La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KONVERSACIA VORTARO

Aŭtoro: Andreo Cseh

©2026 Geo

La Enhavo

S

Saharo

loko, kie dum jaroj ne pluvas

sako

skatolo el tuko

salo

  1. grava parto de manĝaĵoj
  2. blankaj ŝtonetoj en la supo

salti

iri kaj reiri supren

saluti

fari etiketan gimnastikon

sama

pli ol egala

sana

kiam la partoj de la korpo funkcias bone

sango

la ruĝa akvo en la korpo

seĝo

grava meblo; homoj sidas sur ĝi

sekreto

diplomatoj kaj geamantoj havas ĝin

sekretario

prezidonto

sekundo

parto de minuto

semi

ĵeti malgrandajn objektojn en teron

semajno

sep tagoj

sen

mal-kun

sendi

diri: ‘iru!’

senti

la mondo iras en la kapon

serĉi

rigardi, kie estas?

servi

fari laboron por alia homo

sidi

esti sur seĝo

signifi

esti la sama en alia lingvo aŭ per aliaj vortoj

silenti

  1. la buŝo dormas
  2. malparoli

simpla

kvalito de la esperanta gramatiko

skandalo

forto kaj kuraĝa, sed ne eleganta parolo

skatoto

lito de ĉokoladoj

skribi

meti vortojn sur paperon

skribata letero

letero, kiu iras el la plumo

skribota letero

letero, kiu estas en la kapo kaj en la koro

skribilo

per ĝi homoj faras vortojn sur papero

soifa

voli trinki

sola

  1. nur unu homo
  2. malfeliĉa

somero

malvintro

sonĝi

dormi kaj vidi fantaziajn bildojn

sorĉi

fari el rano princon

spegulo

la plej ĝentila meblo, kiu diras: ‘vi estas la plej bela!’

spiri

movi la bruston stacidomo

tie staras la trajnoj stari

esti sur la piedoj kaj ne iri

stelo

tre malgranda nokta lampo en la ĉielo

stomako

  1. la plej grava parto de homo
  2. digesta maŝino

strato

longa kaj maldika parto de urbo kun domoj, aŭtomobiloj kaj homoj

strio

  1. longa-longa litero l
  2. 13 estas sur la usona flago

sub

mal-sur

sudo

  1. malnordo
  2. tie loĝas pingvenoj

sufikso

vorteto post radiko, ĝi faras novan vorton

sukero

  1. dolĉa salo
  2. malamiko de sana homo

sumo

nombro, en kiu estas aliaj nombroj

suno

la taga varma lampo de la naturo

supo

varma kaj dika malpura akvo

surda

kvalito de tiu, kiu ne povas aŭdi

svingi

movi de dekstre al maldekstre


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.