90] kun kazeo kaj acidkremo, per aparte acidkremo kaj aparte kazeo kun mielo, doktoro Ustimenko eliris en la ĝardenon, metis por solida aspekto apud si N. I. Pirogov-on, volumon unuan, mordis krajonon kaj komencis skribi aman leteron al Barbara. Tra la ĝardeno trakuris, fajfante per fajfilo, eta blonda knabo. Berta terure ĉitis lin:
– Tŝ-ŝ, Cezaro, tŝ-ŝ, la toktoro laporas!
Cezaro, kiu pro sia malgranda aĝo ankoraŭ ne portis pantalonon, timigite strabis al Vlaĉjo kaj forkuris ien en ribajn arbustojn, de kie ankoraŭ longe aŭdiĝis susurado kaj altvoĉa ĝemetado. Kaj Vlaĉjo plu skribis, skribadis. Li eĉ mem ne pensis, ke li tiom delonge kaj forte amis Banjon. Tamen, por li en lia nuna ekstaza stato ĉio ŝajnis iom pli granda, pli neordinara, eĉ iel pli grandioza, ol estis efektive. Kaj tiu ĉi ĝardeno, kaj la tablo, sur kiu li estis skribanta, kaj la filino aŭ nepino de Berta – alta, fortika, larĝŝultra latvino, kaj la varma krepusko, kaj tio, ke morgaŭ li devas veni al la kabineto de la ĉefkuracisto – ĉio estis neordinara, mirinda, unuafoje en la vivo...
«Ni ruĝaj kavalerianoj, kaj pri ni...»[91] – kantetis Vlaĉjo...
Kaj lia krajono kuris sur la papero.
«Ĉu vi komprenas, rufulino, – skribis Vlaĉjo, forgesinte pri tio, ke la antaŭa alineo de la letero estis plene dediĉita al amo, – ĉu vi komprenas, eble, li eĉ forpelos min morgaŭ, tiu turmentanto, sed mi ne foriros. Mi devas labori kun li kaj kompreni, en kio estas forto de tiu homo. Krome, sciu, ke kiam al mi en estonteco venos juna doktoro...»
Pripensinte, Vlaĉjo grase makulis la vortojn «juna doktoro» kaj skribis «studento». «Kiam al mi post la kvara studjaro por staĝo venos studento, mi renkontos lin tiel, kiel mi estis renkontita ĉi tie...»
Mirindan galimation skribadis li dum la tuta vespero. Kaj poste li longe miris, kiel Banjo komprenis tiun pelmelon de emocioj, pensoj, minacoj, arogantaĵoj kaj timoj. Antaŭ la vespermanĝo doktoro Ustimenko kuris al rivereto-alfluanto de Unĉo – Janĉo, banis sin sub hela luna lumo, naĝis kraŭle, vestis sin, penis kapti en herbo ian nekonatan estaĵon kaj solide venis hejmen. La lito por li jam estis preparita, en la domo ĉirpis grilo, necesis koncentriĝi, «doni al si kalkulon», kiel diradis Barbara, sed Vlaĉjo ne sukcesis – li ekdormis tuj kiam tuŝis la kusenon kaj tradormis senmove ĝis la sesa horo.
Dum la rondvizitado de malsanuloj Bogoslovskij prezentis Vlaĉjon al la personaro de la malsanulejo.
– Ustimenko, Vladimiro Atanazijeviĉ, staĝanta studento, – diris li sen ajna esprimo en la voĉo.
Vlaĉjo stulte klinsalutis, terure ruĝiĝis kaj kaŝiĝis en la koridoro malantaŭ ŝranko. La rondvizitado daŭris du horojn. Poste okazis interparolo kun kuracistoj. Ustimenko neniel povis kompreni, en kio konsistas la esenco, sed unu aferon li komprenis por ĉiam: oni ne ŝercu kun Nikolao Eŭgenjeviĉ. Ĉiuj larmoj kaj pentaj krioj de nigrahara beleta kuracistino helpis al nenio.
– Mi vin elpelos, – klare kaj eĉ solene diris Bogoslovskij, – kaj la karakterizon mi donos plej malbonan. Plendi vi povas al kiu ajn, la fama despoto, ĉefkuracisto de la Nigraravina malsanulejo, popa filo, kulako kaj kiel ankoraŭ oni kutimas skribi pri mi en denuncoj, nenion timos. Vi povas ĝuste tiel transdoni. Per tio ni finu. Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉu vi estas ĉi tie?
– Ĉi tie! – per iom obtuza voĉo respondis Vlaĉjo.
– En la operaciejon. Vi asistos min.
Bogoslovskij restis en la koridoro por ioma tempo. Jam komencinte lavi la manojn, Vlaĉjo rimarkis apud la lavabo selon, similan al bicikla, turnis ĝin per la genuo al si pli proksime kaj sidiĝis.
– O ho! – diris malantaŭ lia dorso magra, simila al sankta martirino sur ikono, operacia flegistino Maria Nikolajevna.
Sed Vlaĉjo tute ne atentis tiun «o ho»; li sidis oportune kaj, fajfetante, lavis sin laŭ ĉiuj reguloj de la scienco.
– Li ankoraŭ fajfas! – diris, enirante, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Kaj aldonis: – Tro juna vi estas, karulo, por laviĝi side.
Jen al kio, evidentiĝis, rilatis la ironia «o ho». Vlaĉjo salte ekstaris, Bogoslovskij ordonis:
– Ja finlaviĝu jam, se vi komencis...
Kaj premante la pedalon de alia lavabo, li komencis pedante lavi siajn prikreskitajn de rufa lanugo grandegajn manojn. Vlaĉjo ĵetis al li oblikvan rigardon: kuntirinte la brovojn, Nikolao Eŭgenjeviĉ estis pensanta.
Je la dua horo posttagmeze la operacia tago finiĝis. Al Vlaĉjo tremis la genuoj, pro streĉo doloris la tempioj, la ĉemizo algluiĝis al la dorso. Sed Bogoslovskij estis tute freŝa, kvazaŭ eĉ ne komencis labori. Kaj, lavante sin post operacio, li kantetis:
Vi brilu plu, ho mia stel',
Kaj restu ĉiam en memoro.
Vi estas sola en la koro,
Vi estas sola en ĉiel'...[92]
Eĉ unu vorto pri tio, kiel laboris Vlaĉjo, ne estis dirita. Eble, tiu kuracisto, simila al arbara koboldo, forgesis pri Vlaĉjo?
Diligente pendiginte la viŝtukon, Bogoslovskij subite demandis:
– Kaj ĉu vi scias, kiun ni hodiaŭ operaciis?
– Ĉu pri la stomak-intesta anastomozo?
– Ne, pri la perforado. Tio estis Sidilev, nia eksa malsanuleja librotenisto. Ĉiam li, vidu, helpadis al Sutugin skribi pri mi denuncojn, dek kvar denuncojn al plej diversaj instancoj. Oni finfine forigis la maljunulaĉon al Zareĉje – kaj jen ŝerco de la sorto. La edzino de Sidilev estas tute konvinkita, ke mi lin intence tranĉmortigos, jam matene al ĉiuj niaj ŝi oficiale deklaris. Kaj al mi, antaŭ ol oni komencis doni al li narkozon, mi diras honeste, estis terure malagrable. Rigardas al mi la maljunulo – kaj vidas mi laŭ lia rigardo: li sincere pensas, ke venis la horo de mia sanga venĝo. Aĥ, dio mia, kia aĉaĵo!
Bogoslovskij eĉ skuiĝis, kaj amara esprimo aperis sur lia vizaĝo.
– Por kio do li ĉion ĉi skribis? – mallaŭte demandis Vlaĉjo.
– Ja ĉu li sola? – miris Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Kompare kun aliaj li ankoraŭ estas infano, anĝeleto. Ĉi tie tiaj eventoj okazis siatempe...
Ili trairis vestiblon, koridoreton, ankoraŭ koridoreton – eliris, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, en la empenon de la fantaziaĵo de la arkitekto von Schlaube. Trans rondaj, plene malfermitaj fenestroj susuris betuloj. Flegistino leviĝis renkonten al Bogoslovskij, li mallonge kapsalutis ŝin. Vlaĉjo same trankvile kapsalutis, ne atendante malhonoron, kiu jam pretis fali sur lian malfeliĉan kapon.
Nikolao Eŭgenjeviĉ eksidis apud la malsanulo sur emajlitan tabureton, prenis la vejnecan, flavan, peze senhelpan manon, kalkulis pulson. La malsanhistorio kuŝis nemalproksime, sur la ŝranketo. Ustimenko povus ĵeti en ĝin almenaŭ preteran rigardon, kaj tiam ĉio okazus alie, sed la denaska honesteco malpermesis al li fari tion.
– Jegorov! – vokis Bogoslovskij.
– Ne, li ne respondos, – diris la flegistino, – li, Nikolao Eŭgenjeviĉ, post kiam oni lin alveturigis, estas tute malbona...
– Rigardu, – ordonis Bogoslovskij al Vlaĉjo. – Ekzamenu kaj pripensu.
La flegistino serveme helpis al Vlaĉjo vidi tion, kion li opiniis karbunklo. Ĉio, ĝenerale, estis ofende klara. Ĉu indus por Bogoslovskij demonstri al Ustimenko tian elementan kazon?
– Nu? – demandis post atendo Bogoslovskij.
– Necesas operacii, – respondis Vlaĉjo.
– Ĉu vi estas konvinkita? Konsideru, ke Jegorov laboras en kooperativo, elfaranta feltbotojn.
Ho, ne devus li preteratenti tiun rimarkon pri feltbotoj. Sed juneco estas arda, arda kaj ofendiĝema. «Kiel al tio rilatas feltbotoj?» – glitis penseto. – «Do, ĉu ŝercojn vi ŝercas, doktoro Bogoslovskij?»
– Operacii necesas nepre, – seke diris Ustimenko. – Rigardu vi mem, kia estas edemo. Kaj la ĝeneralaj fenomenoj estas gravaj. Lokalizo de karbunklo sur la kolo povas konduki al meningito.
Kun ĉiam pli granda malŝato rigardis al Vlaĉjo Bogoslovskij per siaj iom oblikvaj, tataraj okuloj.
– Nu, do? – demandis li. – Kiel vi operacios?
– Krucforma tranĉo, penetranta ĝis sana histo, separo de randoj de haŭtaj pecoj, kompreneble, forigo de nekroziĝintaj histoj, malfermo de ŝvelaĵo, vasta drenado de la kavo...
La flegistino subite funebre suspiris.
– Kaj ĉu bakteriologia esploro de la ekskreciaĵo al vi ne ŝajnas necesa? – per malŝate trankvila voĉo diris Bogoslovskij. – Ĉu? Ja povas okazi nekorektebla erareto.
La malsanulo malforte ekĝemis, ĵetiĝis en febro.
– Prenu la malsanhistorion, doktoro Ustimenko, – sen ajna sarkasmo, sed emfazante la vorton «doktoro», diris Nikolao Eŭgenjeviĉ.
Kaj, turninte sin al la flegistino, ordonis al ŝi iri ien – tion Vlaĉjo aŭdis jam kiel en dormo, sed tamen li komprenis: indulgas lin Bogoslovskij.
«Pustula maligna – antrakso», – jen kion legis Vlaĉjo. Ŝvito grajne eliĝis sur la frunto. Kaj ĉi tie, en la malsanhistorio, li rimarkis ruĝe substrekitajn vortojn pri feltbota kooperativo en vilaĝo Razgonje.
– Nu, do, – ree demandis Bogoslovskij.
Longe ne povis decidiĝi Vlaĉjo ekrigardi al Nikolao Eŭgenjeviĉ, kaj kiam ekrigardis, tiam vidis vizaĝon tute ne triumfantan, sed pli verŝajne eĉ malgajan kaj deprimitan.
– Necesas, kara mia, esti pli atenta, – kvazaŭ el tre malproksime parolis Bogoslovskij. – Atento ja same postulas energion. Ni eniris ĉi tien tra vestiblo, super kiu estis alŝraŭbita ŝildo kun surskribo: «Izolejo». Ni trairis ankoraŭ du koridoretojn, kaj denove estis ŝildo: «Enirejo de izolejo». Krome, mi vin avertis, ke Jegorov laboras en produktado de feltbotoj, do kontaktas lanon de animaloj, kiu povas esti infektita. Kaj vi tamen – tranĉi! Kia rapidema tranĉisto. Kategorie estas kontraŭindikitaj tranĉoj.
– Nun mi ja... – diris Vlaĉjo.
– Kategorie estas kontraŭindikitaj, – per fera, eĉ pli, per nedisputeble gisa voĉo ripetis Nikolao Eŭgenjeviĉ, – kategorie kontraŭindikitaj, – triafoje, minacante al Vlaĉjo per la fingro, diris li, – tranĉoj, sondado, tamponado kaj cetero, ĉar traŭmatizo de la primara infektaĵo kaŭzas sorbadon de kio?
– Sorbadon de baciloj, certe, – faciligite aldonis Ustimenko, – de baciloj en la sangon kaj kondiĉas disvolviĝon de akuta sepsa stato.
Bogoslovskij subridis:
– Bona knabo! Per kio kuraci necesas?
Vlaĉjo nomis serumon, envejnan injekton de salvarsano. Bogoslovskij denove estis pri io pensanta – koncentrite kaj morne.
Revenis la flegistino. Nur nun Vlaĉjo rimarkis, ke ŝi foriris kaj revenis tra alia pordo, – sekve, ĉi tie estis ankoraŭ unu elirejo kaj ankoraŭ unu vestiblo. Tio evidentiĝis vera. Ili ambaŭ skrupule lavis en la vestiblo la manojn kaj samloke lasis siajn kitelojn.
– Vi nun ricevos de mi ne tro gajan komision, – jam en la ĝardeno, lace, kun suspiro eksidante sur benkon, diris Bogoslovskij. – Hodiaŭ estas sabato, morgaŭ en Razgonje estos foiro. Necesas la lokon deklari malbonstata, fari tie ĉiujn necesajn aranĝojn, kune kun veterinara inspekto plenumi desinfekton de tiu damnita feltbota entrepreno. La centron de la infekto necesas, Vladimiro Atanazijeviĉ, neniigi. La afero ja estas en tio, ke Jegorov estas jam tria antraksa malsanulo el tie. Du letalajn kazojn ni jam havis – unu intestan formon, kaj unu pulman. Nian epidemiologon mi devis adiaŭi (Vlaĉjo rememoris la matenan rondvizitadon) – ŝi estas sentaŭga virinaĉo, senvola, malkuraĝa kaj kverelema. Kaj mi mem ne povas forveturi – min atendas operacioj, kaj ĝenerale mi nun ne povas forlasi la malsanulejon. Vi devos deklari kvarantenon, vetoi la foiron, esplori sur la loko detalojn kaj liberigi la homojn de antrakso. Ni iru, mi por vi skribos dokumentojn, memornotojn, familinomojn de homoj, kiuj povos esti necesaj, kaj ankoraŭ ion.
Dum Nikolao Eŭgenjeviĉ skribis, Vlaĉjo sufiĉe febre fosis en biblioteko, situanta apud la kabineto de la ĉefkuracisto. Ĝenerale, ĉion, kio koncernis profilaktikon, li sciis. Ankoraŭfoje – kontrolo de krudmaterialoj laŭ Ascoli[93], kaj li estis tute preta.
En la korto liphara brankardisto estis ŝarĝanta ĉareton per ujoj kun hosoj, per boteloj, ĉirkaŭplektitaj per pajlo, por io per hokstango kaj du hakiloj.
– Tiun homon vi tute povas fidi, – diris Bogoslovskij, rigardante en la fenestron. – Mi multajn jarojn tralaboris kun li flanko ĉe flanko, mi konas kaj fidas lin. Liajn konsilojn aŭskultu. Mi avertas ankaŭ: tiea aganto Gorŝkov estas kreaĵo fia, venena, malica kaj ŝtelema. Ion mi ankoraŭ ne komprenas, sed li ne simple kombinas...
Post ne pli ol horo Ustimenko, malsata, laca, kolera kaj fiera, eksidis en la ĉareton, jungitan al tiu sama griza blankmakula ĉevaleto, kiu alveturigis lin antaŭnelonge en Nigran Ravinon. La tago estis senventa, varmega, atendanta fulmotondron. La brankardisto oĉjo Peĉjo, kiun tritikkoloraj lipharoj, kun vizaĝo de maljuna soldato, solide fingruminte la kondukilojn, kriis al la malsanuleja pordisto:
– He, Fomoĉkin, malfermu la pordegon!
La ĉevaleto tuj ekiris per glata troto. Vlaĉjo eksusuris per ĵurnalo. La ribelantoj denove estis ofensivantaj al Bilbao. «Senpuna teroro de la faŝista aviadilaro, amasa ekstermo de la paca loĝantaro, – legis Gernikon kaj nun deziras fari el Bilbao novan – grandan – Gernikon».
Vlaĉjo forte kunpremis la dentojn.
«Kie vi estas, patro? Ĉu vi estas viva? Kaj kiel vi fartas tie, probable, malfacile? El batalo al batalo, el flugo al flugo? Ja ne povas vi sidi en kafejo, kiam en la mondo fariĝas tielaĵoj!»
Oĉjo Peĉjo evidentiĝis parolema homo. Tuj kiam ili elveturis trans la pordegon, li ekparolis kaj haltadis nur por ekfumi ankoraŭ unu aroman memfaritan cigaredon – kun meliloto.
– Nia Nikolao Eŭgenjeviĉ estas elstara fenomeno, – diris oĉjo Peĉjo per tia voĉo, kvazaŭ Vlaĉjo intencis al li kontraŭi. – Kaj ni, la suba medicina personaro, kiuj kun li kunlaboriĝis, lin sole elstare taksas kaj ofendi neniam permesos. Vi estas doktoro juna, venis-foriris, ni tiajn vidis kaj nian vorton povas diri ĉe ia hazarda okazo, sed li estas nia. Medicino, certe, ankoraŭ ne ĉion povas libere solvi, sed tion, kion povas, tion Nikolao Eŭgenjeviĉ ĉiuflanke ekposedis. Vi estas doktoro juna, ni tiajn al la vaporŝipo forveturigas, ofte okazas.
– Kiel al tio rilatas mia juneco? – ofendiĝis finfine Ustimenko. – Kaj ke al la vaporŝipo, do mi ja eĉ ne estas doktoro, sed studento, mi ankoraŭ la instituton devas fini.
– Afero via, ni ne enmiksiĝas, – per la sama glata voĉo daŭrigis oĉjo Peĉjo, – sed ni vidas: turniĝis tia ulo ĉe Nikolao Eŭgenjeviĉ, lernis, al li eĉ ne riverencis – kaj for. Ni, la suba medpersonaro, vidas. Ni silentas, certe, nin oni ne demandas, sed vidi – ne, ne malpermesos! Kaj kiam partia kunveno okazas – ni nian vorton diras. Ĉu vi estas partiano?
– Komsomolano.
– Do, senpartia. Partiajn sekretojn ni ne tuŝos. Kion ni diras en fermitaj kunvenoj, tion diras. Kaj neniu demandu.
Vlaĉjo suspiris. Ili veturis longe, oĉjo Peĉjo paroladis senĉese. Estis neelteneble varmege kaj sufoke. Trans ravinetoj en brumo svagis kabanoj, en la okcidento jam tondris, el tie estis alrampanta nubo.
– Ĉu Razgonje? – demandis Ustimenko.
– Ĝi! – respondis la brankardisto, dismetante flanken siajn tritikajn lipharojn. – Suferos ni kun tiu Mateo.
– Kaj kiu tie estas Mateo?
– Ja tiu Gorŝkov, la prezidanto. Pro la foiro nun verŝajne estas ebria ekde la mateno.
Gorŝkov vere estis ebrieta. Li sidis sur terbenko kaj estis instruanta grandorelan hundeton:
– Venu, Tobik! Prenu! Sidu ĉi tie! Mortu!
Lia rigardo estis peza, malfacila. Apude, trans angulo sur la placo, frapis marteloj – oni estis starigantaj karuselon. Hirtahara, kun grasa nuko kooperanto estis komandanta apud pavilono, al kiu estis alnajlata ŝildo: «Almanĝaĵoj, vinoj, aliaj produktoj». Belstatura policisto estis pri io riproĉanta «privatan sektoron» – maljunulinon kun korbo da sunflorsemoj.
Dikventra juna virino elportis por Gorŝkov senkremigitan lakton, li elprenis el ĝi per siaj longaj fingroj muŝon, blovis, trinkis, ekrigardis al Vlaĉjo.
– Ĉu al mi?
– Se vi estas Gorŝkov, tiam al vi, – sentante malsimpation, kiel ĉiam al ebriuloj, diris Vlaĉjo.
– Ĉu el la industria kombinato?
– Ne. En via kooperativo estas trovitaj tri kazoj de antrakso.
– Denove la sama kanto, – suspiris Gorŝkov. – Unu tedulon la dio forpelis, jen alia venis. Tobik, mordu lin!
Tobik flaris Vlaĉjan boton kaj kuŝiĝis.
– La foiro morgaŭ ne estos! – diris Vlaĉjo klare kaj firme. – Necesas starigi homojn ĉe la vilaĝaj pordegoj. Ni tuj komencos desinfekton de via kooperativo, tio estas de la krudaĵo, kiu en ĝi troviĝas. Krom tio...
– Tiel ne iros, – respondis Gorŝkov.
– Kiel tiel ne iros?
– Tre simple. Ne iros, kaj fino. Ni jam decidon faris – la metiejon, kiel fonton de infekto, forbruligi. Jam oni kerosenon alveturigis, kaj rabotaĵon, kaj barelojn kun akvo. Babiĉev! – subite kriis li al la belstatura policano.
Tiu aliris, mole paŝante per maldikaj kaproledaj botetoj.
– Ĉu estis decidite bruligi?
– Decidite, – fiksrigardante al Vlaĉjo per la oleecaj okuloj, respondis Babiĉev.
– Kaj ili la foiron malpermesas.
La policano afekte ekridis, montrante tre blankajn, belajn dentojn.
– La fonto de la infekto devas esti ekstermita en sia radiko, – diris li. – Ĉar kadavroj de animaloj estas forbruligataj, kiel eblas ne forbruligi lanon kaj produktaĵojn, entenantajn bakteriojn! Ni ĉi tie estas ne tute analfabetaj kretenoj, ni estas informitaj...
Li palpebrumis al Ustimenko kaj aldonis silabe:
– Ni kon-sul-tis.
– Kiun?
– Kiun necesas.
– Aŭskultu, Babiĉev, – elirinte el trans la Vlaĉja ŝultro, malmilde ekparolis oĉjo Peĉjo. – Vi nin ne babiltrompu. Mi vin konas, kaj vi min konas.
Ili mezuris unu la alian per rigardoj, kaj Babiĉev kvazaŭ enuiĝis.
– Kiun vi konsultis?
– La prezidanto interparolis, – kapmontris Babiĉev al Gorŝkov. – Mi ne interparolis.
Li iomete retropaŝis en siaj molaj botetoj.
– Atendu, – ordonis oĉjo Peĉjo. – Ĉu ĉe vi revizio de stato de havaĵo en la tenejoj por la nuna periodo estis plenumita? Ĉu akto estis farita?
Vlaĉjo, malferminte la buŝon, kvazaŭ etulo, rigardis al Gorŝkov. Nur nun Ustimenko komencis diveni, en kio estas la afero. Gorŝkov ĉirkaŭlekis la lipojn, leviĝis, ree sidiĝis, poste komencis krii:
– Ĉu vi freneziĝis, diablo liphara? Kiel mi povas tien homojn enlasi, kiam tie viaj bakterioj saltas? Mordos revizoron bakterio, kiu kulpos? Ĉu denove Gorŝkov? Aŭ vi tien iros, kaptos infekton – kies responso? Mia! Mi tien neniun enlasos. Ĉio estas sigelfermita en ĉeesto de kamarado Babiĉev per nia sigelo de la administrantaro. Muŝo ne enflugos, ne nur homo.
Babiĉev ankoraŭ retropaŝis – tute al la placo. Oĉjo Peĉjo akompanis lin per trankvila, eĉ iomete malsprita rigardo, poste palpebrumis al Vlaĉjo kaj diris per grava tono:
– Bone, ni estas malgrandaj homoj, ne ni decidas. Mi kun vi ĉi tie sidos en malvarmeto, ripozos, kaj Vladimiro Atanazijeviĉ veturos por instrukcioj – kiel bruligi. Bruligi necesas ne simple, sed science, por ke estu ne simpla bruligado, sed per tio ankaŭ totala desinfekto normalis.
La scienca leksikono de oĉjo Peĉjo tute konkeris ebrian Gorŝkov-on. Per la grizbruna buŝo li komencis kanteti ion stride gajan, kaj oĉjo Peĉjo tiutempe flustris al Vlaĉjo:
– Ĉi tie la afero odoras je la Kriminala kodo kaj je jura proceso de rabistoj. Jen kiele medicino riveliĝas. Mi estas homo sperta, divenis kaj per tiu normalis finbatis la ŝtelulon...
En la ĉielo, trans salikoj, trans altkvalite konstruita, tute nova prezidanta domo, bruis tondro. Iĝis neelteneble sufoke, estis proksimiĝanta seka, polva, danĝera fulmotondro.
– Sidiĝu en la ĉareton, – flustris oĉjo Peĉjo, – rapidu laŭ la Malnova landvojo ĝis la milita tendaro mem. Kiam vi vidos ĉe la dekstra flanko tendojn kaj allig-palisojn – stop. Trovu militkuraciston kamaradon Kudimov Jegoro Stepanoviĉ. Kaj kun rajdistoj – ĉi tien. Alie ili ĉiujn siajn tenejojn bruligos malplenaj, serĉu poste, kien la antrakso de ni fuĝis. Kaj varon je multaj miloj da rubloj kalkulu perdita. Kaj ili soldaton sendu al prokuroro aŭ enketisto, ankaŭ al polico, ĉe ni en Ravino estas ĉevalpolicistoj – por timo de malamikoj.
– Gardu vin, por ke vin oni ne murdu ĉi tie, oĉjo Peĉjo! – flustre avertis Vlaĉjo.
Sur la placo por provo ekturniĝis la karuselo, Gorŝkov, larĝe malfermante la buŝegon, kriis:
Ho, ne frambo, ne viburno,
Ho, vi kora amikin'...
La juna virino elportis vodkon, haringon sur telero, rafanetojn. Gorŝkov vokis:
– Venu ĉi tien, medicino, ni faru desinfekton normalis, drinku sub fulmo, pensu pri iu deziro.
Oĉjo Peĉjo eksidis, dismetis la belajn lipharojn, per la granda mano akceptis glaseton da vodko. Vlaĉjo, ĵetinte al li ankoraŭ unu rigardon, mallerte prenis la kondukilojn, konfide diris al la griza bonkora ĉevaleto:
– Ek vi! Ek, veturu!
La ĉareto ekbruis sur la placo, oĉjo Peĉjo interesiĝis:
– He, Mateo, kaj Babiĉev estas kie?
– Por oficaj aferoj iris.
– Jen! – tintigante sian glaseton kun tiu de Gorŝkov, diris oĉjo Peĉjo. – Jen kian li havas oficon. Indulganto.
– Tio estas kio?
Semoĉkin ŝatis akrajn parolojn kaj riskajn statojn. Kaj nun li sentis sin kvazaŭ balancanta baskulon:
– Kio estas? Jen tio estas, civitano Gorŝkov, Mateo Paŭloviĉ. La afero estas konata – ne tiu estas krimulo, kiu ŝtelas, sed tiu, kiu ŝtelistojn indulgas.
Ree per rekta sago malsupren batis ie apud la ponto flava fulmo. Gorŝkov kliniĝis, disverŝis la vodkon. La griza ĉevaleto, kiun mallerte kondukis Vlaĉjo, por momento disstarigis la krurojn, poste, abrupte movante la orelojn, ekiris galope. Ustimenko falis, survolvis la kondukilojn sur la manon, kriis en krakado de falegantaj fulmoj:
– Pru, ĉevalo, tŝ-ŝ, freneza!
Se li almenaŭ scius ties nomon, de tiu griza blankmakula ĉevalo, kiel oni scias nomojn de hundoj!
Poste ĉio tute miksiĝis: dormema Kudimov, dorminta post tagmanĝo, seninterrompaj, sonore tondrantaj fulmoj, komando longa, etende vigla: «Sur ĉeva-alojn!», densa, flavnuba polvo sur la vojo, irantaj per «trota marŝado» kavalerianoj, sanitara ĉaro, Kudimov en selo, sur nigra amblulo, ĝibnaza, pure razita skadrestro kaj reveno al oĉjo Peĉjo – jam ebria, sed tute bonstata. Ree fulmoj sen pluvo, mallaŭtaj, sufokeco, rajdaj policanoj, ladvazoj kun keroseno apud sigelfermitaj konstruaĵoj de la feltbota kooperativo, kriantaj viroj – feltistoj kaj de aliaj profesioj, – tre ofendiĝintaj pri ĉio okazanta, rompostango, per kiu policano rompis pendantan sigelitan seruron, minacoj de Gorŝkov:
– Vi respondos! Res-pon-dos! Desinfekto!
Kaj ridanta Kudimov, liaj mallarĝigitaj okuloj, ridego:
– Rigardu, Ustimenko, ja tio estas tute malplena tenejo. Ĉion ili ŝtelis, kanajloj, ĉion forveturigis. Tamen ĉi tie ankoraŭ ia aĉaĵo estas disĵetita – je ĉirkaŭ dek kilogramoj. Kaj la preta produkto? Kiel estas feltbotoj? Laŭ dokumentoj estas pli ol kvar mil paroj. Ĉu tiel, prokuroro?
Da preta produkto ne troviĝis eĉ unu paro. Gorŝkov kaj Babiĉev tuj estis arestitaj. Kune kun la prokuroro venis polica inspektoro – mistera homo kun granda pistolo sur la flanko. Lia nazo estis anasa, la okuloj, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, penetris ĉion trae, la leksikono subite rememorigis al Ustimenko la infanajn jarojn, kiam li legis Conan-Doyle-on.
– Mi petas ne difekti al mi fingrospurojn, – diris la inspektoro. – Mi petas ne rompi moviĝon de botoj de la krimuloj...
Jam estis tute malhele, ĉiuj iradis kun porteblaj petrollampoj, estis neordinare mistere kaj iom horore, kiel en la infanaĝo. Vlaĉjo diris al la prokuroro – same juna homo en leda kaskedo kaj griza duonpalto:
– Ni nepre kaj tuj devas scii, kien foriris la krudaĵo kaj la pretaj feltbotoj. Sporoj de antrakso estas treege rezistemaj. Komprenu, kamaradoj, ili pereas nur post dekminuta boligado. Seka varmego ĉe cent dudek gradoj mortigas la sporojn nur post unu-du horoj.
– Ja ebria estas tiu kanajlo, kaj ne paroligos mi lin nun! – respondis la prokuroro. – Ĝismorte ebria, vi mem vidas...
Viroj ĉirkaŭe bruis, postuladis juĝi la prezidanton per demonstra juĝo. La belokula Babiĉev ploris virinece, viŝadis larmojn per malgranda tuketo. Oĉjo Peĉjo estis parolanta kun la rajdistoj, rakontanta al ili, ke antrakso estas danĝera ne nur al animaloj, sed ankaŭ al homoj.
Jam nokte Gorŝkov rekonsciiĝis, komprenis, ke li estas arestita, kaj rapide, haste komencis konfesi ĉion. La varon forveturigis en la antaŭhieraŭa nokto du maljunaj makleristoj en Zareĉensko. Forveturigis sur kamionoj. La mono plu konserviĝas, kamarado prokuroro povas ĝin preni por la sovetia trezorejo, ĝi troviĝas en malnova laktositelo, sub la najloj. La prokuroro sidiĝis sur la tablon, viŝis la ŝvitan vizaĝon, komencis kalkuli la monon – banderolitajn bankajn ligaĵojn. La kalkulitajn li metadis en la kaskedon, konfuziĝadis, ree kalkuladis dekomence. Babiĉev kriis el la angulo:
– En mia loĝejo estas du mil ducent. Pro mia indulgo. Mi petas noti, civitano prokuroro, mi libervole konfesis...
Ĉio estis nekredeble interesa. Ĉar Kudimov forveturis dormi, do pri starigo de kvarantenaj patrolantoj komandis Vlaĉjo. Tre ĝentile li klarigadis al ĉiu ruĝarmeano ties taskon – neniuokaze enlasi kamparanojn al la foiro, ĉi tie estas kvaranteno, ne ŝerca afero. La ruĝarmeanoj dormetis en la seloj, la ardaj Vlaĉjaj paroloj estis iomete tro detalaj kaj longaj. Sed li tion ne rimarkis. Li jam forgesis la vortojn, legitajn tiel antaŭnelonge en la broŝuro pri antrakso: «ne trotaksu tiun malsanon». Al li ŝajnis, ke li estas minimume en epidemio de pesto.
Ĉe mateniĝo du policanoj ekveturigis al Nigra Ravino la arestitojn kaj la monon, la prokuroro, la inspektoro, ne havanta sian veturilon, kaj oĉjo Peĉjo eksidis en la malsanulejan ĉareton, ilin eskortis ses rajdistoj. La inspektoro, trovinte en Vlaĉjo indan aŭskultanton, babilis al li ĉiajn fabelojn pri teruraj krimoj, kvazaŭe malkovritaj de li. Tiu ulo estis spertulo, ŝerculo kaj amuzulo. La Vlaĉjaj okuloj sub la vilaj okulharoj flagris, al tia ulo estas interese rakonti, speciale kiam vi deziras dormi. La prokuroro ronketadis, oĉjo Peĉjo fumadis kaj suspiradis. En Zareĉenskon devis ankoraŭ veni policanoj.
– Nur ne komenciĝu tumultaĉo! – diris la inspektoro.
– Ĉu tumultaĉo signifas pafadon? – singarde interesiĝis Ustimenko.
La krudaĵon kaj la feltbotojn oni trovis nur en la sekva tago vespere, kaj ne en Zareĉensko, sed en bieneto en Gliniŝĉi. Ankoraŭ dum du tagnoktoj Vlaĉjo kaj oĉjo Peĉjo preskaŭ ne dormis. Ili trae odoriĝis per kloro, kverelis kun la zareĉenska veterinara kuracisto, perdis ne sciate kie la ŝtatan hoson kaj nur marde vespere revenis en la Nigraravinan malsanulejon. Lavinte sin en la rivero, alivestiĝinte, diskombinte polvan plikon en la haroj, Vlaĉjo kiel venkinto ekiris al Bogoslovskij por raporti. Li aŭskultis lin atente, poste demandis:
– Nu, kaj en Razgonje tiujn tenejojn kaj la metiejon ĉu vi tiel lasis? Sen ajna desinfekto?
Ustimenko silentis: li simple forgesis pri tiuj malplenaj ŝedoj. Tute, plene forgesis. Tiel interesa estis la persekutado, tiel briladis fulmoj, tiel ronkadis en nokto la kavaleriaj ĉevaloj de la eskorto, tiel gravis trovi la ŝtelitajn feltbotojn kaj krudaĵon...
– Ke vi, esence, ankoraŭ knabo, forgesis – tio ne estas mirinda, mi pri vi ne tro kalkulis, sed ke la spertega brankardisto Semoĉkin montris sin dupo – tio estas diablo scias kio! – malmilde diris Nikolao Eŭgenjeviĉ kaj ordonis tuj veki oĉjon Peĉjon.
– Kulpas pri ĉio tute certe mi, – komencis Vlaĉjo, sed Bogoslovskij krude interrompis lin:
– Silentu.
Post ĉirkaŭ kvardek minutoj ili ree ekveturis al Razgonje. La nokto estis stela, varmega, kvieta. Oĉjo Peĉjo Semoĉkin oscedadis kun muĝo, la malhelbruna ĉevalino kuris glate, la risortoj dormeme knaretadis. Vlaĉjo silentis, timante, ke se li ekparolos, tiam oĉjo Peĉo respondos al li bruske. Sed oĉjo Peĉjo, kiel evidentiĝis, havis treege paceman humoron.
– Mi diris al vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, tio estas fenomeno – nia Nikolao Eŭgenjeviĉ. Je tri arŝinoj sub la tero vidas. Terura homo. Tamen nun vi jam ne plu eraros. Kaj mi, certe, kulpas. Drinkis mi tiam troe kun tiu ŝtelistaĉo, preterlasis mian specialan taskon.
Li ankoraŭfoje oscedis, poste diris penseme:
– Jen, ĝuste tiamaniere nia sovetia sanprotektado batalas kontraŭ postrestaĵoj de la damnita carismo. Prave Nikolao Eŭgenjeviĉ klarigas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.