|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONVERSACIA VORTAROAŭtoro: Andreo Cseh |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la esperantaj konversacioj la gelernantoj ofte aŭdis la demandon: ‘Kion signifas tiu vorto?’
Ĉar mi ne komprenas la naciajn lingvojn, ili devis doni la respondojn en Esperanto. En tiuj gravaj momentoj naskiĝis la difinoj kaj klarigoj, kiujn entenas ĉi tiu libreto.
La difinoj estas plejparte ŝercaj, sed tamen ĉiam trafaj kaj spritaj. Ili atestas pri la lerteco kaj spriteco de la lernanta publiko kaj pri tio, ke la rektmetoda kurso estas valora gimnastiko por la cerbo.
La libreto volas esti nur modesta memoraĵo pri la horoj de la konversacioj.
Al la aŭtoroj de la difinoj, al miaj karaj gelernintoj, mi esprimas sinceran gratulon kaj varman dankon, ĉar mi multe lernis de ili.
Andreo Cseh,
Hago 1930
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.