|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONVERSACIA VORTAROAŭtoro: Andreo Cseh |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
vagono
ĉambro kun radoj, iras rapide
valizo
vojaĝa skatolo
vangoj
la du molaj ruĝaj partoj de la vizaĝo
varma
kvalito de forno kaj juna koro
vejno
sang-rivero de la korpo
veki
rompi la dormon
vekhorloĝo
horloĝo, kiu staras apud la lito kaj matene faras skandalon
veni
iri, sed kun la okuloj al mi
vendi
doni objekton kaj preni monon
vendejo
loko, kie oni eniras kun mono kaj eliras sen mono
vento
la aero move iras
ventro
la granda maŝino en homo
vera
malfantazia
verbo
vorto, kiu respondas al la demando: kion faras?
verda
la koloro de Esperanto
verŝi
meti akvon
vespero
mal-mateno
vesto
objekto sur homo, kiu faras lin bela
vetero
la plej grava objekto en konversacio
viando
manĝaĵo, la ruĝa kaj mola parto de besto
vidi
bildoj venas en la kapon
vilaĝo
parto de lando kun malgrandaj domoj kaj malmultaj homoj
vino
blanka aŭ ruĝa forta akvo
vintro
malsomero
viro
li-homo
virino
ŝi-homo
vivi
la maŝino en al homo iras
vizaĝo
- la antaŭa parto de la kapo
- originala portreto
viziti
iri al via hejmo kaj demandi: ‘kiel vi fartas?’
vojaĝi
iri kaj rigardi landojn kaj popolojn
vojaĝinto
homo, kiu diras fantaziajn historiojn
vojaĝonto
homo, kiu lernas Esperanton
vojo
loko sur kiu iras aŭtoj kaj homoj
voli
deziri
vorto
parto de frazo
vosto
malkapo
vulkano
fajro-monto
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.